Mil Naŭcent Okdek Kvar

parto unu

4

Kun profunda, nekonscia suspiro, kiun ne povis evitigi eĉ la proksimeco de la teleekrano, kiam la laboro de la tago komenciĝis,

Winston altiris la parolskribilon, forblovis la polvon de ĝia buŝparto, kaj metis siajn okulvitrojn sur sin. Post tio li malrulis kaj kunvinktis kvar malgrandajn paperajn cilindrojn, kiuj jam falis el la pneŭmata tubo sur la dekstran parton de lia skribotablo.

En la muroj de la ĉelo estis tri aperturoj. Dekstre de la parolskribilo estis malgranda pneŭmata tubo por skribitaj mesaĝoj; maldekstre, estis pli granda, por ĵurnaloj; kaj en la flankmuro, facile atingebla de la brako de Winston, estis granda oblonga truo protektatan de dratkrado. Tio ĉi estis por elĵeti rubopaperon. Similaj truoj ekzistis miloble kaj dekmiloble tra la tuta konstruaĵo, ne nur en ĉiu ĉambro, sed je nelongaj intervaloj en ĉiu koridoro. Ial oni ŝerce nomis ilin “memorotruoj”. Kiam oni sciis ke iu dokumento estas detruota, aŭ eĉ kiam oni vidis eron da senutila papero ie kuŝantan, estis aŭtomata ago levi la kovrilon de la plej proksima memorotruo kaj enfaligi ĝin, post tio ĝi estis forblovita de fluo de varma aero en la enormajn fornojn, kiuj estis kaŝitaj ie en la forforejoj de la konstruaĵo.

Winston ekzamenis la kvar paperslipojn kiujn li estis malrulintaj.

Ĉiu surhavis mesaĝon nur unu-du liniojn longan, verkitan per la mallongiga ĵargono — ne vera Novparolo, sed konsistanta plejparte el

Novparolaj vortoj — uzata en la Ministrejo por internaj komunikaĵoj. Ili diris: tempo 17.3.84 gf prelego misraportita afriko ĝustigu tempo 19.12.83 antaŭdiroj 3 jp 4a kvarono 83 preseraroj ĝustigu aktuala eldono tempo 14.2.84 minibundo miscitita ĉokolado ĝustigu tempo

8.12.83 raporto gf tagordono duobleplusmalbona ref malpersonojn reverku plene sorsub antaŭarkivigo

Kun neforta sento de kontento, Winston apudenmetis la kvaran mesaĝon. Ĝi estis detaloplena kaj gravega tasko, kaj estos plej bone trakti ĝin laste. La aliaj tri estas rutinaĵoj, kvankam la dua verŝajne necesigos iom da teda traserĉo de listoj de kalkuloj.

Winston ciferumis “antaŭaj numeroj” sur la teleekrano, kaj petis la koncernajn numerojn de La Tempoj, kiuj glitis el la pneŭmata tubo post nur kelkaj minutoj da atendado. La mesaĝoj kiujn li estis ricevinta temis 28 pri artikoloj aŭ novaĵraportoj, en kiuj oni ial opiniis ke necesas fari ŝanĝojn, aŭ, laŭ la oficiala frazo, “ĝustigon”. Ekzemple, laŭ La Tempoj de la deksepa de marto, Granda Frato, en sia prelego dum la antaŭa tago, antaŭdiris ke la Sudhindia fronto restos kvieta, sed ke Eŭrazia ofensivo baldaŭ komenciĝos en Norda Afriko. Tamen, efektive, la Eŭrazia

Ĉefkomandantaro komencis sian ofensivon en Suda Hindio, kaj ne tuŝis

Nordan Afrikon. Tial, necesis reverki alineon en la prelego de Granda

Frato, tiel ke montriĝos ke li antaŭdiris la efektivan eventon. Ankaŭe, La Tempoj de la deknaŭa de decembro publikigis la oficialajn prognozojn pri la produktado de diversaj specoj de konsumeblaj varoj dum la kvara kvarono de 1983, kiu ankaŭ estis la sesa kvarono de la Naŭa Trijara

Plano. La numero hodiaŭa enhavis raporton pri la efektiva produktado, per kio montriĝis ke ĉiu el la prognozoj estis grave erara. La tasko de

Winston estis ĝustigi la originalajn kalkulojn, tiel ke ili identas kun la postaj. Rilate al la tra mesaĝo, ĝi temis pri tre simpla eraro ĝustigebla per nur kelkaj minutoj da laboro. Antaŭ tre mallonge, en februaro, la

Ministrejo de la Abundo promesis (“neŝanĝeble certigas” diris la oficialaj vortoj) ke ne okazos reduktiĝo de la ĉokoladoporciumo dum

  1. Efektive, kiel sciis Winston, la ĉokoladoporciumo reduktiĝos de tridek gramoj ĝis dudek, je la fino de la aktuala semajno. Nur necesis anstataŭigi la originalan promeson per averto ke, verŝajne, necesos redukti la porciumon iam en aprilo.

