BELULINO AJSULÚ

de Vladimir GLAZUNOV

Aperis en La sfinkso de Steplando, Fonto 1988

Se vi opinias, ke ebena lando etendiĝanta orienten de Aralmaro estas enuiga, glata kiel tablo kaj ĉie egala dezerto, vi eraras. Tiel mi opiniis iam lerninte el avaraj linioj de geografia lernolibro. Sed, kiam mi ekvidis tiun ĉi landon per miaj propraj okuloj, tuj mi ŝanĝis mian antaŭan opinion. Efektive, post ĉiu variaĵo de reliefo vin atendas surprizo: jen subite vi venas al lageto, sur kies bordoj staras tiel densa kaj alta kanaro, ke kamelo povas tie sin kaŝi, jen vi ekvidas ruinon de antikva ’mazaro’ – maŭzoleo, en kies fendoj sovaĝaj katoj kuradas ŝtele, jen aperas antaŭ vi malalta dornoza veprejo kaj leporoj eksaltas inter viaj piedoj, aŭ kolororiĉaj fazanoj kiel sagoj ekflugas supren. Iam vi povas ekvidi verdan oazon, kie blankaj dometoj de iu vilaĝo sin kaŝas inter arboj. Kaj eĉ kiam vi vidas la malproksime tremantan linion de l’ horizonto, kiam ĉirkaŭas vin nur tute ebena stepo, vi trovas mirindan ĉarmon en tiu ĉi majesta, virga spaco.

… Estis tre frua mateno. Nur iomete ekheliĝis la plej malsupra rando de la firmamento oriente. Ankoraŭ steloj brilis en la preskaŭ nigra veluro de l’ ĉielo. Nenia bloveto en freŝa aero de frua aŭtuno. Niaj ĉevaloj trotetis sur apenaŭ videbla vojo. Ni estis du: juna kazaĥa poeto Ĵuká kaj mi. Longan tempon ni rajdis silente, ĉiu laŭ sia maniero perceptante la ĉirkaŭan mondon. Sed, kiam nuancoj de ruĝo kolorigis la ĉielon, kaj ĝi ekflamis en sunoro, ni ne plu povis resti silentaj. Ĵuká ekkantis kvazaŭ salutante la aŭroron, poste sin turnis al mi kaj ni vigle ekparolis.

– Ĉu vi vidas monteton, tie maldekstre? – li demandis.

Mi rimarkis izolan altaĵon kun hirtaj gramenaj herboj kaj tuj jesis interesiĝinte.

– Laŭ popolaj legendoj tie vivis la saĝa belulino Ajsulú, – li daŭrigis.

Jam kelkfoje mi aŭdis tiun ĉi nomon citate en plej diversaj legendoj kaj fabeloj. Mi sciis, ke ŝi estis tre sprita kaj tre bela junulino, kiu ofte heroece servis al sia popolo.

Mi instigis mian ĉevalon kaj sekvis mian amikon. Iom flankiĝinte de nia vojo, ni facile ekgalopis al la monteto.

La suno jam plene brilis. Antaŭ ni vidiĝis senlima ebeno, sur kiu de ie al ie leviĝis similaj montetoj.

Ni sidiĝis rekte sur sablozan teron. La ĉevaloj staris senmove, metinte la kapojn ĉiu sur la kolon de l’ alia.

– Legendo diras, – komencis la poeto, – ke antaŭ tre longa tempo regis en tiu ĉi lando severega kaj kruela ĥano. Ofte li havis strangajn kapricojn kaj neplenumeblajn dezirojn pro kiuj ege suferis liaj regatoj. Unufoje li proponis al sia popolo trovi ĝustajn respondojn al la demandoj: kio estas la plej firma en la mondo kaj kio estas la plej dolĉa en la mondo? Ĉu vi konas tiun ĉi legendon?

Ĝin mi ne konis.

– Do, – daŭrigis mia amiko, – la ĥano promesis al la diveninto riĉan premion kaj mortpunon al la fiaskintoj. Tiel multaj homoj perdis sian kapon. Plej diversaj estis la solvoj proponitaj al la ĥano: fero, ŝtalo, ŝtono, sukero, mielo, venko… Sed nenio povis kontentigi lin.

