LA PATRINO KAJ LA FILINO

de Lena KARPUNINA

Aperis en La bato, FEL 2000, Dua eldono Impeto 2006

“Krepuskiĝas… mi iru pli proksimen al la hejmo… Tien, kie oni faris grandegan fosaĵon… Tie ni ankoraŭ povas ludi antaŭ ol tute malheliĝos,” Sveta ekstaris de la herbejo kaj ordigis sian kurtan sonorilforman jupon, “Ĉu vi kuniros, Irinka? Venu! Alie vi ne aŭdos, kiam la patrino vin hejmen vokos…”

“Momenton… Mi nur serĉos miajn sandalojn… Ien ĉi mi ilin metis…” respondis al la amikino la nudpieda Irinka. Ŝi eksaltis de sia loko kaj komencis serĉi siajn eluzitajn ŝuojn sub ĉiu arbusto sur la herbejo. La knabinoj loĝis sur la alia flanko de la strato, ĉi tie ili estis nur “gastoj”.

Kiam Irinka, tenante per la dekstra mano je la rimenetoj la sandalojn, alkuris al la aŭtovojo, la longkrura Sveta jam malaperadis en la strateton aliflanke de la vojo. Sen turni sin, ŝi alvoke svingis al Irinka per la mano.

“Sveta, atendu, mi jam venas!” ekkriis Irinka kaj, ne rigardante flanken – ĉu ne eble alproksimiĝas iu aŭto – transsaltis la irigacian kanaleton, kiu apartigis la trotuaron de la aŭtovojo. Si aŭdis maldekstre de si bruan kraketadon de alproksimiĝanta mopedo, tamen ŝi ne forturnis la rigardon de la figuro de la amikino kaj flanke pensis, ke ŝi ankoraŭ sukcesos preterkuri – la veturilo estas verŝajne ankoraŭ malproksime. La mopedoj havas ja tiom laŭtajn motorojn! La knabino ekaŭdis, ke la krakado kvazaŭ serpentas, moviĝas dekstren-maldekstren: la stiranto evidente provis ĉirkaŭveturi la subite aperintan moviĝantan obstaklon.

“Estus bone reveni kaj atendi ĝis ĝi preterveturos…” trafulmis la penso ĉe Irinka, “Ne… Tro malfrue… Mi jam estas meze de la vojo… Ĉu antaŭen, ĉu malantaŭen: la distanco estas la sama…”

En tiu ĉi momento ŝi sentis fortan baton: la krakanta monstro faligis kaj surveturis ŝin. Tramuĝinte super la kapo de Irinka, la mopedo senbremse veturis plu, kaj ĝia surdiga kraketado rapide malproksimiĝis dekstren. Kelkajn sekundojn la knabino kuŝis sternita sur la asfalto kaj ne estis certa, ĉu ŝi ankoraŭ vivas. Kaj se jes – ĉu ŝi povas memstare leviĝi sur la piedojn? En la kapo ankoraŭ sonis la motora bruado, kiu iom post iom anstataŭiĝis per tremanta silento.

Ne leviĝi, nur daŭre tiel kuŝi kun fermitaj okuloj kaj ekdormi, ekdormi… Sed la timiga penso, ke ŝin povus ankoraŭfoje surveturi iu aŭto, se ŝi plu tiel kuŝos sur la aŭtoŝoseo, helpis al Irinka ekstari sur la tremantajn gambojn, kolekti de la vojo la ŝuojn, forbatitajn el la mano, kaj superante la doloron, kun peno moviĝi antaŭen. Ploretante, la knabino eniris la strateton, en kiun antaŭ kelkaj sekundoj malaperis ŝia amikino. Ĉi tie ŝi haltis kaj kun plorĝemoj pririgardis sin: la mopedo traveturis ŝiajn gambojn kaj brakojn, lasinte sur la delikata haŭto profundan sangan ornamaĵon de pneŭmatika profilo. Ŝia verda sarafano, kudrita de la patrino, estis disŝirita. La kapo restis netuŝita. Ial Irinka ne povis ĝis la fino rektigi la krurojn, do ŝi tiel, sur la duonkurbaj gamboj alproksimiĝis al la konstrufosaĵo. De la nerva kaj dolora ŝoko ŝi ankoraŭ tremis per la tuta korpo.

Sur la amasoj de sablo kaj tero ĉirkaŭ la fosaĵo saltis kaj ludis infanoj. Iuj gaje ruliĝis laŭ la mola disŝutiĝanta tero malsupren en la fosaĵon, aliaj ludis supre, sinkante en la agrablaj sablaj montetoj, triaj grimpis tien-reen, kaj ĉiuj laŭte ridis kaj kriis en gaja ekscito. Irinka sidiĝis sur la molan teron kaj, ne ĉesante ploreti, vokis per strange tremanta voĉo:

“Sveta! Sveta! Venu ĉi tien…”

Sveta turnis sin kun rideto kaj ekkriis al Irinka: “Venu rapide al mi!”

“Sveta, min surveturis mopedo…”

Nun la amikino rimarkis la konvulsie kuntiriĝintan pozon de Irinka kaj saltante laŭ la ŝutiĝanta tero alproksimiĝis al ŝi:

“Vi ja ploras…”

“Min surveturis mopedo…”

Sveta, kiu estis tri jarojn pli aĝa ol Irinka kaj jam havis dektri jarojn, prudente konstatis:

“Je-es… Ludi hodiaŭ vi ne plu povas… Iru hejmen, montru tion al via patrino…”

“A1 la patrino?! Ĉu vi frenezas?” la dolore tordita vizaĝo de Irinka esprimis timon, “Ŝi ja batos min!!”

“Batos? Pro kio?”

Provante subpremi la singultojn, Irinka klarigis:

“Pro tio, ke mi ne rigardis, ĉu sur la strato estas aŭtoj aŭ ne, antaŭ ol ĝin transkuri! Oni ja ĉiam devas unue rigardi… maldekstren, poste dekstren… Do, mi mem kulpas… Kaj nun mi bezonas nerimarkite enŝteliĝi en la hejmon kaj – en la liton… Kaj sub la kovrilo la patrino ne rimarkos, ke mi havas vundojn… Iru ni, mi provos forlavi la sangon…”

La amikinoj aliris la akvokranon, kaj Irinka singarde kaj delikate lavis la polvkovritajn senvundajn partojn de siaj gamboj kaj brakoj. Lavi la vundojn ŝi ne sukcesis: pro la doloro ŝi eĉ ne povis ilin tuŝi. Malrapide, ne farante bruskajn movojn, Irinka lavis la piedojn kaj surmetis finfine la sandalojn.

