EBRIVIRGECO

de Marjorie BOULTON

Aperis en la nica literatura revuo, 3/3 1958. Ankaŭ en Okuloj, Régulo 1967

Fraŭlino Emilio Krip, tridekkvinjara instruistino, glutis la lastajn gutojn el sia botelo da mineralakvo, bonorde aranĝis sian manĝilaron, formanĝis orfan panpeceton, pagis la kelnerinon kaj rapidis diskrete al la taŭga pordo por iom ordigi sin.

En la speguleto fraŭlino Krip vidis musbrunan hararon, mildajn bluajn okulojn malantaŭ okulvitroj, paletan rondan vizaĝon. Ŝi senbriligis sian simpatian mallongan nazon kaj larĝan frunton per pudro, uzis sian tre palan lipfarbon, tiris kombileton tra la musbrunan hararon…

Fraŭlino Krip reiris al la kolegio, kie okazis somera kurso pri la franca lingvo kaj kulturo. Proksimume ducent geinstruistoj el pluraj landoj troviĝis tie. La kultura kurso estis bonega; fraŭlino Krip jam poŝtkartis kelkajn amikinojn tre entuziasme. Veraj kleruloj, veraj spertuloj, vizitantaj prelegantoj, filmoj, teatraĵoj, ekspozicio; kaj oni havis iom da libera tempo por butikumi, aŭ por manĝi en restoracioj de si mem elektitaj. Fraŭlino Krip elektis la plej malmultekostajn restoraciojn, por ke, je la fino de sia tre profesia ferio, ŝi povu aĉeti kelkajn kulturajn librojn, eble kelkajn diskojn, kiuj stimulos intereson ĉe ŝiaj klasaninoj.

Oni jam reamasiĝis en la halo. Fraŭlino Krip ĉirkaŭrigardis. Kiun ŝi serĉis, aŭ kion? Ŝi mem ne sciis. Ĉio estis ja en perfekta ordo: kompetentaj aranĝoj, altkulturaj prelegoj.

La prelegonto aperis. Ĉiuj eksidis; fraŭlino Krip, kies gepatroj zorge avertis ŝin, ke oni neniam trudu sin, eksidis je la fino de unu el la malantaŭaj vicoj.

“Pro la diapozitivoj”, la prelegonto diris,”bonvolu mallumigi”.

Helpema, entuziasmoplena junulo vigle tiris ŝnuron, kiu bruege fermis la fenestron.

“Ne, ne, napokapulo!” lia kamarado tuj kriis; “apogu sur tiun prembutonon apud la fenestro!” Dum la unua junulo gapante serĉis, la dua leviĝis, premis la butonon kaj sonorigis elektran sonorilon. Kelkaj homoj ekridis; kelkaj virteme malridis. La prelegonto ŝultrotiris. Uniformulo subite aperis, ŝajne el nenie, kaj, tirante la ĝustajn ŝnurojn, mallumigis la halon. La preleganto komencis paroli kaj montri diapozitivojn pri mezepokaj manuskriptoj kun ravaj, orlumantaj kolorbildetoj.

Neniu ajn povis vidi fraŭlinon Krip. Ŝi sidis kviete en la mallumo; la mallumo plikvietigis ŝin, malstreĉis la vizaĝmuskolojn; ŝiaj moviĝemaj manoj kuŝis sur la sino.

Madonino kun aŭreolo kaj kun grasa bebo aperis sur la ekrano. Vivimagoj sekvis unu la alian: vitoj, rozoj, altaj lilioj, palmarboj; salikoj; kasteloj, preĝejoj, elegante girlanditaj krucoj, elegante vestitaj gesinjoroj, simietoj, katoj, longaj serpentoj, kiuj per fluantaj korpoj helpeme konstruis ĉefliterojn, anĝeloj kun libroj, harpoj, liutoj, glorkronoj.

