EDZIĜPROPONO

L. N. NEWELL

Aperis en Bakŝiŝ: skizoj el la vivo de egiptoj, Literatura Mondo 1938, Dua eldono Iltis 1983

La ŝipego nepercepteble proksimiĝis al la kajo. Fone, Port Said kuŝis plata, preskaŭ senkolora pro la blankega sunlumo de tagmezo. Etaj figuroj en galabijoj diskuris senombre, sen videbla ordo aŭ celo.

Jam de du tagoj la vetero ĉiam pli varmiĝis, spite la marventon. Eĉ mia familiareco kun Egiptujo en aŭgusto ne estis povinta forigi neracian esperon, ke estos malpli varme surtere. Sed, kiel ĉiam antaŭe, Port Said tuj seniluziigis min; kaj mi malgajiĝis, pensante pri la longa relveturo al Kairo.

La tempo inter la eniro de l’ ŝipo en la havenon, kaj la surteriĝo de la pasaĝeroj estas ĉiam tedega; oni sentas sin perdita inter du vivoj: oni ne plu estas unu el la pasaĝeraro, oni jam adiaŭis kvartagajn konatojn, kiuj pluiras al Hindujo; sed oni ankoraŭ ne havas la liberecon kaj amuzaĵojn de terano. Mi ekpromenis laŭ la ferdeko, esperante trovi alian perditan animon, kun kiu pasigi ĉi tiun unuhoran hadeson.

Baldaŭ mi vidis grupon bone konatan, por kiu evidente la atendo ne estis teda: s-ino Molard, la franca vidvino, Madeleno Molard, ŝia filino, kaj juna egipto, 1a fianĉo de Madeleno. Ili avide rigardis ĉiun detalon de la diskurado sur la kajo, la egipto ĉar li unuafoje en kvar jaroj revidis sian patrujon, la francinoj por ion scii pri sia nova hejmo.

Mi estis rimarkinta tiun grupeton jam en la haveno de Marsejlo. Kiam oni (aŭ, eble pli ĝuste, kiam anglo) suriras ŝipon, oni tuj observas la aliajn pasaĝerojn por vidi, kiujn oni devos eviti, kaj kiujn oni povos alparoli sen danĝero de tedado. Ĉiam (por anglo) la dua klaso estas multe pli malgranda, ol la unua. Al s-ino Molard mi tuj altiriĝis; ŝi estis parizanino, kun la spriteco, energiaj opinioj kaj inteligenteco de siaj samurbanoj. Ŝi havis, supozeble, kvindek jarojn, kaj ŝiaj haroj estis jam grizaj; sed ŝi estis konservinta sian firman karnon, ŝiaj mamoj ankoraŭ ne platiĝis, kaj ŝi havis rondajn brakojn, kiujn oni preskaŭ povus nomi belaj. Ŝiaj grandaj okuloj estis palgrizaj, rapidaj kaj komprenemaj. Mia restado ĉe la parizaj esperantistoj instruis al mi aprezi la francan spiriton; kaj spite la oftajn provincanecon kaj obstinon de la franca menso, mi sentis la bezonon, ofte min trempi en 1a franca animo, tiu kuraĝa, realista acido kiu ĉion provas. Mi do kaptis la okazon por alparoli s-inon Molard kiam mi trovis min apud ŝi ĉe la manĝotablo, kaj ŝi varme respondis, precipe tial ke ni estis sur angla ŝipo, kaj mi estis preskaŭ la sola persono kiu parolis la francan lingvon.

Ŝi havis ne tre precizajn, sed vastajn konojn, kaj ĉion priparolis kun refreŝiga skeptikeco. Kiel decas al bone edukita francino de ŝia aĝo, ŝi estis ateisto, pacifisto dum oni ne atakas Francujon, kaj politike radikala, preskaŭ socialista. Kaj, ankaŭ kiel decas al francino de ŝia aĝo, ŝi parolis tre multe, en tre klara, bonstila franca lingvo; niaj konversacioj estis por mi granda plezuro.

Mi malpli ofte vidis Madelenon; tiutempe ŝi kompreneble tre okupiĝis pri sia fianĉo. Ŝi estis delikate formita, kun nigraj haroj, brunaj okuloj kaj tre pala haŭto. Ŝia korpo estis gracila, sed tro maldika, kaj ŝi estis tre platbrusta: ŝi portis okulvitrojn. Ŝi tiam havis proksimume dek-naŭ jarojn, kaj tre romantike amis sian egipton.