La strateton, kien rigardis la pordoj de ĉiuj kortoj, apartigis de la elfosaĵo griza betona barilo, kiu meze havis la trairejan truon. La knabinoj sin kaŝis malantaŭ la barilo kaj decidis, ke Sveta deflankigos parole la atenton de la patrino de Irinka, kiam tiu venos al la akvokrano. En tiu momento Irinka kaŝe eniros la domon malantaŭ la dorso de la patrino, ne altirante al si ŝian atenton. Tiel ili faris. Sveta devis veni de la dekstra flanko al la krano, Irinka kaŝiĝis maldekstre de ĝi, en la niĉo de la najbara domo.

Post iom da tempo la patrino de Irinka efektive venis al la krano kun kaseroloj kaj pato kaj komencis purigi ilin per sablo kaj akvo. Sveta ekaperis el la bariltruo kaj kun afabla rideto alproksimiĝis al ŝi:

“Bonan vesperon, onklino Valja!”

La virino rektiĝis, viŝis per antaŭtuko la malsekajn manojn kaj afable respondis:

“Saluton, Svetjo, saluton! Kiel vi fartas? Ĉu via patrino estas hejme? Kion ŝi faras?”

Ŝajne ŝi ŝatis iom paroli kaj samtempe ripozigi sian spinon. La patrino de Irinka ŝatis Svetan kaj parolis kun ŝi kiel kun plenkreskulino, tute alie, ol ŝi parolis kun Irinka.

La konversacio bone fluis, do Irinka atendis, ĝis la patrino preskaŭ tute turnis sin al Sveta, kaj rapide lamis en sian korton. La patrino turnis sin nur tiam, kiam ŝi aŭdis la klakfermon de la pordo malantaŭ si.

“Tio estis Irinka, ŝi eniris la hejmon,” klarigis Sveta kun la plej afabla rideto, je kiu ŝi estis kapabla.

“Tiom frue hodiaŭ? Kaj memvole… Kutime oni per bastono ŝin ne povas hejmenigi… Aŭ ĉu vi kverelis unu kun la alia?” “Ni? Kiel vi povas tiel pensi, onklino Valja?! Ni neniam interkverelas!”

“Jes, tion mi kredas. Vi ja estas tiel saĝa, tiel obeema kaj preskaŭ plenkreska – vi jam ĉion komprenas… Ne kiel mia Irinka. Feliĉa estas via patrino…”

“Ankaŭ mi devas iri hejmen… Ĝis revido, onklino Valja!” Sveta abrupte turniĝis, svingante la jupon, kaj iris for.

“Ĝis revido, Svetjo, salutu vian patrinon de mi… Ŝi vizitu nin, kiam ŝi havos tempon…”

La virino denove kliniĝis super la kaseroloj. Poste ŝi kolektis la purajn potojn kaj eniris la hejmon. Irinka estis nek en la korto, nek en la prilumita kuirejo. La patrino renversis la potojn sur la breto, por ke ili sekiĝu, kaj laŭte demandis:

“Irinka! Kie vi estas? Venu vespermanĝi!”

El la najbara malluma ĉambro, kie staris dupersona fera lito, aŭdiĝis strange febla voĉo de la filino:

“Mi ne volas vespermanĝi, panjo. Mi estas laca kaj volas dormi…”

“Dormi? Tiel frue? Estas ja eĉ ne la naŭa…”

La patrino, starante sur la sojlo inter la du ĉambroj, ŝaltis la lumon en la malhela ĉambro. La filino kuŝis en la lito, ĝis la mentono envolvita en la malpezan someran kovrilon. Ŝi iom streĉite rigardis la patrinon. Oni vidis eĉ ne peceton de ŝia fingro – nur la kapon kaj la grandajn maltrankvilajn okulojn.

“Kaj kio? Mi volas dormi, mi estas laca.”

Irinka kuŝis tre malkomforte: ŝi timis, ke la sango de la vundoj malpurigos la helan kovrilon, pro tio ŝi iom levis la kovrilon per la manoj super la korpo, tiel, ke la ŝtofo ne tuŝu la vundojn. Ankaŭ la litotukon ŝi ne rajtis malpurigi. Ŝajne, la sango jam iom sekiĝis, sed ĉu sufiĉe por ne makuli? La knabino deziregis, ke la patrino finfine foriru! Tiam ŝi povus pli komforte kaj malstreĉite kuŝi.

La virino jam volis malŝalti la lumon kaj reiri al la kuirejo, sed io nekutima en la konduto kaj la pozo de la filino retenis ŝin:

“Ĉu vi frostas? Kial vi surmetis la kovrilon dum tia varmo?” Ne forprenante la rigardon de la filino, la patrino proksimiĝis al la lito.

“Jes, mi frostetas, ĉar mi ĵus lavis min en malvarma akvo…” La patrino kun miro observis la filinon:

“Eble vi malsaniĝis?”

“Ne, ne… Mi simple laciĝis kaj volas dormi,” la timo antaŭ la kolero de la patrino tiom kreskis, ke por momento Irinka forgesis la brulantan doloron en la vundoj. La grandaj okuloj de la patrino pripenseme kaj skrupule ekzamenis la filinon. Al tiu ŝajnis, ke tiuj ĉi okuloj cindrigas ŝin. Kelkajn sekundojn, terure longajn por la filino, ili silente rigardis unu la alian. Ili malsimilis – la patrino kaj la filino – kaj nur la koloro de iliaj okuloj estis precize la sama, nukse bruna.

“Strange, ke vi ekkuŝis… Ĉu eble tamen io okazis? Se jes rakontu al mi,” diris malrapide la patrino, kvazaŭ hipnotigante la filinon per penetra rigardo.

Irinka ankoraŭ pli kunpremiĝis sub la kovrilo kaj kapneis: “Mi ne povas… Se mi rakontos – vi batos min…”

Kun ŝajna trankvileco la patrino certigis: “Mi ne batos. Rakontu. Mi ne batos vin.”

La filino ne kredis al la patrino: tiu batis ŝin pro ĉiu ajn bagatelo, kun kaj sen preteksto. Kaj ĉi tie – j-e-n kia preteksto! Ŝi ne nur batos, sed eble eĉ mortigos Irinka’n!

