Jen Nia Mondo 2 Leciono 22

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 22

Restoracia Manĝo

H. Petro, kion vi faras en la kuirejo?
P. Mi kuiras.
H. Stulta demando meritas stultan respondon. Tamen, kion vi kuiras?
P. Mi decidis, ke ni mangos hejme. Mi regalos vin. Mi faros cion, kvazaŭ en restoracio, por ke vi ripozu.
H. Jen ĉarma ideo. Do, mi estas via eleganta kliento, kaj vi estas kelnero. Bonvolu doni al mi la menuon.
P. Sed unue bonvolu sidiĝi. Vidu, mi jam primetis la tablon.
H. Jes, vi bele aranĝis la tranĉilojn, la forkojn kaj la kulerojn; kaj mi aprobas vian elekton de tablotuko.
P. Dankon! Do jen la menuo, sinjorino. Bonvolu elekti kion vi preferas.
H. Mi ne scias kion mi preferas. Kelnero, kion vi rekomendas, ke mi mendu?
P. Efektive, mi konfesu, ke mi jam elektis la mangaj’ojn. Mi bone konas viajn preferojn … Mi insistas, ke vi lasu cion al mi.
H. Konsentite.
P. Do la viando estas kokidaĵo. Gi estos kuirita laŭ la ĉina maniero. Recepton mi trovis en la internacia kuirlibro.
H. Mmmm, mi flaras belan odoron.
P. Nu, mi jam boligis la kokidajon. Nun mj kombinas ĝin kun florbrasiko kaj pizoj, kun cepoj kaj fungoj. Poste mi enmiksos iomete da faruno kun salo kaj pipro, kaj iom da spico. Ni mangos ĝin kun rizo, kompreneble ne kun terpomoj.
H. Kaj antaŭe?
P. Fruktosuko, ĉu ne, prefere al supo?
H. Bone; kaj poste?
P. Poste, glaciajo.

(Poste)
H. Mmmm, kara, donu vian glason, por ke mi verŝu por vi ankoratf iom da vino.
P. Je via sano! Sed ĉu vi manĝis sufiĉe?
H. Dankon, mi estas tute sata. La mango gustis bonege — vidu la malplenajn telerojn! Sed, kelnero — al kiu mi pagu la kalkulon?
P. Ni forgesu la kalkulon. Sed se vi povas proponi iom da trinkmono, ni povas iri al la trinkejo!

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 819 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *