Mil Naŭcent Okdek Kvar

La principoj de Novparolo

Novparolo estis la oficiala lingvo de Oceanio, kaj estis pretigita por plenumi la ideologiajn bezonojn de Engsoco, t.e. Angla Socialismo. En la jaro 1984, ankoraŭ neniu uzis Novparolon kiel sian solan komuniko- metodon, parole aŭ skribe. La ĉefartikoloj en La Tempoj estis verkitaj en ĝi, sed tio estis tour de force kiun povas fari nur specialisto. Oni anticipis ke Novparolo estos fine anstataŭinta Oldparolon (kion ni nomas la norma Angla) je proksimume la jaro 2050. Intertempe, ĝi konstante progresis, ĉiuj Partianoj pli kaj poli emis uzi Novparolajn vortojn kaj gramatikaĵojn en sia ĉiutaga parolado. La versio uzata en

1984, kaj kompilita en la Naŭa kaj Deka Eldonoj de la Novparola

Vortaro, estis provizora, kaj enhavis multajn superfluajn vortojn kaj arkaikajn formojn, kiuj estos poste subpremitaj. Ni okupas nin pri la fina, perfektigita versio, kompilita en la Dekunua Eldono de la Vortaro.

La celo de Novparolo estis ne nur provizi esprimmetodon por la mondkoncepto, kaj mensaj kutimoj, taŭgaj por la disĉiploj de Engsoco, sed ankaŭ malebligi ĉiun alian pensmetodon. Oni intencis ke post la definitiva fina adoptiĝo de Novparolo, kaj la forgesiĝo de Oldparolo, hereza penso — t.e., penso nekongrua kun la principoj de Engosoco — estos tutvere nepensebla, almenaŭ tiom, kion la penso dependas de vortoj. Ĝia vortaro estis tiel konstruita, ke ĝi donis ekzaktan, kaj ofte tre subtilan, esprimon por ĉiu signifo kiun Partiano povus konvene voli esprimi, kaj samtempe ĝi malebligis ĉiujn aliajn signifojn, kaj ankaŭ la eblon atingi ilin per nerektaj metodoj. Tio estis efektivigita parte per la inventado de novaj vortoj, sed ĉefe per la eliminado de nedezirindaj vortoj, kaj per forpreno de neortodoksaj signifoj de la ceteraj vortoj, kaj laŭeble de ĉiuj duarangaj signifoj entute. Kiel unu ekzemplo: la vorto

“libera” ankoraŭ ekzistis en Novparolo, sed ĝi estis uzebla nur en tiaj diraĵoj kia “Ĉi tiu hundo estas libera de pedikoj” aŭ “Ĉi tiu kampo estas libera de fiherboj”. Ĝi ne estis uzebla kun sia malnova senco “politike libera” aŭ “intelekte libera”, ĉar la politika kaj intelekta liberecoj ne plu ekzistis, eĉ kiel konceptoj, kaj tial estis neeviteble sennomaj. Tute aparte de la subpremiĝo de klare herezaj vortoj, reduktado de la vortaro estis opiniata esti celo en si mem, kaj neniu ne nepre necesa vorto estis permesata transvivi. Novparolo estis pretigita ne por plivastigi, sed por malvastigi, la pensokampon, kaj tiu celo estis nerekte helpata per minimumigo de la nombro da vortoj.

Novparolo estis fondita sur la Angla lingvo, kiel ni nun konas ĝin, kvankam multaj Novparolaj frazoj, eĉ kiam ili ne enhavis nove kreitajn vortojn, estus apenaŭ komprenataj de Anglalingva parolanto niatempa.

Novparolaj vortoj estis dividitaj en tri apartajn klasojn, konatajn kiel la A-, B-, kaj C- vortojn. Estos pli simple diskuti ĉiun klason aparte, sed la gramatikaj propraĵoj de la lingvo estos diskutitaj en la sekcio dediĉita al la A-vortoj, ĉar la samaj reguloj validis por ĉiuj tri kategorioj.

La A-vortoj

La A-grupo de vortoj konsistis el la vortoj necesaj por la ĉiutaga vivo — ekz. manĝado, trinkado, laborado, vestado, supreniro kaj malsupreniro de ŝtupoj, veturado, prizorgado de ĝardenoj, kuirado, k.s.

Ĉi tiu kategorio konsistis preskaŭ nur el vortoj kiujn ni jam posedas, kiaj bati, kuri, hundo, arbo, sukero, domo, kampo — sed kompare kun la nuntempa Angla vortaro, ilia nombro estis malgrandega, kaj iliaj signifoj estis multe pli rigide difinitaj. Ĉiuj ambiguoj kaj signifomodifoj estis forprenitaj el ili. Laŭeble, Novparola vorto de ĉi tiu klaso estis simple stakata sono esprimanta unusolan klare komprenatan koncepton. Estus tute neeble uzi la A-vortaron por literaturaj celoj, aŭ por politika aŭ filozofia diskuto. Ĝi estis intencita nur por esprimi simplajn celplenajn pensojn, kiuj kutime temas pri konkretaj objektoj aŭ fizikaj agoj.

La gramatiko de Novparolo havis du elstarajn propraĵojn: La unua el ili estis la preskaŭ plena interŝanĝebleco de la diversaj partoj de la parolo. Ĉiu vorto en la lingvo (principe tio estis aplikebla eĉ al tre abstraktaj vortoj kiaj “kvazaŭ” aŭ “kiam”) estis uzebla aŭ kiel verbo, substantivo, adjektivo, aŭ adverbo. Inter la verba kaj la substantiva formoj, kiam ili havis komunan radikon, neniam estis vario, kaj tiu regulo mem necesigis detrui multajn arkaikajn vortformojn1. La vorto

“penso” [Angle: thought], ekzemple, ne ekzistis en Novparolo. Ĝian lokon prenis “pens” [think], kiu servis kaj kiel substantivo kaj kiel verbo.

Neniu etimologia principo estis observata tiurilate: kelkfoje la origina substantivo estis elektita, alifoje la verb. Eĉ kiam substantivo kaj verbo kun parenca signifo ne estis etimologie konektitaj, unu aŭ la alia el ili 1.

Ĉar en klasika Esperanto la principo adoptita de Novparolo estas kutima, estas malfacile traduki ĉi tiun sekcion. Ĝenerale, mi citas la nuntempajn Anglalingvajn vortojn per kursivoj, kaj penas laŭeble doni la celatan sencon inter citosignoj “ ”. —

Trad. estis ofte subpremita. Ekzemple, ne estis vorto cut [tranĉI], ĝian signifon sufiĉe esprimis la substantiv-verba knife [= “tranĉil”].

