PREĜO DE M’ SAUD

Jean RIBILLARD

Aperis en la nica literatura revuo, 1/6 1956. Ankaŭ en Vagado sub palmoj, UEA 1956

Dio bona, kiel fervore tiu bastono draŝas mian skeletan spinon! De la opala tagiĝo ĝi superŝutas min per obstina timpanado. Ĉu ĝi prenus mian pelvon por ne rompebla gongo ?

Mi ja agnoskas, ke mi estas nur malnova azenaĉo, kiu urĝe bezonas riparon, sed kiu tamen meritus pli da estimo pro longedaŭra servuto. Ĉi matene mi aŭdis viron flustranta pri mizerulo: “Li spertas hundan vivon”. Se tiu kreteno scius, kio estas vivo de azeno! Sed veĝemi ne mieligos mian faton. Amiko, samvoju kun mi ĝis la bazaro, kie mia kruela mastro vendos siajn fabetojn… se mi ĝin atingos. Babilante mi forgesos mian nigran sorton. Antaŭ longlonge, dek jaroj eble, mi naskiĝis en la palmaro de Colomb-Béchar, iun koralan aŭroron, inter florplena oleandro kaj bedo el hirtaj kardoj. En tiu vergilia lulilo kaŝe sidis duobla aŭguro, kiu sigelis mian destinon.

Mi estis rava hufuleto, la ĝojo de la ĝardeno, la trezoro de mia panjo. Mi rapide admirigis la tutan najbararon, kun fidebla piedo, perlgriza nazo kaj la plej ĉarmaj oreloj, kiujn oni iam vidis. “Vera rozkapeto”, asertis la kompetentuloj. Pro tio oni baptnomis min M’ saud (1). Mi floradis en gracio kaj belo, kiam mortis mia kara patrino, foruzita de malmoderaj traktoj. Tiam ĉesis miaj senzorgaj infanjaroj, kaj mi devis perlabori mian vivofojnon. Ŝarĝite per du vastegaj junkokorboj mi trotetis al la oficira klubo, kie mia mastro ĉiutage liveris siajn frumaturajn legomojn. La edzino de Lia Kolonela Moŝto min vidis. Al ŝi mi plaĉis. Post nur formala marĉando ŝi aĉetis min por rajdigi sian sepjaran filon. Tiel mi eniris en la afrikan armeon.

(1) Araba nomo, kiu signifas: feliĉa.

Dio komplezema, liberigu min de tiu furioza svingilo, kiu sonorile muzikas per miaj senkarnaj koksoj! Ne tiel ofte festu Paskon! Vi senpripense sufloras, ke mi jam suferis pli gravajn turmentojn, ke ĉiuj azenoj en la mondo submetiĝas al la komuna leĝo, ke cetere la determinismo postulas… jes, vi eble pravas; sed mi rebatas, ke mi neniam aprobis tian metodon de edukado. Aliflanke mi petas helpon, ne oracion.

Ne sen nostalgio mi memoras la bonŝancan tempon, kiun mi pasigis kiel rajdazeno. Oni kovris mian lanugan dorson per dika ŝafpelto, kiu ricevis riĉe orbroditan selon el ruĝa felo, surmetis mian kapon per brido kun bantoj kaj kvastoj. Tiel dande ornamita, mi belis, mi lumis, mi gemis… malmulte mankis, ke mi krevu pro orgojlo. Oni konfidis min al giganta kavaleriano araba, same nigra kiel postaĵo de marmito, kiu akompanadis la fileton de la kolonelo dum lia ĉiumatena kavalkado. Antaŭ ol eliri el mia stalo mi kutime lunĉis per blonda aveno, freŝa herbo kaj karotoj el Alĝerio.

Ho! tiuj karotoj, karmezinaj, molaj, sukeraj, kies dolĉa suko gutadis el mia festa buŝo, kiujn mi longe maĉadis kaj frandis ĝis krakrompo de mia subventra rimeno! Ili donis al mi tiun brilrufan hararon, tiun fajran rigardon, tiun altfieran mienon, kiuj senprudentigis tiom da junaj azeninoj. Ne stulte strabaĉu, kvazaŭ mi ŝercus. Mi malgaje konfesas, ke mi nun pli taŭge similas al birdtimigilo ol al donĵuano: mia dekstra orelo ĉifone balanciĝas super miaj mukecaj nazkavoj, la alia estas punte tinetrua; hieraŭ mi sputis mian lastan molaron, kaj mi malrekte funkcias pro reŭmatismo. Sed tion ne dubu, amiko, en tiu epoko mi furoris kaj nenombris miajn amsukcesojn.

