APUD STACIDOMO VICTORIA Skizeto pri Amikeco 维多利亚车站

Kenelm ROBINSON (K R C Sturmer)

Aperis en Se grenereto, 1930

Estis post la danco en Westminster, ke ni staris kune en la arkaĵo de la subfervoja stacio, sen parolo, sen deziro disiĝi. Dum iom da tempo ni staradis ankoraŭ, lasante nin trempiĝi en la milda nokta aero. Preterpasis nin homoj ĉiaj, geamantoj, malrapidante sencele tra la arkaĵo kaj reen, geedzoj malpli revemaj, tiom pli kontentaj, senhejmulo senvorte etendanta skatoleton da alumetoj, altkreska, fortika policano rigardanta lin minaceme, gazetvendisto esperanta vendi la lastajn ekzemplerojn de la vespera ĵurnalo, loĝantoj de la eksterurboj rapidantaj al la ĉefstacidomo por trafi la malfruajn vagonarojn, kiujn oni aranĝas speciale por la sabata vespero.

“Venu,” mi diris al Joĉjo, tuŝante lian brakon, “ankoraŭ unufoje tra la stacidomo – morgaŭ estos dimanĉo, ĉu ne?”

“Kaj tamen mi volas frue leviĝi,” li ridetis, tamen ekmoviĝante.

Estas io, pri la ĉirkaŭaĵo de la stacidomo Victoria, al mi escepte alloga. Ĉiam estis tiel, de kiam mi unue venis al Londono, ĉe la komenco de la mondmilito, kiam la butikoj estis etaj, malnovaj, kaj malpuraj. Nun, kiam oni vidas ĉie grandajn, novajn magazenojn, nokte brilantajn je lumreklamoj ĉiukoloraj, nun ankoraŭ la etoso estas al mi alloga, mistera, romantika, simpatia. Ĝenas nur la noveco de la bierejo “Windsor Castle”, el tiaj lokoj mi preferas ĉiam la intimajn, malnovajn, same kiel oni amas pipon vere forĵetendan.

Estis jam post la dek-unua, do neeble eniri la tetrinkejon Lyon’s, (tiun kiu estas rekte kontraŭ la subfervojo, ne tiu apud la muzikhalo; la unua estas multe pli interesa, tie per dupenca taso da teo [laŭ dimanĉa tarifo tripenca] oni povas sidadi kaj observi “la mondon kaj lian edzinon”, laŭ nia frazo) krome mi sentis, ke Joĉjo, same kiel mi, estas en moviĝema humoro, kaj ni direktis niajn paŝojn tra la strato Wilton, preter la itala kafejo kie Joĉjo unuafoje citis al mi el Hohlov: “Jen ĝi brilas, mia lumo…”

Estis en la vespero de tiu tago, ke mi kuniris kun li al lia loĝejo, kaj ke li pruntedonis al mi la volumeton, kaj en tiu vespero, ke li konigis al mi la poemon de Baghy. Kara Joĉjo, kiom mi ŝuldas al li! Li havas nur dudek-kvar jarojn, estas do malpli aĝa ol mi je tuta jaro, sed mi ĉiam lasis lin esti la gvidanto en la ĝardeno de la poezio, al mi li ĉiam konigis siajn eltrovaĵojn.

“Ĉu mi ne pravis?” li nun diris. Mi komprenis, ke ankaŭ li memoras pri tiu babilado.

“Kiam vi avertis min, ne atendi trovi en la Esperanta poezio la amon, kia oni konceptas ĝin en la angla? Jes, kompreneble. En nia ĝisnuna poezio oni trovas ofte la vorton “amo” sed en efektivo nur la memoron pri ĝi aŭ la korpan pasion. Oni neniam trovas tiun ekstazon, kiun donas “Helen, thy beauty is to me…” el Poe, aŭ “My dear, your lips, adorable”, el Rupert Brooke. Eble tiu nekorpa ekstazo estas propra al la angla literaturo?”

“Mi ne scias. Tamen, mi ne dubas, ke la angla prudemo, kiun ni tiom ofte malbenas, liveris al ni belaĵojn nekonatajn en landoj, kies ideologioj estas malsamaj. Ekzemple, vi memoras de Joseph Hergesheimer ’The Lay Anthony’”, li rave ridetis, “jes, kompreneble, nu, tuta ĝia beleco devenas el kaj dependas je la koncepto, ke Antonio bele agas, restante virga, pro la memoro de sia amatino.”

“Jes, la idealigo de la ĉasteco pro estetika aŭ almenaŭ senreligia motivo, tio naskis multon belan en la angla literaturo, ekzemple de Meredith…”, mi recitis verson el ’Modern Love’, kiun li daŭrigis.

