AMBURĜONO

de Masayuki KURODA

Aperis en Animo drivas, Japana Esperanta Librokooperativo, 1990

(1)

Zorgante ne lasi sian aferon rimarki de l’ aliaj, Kenzi Enami finis sian laboron kaj forlasis la oficejon pli frue ol knabino Tiyoko Nakamura. Ĉiuj oficistoj kun la fakestro ankoraŭ post oficialaj horoj plu laboradis absorbite en taskoj koncernantaj al la monatfinaj kalkuloj. Kenzi estas “lernejana” oficisto, kiu tie laborakiras la rimedojn ne nur por vivi, sed ankaŭ por studi ĉe l’ vespera mezlernejo.

Sur la strateto la vento blovis kaj jam malvarma estis la aero je la fino de novembro. Kun ioma rimorso ne sole pro la mensogeto, kiun li faris al la fakestro por elturniĝo, sed ankaŭ pro sia nekutima foresto el la vespera lernejo, Kenzi malkviete paŝetadis tien-reen sur stratangulo, atendante la aperon de Tiyoko. Ĉi tiu laboras kiel telefonistino ĉe l’ sama oficejo: ŝi petos forpermeson je la 6-a.

Tempo pasis. Kenzi ektimis, ĉu Tiyoko ne sukcesis peti liberigon: tiam li vidis ŝian figuron alkuranta al li sur la jam tute malheliĝinta strateto.

“Pardonon mi malfruis?”

“Ne, mi dankas pro via kuratingo!”

Lia voĉo estis plena de emocio de tiu, kiu havos unuan sperton de gea promenado en sia vivo. Vere la varmega sango trakuris lian tutan korpon.

Ili kune ekiris la strateton inter la blankaj muroj de l’ grandaj tenejaj konstruaĵoj, starantaj laŭlonge de la kanalo Nisi-Dootonbori. Kenzi sekrete amis Tiyokon, laŭŝajne samaĝa kiel li, do la plej juna knabino en la oficejo. Sed ĝis nun li interŝanĝis neniajn vortojn kun ŝi, krom tiuj de ĉiutaga saluto.

Estis dum la lunĉa ripozo de tiu tago, ke li mallerte proponis kaj sukcese akiris ŝian konsenton, ke promenante li akompanos ŝin al ŝia hejmo ĉi vespere. Efektive, ŝi ĉiutage veturas per tramo inter la hejmo kaj la laborejo proksimume 7 kilometrojn.

Mutas la blankaj muroj, mutas la geknaboj paŝante. Murmuras nur la vento preterblove. Feliĉa estis li, sondante ŝian koron. Kredeble same feliĉa estis ŝi; sed ili ankoraŭ tenis distancon inter si kaj silente antaŭen paŝadis, kiel se pensante nenion.

La postkrepuska malhelo regas la senloĝejan kvartalon, la elektraj lampoj ĵetas sombran lumon el ĉiu angulo de la tegmentrandoj de la grandaj tenejoj. Neniu preterpasas ĉirkaŭe. Tie haltigante la paŝojn, Kenzi sin turnis al Tiyoko kaj ekrigardis en ŝian vizaĝon: ili ridetis unu la alian. Li tiam rimarkis, ke la lentugoj ĉirkaŭ ŝia nazo estas tiel ĉarmaj. Kiom ofte li ĝis nun ĉirkaŭprenis ŝin en sia imago, sed starante vid-al-vide kun ŝi en realo, li nun estis tute senpova: stranga emocio igis lin rigida kaj sufokis al li la elverŝon de sia koro. Ili denove ekiris. De tempo al tempo interŝanĝante nur sensignifajn vortojn, ili marŝis ĉirkaŭ duonhoron ĝis ili atingis la kurbiĝon de strateto ĉe la bordo de l’ larĝa rivero Kizu. Tiam subite ekblovis la tranĉa vento de trans la rivero. Kenzi tuj deprenis sian lanan kolskarpon kaj provis ĝin surmeti al Tiyoko ĉirkaŭ la ŝultroj.

“Ne ĝenu vin pro mi: vi sentos vin pli malvarme!”

“Ne zorgu pri mi! Vi ne portas fulardon, uzu do la mian.”

“Ne, dankon, mi timas, ke vi malvarmumos.”