– Tiutempe filino de malriĉa paŝtisto, tre bela knabino, nomata Ajsulú, deklaris al sia patro, ke ŝi scias respondi la demandojn de la ĥano. “Vi iru, – ŝi diris, – kaj anoncu al lia ĥana moŝto, ke la plej firma en la mondo estas hufo de lia ĉevalo. Diru nur tiun ĉi unu respondon, – ŝi aldonis. Miris la paŝtisto, sed obeis la filinon, ĉar ekde sia infanaĝo ŝi ĉiam distingiĝis per sprito kaj saĝo. Li iris al la ĥano kaj humile diris al li la respondon de Ajsulú. La ĥano treege koleriĝis pro impertinento de iu mizera paŝtisto. Grandaj moŝtuloj, grandaj riĉuloj kaj saĝuloj perdis sian kapon, kaj simpla paŝtisto kuraĝis superi ilin. Plore ĵuris la paŝtisto: “Ne estas mi kiu tiel divenis. Tiel diris mia kompatinda filino”. La ĥano ekinteresiĝis kaj tuj ordonis venigi al li la paŝtistan filinon.

“Ĉu vi elpensis la respondon je mia demando? – li demandis ŝin.

“Jes, via ĥana moŝto”, – kuraĝe respondis Ajsulú.

“Sed kial la hufo de mia ĉevalo estas la plej firma en la mondo?” – li insistis.

“Tre multaj ĉevaloj pasas inter viaj jurtoj, via ĥana moŝto, respondis la belulino, – sed neniam la tero tremas sub iliaj hufoj. Nur kiam via batalĉevalo preteriras, ĉirkaŭe tremas la tero”.

– La respondo plaĉis al la ambicia reganto, kaj ankaŭ plaĉis la kuraĝa belulino mem.

“Nur diru do nun, kio estas la plej dolĉa en la mondo”, postulis la ĥano.

– La knabino rekte alrigardis la regnestron kaj tiel respondis, dum ŝiaj vangoj iom ruĝiĝis: “Evidente ja, mia sinjoro, la plej dolĉa estas kunesto de geedzoj”.

La ĥano kun granda surpriziĝo kaj pasio ekrigardis la junan belulinon:

“Kiel vi scias tion? Vi ja estas virgulino…”

“Malmulte mi devis pensi, via ĥana moŝto, por tion diveni, – respondis la junulino. – Miaj gepatroj amegis min. Nokte mi ĉiam kuŝis inter ili, kaj ili varme karesis min. Ho, kiom da fojoj mi aŭdis ilin diri, ke mi estas la plej dolĉa en la mondo… Sed matene mi tre ofte vekiĝis jen ĉe unu, jen ĉe la alia flanko de la gepatroj dum ili ĉiam estis kune. Certe mi estis dolĉa por ili, tre dolĉa, tamen videble ili trovis pli dolĉa esti kune. Tial do mi konjektis, ke tiu kunesto estas io plej dolĉa en la mondo”.

Ankoraŭ pli multe plaĉis al la ĥano tia sprita respondo. Kaj li ekamis la belulinon kaj volis edziĝi al ŝi.

“Kiun edziĝopagon vi volas? – li demandis la patron. – Mi ĉion donos por ke via filino estu mia edzino”.

“Permesu, granda ĥano, pripensi tion”, – petis la feliĉa patro.

– La ĥano adiaŭis lin kaj la filinon, permesis pripensi kaj fiksis la tempon je du tagoj.

* * *

Ĵuká interrompis sian rakonton kaj diris:

– Ĉi tie proksime estas melonkampo, kiun gardas maljuna Ĝolĉí. Mi iomete konas lin… Do kion vi pensas pri aroma kaj dolĉa melono, he?

Mi diris kion mi pensis… Tuj ni saltis en niajn selojn kaj ektrotis al la kampo.

Ĉe rando de la plantejo staris la gardista kabaneto, malfacile distingebla inter arbustoj. Proksimiĝante, ni subite ekaŭdis kantadon:

– Ss-ss-ss… – Ĵuká siblis, metante fingron sur la buŝon. Ajsulú kantas. Ŝi ja kantas mian versaĵon.

Ni haltis, senbrue elseliĝis kaj ŝtele iris al la malantaŭa flanko de l’ kabano. Post ĉiu paŝo pli kaj pli klare aŭdiĝis bela kaj juna voĉo. Stranga, sed profunde lirika melodio kaptis min. Mi retenis mian amikon kaj demande ekrigardis lin. Li flustris en mian orelon tradukante:

Venu, venu, mia karulo, mi deziras vin.

Venu, venu, mia belulo, mi amas vin.

Venu, venu, mia saĝulo, mi bezonas vin.

Venu, venu, mia bravulo, mi honoros vin.