Fraŭlino Krip komencis malatenti la vortojn de la erudiciulo. Ŝi plurfoje penis revoki sin, retrovi ia fadenon de la zorge preparita prelego; sed en mallumo oni ne povas memorige protokoli. Koloroj sekvis sin sur la ekrano: skarlato, helverdo, purpuro, ultramaro, oro, bruno, skarlato… kaj kelkaj komikaj simietoj pozis marĝene, frostrigidaj en varma karesado.

Anĝeloj, arboj, montetoj, kasteloj, diaj beboj kun aŭreoloj, vulpoj, lupoj, oro kaj nigra inko…

Fraŭlino Krip sentis strangan inklinon plori.

Absurda penso invadis ŝian menson kaj tre hontigis ŝin: se, en tiu ĉi mallumo, mi ekploretus kaj iu rimarkus, iu eble premus mian manon amike…

Ŝi denove penis fiksi la pensojn sur la prelegfadenon, sed malsukcesis. Du grandaj larmoj tiklete fluis sur ŝiaj vangoj.

Je la fino de la prelego, fraŭlino Krip rapide purigis sian mallongan nazon kaj ĉirkaŭrigardis por certiĝi, ke neniu ajn rimarkis ŝian strangan konduton, ĉar la subkonscia menso volis enketi, ĉu iu rimarkis ŝin. Dum la kvinminuta paŭzo ŝi sukcesis bone repudri la vangojn.

Eta koncerto de franca muziko sekvis; kaj plurfoje fraŭlino Krip denove ĉirkaŭrigardis kun sia perdita mieno. Kiam, post la koncerto, ĉiuj ekforiris por libera vespero, la entuziasma juna instruisto, la fuŝinto pri la fenestroj, turnis sin tro subite por alparoli kamaradon, kaj renversis seĝon.

Fraŭlino Krip pensis, konscie: “Estus pli bone havi nur virinojn en tiuj ĉi kulturaj kursoj”.

Tiu absurda emo ekplori daŭre ĝenis ŝin.

“Kion mi havas? Kio estas? ŝi pensis. Ĉio iras bone; mi longe ŝparadis por ĉeesti tiun ĉi kurson, kaj ĉio iras plej bone, tute laŭ la prospekto.”

Ŝi marŝis laŭlonge de platana aleo. La punteca ombro delikate makulis ŝian blankan someran robon. Subite ŝi ektimis. Iu sekvas ŝin…! Ŝi turnis la kapon. Ne; ŝi tute eraris; ŝi tro imagis; ŝi estis tute sola kaj sekura, tute sola kaj sekura… kaj novaj larmoj ekfluis sur la palaj, zorge pudritaj vangoj.

Fraŭlino Emilio Krip estis kompetenta homo, tre disciplinita kaj disciplinema.

“Nu, do, sidiĝu!” ŝi diris severe al si mem. “Kaj diru al mi; kio ĝenas vin!” Ŝi sidiĝis sur alea benko, kaj konscie malstreĉiĝis.

“Nu, Krip, idioto, kion vi havas? Estas bela tago. La kurso estas bonega; ĉio estas laŭ la prospekto; vi havas ĉion, kion vi deziras. Ĉu ne?” Du novaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; ŝi kolerete skuis la kapon kvazaŭ la larmoj estus vespoj. “Vidu la sunbrilon! Ĉu iu malafablis kontraŭ vi? Ĉu vi ne havas sufiĉan monon por viaj raciaj bezonoj?… Ĉu eble tiu epizodo de la mallumigado agacis vin?… Sed estu pli proporciema! Vi neniel respondecis pri la aranĝoj! Kuntiru vin, Krip; viaj nervoj estas en malbona ordo! Hodiaŭ vi aŭdis du bonegajn prelegojn, ĉeestis du bonegajn lecionojn, lernis novajn vortojn, vidis b-belegajn bildojn, aŭdis belan muzikon. Ĉio laŭ la prospekto; do, kial vi plendas? Idiotino!”

