DU GARDENIOJ

de Miguel Fernández

Aperis en Ekstremoj, IEM 1997

[Al la karmemora Antonio Machín, kubdevena kantisto, kies tranaza sed beltembra voĉo semis per pasiaj melodioj kaj karibe varmaj ritmoj la sombran atmosferon de la postmilita Hispanio. Al li, kiu senmortigis titolojn kiel “Dos gardenias” (Du gardenioj), jen mia modesta sed entuziasma omaĝo].

ADELA

Ŝi rulfalis. La ŝtelisto forsagis, vane peninte rabi la mansakon. Aŭdiĝis seka bato. “Mia kapo!” Ŝi svenis.

Ŝi rekonsciiĝis en la brakoj de ĝendarmo. Ĉirkaŭe, dekkelko da homoj. Ĉio bruis obtuze. Bruis? Pinglis ŝiacerbe. Aŭtoj, motorcikloj kaj paroloj. Ĉefe alparoloj: “Kiel… kiel estas al vi?” “Ĉu io doloras?” “Jen, sinjorino, apogu vin ĉi-ŝultre kaj klopodu starigi vin”. Kaj komentoj: “Oni kaptis la ŝteliston. Bubaĉon apenaŭ dekkvarjaran”. “Jes, kaj kio? Post palpebruma daŭro oni lin ellasos, kaj jen li vulpos plu denove kaj refoje. Kia lando!”.

Helpe de la ĝendarmo ŝi ekiris. Unu paŝon, du paŝojn… Kaj vojadon. Unuavide, nenia vundo. Perfekte. Se nur la kapo ne ŝajnus tuj krevonta… Tamen, bone. Doloroj certe ĝenas, sed ne eternas. Ĉio, en ordo. Ĉe ŝi, mansako. Ene, mono: dika stako da biletoj milpesetaj. Tioma kvanto! Kial? Kiucele ŝi kunportis tiel palpomezure grandan sumon? Kio pri ŝia hieraŭo? Kio pri ŝi dum la pasinta monato?… Dum la antaŭaj?… Nenio. Ŝi ne memoris! Ia speco de blanka nubo disvastiĝis ŝiamense kaj kreis en ŝia brusto nevortumeblan angoron. Ŝia nomo? Jes, Adela Mercader. Ŝia historio… nu, freŝa en la elvokejo. Klaraj bildoj de plej foraj travivaĵoj komencis projekciiĝi sur la ekranon de ŝia konscio. Haste. Kvazaŭ temus pri filmo rapidmova. En kronologia ordo. Ŝi, sesjara, kun sia Mariquita Pérez, la plej amata el ŝiaj pupinoj. Ŝi, naŭjara, feine kostumita, en recitado de La princin’ estas trista, kadre de la festo kursofina. Aĉ! Kiel ŝi abomenis nun la tiamajn klaŭnaĵojn monaĥinajn! La unua kiso, tiu humida fajro sur ŝia virga lango, tiu konvulsio de ŝia tuta esto, tiu dolĉa morto. Ho, Eduardo, ŝia unusola amo! La tago de ŝia nupto kun Alfredo: laciĝo kaj elreviĝo, envolvitaj per vaksaj mirtoj kaj oranĝofloroj. La eko de senfina enuo. La suferiga nasko de Luĉjo, liaj unuaj balbutoj, liaj oftaj misfartoj, lia sprita kaj eferveska dekjaraĝo… Kaj poste… nur blanka nubo, ĉiokovra, terura: la vakuo…

– Mi tuj venigos ambulancon, sinjorino – afablis la ĝendarmo interpretante ŝian agitiĝon kiel sekvon de flegenda traŭmato.

– Ho, ne, mi petas! Koran dankon! Mi fartas bone. Vidu, mi povas piedi… senhelpa.

– Ĉu nenio doloras?

– Nenio – ŝi duonsinceris.