La knabino ekmemoris, kiel iun tagon ili ne trafis unu la alian en la lernejo. Tiam matene la patrino estis dirinta:

“Post la lecionoj atendu min en la lernejo. Mi venos, kaj ni kune iros hejmen.”

Kie ili renkontiĝu – tion la patrino ne precizigis. En la lernejo estis festo, tumulto de gepatroj kaj lernantoj. Iom da tempo Irinka interpuŝiĝis kun la aliaj lernantoj en la vestibla homamaso kaj poste serĉis la patrinon en la lerneja korto. Ne trovinte ŝin, Irinka konkludis, ke ankaŭ la patrino ne sukcesis trovi ŝin en tiu ĉi ĥaoso kaj verŝajne foriris. Irinka hejmeniris, estis dekkvinminuta piedmarŝado. Sed la knabino trovis fermitan dompordon – la patrino ankoraŭ ne venis. Tio signifis, ke Irinka devintus ne foriri, sed atendi kaj plu serĉi la patrinon. Sed ĉu reiri tien? Kun malbona konscienco Irinka atendis la patrinon en la korto: eniri la hejmon ŝi ne povis, ĉar ŝi ne havis la ŝlosilon. Estis suna vintra tago. Irinka surhavis bluan manteleton kaj sian ŝatatan blankan ĉapon kun originalaj vangoprotektiloj, kiujn oni nodis sub la mentono.

Kaj jen la pordo malfermiĝis per forta nervoza puŝo, kaj en la korton rapide eniris la patrino. Vidante la filinon, ŝi ekkriis: “O-o!! Kial vi ne ĝisatendis min? Kiel vi min ektimigis!!”

“Mi ne trovis vin… Tie estis tro multaj homoj…” Irinka provis senkulpigi sin.

“Vi devas fari tion, kion oni diras al vi! Mi diris: atendu! Kaj vi foriris…”

La patrino malŝlosis la loĝejan pordon kaj tuj, post kiam Irinka eniris la hejmon, ekatakis ŝin per siaj pugnoj. Irinka komence provis ne plori – ŝi ja konsciis pri sia kulpo. Sed kiam la patrino en senbrida furiozo kaptis la filinon ĉe la kapo kaj levis ŝin je la haroj, sur kiuj ankoraŭ estis la ĉapo, Irinka komencis krii kaj ploregi. Tiun ĉi teruraĵon ŝi neniam forgesos: la vizaĝo de la patrino estis timiga, misformita pro kolero. Aŭdante la laŭtajn plorĝemojn de la filino, la patrino lasis ŝin kaj severe diris:

“Silentu! Se vi ploros – mi ankoraŭ donos al vi…” Sufokante la ŝin disŝirantajn ploregojn kaj glutante la larmojn, Irinka komencis senvestiĝi. Kiam ŝi demetis la ĉapon, en ĝi restis multaj malhelblondaj haroj. De tiu tago Irinka ne plu ŝatis surmeti la ĉapon.

Kiam la patrino trankviliĝis, ŝi klarigis, ke ŝi ege timis pro Irinka, timis, ke iuj malbonaj viroj ŝtelis ŝin. Okazas de tempo al tempo, ke infanoj malaperas, aparte malgrandaj knabinoj. La patrino preskaŭ perdis la kapon pro timo. Ŝi ja havas neniun krom Irinka. Nu, bone, tion Irinka kredis, sed ĉu necesas tiri homon je la haroj? La batoj plene sufiĉus…

Kaj nun, ĉu Irinka povas kredi, ke la patrino ne batos ŝin? En la nuna kazo ŝia kulpo estas multe pli granda ol tiam. Do, ŝi eĉ ne povas imagi, kion la patrino faros, se Irinka rakontos, ke ŝi pro propra stulteco kaj neglektemo – trafis sub la radojn de mopedo. Ne! Tiel stulta Irinka ne estas. Pro tiu ĉi kulpo la patrino nepre batos ŝin! Do, prefere silenti, nenion diri. Kaj Irinka malrapide, sed firme ripetis:

“Vi batos… vi batos min, mi scias…”

Scivoleme rigardante la filinon, la patrino subite kaj forte ektiris al si la kovrilon. Irinka ne sukcesis reteni ĝin – la ŝtofo elglitis el ŝiaj fingroj kaj malkaŝis tutan ŝian korpon. La filino fermis la okulojn kaj protekte ŝirmis la kapon per la brakoj, atendante la unuajn batojn: la patrino kutime batis je la kapo. Sed sekvis nek batoj nek insultoj, kaj Irinka kuraĝis malfermi la okulojn. La patrino, atendinta verŝajne iun petolaĵon, preskaŭ ŝercon, tiun ĉi fojon kondutis tre kurioze. La filino ne povis deĉifri ŝian vizaĝesprimon: ĝi montris nek koleron, nek timon aŭ miron… Ĝi iĝis strange senemocia, iel indiferenta, kvazaŭ la patrino penis ion kompreni, kvazaŭ ŝi streĉe ion pripensis… Tiun ĉi esprimon Irinka ankoraŭ neniam vidis sur la vizaĝo de la patrino, ŝi ne povis ĝin interpreti kaj ne sciis, kio okazos nun. Ĉu ŝi provu forkuri?

Per strange trankvila tono la patrino diris: “Ekstaru. Ni iru en la malsanulejon…”

“Kien?!”

“Ni iru en la traŭmatologian centron sur Kujbiŝev-avenuo… Rapide ekstaru kaj demetu tiun ĉi malpuran kaj ŝiritan sarafanon…”

“Ĉu vi vere ne batos min?!”

Irinka ankoraŭ kuŝis timeme kaj streĉite en la plej malproksima litangulo, atendante eventualan pugn-atakon.

“Ne,” la patrino forturnis sin de Irinka, demetis sian hejman robon kaj surmetis pli konvenan vestaĵon.

Nur nun Irinka ekkredis, ke ŝi ne estos batata, ŝi malstreĉiĝis kaj moviĝis sur la lito. Ekstarinte, ankaŭ ŝi provis alivestiĝi.

“Mi ne povas demeti la sarafanon – la dekstra kubuto ne fleksiĝas…”

“Momenton, mi helpos al vi… Ne, ne eblas… Eble via brako estas rompita? La kuracisto rigardos… Bone, restu en la sarafano.”