Adjektivoj estis formataj per la sufikso -ful1 aldonita al la substantiv-verbo, kaj adverboj per la aldono de -wise. Tiel, ekzemple, speedful signifis “rapida” kaj speedwise signifis “rapide”. Certaj el niaj nuntempaj adjektivaj, kiaj good [“bona”], strong [“forta”], big [“granda”], black

[“nigra”], soft [“mola”] estis konservataj, sed ilia nombro estis tre malgranda. Oni havis malmultan bezonon uzi ilin, ĉar preskaŭ ĉiu adjektiva signifo estis akirebla per aldono de -ful al substantiv-verbo.

Neniu el la nun ekzistantaj adverboj estis konservata, escepte de tre malmultaj kiuj jam finiĝas per -wise2: la finaĵo -wise estis senvaria. La vorto well [bone], ekzemple, estis anstataŭigata per goodwise.

Aldone, ĉiu vorto —ankaŭ ĉi tio estis principe aplikebla al ĉiu vorto en la lingvo — estis negativebla per aldono de la afikso un- [“mal-], aŭ estis plifortigebla per la afikso plus [“pli”] aŭ, por ankoraŭ pli da emfazo, duobleplus [“duoble pli” t.e. “-eg-”]. Tiel, ekzemple, uncold signifis “varma” [cold = “malvarma”], kaj pluscold kaj doublepluscold signifis, respektive, “tre malvarma” kaj “malvarmega”. Ankaŭ eblis, kiel en la nuntempa Angla, modifi la signifon de preskaŭ ĉiu vorto per prepoziciaj afiksoj kiaj anti- [“kontraŭ-”], post- [“post-”], up- [“supra/e-

”], down- [“malsupra/e-”], ktp. Per tiaj metodoj troviĝis eble enorme malgrandigi la vortaron. Havante, ekzemple, la vorton good [“bona”], ne necesis vorto kia bad [“mava”], ĉar la bezonata signifo estis egale bone — efektive, plibone — esprimita per ungood [“malbona”]. Nur necesis, rilate al ĉiu kazo kiam du vortoj formas naturan paron da kontraŭoj, decidi kiun el ili subpremi. Dark [“obskuro”], ekzemple, estas anstataŭigebla per unlight [“mallumo”], aŭ light [“lumo”] per undark

[“malobskuro”], laŭ onia prefero.

La dua distinga signo de Novparola gramatiko estis ĝia reguleco.

Kun kelkaj esceptoj ĉisube menciotaj, ĉiuj fleksioj observis unu regularon. Tiel, en ĉiuj verboj la preterito kaj la pasinta participo estis samaj kaj finiĝis per -ed [“-is/ita”]. La preterito de steal [“stelas”] estis stealed [“ŝtelis/ŝtelita”], la preterito de think [“pensas”] estis thinked

[“pensis/pensita”], ktp tra la lingvo; ĉiuj formoj kiaj swam [“naĝis/

  1. Ofte uzata en la nuna Angla lingvo por esprimi “(em)a”, ekz. thoughtful =

“pensema”.— Trad.

  1. Ofte uzata en la ĉiutaga Angla lingvo nuntempa, por formi adverbojn. Ekzemple, thoughtwise = “rilate al pensado”. — Trad. naĝita”], gave, brought, spoke, taken1, estis abolitaj. Ĉiuj pluraloj estis farataj per aldono de -s aŭ -es laŭbezone2. La pluraloj de man [“viro”], ox [“okso”], life3 [“vivo”] estis mans, oxes, lifes4. Komparo de adjektivoj estis senvarie farata per aldono de -er, -est, (good, gooder, goodest5, neregulaj formoj kaj la more/most-formoj estis malpermesataj.

La solaj klasoj de vortoj kiuj ankoraŭ estis permesataj inflektiĝi neregule estis la pronomoj, la korelativoj6, la demonstraj adjektivoj, kaj la helpverboj. Ĉiuj ĉi sekvis sian antikvan uzadon, escepte ke whom7 estis forlasita kiel nenecesa, kaj la shall, should [arkaikaj futur- kaj koncicional-formantaj vortoj] verbformoj estis forlasitaj, kaj ĉiujn iliajn uziĝojn anstataŭis will kaj would8. Ankaŭ estis certaj neregulaĵoj en la vortformado, kiuj aperis pro la bezono rapide kaj facile paroli. Vorto malfacile prononcebla, aŭ facile misaŭdata estis opiniata, pro tio, esti malbona vorto: kelkfoje, tial, por eŭfonio, ekstraj vortoj estis enmetitaj en vorton aŭ arkaika formo estis konservata. Sed tiu bezono sentiĝis plejparte rilate al la B-vortoj. Kial oni opiniis prononcfacilecon tiom grava estos klarigite poste en ĉi tiu eseo.

La B-Vortoj

La B-grupo de vortoj konsistis el vortoj kiuj estis intence konstruitaj por politikaj celoj: vortoj, t.e., kiuj ne nur ĉiam havis politikan rilaton, sed estis intencitaj trudi dezirindan mensan staton al la persono uzanta ilin. Sen plena kompreno de la principoj de Angsoco,

  1. Neregulaj formoj de la verboj swim [naĝi], give [doni], speak [paroli], take [preni]. —

Trad.

  1. -s estas kutime uzata por pluraligi singularon kiu finiĝas per vokalo, kaj -es singularon kiu finiĝas per konsonanto, kun multaj esceptoj. — Trad.

“viro/homo, okso, vivo”— Trad.

  1. En la norma Angla lingvo: men, oxen, lives — Trad.

“Bona, pli bona, plej bona”, kiuj en la Angla lingvo havas tre neregulan formon: good, better, best; multaj adjektivoj en la norma Angla lingvo ne permesas la kutimajn -er, kaj -est kaj postulas la uzon de helpa vorto: more (pli), most (plej). — Trad.

  1. The relatives: klaso de vortoj kiuj ĝenerale, sed ne tute, sekvas skemon similan al tiu de la Esperantaj korelativoj.

“kiun”, estas plejofte anstataŭigata per senkaza uzo de la vorto who (“kiu”) en la konversacia norma Angla.

  1. “-os” kaj “-us” ĝenerale. La verbformoj kun shall kaj should plejparte estas arkaikaj en la Norma Angla, almenaŭ en neformala uzado. estis malfacile uzi tiujn vortojn korekte. Kelkfoje ili estis tradukeblaj en Oldparolon, aŭ eĉ per vortoj prenitaj el la A-vortgrupo, sed kutime tio necesigis longan parafrazon kaj ĉiam sekvigis la perdon de certaj supertonoj. La B-vortoj estis ia verba stenografio, ofte pakanta grandajn idekompleksojn en malmultajn silabojn, kaj samtempe pli precize kaj forta ol kutima lingvaĵo.

