LA VIRO KIU RESTOS

LA VIRO KIU RESTOS

(1987)

Iras ŝoseo tra arbaro, kaj apud ĝi staras viro. La viro estas maljuna, iom kurbiĝinta. Li staras atendante, ne sur la ŝoseo, sed ĉerande. Li atendas aŭtobuson. La ŝoseo estas mezgranda, kun asfalta pavimo. La viro staras ne surpavime, sed sur gruzo kaj herboj. Kelkfoje, ne tre ofte, pasas aŭto. La viro ne zorgas pri aŭtoj, li atendas aŭtobuson. Ĉu la aŭtobuso haltos tie ĉi? Ne videblas signo de aŭtobushaltejo, sed tio ne maltrankviligas la viron. Li ne intencas iri per la aŭtobuso, li atendas ĝin, sed ne por veturi. La aŭtobuso haltos. Tie ĉi estas haltejo, kaj tion scias la viro. Ankaŭ la aŭtobusa ŝoforo konas tiun ĉi haltejon. Halteja signo tie ĉi ne estas bezonata. Kiuj utiligas la haltejon, tiuj ĝin konas. Aliajn ĝi ne koncernas. Ne estas certe, ke la aŭtobuskompanio konas la haltejon. Eble oni jam forigis ĝin por ŝpari monon. Ĉe skribtablo oni eble forigis tiun ĉi haltejon, sed vojrande staras maljuna viro atendante aŭtobuson. Kaj li scias, ke la aŭtobuso haltos. Skribtable ĝi ne haltos, sed jes vojrande, en la arbaro.

Antaŭ la viro do estas asfalta ŝoseo. Malantaŭ li troviĝas fosaîo. En la fosaîo kreskas herboj kaj someraj floroj. Ne estas akvo en la fosaîo. Eble oni tamen malsekiĝus tretante sur la fundon, sed tion la viro ne faris. Liaj ŝuoj estas sekaj. Uzitaj, kaj pudritaj de polvo kaj poleno, sed sekaj. Venante li paŝis singarde trans la fosaîon. Maljuna li estas, sed ne kripla. Piediri li ankoraŭ kapablas. Li ne iras rapide, sed senĝene. Pri aliaj kapabloj ni ne parolu. Inter la herboj de la fosaîo ĉirpas grilo. Tion la viro ne aŭdas. De tridek jaroj li ne plu aŭdas ĉirpadon de griloj kaj akridoj. Kaj se li devas transiri ŝoseon, li antaŭe longe gvatas kaj aŭskultas. Sed pri tio ni ne parolu. La aŭtobuso haltos sur lia flanko de la ŝoseo. Li ne bezonos transiri la ŝoseon. La viro do venis de trans la fosaîo. Tie komenciĝas vojeto, kiu kondukas arbaren. Fremdulo ne ekvidus ĝin tuj, efektive ĝi estas nur du radsulkoj. Sed la viro ne estas fremdulo. Li konas tiun vojeton kiel la sulkojn de sia mano. Fremdulon ĝi ne koncernas. La vojeto tamen ne atingas la ŝoseon, ĉar farante fosaîon laŭ la ŝoserando, oni ne zorgis pri ĝi. Eble oni pensis, ke neniu ĝin uzas. Eble oni decidis, ke la vojeto ne plu ekzistu. La viro scias nenion pri tio. Li konstatis ke necesas transsalti fosaîon por atingi la ŝoseon. Li ne plendas pri tio. Li ne estas viro kiu plendas. Eble oni decidis, skribtable, ke la trafika sekureco de la ŝoseo ne toleras disvojiĝon en tiu ĉi loko. Tial la viro devas singarde fari longan paŝon trans fosaîon.

La vojeto estas paro da gruzaj kaj sablaj radsulkoj, inter kiuj kreskas herboj. Tiu vojeto serpentas arbaren. Kun la ŝoseo ĝi faras akutan angulon, kaj poste deflankiĝas por ĉirkaŭiri monteton. La ŝoseo trairas tiun monteton senkurbe kaj sendeklive. Helpe de dinamito oni venkis tiun obstaklon al racia trafiko. Do eblas konkludi, ke la vojeto estas eksa ŝoseo, iama antaŭulo de la nuna asfaltita ŝoseo. Sed la viro ne konkludas, li estas viro maljuna. Estis tempo kiam li kapablis aŭdi grilojn. Tiam li loĝis apud la ŝoseo. Li ne transloĝiĝis, lia domo restas sialoke, sed li ne plu loĝas ĉe ŝoseo. La viro ne migris, sed jes la ŝoseo. Li aŭdis dinamiton eksplodi, kaj li ankoraŭ aŭdis ĉirpadon de griloj, kiam malfermiĝis la nova ŝoseo. Sur la malnova vojo ĉesis la trafiko. Ankaŭ la ĉirpado ĉesis. La griloj ne migris, sed jes lia aŭdado.