La gestoj de lia timema surmetigo de l’ kolskarpo al ŝi kaj de ŝia modesta rifuzo lasis iliajn manojn ektuŝi unu kontraŭ la alia, kiam li forte retiris la sian, kvazaŭ li estus frapita de elektra kurento en la korpon. La ruĝiĝon de iliaj vizaĝoj flegme rigardis la pala lumo de stratlanterno.

Kontraŭ la forta vento ili iris plu vojon kun iom pli rapidaj paŝoj. Dume interfrotiĝis iliaj ŝultroj: ili estis varme ĉirkaŭvolvitaj ĉe l’ koloj per unu lana skarpo. Ĝi estis kvazaŭ la dika arterio, tra kiu vigle pulsas la ardanta sango komuna de ambaŭ.

La strateto kurbiĝas kaj plilarĝiĝas laŭ la rivero unuflanke. Trans tiu rivero palpebrumas multaj elektraj lampoj.

Pasinte la vojkurbon, Kenzi tuj rimarkis, ke li eraris vojon, ĉar li vidis la ponton Tiyosaki en fora loko. Sed kial Tiyoko ne rimarkigis ĝin al li?

“Fraŭlino, ĉu vi ne pensas, ke ni devos transiri la ponton Taisyoo?”

“Mi tute ne scias la vojon ĉi-loke, ĉar mi ĉiam veturas per tramo”.

“Ni do iru returnen, por preni pli rektan vojon. Se ne, mi timas, ke viaj gepatroj maltrankviliĝos pri vi”.

“Ho, ne zorgu – almenaŭ pri patro. Lin mi ne amas nek respektas”.

“Kial?”

“Ĉar li ĉiam drinkas… laŭte bojas kiel hundaĉo. Mi ege kompatas mian patrinon”.

Ŝia abrupta tono de indigno lin surprizis, tamen en lia koro ekfontis tia intima kunsento, kian nur la malfeliĉaj povas sekrete varti al si reciproke.

“Kie laboras via patro, fraŭlino?”

“Ĉe haveno – aŭ en ŝipo, ĉar li estas tiel nomata ŝipŝarĝisto… Kion faras via patro?”

“Li nun estas senlaborulo kaj estas malsaneta… Mi ne scias, kial li ne serĉas regulan oficon aŭ komercon.”

Ili ree dronis en silenton, enpensiĝante pri fragmento da hejma privataĵo, kiun ili pretervole rivelis al si reciproke. Ili baldaŭ revenis ĉe la kurbiĝo de strateto, kie sub la sama stratlanterno Kenzi antaŭe estis elektrita pro la nedireble feliĉa ektuŝo de l’ manoj. Eble rememorante tion, Tiyoko ekrigardis al li kaj ridetis. Ŝajnas ke ilia hontemo jam transformiĝis en la varman senton de simpatio de l’ samsortanoj: efektive, ili jam delonge konjektis unu pri la alia, demandante, kial ili ambaŭ devas labori en tia junaĝo, en kiu la aliaj, pli bonŝancaj, ĝuas senĝene la ordinaran lernejan vivon tage. Kenzi estis 15-jara kaj Tiyoko 16-jara.

(2)

Dume, ili atingis la vojkrucon, de kie oni vidas super la kanalo Nisi-Dootonbori la ponton Hiyosi, kiu kondukas al la avenuo. Sur la ponto vidiĝas la trotuaroj, ŝoseoj, kun reloj kaj fostoj en la mezo pli hele prilumataj de la ĉeno da fostlampoj de la urba tramo. Sed trans tiu luma strato ankoraŭ mizere etendiĝas vasta ruinaĵo detruita de flambomboj ĝis komplete malluma malproksimo kvazaŭ morta dezerto, malgraŭ tio ke jam pasis pli ol 5 jaroj.

Subite revenis en lia koro la amara memoro pri la mizerega vivo tuj post la lasta milito, mordas la pento: li miselektis la vojon por la unua gea promenado, neatendite sekvis la brulanta indigno nedisponebla kontraŭ la lasta milito, kiu ĝisfunde detruis lian hejmon, ne nur domon sed ankaŭ la destinon de lia familio: li perdis patrinon, lia patro sanon kaj profesion.