Tuj post sia pritrakto de ĉiu el tiuj mesaĝoj, Winston vinktis siajn parolskribitajn korektojn al la koncerna numero de La Tempoj, kaj puŝis ilin en la pneŭmatan tubon. Post tio, per moviĝo kiu estis kiel eble plej nekonscia, li ĉifis la originalan mesaĝon, kaj ĉiujn notojn kiujn li mem estis farinta, kaj faligis ilin en la memorotruon por ke la flamoj voru ilin.

Li ne sciis detale kio okazis en la nevidata labirinto, al kiu kondukis la pneŭmataj tuboj, sed li ja sciis ĝenerale. Tuj post la kolektado kaj ordigado de ĉiuj korektoj necesaj por iu specifa numero de La Tempoj, tiu numero estis represita; la originala ekzemplero estis detruita, kaj oni enarkivigis la korektitan numeron, por anstataŭi ĝin. Tiu procedo de konstanta ŝanĝado estis aplikata ne nur al ĵurnaloj, sed al libroj, periodaĵoj, pamfletoj, afiŝoj, flugfolioj, filmoj, sonbendoj, ŝercbildoj, fotoj — al ĉiu speco de literaturo aŭ dokumento kiu povus iel havi ian politikan aŭ ideologian gravon. Tagon post tago, kaj preskaŭ minuton post minuto, la pasinteco estis ĝisdatigata. Tiel ĉiu antaŭdiro farita de la Partio estas, per dokumentoj, pruveble ĝusta, kaj neniu novaĵinformeto, nek opiniesprimo, kiu konfliktis kun la aktualaj bezonoj, iam estis permesata resti registrita. La tuta historio estis palimpsesto, pergrate purigata kaj reskribata precize tiel ofte kiel necesis. Neniukaze estus eble, post tiu ago, pruvi ke oni falsis ĝin. La plej granda fako de la

Departemento de Arkivoj, multe pli granda ol tiu en kiu laboris

Winston, konsistis nure el personoj kies tasko estis trovi kaj kolektadi ĉiujn ekzemplerojn de libroj, ĵurnaloj, kaj aliaj dokumentoj, kiuj estis anstataŭigitaj kaj do detruendaj. Numero de La Tempoj kiu estis, pro ŝanĝiĝoj en la politika alianciĝo, aŭ pro eraraj antaŭdiroj deklaritaj de Granda Frato, reverkita dekduon da fotoj, ankoraŭ havis en la Arkivoj la originalan daton, kaj neniu alia ekzemplero ekzistis por kontraŭdiri ĝin.

Libroj, ankaŭ, estis reprenitaj kaj reverkitaj fojon post fojo, kaj ili estis neeviteble reeldonitaj tute sen konfeso ke iu ajn ŝanĝo estis farita. Eĉ la skribitaj instrukcioj kiujn Winston ricevis, kaj kiujn li senvarie detruigis tuj post la pritrakto, neniam deklaris aŭ suspektigis ke falsado estas farenda: ĉiam temis pri fuŝoj, eraroj, miskompostaĵoj, aŭ miscitoj, kiujn necesas ĝustigi por gardi la veron.

Sed, efektive, li pensis dum li reverkis la kalkulojn de la Ministrejo de la Abundo, ja ne estis eĉ falsado. Temis nur pri la anstataŭigo de unu sensencaĵo per alia. La plejparto de la tekstoj pri kiuj oni traktas, tute ne rilatas al io ajn en la reala mondo, eĉ ne tia rilato kiu ekzistas en klara mensogo. La statistikaĵoj estis egale fantaziaj en sia originala versio, kiel en la ĝustigita versio. Tre ofte estis postulate ke oni mem elpensu ilin. Ekzemple, la antaŭdiro de la Ministrejo de la Abundo taksis la produktadon de botoj dum la jarkvarono kiel cent-kaj-kvardek- kvin-milionojn da paroj. Oni deklaris ke la vera produktado estis sesdek du milionoj. Tamen Winston, reverkante la antaŭdiron, reduktis la nombron al kvindek sep milionoj, por ke oni povu, kiel kutime, pretendi ke la kvoto estis superplenumita. Ĉiukaze, sesdek du milionoj ne estis pli proksima al la vero ol kvindek sep milionoj, nek ol cent-kaj-kvardek-kvin-milionoj. Tre verŝajne neniom da botoj estis produktitaj.