Subite mi kaptiĝis de ekscito, pensante al la ĵus legita ekzemplero de ’Al Torento’, kuŝanta en la brustpoŝo de mia surtuto. Ĉu tuj, nun, mi konigu ĝin al li? Mi konsideris la aferon, ĉu nun liveri al li la volumon, aŭ ĉu ankoraŭ, almenaŭ ĝis la morgaŭo, egoisme, nejuste, teni al mi tiom da beleco. Mi bildigis al mi lian plezuron, lian entuziasmon, lian dankemon. Granda estis la tento, premi la verkon en liajn manojn, diri: “Jen, Joĉjo, jen la plej alta belo, la plej simpatia kompreno, laŭ niaj vidpunktoj!”; sed ne, ankaŭ por tiu nokto mem, por relego en la propra lito mi volis konservi ĝin. Efektive, mi ne agas nelojale al li, almenaŭ pri tio mi provis konvinki min.

Ni marŝis sen pluaj vortoj en la stacidomon tra la flankenirejo.

Estis preskaŭ senhome. Ni vagis tra la granda korto, preter la atendsalonon, kie ni sidis post la lasta danco en Westminster, kiam ni akompanis la fraŭlinojn Brett al ilia vagonaro, la vesperon kiam Joĉjo ŝajnigis ne scii, kio estas kamizolo, kaj Anjo proponis klarigi al li la aferon, por reciproka informo pri tio, ĉu la famo veras, laŭ kiu li ne portas kalsonon, eĉ dum vintro! Preter kajo ok, kie en 1926 ni renkontis la du germanajn samideaninojn vojaĝantajn al Edinburgo, kun kiuj ni pasigis bonegan amuzvesperon en Londono.

Ni rigardis la grandan horloĝon, sub kiu mi renkontis tiom ofte lin kaj aliajn geamikojn.

“Dek antaŭ la noktomezo?”

“Jes, tio lasas al mi tempon – je kvarono post, la lasta foriras.”

“Do, restas tempo por kaftrinko.”

“Jes, li ridetis, “ne necesas timi, ke altoficisto de mia firmo vidos min tie!”

Ni ambaŭ ridis. Vere, kiam mi pensas al la lokoj, kiujn ni frekventas! Kiujn nia amikeco beligis. Ni eniris, mendis kafon, rigardis kun amuzo la brunan fluidaĵon kiun oni metis antaŭ nin.

Mi donis al li la sukeron. “Ĉu vi rimarkis tiun fraŭlinon kun kiu Mason dancis unufoje, tiun kiu portis verdan robon?”

Liaj lipoj ekmoviĝis de ekstazeto. “Belegan korpon ŝi havas, jes. Kaj kiel ŝiaj haroj kuŝis sur la nuko…” Ni sidis silente, bildigante ŝin al ni denove.

“Sed se oni volas paroli pri kruroj…”

“Nu?” mi diris, trafante liajn okulojn, ridetantajn de ĝojo. En nia rondo, oni ŝercas pri Joĉjo, ke se oni volas havi juĝanton pri kruroj…

“Ĉu vi ne vidis?”

“Multajn,” mi ridetis, “sed… tiu?”

“Portis arĝentan robon, dancis ĉiam kun tiu judo en la bruna vestaro. Dio, kiom belaj ili estis!”

“Sciu, Joĉjo, estas bela trajto ĉe vi, tiel vi povas paroladi pri la belaj kruroj, kiujn vi vidas, sen la plej eta…”

“Karulo, ĉu vi ne scias, ke jen la sola afero, kiu povus instigi min mem verki poemon?!”

“Ke mi estu permesata legi ĝin,” mi diris.

“Se vi estos bona knabo,” li amik-incitis.

Tie ni sidadis inter malpuraj laboristoj, aŭskultante senatente ilian obscenan lingvaĵon. Envenis publikulino, mendis kafon kaj sandviĉon, manĝis kvazaŭ malsata. Kredeble ŝi ja estis. Kontraŭ ni taksiveturigisto grunte leviĝis por pago. Mi rigardis la horloĝon.

“Kvin post noktomezo.”

“Bone, ni iru.”

Li serĉis monon en sia veŝtpoŝeto laŭ maniero, kiun mi bone konas, maniero, dum kiu li plej bela aspektas. Mi estis jam paginta, metis la manon sur lian brakon, kune ni eliris.

“Nu, jen denove en la arkaĵo. Vi havas tempon?”

“Ĝuste tri minutojn,” li respondis.

Ni staris minuton rigardante al la malseka strato, briligata de la reklamlumoj. Mi ŝtelrigardis al li. Tiom bela kaj aminda li aspektis, ke ĉiuj rememoroj pri nia amikeco kunfluis en la menson, pikvibrigante la sangon.

Subita impulso kaptis min. Mi suprenetendis mian vizaĝon al lia, premis liajn lipojn per miaj.

“Do, bonan nokton, Joĉjo, ĝis morgaŭ!” kaj mi forglitis sur la straton, tra la brilo; preter la alumetvendisto.

*

Ĉe renkonto la proksiman tagon li neniel ŝajnis ofendita. Li estis en tre gaja humoro, estis trovinta ravan poemon de Bridges, kaj vidinta survoje paron da kruroj… Niaj okuloj ridetante renkontiĝis en amika kompreno.

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 76 legintoj