Venu, venu, mia junulo, mi kisos vin…

La junulino kantis en sinforgeso, kiel birdo inter folioj, kaj kiam la finaj sonoj de l’ kanto kvazaŭ ĝeme degelis, ni ekpaŝis al la pordo. En la malluma interno ekaŭdiĝis iu trema moviĝo. Ĵuká eniris unua, salutis kaj ion diris kazaĥlingve. Sekvis ekkrio, en kiu mi kaptis notojn de surpriziĝo, hontemo kaj tamen de gastamo.

Mi ankaŭ eniris la kabanon, diris mian saluton, kvankam ankoraŭ neniun vidante. Kiam post momento miaj okuloj akomodiĝis en duonlumo, mi ekvidis junulinon, sidantan sur kuseno. Plektitaj haroj, akurate pendantaj ambaŭflanke de la kapo, kadris brunetan vizaĝon kun nigraj, larĝe malfermitaj okuloj kaj klasike arkaj brovoj. Sur ŝiaj diketaj, duone malfermitaj lipoj apenaŭ vidiĝis rideto, kiun substrekis vico de perlosimilaj dentoj.

– Ni volis trovi la avon Ĝolĉí, – Ĵuká diris en la rusa lingvo, iamaniere divenante, ke ŝi komprenas ĝin.

– Li forveturis hejmen, – ŝi respondis tute korekte kaj nun jam malkaŝe radiante ĉarman rideton.

– Mi vidas, ke tiel estas, – li daŭrigis en stranga konfuzo. – Ĉu vi nepre bezonas lin? – ŝi demandis.

Nun mia amiko tute kuraĝe kaj malkaŝe respondis kun gaja rido:

– Ho, ne! Ni estis logitaj de melonoj kaj… de via kanto. Tuj ruĝo ekaperis sur la vangoj de l’ knabino, kaj ŝi rapide kaŝis sian vizaĝon en la manplatoj.

– Ho, kiomfoje mi admonis min mem ne kanti ie krom en mia propra hejmo…

– Tiam oni ne havus la plezuron aŭskulti vin, – mi aldonis. Rapide la belulino surmetis ŝuojn sur siajn malgrandajn bronzkolorajn piedojn kaj forkuris el la kabano.

– Almenaŭ regalu vin per melono, – ŝi diris jam eksterporde.

Post mallonga tempo ŝi revenis alportante bone maturiĝintan melonon kun nepriskribebla aromo. Ŝi lerte tranĉis ĝin je longaj pecoj kaj metis antaŭ ni sur rondforma ligna plado.

Fine ni prezentis nin ĝentile. Ŝi denove ruĝiĝis kaj, rigardante mian amikon, mallaŭte eldiris:

– Mi konas vin, pli ĝuste, viajn versojn. Ĵuká modeste silentis, sed ŝi tuj daŭrigis:

– Bonvolu do manĝi la melonon, estimataj gastoj. La plej dolĉa en la mondo… Kaj min ekskuzu – por kelkaj minutoj mi forlasos vin.

Tiel dirinte, ŝi denove malaperis dum unu momento.

Ni ekrigardis unu la alian signifoplene. Ĵuká apenaŭ tuŝis sukplenan pecon de l’ melono kaj ankaŭ fulme elkuris. Mi restis ene, sidante kun fleksitaj kruroj kaj meditante kiel orienta profeto. Tamen mi baldaŭ komencis enui, ĉar mia pacienco tute ne estis tiu de orienta pensulo. Manĝinte kun granda plezuro decan porcion de l’ melono, mi rigardetis tra la pordo kaj nenion vidinte, senbrue paŝis for el la kabano.

En la helega sunlumo vidiĝis nur velkantaj verdaĵoj de la kampo. Tamen baldaŭ mi kaptis apenaŭ aŭdeblajn voĉojn, sendube iliajn voĉojn, venantajn el iom distanca ravineto. Precipe li estis parolanta, dum ŝi nur de tempo al tempo aligis siajn sonorajn replikojn. Mi faris kelkajn paŝojn ale kaj tiam subite sciiĝis, ke Ĵuká deklamis kun profunda emocio. Estiĝis tute klare, ke mi ne ĝenu tiun ĉi spontanan eksplodon de sentoj.

Ne longe tio daŭris, tamen mi konjektis, ke li sukcesis rekompenci la misteran “Ajsulú” por ŝia kanto. Ili gaje ridis revenante kaj parolis jam ordinarajn prozajn vortojn.

– Ĉi tie mi recitis miajn poeziaĵojn antaŭ Ajsulú, – li diris min ekvidante.