Li sin turnis dekstren, okulsignante al sia kunulino, klopodante teni trankvilan mienon por ne doni al ŝi acidan humoron. Antaŭ ili elstaras kvazaŭ timiga monstro kontraŭ senstela malluma ĉielo la gigantferframa pontego Taisyoo. Ĝin ili celas transiri. Rapide preterkuris ilin urba tramo plena de pasaĝeroj en la lumhela interno. Sur la trotuaro piediras neniu krom la geknaboj. Kiam ili preterpasis antaŭ tetrinkejo kun povra elpendaĵo, Kenzi diris al Tiyoko:

“Ĉu vi ne volas ion manĝi?”

“Ne malbone,… sed ni ŝparu monon.”

“Kaj ankaŭ tempon, ĉu?”

Ili eksplodis en ridon.

La vento fajfante trablovas sur la mezo de l’ pontego Taisyoo. Preskaŭ forrabe ĝi flirtigas la finojn de l’ kolskarpo. Por teni ĝin firme al si, la geknaboj krucigis la brakojn surŝultre, kaj paŝadis antaŭen. Skualoj tamen frekvente sin ĵetis sur ilin tiel forte ke ili momente apenaŭ povis iri antaŭen, kaj eĉ unu fojon rifuĝis post unu el la dikaj ferframoj de l’ pontego.

“La vento estas terura super la rivero!”

“Ĝi jam estas vintre akra! Nu, tamen al vi ne konvenas premon de ĉi tie, se ĝi venos, ĉu ne, fraŭlino?”

“Ĉu vi ne ŝatas iri plu kun mi?”

“Kial ne? Por vi nur zorgas mi, ĉar ŝajnas ke vi jam laciĝis por piediri plu, ĉu ne fraŭlino?”

Tute ne atendita riproĉa tono de ŝia voĉo embarasis lin momente, sed tuj ŝia volo varme tiklis lian naivan koron, kiu ĝis nun tenadis sinceran modestecon. Laŭ kondiĉa reflekso li saltete kaptis la forblovite flirtantan finon de la kolskarpo kaj krude enmanigis ĝin en ŝian manon, kaj apenaŭ ŝi surmetis ĝin sur sia ŝultro li freneze ĉirkaŭpremis al ŝi la ŝultron, pretekstante ŝirmi ĝin kontraŭ terure forta vento.

Ŝi ne eligis eĉ unu vorton, nur paŝis antaŭen. La trafiksignalo ĵus ŝanĝiĝis en ruĝon ĉe la tramvojkruco, “Taisyoobasi”, sen homo kaj sen tramo ĉirkaŭe. Nenia danĝero por transiri, sed ili haltis kaj atendis la verdan signalon, sentante la ventblovon des pli frida.

Antaŭ ili etendiĝas nur la relvojoj sub sombra lumo de la mizeraj fostlanternoj ankoraŭ ne bone riparitaj. Dekstre minace elstaras la gigantaj nigraj figuroj de du monstraj gasrezervujoj: malsupre sur la kontraŭa riverbordo kuŝas la masiva fornego de la gasuzino. Apude staras montoj da ŝtonkarbo, super kiuj pendas la longetendiĝanta transŝarĝilo kun du-tri arganoj.

Al la junaj gepromenantoj ĉio ĉi tio estis nur tro proza. Eĉ izole minaca estis la larĝega viadukta vojo el betono, kiu kunligas la du altajn pontojn: Taisyoo kaj Iwasaki, trans kiuj kuŝas dezerte mutaj, nigraj blokoj konsistantaj el pli-malpli grandaj fabrikoj, inkluzive la sporadajn, ruinigitajn per flambomboj. Ili devas trapasi tra la vasta senhoma fabrikkvartalo, kiu jam izole sinkas en profunda silento kiel se en la dua duono de la nokto.

Atendante la signalŝanĝiĝon li ja miris ke sur la viadukto ne venis eĉ unu ĵipo de la okupanta armeo, kun kiu kelkfoje oni renkontas aliloke en la malfrua vespero, kvankam li bone komprenis la fakton ke tramoj, aŭtoj kaj kamionoj ne tiel frekventas post sunsubiro kiel antaŭ la lasta milito en la kvartalo kie kompare prokrastiĝis la rekonstruado.