Ĉi tiu nomiĝis Muhammad Abd er-Rahman, sed Madeleno kaj ŝia patrino ĉiam nomis lin Moaméd, kun tiu franca provinceco, kiu ĉiam misprononcas fremdajn nomojn, kaj firme kredas, ke la vera nomo de la itala pentristo estas Le Corrège, kaj nur malkleraj italoj nomas lin Correggio. Muhammad estis bela junulo, dudek-kvarjara, alta, gracila, kun la larĝaj malgrasaj ŝultroj de egipto, kiujn akcentis la tajlora stilo de la Latina Kvartalo. Li tre franciĝis en Parizo, kaj oni povus kredi lin marsejlano. Mi ĝuste divenis lian historion; cetere, tia historio estas ne malofta ĉe parizaj studentoj, sed kutime finiĝas en pli frua stadio. Studento pri juro aŭ medicino loĝas en Parizo ĉe franca familio, kiu devas akcepti pensione gaston por streĉi siajn enspezojn ĝis la fino de la monato. En la familio estas filino: parizanino, kiun la egiptoj imagas al si la fonto de ĉia volupta plezuro, kaj por kiu multaj interŝanĝus eĉ la huriojn de paradizo. Ili ekamas unu la alian; fianĉiĝas; post la studjaroj, la studento (egipta aŭ alia) reiras hejmen, por sciigi sian familion pri la edziĝo – kaj tie la afero finiĝas. Ke en tiu ĉi kazo ĝi iris ĝis la fino, tion mi atribuis al la forta karaktero de s-ino Molard.

Kiam mi rigardis Muhammad-on, kaj notis denove lian agrablan brunan vizaĝon, kun belegaj nigraj okuloj, blankegaj dentoj kaj iom mallonga mentono, mi recertiĝis, ke nur la subtila insistado de Henrikino Molard povus doni al li la kuraĝon, prezenti fremdan, nemahometanan fianĉinon al siaj gepatroj. Certe, Madeleno ne havas sufiĉan forton por tio, kaj estus facile permesinta al sia kavaliro forkuri. Madeleno estis inteligenta; nure, ŝia patrino monopolis la energion de la familio.

Mi aliris al ili apud la pavezo, kaj salutis s-inon Molard arablingve por ŝin inciteti: ŝi neniam volis lerni tiun lingvon, eĉ por kunvivado kun egipta familio, kaj post kvarjara restado en Egiptujo ŝi ankoraŭ parolis nur tri vortojn, kun fortega franca akcento. Ĉu mi ne diris, ke ŝi estas vera francino?

“Said’ah, ja sit! Inti mabsuta delŭa’ti? Saluton, O virino, ĉu vi estas nun kontenta?”

“Se tio volas diri, ke mi ĝojos foriri de la ŝipo, mi jam ne estas certa. Sur la maro oni ĉiam povis esperi ŝtormon kun malvarma pluvo, sed tie ĉi eĉ glaso da biero vaporiĝus inter tablo kaj buŝo. Vi ne povas imagi al vi, s-ro Mansell, kiom mi sopiras al la koto kaj pluvo de Parizo. Mi eĉ ŝatus vane atendi malplenan aŭtobuson AI bis, dum la gutoj ruliĝas de kolumo al kalsono.”

“Sed, mamam,” diris Madeleno, “ĉu vi ne memoras viajn blasfemojn pri la malvarma kaj malseka vetero? Vi ĉiam diris, ke vi preferus iri inferen, ol sidi sur malsekaj nuboj en la ĉielo?”

“Opinioj, preferoj – ili estas nur geografiaj demandoj. Cetere, ne estas dece, ke filino malkaŝu la nekonsekvencecon de sia patrino.”

“Vi trovos la egiptajn domojn tre malvarmaj,” interrompis Muhammad. “Multaj havas tre dikajn murojn, kaj la fenestroj estas ĉiam fermataj dum la varma parto de la tago.”

Sencele, mi demandis al mi, kiel li diris “egiptaj domoj” , anstataŭ “mia – aŭ: nia – domo”. Mi supozis, ke li ne kuraĝis averti la familion, ke li revenos kun estonta edzino; kaj antaŭtimante malpacojn, li ne volis turni siajn pensojn al sia hejmo eĉ en tia banala frazo. La timema menso scias sin protekti de la turmentaj aludoj.

Je tiu momento mi vidis la portistojn grimpantaj sur la ŝipon, kaj mi adiaŭis miajn kunulojn, promesante retrovi ilin sur la vagonaro ironta al Kairo. Mi ne proponis helpon, ĉar Muhammad ja kapablis pli efike kaj malpli kare laborigi egiptan portiston, ol mi.

Post la polva lukto de la doganejo, mi iris kun malsekaj vestoj al la vagonaro, kaj facile retrovis miajn amikojn, kiuj, dank’ al la arablingvaj malbenoj de Muhammed, estis liberiĝintaj pli frue ol mi. S-ino Molard kaj Madeleno sentis varmegaj, kaj ŝvitis, sed kiam la vagonaro ekiris, ili rapide reviviĝis por vidi la novan, misteran landon.