Kun la infano surdorse, sekvate de la fidela kavaleriano en blanka turbano kaj ruĝa burnuso, mi agrable vagadis tra la palmaro, tra la stratoj, por gajni favorojn kaj karotojn. Ni kune vizitis la amikojn de mia eta princo, kiuj min manflatis, dorlotis, eĉ kisis sur la fruntalo. “Sed kie kuŝas la pasintjaraj neĝoj”, kiel susuris la kolonelo karesante sian kalvan verton. Ni iafoje ĝisiris la oficiran klubon, kie la ridhumoraj leŭtenantoj honoris min per bongustaj petolaĵoj. Mi devas aldoni, ke ili pliĝuste ludis per mi ol kun mi.

Iun tagon elektante momentan foreston de la intendanto, pacema majoro, ili enŝteligis min en lian teretaĝan oficejon kaj sidigis min – malfacile verdire – en lian propran brakseĝon. Ili strebe aranĝis miajn antaŭajn krurojn sur lia skribotablo kaj survestis mian kranion per lia kvargalona kepo. Ŝajnas, ke mi vereme samaspektis kiel iu ajn intendanto. Amuze, ĉu ne? Kiam la bonulo reeniris la ĉambron kaj min ekvidis ĉe sia tablo, surkape portantan lian kepon, li ŝtoniĝis pro surprizo kaj konsterno. Mi naive ridetis. Tuj poste li subite iĝis tute sovaĝa. Li uragane kaptis ĉion, kio trafis en liajn manojn: la paperkorbon, la marokan tabureton, unu paron da botoj ĵuse replandumitaj, unu kvinkilograman vortaregon…. kiujn li malice alpafis al mia vizaĝo. Antaŭ ol mi povis eskapi tiun torentan lavangon, mi jam ricevis la duvoluman Napoleon-kodon kaj la gipsan buston de Marŝalo Bugeaud. Renversinte la tablon, la fotelon kaj du-tri etaĝerojn superplenajn de ŝimaj dosieroj, mi saltegis tra la malfermita fenestro, kvazaŭ fuzaĵo el bazuko. Mi rekte impetis al mia hejmeca azilo, kiam tondro ekskuis la atmosferon: estis fluganta skabelo, kiu frakasis la fenestran vitraron. Pri tio mi ankoraŭ rikanas.

Alian fojon, kiam la leŭtenantoj kunsidis en la klubĝardeno por celebri la altigon de unu el ili al la kapitana rango, mi alvenis post promeno kun mia juna rajdanto, kiu elseliĝis kaj domeniris. Mi surloke restis, dum mia gardanto felise moviĝis en la direkto al la bierejo. Enblovis en la spiriton de gajulo min inviti por tosti. Delikata afablaĵo, kiun mi digne prikonsentis. Li plenigis sitelon je ĉampanvino kaj ceremonie enŝovis mian nazon internen. Tio estis bona, malvarmeta, tio tikletis la uvulon. La suno flamis, mi soifis, mi drinkis. Mi elsekigis la sitelon. Mi minute anhelis, kaj tuj flagris oraj steletoj el miaj okuloj. Oni ovaciis min. Mi deziris riverenci por kvitanci la noblan societon, kaj neatendite min trovis surtere sidantan. Mi restariĝis kaj iom stumblante komencis mazurki ĉirkaŭ la tablo. Oni jam komplimentis min, kiam ĉe dancfiguro alte plaĉa, tamen tre kompleksa, mi ne scias kiel miaj kruroj interplektiĝis, sed mi derviŝe kirliĝis kaj abrupte falruliĝis sur la gruzon. Ĝustatempe Lia Kolonela Moŝto aperis. Silentis la voĉoj, klakis la kalkanumoj, dum mi singultadis pro ĝojo kaj vigle baraktis por kunordigi miajn ribelajn gambojn.