La urbon kovris krepusko. Por atingi la traŭmatologian centron, la patrino kun Irinka laŭiris sian straton ĝis la kruciĝo kun Lenin-avenuo, poste ili iris laŭ la centra platana aleo ĝis la opera teatro. Tie ili turnis sin dekstren en Kujbiŝev-straton. La sukurejo funkciis tage kaj nokte.

Survoje ili silentis. La patrino nenion demandis, ŝi estis ankoraŭ en ŝoko. Kaj ne nur pro la vundoj de Irinka. La unuan fojon ŝi kun surprizo rimarkis, kiel forte timas ŝin la filino. Tio estis malagrabla. Ŝi, ja, opiniis, ke la infanoj devas timi la gepatrojn, sed ne tiom. Kaj nun ŝi eĉ ne kuraĝis paroli kun la filino, ne volis ŝin ankoraŭ pli timigi. Subite Irinka mem diris:

“La mopedo renversis kaj surveturis min, kiam mi transkuris la vojon…”

Mute, tenante unu la alian ĉe la mano, ili venis al la traŭmatologiejo. Malgranda, vigla maljunulo kun tute blanka barbo kaj kun alta amuza ĉapo gaje diris, kiam li vidis Irinka’n:

“Oho! Kiu vin tiel prilaboris?!”

“Ŝi koliziis kun mopedo… Helpu, sinjoro kuracisto…” diris la patrino.

La kuracisto esploris la vundojn kaj ne trovis rompojn de ostoj, li nur ŝmiris kaj bandaĝis ŝiajn gambojn, la aliaj vundoj mem sekiĝu kaj resaniĝu.

“Ĉi-foje vi estis bonŝanca. Sed atentu – neniam plu transkuru la straton sen antaŭe kontroli, ĉu alproksimiĝas aŭto. Ĉiutage oni alportas al ni infanojn, kiuj post akcidentoj restas handikapitaj aŭ eĉ mortas… Tio estu por vi leciono,” diris la kuracisto adiaŭe.

En la varma somera nokto la patrino kaj la filino iris hejmen. Ĉirkaŭ ili bolis la kutima nokta vivo de la granda suda urbo kun ĝiaj karakterizaj bruoj de la trafikiloj, laŭtaj paroloj kaj rido de la homoj, muziko el la restoracioj. Ili ambaŭ estis nun feliĉaj. La patrino iris malrapide, egaligante siajn paŝojn kun la malgrandaj paŝoj de Irinka, ŝi tenis la filinon ĉe la mano kaj parolis mallaŭtvoĉe, kaj ŝi konstante atentis, ke Irinka ne falu, ne faru bruskajn movojn. La knabino ne memoris, kiam krome ŝi ricevis tiom da atento. Kaj ne gravas, ke la vundoj doloras: kiam la patrino vin amas, vi povas ĉion elteni…

Irinka amis la patrinon. Kaj same granda, kiel la amo, estis ŝia timo antaŭ la patrino. La knabino ne fidis al ŝi, ĉar ŝi spertis, ke sinceraj rakontoj timigas la patrinon kaj povas kaŭzi punon por Irinka. Kaj se la patrino havis malbonan humoron aŭ estis laca, tiam eĉ senkulpa peto pri dudek kopekoj por glaciaĵo aŭ pri permeso iri en la kinejon povis provoki krudajn insultojn, eĉ baton. Tial Irinka ĉiam atente observis la vizaĝon de la patrino antaŭ ol ion komuniki al ŝi. Necesis eviti diri la veron, sed ankaŭ ne mensogi. Do, ofte Irinka simple silentis. Kaj kiel la patrinon ŝi juĝis ankaŭ la aliajn plenkreskulojn: ili ja tute ne kapablas kompreni ĝojojn kaj afliktojn de infanoj, sed daŭre okupiĝas nur pri la propraj, por infanoj ne interesaj problemoj.

Irinka pardonis al la patrino, vidante, ke ŝi estas malfeliĉa. Kaj apude estis ja neniu alia, sur kiun la patrino povus elverŝi sian malkontenton, nur Kaŝtanka, la hundo, kaj Vaska, la kato, kiuj estis pli rapidaj ol Irinka kaj ĉiam sukcesis ĝustatempe fuĝi kaj eviti la piedbaton. Eble Irinka pardonis la patrinon, ĉar ŝi mem, kontraste, estis tre feliĉa. Malgraŭ, ke la patrino batis ŝin, malgraŭ ilia mizera vivo kaj konstanta manko de mono, sento de feliĉo plenigis Irinka’n. Ŝi ŝatis lernadon, havis multajn amikojn, entuziasmiĝis pri diversaj ludoj kaj sporto. Kaj kiam ŝi simple iris tra la stratoj kaj rigardis arbojn, domojn, preterpasantojn, tiu ĉi sento de feliĉo plirapidigis ŝian korbatadon kaj metis rideton sur ŝian vizaĝon.

La patrino kaj la filino vivis duope. Irinka ne havis patron. Almenaŭ nun ne. Iam li ekzistis, sed tio estis antaŭlonge. Poste li malaperis. Kien, tion Irinka ne scias. Ĝis nun restas enigmo por ŝi, kien li malaperis. La patrino certe scias, sed Irinka ne kuraĝas ŝin demandi. Ŝi antaŭsentas, ke estus malagrable por la patrino, kaj la veron ŝi ĉiuokaze ne dirus. Unue, ĉar ŝi ne ŝatas, kiam oni ŝin pridemandas, kaj due – ĉar ŝi opinias Irinka’n etulino, ne povanta kompreni. La patrino verŝajne kredas, ke Irinka forgesis la patron. Sed Irinka ja nebulece memoras lin. Ŝi ne povas imagi lian vizaĝon, sed ŝi bone memoras liajn figuron kaj voĉon. Lastfoje ŝi vidis lin, kiam ŝi komencis viziti la lernejon.