Kelkfoje pasas aŭtoj preter la viro kiu atendas aŭtobuson. Iam aŭtoj iris sur la malnova vojo. Ĉu efektive aŭtoj povis iri tiun vojeton, kiu nun preskaŭ ne plu videblas? Ŝajnas neeble, kaj fremdulo ne kredus tion. Sed la viro ne zorgas pri fremduloj. Li scias. Lia memorkapablo ankoraŭ funkcias. Pri aliaj kapabloj ni ne parolu. Kompreneble, tiam ne veturis multaj aŭtoj sur la vojo. Kaj ili iris malrapide. Li kriis ”jen aŭto!”, kaj la infanoj alkuris. Granda spektaklo estis, se du aŭtoj renkontiĝis apud lia domo. Tiam unu devis retroiri ĝis loko, kie la vojo estis pli larĝa. Tion memoras la viro kiu atendas aŭtobuson. Antaŭ li pasas aŭto, sed li ne plu krias ”jen aŭto”. La aŭtoj migris kun la ŝoseo, la grila ĉirpado estingiĝis, la viro maljuniĝis kaj ĉesis krii ”jen aŭto”. Li ne bedaŭras la aŭtojn, kiuj ne plu preterpasas lian domon. Intertempe ili multiĝis kaj rapidiĝis, kaj la viro malrapidiĝis. La paso de aŭto ne plu signifas spektaklon, sed ĝenon kaj bruon. Se aŭtoj ankoraŭ pasus preter lia domo, li ne plu povus aŭdi ĉirpadon de griloj. Eĉ se li kapablus, li ne povus. Ĉar la trafiko estas for, li nun povus aŭdi grilojn, se li nur kapablus. Junaj homoj povas aŭdi ilin. Se loĝus tie ĉi junaj homoj, ili sendube aŭdus la grilojn. Eble ili krius ”jen grilo!”, kaj la infanoj alkurus.

Sed arbare ne plu loĝas junaj homoj. Nek infanoj loĝas tie. Restas la maljuna viro, restas ankoraŭ kelkaj maljunuloj. La junaj homoj maljuniĝis, la infanoj plenkreskis kaj migris for. Junaj homoj veturas aŭte sur la ŝoseo. Ili preterpasas la viron kiu atendas aŭtobuson. Eble ili vidas lin, eble ne. La vojeton ili ne vidas, kaj ili ne divenas, ke troviĝas tie ĉi aŭtobushaltejo. Ĉu ili aŭdas grilojn? Se ili haltigus la aŭton, saltus trans la fosaîon kaj irus sur la vojeton, eble ili aŭdus ĉirpadon de griloj. Sed ili ne havas tempon halti. Kondukante aŭton neniu povas aŭdi grilojn, kaj por halti ne sufiĉas la tempo. Por la viro kiu atendas aŭtobuson sufiĉas la tempo. Li tamen ne havas pli da tempo ol la junaj homoj en la aŭtoj. Efektive li havas malpli, li estas maljuna. Sed la tempo, kiun li havas, sufiĉas al li. La aŭtobuso malfruas, sed li ne maltrankviliĝas. La homoj kiuj veturas aŭtobuse eble malpacienciĝas. Ili venos hejmen pli malfrue. Ili ne havas tempon, al ili ne sufiĉas la tempo, ili perdas tempon. Sed la viro ĉe la vojrando ne perdas tempon. Li trankvile atendas. La aŭtobuso venos. La aŭtobuso haltos. Ĝi haltos ĉe la haltejo, kiun fremdulo ne povas vidi. Eble iu veturanto, al kiu ne sufiĉas la tempo, malpacienciĝos. Kial halti tie ĉi, meze de arbaro? Tie ĉi ja ne troviĝas haltejsigno! Sed oni ne disputos kun la ŝoforo, ĉar tio prenus ankoraŭ pli da tempo. Oni estas survoje hejmen de la laborejo. Estas severa puno devi labori en tia varma somera tago.

La viro kiu atendas aŭtobuson ne plu laboras. Li estas pensiulo. Antaŭ ol pensiulo li estis senlaborulo. Kaj antaŭ tio li estis segisto, laboristo en segejo. Sed la segejo ĉesis. Tio ne signifas, ke la segado ĉesis, oni ankoraŭ segas, sed la segado migris. La malgranda arbara segejo ĉesis. Ĝi ne plu estis profita. La segado migris al pli granda segejo en urbeto. Kelkaj laboristoj kunmigris, sed la viro kiu atendas aŭtobuson estis tro maljuna. Pensiulo li ankoraŭ ne estis. Li ne estis sufiĉe maljuna, sed tro maljuna. La malgranda segejo ne estis profita, nek la maljuna viro. De tiam li ne plu laboras. Estas vere, ke li kultivas terpomojn kaj karotojn, ke li segas kaj hakas sian brullignon. Sed tio ne estas laboro. Krome li riparas sian domon kaj helpas al sia edzino pri la edzinaj taskoj de la hejmo.