Por tiu, kiu devos vivi longe en Egiptujo, ne estas bone eniri la landon tra Port Said. Pli bona estas Aleksandrio; de tie oni laŭiras la Nilan valon, kaj ĉie vidas verdegajn kampojn, gracie altajn palmojn, bubalojn, vilaĝojn romantikajn kaj sufiĉe malproksimajn por ke oni ne vidu la malriĉecon de la enloĝantoj; mallonge, de tiu relvojo oni vidas nur tion, kion montras la turistaj poŝtkartoj.

Sed irante de Port Said, oni devas trapasi dezerton; senfinan, senkoloran, senvivan; oni ne vidas eĉ unu karavanon kun kameloj kaj tintantaj sonoriloj. Sed oni vidas kelkajn urbojn de proksime, el kiuj la plej granda estas Zagazig. Mi konfesas, ke mi neniam vidis Zagazig-on krom de kupea fenestro; eble ĝi estas agrabla urbo. Sed vidate de vagonaro, ĝi estas timiga: kunpremiĝantaj domoj el kotbrikoj, ĉio griza, fenestroj ofte senvitraj, apenaŭ unu palmo por variigi la monotonecon. Kaj muŝaro eniras la vagonon, egiptaj muŝoj, kiuj ne kutimas esti forpelataj, kaj tute simple rifuzas foriri de oniaj buŝo kaj okuloj. Eble sur la perono oni vidas la bebon de malriĉulino, kun dekoj da muŝoj algluitaj al ĝiaj okuloj, kiun nek la patrino, nek la infano pensas forviŝi. Kaj oni estas surdigata de la kriegoj de portistoj, limonadvendistoj, knaboj, kiuj ŝajne utilas por nenio krom pliintensigi la bruon. Oni preskaŭ svenas en la senaera stacidomo, kaj oni subite konstatas, ke oni estas en tre, tre fremda lando, el kies lingvo oni komprenas eĉ ne unu vorton, kaj oni sentas sin senpova kaj tre vundebla antaŭ ĉiu eventuale danĝera konato. En tiu momento, oni sin demandas, ĉu valoras vojaĝi, kiam oni povus trankvile resti hejme.

Jen la unua impreso; tute falsa, aŭ pli ĝuste, tre unuflanka: Egiptujo estas vere bela kaj gastama lando, kie ekzilitoj kredeble povas vivi pli feliĉe, ol en tre multaj aliaj landoj. Sed kiel tion povas scii la noveveninto? Kiel li povas scii, ke li baldaŭ ekamos la landon, kaj ĝin forlasinte, ĉiam sopiros reveni? Li konscias nur varmon, kaj muŝojn, kaj polvon kaj nekompreneblajn frazojn, kaj lia koro peziĝas.

Mi observis la francinojn, kaj povis vidi la kutiman efikon de tiu veturo; mi bone komprenis la sperton, ĝin trapasinte mem antaŭ kelkaj jaroj. Muhammad evidente ne komprenis tion, kion ili sentis; por li ĝi estis lando konata, hejmlando – kaj kiu konscias la bonaĵojn kaj malbonaĵojn de sia propra lando, aŭ ties efikon sur la fremdulo?

Mi provis forigi la malgajon, parolante pri la belaj grandaj butikoj de Kairo, kie oni povas aĉeti parizajn robojn; pri la ŝikeco de la urbaninoj; pri la parkoj, kaj la belaj pejzaĝoj apud Nilo. Tiu gvidista parolado ne multe feliĉigis ilin, sed almenaŭ ĝi fortiris ilian atenton de la terura dezerto ĉiam forradanta preter la kupea fenestro.

Post unu-du horoj la suno subiris, kun ĉiuj koloroj nekredeblaj de la turista poŝtkarto, la giganta egipta luno arĝentis, kaj la aero malvarmetiĝis. Baldaŭ ni komencis trairi kampojn, kaj povis vidi la lumetojn briletantajn en la kabanoj de la vilaĝoj. Tio estis por la ekzilitoj la plej bona medikamento: la mondo aspektis al ili pli familiara kaj pli komforta: ili komencis reordigi siajn harojn kaj forventumi la polvon de siaj vestoj. Madeleno reruĝigis siajn lipojn.

Mi adiaŭis ilin en la stacidomo de Kairo, sed zorgis havigi al mi ilian adreson, kaj ankaŭ la permeson de Muhammad, ke mi vizitu ilin. Mi sciis, ke ili konas neniun krom Muhammad, ke ĉi ties familio parolas nur la araban lingvon, kaj ke la francinoj urĝe bezonos paroli kun iu ajn eŭropano post kelkaj tagoj. Eĉ se oni estas feliĉa kun fremduloj, oni nepre devas paroli kelkfoje kun samlandanoj; kaj por ili, meze de egiptoj, franceparolanta anglo estis samlandano.