La B-vortoj estis senesecepte kunmetitaj vortoj.

Ili konsistis el du aŭ pli da vortoj, aŭ vortopartoj, kunfiksitaj en facile prononcata formo. La rezulta kunaĵo estis ĉiam substantiv-verbo, kaj inflektata laŭ la kutimaj reguloj. Ekzemple: la vorto goodthink1, signifanta, tre proksimume, “ortodoksio”, aŭ, se oni deziris rigardi ĝin kiel verbon, “pensi ortodokse”. La inflektoj estis: substantiv-verbo, goodthink; preterito kaj pasiva participo: goodthinked; aktiva participo, goodthinking; adjektivo, goodthinkful; adverbo, goodthinkwise; verba substantivo, goodthinker.

La B-vortoj ne estis konstruitaj laŭ iu etimologia plano. La vortoj el kiuj ili konsistis povus esti iujn ajn parolpartoj, kaj estis ordigeblaj kiel ajn, kaj distorditaj laŭ kiu ajn metodo, kiu faris ilin facile prononceblaj dum ankoraŭ la deriviĝo restis klara. En la vorto crimethink

(pensokrimo), ekzemple, la “pens” estis en la dua loko; kvankam en thinkpol (penspolico) ĝi estis en la dua loko, kaj en ĉi tiu vorto la vorto police [“polico”] perdis sian duan silabon. Pro la granda malfacileco atingi eŭfonion, neregulaj formoj estis pli oftaj en la B-vortgrupo ol en la A-vortgrupo. Ekzemple, la adjektivaj formoj de Minitrue, Minipax, kaj Miniluv [“Minivero, Minipaco, Miniamo”] estis, respektive,

Minitruthful, Minipeaceful, kaj Minilovely, simple ĉar trueful, paxful, kaj loveful estis iomete nefacile prononcataj. Principe, tamen, ĉiuj B-vortoj povis inflektiĝi, kaj ili ĉiuj inflektiĝis precize sammaniere.

Kelkaj el la B-vortoj havis tre subtiligitajn signifojn, apenaŭ komprenatajn de persono kiu ne mastris la tutan lingvon. Konsideru, kiel ekzemplon, tipan frazon el la frontartikolo de The Times kia

Oldthinkers unbellyfeel Ingsoc.2 La plej mallonga traduko de tio, farebla en Oldparolo, estus: Those whose ideas were formed before the Revolution cannot have a full emotional understanding of the principles of English

Socialism [“tiuj kies ideoj estis formitaj antaŭ la Revolucio ne povas havi plenan emocian komprenon de la principoj de Angla Socialismo”]. Sed

  1. El “bona” kaj “penso/pensi” — Red.

Laŭmorfologie: “Oldpensantoj neventrosentas Angsocon”. tiu traduko ne estas adekvata. Unue, por kompreni la plenan signifon de la Novparola frazo citita ĉisupre, oni devus havi klaran ideon pri kion signifas Angsoco. Kaj aldone, nur persono kies fundamento estis plene en Angsoco povus aprezi la plenan forton de la vorto bellyfeel

[“ventrosento/i”], kiu kunligas blindan, entuziasman akcepton, kian oni malfacile povus imagi nuntempe; aŭ de la vorto oldthink [“oldpenso/I], kiu estis nedisigebla de la ideo de fieco kaj dekadenco. Sed la speciala funkcio de certaj Novparolaj vortoj, el kiuj unu estis oldthink, ne tiom estis esprimi signifojn, kiom detrui ilin. Tiuj vortoj, neeviteble malmultaj, havis signifojn etenditajn ĝis ili enhavis tutajn grupojn da vortoj kiuj, ĉar ili estis sufiĉe esprimataj per unusola ĝenerala termino, estis sekve forlaseblaj kaj forgeseblaj. La plej granda malfacilo renkontata de la kompilantoj de la Novparola Vortaro ne estis inventi novajn vortojn, sed, inventinte ilin, certigi ilian signifon: t.e., certigi kiujn vortgrupojn ili nuligis per sia ekzisto.

Kunmetitaj vortj kiaj speakwrite

[“parolskribilo”] estis, kompreneble, troveblaj en la A-vortgrupo, sed ili estis nur utilaj mallongigoj kaj ne havis specialan ideologian koloron.

Kiel ni jam vidis rilate al la vorto “libera”, vortoj kiuj iam portis herezan signifon kelkfoje estis konservataj pro sia utileco, sed nur post la elpelo de la nedezirataj signifoj. Sennombraj aliaj vortoj, kiaj

“honoro”, “justeco”, “moraleco”, “internaciismo”, “demokratio”, “scienco” kaj “religio” simple ĉesis ekzisti. Manpleno da ĉionkovraj vortoj kovris ilin, kaj, kovrante ilin, abolis ilin. Ĉiuj vortoj grupiĝintaj ĉirkaŭ la konceptoj “libereco” kaj “egaleco”, ekzemple, estis enhavataj en la unusola vorto “penskrimo”, dum ĉiuj vortoj grupiĝintaj ĉirkaŭu la konceptoj “objektiveco” kaj “raciismo” estis entenataj en la unusola vorto “oldpenso”. Pli granda precizo estus danĝera. Kio necesis por

Partiano estis vidpunkto simila al tiu de la antikva Hebreo, kiu sciis, sen multon alian scii, ke ĉiuj naciaj aliaj ol lia propra adoras “falsajn diojn”.

Li ne bezonis scii ke tiujn diojn oni nomas Baalo, Oziriso, Moloĥo,

Aŝtaroto, ks.: verŝajne ju malpli li sciis pri ili, des pli bone estis por lia ortodokseco. Li konis “Javeon” kaj la ordonojn de “Javeo”: li sciis, sekve, ke ĉiuj dioj kun aliaj nomoj aŭ aliaj atributoj estas falsaj dioj. Iom simile, la Partiano sciis el kio konsistas ĝusta konduto, kaj laŭ ege svagaj, ĝeneralaj terminoj, li sciis kiaj malobservoj de ĝi estas eblaj. Lia seksa vivo, ekzemple, estis plene regata de la du Novparolaj vortoj

“sekskrimo” (seksa malmoraleco) kaj “bonsekso” (ĉasteco). Sekskrimo signifis ĉiujn ajn seksajn misagojn. Ĝi inkluzivis malĉastecon, adultadon, samseksamon, aliseksamon, kaj aliajn perversojn, kaj, aldone, normalan koiton faratan por si mem. Ne necesis nomi ilin aparte, ĉar ili estis egale kulpigaj, kaj, principe, puneblaj per morto. En la C-vortgrupo, kiu konsistis el sciencaj kaj teknikaj vortoj, eble necesis doni specialajn nomojn al certaj seksaberacioj, sed la ordinara civitano ne bezonis ilin. Li sciis kion signifas “bonsekso” — t.e. norma koito inter edzo kaj lia edzino, sole por naskigi infanojn, kaj sen korpa plezuro por la virino: ĉio alia estis sekskrimo. En Novparolo estis malofte eble sekvi herezan penson pli ol percepti ke ĝi estas hereza: post tiu punkto, ne ekzistis la necesaj vortoj.