Eĉ pli verŝajne, neniu sciis kiom estis produktitaj, kaj al neniu gravis.

Oni sciis nur ke dum ĉiu jarkvarono astronomiaj nombroj da botoj estis produktitaj, surpapere, kvankam eble duono de la loĝantaro de Oceanio devis resti nudpieda. Kaj same estis pri ĉiu speco de registrita fakto, granda aŭ malgranda. Ĉio fadis en ombromondon, en kiu, fine, eĉ la jardato fariĝis necerta.

Winston ekrigardis trans la koridoron. En la kontraŭa ĉelo aliflanke, malgranda, precizaspekta, malhelmentona viro nomata

Tillotson senpaŭze laboradis, tenante falditan ĵurnalon sur sia genuo, kaj sian buŝon tre proksima al la parolilo de la parolskribilo. Li mienis kiel persono penanta teni sian paroladon sekreta inter li kaj la teleekrano. Li suprenrigardis, kaj liaj okulvitroj malamikeme ekfulmis direkte al Winston.

Winston apenaŭ konis Tillotsonon, kaj tute ne sciis kian laboron li faras. Homoj en la Departemento de Arkivoj ne vere diskutis siajn taskojn. En la longa, senfenestra halo, kun ĝia duobla vico de ĉeloj kaj ĝia senfina susurado de folioj kaj zumado de voĉoj murmurantaj en parolskribilojn, estis plena dekduo da homoj kies nomojn Winston eĉ ne sciis, kvankam li ĉiutage vidis ilin hastadi tien kaj reen en la koridoroj, aŭ gestadi dum la Du Minutoj da Malamo. Li sciis ke en la ĉelo apud la lia, la malgranda virino kun la sablokolora hararo laboradis tagon post tago, simple trovante kaj eliminante el la presaĵaro la nomojn de personoj kiuj estis vaporigitaj, kaj tial oficiale estis neniam ekzistintaj. Tiu tasko estis iomete konvena, ĉar ŝia propra edzo estis vaporigita antaŭ kelketo da jaroj. Kaj nemultajn ĉelojn for, milda, senefika, revemulo nomata Ampleforth, kun tre haroplenaj oreloj, kaj miriga talento prilabori rimojn kaj metrikon, estis okupata per la produktado de misvortigitaj versioj — “definitivaj tekstoj”, oficiale — de poemoj kiuj estis fariĝintaj ideologie ofendaj, sed ial ajn devis resti en la antologioj. Kaj ĉio ĉi, kun sia kvindek-umo da laboristoj, estis nur unu subsekcio, kvazaŭ unusola ĉelo, en la giganta kompleksaĵo nomata la

Departmento de Arkivoj.

Pretere, supre, malsupre, estis aliaj svarmoj da laboristoj okupataj pri neimageble multaj taskoj. Estis la gigantaj presejoj kun siaj subredaktoroj, siaj tipografiekspertoj, kaj siaj komplike ekipitaj studioj por falsi fotojn. Estis la teleprogramo-sekcio kun siaj inĝenieroj, siaj produktistoj, kaj siaj teamoj de aktoroj speciale elektitaj pro sia lerto imiti voĉojn. Estis la armeoj da referenc-laboristoj, kies tasko simple estis fari listojn de libroj kaj periodaĵoj kiujn necesas rekolekti. Estis la vastaj tenejoj kie oni gardas la korektitajn dokumentojn, kaj la kaŝitaj fornoj kie la originalaj ekzempleroj estas detruataj. Kaj ie, tute anomime, estis la direktantaj cerboj kiuj kunordigas la tutan laboron, kaj deklaras la politikon kiu necesigas ke tiu fragmento de la pasinteco estu konservata, alia fragmento falsita, kaj ankoraŭ alia malekzistigita.

