NILS LAPONO

(1987)

al la Reĝo de la Regno Lia Moŝto Gustavo

Kiu kuraĝas sur paperon skribi ĉi tiujn liniojn al nia Plej Supera Sinjora Moŝto, estas simpla lapona viro en la paro˛o Ramsele en la arbara lando. La tuta popolo, kiu vivas ĉi tie kaj fidele obeas sian Plej Altan Sinjoron la Reĝon de la Regno, estas en severa premo. Ni suferas grandan turmenton pro la rabo kaj trompo de la malpiaj komercistoj, same pro la bienuloj. Tiuj persistas buĉi niajn boacojn, rompi niajn kaptilojn kaj ŝiri niajn retojn. Senpune ili ankaŭ sange batas nin. Ĉion ni tamen volas pretervidi kaj forgesi, nur ne la plej severan plagon, tio estas la Lapona Kontrolisto. Pro la Kontrolisto ne plu restas al ni la propra haŭto, nek sur dorso, nek en manoj. La kontrolisto mian filon morte batis, kaj mian filinon li uzis tiele, ke ŝi iris en la riveron. Ni ĉiuj kredas kiel certaîon, se nia plej Alta Moŝto konus tiujn turmentojn, ni baldaŭ estus savitaj.

Plej humile Nils Isakson

* * *

Noticoj el Härnösand 14 Octobris

La danĝera sovaĝulo, kiu en la pasinta monato murdis la laponan kontroliston super Angermanaj lapondistriktoj, ankoraŭ ne estas trovita. Kunvokitaro el lojalaj popolanoj dum semajnoj traserĉadis la malfacile penetreblan arbaron, sed sen sukceso. Oni kredis, ke la lapono turnis sin al la montaro, sed la popolo en la rivervalaj bienoj certigas, ke tio ne estas la vero. Troviĝas raportoj pri pluraj neklarigitaj forŝteloj de manĝaîoj el provizejoj. Krome, nombro da bienuloj en Ramsele, Junsele kaj Fjällsjö suferadis, ke iliaj fiŝkaptiloj estis malplenigitaj, kio, kiel oni kun certeco konstatis, estas ago de la krima sovaĝulo. Al la urbodoma tribunalo en nia urbo alvenis letero kun la deziro permesi, ke la lapono libere estu senvivigita, kie ajn li estos trovita.

* * *

Raporto

pri inspektado sub ordono de la Magistratestro plenumita de la urba komisaro kun notaria asistanto

Primo: Trovis la restadejon de la lapono Nils Isakson. Konstatis, ke restis tie neniu lapono nek besto.

Secundo: La Kabano aŭ goato estas malgranda, kovrita de torfo. Ne estas Pordo ĉe ĝi, sed nure peco el felo.

Tertio: Eniris la kabanon. La ĉambro mezuras nure kvin ĝis ses ulnojn de muro al muro, meze fajrejo kaj super ĝi libera Ĉielo laŭ la kutimo de laponoj, kie fumo eskapas kaj lumo envenas. Post la fajrejo kelke da ŝtipoj kaj branĉetoj. Da Kuiriloj estas malmulte, krom fera poto tute nigra, pendanta de unu supra trabo, da Armiloj kaj akraîoj neniom, sed ilin sen dubo forportis la lapono. Da Tukoj estas iomete, kvankam malpura kaj eluzita, plej multe tamen nur feloj el boaco kaj sovaĝaj bestoj. Strange estas, ke troviĝas unu Biblio en leda saketo kune kun tabako en betulŝela skatolo. Laponoj tamen ne posedas la Legadon, kial ni kredas ke la Biblio estas por magia celo Ŝtelita. Tion ĉi certigas la bienuloj en najbara Bjurbygget, kiuj atestas pri Pagana praktikado kaj Magio de Nils Isakson. Kiel pruvon ili montris plurajn rokojn, kiujn li uzadis kiel sejton aŭ Idolon. Ankoraŭ estas en la kabano multo da Figuroj el ligno kaj osto, laboritaj per Tranĉilo, en formo de bestoj kaj estuloj. Ties celo estas nekonata, sed sen dubo magia. Sorĉtamburon, pri kies ekzisto atestas la loĝantoj de Bjurbygget, ni ne trovis, sed ĝi estis tro sekrete kaŝita, se la lapono ne kunportis ĝin.