Promenado. La urbo poiome reprenis sian pulson, sian ordinaran malagrablon. Ankaŭ ŝia korpo reakirus sian normalan nerimarkatecon, se ne jukus la damna… tubero sur la… aj!… dekstra kapoflanko, nek grataĵoj surgenuaj, ĝis tiam neperceptitaj. Tamen ŝia spirito erupciis. Ĉu taso da kamomilo…? Ne! Prefere, reveni, jes, taksii hejmen.

Dumveture ŝi ne povis eviti hantadon de la anksi-dona ideo: Ŝia ĵusa paseo forvaporiĝis, parto de ŝi forpasis. Ioman senpeziĝon aŭ sensacon pri memcerto ŝi spertis nur antaŭ la domo, en la ĝardeno, ĉe tuŝetado de la bugenviloj, sub la platana frondaro. Kia ĉarmo! Subita atako de tenero kaj de kulposento igis ŝin eklarmi. Tiomfoje ekfulmis en ŝi la elano eskapi! Jes, entrepreni novan vivon ĉe alia viro, negrave ĉu pli aĉ-aspekta aŭ adameska, negrave ĉu malpli karesema aŭ aminda ol Alfredo, sed ja viro tertrema, raketa, varmasanga, sur kiun ŝi elverŝu la tutan amon tiel longe katenitan ŝiakore. Tamen ne tiam. Definitive, neniam! Ja Alfredo kaj la filo ne meritis fiaĵon. Cetere, tempo ĉion glatigas, kaj per pacienco venas scienco. Sed super ĉiuj ĉi konsideroj sidis la fakto, ke ial ŝi subite ricevis atakon de tenero.

Ŝi alsupris la peronon, elsakigis la ŝlosilon kaj vane baraktis por ingi ĝin seruren. Kio do? Ĉu tiutage ĉiaj koboldoj komplotis kontraŭ ŝin? Ĉu ŝi falis en demencon? Ŝi indignis. Ŝia montrofingro re kaj re premegis la butonon sonorilan, ĝis iu, Luĉjo, malfermis la pordon kaj montriĝis ĉesojle, kaptita de stuporo.

– Finfine, koro mia, finfine – ŝi galece ironiis al la filo –. Mi timis, ke mi restus ele ĝis la triĵaŭda semajno – ŝi aldonis pelante sin endomen, ruĝa de incitiĝo.

Luĉjo gapis inerte. Adela krablis al la kuirejo. Por serĉi konsolon per glaso da tili-teo kaj pilolo trankviliga. Kaj preteri afliktojn por kelke da horoj. Kaj plori, plori, plori…, ĝis larmoj fortrenos ŝian turmentan envultiĝon…

ALFREDO

– Nur vidi por kredi! Vi, ĉi tie! – ekkriis Alfredo post ŝia dorso.

Ŝi tuj forviŝis al si la larmojn kaj sin turnis al la edzo:

– Kial tia surpriziĝo? Ĉu tiel strange, ke mi staras hejme? Afekte, li mienis ridete, balancis la kapon kaj sidiĝis sur skabelo. Lia koro apenaŭ lasis sin domini. Lantamove, kun falsa senĝeno, li elpaketigis cigaredon, ĉendis ĝin ĉe la lipoj kaj, elĵetinte plenbuŝon da fumo, elprudentis:

– Vidu, Adela, ni jam sufiĉe adoltas por petoli tiel. Diru klare, kion vi intencas? Kial vi revenis?

–… Kion mi intencas?… Kial mi…? Ho, Dio, ĵetu lumon! – ŝi patosis plena de konfuzo.

Teruriĝo. Plian fojon ŝi streĉis la memoron, provis veki en ĝi konturojn, parolojn aŭ kolorojn…, retrovi la lastan ĉeneron de sia ekzistado. Senutile. La nubo, la blanka nubo, la nedisŝirebla nubo dissolvis ajnan ek-skizon. Ŝi desperis:

– Helpu min, Alfredo!

– Kiel?

– Parolu al mi pri mia vivo lastatempa.