Ankaŭ tio ne estas laboro.

La viro kiu atendas aŭtobuson do havas edzinon. Ankaŭ infanojn li havas, sed la infanoj migris. La edzino ne migris, ŝi restas arbare kun li. Efektive, la viro ĉe la vojrando ne atendas aŭtobuson, sed sian edzinon. Kiam la aŭtobuso haltos antaŭ li, lia edzino kun peno malsupreniros el ĝi. La viro prenos ŝin firme brakon sub brako kaj helpos ŝin trans la fosaîon. La edzino ne estas sana. Ŝi suferas de tremado, kaj ŝiaj manoj ne kapablas firme teni ion. Tial ŝi bezonas helpon de sia edzo en la hejma mastrumado. Kaj tial ŝi bezonos lian helpon iri de la aŭtobuso. Ŝi venos aŭtobuse el la urbo. En la urbo ŝi vizitis kuraciston kaj apotekon.

La viro, kiu atendas ne aŭtobuson sed sian edzinon, scias ke ŝi ne resaniĝos. Sed li ne scias kun kia rapideco evoluos la malsano. Li ne scias kiel longe ŝi restos arbare kun li. La viro ne estas maltrankvila, sed li scias, ke iutage oni prenos ŝin for de li. Iu kuracisto aŭ sociala asistanto diros, ke ne eblas plu respondi pri ŝi en tiu senkomforta kaj izolita arbara domo. Iutage la viro helpos sian edzinon el la domo, ne al aŭtobuso, sed al taksio aŭ ambulanco. Migros ankaŭ ŝi, al hospitalo por kronikaj malsanuloj. Tiam li estos sola en la arbaro, sola en la domo kiun li konstruis. Sola li propramane portis lignon el la segejo, sola li konstruis la domon, sola li restos en ĝi. La unua infano jam estis survoje, kiam la viro kun sia juna edzino forlasis la provizoran hejmon ĉe la bopatro. Ankoraŭ du infanojn ŝi naskis al li en la propra domo. Ĉiuj tri nun loĝas enurbe, kaj li ne scias kiel longe li ankoraŭ havos ŝin ĉe si.

La viro ĉe la vojrando estas kontenta, ke liaj infanoj migris urben. Arbare troviĝas nenio por ili. Li ne plendas pri tio, li ne estas viro kiu plendas. Li estos kontenta ankaŭ kiam la edzino iros al hospitalo. Li prizorgos ŝin hejme tiel longe kiel li kapablos, sed li ne ŝatus teni ŝin en mizero. Hospitalo estos pli bona por ŝi. Estas vere ke li bedaŭros ŝin. Ŝi estis la amatino kiun li deziris pli ol ion ajn, kaj kiun li gajnis per sia aŭdaco. Nun, post pli ol kvardek jaroj, ŝi estas kiel parto de lia propra korpo. Kaj tamen li estos kontenta resti sola kiel la lasta en sia domo, sola en sia arbaro.

La viro kiu atendas sian edzinon ne migros al la urbo. Li estos kontenta resti arbare. Ne pro tio ke li malestimus la komforton de urbo. La viro ne estas romantikulo. Li vivas en arbaro. Sepdek kvin jarojn li vivis en arbaro. Li do scias taksi la avantaĝojn de urbo. Romantikulo li ne estas, kaj li ne malestimas varman akvon kiu fluas el tubo. Sed li sentas respondecon. Li havas sian lokon en la mondo, kaj tiu estas en lia arbaro. Li estas la viro kiu restos. Li respondas pri la domo, kiun li konstruis propramane. Li respondas pri tiu loko apud vojeto kiu ne plu estas ŝoseo, kie li ne plu krias ”jen aŭto!”, kaj kie li ne plu aŭdas ĉirpadon de griloj, kvankam li povus aŭdi ĝin, se li nur kapablus. Tiu estas lia loko, kaj li estos kontenta resti tie. Lia respondeco estas ne migri. La viro kiu restos rigardas maldekstren kaj vidas aŭtobuson proksimiĝi. Post momento ĝi haltos antaŭ li. Kun peno malsupreniros lia edzino apud lin, kaj ili ekiros malrapide, tre singarde, laŭ la arbara vojeto.

 

reveni al Denaska kongresano
返回 Denaska kongresano 目录

绿网,中国世界语网站
Verda Reto, ĉina esperanta retejo
https://reto.cn

阅读次数 68 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。