Tiun sunan aŭtunan tagon Irinka bone memoras. En gaja humoro ŝi revenis hejmen de la lernejo. Sur la strato, antaŭ ol turniĝi en la strateton, kie estas ilia pordo, ŝi ekvidis amason da aĵoj – ĉefe vestaĵojn, sed ankaŭ la telerojn, kaserolojn, ĵetitajn rekte sur la asfalton. Komence Irinka ne tre atentis tion, malgraŭ ke ŝin, same kiel la aliajn pasantojn, mirigis, ke iu ĵetis purajn aĵojn sur la polvan straton. Ŝi volis preterpasi ĉion kaj iri en la domon, sed subite ŝi rimarkis sian patrinon kaj komprenis, ke tiuj aĵoj estas iliaj. Ŝia koro dolore kunpremiĝis, la timo pro la patrino kaptis la knabinon. Ŝi vidis, ke la patrino ĵus ploris: ŝi havis ŝvelintajn ruĝajn palpebrojn kaj lipojn kaj humiligitan vizaĝesprimon. La scivolemaj rigardoj de la pasantoj hontigis ŝin. Ŝi jam delonge rimarkis la filinon kaj per voĉo, obtuza pro plorado, diris:

“Mi atendas vin. Bonvolu gardi la aferojn, mi iros al la najbaroj por pruntepreni toporon…”

Irinka restis apud iliaj aĵoj en sia bela blua jupeto kaj blanka bluzo. Ŝi aŭdis la babiladon de la gapanta publiko:

“Kio okazis ĉi tie?”

“La policistoj venis kun la ekzekuciisto… Elpelis la familion el la domo… Ili ne rajtas ĉi tie loĝi… Onidire, la domo estis kontraŭleĝe vendita al ili…”

“De kiu?”

“De la antaŭaj posedantoj… La ŝtato alproprigis al si la domaĉon…”

Venis la patrino, la homoj eksilentis.

“Prenu tiom da aĵoj, kiom vi povas, kaj venu kun mi,” diris la patrino. En la manoj ŝi havis grandan hakilon. La dompordo estis sigelita de la polico. Krom la algluita juĝeja papero pendis sur ĝi granda fera seruro. Irinka ne komprenis, pro kio la patrino bezonas la hakilon, kaj naive demandis:

“Kie ni nun loĝos? Ni ja ne povas eniri nian hejmon…”

“Ni daŭre loĝos ĉi tie. Kie krome? Mi nun forbatos per la toporo la seruron, kaj ni denove povos eniri…” kaj per bato de la hakilo ŝi detruis la seruron. La pordo malfermiĝis. Ili reportis siajn aĵojn de la strato en la hejmon kaj la patrino tuj komencis reordigi ĉion.

Semajnfine venis hejmen la patro: li laboris ie en la montaro kaj nur malofte vizitis la familion. Vespere Irinka kuŝis en la lito sendorme. La gepatroj sidis en la prilumita kuirejo. La pordo inter la kuirejo kaj la dormĉambro estis malfermita, kaj Irinka aŭdis la gepatrojn paroli. La patro demandis:

“Ĉu ŝi dormas?”

“Jam delonge,” respondis la patrino kaj post paŭzo aldonis:

“La policistoj certe revenos kaj denove ĵetos nin surstraten kaj sigelos la loĝejon… Jam plurfoje ili tion faris, laste ĵus antaŭ la reveno de Irinka el la lernejo – mi eĉ ne havis tempon por kaŝi tion antaŭ ŝi. Kompreneble, ŝi estas malgranda kaj nenion komprenas, sed kiu donis la rajton al la policistoj timigi mian infanon?.. En malfeliĉa horo ni aĉetis tiun ĉi kabanon…”

Irinka aŭdis la plorsingultojn, kaj tuj ankaŭ ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Irinka ne eltenis, kiam la patrino ploris. Sed ŝi volis aŭdi plu kaj pro tio subpremis la larmojn. La patro respondis:

“Mi jam sendis rekomenditan leteron al la Supera Juĝejo en Moskvo. A1 la Supera Prokuroro… Ni atendu la decidon. Kaj se ili daŭre malpermesos al ni loĝi ĉi tie, tiam mi postulos, ke oni lasu nin elmigri en Amerikon! Ni ne povas loĝi surstrate! Ni ne volas vivi en ŝtato, kiu ĵetas nin surstraten!!”

“Pli mallaŭte! Se vi tiel parolados – oni malliberigos vin!” flustris la patrino.

“Pro kio? Pro tio, ke mi ne volas loĝi surstrate? Ĉu la rajto je loĝejo ne estas garantiata de la Konstitucio? Mi postulas nenion kontraŭleĝan! Ni ambaŭ laboras, ĉu ni ne havas rajton havi tegmenton super la kapo?”

“O-o, ne kriu tiel: vi vekos la infanon!”

Post iom da silento la patro diris pli trankvile, sed rezolute:

“Post du semajnoj, ĉe la datreveno de la Oktobra Revolucio, okazos granda festo en Frunze-stadiono. Oni atendas delegacion el Moskvo kun Breĵnev. La aŭto kun la unua sekretario faros kelkajn rondojn antaŭ la tribunoj kun la popolo. Mi iros tien, kaj kiam lia aŭto estos proksime, mi ĵetos min antaŭ la aŭton; kiam ĝi bremsos, mi provos enmanigi al Breĵnev la leteron, kie estas ĉio priskribita pri nia afero. Alian eblecon por atentigi la potenculojn pri nia tragedia situacio mi ne vidas…”

“Kaj se la aŭto mortigos vin?” ekkriis la patrino.

“Ĉio povas okazi. En la vivo oni neniam lasu sin regi de timo. Ili ricevos la leteron, kaj legos ĝin, finfine… Oni prijuĝos nian kazon laŭleĝe, kaj tiam, eble, ni vivos trankvile, sen timo, ke oni ĉiutage povas nin forpeli el la domo.”

La patrino komencis laŭte plori kaj la patro fermis la pordon inter du ĉambroj. Irinka ne plu povis ion aŭdi. Ŝi malmulton komprenis, sed des pli restis tiuj ĉi vortoj en ŝia memoro. Ŝi bedaŭris, ke la patro ne aŭskultis la patrinon kaj disputis kun ŝi. Irinka ne tre ŝatis la patron, ne komprenis, eĉ timis lin. La patrinon ŝi amis multe pli. Tamen, ankaŭ ŝi ne volis, ke la patron surveturu la aŭto de Breĵnev. Maltrankviligite la knabino ekdormis. Matene ĉio estis normala kaj kutima, nenio memorigis pri la nokta interparolo de la gepatroj, kaj Irinka konkludis, ke, eble, ŝi sonĝis ĉion ĉi.