Revidante miajn amikojn, preparante mian laboron por la estontaj monatoj, mi forgesis ilin dum kelka tempo; sed post unu semajno, mi trovis min libera unu posttagmezon, kaj decidis utiligi la permeson de Muhammad. Mi serĉis ilian adreson en mia notlibreto, kaj rimarkis, ke la domo situas en la plej malnova parto de la urbo, tio estas, la malplej eŭropaneca. Tio jam maltrankviligis min, ĉar eĉ tiu, kiu konas kaj amas Egiptujon, se li estas eŭropano ne povas feliĉe vivi en tiuj mallarĝaj, dense enloĝataj kvartaloj. Mi ektimis, ke mi trovos ilin sufiĉe malgajaj, sed la realo superis mian supozon.

Mi paŝis zorge tra la senaeraj, senpavimaj stratetoj. Ĉiuflanke troviĝis butiketoj, sur kiuj sidis turke vendistoj, fumantaj senfinajn cigaredojn. De tempo al tempo mi devis paŝi en pordotruon por ne esti renversita de la korbegoj portataj de trotanta azeno aŭ kamelo. Mi preterpasis multajn moskeojn, pli bone zorgatajn ol la domoj, kun la plej delikataj arabaj desegnoj ĉizitaj sur siaj muroj.

Ju pli mi proksimiĝis al la domo de Muhammad, des pli mallarĝaj iĝis la stratoj, kaj des pli ofenda estis la odoro de la rubo ĵetita sur la vojon. La domoj havis kvar-kvin etaĝojn, kaj oni vidis la sunlumon alte superkape; sur la strato oni marŝis en eterna ombro.

La domo estis granda, kvaretaĝa kiel la aliaj; konstruita el brikoj kun stuko, sur kiu oni reprezentis brikojn per kradlinioj kaj la nigrajn kaj blankajn ŝtonojn de araba arkaĵo. Demandinte, mi trovis la apartamenton sur la dua etaĝo; la ŝtuparo kiun mi supreniris estis delonge nelavita, kaj multaj ŝtupoj estis rompitaj.

Mi frapis sur la pordo du-trifoje, sen rezulto. Fine, venis kaj ĝin malfermis dek centimetrojn juna knabo, en galabijo malpura; li rigardis min senesprime kelkajn sekundojn, kaj refermis la pordon. Konante tiun kutimon, mi atendis pacience ankoraŭ kvin minutojn, kaj tiam la knabo revenis por diri, ke mi eniru. Li montrogestis min en saloneton, kaj min lasis tie. Tipa ĉambro de la meza klaso egipta: senpolura trabplanko, tre pura, kun kelkaj persaj tapiŝoj; eŭropaj seĝoj brakaj kaj senbrakaj, kaj unu kanapo, ĉiam kovritaj per blankaj tolkovriloj, falantaj en rektaj linioj; muroj farbitaj blue, kun kelkaj familiaj fotoj, kaj du-tri sentimentalaj francaj poŝtkartoj, montrantaj geamantojn, kapon ĉe kapo, kun tre idiotaj esprimoj. Sur kadroj, rozkoloraj kaj blankaj bantoj; sur tablo kaj piano, multaj etaj brodaĵoj, tute senutilaj. Tiaj ĉambroj donas al eŭropano la impreson pri ekstrema malkomforto, malgraŭ la pureco kaj la multaj mebloj.

Mi ne atendis longe. Baldaŭ eniris junulo dek-kvinjara, videble frato de Muhammad. Li salutis min angle, kaj demandis, kion mi volas. Mi klarigis, ke mi deziras vidi s-ron Muhammad aŭ la francajn sinjorinojn.

“Jes, bone. Nu, mi ne scias, ĉu ili estas tie ĉi, mi iros vidi.”

Ĉi foje mi longe atendis, kaj mi baldaŭ komprenis la kialon. De malproksima ĉambro sonadis disputo kolera; mi aŭdis virajn voĉtonojn – verŝajne de Muhammad – kaj virinajn, rekoneble tiun de s-ino Molard. De Madeleno mi nenion aŭdis. En mia ĉambro estis kompleta silento, eĉ la horloĝo sur la piano ne funkciis; nure, de tempo al tempo, la pordo malfermiĝis kelkajn centimetrojn, virina nazo enŝoviĝis dum ono de sekundo, kaj tuj retiriĝis, kaj la pordo fermiĝis senbrue. La mahometanaj virinoj ja ne povas renkonti kaj alparoli la virajn vizitantojn, sed ili ne estas sen scivolemo pro tio.

Kaj mian scivolemon – ĝin mi malfacile mastris. Estas netolereble aŭskulti kverelon pri kiu oni eĉ ne scias la kaŭzon, kaj en kiun oni ue rajtas interveni. Mi krucigis kaj rekrucigis miajn krurojn; volis fumi cigaredon, sed ne kuraĝis, ĉar en la ĉambro ne estis cindrujo. Tiel daŭris duonhoron.