Tia peto, ŝiaj grimacoj, la tuta spektaklo kun odoro je farso… Li drivis en konsternon, en embarason.

– Ĉu vi mokas min aŭ perdis jam la saĝon?

– Ankoraŭ ne la saĝon, sed nur la memoron. Tamen ja mi freneziĝos, se iu ne metas finon al ĉi koŝmaro. Mi falis trotuaren… Jen, vidu… miajn genuojn… kaj ĉi ŝvelaĵon surkape. Mi frapiĝis kaj forgesis… Forgesis mian ĵusan vivon! Helpu!

Ŝia voĉo rompiĝis en kaskadon da plorĝemoj. Li ekkomprenis. Temis, evidente, ne pri stulta maĥinacio sed pri vera dramo. Ĉu povus esti alie? Ne. Malgraŭ ĉiaj malgraŭoj, Adela neniam arogantis, nek insidis, nek faris al li scenojn. Ŝi ne tielis. Ŝia sinteno kaj ŝia helpokrio disradiis aŭtenton. Do ŝi certe ne memoris! Adela ne memoris, ke antaŭ tri jaroj ŝi forlasis la hejmon. Lin kaj la filon kaj… Jam tri jarojn! Kiel foris la amaraj tagoj, kiam ŝia perfido korodis lian animon! Kiam ĉio en la domo prifunebris ŝian foreston, prisaŭdadis ŝin, ŝrumpis sen ŝi. Kiam dormo signifis nur batalon kontraŭ svarmo da nigraj falenoj, kaj vigilo – deliron: reteni ŝian parfumon, eternigi ŝiajn gestojn, revenigi ŝin el ŝiaj spuroj…

Ne, ŝi ja ne memoris. Nun ŝi ne povis eĉ konjekti sin kaŭzo de ulceroj tiel profundaj. Kaj certe ŝi ne sciis, ke iam la ulcerojn cikatrigis ia printempo. Daŭra printempo de bluaj birdoj, de harpaj sonoroj, de lafo kaj de helo: Sara. Ke tia printempo forspongis la fulgon de la into. Ke tia printempo instaliĝis en la domo.

Sturmis lin perplekso. Li sentis sin vojanta sur magia rondo, sub la efiko de du kontraŭaj fortoj: lia kompato al la amita Adela kaj lia domaĝo al la amata Sara. Ideo pri venĝo neniel ekŝprucis en li. Tute male. Torturis lin imagi Adelan trasagita de la faktoj, en vagado, en serĉado de netroveblaj kialoj kaj kieoj. Tamen ne decis, li ne rajtis peti Saran pri ajna agordiĝo al tia romaneska situacio. Pri ajna montro de grandanimeco. Pri eĉ plej pita sinofero…

– Zorgojn for, Adela! Okazis nur, ke ni… pikis nin, ke vi forciklonis… antaŭ… nu, antaŭnelonge. El tio, mia ŝokiĝo. Pri la cetero, poste. Vi iru nun enliten kaj ripozu – li pietate mensogis kaj provizore elturnis sin el la sakstrato.

Adela alkroĉis sin al li kaj lasis sin konduki dormoĉambren.

SARA

– Tute ne! – oponis Sara.

– Kiel do ni agu?

– Kiel maturaj homoj, Alfredo. Ŝi restu.

– Ŝi restu!… Kaj vi…?

– Ankaŭ mi.

– Tia solvo!

– Ho, Alfredo, jen vi, laŭkutime, dronas en flaketo! Kie la komplikaĵo? Ŝin rilate, vi edzos ree. Mi transiĝos aliĉambren kaj rolos kvazaŭ… iu, kiun ŝi povintus forgesi… Amikino! Jes ja, ne tro malnova amikino, kiun ŝi gastigis ĉe si. Kaj Luĉjo, simple, filos. Li sendube ĉesos vidi la patrinon kiel fantomon. Cetere… Kial ne? Ni ĉiam kalkulos je la helpo de Manolo.