Kaj, eligante tiujn ĉi tre saĝajn, decajn vortojn, fraŭlino Krip komencis spasme plori.

Tamen, ĉar ŝi estis tre disciplinita kaj disciplinema virino, ŝi rapide ekregis sin denove.

“Nu, Krip! Vi sendube estas iom tro laca! La lasta lernoperiodo ja estis streĉa. Eble vi devas indulgi vin iomete: Nu; jen mia propono: mi iru al bona restoracio kaj iom malŝparu por luksa vespermanĝo; kaj poste mi iru al la teatro aŭ kinejo, aŭ eble mi faru bonan sanigan promenon. Bone! Kelkfoje oni devas iomete indulgi sin por plene regi sin poste. Ĉu eble mi prenu unu aspirinon? – Ne. Mi rezervu ĝin, ĝis mi pli bezonos ĝin. Oni ne alkutimiĝu al ili.”

Fraŭlino Krip, sentante duonkaŝitan inklinon gratuli sin mem pro sia realisma, konstruema sinteno, repudris la vizaĝon, formarŝis, kaj decideme elektis restoracion, kie sin anoncis altnivela turistmenuo kontraŭ 1200 frankoj. Terure kosta, ŝi pensis; sed oni devas scii kiel kaj fasti kaj festi. Ŝi eksidis.

Kiam la kelnerino alportis kaj malfermis duonbotelon da blanka vino, fraŭlino Krip kredis, ke estas ia eraro. Rerigardante la menuon, ŝi konstatis, ke duonbotelo da vino estas inkluzivita.

Domaĝe, ŝi pensis, ke mi ne avertis la kelnerinon, ke mi ne trinkas vinon.

Emilio Krip edukiĝis en angla metodista familio, en kiu vino estis same tabua kiel morfino. Vidi vintrinkantojn en Francujo ne ŝokis ŝin; kaj ŝi fieretis pri sia realismo, la rezulto de ampleksa legado kaj multa vojaĝado.

Dum ŝi frandis perfektan omarsalaton, revolucia penso atakis la Bastilon de ŝia kranio. Literaturo sufiĉe ofte ripetis al ŝi la koncepton, ke vino gajigas. La patro ĉiam diradis, ke vino estas veneno; sed ŝi konis plurajn koleginojn, kiuj foje gustumis vinon kaj ne ŝajnis venenitaj. La vicdirektorino, fraŭlino Ross, eĉ pretendis iomete kompreni vinon kaj likvorojn; kaj fraŭlino Ross videble restis sana, bonhumora kaj bonkonduta. Iam ili diskutis pri alkoholo. Kion diris fraŭlino Ross? – “Ej, mia kara, kondiĉe ke oni uzu nur tre modere, kaj ne miksu diversajn alkoholaĵojn, kaj ne metu ion ajn tian en antaŭe malplenan stomakon, kie estas la malbono? Kara mia, se mi estus riĉa, mi ĉiam prenus unu glaseton kun mia vespermanĝo… sed nur unu, kompreneble.”

Se mi estas tiel stulte malgaja, fraŭlino Krip pensis, eble unu glaso da vino, nur malforta blanka vino, kaj kun mia vespermanĝo, portempe helpos min. Mi provu! Mi neniam promesis ion pri tio al Paĉjo. Nur pri viroj kaj lascivigaj parfumoj.

Iom heziteme, fraŭlino Krip elverŝis glaseton da blanka vino. Ŝi timeme gustumis ĝin. Kiel ĝi gustas? Medikamente… iomete kiel ipekakuano; sed ne; malpli amare, pli – pli parfume… (ŝi glutis denove)… iel frukte, iel vinberece… kaj pli parfume post la malapero; strange, tre strange, ke io gustas pli bone, jam malaperinte. Nekutima varmeto dorlotis ŝian stomakon.