Subite la bruo plilaŭtiĝis. Verŝajne oni malfermis pordon. Mi klare aŭdis la voĉon de s-ino Molard:

Monsieur Moaméd, vi estas netolerebla. Estas hontinde! Vi trompis viajn gepatrojn, vi trompis min, vi trompis mian filinon. Monsieur, vi estas fripono!”

“Ha!” mi pensis, “’Vi trompis min.’ La fianĉino ŝajne ne ludas gravan rolon.”

Paŝoj aŭdiĝis ekster la pordo, kaj envenis s-ino Molard, kun fajrerantaj okuloj kaj ruĝetaj vangoj. Ŝin sekvis Madeleno, kurbe, senbrue, kun ruĝaj okuloj. Oni apenaŭ rimarkis ŝin. Kaj post kelkaj sekundoj envenis ankaŭ Muhammad, kun pardonpeto kaj forglitemo esprimataj per ĉiu linio de lia korpo kaj ĉiu gesto.

S-ino Molard ne atendis por saluti. “S-ro Mansell, ĉu vi iam aŭdis pri afero simila! Tiu ĉi sinjoro (la senfunda malestimo en tiu ce monsieur!) tiu ĉi sinjoro amuzis sin per tre gaja ludo. Imagu al vi: li ne kredis necese, ke li informu siajn gepatrojn pri nia alveno. Fianĉino tute ne kalkuliĝas kiel gravaĵo!”

Ŝi marŝis tien kaj reen leone. Ŝi pugnigis siajn manojn, kaj momente mi ektimis pro Muhammad. Nekonsekvence mi rimarkis, ke eĉ en sia kolero ŝi parolis tre korektan, senslangan francan lingvon.

“S-ro Mansell, vi havas viajn sentojn pri la honoro. Eĉ post tiu fia ago, vi ne povas imagi al vi kion li faris al ni. Sinjoro, tiu bela sinjoro jam havas edzinon!”

Uf! Jen la afero; mi ja aŭdis pri similaj okazoj. Mi ekrigardis Madelenon: ŝi sidis kun klinita kapo, sur la kanapo; ŝiaj manoj kuŝis renversitaj sur ŝiaj genuoj.

“Ĉu vi iam aŭdis similajn aferojn?” S-ino Molard sin turnis subite al Muhammad, kiu sin retiris. “Kaj vi, se vi kredas, ke vi povas fari tiajn malhonestaĵojn, se vi kredas, ke tia konduto decas al bone edukita persono, permesu al mi vin informi, sinjoro, ke vi eraras!”

Muhammad suprenlevis 1a ŝultrojn kaj ridetis, laŭ la kutimo de egiptoj, kiuj volas sin senkulpigi, kaj diris “Ma’aliŝ!”

Inter siaj mil aliaj signifoj, tiu vorto ma’aliŝ signifas ankaŭ “ĝi ne gravas” aŭ “pardonu”; sed ĝia ĉiama efiko ĉe koleraj eŭropanoj estas tute senvortigi ilin pro kolero. Tiel ĝi efikis ĉe s-ino Molard; ŝi marŝis al la fenestro, levis la brakojn, kaj sufokate diris: “Mia Dio, mia Dio, mia Dio!”

Muhammad kaptis la okazon por diri al mi “Permesu!” kaj eliris el la ĉambro. Reveninte de la fenestro, S-ino Molard ŝajnis iom trankviliĝi; la ĉeesto de Muhammad estis nur ĵetinta pluan karbon sur la fajron. Madeleno restis senmova; ŝi ŝajne ne rimarkis la foriron de Muhammad.

Iom post iom, el la vortoj de s-ino Molard, mi komprenis, kio okazis. La gepatroj de Muhammad ne sciis eĉ la tagon de lia alveno en Kairo, kaj kiam li kun la francinoj eniris la domon, ilin renkontis senkomprena silento, baldaŭ sekvata de senvorta malaprobo. La veturo tra la mallarĝaj stratoj, kaj la kreskanta malbonodoro, sufiĉe malgajigis la sinjorinojn; tia akcepto, kaj la konstato, ke eĉ ne estas por ili litoj en la domo, tute platigis ilin. Oni lasis ilin solaj en la saloneto, kaj ili pasigis du-tri malsatajn horojn, aŭskultante la kvereladon en apuda ĉambro. Mallumiĝis; oni ne alportis lampon; ili ekdormis sur seĝoj. Fine, Muhammad alportis kelkajn egiptajn manĝaĵojn kaj kafon; oni de ie trovis kelkajn lantukojn, kaj ili kuŝiĝis unu sur la kanapo, kaj la alia sur la planko. Ili estis tiom lacaj, ke ili ne povis postuli eksplikojn.

