LA MORTO DE INĜENIERO BESKO

de Johan Hammond ROSBACH

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6, 1960

Aperis ankaŭ kiel “Matenaj gazetoj” en Verda robo, Dansk Esperanto-Forlag, 1974

Kontente mi legis en la gazeto la informon pri la morto de inĝeniero Besko.

Tuj konsterniĝinte, ke mi pro tiu informo povas senti kontenton, mi ekpensis pri diskuto antaŭ multaj jaroj, kiam mi kun kelkaj aliaj studentoj dum paŭzo en la studado, en brila septembra suno, diskutis la iom strangan temon, ke oni povas, eĉ subkonscie, ne sciante, deziri ies morton. Forte fundamentitaj en Freud kaj aliaj gigantoj, miaj kamaradoj diris, ke oni tre facile, pro nura bagatelo, povas akiri eĉ fortan mortigan deziron, kiun oni ne mem konas, sed kiu, je certaj kondiĉoj, povas fariĝi tre danĝera, efektivigante la mortigon. Tion mi kontestis, supozante, ke mi ja neniam povos deziri la morton de iu ajn. Ja ian alian malfeliĉon mi povis imagi justa por eventualaj malamikoj aŭ malbonfarantoj, sed jam la penso, ke oni povus deziri ies morton, ĝisoste ŝokis min.

Kaj jen mi sidis kun mia gazeto, leginte pri la morto de inĝeniero Besko. Kompreneble mi ne sentis ian funebron aŭ eĉ bedaŭron ĉe lia forpaso, kiu okazis certe pro aĝo kaj malforto, ĉar oni anoncis, ke li “trankvile dormiĝis” – sed strange ja estis, ke lia morto por mi ankaŭ ne estis indiferenta. Mi vere estis ĵus konstatinta ian malfunebron, ian malbedaŭron.

Mi komencis pensi pri inĝeniero Besko. Ĉu mi eble, ĉu mi vere, senscie, portis, dum tiom da jaroj, ian deziron pri lia morto? Dum pli ol dek jaroj mi ja ne vidis lin, nek aŭdis lian nomon, nek pensis pri li! Ĉu jam tio, ke mi neniam pensis pri li, estis ia mortigo? Se jes, mi mortigis lin sen mia volo, kaj verŝajne ne meritas pro tio punon aŭ purgatorion.

Vere, mi neniam ŝatis lin. Sed efektive ankaŭ tio estis preskaŭ senscie – mi almenaŭ neniam antaŭe pensis tiun penson, ke mi ne ŝatis lin.

Mi klare memoras lian sulkitan, flavecan, pergamenhaŭtan vizaĝon, kiu esprimis tiom da acida malkontento. Mi ne dubis, ke li estas tre lerta fakulo, ĉar li evidente posedis grandan inteligenton, kaj li esprimis siajn pensojn per memkonscie bela kaj polurita lingvaĵo. Estus vera plezuro aŭskulti al liaj paroloj, se nur lia amara pesimismo ne malagrabligus eĉ lian voĉon.

Tre malkontenta li estis la unuan fojon, kiam mi, en la koncentrejo, renkontis lin. Mi estis en la feliĉa stato, ke mi povis iomete helpi lin, kaj li dankis min per ĝentila sed maldolĉa rideto. Mi rimarkis, ke la aliaj kaptitoj en la ĉambro neniel ŝatas lin, ke li rekte ĝenas ilin per siaj mokemo kaj aroganta sinteno. Efektive li iom favoris min – almenaŭ mi estis la sola persono en la ĉambro, kun kiu li iomete konversaciis.

Sed ankaŭ tiuj konversacioj temis pri la plej ĉiutagaj aferoj, kaj liaj komentarioj al ĉio ajn estis amaraj kaj ofte arogante esprimantaj lian firman opinion, ke sole li scias …

Iun tagon mi vidis lin razi sin, kun multe da zorgemo. Tio estis vera ceremonio. Li lavis la ilojn kaj poste sekigis ilin per ĉifona tuketo. Eble iom naive mi demandis lin, ĉu li vere havas specialan tukon por sekigado de razilklingoj.

Kun sia severa aroganteco la inĝeniero tuj atentigis min, ke tion li ja havas nur, por ke li ne difektu la ordinarajn mantukojn. Protesteme mi diris, ke oni ja povas esti tiel singarda, ke oni ne tranĉas la mantukojn. Tiam lia acideco kulminis, kaj li rigardis min kun mieno, kiu esprimis nuran malestimon. Eĉ tio ne povis en tiu momento haltigi mian protestemon. Mi diris, sciante, ke mi neniam povos konvinki lin, ke almenaŭ mi neniam difektis mantukon dum sekigado de razilklingo. El sia suvereneco li tiam deklaris, ke mi razas min certe ne pli ol kvin jarojn, dum li razas sin preskaŭ de kvindek jaroj, al kio mi tuj respondis, ke mi, sukcesante jam dum kvin jaroj ne difekti mantukon, pruvis, ke tio estas ebla – kaj ke mi havas la fortan intencon ĉiam sekigi miajn razilklingojn per ordinaraj mantukoj, kaj ke mi neniam – ĝis mia morto – difektos mantukon tiamaniere, tiel singarda mi estos. Post tiam inĝeniero Besko ne plu parolis al mi.

Pripensante nun tion, mi supozas, ke mi ne vere ŝatis lin. Certe mi vere deziris forgesi lin. Kaj mi ne kuraĝas rakonti al miaj freŭdanaj kamaradoj tion, kion mi ĵus rakontis al vi – aŭ ili certe diros, ke mi vere deziris la morton de inĝeniero Besko.

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 78 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。