LA GRANDA SKANDALO

de Lina GABRIELLI

Aperis en Karnavalo, 1973

Mi volis min maski, sed tio ne estis simpla afero pro mia malsana kruro. Tiam, por ke oni ne rekonu min, mi planis mendi azenon en la kamparo kaj mi akordiĝis kun Maria, Sandro, Marcella kaj Liana por starigi grupon. Unu el ili kondukos la azenon per kolbrido, mi rajdos ĝin, la aliaj sekvos min kaj tiel plu. Ĉio ŝajnis al mi bone aranĝita kaj farebla. Kaj estis tiel granda mia entuziasmo, ke al ĉiuj miaj konatoj, kiujn mi renkontis, mi diris, ke mi maskos min rajdante azenon, por ke oni ne rekonu min. Do, la azeno alvenis, mi frotis sur mia vizaĝo bruligitan korkon, surmetis blankan bluzeton kun kravateto ruĝa, prenis la melonĉapelon por la gravaj okazaĵoj, ankaŭ ĝi de mia patro, kaj malsupreniris al la vojeto, kiu ĉirkaŭis la legomĝardenon antaŭ la domo, kie ni loĝis, kriante: “Sandro, Maria, vi ĉiuj, mi estas preta, ni iru!”. Sed mi vidis neniun. Dum mi mirigita kaj maltrankvila rigardis ĉirkaŭen kaj daŭris, per laŭta voĉo, ilin voki, el fenestro de la lasta etaĝo elkliniĝis la patrino de Sandro kaj diris: “La aliaj ne plu maskos sin”. Tiel miaj kunuloj, kiujn mi supozis jam pretaj kaj solidaraj kun mi, malaperis kaj verŝajne ili sin kaŝis, por moki min. Mi ne volis montri al ili mian kolereton kaj demandis al mi kion mi faros nun por ne doni al ili plezuron pro mia malsukceso.

La azeno estis tie, kun kliniĝinta kapo, ignoranta la perfidon kaj, kiel mi, ne scianta, kio okazos. Karesante ĝin, mi rimarkis ke la besto estas kvieta kaj obeema. Tiam mi decidis, suriri ĝin ĝuste por provo, kaj la azeno konsentis ne ribele al mia deziro. Mi tiris la kolbridon kaj ĝi ekiris. “Mi faros promenadon en la strateto, nur por trankviligi min”, mi pensis. Sed kiam mi estis antaŭ la pordo, kiu dividis la strateton de la “Placo de Cecco’’, kaj la azeno transpasis la ŝtupon, mi ne haltigis ĝin, plenplena de nova sensacio, tute ĝoja kaj senkontrola. Mi opiniis, ke la azeno ne moviĝos sen la puŝoj kaj la kriaĉoj de miaj kunuloj – ĉar alia azeno kelkajn jarojn pli frue, kiam mi iris sur ĝi renkonte al mia patro venanta en la kamparon, ne volis marŝi antaŭen eĉ per preĝoj, puŝoj kaj piedfrapoj. – Male, tiu ĉi antaŭeniris ja humile sed memfide; kaj mi, ekscitita pro ĝia senkonscia societemo, antaŭeniris kun ĝi, resuprenirante la ŝtupetojn de la ĝojo, perdinte la konscion pri la realo. Por mi la realo estis tiu ĝojo, tiu senzorgemo, tiu venko. Nenion alian mi vidis kaj sentis. Ho, beata tempo de la junaĝo! Mi estis sur la azeno, kiu trotetis al la korso, kaj mi atentis al nenio, nur al iro antaŭen meze de la strato, kie la scivola populo kolektiĝis, por vidi min pasi. Ĉar tiun sunplenan kaj varman posttagmezon, la 28an de Februaro, estis ĵaŭdo grasa, la unua ĵaŭdo grasa post la militfino, en kiu neniu maskis sin krom mi. La homoj estis perdintaj la kutimon al la maskadoj, aŭ ne aŭdacis ankoraŭ, kaj mia figuro kun kalsonoj kaj ronda grava ĉapelo, kun nigra vizaĝo kaj azeno, certe faris impreson, ĉar homoj amasiĝis ĉe la du flankoj de la korso farante spaliron. Ekscitiga spektaklo por naiva kaj entreprenema knabino. Mi aŭdis diri: “Kiom da sapo ŝi bezonos, por purigi la vizaĝon?”. Ja, tio estis la plej grava bezonaĵo post la pano: la sapo. Mi larĝe ridetis pensante pri korko. Sufiĉis blovi al tiu subtila patino nigra por forigi ĝin. Ni marŝis, la azeno humila kaj memfida, mi feliĉa, senkonscia, sentima en la vivo, kiu vervis en ega maro da sonĝoj, kiuj ŝajnis realaĵoj. Jam nun oni rekonis min, sed mi ne bedaŭris: “Tio ne estas malbona”, mi pensis.