– Mi ne estas Ajsulú, – ŝi rimarkis en ŝerca tono. – Mia nomo estas Ajŝá.

– Ne gravas, Ajŝá, karulino, – Ĵuká rediris milde; – mi rekonis en vi Ajsulú.

La suna inundo, venanta el la altega, serene blua ĉielo, dronigis la stepon. Tamen ne tro varma aero ĝis nun estis senmova kaj kristale, aŭtune pura. Estis jam tempo por daŭrigi nian rajdadon. Ajŝá alportis al ni kruĉojn da bongusta kumiso. Ni ĝuis la refreŝigan trinkaĵon, diris al ŝi dankajn vortojn kaj estis pretaj forlasi la gastaman mastrinon. Sed mi rimarkis, ke Ĵuká serĉis pretekston por prokrasti. Li ree forsaltis de la ĉevalo, senbezone tiris kaj pinĉis selrimenojn, karese frapetis la kolon de l’ animalo kaj senĉese parolis ion al Ajŝá, kiu tre volonte respondis al li mallaŭte. Videble ekscitita, ŝi skrapis la grundon per la pinto de sia ŝuo.

Fine ni adiaŭis ŝin kaj fortrotis. Post mallonga silento Ĵuká diris:

– Antaŭ kelkaj tagoj ŝi studentiĝis en la universitato de nia ĉefurbo.

Liaj okuloj ekbrilis, li subite sin streĉis en la selo, ekrigardis malantaŭen kaj aldonis:

– Ĉu vi kredas, amiko, mi ja vere ekamis ŝin?

– Do kiun edziĝopagon vi donos por via Ajsulú? – mi ŝerce demandis.

– Ha, – li vigliĝis, – vi memorigas min pri la fino de mia rakonto. Do jen:

– La paŝtisto tiam sin turnis al sia saĝa filino: “Pri kio do mi petu la ĥanon?”

– La junulino tre amis sian popolon kaj decidis liberigi ĝin de la ĥana despotismo. Ŝi trovis, ke por tio necesas forpreni lian tutan riĉaĵon kaj disdoni ĝin al la popolo. Pro tio la ĥano certe fariĝus ordinara homo kaj nepre mildiĝus. Tiam ŝi povus ekami lin kaj esti lia feliĉa edzino. Ŝi donis al sia patro malgrandan saketon kaj diris: “Prenu tiun ĉi saketon, mia patro, kaj petu la ĥanon, ke li plenigu ĝin per oro”.

– Miris la patro, sed faris kiel lia filino petis. Ankaŭ la ĥano ekmiris: “Tiel malmulte vi deziras? Do bone, mi plenigos vian saketon”.

Sed kiom ajn la ĥano ŝutis oron, la saketo ĉiam restis malplena. Unu trezorejo estis elĉerpita, la alia ankaŭ konsumiĝis, la tuta havaĵo de la ĥano malaperis en la saketo, sed ĝi ne estis plena.

“Kia estas via saketo?” – ekkriis la ĥano sin turnante al Ajsulú.

“Sufiĉas, mia sinjoro, – respondis la juna saĝulino, – ĝi estas neplenumebla”.

“Pro kio?” – ankoraŭ pli multe miregis la regnestro, tamen fidela al sia promeso doni ĉion por esti edzo de la belulino.

“Ĝi ne estas simpla saketo, sinjoro mia, – trankvile klarigis Ajsulú, – ĝi estas… okulo homa!”

– Tiel la kruela ĥano perdis sian tutan riĉaĵon kaj mildiĝis. La popolo libere ekspiris, kaj multaj mizeruloj ricevis bonan subtenon. Ajsulú fariĝis lia edzino, ĉar li, nun simpla ordinarulo, fariĝis tre bona homo, kaj vira beleco neniam mankis al li.

* * *

Mi dankis mian amikon por la rakonto kaj diris al li:

– Mi vidas, ke vi volas plenigi vian “saketon” per la amo de Ajŝá…

– Jes! – Ĵuká laŭte ekkriis. – Mi sentas, ke mi amas ŝin senlime.

Ni rajdis malrapide. La suno jam ektuŝis la linion de l’ horizonto. La skarlata rondo iom post iom kaŝis sin en fantaziaj kurtenoj de la nuboj. Mi ekrigardis malantaŭen en la krepuskan stepon. Tie, malproksime, estis saĝa, bela kaj reala Ajsulú. Mi kredis, ke ŝi estos feliĉa, ĉar ŝi nepre scias kio estas la plej dolĉa en la mondo…

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 63 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。