Nur kiam la patro vere malaperis, ne plu venis hejmen de siaj oficvojaĝoj, Irinka ekmemoris ĉion kaj kredis, ke la aŭto de tiu ĉi gravulo ĉe la stadiono, verŝajne surveturis la patron. Sed ĉu oni trovis la leteron? La polico neniam plu venis por forigi ilin el la domo.

Post la malapero de la patro la patrino vendis preskaŭ ĉiujn valorajn objektojn: la televidilon, la radion, la pelton, la multekostan pianon de Irinka, kiun aĉetis la patro. Ili bezonis monon por manĝi kaj vivi, jen la klarigo de la patrino. La vendon de la piano Irinka tute ne bedaŭris: ŝi ne ŝatis ekzercadi gamojn kaj akordojn. Ŝi ĉesis viziti la muziklernejon. Tamen kiel meblo la piano tre plaĉis al ŝi: ĝi estis tiel eleganta kaj mistera, kaj havis tiajn sukajn, profundajn sonojn… Nun la angulo, kie ĝi staris, estas malplena, kaj ŝajnas, ke tie mankas io.

La patro ofte kontrolis, kiel la filino progresis en muziko. Tio estis unu el la kialoj, pro kiuj Irinka ne ŝatis lin. Li ĉiam ion postulis de Irinka: ke ŝi okupiĝu pri muziko, ke ŝi multe legu, ke ŝi bone lernu en la lernejo, ke ŝi ne forgesu ĉiutage gimnastiki… De li venis nur postuloj kaj kontroloj. Kaj la patrino postulis nenion, krom manĝado de la supo, kiun Irinka malamegis. Sed tion ŝi povis pardoni al la patrino sen malpli ami ŝin.

Irinka plej bedaŭris la forvendon de la porkristnaskaj ornamaĵoj, produktitaj en Germanio. Ili estis tiel belaj, tiuj ĉi delikataj ruĝaj kaj oraj globoj, sonoriloj, steloj, kvazaŭ neĝe priŝutitaj per blanka fajna pudro. Kaj kiam la globoj tuŝis unu la alian, oni aŭdis mallaŭtan obtuzan sonon… Irinka eĉ ekploris, kiam la patrino diris, ke ŝi vendis la ornamaĵojn al la najbarino.

“Ni nun estas malriĉaj,” diris la patrino, “Tiuj aĵoj estas por ni lukso. Antaŭ ĉio ni devas ja manĝi, komprenu tion.”

Iom post iom Irinka alkutimiĝis al tio, ke ili nun vivas malriĉe kaj sen patro. Multaj infanoj ne havis patrojn, estis nenio eksterordinara. Sed malmultaj vivis tiel malriĉe kiel ili, kaj tio estis tre honta. Ili preskaŭ ne havis meblojn: nur la liton, du seĝojn kaj kuirejan tablon, ĉe kiu Irinka ankaŭ sidis por fari la hejmtaskojn. Ili havis malmulte da manĝilaro, malmultajn vestaĵojn kaj po unu paro da ŝuoj. Sed la patrino ĉiam diris: “Gravas, ke ni estas sataj.”

Dum la germana okupacio en la dua mondmilito kaj ankaŭ poste la patrino multe malsatis. De tiam ŝi panike timas la malsaton. Ŝi multe kuiras, kaj malgraŭ ilia malriĉeco, ili ĉiam havas sufiĉe por manĝi: kolbason, viandon, panon, buteron. En interparoloj kun konatoj la patrino ofte plendas, ke Irinka preskaŭ nenion manĝas kaj estas tiel maldika, ke “oni povas nombri ŝiajn ripojn”. Kaj ofte Irinka sidas pli ol horon super la telero: la patrino ne permesas al ŝi ekstari antaŭ ol ĉio estos formanĝita. Irinka ĝenerale ne manĝas multe, sed kiam ŝi vidas supon aŭ kaĉon, la apetito definitive forlasas ŝin; ŝi sentas sin sata de la nura rigardo de la manĝo. Tiam la patrino diras:

“Se vi min amas, vi formanĝos tion.”

Kaj Irinka ne rajtas ekstari de la tablo, ŝi sidas apud la jam ne plu varma manĝo, mallaŭte ploras kaj pensas:

“Kiel stulta estas la patrino! Kial ŝi ne kredas, ke mi ŝin amas, tamen la supon – ne!”

La patrino laboras kiel librotenistino kaj lukras sepdek rublojn monate. Matene je la oka ŝi foriras kaj revenas malfrue, post la oka vespere. Ŝi finas la laboron je la sesa, sed poste ŝi staras vice por aĉeti manĝaĵojn: viandajn konservojn, fromaĝon, pomojn, kolbason. La patrino neniam venas hejmen kun malplenaj manoj.

Aparte streĉa tiurilate estas la aŭtuno, kiam maturiĝas fruktoj kaj legomoj. El la fruktoj la patrino preparas kompotojn kaj konfitaĵojn: ĉerizan, prunan, poman, piran kaj la plej ŝatatan de Irinka: cidonian. Cidonioj maturiĝas kiel la lastaj – fine de oktobro, novembre. La ĉerizan, fragan kaj framban konfitaĵojn oni preparas jam junie, kiam tiuj ĉi beroj maturiĝas, sed ĉion alian nur aŭtune. La tutan aŭtunon la patrino laboradas dum vesperoj ĝis noktomezo, preparante kaj konfitante la nutraĵojn por la vintro. Ŝi peklas brasikon, kukumojn, tomatojn, paprikon; laŭ specialaj receptoj ŝi kuiras melongenojn kun karotoj kaj ajlo, faras melongenan “kaviaron”. Por ĉiu vintro ŝi provizas la familion per kelkcent plenaj vitraj konservujoj. Ŝi estas bonega dommastrino, eĉ la instruistinoj de Irinka petas de ŝi receptojn por la vintraj konservaĵoj.

Kiam la patrino forestas, Irinka sentas sin perdita. Kaj en la varmaj sezonoj ŝi kutime jam ekde la sesa horo vespere staras surstrate kaj streĉe rigardas la malproksimaĵon, ĉu videblas tie la patrino? Ĉar ilia strato estas rekta kiel liniilo, oni povas rigardi sub la milda vespera suno ĝis ĝia fora fino. Foje iu virina figureto ŝajnas esti la patrino, sed kiam la knabino ĝoje alkuras ŝin, montriĝas, ke tio estas iu fremda virino.

