SPURO EN BLANKO

SPURO EN BLANKO

(1989)

En la kvina tago eksplodas printempo. Estas la dek kvara de majo, kaj ĝis nun la du amikoj havis normalan veteron — iom da suno, iom da nuboj, malforta vento kaj ĉirkaŭ kvin gradoj tage. Nur malfrue en la posttagmezoj la neĝo fariĝis tro malseka kaj peza, sed tiam ili kutime haltas por tagmanĝi kaj starigi la tendeton. Sed en la kvina tago ili jam matene sentas, ke ekde hodiaŭ estos finitaj la komfortaj tagoj, kaj komenciĝos io pli laboriga. La suno brilas de malhelblua duonsfero, kaj en la aero estas humida odoro de pigmebetulo kaj musko, kiu penetras de sube tra la neĝo.

De la turistaj domoj ĉe Alisjavri ili iras orienten, supren sur modera deklivo. Maldekstre ĉe la lago ili vidas de malproksime dometojn kaj goatojn en lapona somervilaĝo. Supre sur la deklivo venas iom da freŝa vento, kiu sekigas la ŝvitgutojn sur iliaj fruntoj, kaj la neĝo estas sufiĉe glita kiam ili pasas sur la lagetoj Ĉaĝajavrit.

Antaŭ ol gliti malsupren de la unua ŝtupo kiu kondukas en la Vistas-valon, ili paŭzas por kuiri kafon. Irante sudorienten ili alfrontos la sunon, kies senvualajn radiojn multobligas la ĉirkaŭanta blanko. Eĉ kun sunokulvitroj kaj viziera ĉapo ili suferas de tiu ĉionpenetra lumo. Nu, plendi estus sendanke, ĝuste tio ĉi ja logis ilin turisti en la neĝa nordo. Por la unua fojo ili turnas sin for de la suno konstruante sian bivakan kafejon. Kiel kutime ili ŝovas la skiojn oblikve en la neĝon, fosas kavon por la piedoj, lokigas ĉiu sian plastan tatamon al la skioj kaj sidiĝas-kuŝiĝas kvazaŭ sur luksan ripozfotelon ĉe iu Mediteranea plaĝo.

— Estos ŝvita tago, rimarkigas Peter.

— Mi ŝvitas eĉ kuŝante, ĝemas Johan. For la ĉemizon, sed diable, kial mi hodiaŭ metis longan kalsonon? Devas esti pli ol dek kvin gradoj, kaj suno kiel veldflamo.

— Nu, la varmon ni eltenos per iom da striptizo. Min pli maltrankviligas la neĝo. Pli sube en la valo ni havos iom da laboro treni nin antaŭen. Se entute restos neĝo.

La timo de Peter estas komprenebla. Efektive la minaco estas duflanka: tro malmulte da neĝo — kio devigos ilin promeni, kun la skioj surŝultre — aŭ tro multe da degelanta, malseka neĝo, kiu ne plu kapablos subteni skianton. Al la du riskoj aldoniĝas tria: riveretoj kiuj ŝvelos, rompante la glacitavolon kiu kovris ilin, barante la vojon al vagantaj turistoj. Post la paŭzo ili daŭrigas, glitante malsupren sur deklivo kiu rigardas suden, do estas elmetata al la sunbrilo. En la malseka poroza neĝo ne eblas ĝiri, sekve ilia vojo malsupren prezentas zigzagon; en ĉiu zigo kaj en ĉiu zago restas kavo fosita de iliaj postaîoj, kubutoj, genuoj, ŝultroj, kapoj. Bone. Jen ili malsupre sur la pli ebena fundo de la valo.

Dum certa tempo la neĝo ankoraŭ estas skiebla, same glita antaŭen kiel malantaŭen. Nu, tie ĉi, kie mankas altaîoj, la retroglito ne tiel ĝenas. Ili deprenas la longmanikajn ĉemizojn kaj la kontraŭneĝajn gamaŝojn por pli efike aerumi la korpon. Vidiĝas la unuaj torditaj miskreskintaj betuloj laŭlonge de Vistasjokka, la rivero kaŝita sub neĝa kovrilo. Dekstre altiĝas la monto Unna Vistasĉokka, kun aspekto de malhela ŝipego naviganta suden. Maldekstre imponas la sulkaj krutaîoj de Bogiĉokka kaj Vassaĉorru, peze nigraj. Antaŭ ili la Vistas-valo sinuas sud-orienten, kaj super ĝi la blanka suno. La blanko de la tero agace turmentas la okulojn; nur sur la nigraj skeletoj de kompatindaj arbetoj eblas ripozigi la rigardon.

Je tagmezo ili denove sentas la neĝon bremsi ilian skiadon. Proksime de la dua ŝtupo malsupren en la valon ili haltas por lunĉi. Ili trovas lokon kie estas truo en la neĝa tegmento de la rivero, kaj kie oni povas atingi ĝian akvon. Estas akrobata tasko ĉerpi akvon el tia profunda fonto, evitante mem enfali, sed tiel ili ĉi-foje ne bezonas degeligi neĝon, kio ŝparas tempon kaj alkoholon por la hejtilo. La fajreto susuras, la supo bolas kaj ĉirkaŭe nekalkulebla nombro da lagopoj priridas la du turistojn.