“Vi komprenas bone”, daŭrigis s-ino Molard, “ke la proksiman matenon mi volis scii pri kio temas. Nu, li diris, ke liaj gepatroj baldaŭ alkutimiĝos al la afero, kaj ni devas pacienciĝi. Mi bone varmigis liajn orelojn, sed kion vi volas? Ni devis akcepti. Li montris al ni du-tri ĉambrojn de la domo, sed gvidis tiel, ke en aliajn ni ne iru. Tiam mi ne suspektis la kialon. Li denove prezentis al ni sian patron, sed tio ne multe utilis; li ne komprenis la francan lingvon, kaj mi eĉ ne povis plendi al li.”

Ŝi silentis momenton, kolere revivante tiujn scenojn.

“Ni restis en tiu ĉi ĉambro preskaŭ la tutan tempon. Ni ne povis eliri la domon, ĉar ni ne konis la urbon kaj ne parolis la lingvon. Kaj ja ne temis pri promeno kun tiu honorindulo, sinjoro Muhammad! Mi diris al Madeleno, ke ŝi ne plu povas ami tiun friponon, kaj ju malpli ni vidas lin, des pli bone!”

Sin interrompis timena frapeto ĉe la pordo, kaj la plej juna frato eniris, portante pleton kun tri tasetoj da kafo kaj tri glasoj da akvo. Eĉ meze de interna milito, egipta familio ne povas forgesi siajn gastamajn devojn. S-ino Molard senpense prenis sian, kaj ankaŭ Madeleno trinketis.

“Tiel daŭris ĝis hodiaŭ matene”, reparolis s-ino Molard. “Mi estis scivolinta, kial oni ne permesis al ni eniri la aliajn ĉambrojn, kaj kial oni kuris por fermi pordojn, aŭ iun foraverti, ĉiufoje kiam ni ekpaŝis en la koridoron. Ĉi matene, post demandado, li iom post iom konfesis, ke li estas tute libera por edziĝi al Madeleno, sed ke estas ia ĝenetaĵo – neniel grava! – li jam havas edzinon egiptan. Li edziĝis antaŭ ol foriri al Francujo.”

Mi demandis, kiam ili intencas reiri al Parizo; evidente, ili ne plu povus konsideri edziĝon kun Muhammad.

“Al Parizo? Mi tion volus! Sed, sinjoro, mi elspezis miajn lastajn centimojn por la vojaĝo kaj la necesaj vestoj! Mi konservis sufiĉe por mia reiro, sed, kiel vi rimarkas, ni estas jam du por reiri. Se mi vidos Francujon denove, mi estos dankema!”

Mi demandis pri parencoj, amikoj, en Francujo; pri helpo flanke de la franca konsulo.

“Pardonu, sinjoro, sed ĉu mi estas almozulino? Ĉu mi akceptos helpon de homoj kiujn mi plejparte malestimas? Nu, ne! Ni devos mem eltiri nin el tiu ĉi afero. Sed mi plendos al mia konsulo, mi skribos al influaj homoj, oni faros bruon pri tiu ĉi skandalo! Jen la rezulto de tiu malsaĝaĵo, enpermesi ĉiajn barbarojn en Francujon!”

Mi provis mildigi ŝian koleron. Mi klarigis, ke Muhammad estas mahometano, kiu ja rajtas havi samtempe kvar edzinojn. Estas vere, ke la modernaj, edukitaj egiptoj tre malofte havas pli ol unu, tamen, Muhammad, laŭ sia moralkodo. faris nenion prihontindan, nenion kontraŭleĝan. Sed nenio povis mildigi ŝian indignon; cetere, mi ne tro multe insistis: la indigno estas tre bona bazo por la kuraĝo, kaj mi antaŭvidis, ke ŝi bezonos multe da kuraĝo. Tamen, mi ne menciis mian suspekton, ke ŝi mem grandparte kulpas; mi imagis, ke estis ŝi, pli ol Muhammad, kiu persvadis Madelenon al edziĝo; ke nur pro timo al ŝi Muhammad daŭrigis la aferon ĝis vojaĝo al Egiptujo, kaj ne kuraĝis konfesi la veron pli frue.

Ŝi informis min, ke ŝi intencas resti en tiu domo por ioma tempo, pagante luon de la ĉambro el sia malmulta havaĵo, kaj serĉi laboron kiel tajlorino por sinjorinoj; jam ŝia profesio en Parizo. Ŝi ne plu estis ekscitita, sed mi vidis en ŝi brulantan kuraĝon kaj decidemon, kaj mi ne plu timis pro ŝi.

Pri Madeleno mi estis sufiĉe maltrankvila. Dum nia interparolado, s-ino Molard kaj mi forgesis pri ŝi – la persono plej koncernata en la afero: fakto signifoplena. Estis io, pli grava ol la nuna ŝoko, seniluziiĝo, malfeliĉo: rigardante ŝin, mi sentis, ke la risorto en ŝi rompiĝis. Si kvazaŭ nevidebliĝis en la ombro de sia patrino: malsaneca stato por ĉia ajn fraŭlino.