Doninte, ho Dio bonkora, vi reprenas. Kio do restos al mi, via amanta kreitaĵo? Nur krustopecoj, dornaj herbaĉoj kaj vergoj. Ĉu vi forgesis, ke unu el miaj praavoj kolportis vian filon al Egiptujo? Mi nete imagas la scenon, kvazaŭ mi mem ĝin ĉeestus: sur mia estiminda praulo rajdas Jusef en beduena burnuso, kun flavaj babuŝoj balaantaj la varman sablon, tenante en siaj brakoj Aisa’n la Dian bebon; malantaŭe Mirjam piede laŭiras la spurojn de mia glora parenco, kun sur siaj ŝultroj tornistro da grio, unu kuirpoto kaj la suĉboteleto. Ne miru, fremdula amiko, tiamaniere de la antikvaj tempoj vojaĝas la semidaj familioj. Estas saĝa kutimo. Survoje al la bazaro vi certe renkontos similajn kvaropojn. Sed ni revenu al nia afero.

El la bierejo elŝprucis la kavaleriano. Li min vertikale rektigis, energie elkraĉis eksteren kaj brute forsendis per ardaj piedbatoj sur la gluteojn. Persekutate de tiu rabia pendigindulo, mi ŝtorme travelis la placon ĝis mia akceptema rifuĝejo, kien mi komate disfalis. Mi vekiĝis nur la postmorgaŭon. Mi denove daŭrigis mian oficon sed neniam plu vizitis la oficiran klubon. Poste la kolonelo forlasis Colomb-Béchar. Sudana negocisto min aĉetis kaj kondukis al Beni-Abbès kun sia dromedara karavano. Mi preskaŭ perdis la vivon dum tiu danteska ekskurso, tiom pro la ekscesa varmo, kiu ŝancelis bestojn kaj homojn, kiom pro pezega ŝarĝo el kontrabandaĵoj, kiu mueladis mian ŝvelmolan lumbon. Oni lokis min inter du malfrivolaj dromedaroj. Per ĉirkaŭkolo oni ligis min al la antaŭa, kiu tirane haŭlis min, dum la malantaŭa, pro senila monomanio, pasie provadis sin paŝti el la haroj de mia postaĵo. Sufokate per la streĉita ŝnuro, kiu draste segadis miajn vertebrojn, ĝisfele tondate per senbreĉa dentaro, ne povante halti eĉ por pisi, mi travivis hororan terursonĝon. Mi tiele inaŭguris mizeran ekziston, kiun de tiam mi senespere trenas.

Mi ne rakontos al vi, kiom da profesioj mi poste plenumis: plugisto en Beni-Abbès, migranta komercisto en la Saŭra-valo, akvoportisto en Ksabi… kiom da turmentoj mi ĉie eltenis: bastonadoj, malsato, skabio, sunfrapoj, tabanoj… la plej bonajn mi preferas prisilenti. Mi, kiu estis ĉiumatene striglita, brosita, polurita, kun jasmen-floro ĉe la brido kaj kombita vosto – vidu tiun necesejan balaileton, kiun mi nun publike montras – mi rapide velkiĝis pro hontinda neglekto.

Kio vi fariĝis, Rozkapeto ?

Plie tre ĉagrenas min tiuj kalumniaj klaĉoj, kiuj tralande kuras pri miaj mensaj kapabloj. Kiam malklera lernanto ne scias solvi matematikan problemon, la instruisto nomas lin azeno kaj kapvestas per paperĉapo kun du longaj konusoj. Kiam malĝentila homo ne plu povas argumenti al idioto, li azenumas lin. Ĉar li malŝatis la liron de Apolono, tiu ŝtipula Reĝo Midaso estis kronita per azenoreloj kaj lia barbiro lin perfidis. Meritite! Por kompenso, memoru, ke Ŝimson senpene buĉis mil filistrojn per ununura makzelo de azeno. Oni opinias malharmonia mian blekon. Ne tia mi ĝin taksas. Unu monduman vesperon ĉe la kolonelo mi aŭdis virinon, brunan kaj vastakorpan, plengorĝe kanti plurajn melodiojn. Mi asertas al vi, amiko mia, ke ŝi teruris la tutan kvartalon, kaj ke, se mi estus ne firme piedligita al solida krado, mi panike forgalopus ĝis Arabio. Al mi la knaboj ĵetas ŝtonojn, al ŝi ia kolonelo oferis florojn kaj ĉokoladon. Mi blekas ne pro plezuro, sed iafoje, dum la plenlunaj noktoj, por amvoki pin-up-inon gracitalian kaj velurhaŭtan, ankaŭ plejofte por prikrii al la siroko la mizeron kaj malesperon, kiuj torturas mian genton de kiam ŝipkapitano Noa ĝin forregalis el sia arkeo. “Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro”, skribis via profeto Zamenhof. ĉar mi denaske estas pacema kaj sendefenda, tial ĉiu disverŝas sur min sian koleron, sian malsaĝon, sian malicon. Dio justa, kiu dormetas sur via reakcinubo, estingu, mi petas, tiun ofendan fifamon, kiu venenas miajn siestojn.