— Venontfoje ĉu ni ne iru en marto? suspiras Johan digestante la supon kaj krakpanon.

— En marto? Nu, volonte en marto, sed tiam vi ne povos tiel eksponi la pneŭojn de via ventro. Kial ne en decembro? Kristnasko en Laponio, ĉu? Ni eĉ povus viziti Sanktan Nikolaon…

— Li ja ne estas hejme kristnaske; ĉu vi neniam spektas televidon? Nur diru, kiu el ni portos la kristarbon. Pensu, neniom da suno, absolute garantiite!

— Kaj neniom da ŝvito, same garantiite!

Post lunĉo ili reprenas la vojon. Ŝajnas ke iu trolo sidas malantaŭe sur la skioj. Ili ŝmiras parafinon sub la skioj, sed vane. Kun peno ili malrapide trenas sin malsupren de la deklivo, kvazaŭ en melaso. Poste, sur la ebeno, la irado tute haltas. Ili trovas sin profunde sub la pruo de la ŝipego Unna Vistasĉokka, kaj nun ekaperas la flankoj de Bossusĉokka kaj la dinosaŭra dorso de Siehtagas. Restas kvin kilometroj al la turista dometo de Vistas, kaj tridek kvin al la vilaĝo Nikkaluokta, kun vojo, kafejo kaj aŭtobushaltejo. Daŭrigi nun ne plu eblas. — Estas du ebloj, diras Peter. Unue, iri alten, sur la montflankoj, kie estas pli malvarme kaj malpli da poroza neĝo. Sed jene tio ne eblas. La valflankoj tie ĉi ja estas nigraj krutaîoj kaj falaîoj. Ne, tio ne fareblas, Ili studas la mapon. Fakte, nur post pluraj kilometroj, ĉe la Vistas-dometo, ili povus supreniri la nordan deklivon. Sed kiel poste transiri la ravinojn Vassagorsa kaj Njuovĉagorsa?

— Ne, restas nur la dua eblo, iri nokte. Sed ĉu ĉi-nokte estos sufiĉe malvarme? Kiam leviĝas la suno?

— Ĉiuokaze antaŭ mi, kutime. Nu, ĉirkaŭ la dua kaj duono, mi pensas.

— Do, je la dua ni ekiros. Ĝis tiam ni restos tie ĉi kaj klopodos iomete dormi vespere. Sed ĉu indas starigi la tendon? Jes, vespere ni verŝajne volos havi ĝin, do prefere ni aranĝu ĝin jam nun.

La du amikoj denove serĉas taŭgan ripozejon kun la ĉefa komfortaîo — fluanta akvo. Penege ili paŝon post paŝo levas kaj remetas la skiojn, gliti ne plu eblas tra la profunda kaj peza degelaîo. Ili starigas la malgrandan tendon, preparas novajn ripozfotelojn kaj ekatendas. Vespere venas iom da nuboj en okcidento, kaj la suno malaperas. De temp’ al tempo ĝi tamen ekbrilas tra la nuboj, antaŭ ol ĝin fine kaŝas Bossusĉokka.

Ŝajnas ke ili îus endormiĝis en la tendo, kiam bip-bipas la vekhorloĝo de Johan. Senvorte ili volvas siajn dormsakojn kaj tatamojn kaj enpakas la tendon. Matenmanĝi neniu emas je la dua horo. La sulkoj de laco kaj mishumoro en iliaj vizaĝoj tamen ebeniĝas, kiam Johan surmetante la skiojn surprize krias: ”Hej… mi glitas!”

Efektive, ilia vadado en la neĝo ŝajnas tiel îusa, ke estas malfacile kredi ke ili nun povas gliti sur ĝi. Sed tio vere eblas. Ne estas forta krusto sur la neĝo, tamen ĝi tute ŝanĝis karakteron. La melaso kandiĝis!

Malantaŭ ili, en nordo super la valo, roziĝas la ĉielo, sed ili ne havas intereson rigardi aŭroron. Rapide suden! Ili îetas sin antaŭen. Post unu horo ili preterpasas la dometon de Vistas kaj la buŝon de la Granda Reajda-valo, post ankoraŭ unu horo la Malgrandan. La trian flankvalon, la Gaskas-valon, ili ekvidas je la kvina kaj duono matene. Ili paŭzas por matenmanĝi antaŭ la dezerta ”Dometo de Lisa”. La suno ankoraŭ ne atingas la valfundon, sed ili povas sekvi ĝian rampadon malsupren sur la deklivo de la longa montodorso Gogiĉorru, kiu etendas sin de tie ĉi dudek kilometrojn ĝis Nikkaluokta, la celo de ilia skiado.

— Estos plej bone iri laŭ la nord-orienta flanko de la valo; tie restos ombro plej longe.

Peter studas la mapon, maĉante moliĝintan krakpanon kun ŝmirfromaĝo.

— Eble oni eĉ povos iri alten sur la deklivo, se necese, supozas Johan.