La kelnerino alportis bonodoran kokidaĵon kun legomoj. Fraŭlino Krip malplenigis sian glason servis sin kaj manĝis kun bona apetito. Scienca scivolemo distris ŝin de la stranga larmemo. Jes; ŝi fartis pli bone; la nervokrizeto ŝajne estis for.

Ŝi etendis la manon al la karafo, ĉar ŝi soifis; sed la mano kvazaŭ akcidente trafis la vinbotelon kaj, distriĝeme, ŝi elverŝis duan glasoplenon.

Konsciante pri sia eraro, ŝi ruĝiĝis.

Mi ne lasos la plenan glason sur la tablo, ŝi pensis; tio aspektus stulte, strange. Mi fortrinkos ĝin, sed malrapide kaj tre zorge; kaj unue, mi bone manĝos, plenigos la stomakon. Ŝi entuziasme atakis la bonodoran kokidaĵon, kiu, fakte, estis kuirita en vino.

Post la dua glaso, la sinteno de fraŭlino Krip iom ŝanĝiĝis jam. Ŝi defie ekrigardis la botelon.

“Mi estas plenaĝa, plenrajta virino!” ŝi diris, aŭdeble sed ne laŭte. “Kaj se mi volas trinki vinon, por kiu mi ja pagos, jes, per mia propra mono honeste gajnita, mi rajtas trinki ĝin. Kaj mi rajtas konsumi kokritaĵon, kokidaĵon, jes. Mi ne estas nun en stabĉambro.”

Ŝi elverŝis trian glasoplenon.

La kelnerino alportis sortimenton da fromaĝoj.

Kiam la botelo estis tute malplena, fraŭlino Krip renversis ĝin por plenkonvinki sin pri tio. Poste, super fromaĝo, ŝi meditis, aŭdeble sed nek laŭte nek alte, ĉar, kiel la patrino ofte diradis, bonedukita virino restas bonedukita en ĉiuj cirkonstancoj. Se oni ne povas havi novajn vestaĵojn, oni des pli purigu kaj fliku; se oni ne havas banĉambron, oni zorge lavu sin…

La kelnerino alportis komplikan glaciaĵon.

Estis science tre interese, alterne senti malvarmon kaj dolĉan kuraĝigan varmigon en la stomako.

Se oni estas ebria, oni kondutu kiel eble plej dece. Fraŭlino Krip sentis zumadon en la kapo kaj nekompreneblan kaŭĉukecon ĉe la genuoj. La manoj tremetis, kiam ŝi pagis la kelnerinon, sed ŝi regis sin, same kiel dum la tuta vivo, kiam ŝi tre atenteme pilgrimis al la necesejo, kaj kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion.

Ŝi estis jam eltrovinta utilan fakton: kiam oni ne povas fari ion bone laŭ normala rapideco, oni faru malpli rapide, kaj, kutime, ĉio iros glate. Malstreĉe, malrapide, perfekte dece, ŝi forlasis la restoracion.

La agrable malvarmeta vespera aero vangofrapis ŝin senkompate. Surprizite, ŝi ŝanceliĝis.

“Mi faros promenon!” ŝi diris.

Post kelkaj paŝoj, ŝi diris: “Ne! mi iros tuj al mia hotelo, kaj dormos!”

Tre malrapide, kun la digno de bonedukitulino, kiu ankoraŭ konscie restas bonedukita, fraŭlino Krip marŝis al sia hotelo. Oni ne atentigu, ne kaŭzu skandalon.

Ŝi sukcesis trovi sian etan litĉambron, ŝlosis la pordon kaj sidiĝis sur sia lito. Nun ŝi povis ĉesigi la zorgan penadon konduti dece. La tuta meblaro, la tuta muraro, komencis karusele ĉirkaŭkuri.

“Mi nestas sobria” diris fraŭlino Krip, per la voĉtono de homo, kiu ĵus eltrovis ion gravan kaj profundan. “Mi nestas trotre sobria.” Ŝi rigardis sin en la dancema spegulo. “Kaj mia rozo estas neĝa. Mi devaŝ enlitiĝi.”