Neniu vorto en la B-vortgrfupo estis ideologie neŭtrala. Tre multaj estis eŭfemismoj. Vortoj kiaj, ekzemple, “ĝojkampo” (gulago), aŭ

Minipaco (Ministrejo de Paco, t.e. Ministrejo de Milito) signifis preskaŭ la precizan malon de ilia laŭaspekta signifo. Kelkaj vortoj, aliflanke, montris malkaŝan kaj mokan komprenon pri la vera naturo de la

Oceania socio. Ekzemplo estis “prolmanĝo”, kio signifis la rubaĵan distraĵaron kaj falsajn informojn kiujn la Partio disdonis al la homamasoj. Ankaŭ, kelkaj vortoj estis ambivalentaj, ili havis la nuancon

“bona” aplikate al la Partio, kaj la nuancon “malbona” aplikate al ĝiaj malamikoj. Sed ankaŭ estis grandaj nombroj da vortoj kiuj unuavide aspektis nur mallongigoj, kaj kiuj akiris sian ideologian koloron ne per sia signifo sed per sia strukturo.

Laŭeble, ĉio kio havis, aŭ povus havi, ajnan politikan signifon estis metita en la B-vortgrupon. La nomo de ĉiu organizo, aŭ homgrupo, aŭ doktrino, aŭ lando, aŭ institucio, aŭ publika konstruaĵo, estis senvarie tranĉita por ricevi sian familiaran formon; t.e. por esti unusola facile prononcata vorto kun la plej malgranda nombro da silaboj kiu tamen konservas la originan derivon. En la Ministrejo de Vero, ekzemple, la

Departemento de Registroj, en kiu laboris Winston Smith, estis nomata

Regdepo; la Departemento de Fikcio estis nomata Fikdepo’ la Programo de Teleprogramoj estis nomata Teledepo, ktp. Oni faris tio ne nur por ŝpari tempon.

Eĉ en la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento, teleskopigitaj vortoj kaj frazoj estis unu el la karakterizaĵoj de la politika lingvuzo; kaj oni rimarkis ke la emo uzi tiajn mallongigojn estis plej forta en la totalismaj landoj kaj totalismaj organizoj. Ekzemploj estis vortoj kiaj Nazio, Gestapo, Kominterno, Inprekoro, Agitpropo.

Komence tiu kutimo estis adoptita kvazaŭ instinkte, sed en Novparolo ĝi havis konscian celon. Estis perceptite ke per tia mallongigo de nomo oni mallarĝigis kaj subtile ŝanĝis ĝian signifon, eltranĉante la plej multajn aludojn kiuj alie kroĉiĝus al ĝi. Ekzemple, la vortoj Komunista

Internacio elvokis kunmetitan bildon de universala homa gefrateco, ruĝaj standardoj, barikadoj, Karlo Markso, kaj la Pariza Komuno. La vorto Kominterno, aliflanke, sugestas nur strikte organizitan grupon kaj bone difinitan doktrinaron. Ĝi aludas al io preskaŭ tiel facile rekonata, kaj kun celo egale limigita, kiel seĝo aŭ tablo. Kominterno estas vorto direbla preskaŭ sen pripenso, sed Komunista Internacio estas frazo kiu devigas ke oni paŭzu, almenaŭ momente. Same, la aludoj elvokitaj de vorto kia Minivero estas malpli multaj kaj pli regeblaj ol tiuj elvokitaj de Ministrejo de Vero. Pro tio estiĝis la kutimo ne nur mallongigi kiam ajn eble, sed ankaŭ fari preskaŭ enorman zorgon ke ĉiu vorto estu facile prononcebla.

En Novparolo, eŭfonio superpezis ĉiun alian konsideraĵon, escepte de ekzakteco de la signifoj. Gramatika reguleco estis ĉiam oferata al ĝi, kiam tio ŝajnis necesa. Kaj tute prave, ĉar kio necesis, plejgrave por politikaj celoj, estis kurtaj neplenaj vortoj kun nemiskompreneblaj signifoj, kiuj estas rapide direblaj, kaj kiuj vekas minimumon da eĥoj en la menso de la parolanto. La vortoj de laB-grupo eĉ plifortiĝis per la fakto ke preskaŭ ĉiuj el ili estis tre similaj. Preskaŭ senvarie tiuj vortoj — bonpenso, Minipaco, prolmanĝo, sekskrimo, ĝojkampo,

Engsoco, ventropleno, penspolo, kaj sennombraj aliaj — estis vortoj kun du aŭ tri silaboj1, kun la emfazo distribuata egale inter la unua kaj la lasta silaboj. Ilia utiliĝo instigis babilecan paroladon, samtempe stakatan kaj monotonan. Kaj ĝuste tio estis la celo. La intenco estis estigi la paroladon, precipe la paroladon pri ĉiu temo ne ideologie neŭtrala, laŭeble plej sendependa de la konscio. Por la ĉiutaga vivo estis sendube necese, aŭ kelkfoje necese, pripensi antaŭ ol paroli; sed

Partiano petita fari politikan aŭ etikan juĝon devus kapabli elpafadi la korektajn opiniojn tiel aŭtomate kiel mitralo elpafanta kuglojn. Lia trejnado kapabligis lin fari tion, la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon.

Ankaŭ la fakto ke oni havis tre malmulte da vortoj uzeblaj. Relative al nia propra, la Novparola vortaro estis eta, kaj novaj metodoj redukti 1.

Temas pri la Anglaj vortoj: goodthink, Minipax, prolefeed, sexcrime, joycamp, Ingsoc, bellyfeel, thinkpol — prononcataj proksimume: gúdtínk, mínipáks, prólf íd, sékskrájm, ĝójkámp, íngsók, bélifl, tínkpól. — Trad. ĝin estis konstante elpensataj. Novparolo, efektive, diferencis de preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj, per tio ke ĝia vortaro ĉiujare malgrandiĝis anstataŭ pligrandiĝi. Ĉiu redukto estis gajno, ĉar ju malpli granda la kvanto da elektoj, des malpli granda la tento pensi. Oni esperis fine devigi komunikan paroladon fonti el la laringo tute sen partoprenigi la pli altajn cerbocentrojn. Tiu celo estis malkaŝe agnoskita en la

Novparola vorto anasparoli, kio signifis “kvaki kiel anaso”. Same kiel diversaj aliaj vortoj en la B-grupo, anasparolo estis signife ambivalenta.