Quarto: Apud la kabano staras Provizejo sur unu fosto, laŭ la maniero de laponoj. Ene estis malmulte da sekigita viando, boaca fromaĝo, salo. Konfiskis tiujn kiel pagon de la inspektadaj kostoj.

Ex officio

Komisaro Johannes Anderson

* * *

Enketprotokolo

Ĉe la enketo en la karcero de Härnösand de la laponino Kristina Måskos, edzino de Nils Isakson, murdinto de la lapona kontrolisto, ŝi komence estis tute impertinenta, neante, ke ŝia edzo entute estu kulpa pri la ago. Riproĉoj de la juĝservantoj havis nenian influon al ŝia malvolemo, nek instigoj, ke ŝi ne risku la eternan ripozon de sia animo. Sekve la oficanto, ĉefkomisaro Hagwardt, estis devigita utiligi fortajn rimedojn kontraŭ la malhumila virino. Ŝi tiam fine ŝanĝis sian rakonton, kaj konfesis ĉion, pri kio ŝi estis demandata, kaj ankoraŭ pli, kiel tion, ke ŝi kaj la edzo kaŝe decidis mortigi la pastron en Ramsele kaj du komercistojn, sed ne povis finfari tion. Post mallonge ŝi denove ŝanĝis sian vorton, ĉion duan fojon neante, kaj plue pretendis, ke ŝi ne konas la restadejon de sia edzo, tamen supozante ke li troviĝas en la montaro por serĉi eskapintajn rangiferojn.

La arestitino do montradis apartan obstinecon, kiu fine ne ŝanĝiĝis malgraŭ severa punado, ĉu al la flanko de ŝia kapo, ĉu per fera martelo sur la fingrojn, kial la ĉefkomisaro trovis, ke krimo estas konfirmita kaj pliboniĝo ne kredinda.

Ĉe nova enketo la arestitino denove ŝajnigadis nenion scii. Demandita pri la konduto de ŝia edzo ŝi asertis, ke li estas tute pia kaj paca, kaj ke li neniam antaŭe estis en kontraŭeco al la Superuloj. Nur je unu okazo la pastro avertis lin pri la danĝero mem legi la Sanktan Vorton en la Libro, kaj ne nur ricevi ĝin per la klarigado de la Dia Servanto. Tamen li laste fariĝis melankolia, kion ŝi atribuis al la morto de du gefiloj. Denove admonita ne prezenti mensogojn, ŝi ne plu volis paroli.

* * *

Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vi venas de la monto, vi prenas vian vojon. Neniu komisaro, neniu kontrolisto, neniu pastro haltigas vin. Neniu malhelpas vin. Vi ne laciĝas. Por ĉiu tago vi nur plifortiĝas. Granda rivero, kiam vi venas al la maro, al la urbo, tiam vi estas la sinjoro de ĉio. Vi etendas vin kaj ĉesas flui. Vi fariĝas la maro.

(Sed la guberniestro, li iras el sia ŝtona domo, kiu estas kiel mil goatoj, kaj li iras al vi, granda rivero, kaj petas vin lavi liajn piedojn. Sed vi nur ridetas kaj turnas la dorson.)

Alta montebeno, alta montebeno, mi kantas al vi. Vi kuŝas senmova alte super la arbaro. (La bienulo petas: venu malsupren, mi plugos vin per mia fera plugilo. Vi nur ridas, alta montebeno. — Venu plugi, vi diras.)

Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vi iras de la monto al la maro. Mi devas iri kontraŭe, kontraŭ via fluanta akvo, kiel salmo mi devas lukti kontraŭ la fluo, supren tra la torentoj.

La pastron mi serĉis, li forsendis min. Tiam mi mem legis la testamenton. La kontroliston mi serĉis, li batis min. Mi mem rebatis. La reĝon mi serĉis, li ne aŭskultis. Mi do mem estu mia reĝo.

Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vian fonton mi serĉos, mi vidos de kie vi prenas vian forton.