Kiam la meblaro iom malpli draste kirliĝis, fraŭlino Krip trovis la piĵamon kaj malrapide malvestis sin. Ŝi preskaŭ forgesis demeti la ŝuojn, sed lastmomente rimarkis ilin. Surmeti la piĵaman jakon estis facile; sed ŝi subite ekkomprenis, por la unua fojo dum la vivo, ke surmeti piĵaman pantalonon bezonas ege komplikajn muskolajn kaj artikajn kunlaboradojn; kaj ŝiaj muskoloj kaj artikoj ŝajne evoluigis ian nekutiman individuecon. Eĉ fari ĉion malrapide ne sufiĉis. Samtempe teni la pantalonon en taŭga pozicio kaj enmeti la piedojn estis neeble. Sed absolute neeble, ŝi konkludis, post tria eksido sur la planko. Ŝi lasis la pantalonon sur la planko kaj tiris sin sur la liton, kie ŝi sidadis kun pendantaj kruroj.

“Emilio Krip,” ŝi diris severe,”vi nepre nestas bria. Ebria con brio. Ĉu vi povus nun doni lecionon? Aŭ lecionduonon aŭ leciontrionon? – Nu, mi provu. Ho, mia nuzo estas ja iom raĝa. Sed mi provu. Ĉu mi kapablas oratori nun… oratori kiel orbuŝa orakaroto, ne, orakolo?”

“Jeŝ. Mi povas lecŝioni. Mi rajtas fari ion ajn, kion mi deziras fari. Knabinoj, hodiaŭ mi laprolas pri Amo. Amo, knabinoj, ne estas Amoro. Amoro estas arĝenta, Amo estas ora. Do, ora Amoro estas Oramo. Kiam viro amindumas nin, li orumas nin, kio signifas, li amoras nin. Mi vere devuŝ surpanti mian metalonon, mi sendube aspektas iom stranga. Pardonu, knabinoj, mi lasis mian talaron en la ŝtopĉambro. Mi estas iom forĝeŝema; jeŝ; mi volus forjesi ĉiujn miajn ĉagrenojn”

“Ĉiu ino bezonas amon kaj ĉiu amo bezonas inon. Mia nomo estas virina nomo, Emilio, do, mi bezonas amon. Ĉiu ino benzinas vinon; vidu, mi trinkis duonbotelon da blanka vino, kaj nun mi scias, ke mi rajtas fari ion ajn. Amo estas inter la elementaj homaj rajtoj; demandu al UNESKO. Ĝi devus esti en la ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Kiel oni unuiĝu sen amo? Al ĉiu bona damo, porcio da bona amo: jen mia nova proverbo. Kaj mia nomo estas Emilio, kaj rozo samvaloras kiel lilio; jen alia. Rozoj: jes, nun mia nozo estas kvazaŭ ruĝa rozo, ne, mia nazo estas kvazaŭ ruĝa raso.”

Fraŭlino Krip gestis per larĝaj, malstreĉaj, memfidaj gestoj, dum ŝi oratoris. La ronda vizaĝo estis ruĝeta kaj ŝi iom ŝvitis; la okuloj brilis malsekete. Nedifina bonfartosento travarmigis la senpantalonan torson.

“Vivo sen amo estas vevo. Vea vivo de vidvino. Jes, vino, vidi, per vino. In vino veritas. Kial mi ne rajtas ami kaj amati? Ne. Jes. Mi estas Emilio Krip; mi estas magistrino kaj mi havas mian instruistinan diplomon. Kaj multajn bonajn atestilojn. Mi rajtas fari ion ajn, jes, fafari ion ajn, mi povas fari ion ajn; sed ŝajne mi ne povas surpanti mian tiralonon. Diablo! La certa certo; lacerto ludas en mia stomako.”