Nu, mi nenion povis, krom viziti ilin de tempo al tempo, kaj diskrete flustri ion pri ili al miaj konatinoj, por ke ili mendu ĉe s-ino Molard siajn robojn. Tion ili efektive komencis fari, ĉar ŝi havis la bonan guston, la modecon de la parizanino; kaj ŝiaj roboj ne estis multkostaj.

Eĉ la parencinoj de Muhammad mendis ĉe ŝi robojn, post senfina marĉandado, ĉar ankaŭ la mahometana virino kiu neniam eliras sen vualo, scias pri la parizaj modoj, kaj nur malofte havas la okazon farigi ilin ĉe ververa pariza modistino.

Inter la Molard-oj kaj la familio de Muhammad stariĝis ia militpaŭzo; ili neniam estis amikoj, sed ili tolere traktis unuj la aliajn. Unufoje, kiam mi iris al la domo, mi trovis kun ili egiptan kuraciston, kiu, studinte la medicinon en Parizo, parolis la francan lingvon tre flue. Li estis onklo de Muhammad: viro altstatura, proksimume kvindek-kvinjara, kun grizaj haroj, maljunula voĉo, kiu tamen portis sin tre rekte. Li ĉiam surprizis min kiam li parolis: lia aspekto, kun fezo, estis la aspekto de egipto, sed la opinioj esprimataj estis la senreligiaj, skeptikaj opinioj de franco. Alian fojon mi tie renkontis egipto-judan advokaton, kies amatino aprezis la laboron de s-ino Molard; aŭ unu el tiuj virinoj, oftaj en Kairo, kiuj povus esti italaj, francaj, sirianaj, grekaj aŭ judaj, kiuj parolis la specialan francan lingvon de Kairo, kun tute speciala kaj abomeninda akcento.

Tamen, mi neniam renkontis ĉe s-ino Molard francojn; mi suspektas, ke ŝi intence evitis ilin, por eviti samtempe help-proponojn kaj kompaton.

Post kelkaj monatoj, kun la kunlaborado de Madeleno, kiu ankaŭ estis kompetenta kudristino, ŝi havis sufiĉe grandan klientaron por translokigi sin al la eŭropana kvartalo, kie la stratoj estas larĝaj kun multaj arboj, kaj kie loĝas la serĉindaj klientoj.

Ne ĉiam la aferoj marŝis bone; estis monatoj, laŭ mia scio, kiam ĉe la fino ne restis unu piastro por manĝaĵoj. Sed ili konstante rifuzis helpon, kaj dum la lastaj du-tri tagoj de la monato, kiam ili atendis la salajrotagon kiam klientoj povas pagi sian konton, ili tute simple ne invitis gastojn, kaj tute simple ne manĝis.

Mi fariĝis intima amiko al ili, kaj tre ofte iris al ilia eta apartamento por babili, kaj aŭskulti la opiniojn, juĝojn kaj memorojn de s-ino Molard. Mi ekkonis ŝian aventur-plenan vivon; instruistino, laboristino en fabrikejo, popeca faristino de mansakoj, zonoj kaj aliaj desegnaj ledaĵoj; organizantino de franca hospitalo dum la milito kaj flegistino proksime de la fronto; instruistino pri vestotranĉo; sukcesa modistino en Parizo. Kiel ofte ĉe la rakontemuloj, ŝi plurfoje ripetis la saman historion, kaj Madeleno, kiu atente aŭskultis ĉiun rakonton eĉ la dekan fojon, ofte interrompis por diri, “Sed ne, maman, vi faris tiun ekskurson dum vi estis en Compiègne en 1917; en januaro 1918 vi estis jam en Parizo”, – aŭ similan korekton pri detalo. Ke Madeleno iam havis vivon propran, kun privataj interesoj, pensoj kaj aventuroj, tion mi neniam sukcesis eltrovi.

Madeleno refortiĝis grade, kaj, mi kredas, tute forgesis sian seniluziiĝon pri Muhammad. Post longa serĉado ŝi trovis laboron por iu efemera revuo; ŝi skizis desegnetojn por reklamoj. Tio iom kuraĝigis ŝin; ŝi korektis la rakontojn de sia patrino pli gaje, kaj eĉ kelkfoje eldiris rekte siajn proprajn opinietojn – ĉiam kun rigardo al la patrino ĉe la fino, kaj pardonpetema “Ĉu ne, maman?”

Sed tiu laboro ne daŭris longe; mi kredas, ke la direktoro de la revuo postulis tro intiman servon, krom la rutina desegnado; kaj Madeleno, serioza fraŭlino, estis senlabora. Ŝi longe serĉis alian okupon, sed ne trovis, kaj reiris al kudrado por la patrino. Rekompence, nelonge poste, s-ino Molard dungiĝis kiel sub-instruistino en iu franca lernejo por knabinoj: laboro malpli laciga ol kudrado, kun enspezo pli certa.