– Kiu Manolo?

– Manolo Cortes.

– Sed ne eblas… Mi ne…

– Jes, kara, eblas kaj endas – mildis Sara.

Alfredo rigardadis al ŝi fikse en la okulojn, ĉirkaŭpremis ŝin, kisis ŝin surlipe kaj susuris:

– Mi amas vin.

– Mi a-a-mas vin, ado-o-ras vin, vivo miiia… – ŝi kantetis por malŝargi je drameco la etoson –. Machín. Du gardenioj. Ej, timidulo mia! Atentu. Se iam vi forlasos min kaj poste vi pentos, revenu sentime. Se vi nur montriĝos en blanka kompleto, kun ruĝa kravato kaj du gardenioj enmane, mi ja ne postulos de vi ajnan klarigon. Min ĉarmas dekadencismo.

– Vi kaj viaj folaĵoj eĉ en ĉi momentoj.

Ĝuste en ĉi momentoj ŝi bezonis foli, ekspluati sian imagon por ne ŝiprompi. Ja la situacio indis je filmo: rehejmiĝo, sciiĝo, ke la edzino de la kunulo, trafite de parta amnezio, retrois aliepoken, reaperis post tri jaroj da foresto, kuŝas dormoĉambre sen scio kaj supozo pri la realo… Plej splenda realo! Ŝi kaj Alfredo. Amo. Amo plena kaj pleniga. Amo viva kaj senfenda, kiu valoris ĉiujn antaŭvideblajn penojn kaj malplaĉojn.

Kaj ekis la teatraĵo. La unua akto disvolviĝis sufiĉe kontentige. Luĉjo silentis. Lia postiĝinteco kreska por la unua fojo proponis sin bonvena. Alfredo ja nervozis, sed neniam ĝis strido. Ŝi… nu, ŝi fordonis sin al la tasko tiel fervore, tiel spontane, tiel verŝajne, ke Adela rekte mordis la hokon.

La sekvaj tagoj sin prezentis iom malpli ebenaj. Luĉjo preskaŭ fuŝis la aferon. Li apenaŭ sukcesis vuali siajn suspektemon kaj rankoron al la patrino. Adela… Ho, Adela! Blonda kaj svelta, tuŝita de gretagarbaj delikato kaj mistero, ja iom artifikaj, probable pro ŝiaj apartaj cirkonstancoj, sed, ĉiukaze, imponaj. Kaj konstante diskreta kaj ĝentila. Kie do la koleremo kaj paŭtemo, per kiuj ĝis tiam Alfredo, demandite pri la edzino, ornamis ŝin? Ŝajnis neeble, ke tia virino kapablis iel misi. Ludi amikinon ŝian baldaŭ riveliĝis ne nur facila sed eĉ ne seninteresa aventuro, malgraŭ la tikleco de la rilato. Kiu povintus tion profeti? Kiu aŭguri, ke iam Adela suplikos ŝin prokrasti sian foriron el tiu domo? Ha, la vivo! Ŝi, kompreneble, konsentis sen sedoj kaj tamenoj.

Por Alfredo la procezo tro lantis, aspektis stagne. Post unu semajno, apenaŭa progreso. Por ŝi, male, ĉio deruliĝis bonorde. Aliflanke, la enrompo de Adela en la familian ĉiutagecon donis al ĉi tiu novajn nuancojn. Novajn scintilojn. Novajn allogojn. La nepron transmemiĝi, fantazii, krei. Ŝtelkontakti lin! Per rigardoj elokventaj, per kaŝaj tuŝoj, per sparkaj kisoj transporde gustumataj… Kia plezuro! Por ŝi. Por Alfredo, golgoto. Li etiĝis antaŭ la evento, ŝajne senfina, senelira:

– Ĝis kiam, Sara, ĝis kiam ĉi infero?

– Paciencon, amo mia. Ĉio iras poiome sed sub kontrolo.