Venas la krepusko, la strato malheliĝas ĉe la horizonto, la platanoj enombrigas la tutan ĉirkaŭaĵon, ĉiam malpli da preterpasantoj aperas sur la strato. Kaj nun Irinka hezitas eniri la malhelan domon, kiu sen la patrino ŝajne perdis sian hejmecon kaj allogon, kaj estas nura mizera kabano kun timigaj susuroj de la musoj sub la knaranta planko. Kaj al Irinka ŝajnas, ke jam pasis tuta eterneco, kaj ke la patrino neniam plu revenos, ĉar okazis io malbona: aŭto surveturis ŝin, aŭ iuj banditoj ŝin atakis surstrate, aŭ iu alia teruraĵo okazis al ŝi… La longa atendado kaj la timigaj pensoj rigidigas la korpon de Irinka, ŝi ne plu kuraĝas moviĝi, ĉie embuskas danĝero: ĉu en la senluma korto dorse de ŝi, ĉu en la malhela strato antaŭ ŝi. Varmegaj larmoj malrapide ruliĝas laŭ ŝiaj vangoj…

Subite el la malhelo de la strato ekaperas la figuro de la patrino, ambaŭmane portante plenajn sakojn. Irinka faras kelkajn paŝojn renkonte al la patrino, ŝi jam ne plu kapablas impete montri sian ĝojon – ŝi tro longe atendis. La patrino haltas, demetas la pezajn sakojn, viŝas la ŝviton de la frunto kaj demandas:

“Ĉu estas vi, Irinka?”

La knabino aliras la patrinon, ĉirkaŭprenas ŝin, ŝovas sian vizaĝon al ŝia ventro kaj diras:

“Mi pensis, ke vi neniam plu revenos… Kial vi tiom malfruas?” “E-e, vi ja ploras… Kaj mi pensis, ke vi jam estas granda knabino… Kial mi ne revenus hejmen? Pli ol du horojn mi staris en vico pro la terpomoj… Mi jam pripensis, ĉu mi kuru hejmen por diri al vi, ke mi staras en vico, sed estas tre malproksime.”

La patrino levas la sakojn kun la terpomoj, kaj ili kune eniras la domon. La patrino ŝaltas la lumon, kaj nun ilia loĝejo ne plu ŝajnas al Irinka malvarma kaj timiga. Nun ĉi tie estas hejmece kaj agrable. Sur la eluzita elektra fornoplato la patrino fritas terpomojn kun kolbaso, kaj ili vespermanĝas.

“Bonguste, ĉu ne? Estas terpomoj el Ruslando,” diras la patrino, “ĉe ni oni ja ne kreskigas ilin. Ĉi tie oni kultivas krom fruktoj kaj legomoj nur kotonon…”

Post la vespermanĝo la patrino ion rakontas pri sia infaneco en Ruslando, kiel ŝi kun sia fratino Tanja kolektis fungojn kaj nuksojn en la arbaro apud ilia vilaĝo. Kaj pri tio, kiel batis ilin la patrino, se ili petolante forgesis manĝigi la brutaron aŭ fari siajn hejmajn laborojn. Kaj nun la patrino mem ofte batas Irinka’n, ŝi trovas tion normala.

Foje la patrino ion voĉlegas, sed nur kiam ŝi ne estas tro okupita. Kvankam Irinka mem povas bone legi, ŝi tamen ĉiam ŝatas aŭskulti la esprimplenan legadon de la patrino. Siajn hejmtaskojn Irinka ĉiam faras posttagmeze, kiam la patrino estas ĉe la laboro. Ŝi estas bona lernantino, pro tio la patrino neniam kontrolas ŝin, kaj en la vesperoj Irinka estas libera.

Kaj poste, kuŝante en la lito, Irinka aŭdas, kiel la patrino mallaŭte kantas, dum ŝi laboras en la kuirejo. Ŝi havas belan kaj elastan voĉon. Ŝajnas, ke kanti estas por la patrino eĉ pli facile ol paroli. Ŝi konas multajn kantojn. Precipe melankoliajn, tristajn popolkantojn: ekzemple tiun pri svelta sorpo, kiu amas la belan kverkon, kreskantan sur la alia bordo de la rivero. Ili vidas unu la alian, sed neniam povas kuniĝi. La kanto estas longa, kaj la patrino kantas ĝin malrapide kaj trankvile, kvazaŭ ne kortuŝite de la malfeliĉa fato de la sorpo. Tuj poste ŝi komencas kanti pri la koĉero, kiu frostmortas en la neĝa stepo kaj petas amikon transdoni adiaŭan saluton al la edzino. Irinka kuŝas en la lito kaj afliktiĝas pri la sorpo kaj la koĉero. Ŝi cerbumas, kiel oni povus helpi al ili ambaŭ, sed ne trovas solvon. La patrino nun je pli alta tono kantas pri bela junulino, kiu forkuras de la ĝendarmoj. Irinka jam konas la kanton: la belulino estas revoluciulino, kaj la ĝendarmoj ĉe la fino mortpafas ŝin per kuglo, kiu trafas “rekte en la knabinan bruston”. Irinka jam kioman fojon aŭskultas la kanton: la koĉero ne scias, ke la belulino estas persekutata kaj veturas tute trankvile, fojfoje li ekrigardas la rondan vizaĝon de la “svelta kiel poplo” junulino. Kaj antaŭ ol la patrino ekkantas: “Iu pafis subite…”, Irinka sentas, kiel ŝiaj okuloj pleniĝas de larmoj, kaj ŝi laŭte krias: “Silentu, silentu! Haltu!”

Surprizite la patrino eksilentas kaj enrigardas el la kuirejo la mallumon de la dormĉambro:

“Ĉu vi ne dormas? Mi pensis… Kial mi ne plu kantu?”

“Ĉar mi ne ŝatas, ke oni mortigu ŝin!! Kial oni mortigas ŝin? Pro kio?”

En la voĉo de la filino aŭdiĝas ekploro.

“Stranga vi estas, Irinka! Tio estas ja nur kanto…” la patrino ridas kaj enspirante pli da aero volas fini la kanton, “Iu pa…”

“Silentu!! Silentu!! Mi ne volas tion aŭskulti!” plorante krias Irinka.