Kondiĉe ke la opinioj elkvakitaj estis ordoksaj, ĝi indikis nur laŭdon, kaj kiam La Tempoj paroli pri unu el la Partiaj oratoroj kiel duobleplusbona anasparolanto ĝi varme kaj altestime laŭdis lin.

La C-Vortaro estis suplementa al la aliaj, kaj konsistis ekskluzive el sciencaj kaj teknikaj terminoj. Tiuj similis la aktuale uzatajn sciencajn terminojn, kaj estis konstruitaj el la samaj radikoj, sed oni, kiel kutime, zorgis ke ili estu rigide difinitaj, kaj ke al ili manku nedezirataj signifoj.

Ili uzis la samajn gramatikajn regulojn, kiel la vortoj en la aliaj du vortgrupoj. Tre malmultaj el la C-vortoj estis familiaraj aŭ en la ĉiutaga aŭ en la politika paroloj. Ĉiu sciencolaboristo aŭ teknikisto povis trovi ĉiujn bezonatajn vortojn en la listo dediĉita al lia propra fako, sed li malofte konis pli ol manpleneton de la vortoj troviĝantaj en la aliaj listoj. Nur tre malmultaj vortoj estis komunaj al ĉiuj listoj, kaj ne ekzistis vortaro esprimanta la sciencan funkcion kiel mensfunkcion, aŭ kiel pensmetodon, ĝeneralan kaj ne specife fakan. Efektive estis neniu vorto por “Scienco”. Ĉiu signifo, kiun ĝi povus iel havi, jam estis sufiĉe esprimita per la vorto Engsoco.

Per la ĉiantaŭa priskribo videblas ke en Novparolo la esprimado de neortodoksaj opinioj, super tre malalta nivelo, estis praktike neebla.

Kompreneble oni povis diri herezaĵojn tre krudajn, specon de blasfemado. Estus eble, ekzemple, diri ke Granda Frato estas malbona.

Sed tiu deklaro, kiu al ortodoksa orelo nur esprimis memevidentan absurdaĵon, ne estus subtenebla per rezonata argumento, ĉar la necesaj vortoj ne haveblis. Ideoj malamikaj al Engsoco estis esprimeblaj nur per svaga senvorta formo, kaj estis nomeblaj nur per tre ĝeneralaj terminoj kiuj kunigis kaj kondamnis tutajn grupojn da herezaĵoj sen difini ilin.

Efektive, oni povis nur uzi Novparolon por neortodoksaj celoj, se oni mallegitime retradukis kelkajn el la vortoj en Oldparolon. Ekzemple,

Ĉiuj homoj estas egalaj estis ebla Novparola frazo, sed nur samsence kiel Ĉiuj homoj estas ruĝharaj estas ebla Oldparola frazo. Ne enestis gramatika eraro, sed ĝi esprimis palpeblan malveron — t.e. ke ĉiuj homoj havas egalan dimension, pezon, aŭ forton. La koncepto pri politika egaleco ne plu ekzistis, kaj tiu sekundara signifo estis konsekvence elpelita el la vorto egala. En 1984, kiam Oldparolo ankoraŭ estis la norma komunika metodo, la danĝero laŭteorie ekzistis ke uzante Novparolajn vortojn oni eble memorus iliajn originajn signifojn.

En la praktiko ne estis malfacile por persono bone trejnita je duoblapenso eviti tion, sed post iometo da generacioj eĉ la ebleco de tia eraro estus malaperinta. Persono kreskinta kun Novparolo kiel la sola lingvo ne scius ke egala iam havis la sekundaran signifon “politike egala”, aŭ ke libera iam signifis “intelekte libera”, pli ol persono neniam aŭdinta pri la ŝako konscius pri la sekundaraj signifoj de damo kaj turo.

Estus multaj krimoj kaj eraroj kiujn li malkapablus fari, simple ĉar ili estis nenomeblaj kaj tial neimageblaj. Kaj estis antaŭvideble ke, pro la pasado de la tempo, la distingaj karakterizaĵoj de Novparolo fariĝos pli kaj pli emfazataj — dum ĝiaj vortoj fariĝos pli kaj pli malmultaj, iliaj signifoj pli kaj pli rigidaj, kaj la eblo misuzi ilin konstante malpliiĝos.

Kiam Oldparolo estos unufoje por ĉiam antikvigita, la lasta ligo kun la pasinteco estos tranĉita. La historio jam estis reverkita, sed fragmentoj de la pasinta literaturo plu vivis tie kaj tie, nesufiĉe cenzurite, kaj dum oni konservis scipovon je Oldparolo, eblis legi ilin.

Estonte, tiaj fragmentoj, eĉ se hazarde ili pluvivos, estos nekompreneblaj kaj netradukeblaj. Estis neeble traduki tekston

Oldparolan en Novparolon krom se ĝi temis pri iu teknika procedo aŭ pri iu tre simpla ĉiutaga ago, aŭ jam estis ortodoksa (bonpensa estus la Novparola esprimo). Praktike, tio signifis ke neniu libro verkita antaŭ proks. 1960 estus plene tradukebla. La antaŭrevolucia literaturo estis neeviteble ideologie tradukita — t.e. ŝanĝita sence kiel ankaŭ lingve.

Prenu kiel ekzemplon la bone konatan tekston el la [Usona] Deklaracio de Sendependeco:

“Ni proklamas ke ĉi tiuj veroj estas memevidentaj: ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj, ke ilia kreinto donis al ili certajn neŝanĝeblajn rajtojn, ke inter ĉi tiuj estas la vivo, la libero, kaj la peno esti feliĉa. Ke, por certigi tiujn rajtojn, Registaroj estis starigitaj inter la homoj, ricevante siajn povojn laŭ la konsento de la regatoj. Ke kiam iu ajn formo de Regado emas detrui tiujn celojn, la Popolo rajtas ŝanĝi aŭ abolicii ĝin, kaj starigi novan Registaron.”

Estus tute maleble traduki tion en Novparolon konservante la sencon de la originalo. Plejproksime al tia traduko estus sumigi la tutan tekston per la unusola vorto krimpenso. Plena traduko nur povus esti ideologia traduko, per kiu la vortoj de Jefferson estus ŝanĝitaj en panegiron pri absolutisma regado.

