LA GARANTIULO

LA GARANTIULO

(Dua premio de la branĉo prozo en la Belartaj Konkursoj de 1987)

Do restas kvin, ni kvin eŭropanoj. Ĉiujn pasaĝerojn kun ekstereŭropa pasporto aŭ aspekto oni lasis eliri en Kartumo, ĉu pro ia ideologio, ĉu pro praktika kaŭzo. Kie ni nun estas? Eble en Libio, eble en Jemeno, eble aliloke. Oni ne permesas al ni sperti ion de ekstere, nek ion de la radia interparolo, kiu tamen sendube estas intensa.

Ni estas vere bela aro, indaj reprezentantoj de la civilizo, aŭ de la blankuloj, aŭ de la imperiismo, aŭ kian merdon niaj gardantoj kredas sin kontraŭbatali. Du nederlandaj pastroj, misiistoj laŭ propra aserto. Al mi ili pli similas studentojn aŭ instruistojn — sufiĉe junaj, sen aparte religia aspekto. Nu, ili estas ja protestantoj. Ili nomiĝas Wim kaj Jan. En Gabono ili deîoris, sed survoje hejmen ili partoprenis en misia konferenco. Inter si ili parolas multe. Wim krome klopodas instigi al ĝenerala babilado, pli-malpli vane. Preskaŭ senĉese mi aŭdas ilian ˛o˛oadon kaj la klukan ridon de Jan, kiel botelo malplenigata. Pri kio li ridas mi ne imagas.

Plue estas la sola virino, finna evoluhelpa ekspertizisto. Ŝi laboris en lernejo de silvikulturo aŭ io simila, en Kenjo. Ŝia antaŭnomo estas Sirkka, la familian nomon mi ne kaptis, sed ĝi enhavas sufiĉe da literoj en ŝajne hazarda ordo. Tie ĉi ni uzadas la antaŭnomojn; ni estas kvazaŭ familio — ha ha! La misiistoj lastatempe volas inkludi eĉ la gardantojn en la rondon familian — ĉu pro kristana amo, ĉu pro taktiko. Nu, al tio mi revenos.

La kvara estas mi. Mia nomo vin ne koncernas, profesie komerca agento de svisa farmacia firmo, nacie franco, kiel vi eble jam divenis pro mia emo rezoni. Mi havas tridek sep jarojn. Tio jam sufiĉas por via bezono.

Restas nekonata la kvina. Kaj li restos nekonata, ne nur al vi sed ankaŭ al ni ceteraj. Mi konjektas ke li estas portugalo. Li ne scias aŭ ne volas paroli iun lingvon konatan de ni. Komence mi suspektis lin agento de la kaperantoj, sed jam delonge mi lasis tiun hipotezon.

La lingvoj, jes, ni kreis inter ni etan Babilonon. Kun la misiistoj mi parolas mian gepatran, kvankam ilia franca havas leĝeran spicon de petit-nègre, afrika piĝino. Kun Sirkka mi parolas germane, kiun ni ambaŭ scias bone. Mi eĉ preferas ŝian akĉenton ol tiun de germano. Ŝi, siavice, parolas angle kun Wim kaj Jan. La nekonato silentas ĉiulingve. Do, mi parte parolas mian gepatran, sed bedaŭrinde mankas al mi inda aŭskultantaro kiu povus ĝui mian elokventon. Cetere, mi havas kroman kialon ne elokventi, sed ankaŭ al tio mi revenu. Ho, mi preskaŭ forgesis! La gardantoj parolas al ni angle, kun nekonata akĉento. Ili parolas sufiĉe malrapide ke ankaŭ mi kaptu la sencon. La naciecon de la kaperantoj ni ĝis nun ne povis diveni. Inter si ili neniam parolas en nia ĉeesto.