“Ho ve!” Fraŭlino Krip subite krietis. Ŝi sentis bezonon vomi, kaj ne volis iri tra la hotela koridoro en sia piĵamsupraĵo nur. La longe disciplinita inteligento ekfunkciis; ŝi kaptis sian surtuton, sukcesis surmeti kaj butonumi ĝin, kaj kuris nudpiede tra la koridoro. Ĉar bonedukitulino restas bonedukitulino en ĉiuj cirkonstancoj, ŝi ĝuste celis, ĝuste trafis kaj ne lasis ian aĉaĵon ie por la purigistino. Ŝi ŝanceliĝe revenis al sia litĉambro, demetis la surtuton kaj provis denove surmeti sian piĵamopantalonon; sed la muskoloj daŭre rifuzis kunlabori. La stomako estis nun multe pli komforta; stranga bonfarto kvazaŭ ekstazo inundis ŝin.

“Hej…” ŝi diris pli heziteme, “mi… estas… feliĉa. Nenio ajn tre gravas. Finfine, jen, mi estas mi kaj jen, mi havas kelkajn rajtojn. Kelkajn ele-elementajn homajn rajtojn; demandu al la Unuiĝ… iĝ… iĝ…”

“Ej, mi dormemas. Eble mi devas enlitiĝi nun. Mi volas esti freŝa kaj vigla morgaŭ por mia kultura kurso.” Ŝi ekridis mallaŭte, malforte kaj iom infanece.”Kaj eble aventuro trovos min, aŭ eble mi trovos aventuron. Sed nun mi enlitiĝu.”

La lito, tamen, estis komplika problemo. Fraŭlino Krip neniam antaŭe konstatis kiom da lertaj movoj oni devas fari por normale meti sin en liton. Oni devas sin premi en mallarĝan aperturon, kiu, estante plata kaj mola, tute ne helpas. Kaj oni devas tre zorge atenti, por ke la kapo troviĝu sur la kapkuseno kaj la piedoj en la kovrilosakaĵo je la fino de la operacio, kaj ne inverse. Estus pli facile, mekanike, enrampi kun la kapo antaŭe; la kapo pli malmole avangardus; sed tia metodo eble kaŭzus sufokiĝon.

Fraŭlino Krip provis unufoje, sed iel maltrafis la aperturon kaj trovis sin kun la kapo ĉe la piedo de la lito, sur la kovriloj.

“Kia nekompetenteco!” ŝi diris aŭdeble. Ŝi reprovis, denove maltrafis la aperturon kaj ĉi-foje pli rapide returnis sin por reprovi. Tio ĉi reokazadis plurfoje, ĝis subite fraŭlino Krip eksentis la komikecon de siaj propraj movoj.

“Mi estas kvazaŭ kato, kiu faras sian liton laŭinstinkte, turnglatigante la longan herbon eĉ sur senherba tapiŝo!” ŝi diris, jam iom malpli ebria, sed ankoraŭ rideme feliĉa.

Ŝi nun intence faris kelkajn turniĝojn, por ludi. La ridadanta virinkato ĉifis la litkovrilojn, lasante en ili la spurojn de tiu turniĝado. Poste ŝia kapo iom subite trovis la kapkusenon, tiel molan, tiel agrable malvarman.

“Demandu al la Unuiĝintaj Nacioj… ŝi murmuris ridetante; kaj endormiĝis.

Noktmeze, brile blanka luno vidis, tra la fenestro de tiu eta hotela litĉambro, dormantinon. Ŝi kuŝis, preskaŭ sferigita katece, sur la kovriloj; ŝi portis nur piĵamojakon kaj dikajn okulvitrojn; dolĉkontura rozkolora sidilo senkulpis bebece sub la luno; kaj, sub musbruna, postrikolte malbonorda hararo, la vizaĝo ridetis, premita en la kapkusenon, kiun fraŭlino magistrino Krip, instruistino kaj kulturkursanino, ĉirkaŭbrakis per sia tuta dumdorma forto.

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 64 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。