Granda parto de la pasinta literaturo jam estis, efektive, transformita tiel. Prestiĝo dezirindigis la konservadon de memoro pri certaj historiaj personoj, sed samtempe necesis akordigi iliajn agojn kun la filozofio de Engsoco. Diversaj verkistoj, kiaj Ŝekspiro, Miltono,

Svifto, Birono, Dikenso, kaj kelkaj aliaj, estis tial tradukataj: kiam la tasko estos finita, iliaj originaj verkoj, kun ĉio alia kio restis el la literaturo de la pasinteco, estos detruitaj. Tiuj tradukoj estis malrapida kaj malfacila afero, kaj oni ne anticipis ke ili estos finitaj ĝis la unua aŭ dua jardeko de la dudekunua jarcento. Ankaŭ estis vastaj kvantoj da simple utila literaturo — nemalhaveblaj manlibroj, ks. — kiuj estis traktendaj sammaniere. Ĉefe por lasi sufiĉan tempon por la prepara laboro de tradukado, la fina adoptiĝo de Novparolo estis fiksita por dato eble eĉ tiel malfrua kiel 2050.

附录 新话原则

新话是大洋国的官方语言,其设计是为了满足英社——即英国社会主义——的意识形态需要。1984年时,无论是口头上还是书面上,没人能用新话作为唯一的交流手段。《泰晤士报》的头条新闻就用新话写成,但那是特殊的技巧,只有专家才能做到。按计划,新话将在2050年前后取代旧话(也就是我们所说的标准英语)。同时新话将稳步扩大影响,党员的日常对话中也会更多地运用新话词语和语法结构。1984年使用的新话版本以及第九版和第十版《新话字典》中的条目都是临时性的,包含不少多余的词和过时的结构,之后都将废止。我们这里要讨论的是新话的最终完善版,即《新话字典》的第十一版。

新话不仅是表达媒介,用来表达与表现对英社忠实信徒来说恰当的世界观及思维习惯,而且还要让其他思考模式成为不可能。新话的真正意图是,旧话被遗忘、新话被彻底采用后,任何异端思想将永远不会出现在人们的脑海中,至少在思想以话语表达为基础的情况下做到这一点。而异端思想则是指与英社原则相悖的思想。新话的词汇之所以如此构建,是为了让党员在想要恰当表达各种意图时都能精准且时常能便捷地表达,从而排除存在有其他意图并通过间接途径使其得以表达的可能。要做到这一点,部分依靠新词汇的发明,但主要手段有两个:消灭不符合需要的词,并清除保留词汇的非正统含义,而且只要有可能,就将此词所有二级含义全部清除。简单举例,“free”(“自由”)一词仍存在于新话中,但只能用于陈述句,如“This dog is free from lice”(“这只狗身上没有虱子”)或者“This field is free from weeds”(“这片地没有杂草”),而不能使用其之前的含义,比如“politically free”(“政治自由”)或“intellectually free”(“思想自由”)。因为“政治自由”和“思想自由”已不复存在,因此有必要废止这类词语。而且废止不仅限于确实有异端性的词语,词汇数量的减少既是出发点也是落脚点。能省略不用的词汇都不能存在。新话的意图不是为了扩展思想范围,而是为了缩小它,将可以选择的词汇数量减少到最低,间接利于这一目的的达成。

新话的基础是我们现阶段掌握的英语,但很多新话句子,包括不含有新造词的句子也让我们现在说英语的人难以理解。新话的词汇分为不同的三类,包括A类、B类(复合词)以及C类。更为简明的方法是分别描述三类词汇,但语法上的独特性仅可在讨论A类词汇时提及,因为同样的规则均适用于这三类词汇。

A类词汇包括日常生活中需要用到的词。涉及吃、喝、穿、工作、穿衣、上下楼、乘车、培植、烹调等。这类词几乎都是我们已经掌握的词,例如打、跑、狗、树、糖、房屋、田野等,但同目前英语词汇相比,这些词数量极少,而且意义限定也更为严格。含义上的模糊和多层都要清除。只要有可能,这类新话词汇就只是表示单一明确概念的声音。绝不能用于文学目的或对政治、哲学的讨论,它的用途只是表达简单且有目的的思想,一般只涉及具体事物或身体动作。

新话语法有两个特点。一是不同词类几乎可以完全互换。任何一个词(原则上这甚至适用于“if”(“如果”)或“when”(“何时”)这样非常抽象的词)都可既用作动词,又用作名词、形容词或副词。若有同一词根,就没有形式上的变化,因此导致了许多古老形式的废止,例如,新话中并没有“thought”(“思想”),而是由“think”(“思考”)同时充当名词和动词。这种没有词源学规则可以遵循,有时保留原来的名词,有时保留原来的动词。甚至意义相近而词源无关的动词和名词也都取其中之一而废止另一个。例如,新话中没有“cut”(“切割”)一词,因有“knife”(“刀”)就够了。形容词可在兼做动词和名词的词后面加后缀“-ful”,副词加上“-wise”即可,例如“speedful”意为“迅速的”,“speedwise”意为“迅速地”。我们目前使用的有些形容词如“good”(“好”)、“strong”(“强壮”)、“big”(“大”)、“black”(“黑色的”)、“soft”(“柔软的”)等仍保留,但保留下来的总数很少。人们很少用到这些词,因为几乎任何形容词都可以在身兼动词和名词的词后加上“-ful”而得到。现有副词则被全部废止,极少数原来词尾是“-wise”的除外,这一词尾始终不变,例如“well”一词改用“goodwise”。

此外,任何词加上前缀“un-”就有了否定意义,或加前缀“plus-”就加重了语气,表示进一步强调则可以加上“doubleplus-”,这在原则上适用于新话里的所有词。例如,“uncold”(“不冷”)与“warm”(“温暖”)意义相同,而“pluscold”(“加冷”)和“doublepluscold”(“双倍加冷”)则代表“very cold”(“很冷”)和“superlatively cold”(“非常冷”)。和现代英语一样,也可以增加“anti-”“post-”“up-”“down-”等介词前缀来限定几乎所有词的含义。这种方法可以大大减少词汇量。比如,有了“good”,就不必有“bad”(“坏”),因为“ungood”(“不好”)足以表达同样的意义。只要两个词互为反义词,则只需决定废止哪一个即可,例如,“dark”(“黑暗”)可以用“unlight”(“不明亮”)代替,“light”(“明亮”)也可以用“undark”(“不黑暗”)代替,一切视偏好而定。

新话语法的第二个特点是其规律性。除了下文即将提到的几种例外情况,所有字形变化都遵循同一规则。因此,所有动词的过去式和过去分词都以“-ed”收尾。“steal”(“偷窃”)的过去式是“stealed”,“think”(“思考”)的过去式是“thinked”,全部如此。“swam”(“游泳”的过去式)、“gave”(“给予”的过去式)、“brought”(“带来”的过去式)、“spoke”(“讲话的过去式”)、“taken”(“带走”的过去分词)等形态被全部废止。所有复数都以“-s”或“-es”结尾。“man”(“人类”)、“ox”(“公牛”)、“life”(“生活”)的复数分别是“mans”“oxes”和“lifes”。形容词比较级和最高级分别加上“-er”和“-est”(如“good”的比较级和最高级分别是“gooder”以及“goodest”,不规则形态的“more”(“更多”)和“most”(“最多”)取消)。