Ĉe la verda signalo ili ekiris, sed skualoj frekvente trablovis sur la viadukto, donante al ili malfacilan antaŭenpaŝon. Kaj krome la dezerta cirkonstanco altrudemis al li pezan senesperiĝon.

Efektive la perspektivo antaŭ liaj okuloj kaj super lia kapo ŝajnis al li minacaj estaĵoj. La rustkolora senstela ĉielo super nebulaj siluetoj de zigzagaj konstruaĵoj trans la viaduktoj aspektis flegme silenta, senkore izola. La nebule nigra konturo de mamutaj gasrezervujoj alte elstarantaj preskaŭ ĝis la zenito ŝajnis, kvazaŭ giganta monstro minace superpendus, por sin ĵeti sur ilin.

Kion ajn li vidis, por ĉio verŝajne ŝanĝiĝis la fonto de la teruro, unu vekis la alian kaj en lia kapo alterne aperis diversaj teruraĵoj supozeblaj. Sed efektive ili estis nur iluziaj timoj kiuj atakas fremdan vojaĝanton ĉiam kaj ĉie, kaj fine venis en lian kapon la memoro de la kruela krimo, pri kiu ĵurnaloj sensacie raportis kun la titoloj jenaj,

“4 Kanajloj Seksatencis Laŭvice.”

“Akcidento survoje inter Laborejo kaj Hejmo.”

“Timtremiga Influo sur Gepatroj havantaj Adoleskajn Filinojn.”

En lia cerbo rapide reliefiĝis laŭ memoro tiaj titoloj kun grandaj literoj aperintaj en la ĵurnaloj. Ĉe tio li glaciiĝis, la tutan korpon trakuris la frosttremo.

“Kion mi faru, se aperos tiaj kanajloj?”….. “Ho! mi tute ne antaŭvidis, ke ĉi tie estas tiel dezertaj…… Kia stulta mi estas!”

Denove lin ekmordis la pento.

Liaj feblaj monologoj feliĉe ne sonis voĉe, nur dentoj klaketis, tiel ke la murmuro ne atingis ŝiajn orelojn pro sibla trablovo de l’ skualoj, dume ŝi iom kliniĝante kuretadis ne nur por akompani lian senkonscian grandpaŝon sed ankaŭ por distri sin de friska aero kaj maltrankvila mallumo.

Ŝiaflanke la sola ĝeno kuŝis en mallumo kaj malvarmo, ĉar ŝi jam sufiĉe alkutimiĝis al ĉio laŭlonge de la viadukto tra la fenestro de l’ tramo dum preskaŭ 2-jara traveturado survoje de ŝia laborejo. Kaj estis feliĉe al ŝi, ke ŝi ankoraŭ ne rememoris la ĵurnalraporton pri tia terura krimo precipe por junulinoj.

Li miris ŝian kompare trankvilan mienon, kaj sekrete hontis sian timenon, ŝtele demetante sian manon de ŝia ŝultro ne rimarkite de ŝi, kaj li pene batalis konkeri la timigan iluzion. Momenton poste afektante konfidindan fraton li krude premis ŝian manon, abrupte rapidigis la paŝon forte tirante ŝin kun la okulsigno por urĝe trapasi tiel malluman lokon, fakte ĉion li plenumis en rapida sinsekvo por ke ŝi ne rimarku lian korpan frosttremon.

(3)

Amo devis jam burĝoni. Sed la tro proza cirkonstanco malhelpis ĝin eĉ ĝermi. La geknaboj pelis sin antaŭen, tute mute, sed pli rapide, sur la senhoma trotuaro de l’ betona viadukto.

Kiam ili sin turnis laŭ la vojo nordokcidenten ĉe la fino de la ponto Iwasaki, videbliĝis en la distanco de kelkcent metroj la lumanta tramhaltejo ĉe la vojkruco Sakaigawa kun dekkelkaj homfiguroj atendas la tramon: kaj en iom pli fora mallumo aperis kuranta lumo, kiu verŝajne estis la reflektoro de la tramo celanta tien.

La iom-post-ioma alproksimiĝo al tiu lum-hela loko kuraĝigis la laciĝintajn geknabojn. Krome, dank’ al la direktŝanĝo de vojo kaj la fabrikkonstruaĵoj la vento tiel malfortiĝis, ke ia varma atmosfero ekvualis iliajn timigitajn korojn.

