RENKONTIĜO KUN BOACO

RENKONTIĜO KUN BOACO

(Honora mencio en la Belartaj Konkursoj de 1988)

Lastan someron ni iris al Nordkabo. Kiel miloj da samlandanoj ni kondukis nian aŭton milojn da kilometroj norden por rigardi la noktomezan sunon brili el nordo super la mara horizonto.

Tien ni iris laŭ la fjordoj, mirinde belan vojon, almenaŭ kiam ni kuraĝis rigardi. Ĉe Nordkabo ni dum kelkaj horoj gvatis grizan maron, grizan ĉielon kaj niajn brakhorloĝojn, du noktojn en vico. Poste ni turnis nin suden kaj prenis vojon tra la internaj regionoj. Tiel bela kaj timiga kiel la fjorda vojo, tiel teda kaj enuiga estis tiu vojo tra mizera arbaro kaj marĉoj. Kaj tamen nia ĉefa memoro de la ferioj estas el tiu reveturado suden.

Ĉe iu dezerta ŝoseo proksime de la Muonia Rivero grego da boacoj trankvile promenis laŭ la vojrando. Ni malmulte atentis, ĉar ni jam alkutimiĝis al tiuj bestoj kaj ilia stranga trotado, simila al fluanta akvo. Mi nur ion diris pri la eblo trovi boacan kornon, se ni irus iom for de la ŝoseo. Sed Hanne, mia edzino, opiniis ke se ni iun trovus, tiu verŝajne estus malnova kaj plena de vermoj, kiujn ŝi ne deziris kunporti al nia lando kaj hejmo.

Tiam unu besto saltis tuj antaŭ nin. Mi reflekse turnis maldekstren, sed vane. Forta, obtuza bruo, la aŭto skuiĝis, kaj mi sentis la bruston premiĝi al la sekurzono. Haltinte ni konstatis, ke koliziis kun ni bela granda virboaco. Ĝi ne sangis sed kuŝis morta sur la pavimo. Ni ŝovis ĝin flanken. Sur la kapoto estis malprofunda kavo, sed nenio grava. — Ni devas raporti al iu! diris Hanne.

— Al kiu? mi demandis. Estas ja besto kiu libere vagas, centojn da kilometroj. Pli-malpli sovaĝa bruto. Nekredeble, ke oni ne ŝirmas la ŝoseon kontraŭ ili. Estas ja mortdanĝere!

— Sendube, ĉiuokaze por ĝi, diris la kara edzino, karesante la felon. Cetere, vi bone scias , ke ĝi havas posedanton, kiun spertulo povas identigi laŭ la orela signo. Tute ne estas besto sovaĝa!

— Ĉiuokaze ni ne scias legi tiun laponan alfabeton, kaj la ĉirkaŭaîo estas dezerta, eĉ la ŝoseo. Ni pluiru!

Hanne hezite prenis lokon en la aŭto, kaj ni ekiris. Kiam post nur du kilometroj ni preterpasis bieneton, kie fumo leviĝis el la kamentubo, ŝi decidis:

— Haltu. Ni iros sciigi pri la boaco.

Mi sekvis ŝin. La bienulo estis hejme, la kafo staris surtable, almenaŭ ia supo, kiun li nomis kafo, kaj ni komencis klarigi kion ni volis komuniki. Ni interparolis dum longa tempo, ni germane kaj angle, li sendube finne kaj svede, kaj ĉiuj tri per la internacia lingvo de gestoj, kies gramatiko kaj radikaro tamen montriĝis surprize malgranda.

Resume: nia informo tre amuzis lin, por ne diri ĝojigis. Laŭ li, la laponaj boacbredistoj intence pelas la bestojn al la ŝoseo por ke aŭtoj mortigu ilin, ĉar por tiel mortigita boaco la ŝtato donas kompenson. Precipe post Ĉernobilo tio estas la ĉefa maniero akiri monon per boacoj.

Mi ne povas diri, ke mi kredis lin. Lia diro, aŭ ĉu mi diru lia teatra prezentado, al mi ŝajnis fonti el antagonismo inter la bienulo kaj la boacisto — jen simpla esprimo de nacia antaŭjuĝo. Malgraŭ tio ni konkludis, ke ne plu indas raporti la akcidenton al iu. Sekve ni adiaŭis la nordan bienetulon kun la intenco pluiri suden.

Ekironte mi tamen memoris unu aferon: ni forgesis fotografi la boacon. Fakte, ankoraŭ mankis al ni taŭga portreto de boaco, ĉar la malĝentiluloj ĉiam forkuris, kiam ni haltis kaj levis fotoaparaton. Mi decidis reiri la mallongan distancon por eternigi la forpasintan beston. Verdire, al Hanne la ideo ne plaĉis, sed ŝi ne rifuzis kuniri.

La boaco kuŝis vojrande. Mi kun peno ŝovis ĝin al apuda roko por iom apogi ĝian kapon. Ĝi eĉ ankoraŭ ne malvarmiĝis. Nia vizito ĉe la bienulo do eble ne daŭris tiel longe, kiel ŝajnis al ni? Farinte unu foton mi ekhavis pli bonan ideon. Mi malvestis mian jakon, metis ĝin sur la ŝultrojn de la mortinta besto kaj krome pendigis mian binoklon ĉirkaŭ ĝian kolon. Mian karan edzinon mi volis starigi apude, sed ŝi ne volis kunpozi. Kiom pli malfacile instrukcii al viva aktoro ol al mortinta! Nu, kun aŭ sen Hanne, mi volis fari la amuzan portreton, sed rigardante tra la okulario mi preskaŭ svenis. Senpova mi devis vidi la bestaĉon leviĝi, îeti tien-reen la kapon, salteti, kaj forkuri de la ŝoseo, vestita per bonkvalita lanjako kaj taŭga japana binoklo.

Kompreneble mi klopodis sekvi ĝin. La rezulton ne necesas priparoli. Kaj kiel la kara leganto sendube jam divenis, mia monujo kaj pasporto kuŝis en jakpoŝo. Mi preferas ne detale priskribi la interparolon en la banko, kie mi devis anonci la malaperon de niaj vojaĝĉekoj. Se tiuj nordaj ŝtatoj almenaŭ aliĝus al la Eŭropa Komunumo, tiel ke ne plu necesus al ni pasporto! Sed ne, ankaŭ ĉe la polico mi devis ripeti la historion: ”ne sinjoro, mi tute ne ŝercas; jes, mi estis tute sobra; ne, en mia lando efektive neniam okazis al mi kolizio kun sovaĝa besto; jes, sendube nia ambasado sendos taŭgajn vojaĝdokumentojn.”

Nun, kiam homoj demandas pri la vojaĝo al Nordkabo, mi diras simple: ”Nu, la noktomeza suno efektive estas neforgesebla spektaklo, sed la veturado estas iom tro longa kaj enua.”

reveni al Denaska kongresano
返回 Denaska kongresano 目录

绿网,中国世界语网站
Verda Reto, ĉina esperanta retejo
https://reto.cn

阅读次数 116 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。