唯一仍可以有不规则变化的一些词是代词、关系词、指示形容词以及助动词,按照原来的形态,除“whom”(“谁”的宾格)因作用不大而被取消,“shall”(“应该”)、“should”(“应该”)则用“will”(“将要”)和“would”(“将要”)代替,仍按照之前的用法使用。另外,为达到快速简便讲话的需要,难以发音或容易听错的词就被认为是不合适的词,为了悦耳要么得加上几个字母,要么就得保留原始形态。不过这主要在B类词汇中。至于发音的方便为何如此重要,将在下文述及。

B类词汇是为了政治目的而专门创造的词。也就是说,这些词不仅各有政治含义,而且目的是让这些词汇的使用者具有特定的思想态度。如果没能充分了解英社原则,就很难正确使用这些词汇。有时这些词也可译成旧话,甚至可以译成A类词汇,但这往往需要拖泥带水的解释,而且总要损失一定的附带含义。B类词汇仿佛是语言缩写,常常把多个含义包括在少数几个音节中,但比一般语言更精准有力。

B类词汇都是复合词,由两个或两个以上的词组成,或由几个词的不同部分组成,最终形式很容易发音。这样的合成词一般既是动词也是名词,按一般规则变形。如“goodthink”(“思想好”)大体上可以理解为“orthodoxy”(“正统”)。如果用作动词,意思就是“按正统方式思想”。它的形态变化如下:动词和名词为“goodthink”,过去式和过去分词为“goodthinked”,现在分词为“goodthinking”,形容词为“goodthinkful”,副词为“goodthinkwise”,名词化动词则为“goodthinker”。

B类词汇完全没有遵循词源学计划。它们用来构成的词可能有任何词性,按任意顺序排列,可以作任何删节,既表明词源,又要做到容易发音。例如“crimethink”(“犯罪思想”)的“think”在后,而在“thinkpol”(“思想警察”)中却是在前,而后面的词“police”(“警察”)又略去了第二个音节。由于做到悦耳比较困难,因此B类词汇中的不规则构成比A类词汇多。例如“Minitrue”(“真理部”)、“Minipax”(“和平部”)以及“Miniluv”(“仁爱部”)的形容词分别是“Minitruthful”“Minipeaceful”和“Minilovely”,仅仅是因为如果改为“-trueful”“-paxful”或“-loveful”的话,发音会比较困难。但原则上所有B类词汇都可以变化,而且变化方式完全相同。

有些B类词汇意思极为隐晦。没有完全掌握新话的人很难理解。例如,《泰晤士报》头条新闻中有这样一个典型句子:“Oldthinkers unbellyfeel Ingsoc”。用旧话翻译,最简短的译法是“Those whose ideas were formed before the Revolution cannot have a full emotional understanding of the principles of English socialism”(“那些在革命之前思想业已形成的人无法对英国社会主义有充分的情感理解”)。但这种翻译方法并不完整。首先,为了充分了解上述新话的句子,就得清楚地了解“英社”的含义。此外,只有充分了解英社的人才能了解“bellyfeel”的完整含义,即当今很难想像的,盲目热情的接受。“oldthink”(“旧思想”)也是如此,它与邪恶腐败的想法密切相关。但包括“oldthink”在内的新话中的部分词语,其特殊职能不是表达意思而是消灭意思。这些词必然为数不多,但含义一再引申后,则达到了一个词可以表达多个单词组成之后的含义。因此,许多单词组成的短语就可以废弃了。因此,《新话字典》的编纂者遇到的最大困难不是创造新词,而是创造了新词以后确定它们的含义,也就是确定由于它们的出现和存在而可以废止的词语。

我们在“free”一词的应用中已经看到,以前有过异端含义的词,有时为了方便予以保留,就要先清除其不良含义。其他如“honour”(“荣誉”)、“justice”(“正义”)、“morality”(“道德”)、“internationalism”(“国际主义”)、“democracy”(“民主”)、“science”(“科学”)和“religion”(“宗教”)等许多其他的词都已不复存在。另有少数几个复合词代替了它们,因此消灭了它们。例如,所有表示自由和平概念的词都包含在“crimethink”中,而与客观和理性有关的词都包含在“oldthink”中。可再要细分就会非常危险。党员必须具备与古希伯来人一样的看法,认为除了族人外,其他民族的人崇拜的都是“伪神”。他不需要知道这些神的名称,不需要知道Baal、Osiris、Moloch、Ashtaroth之类的。也许按照正统教义,他知道得越少越好。他知道耶和华以及耶和华的戒律,因此,他知道有其他名字和属性的神都是伪神。与此相似的是,党员也同样知道什么是正确行为,因此,也极其含糊笼统地知道什么是不正当行为。例如,他的性生活完全由新话的两个词来约束,即“sexcrime”(“性犯罪”)和“goodsex”(“好性”)。“sexcrime”指一切性方面的不端行为,包括私通、通奸、同性恋等,也包括正常性行为。没必要区分它们,因为它们都是有罪的,原则上说都可以让你被处死。C类科技词汇中,也许有必要对某些不端性行为给予专门名称,但普通公民并不需要。他知道“goodsex”的意思就是夫妻的正常性行为,唯一目的是生儿育女。女方毫无肉体上的快感,此外都是“sexcrime”。在新话中很少可能进行异端思考,最多只是意识到那是异端思想而已,此外就没有必要的词汇让人进一步思索了。

B类词汇没有意识形态上的中性词,替代性的隐语很多,例如,“joycamp”(强制劳动营)和“Minipax”(和平部,即战争部)的含义与字面意义恰巧相反。有些词则带着蔑视,直白地表达了对大洋国社会真实性质的了解,例如“prolefeed”指的是党给群众的廉价娱乐和虚假新闻。其他的词又是模棱两可的,用在党身上有“好”的意思,用在敌人上则有“不好”的意思。除此之外,有大量的词乍看之下仅是缩写,但其意识形态色彩来自结构而不是含义。