Ŝi kaj Adela iĝis asiduaj ĉe Barbieri, olda kafejo en la koro de la antikva Madrido. Tie, inter tintoj kuleretaj kaj barokaj arpeĝoj, inter rebriloj transvitraj, stratlanternaj, kaj kurtenoj kroĉetitaj, ŝi cizelis sian fikcian personon, dum Adela prisinceris siajn internajn ŝtormojn. Ŝi inventis plej bunta ilian iamon en kuneco: homojn, krozadojn, tropikajn somerumojn, dum Adela eklernis sin estimi. Ŝi nur tanĝe, diplomate kaj beltakte proksimigis Adelan al ties vero, dum Adela avidis plene ĝin posedi.

Fojfoje aliĝis al la rondo tria ano: Manolo Cortes. Li rolis kiel madrida amiko de Sara. Nenia mensogo. Nur ke, krome kaj fakte, li estis ŝia eksamanto kaj psikiatris en la Ĝenerala Hospitalo. Manolo restis ne tre longe. Li mendis pokalon da konjako, gvidis la babiladon al la regiono plej taŭga por konfidencoj kaj observis profesie – nesuspektite – la reagojn de la pacientino. Ĉiam pelata de urĝeco, Manolo pasigis tie duonhoron, proksimume. Ĝisinte, li forvelis al telefonbudo kaj instrukciis al Alfredo la sekvendan konduton rilate al Adela.

Mardis. Ŝi ja ne kredis superstiĉojn, tamen mardis, kiam tiel stranga ekvilibro frakasiĝis. La tutan tagon Adela papiliis gajoplena. Ŝia morbo, malgraŭe, pluis senŝanĝa. Vespere ĉe Barbieri ŝi vidiĝis eĉ multe pli ema elverŝi sian koron ol kutime. Kaj parolis al ŝi pri siaj plejaj intimaĵoj:

– Temas pri Alfredo. Depost mia problemo, li konstante flegas min, sed tute klaras, ke li min evitas.

– Adela! Konsideru lian streson, liajn zorgojn pri via sano…

– Prave. Sed neniam antaŭe li rifuzis miajn karesojn, kiel ajn deprimita li statis.

– Kaj?

– Hieraŭ nokte, finfine ni amoris.

La novaĵo ne impresis ŝin, nenion mirindan aldonis al ŝiaj antaŭvidoj. Ĝi, tamen, efikis sur ŝin averte. Ekde tiam ŝi tenis la okulojn disapertaj. Kaj ŝi ekvidis. Ŝi ekvidis, ke ŝi delonge blindis. Ke jam de kelka tempo Alfredo tute kalmis, kaj ŝercis, kaj ne plendis, kaj ĉiam elruzis ekskuzojn por ne renkontiĝi kun ŝi duope. Ke Luĉjo ofte alparolis la patrinon. Ke ĉio en la domo, konstateble, riveris alimaren.

Nokte, ŝi ĵetiĝadis sur la lito, vekiĝis kaj vigilis, kredis aŭdi karnan iron-revenon, risortan knaradon, stertorojn de volupto… el la geedza alkovo. Kaj tiaj sonoj, kiuj alikadre neniel premus ŝin, ĉi-kadre trapikis ŝian sinon, sole nur ĉar ilin, evidente, provokis vera amo.

Ĉiu plia tago nur konfirmis al ŝi ŝian konkludon: Alfredo refoje enamiĝis al Adela – eble neniam ĉesis ami ŝin –; ĉiu sekundo deklaris al ŝi la superfluon de ŝia ĉeesto en tiu domo. Kaj ŝi alprenis decidon: rearanĝi sian propran apartamenton kaj transloĝiĝi.

Kvin tagojn poste ĉio pretis. Ne, ne ĉio. Endis plenumi la plej gravan: iel kontakti Alfredon. Sciigi lin, ke li ne sentu rimorsojn. Ke li ne misfaris. Ke la kapricoj de la sorto povas nenion kontraŭ la tuta belo traĝuita… Neeble. Ade li forglitis disde ŝi.