Ni pasis antaŭ la Kazerno “Umberto”, kie loĝis Pieroto, mia pola knabo, tre kara al mi, precipe pro la kontrastoj kiujn nia konateco ekscitis. Mi estis jam esperantistino en mia interno, kiam ankoraŭ nenion mi sciis pri Esperanto; kaj paroli kaj promenadi kun homo de alia lando estis por mi tute normale, sed ne por miaj samurbanoj. Pri ĉiuj ili havis ion por babili. Precipe pri la eksterlandano. Mi amis lin sed mi ne konsciis tion. Ankaŭ li ŝajnis eterna kiel eterna la junaĝo.

Mi ne enirus en la korton de la kazerno, se la kuiristo, kiu sciis pri mi kaj Pieroto, ne trenus la azenon per la vosto, al kiu la buboj pendigis kaserolon.

Pieroto, al kiu mi konfidis la sekreton de mia maskiĝo, venis renkonte al mi kaj petis:

“Viva, iru por purigi la vizaĝon! Iru por fari vin bela kaj ni promenu! Forlasu la azenaĉon!”.

Mi ne aŭskultis lin. Malgranda soldato montris paketon de cigaredoj al la azeneto, sed ĝi turnis la kapon. Tiam li eltiris el la poŝo karamelojn… Mi kliniĝis kaj ĉion kaptis fripone.

Kiam mi eliris el la korto, mi faris tion inverse, kun la azenotrotado en la oreloj. La “Placon de la Popolo” mi diligente ĉirkaŭrajdis. La popolo kriis. Mia patrino, al kiu bonaj voĉoj iris, por rakonti pri mi, venis por serĉi min kaj ŝi vidis min en la momento, en kiu mi pasis laŭ la kvar flankoj. Mia patro, en la Librejo “Pierucci”, eksciinte de amikoj la nomon de la maskitino, estis je la pinto de indigno kaj de honto. La plua malbono okazis, kiam antaŭ la “Palaco Catenacci”, apud 1a preĝejo “S. Andreo”, knabo eble dekdujara saltis akrobate kaj eksidis sur la azenon malantaŭ mi. Skandalo, granda skandalo! Viro kun mi sur la azeno! Estis abomene. Sed mi tute ne sentis abomenon kaj restis indiferenta.

Kiam mi estis hejme, mia patrino batis min abunde, ankaŭ por eviti ke mia patro pro kolero batos min kun grava risko de fizika difektiĝo. Ŝi batis min, jes, kaj forte, sed prudente; paĉjo, male, malprudente. Pro tio ŝi ordigis la aferon; kaj batante min ŝi diris: “Senhontulino, kiel vi povos denove vin montri al la homoj?”. La rezulto de tiu aventuro estis, ke akompaninte la azenon en ian specon de stalo, tiun saman vesperon mi iris promeni sur la “Placon de la Popolo”, nia ĉefa placo, nur tial, ĉar mi ne plu povos montri min al homoj. Kaj la malgranda soldato renkontita en la korto de la kazerno, nun ankaŭ li sur la placo, demandis min: “Kiel fartas la azeno? Ĉu ĝi fumis la cigaredojn? Ĝu ĝi manĝis la karamelojn?” (1).

(1) Tiu ĉi rakonto gajnis la unuan premion (oran medalon) en la Patrolkonkurso 1971, okaze de la 42a Itala Esperanto-Kongreso en Grosseto.

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 83 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。