* * *

Nia provizora prizono estas la antaŭa parto de la kabino, kie ni povas sidi sur la foteloj, promeni po unu persono maksimume ok paŝojn tien, ok reen kaj tiel plu. Nokte ni kuŝas sur la ferdeko de la pasejo, en vico, krom la portugalo, kiu ĉiam sidas. Ĉeestas ĉiam unu aŭ du gardantoj kun mitraleto. Se ĉeestas du, oni rajtas gardata de unu el ili viziti la necesejon en la malantaŭa parto de la aviadilo. Se ĉeestas nur unu, oni devas atendi.

La sinteno de la kvin garantiuloj rilate nian situacion montras kiom varias la homa psiko. Sen troa peno oni povus dividi nin en kvin kategoriojn. Eble, se oni analizus zorge, oni trovus pli ol kvin, ĉar en unu kapo ja povas lukti malsamaj sintenoj, ĉu ne?

La unua strategio estas tiu de Jan. Li estas simple la fidela sekvanto, kiu bezonas aŭtoritaton. Laŭ li, se ĉiuj nur konfidus al unu volo, ĉio irus glate. Feliĉe li havas sian aŭtoritatulon — krom Dion, kiu tamen ĝis nun ne rimarkeble intervenis — en sia kolego Wim. Kaj tiu Wim reprezentas duan sintenon. Tiu origine ŝajnis celi ĉefe ĝeneralan mobilizon de humoro. Gardu la optimismon, babilu, ludu, amikiĝu. Lastatempe li lanĉis pli ampleksan varion: la musoj amikiĝu kun la kato, kaj nenio malagrabla okazos. Malfeliĉe por li la katoj-gardantoj ĝis nun montris sin skeptikaj; lia amindumo ne vekis tiun teneron kiu kaŝiĝas en ĉiu kreitaîo, misiisto samkiel teroristo. Trie, la nekonato, kiun mi nomas portugalo. Lia sinteno estas identa al mia prezento de li: nekonata. Li ŝajne ignoras la tuton. Lia malo estas la finnino. Juĝu vi ĉu ŝi naivas aŭ pli ruzas ol mi — ankoraŭ mi mem ne povis decidi. Ŝi diskutas kun la gardantoj, se eblas nomi diskuto tian unuflankan akuzadon. Ŝi nomas ilin perfiduloj, reakciuloj kaj multaj aliaj politikaj terminoj, kiuj al mi estas nuraj frazoj. Kompreneble la gardantoj ne respondas, sed mi vidis ke ili bone komprenas. La angla de Sirkka ne estas perfekta, sed malfeliĉe tiaj politikaj insultoj formas internacian vortaron.

Se ŝiaj vortoj ankoraŭ ne vekis reagon ĉe la alia flanko, tamen inter ni estiĝis malagrabla etoso. Wim petegas ŝin ĉesigi la akuzadon, en sia propra intereso. Ankaŭ mi foje konstatis, ke ŝia sinteno estas riska por ni ĉiuj. Sed ŝi per multaj argumentoj pruvis ke ŝi agas prudente.

Fine mi mem. Mia strategio baziĝas sur detala konsiderado de la situacio kaj de la alternativaj ebloj. Mia celo estas savi mian vivon, ĉio cetera estas akcesora. La aliaj kvar iru inferen, mi eĉ ĝojos, se tio nur kreskigos mian ŝancon. Tial mi havas du diversajn planojn. La unua, kiun mi senĉese plenumadas, estas ne veki atenton. Estu tiu el la kvinopo, kiun oni laste pripensas. Kial? Simple: se komenciĝos ekzekutado, tiu okazos po unu. La kvina ekzekutoto havos kvinoble pli da ŝancoj pluvivi ol la unua.

Mia dua plano estas efektivigota en kriza okazo. Tiam necesos agi rapidege kaj kun unu celo antaŭe fiksita kaj — pense — ripetita. ¯i estas simpla ĉar ne troviĝas komplika eblo. Mi kuros al la rezerva elirejo, piede frapegos tiel ke la fenestro elfalos, kaj mi elsaltos. Mi ja diris simpla, ĉu ne? Vi ne nomas tion plano; nu bone, donu al mi pli taŭgan! Certe oni pafos al mi, sed homo kuranta kaj saltanta havas pli da ŝancoj eskapi ol homo sidanta, se oni pafas al li per mitraleto. Kaj memoru ke tiu ĉi plano ja sekvos la unuan planon, laŭ kiu oni atendos ion similan laste de mi.