Tagmanĝe ŝi anoncis sian tujan foriron pretekste, ke panjo malsaniĝis. La mesaĝon ĉiu ricevis ĝuste laŭ la mezuro de sia rolo en la historio. Alfredo klinis la kapon al la brusto. Luĉjo prenis ŝian manon. Adela sendube komprenis, ke, post tiel longa foresto, la gastino sopiras al sia urbo, al sia familio, al siaj geamikoj. Kaj ŝi bedaŭris. Adela profunde kaj sincere bedaŭris ŝian foriĝon.

* * *

Ŝi eksaltis el la kanapo. Palpitacie. Tondra krakado, ĉiam pli lontana, fordiluis ŝian sonĝon. Pu! Plagon al la madridaj motorcikloj! Ankoraŭ en somnolo, ŝi trenis sin al la fenestro. Julia sunradio posttagmeza blindumis ŝin. Ferminte la klapojn, ŝi plandis returne, stumblis, apikis surkanapen kaj provis rekapti la fadenon de la sonĝo… Kie la galega pejzaĝo?… Kie ŝi en meva flugo super montoj kaj klifoj, super manteloj de verdo kaj de bluo kaj de brumo?… Vane. Aliaj bildoj sin trudis senrimede. Ŝi rezignaciis. Cetere, Galegujo atendis ŝin. Se ne por ebligi al ŝi mevadi, almenaŭ ja por oferti al ŝi sian kvieton korkaresan. Dek tujajn tagojn en dolĉa farniento. Ho, benaj ferioj !

Batis la tria. Ankoraŭ unu horon ŝi povis kanapumi plue, dorloti sian pigron. Eĉ, kial ne?, resinki en dormon. Kiom ajn ŝi donus por prisonĝi sian aferon kun Alfredo! Neniam post la pasaĵo ŝi dorme revivigis ĝin. Maldorme, multfoje. Ame, nostalgie. Sed, kia diferenco! Sonĝo aldonas al la rememoroj distordon, magion, ekzaltiĝon… Kaj sentempecon. Jam preskaŭ unu jaro disigis ŝin de la tiamo, kaj nun tiu sensiĝis pleje vigla. Tamen, kiom da ŝanĝoj dume! Reveno al la apartamento, al iamaj kompanoj, al la devizo vivi por vivi… AI la profesio: olduloj, marĝenuloj, toksikomaniuloj… Sociala asistado. Kaj remalkovro de si mem post longa parentezo, ja iel burĝeska, tamen plej aŭtenta kaj intensa kaj spirite riĉiga.

La murhorloĝo forgongis… La kvinan! Ŝi disponis nur duonan horon por meti ordon en la hejman pelmelon, antaŭ ol foraŭti Galegujen. Ŝi impetis el la kanapo fornelen kaj akcelis siajn movojn por prepari kafon, sian “fuelon”. Dumkuire, ŝi ade flirtis de seĝo al la lito, de la lito al ŝranko, de la ŝranko al la tablo… Ŝuŝado. Ho, la kafo! Peston al ĝi! Ŝi deĵetis T-ĉemizon en la tornistron kaj kuglis al la fornelo. Sonorado. Tiel oportuna, merdo! “Puŝu kaj enpaŝu, Tato. La pordon mi ne riglis!… Sidiĝu… Vi alvenas ĝustatempe por spekti min en peĉo kaj kafumi…” ŝi prenis paron da tasoj kaj turnis sin sur la kalkano “antaŭ ol ni…” Ŝia vizaĝo iluminiĝis. La tasoj defalis sur la plankon. Ŝi fermis la okulojn kvazaŭ en ekstazo de ĝojo kaj delico, mordetis al si la infran lipon, brakumis sin mem. Li! Alfredo, en blanka kompleto, kun ruĝa kravato kaj du gardenioj enmane!

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 51 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。