* * *

Noticoj el Härnösand 11 Novembris

La fuĝinta murdisto, lapono Nils Isakson, ŝajnas ankoraŭ restadi en la arbara regiono inter Junsele kaj Bergvattnet. Multnombraj perfortaîoj atestas la daŭre teruran sangavidon de la sovaĝulo. ¯uste antaŭ la aŭtuna buĉado unu bienulo en Mårdsjö perdis sian servistinon, kiu verŝajne estas prenita de la lapono. Knabeto malaperis en la setla vilaĝo de Björksele, kaj multaj terposedantoj povas rakontadi pri rabitaj provizoj kaj distranĉitaj fiŝretoj. Ĉar nun fine falis neĝo, la popolanoj tamen esperas baldaŭ neniigi la perfortulon.

Pastro Scherwinius en Ramsele dediĉis sian predikadon okaze de la tago de Ĉiuj Sanktuloj, kiam ĉeesto estas deviga ankaŭ por laponoj plej malproksime loĝantaj, al la terura fiago de la sovaĝulo. La prediko estis severa averto pri ĉia ribelo kaj malobeemo kontraŭ la superuloj, kiujn Dio metis por gvidi kaj gardi la popolon. La sama milda mano, kiu donas al ni la panon ĉiutagan, ankaŭ senindulge ekstermos ĉiun, kiu servas al Antikristo, diris pastro Scherwinius. Nia raportanto konstatis, ke liaj vortoj skuis kaj timigis la laponojn kaj kuraĝigis la lojalajn paro˛anojn de Ramsele.

* * *

— Nu jes, bone, mia kara, vi demandas pri patrino mia, ĉu? Jes ja, patrino mia, sciu, ŝi vere povis rakonti multajn aferojn, jes vere. Pri la supernatura, pri tiaj estuloj kies nomojn oni prefere ne elparolu, nu, la malgrandaj, ĉu ne, kaj tiuj en la akvo, kiuj tiras, tiras… Jes ja, kaj antaŭsentoj, kaj ĉiaj aferoj. Kaj sciu, ŝi rakontis pri tiu, nu, tiu Nils Lapono, kiu vivis… oni diras, ke li vivis en nia arbaro antaŭ multaj benitaj jaroj. Jes, sciu, mia kara, en tiu tempo vivis ja laponoj ĉe ni, en nia paro˛o, nu bone, ili nun jam longe estas for, sed la avino de patrino mia, ŝi bone memoris ilin. Jes, vere. Kaj oni diras, ke tiam vivis unu, kiu nomiĝis Nils Lapono. Nu, tiuj laponoj, ili ja estas nigraharaj kaj malaltaj, sed Nils Lapono estis giganto, pli ol sep futojn alta, diris patrino, jes, tion ŝi aŭdis de sia avino. Kaj grandan barbon li havis, ĝis la genuoj. Nu, sciu, li mortigis ursojn per siaj nudaj manoj, kaj li mem loĝis en ursejo. Sed, li estis plej severa al la homoj, jes ja, li estis vere granda murdisto, kaj neniam la homoj iris solaj en la arbaron. Kelkaj diras, ke li manĝis infanojn, mi pensas ke li preferis knabinojn… Kaj sciu, la avino de patrino mem renkontis viron, kiu propraokule vidis tiun Nils Laponon, jes ja, mia kara, tio estas la pura vero!

* * *

8 km post la kapelo de Varpsjö (kun altara pentraîo el 1862) situas la t.n. Lapona groto, proksimume 800 m de la gubernia ŝoseo 354. Parku la aŭton ĉe la privata vojo al Rutströmselet, sekvu tiun ĉ-aŭ 200 m kaj poste arbaran vojon maldekstren. La kavo nuntempe ne estas tre impresa, sed laŭ la popola legendo ĝi estis la nesto de giganto, nomita Nils Lapono, kiu estis duone homo duone urso. Ĉiun novjaron oni devis doni junan virgan virinon kiel tributon al la giganto, por certigi ke li ne trafu la loĝantaron per murdo kaj fajro.

Glosoj:

goato  lapona kabano el lignaj fostoj, betulŝelo, torfo
sejto  ŝtona aŭ ligna kultobjekto de lapona paganismo

reveni al Denaska kongresano
返回 Denaska kongresano 目录

绿网,中国世界语网站
Verda Reto, ĉina esperanta retejo
https://reto.cn

阅读次数 91 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。