Bona afero, mi pensis; ili jam staras firme sur la piedoj. Tamen, mi ankaŭ rimarkis de tiu tempo subtilan ŝanĝon en la rilatoj inter patrino kaj filino. S-ino Molard laboris ekstere la tutan tagon; Madeleno, domestrino, restis hejme, kuiris, purigis, kudris robojn kiam tiajn oni kelkfoje mendis: ili ne gajnis sufiĉe por dungi indiĝenan serviston, kiel ĉiuj aliaj eŭropanoj. S-ino Molard parolis pli tenere al Madeleno, provis paroligi ŝin, kiel karan malfortulinon kiun oni devas kuraĝigi; indulgis ŝin. Madeleno interesiĝis tute pri sia mastrumado, ŝajnis eĉ pli dependa de sia patrino. Mi ofte havis tiutempe antaŭ miaj mensaj okuloj la bildon: Madeleno sidanta kun klinita kapo, kudrante, dum ŝia patrino diskutas pri politiko, scienco, religio, kun la viraj vizitantoj.

Kun io simila al la malespero, mi subite konstatis, nome, ke la rilato inter tiuj du virinoj ŝanĝiĝis al la rilato de edzo kaj edzino. La forta karaktero, la energio, la protektemo de 1a patrino, pliemfazis la virinan rolon de ŝia filino, samtempe neniigante ŝian esencan virinecon. Mi tremis kiam mi pensis pri tiu hejmo.

Mi deziris, ke Madeleno edziniĝu, sed kion fari? Ilia ekzisto estis tia, ke ili neniam renkontis junulojn edzigeblajn. Kion fari? Mi ne povis altiri junulojn per la haroj, kaj ordoni, ke ili edziĝu al Madeleno Molard.

Tamen, estis io; kvazaŭ malespera espero. Preskaŭ ĉiufoje, kiam mi vizitis la Molard-ojn, mi trovis d-ron Sajed, la onklon de Muhammad, jam instalita en la malgranda saloneto, parolanta facile kaj amike al la du francinoj. Li havis kvindek kvin jarojn, kaj mi ĝenerale abomenas la edziĝojn de maljunuloj kun junulinoj; aliflanke, li estis fortika, inteligenta, mense eŭropana, kaj mi pensis, ke eĉ tia mezaĝulo estas preferinda kiel kunulo por Madeleno, ol ŝia patrino. Kaj ankaŭ miaj ŝato kaj respekto al li helpis modifi mian abomenon. Mi do aprobe observis la progreson de la novaj rilatoj, kaj esperis.

La rezulta ŝoko estis tiom pli granda. Post kelkaj monatoj, mi ricevis unu matenon leteron. Ĝi tekstis jene:

Mia kara amiko.

Mi nun skribas por anonci al vi mian fianĉiniĝon al d-ro Sajed Ali, kiu estas malnova amiko komuna al vi kaj al ni. Nia edziĝo okazos post tri semajnoj, kaj estas al mi plezuro anonci ĝin al vi antaŭ ĉiu alia, por ke vi partoprenu mian feliĉon, ĉar vi ja estis nia unua amiko en Egiptujo. Mi esperas, ke vi povos ĉeesti la ceremonion, kaj mi poste sciigos vin pri la detaloj pri loko, dato, k. t. p.

Ĉiam via amikino,
Henriette Molard.

Ŝoko tio ja estis. Ĝi tute senspirigis min dum kelka tempo. Kiel mi povis esti tiel blinda? Kiel mi povis supozi, ke iu ajn rimarkos tiun mildan knabinon, kiam ĉeestas tiu fonto de energio kaj forto, ŝia patrino?

Nu, demandoj kaj supozoj neniel ŝanĝos aferojn; mia devo estis iri kiel eble plej frue por gratuli la feliĉan edziniĝontinon. Mi iris la saman vesperon, sed trovis Madelenon sola en la domo; ŝia patrino estis elirinta por anonci la novaĵon al aliaj amikoj.

Madeleno estis ŝanĝita. Ŝiaj okuloj brilis, ŝiaj vangoj estis ruĝetaj pro ekscito.

“Ĉu ne belega afero, s-no Mansell? Mi estas tiom ekscitita. Mi restis hejme ĉi vespere por daŭrigi la kudradon de la edziĝ-robo; kiel vi rimarkas, estas jam tre malmulte da tempo. Rigardu ĝin! Ĉu ne bela? Mi intencas brodi ornameton tie ĉi; ĝi estos aminda robo, kredu al mi!”

Mi iom babilis kun ŝi; ŝajnigis entuziasmon; petis, ke ŝi esprimu al la patrino miajn gratulojn; kaj foriris – resti longe kun ŝi estis ekster mia povo.

Sed dum sufiĉe longa tempo mi ne povis forgesi tiun knabinon tute ekscititan pri edziĝ-robo – de sia patrino.

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 64 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。