Do, sekvante mian unuan planon mi agas kiel eble plej normale. ”Ĉiam meze” estas mia devizo. Mi malmulte parolas, sed ne mutas. Mi foje jes, foje ne partoprenas en la kartludado de Wim. (Kartludanta pastro — jen kien atingis la reformacio!) Dufoje mi faris demandojn al la gardistoj: ”Kie ni estas?” kaj ”Kiam ni liberiĝos?” Neniu respondo, kompreneble. Mi sidas sola pensante, sed ne tro ofte. Mi foje kun la aliaj spekulativas pri niaj gardantoj, sed evitas lanĉi novan, sagacan teorion. Mi eĉ vizitas la necesejon kun meza ofteco.

* * *

La ĝenerala klaĉo, gvidata de Wim kaj Sirkka, decidis ke ni troviĝas en Libio kaj ke la celo de la kaperantoj estas io kio koncernas Israelon, Iranon aŭ Afganistanon. Ankaŭ mi diskutis pri tiuj eblecoj, sed ili ne kontentigas min.

La fluga tempo de Kartumo estis longa. Tio diras nenion pri la distanco, kaj eĉ malpli pri la direkto. Sed tio almenaŭ ebligas ke ni troviĝu pli longe for.

De kiu nacieco estas niaj gardantoj? Ni vidis ĝis nun kvar, sed eble troviĝas kvina. Du el ili aspektas kiel araboj, irananoj aŭ mi ne scias kiu nacieco. Unu laŭ mi pli similas hindon. La kvara unuavide povus esti arabo, sed post gvatado mi decidis, ke li estas eŭropano. Sola el la kvaropo li portas sunokulvitrojn — ĉu pro bezono ĉu por kaŝi siajn okulojn, eble bluajn?

Mi trapensis ĉiujn konfliktojn kie povus aperi tia aro da teroristoj. Krome, kie Eŭropo, aŭ Okcidento, aŭ io simila estas enmiksita. Definitive mi ne solvis la misteron, sed mi trovis unu aŭ du taŭgajn kazojn. Ĉiuokaze mi pensas ke kelkaj el la viroj apartenas al subpremata malplimulto en lando kun bonaj rilatoj kun okcidenta Eŭropo. Por savi niajn vivojn necesas ke la koncernaj eŭropaj registaroj influu al tiu lando cedi ion. Se mi pravas, ni eble troviĝas en Eŭropo, sed la ŝanco trovi solvon per traktado estas nula. Des pli mi bezonas bonan planon!

* * *

La situacio grade fariĝas pli streĉita. Hodiaŭ mi ŝtelaŭdis bruskan disputon el la kokpito. Vortojn mi ne kaptis kaj eĉ ne povis identigi la lingvon. Tuj nia gardanto kriis al ni kelkajn sensencajn ordonojn por superi la neaŭdendan disputon. Sur lia frunto ekbrilis gutoj de ŝvito, kaj ŝajnas al mi ke la atmosfero iel nervoziĝis poste. Sendube io okazos baldaŭ. Ĉiuj el ni rimarkas tion, sed ĉu ĉiu havas taŭgan planon? Kredeble — kaj espereble — ne, ĉar tie ĉi kiu venos unue muelos plej frue, kaj kio al unu donos forton, al alia donos morton.