“Nu bone, bone, ĉesu plori. Mi ne plu kantos,” promesas la patrino kun esprimo de miro kaj nekompreno sur la vizaĝo. Irinka ne tute kredas al ŝi kaj ankoraŭ kelkajn sekundojn streĉe aŭskultas, ĉu ŝi eble plu kantos pri la mortpafo de la revoluciulino. Sed el la kuirejo aŭdeblas nur la klaketado de la kaseroloj. Irinka viŝas la larmojn kaj havas la senton, kvazaŭ ŝi ĉi-foje savis la junulinon de la mortpafo. Ŝi trankviliĝas kaj pace ekdormas.

De tempo al tempo ili ricevas leterojn de onklino Tanja. Ŝi estas la pli juna fratino de la patrino kaj loĝas en la urbo Kaluga en Ruslando. Ankaŭ Irinka naskiĝis en Kaluga, sed kiam ŝi estis dujara, la gepatroj elmigris en Taĝikion por labori ĉe la konstruado de la akvoelektrostacio en la urbo Nurek. Irinka konstante aŭdas de la patrino: “Kaluga, Kaluga, Kaluga…” kaj scias, ke tie estas ŝia patrujo, sed ŝi tute ne povas imagi, kia ĝi estas, tiu Kaluga. Kiom Irinka povas memori, ili ĉiam vivis en Azio, komence en Nurek kaj poste en Duŝanbe. Nurek situas ĉe la sovaĝa kaj danĝera rivero Vahŝ. Irinka iom memoras ĝin kaj ankaŭ la balkonon, de kiu ŝi rigardis la bluan strion de la riverego kaj la nudajn flavajn montojn malantaŭ ĝi. Sed Kaluga’n Irinka tute ne memoras. Nek la onklinon. Tamen ili certe ekzistas, alie – de kie venus la leteroj?

Kiam la patrino ricevas leteron, ŝi komence ĝojas kaj poste ĉagreniĝas. Ŝi sidas ĉe la tablo en la kuirejo, kaj Irinka vidas, kiel ŝiaj larmoj falas sur la plenskribitan paperfolion. La patrino volas reiri al Kaluga, renkontiĝi kun onklino Tanja… Sed tio ne eblas, ĉar ili ne havas monon. Foje Irinka venas al la patrino por karesi ŝin kaj plori kun ŝi. Sed la patrino forpuŝas la filinon kaj forturniĝas: ŝi ne ŝatas, ke oni vidu ŝin tia. Irinka foriras ofendite: ŝi ja volis nur konsoli. Tra la fendo inter la pordo kaj muro ŝi observas la patrinon kaj mem ploras.

Foje alvenas ankaŭ pakaĵoj, senditaj de la onklino. Estas festo! La onklino sendas vestaĵojn, ĉefe por Irinka, moskvajn ĉokoladajn bombonojn, suvenirojn kaj pomojn en apartaj, supre truitaj kestoj. La pomoj havas la nomon Antonovka. Estas tre acida pomspeco, sed la patrino ŝatas ĝin. Si diras, ke ĝi kreskis en ŝia gepatra ĝardeno. Irinka preferas pomojn el Azio: sukajn, malmolajn kaj dolĉajn. Kiam oni ekmordas ilin, ŝprucas la suko. Sed ĉe Antonovka ŝprucas nenio: la dentoj dronas en poreca, malfirma kaj acida maso.

Semajnfine la patrino ofte kudras. Ŝi faras tion lerte, zorge prilaborante la kunkudrojn, sed bedaŭrinde tre malrapide. Kaj Irinka volas, ke la patrino finfine havu novan robon! Jam de kelkaj monatoj ŝi surhavas ĉiam la saman robon, kiu jam tedis al ŝi. Aliaj virinoj ŝanĝas la robojn du-trifoje semajne, kontraste al la patrino.

“Ho, rapide, panjo, rapide kudru! Vi estos tiel bela en la nova vestaĵo!” insistas Irinka.

“Mi ja ne estas profesia kudristino, kaj vi mem ja vidas, ke la manikoj ne bone sidas”, diras la patrino.

Finfine la robo estas preta. Vespere Irinka kun la patrino en la nova robo iras en kinejon. Estas malgranda kinejo, kie la biletoj kostas nur dek kopekojn por infanoj, kaj dudek por plenkreskuloj. La filmo nomiĝas “La sorĉistino”, malnova filmo kun la bela Marina Vladi en la ĉefa rolo.

La malgranda salono estas preskaŭ malplena: krom Irinka kaj la patrino ĉeestas nur kelkaj personoj. La filmo komenciĝas, kaj la filino kun la patrino ĉion forgesas ĉirkaŭ si.

Ili vidas la arbaron, kie vivas la bela sorĉistino. Iu viro enamiĝas al ŝi. Li persvadas ŝin veni al la homoj, viziti la preĝejon. La sorĉistino ne kredas lin, ŝi timas la homojn. Unu tagon ŝi ekkuraĝas forlasi la patran arbaron. Ŝi venas en la vilaĝon kaj eniras la preĝejon. Sed la vilaĝanoj mortigas ŝin per ŝtonoj.

Irinka ploras kaj rigardas la patrinon: ankaŭ tiu ploras. La knabino ne komprenas, pro kio la vilaĝanoj mortigis la sorĉistinon, ŝi ja al neniu faris ion malbonan…

Poste ili iras hejmen tra la senhomaj vesperaj stratetoj. La patrino paŝas haste, ŝi ne ŝatas noktajn stratojn, oni ofte aŭdas pri noktaj rabatakoj. Irinka apenaŭ povas sekvi ŝin. Ŝi volas demandi la patrinon, kial la vilaĝanoj mortigis la sorĉistinon. Kaj pro kio la viro tiel petegis ŝin veni en la preĝejon. Ĉu li ne sciis, ke tio estas danĝera por ŝi? Sed la filino nur ekrigardas la tristan profilon de la patrino kaj ne kuraĝas demandi. La patrino ne ŝatas demandojn: Irinka devas provi ĉion mem kompreni.

La figuroj de la patrino kaj la filino rapide moviĝas laŭ la stratlampe prilumita aleo. Sub la densa nigra foliaro de la platanoj oni vidas nur du nigrajn siluetojn, tenantajn unu la alian ĉe la mano. Ili iĝas pli kaj pli malgrandaj kaj jen ili tute malaperas en iu flanka strateto ĉe la nigra horizonto.

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 79 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。