Promesite? Dankon.

La lastan jaron mi servis en la franca administracio malgraŭ tiu aĉa intendanto, kiun vi jam konas. Jes, mi estis oficiala kuriero. Ĉiun duan semajnon de Benis-Abbès al la militista posteno de Timudi mi alportis leterojn, gazetojn, pakaĵojn rekomenditajn aŭ ne. Mia nova estro estis kadukulo preskaŭ tiel ŝrumpinta kaj pigra kiel mi. Bela paro! Ni kune lante vojiris sub la senkompata suno, ĉi tie gapante al timida gazelo, tie paŭzante ĉe seka gumarbo. Kial hasti? Ni estis du ŝtatfunkciistoj. Ĉiam kore akceptis nin la soldatoj, same kiel atendatajn gastojn. Ekde la alveno li vizitis la kuirejon, el kie flirtis apetitvoka odoro de frikasaĵo. Miaflanke mi festenis per hordeo, pankrustoj, terpomaj ŝelaĵoj, eĉ sukerpecoj. Post beata ripozo ni ekreiris al Beni-Abbès ĉe karbunkola krepusko, kiu gradete nin sorbadis en sian ametistan apoteozon.

Antaŭ du monatoj la soldatoj transloĝiĝis en Adrar. Mi nuntempe ŝvitas profite al krudaĉa kampisto de Guerzim, kiu pli volonte pagas per branĉo el tamariko ol per plado de sabelikoj. Aliparte la tiea klimato ne konvenas al mia senmedola ostaro. La oazo estas tro varma. Oni konfidencis al mi, ke de la bovino de la kaido oni eltiras ne lakton, sed jahurton. Tion ne ripetu. Tio sabotus miajn rilatojn kun la kaido, kiu estas ne tre sprita, kaj kiun mi bezonas por propono al pensio. Ve, ŝajnas, ke la afero ne brulas!

De la vivo mi nenion plu atendas, krom la tutmonda pereo, nome mia propra morto, kiu nepre baldaŭ okazos, se mi prokrastas dietsezonon en Vichy. Nur trio da ŝakaloj povos semajnfine pikniki per mia fibroza viando, kaj per mia felo jam delonge batata oni faros bonkvalitan tamtamon, kiu tra la dunoj rulsonos dum la ramadanaj vesperoj. Amen!

Dio ĉiopova, indulgu vian lacan sklavon. Kompatu al lia vundita nuko, al liaj ŝiritaj hufoj, al tiu trivita hararo, kiu iam pekigis la virgulinetojn. Helpu al li sendolore enŝoviĝi en vian zoologian edenon. Tie en la ombro de foliriĉa figarbo, inter karotĝardeno kaj luzernkampo, tuj apud fontano de ĉampanvino, li poreterne laŭdos vin. Nur permesu, ke fojfoje li retrovu tiun ĉarman koketulinon, kiu tiel plaĉis al li en la palmaro, la tagon de la nacia festo, kaj M’ saud plene ĝuos vian ĉielon.

Sed filozofi ne satigas stomakon. Jen la bazaro, kie mi forskuos tiun malbenitan sakon da fabetoj. Nu, kara amiko, ĝis morgaŭ.

Alportu verdan skarolon!

reveni al  25 klasikaj Esperantaj noveloj
返回  25篇经典世界语小说

阅读次数 75 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。