Tiam kun bruo preterkuris ilin tramo, ĵetante al ili lumon. Ili eksentis la rigardon de l’ pasaĝeroj. Konfuzite la geknaboj apartiĝis kaj feliĉan rideton interŝanĝis.

“Mi estus en tiu tramo, se mi atendus tramon ĉe Taisyoobasi”

“Certe jes, sed vi ofendiĝis, kiam mi tion konsilis al vi”.

“Mi tute ne pentas, ke mi venis ĝis ĉi tie, sed jam ne deziras piediri,… Ĉu mi povos preni tramon ĉe Sakaigawa-haltejo?”

“Bone, vi ja kuretadis sufiĉe longan vojon. Prenu tramon tie, se vi volas,… sed mi pensas ke eble ni havas tempon ripozi kaj trinki varman kafon. Ŝajnas ke tie troviĝas du-tri trinkejoj kaj ne tre baldaŭ venos via tramo”.

“Ho, bonege! Mi tre volas viziti trinkejon eĉ se la tramo venos.

*

Finfine ili atingis la tramvojkrucon sub la helaj lampoj. Apenaŭ ili sin turnis laŭ la angulo de la malpura alta muro de la granda urba tramgaraĝo, ili tuj rimarkis ne malproksime la neonluman surskribaĵon de ŝildo fiksita elstare super la trotuaro, “NOZOMI”. La ĉarma nomo allogis ilin.

“Ho, Nozomi, tiun ni vizitu!”

Ŝi jubilis kaj ekkuris al la kafejo, kiel dezerto-vojaĝanto al oazo. Li sekvis ŝin. Kiam ili eniris la kafejon Nozomi, vualis ilin la komforta varmo de hejtado. Ŝi trovis vakan sidejon por paro en unu angulo de la profundo, alkuretis kaj sidiĝis, alvokante per mano sian kunulon.

Li sidiĝis apud ŝi kaj mendis du tasojn da kafo. Rigardante la horloĝon sur la muro, li alparolis al ŝi:

“Estas ĉirkaŭ la 8-a, ni povas ripozi kaj paroli dum iom da tempo, ĉu ne?”

“Jes, restas sufiĉe da tempo ĝis la 9-a. De ĉi tie mi bezonas nur kvaronon per tramo ĝis mia hejmo. Ĉi tie mi ĉiutage ŝanĝas la tramon kaj ĉi tiu kafejo laŭ la ekstera aspekto tiel plaĉis al mi ke mi tre volis ĝin viziti. Ankaŭ la interno estas pura kaj komforta, ĝuste kiel mi supozis”.

“Ĉu tiel plaĉas al vi ĉi kafejo? Nun mi komprenas kial vi kuraĝis ekkuri per jam laciĝintaj kruroj… Jes, vi pravas, tute moderna, simpla kaj ŝike ornamita”.

Du tasoj da kafo estas alportitaj sur la tablo, sur kies mezon falas ronda lumo de la senglacea lampo pendanta de la plafono. Enmetinte lakton kaj sukeron en la tasojn, ili momente rigardis la nebulajn vaporetojn leviĝantajn supren kun varmo kaj parfumo. Levante sian tason, ŝi trankvile murmuras:

“Mi estas tre feliĉa ke mi estas ĉi tie kun vi. Sen via konsilo, mi estas preninta la tramon”.

“Same al mi”.

“Bongusta!”

“Ĉu, hm, bongusta, tiom pli pro soifo post longa marŝado, ĉu ne?”

“Mi ĝuis la promenadon, precipe ĝis la pontego Taisyoo”.

“Jes, ĝis tie…”

Li haltigis la parolon. La memoro pri la unua epiderma ektuŝiĝo varme tiklis lian sentimenton kaj la ankoraŭ infaneca pasio superfluante ŝtopis lian gorĝon, kiam li konjektis ke ŝi ankaŭ havis tian ĝojegan sperton kian li sentis.

“Sed de tie la vojo estis dezerta. Preterpasante la gasuzinon mi sentis min minacata de io nekonata malgraŭ ke mi konas ĉion. Mi ĉiutage du fojojn veturas tiun vojon per tramo. Efektive veturi unu afero kaj piediri tute alia, kaj ambaŭ diferencas des pli pro mallumo kaj malvarmo”.

