LA ĈOKOLADA BISKVITO

LA ĈOKOLADA BISKVITO

巧克力饼干

(Unua premio de la branĉo prozo en la Belartaj Konkursoj de 1988)

Ventkapulino mi estas, kiu ĉiam perdas ĉion. Ĉe mi ĉiam mankas io esenca, perdiĝas jen umo jen aĵo. Ĉi-foje mi perdis laboron, bonan laboron, pro biskvita mordaĵo.

Mi ricevis oficon kiel sekretariino de klinikestro en la urba hospitalo. Ĉio estis jam preta, oni diris, mi devis nur veni duafoje por viziti la ĉefulon mem. Unuafoje li estis en ia kriza konferenco kaj ne povis renkonti min.

Je la deka kaj duono mi devis anonci min. Kiel kutime mi iris trame. ĝenerale mi ĉiam malfruas, sed je tiu grava okazo mi rezervis tro da tempo por la veturo kaj devis atendi duonan horon en la hospitalo. Mi decidis vigligi min per taso da kafo en la kafeterio ĉe la ĉefenirejo. Kun la kafo mi aĉetis ĉokoladan biskviton.

La kafejo estis plenplena de atendantoj, sed mi trovis liberan tablon, kie mi metis mian kafon. Kompreneble mi lasis la mansaketon ĉe la kasejo, kaj devis reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fripono jam pinĉis ĝin.

Revenante mi konstatis, ke teda, griz-hara eksterlandano prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla, ĉiuj tabloj estas okupitaj, plejparte de unuopuloj. Prenante mian biskviton mi tamen surpriziĝis, por ne diri pli. En la biskvito estis bela spuro de dentoj, mankis al ĝi unu mordaĵo, kaj troviĝis neniu dubo kie serĉi tiun mordaĵon. Antaŭ la maljunulo staris taso da kafo kaj nenio plu. amen mi klare vidis lin kaŝe maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ gapis al mia biskvito kaj videble ruĝiĝis. Nu vere, se iu iam havis kaŭzon ruĝiĝi…

Feliĉe, mi ne suferas de bacilofobio, kaj pri imundeficito mi jam scias ĉion, do mi decidis ne permesi al tiu naŭza fremdu- lo embarasi min. Kviete, kun ŝajnigita delektiĝo, mi frandis la reston de mia ĉokolada biskvito, kaj refreŝigis min per la kafo. Dume la viraĉo daŭre rigardaĉis min. ”Ĉe ni”, mi pensis, ”vi ne daŭrigu viajn ŝtelajn kutimojn!”

Fine li foriris, kiel batita hundo. Sed revenis? Jes, revenis kun propra ĉokolada biskvito, ĉi-foje sendube honeste aĉetita. Bone, mi ironie ridetis al li. Li metis sian biskviton antaŭ si kaj gustumis sian kafon. Tiam bona ideo kaptis min. ”Okulon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenis lian biskviton, formordis unu pecon kaj ĝuis tiun, remetante la reston antaŭ lin, rigardante lin kun rideto kaj kliniĝante malantaŭen sur la ŝtal-kaj-plasta seĝo. ”Kvite”, mi pensis, ”eĉ bis-kvite!”, kaj ridis laŭte pro la senintenca vortludo. Tiam la eksterlandano definitive foriris, plene venkita, lasante siajn biskviton kaj kafon.

Tre kontenta pri mi mem mi rimarkis, ke estas tempo iri al la estonta laborejo por renkonti la estron. Facile mi trovis la oficejon, kie mi devis atendi ankoraŭ dek minutojn antaŭ la pordo de la klinikestro. Mi mallaŭte ekzercis prononci lian nomon, kiu estas de fremda origino. Fine mi povis iri en lian ĉambron. Li mem ankoraŭ ne alvenis, kaj mi eksidis sur sofon. Faldante mian mantelon sur la genuojn mi konstatis, ke el ĝia granda poŝo falis io — ĉokolada biskvito! Evidente ĝi estis la mia, do la sola kiun mi aĉetis, kiu neatentite glitis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la tablo.

Ĝuste tiam venis la klinikestro, gri-zhara enmigrinto, ŝajne ankoraŭ bedaŭranta siajn du ĉokoladajn biskvitojn, el kiuj li povis gustumi nur unu solan mordaĵon.

reveni al Denaska kongresano
返回 Denaska kongresano 目录

绿网,中国世界语网站
Verda Reto, ĉina esperanta retejo
https://reto.cn

阅读次数 144 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。