只要有可能,一切具有或者可能具有政治意义的词就都属于B类。一切组织、团体、学说、国家、机构和公共建筑的名字无一不缩减到为人熟知的词性。那个单词很好发音、音节最少而且保持了原来的词源。例如真理部里,温斯顿·史密斯所在的档案司被称为“Recdep”,小说司被称为“Ficdep”,电讯司被称为“Teledep”,这样做不仅是为了节约时间。甚至早在20世纪初,缩略语就已经成了政治语言的一个典型特点,而且早有人指出,使用缩略语在集权国家和集权组织中最突出,例如“Nazi”(“纳粹”)、“Gestapo”(“盖世太保”)、“Comintern”(“共产国际”)以及“Agitprop”(“鼓宣”)等。当初,这种做法是无意识的,但是在新话中这是有意识的,目的是能减少原来的大部分容易让人产生联想的含义,进而巧妙地改变了该缩写的含义。例如“Communist International”(“共产国际”)使人想到的是全世界人类友爱、红旗、街垒、马克思、巴黎公社等结合在一起的图像。而“Comintern”却仅仅意味着一个严密的组织和已明确被阐释的学说。它所指的东西几乎如桌椅板凳一样容易辨认、指代有限。“Comintern”可以不假思索地说出口,而“Communist International”却得花点时间想想。同样,“Minitrue”引起的联想要比“Ministry of Truth”少,而且容易控制。这不仅是养成使用缩略语习惯的原因,也是竭力使每个词都容易发音的原因。

在新话中,除了确切词义,悦耳是最重要的因素,必要时语法规则也可以做出让步。这样做是有理由的,按照要求,政治性词汇最需要的是意义明确,而简短的词不仅是发音容易,而且在说话人心中引起的反响也最低。B类词汇甚至因为它们非常相似而显得有力。如“goodthink”“Minipax”“prolefeed”“sexcrime”“joycamp”“Ingsoc”“bellyfeel”“thinkpol”都只包含两三个音节,重音分别位于两个音节。使用这些词能形成机械单调的腔调,目的就是让讲话,尤其是任何主题下意识形态上非中性的讲话,尽可能独立于意识。日常生活中,得三思后言,但党员必须对某件事发表政治或道德意见时,他就得能像机关枪发射子弹一样,发表正确的看法。他训练有素、有新话充当几乎万无一失的工具,而且词语的组成又是抑扬顿挫、十分难听,非常符合英社精神,因此他用起来也很称手。

可选词汇很少也很有帮助。与现今的词汇量相比,新话词汇量很少,而减少词汇量的方法仍在不断出现。新话与其他语言的区别就是它的词汇量逐年减少而不是增多。每次减少都是一种进步,因为选择范围越小,思想的诱惑就越小。最终,喉咙可以直接讲话,而不必经过大脑。新话“duckspeak”一词赤裸裸地说明了这一点,它的意思是“像鸭子一般叫”。“duckspeak”像B类词汇中的其他的词一样意义不明。如果发表的是正统意见,那就是赞扬。如《泰晤士报》提到一个党的演说家时用了“doubleplusgood duckspeaker”(“双倍好的鸭子叫”),那是热情且难得的赞扬。

C类词汇是对其他两类词汇的补充,完全是科学和技术名词。它们同今天使用的科学名词相似,由同一词根组成,但定义极其严格,没有任何不恰当的其他含义。它们的语法规则与其他两类一样。日常谈话或政治演说中很少应用C类词汇。科学工作者或技术人员都可以在本专业的词汇表中找到需要的词,但他们对于非本专业词汇表中的词顶多能做到一知半解。只有极少数的词存在于所有单词表中,并且,无论其所属分支为何,没有一个词汇表将“科学”与思维习惯或思维方法这种功能联系起来。实际上,甚至“科学”一词也没有了,因为英社一词已完全包括了它所有可能的意义。

由此可见,新话中,表达非正统的思想时,需要用到很低的语言水平。当然,异端邪说也可以由非常粗鲁的形式表达出来,比如侮辱谩骂。例如,“Big Brother is ungood”。但有着正统思想的人认为这种句子缺少必要的论证词汇,仅能表达一种不言而喻的荒谬,无法论证。反抗英社的思想只能以含糊的且无法表达的方式出现,只能用十分笼统的名词说明,而这些笼统的名词加在一起不用解释就能否定大批异端邪说。实际上,只有把有些词非法译成旧话后,才能把新话用于非正统目的。例如,“All mans are equal”(“人人皆平等”)可能出现在新话中,和旧话中“All men are redhaired”(“人人皆红发”)属于同一类。它没有语法错误,但表达的内容显然并不真实,即人人有同样的身高、体重或力量。政治平等的概念已不复存在,因为这个旁义已从“equal”(“平等”)的含义中剔除了。1984年时,旧话仍是普遍的交流工具,理论上存在着这样的危险——人们使用新话时,可能会记得原来的含义。实践中,深谙“doublethink”的人不难作到这一点,但一两代以后,甚至这种失误的可能性也会消失。对成长的语言环境只有新话的人来说,他们不会知道“平等”曾经有过“政治平等”这样的次要含义,也不会知道“自由”曾有“思想自由”的意思,正如从未接触过国际象棋的人才会知道“后”和“车”的次要含义。人类已无力犯下很多罪行和错误,因为没有名词表达这些罪行和错误,因此也无法想象。可以想见,随着时间的推移,新话的突出特点会越来越明显——词汇越来越少、含义越来越严格,应用不当的可能性越来越低。

旧话完全被取代后,同过去的最后一丝联系就被切断了。历史已经重写,但有关过去的零星记录散落四方,没有被彻底检查。会用旧话的人仍能读懂那些记录。将来,即使这些片段得以保存也很难读懂、很难翻译了。除非是技术步骤,或某种非常简单的日常行为,或是已有正统化的(新话称之为“goodthinkful”)倾向,否则很难把任何一段旧话译成新话。实际上,这意味着大概1960年之前写的书,根本无法被翻译。革命前的记录只能进行意识形态上的翻译,既要修改语言,也要修改意义,例如《独立宣言》中著名的一段话。

我们认为以下真理是不言而喻的:人人生而平等,享有造物主赋予给他们的不可剥夺的权利,包括生命、自由和追求幸福的权利。为了保障这些权利,才在人们中间建立政府,而政府之正当权力,则来自被统治者的同意……

要在保持原义的基础上把它翻译成新话是不可能的。最多只能把这整段的话用一个词包括——“crimethink”。完全译出只能是意识形态上的翻译,把杰弗逊的话变成对绝对权利政府的颂词。

的确,通过这种方法,过去的大批文献都已被改写。出于对名声的考虑,有必要保持对某些历史人物的记忆,但同时,他们的成就要与英社哲学一致。因此莎士比亚、弥尔顿、斯威夫特、拜伦、狄更斯等作家的作品都在翻译中。这项工作完成后,他们的原作及过去所有的文学作品都将被销毁。这项翻译工作费时费力,21世纪前一二十年恐怕也无法完成。另外,大量实用文献——不可缺少的技术手册——也要这样处理。主要是为了留出时间完成初步翻译工作,新话的最终采用时间才定在遥远的2050年。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

返回 1984 目录

阅读次数 118 legintoj