— Tiuokaze ni devos tre alten, ĉar tie ĉi malsupre estas arbaro sur la deklivoj. Kaj ankoraŭ estas tiuj gorsoj, tiuj damnitaj ravinoj. Rigardu! Jen Roavigorsa, jen Marfigorsa, jen Gajpugorsa kaj Guppusgorsa. Ni devus iri super tiu krutaîo, sur nivelo de mil unucent metroj! Ne eblas. Ni devos treni nin sur la valfundo. Kaj se la neĝo haltigos nin, bone, ni do dormos ĝis la sekvonta nokto.

— Kaj maltrafos la buson! Kaj la trajnon! Nia kuŝvagono iros sen ni! Neniam!

— ”Neniam”, tiu vorto ne troviĝas en Laponio.

— Ĉiuokaze, enpaku tiun ŝmirfromaĝon, aŭ mi vaksos viajn skiojn per ĝi. Ek al Nikka!

Ili daŭrigas la iradon kun novaj fortoj post la manĝo. Tamen, duonvoje al Nikkaluokta ili jam iris normalan tagdistancon kaj komencas senti, ke ili preskaŭ neniom dormis. Kaj la neĝo ne plu estas same glita kiel nokte, aŭ ĉu ekrezistas iliaj kruraj muskoloj? La valo larĝiĝas, la betuloj multiĝas kaj formas veran arbaron, kaj ambaŭflanke de la valo etendiĝas longaj montodorsoj, sen apartaj markoj. Ili ne plu sentas, ke ili avancas, kaj estas malfacile retrovi surmape, ĝis kie ili atingis. Ĉu restas dek aŭ dek kvin kilometroj? Trans la rivero la suno jam preskaŭ lumigas la valfundon, sed en ilia flanko restas ombro.

Ili devas denove halti por manĝi. Buljonon, panon, tason da kafo, avelojn kaj sekvinberojn. Kaj denove ek, kvankam la kruroj rigidiĝis kaj la dorso protestas preskaŭ aŭdeble. Ankoraŭ kilometron post kilometro. La suno aperas super Guppusĉokka. Preskaŭ tuj ili sentas ŝviton ekflui. Sur vasta marĉo Peter per unu piedo tretas tra la neĝotavolo en suban akvon. La irado estas ĉiam pli bremsata. Ili jam ne skias sed peze paŝas. La skipintoj fiksiĝas sub grandera neĝo kaj faligas ilin surventre en la degelaîon.

Ili haltas. Antaŭ ili malfermiĝas vasta senarba areo, evidente lago aŭ granda marĉo. Laŭ la mapo ĝi devas esti Vidnarjavri. Ili mezuras. Al la vojo kaj ponto trans Vistas-riveron restas kvar kaj duona kilometroj. Por elita skisportulo sur preparita spuro tio egalus dek minutojn. Dek minutojn al la aŭtobuso! Por ili mem, sen spuro kaj kun pezaj dorsosakoj, en la kondiĉoj de la lasta nokto, tio egalus unu horon. Sed nun — ĉu ili devos atendi ĝisnokte? Peter ŝajnas konvinkita pri tio:

— Ne plu metron!

— Sed homo… Nur kvar kilometrojn!

— Kaj duonan. Kaj eĉ tiun duonan mi ne kapablos. Paciencon, Johan. Vi devas akcepti, ke ni ne regas la naturon. Adaptiĝu al la cirkonstancoj!

— Bone. Prenu sekvinberojn. Mi faros iom pli da kafo, kaj poste ni vidos.

Muntante la hejtilon Johan levas la kapon kun forestanta rigardo. ”Ŝŝŝ”, li diras kaj ekstaras, serĉante ion en malproksimo. Baldaŭ ankaŭ Peter aŭdas la sonon, la bruon, kiel zumado de obstina vespo, ordinare tiel ĝena, sed nun la plej bela kiun oni povus imagi.

— Neĝoskotero, konstatas Johan.

— Sendube survoje de Nikka supren laŭ la valo.

— Kion vi opinias pri ĝia spuro?

— La samon kiel vi. Kvazaŭ vojo farita sole por ni.

— Mi kredis, ke ne plaĉas al vi tiuj ĝenaj insektegoj, kiuj ellasas rubgason en virgan naturon?

— Ĉu mi diris tion? Sendube mi ekskludis la utilan trafikon.

— Kiel ekzemple tiun, kiu kreas por ni skieblan spuron.

— Ĝuste tiel. Do, ek al la spuro!

Glosoj:

goato

lapona kabano el lignaj fostoj, betulŝelo, torfo tatamo

(tie ĉi:) mato el izola plasto, uzata kiel matraco dum kampado

gorso

(Laponia) ravino, valeto

neĝoskotero

motorsledo, malgranda veturilo kun antaŭaj glitiloj kaj posta raŭpo por irado sur neĝo

 

reveni al Denaska kongresano
返回 Denaska kongresano 目录

绿网,中国世界语网站
Verda Reto, ĉina esperanta retejo
https://reto.cn

阅读次数 96 legintoj

发表评论

您的电子邮箱地址不会被公开。