Sirkka havas kontraŭan opinion. Ŝi nun intensigas sian klopodon venki bandon da teroristoj per agitado — patose! Ŝi volas ke ni kuniĝu por komprenigi al ili, ke ili plej efike atingos sian celon liberigante nin kaj forlasante la aviadilon. Stultaîo! Ŝi ja eĉ ne konas ilian celon. Ilia sola eblo — ne atingi sian celon, sed almenaŭ mem eskapi el tiu ĉi ratkaptilo — estas senkompate kaj fridsange komenci ekzekutadon de ni garantiuloj. Malfeliĉe por ili kaj por ni, ke inter ni troviĝas neniu potenculo! Se ne hazarde la mutulo montriĝus ĉefministro de Portugalio!

Îus Wim faris mispaŝon. En sia penado komprenigi al la nervoza gardanto, ke ni esence havas komunan intereson, li venis tro proksime, kaj la gardanto, kiu estis la ”hindo”, per sia fusilo puŝfrapis lian bruston. Wim dum momento perdis la spiradon, kaj dum duonhoro la bonan humoron. Ankoraŭ li grimacante metadas la manon al sia brusto, sed laŭte li ne plendas.

* * *

Nun unuafoje montriĝas samtempe tri kaperantoj, la ”hindo”, la ”eŭropano” kun sunokulvitroj kaj unu el la ”araboj”. La suntimanto ekparolas, kaj ŝajnas al mi ke lia akĉento estas germaneska. Mi devos konsulti pri tio Sirkkan, se ŝi ankoraŭ restos konsultebla.

La viro, mi nomu lin la ”germano”, sciigas ke ni estas kaptitaj kiel reprezentantoj de imperiismo kaj neokoloniismo, sed antaŭ ĉio pro tio ke ni estas anoj de ŝtatoj en la riĉa mondo. Ni tiel havos eblecon fari fruktodonan oferon al la internacia solidareco kaj tiel plu, verdire mi tuj ĉesas aŭskulti, ĉar troviĝas nenio aŭskultinda. Mi plu cerbumas pri miaj ĝisnunaj konkludoj kaj pri la plano. Ĉio iras kiel mi antaŭvidis. Poste ekparolas la ”arabo”:

”Nia celo estas ke la ŝtatoj-membroj de NATO estu devigitaj postuli de la krima registara kliko en nia sanganta patrio tujan abolon de ĉiuj persekutoj kontraŭ nia popolo, ĝeneralan amnestion kaj senmilitigon de certaj regionoj. Vi helpos al ni atingi tion. ¯is nun, bedaŭrinde, la registaroj de viaj patrioj nur prokrastis ĉiujn decidojn. Tial ni faros al ili ekzemplon.”

Mi ne povas nei, ke mi sentas certan kontentiĝon je liaj vortoj. Mia rezonado ĝis nun montriĝis supera al la diversaj spekulativoj de la aliaj garantiuloj. Ankoraŭfoje estos pruvite, ke logika pensado kaj planado pli taŭgas ol spontanismo kaj emociaj agoj.

La kaperanto daŭrigas:

”Ni troviĝas sur la aerodromo de sudeŭropa ĉefurbo. Post momento la îurnalistoj kaj fotistoj troviĝantaj ĉirkaŭ ni povos konstati ke ni ne ŝercas. Sur la teron estos îetita la korpo de unu el vi. Ni esperu, ke unu sufiĉos.”

Li eksilentas kaj la duopo staranta antaŭ ni levas la fusilojn. Kion faras tiu malantaŭe mi ne vidas. Nun pruviĝu ĉu mi ĝuste planis. Kvazaŭ en nebulo mi vidas Wim genui antaŭ mi, kaj samtempe mi fore, tre fore aŭdas virinan voĉon raŭke krii ”murdistoj”, kaj la du videblaj fusiloj malrapide moviĝas ĝis mi rigardas en la nigrajn faŭkojn de ambaŭ, kaj mia korpo jam estas senmova kiel statuo kiam mi estas îetata dorsen kaj aŭdas la akran ekspl…

reveni al Denaska kongresano
返回 Denaska kongresano 目录

绿网,中国世界语网站
Verda Reto, ĉina esperanta retejo
https://reto.cn

阅读次数 94 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。