“Ĉu vere? Mi tiam… jes, mi konfesu la fakton, mi sekrete admiris vian aplombon. Mi miaflanke sentis min tre mizera, kaj plie minacis min teruraj iluzioj. Ĉiuokaze ni eraris la vojon por nia promenado”.

(4)

Brua disputo subite ŝancelis tutan ĉambron. Apud la enirejo aglokula viro minace kriegis al la kasistino; baldaŭ aliĝis du friponaj kolegoj kiuj revenis de ekstere.

“He! Vi bone konas min, kaj vi arogis postuli….. ĉu?”

“Kion vi diraĉis, arogantulino?… Diru denove…?”

“Vi kuraĝas kulpigi min, hej, virinaĉo!”

La kasistino eĉ protestis murmure:

“Mi nur sincere parolis al vi pri iom da manko de…”

“Silentu, alie okazos malbono al via mastrino”.

“Venigu mastrinon”.

Kanajloj laŭvice insultis kriaĉe. Dum la tumulto la knabo senkonscie ĉirkaŭbrakis al la knabino la ŝultron kvazaŭ por ŝirmi ŝin. La geknaboj mute streĉis la orelojn pro timo kaj rigardis, kiel iros la afero:

Baldaŭ la mastrino aperis kaj sincere pardonpetis al la bruemaj viroj, kaj la afero finiĝis kun la malkontento de la kelnerinoj, ĉar la viroj pagis nur malpli ol la duonon de la sumo.

“Kiel aĉaj ili estas!”

Tiyoko eliĝis koleran blasfemon kontraŭ la kanajloj, kvazaŭ kontraŭ ŝia propra patro.

Kenzi povis nenion paroli por moligi ŝian koron, kaj karesis ŝian manon. Dume en ŝia sino bruladis la indigno kaj kontraŭ la maljusteco reganta la ombran parton de la socio kaj kontraŭ la tiraneco de ŝia patro en la hejmo. Kenzi sentis misterajn ondojn de ŝia spirado per la mano metita sur ŝia ŝultro. Kaj la sentoj kreskis en pasion en lia brusto.

Amflamo ekondiĝis iom post iom pli forte. Li rigardis la blankan nukon de Tiyoko. La blanka nuko sorĉis liajn okulojn. De ŝia korpo agrable aromis pudro, kiun li neniam flaris post la viriĝo, ĉar li perdis sian patrinon en infana tago. Estas nature ke ĝia rava odoro konfuzis lin.

Ĉio ĉi tio forte ekscitis lian nervaron. Tian sentimentalan amon des pli stimulis la nebuleca lumo de la reflekte prilumata ĉambro. Baldaŭ lia tuta korpo ŝanceliĝis pro volupta impulso, kian li neniam antaŭe spertis.

Li tremis, li penis elteni. Sed vane, li subite kisis ŝiajn harojn en bukloj pendantajn super ŝia nuko.

Tion protestetis ŝi kun oblikva rigardo kaj eta krio, sed tuj ridetis trankvile, vekiĝinte el peza pripensado. Efektive, dank’ al la doktrino de asketisma disciplinado, kiun oni enbatis en lian naivan kapon dum la lasta milito, kaj pro la manko de scipovo kiel agi kun virino, li ja detenis sin de pli aŭdaca ago laŭ blinda instinkto.

La paro jam estas plene kontenta, esperante ĉi tiun staton daŭri por eterne. Sed jam pasis la oka kaj duono. Baldaŭ ili devis forlasi la feliĉan sidejon.

“Ni havis tre feliĉan tempon ĉi vespere.”

Dolĉe flustris Tiyoko, heziteme ekstarante. Li jam rezignis ŝin restigi, kaj decideme stariĝis.

Elirinte el la kafejo ili vidis la tramon al Minato Syakoomae ŝajne ekiri, kaj ili alkuris al la haltejo. Denove li enbrakige surmetis la manon sur ŝian ŝultron.

“Baldaŭan rendevuon kun vi mi esperas”.

“Mi preferas iri alian lokon”.

“Jes ankaŭ mi,… ĉu kinejon ni vizitu la venontan sabaton?”

“Konsentite!”

“Do rapidu, por ne maltrafi la tramon”.

“Dankon, bonan nokton!”

“Ĝis morgaŭ!”

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 61 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。