Kaj la Departemento de Arkivoj ja estis mem nur unu branĉo de la

Ministrejo de la Vero, kies ĉefa tasko ne estis rekonstrui la pasintecon, sed provizi al la civitanoj de Oceanio ĵurnalojn, filmojn, lernolibrojn, 31 teleekranajn programojn, dramojn, romanojn — kun ĉia konceptebla speco de informo, instruo, aŭ distro, de statuo ĝis slogano, de lirika poemo ĝis biologia traktato, kaj de porinfana instrulibro pri literumado ĝis vortaro de Novparolo. Kaj la Ministrejo devis ne nur provizi la multaspecajn bezonaĵojn de la Partio, sed ankaŭ ripeti la tutan procedon je malpli alta nivelo por la tuta proletaro. Estis granda ĉeno da apartaj departementoj respondecaj pri proletaj literaturo, muziko, dramo, kaj ĝenerala distrado. Tie produktiĝis rubnivelaj ĵurnaloj, en kiuj estis preskaŭ nenio pli ol sportoj, krimoj kaj astrologio; sensaciaj kvincendaj romanetoj; filmoj plenplenaj de amorado; kaj sentimentalaj kantoj tute komponataj mekanike per speciala speco de kalejdoskopo nomata versigilo. Eĉ estis tuta subsekcio — Pornoseko estis ĝia

Novparola titolo — kiu okupis sin per la produktado de la plej malalta speco de pornografio, dissendata en sigelitaj pakaĵoj, kaj kiun rajtas spekti neniu Partiano, escepte de la prilaborantoj de la verko.

Tri mesaĝoj estis glitintaj el la pneŭmata tubo, dum Winston laboris, sed ili estis simplaĵoj, kaj li finprilaboris ilin antaŭ ol lin interrompis la Du Minutoj da Malamo. Kiam la Malamo estis finita, li reiris al sia ĉelo, prenis la Vortaron de Novparolo de la breto, flankenŝovis la parolskribilon, purigis siajn okulvitrojn, kaj dediĉis sin al la ĉefa tasko de la mateno.

La plej granda plezuro en la vivo de Winston estis lia laboro.

Plejparte ĝi estis tede rutina, sed inkluzivitaj en ĝi estis ankaŭ taskoj tiom malfacilaj kaj detaloplenaj, ke oni povus perdi sin en ili, kiom en la profundaĵoj de matematika problemo — delikataj falsadoj, por kiuj gvidas la laboranton nur ĉi ties scio pri la principoj de Angsoco, kaj kompreno pri kion volas aperigi la Partio. Winston estis tre lerta pri tia laborado. Kelkfoje eĉ estis konfidata al li la ĝustigo de la ĉefartikoloj de La Tempoj, kiuj estis verkitaj tute en Novparolo. Li malrulis la mesaĝon kiun li pli frue flankenmetis. Ĝi diris: tempo

8.12.83 raporto gf tagordono duobleplusmalbona ref malpersonojn reverku plene sorsub antaŭarkivigo

En Oldparolo (t.e. norma Angla lingvo) tio estus tradukebla:

La raporto pri la Tagordono donita de Granda Frato, en La Tempoj de la 3a de decembro 1982, estas ege malkontentiga kaj mencias neekzistantajn personojn. Plene reverku ĝin, kaj sendu vian malneton al pli alta aŭtoritatulo, por kontrolo antaŭ ol enarkivigi ĝin.

Winston tralegis la ofendan artikolon. Ŝajnis ke la Tagordono de

Granda Frato estis plejparte dediĉita al laŭdado pri la laboro de organizo nomata FFCC, kiu provizis cigaredojn kaj aliajn komfortilojn al la velistoj en la Flosantaj Fortikaĵoj. Certa Kamarado Withers, elstara ano de la Interna Patio, estis aparte specife menciita, kaj al li estis donita honoro, la Ordeno de Elstara Merito, Dua Klaso.

Tri monatojn poste, FFCC estis subite nuligita, sen eksplikoj. Oni povis supozi ke Withers kaj liaj kunuloj nun estas malfavorataj, sed estis neniu raporto pri la afero en la ĵurnalaro, nek sur la teleekrano. Tio estis natura, ĉar estis malkutime fari tribunalan proceson kontraŭ politikaj ofendintoj, nek eĉ publikan malaprobon. La grandaj Purigoj, kiuj rilatis al miloj da homoj, kun publikaj tribunalprocesoj kontraŭ perfiduloj kaj penskrimuloj, kiuj humile konfesis siajn krimojn kaj poste estis ekzekutitaj, estis specialaj spektakloj okazantaj ne pli ofte ol unufoje dum kelkaj jaroj. Pli kutime, personoj kiujn trafis la malplezuro de la Partio simple malaperis, kaj oni neniam denove aŭdis pri ili. Oni neniam eĉ scietis pri kio fariĝis el ili. Kelkokaze ili eble eĉ ne estis mortintaj. Eble tridek personoj persone konataj de Winston, plus liaj gepatroj, malaperis iam.

Winston frotis sian nazon milde per paperligilo.

En la transkoridora ĉelo Kamarado Tillotson ankoraŭ klinis sin super sia parolskribilo. Li levis la kapon dum momento: denove la malama ekbrilo de okulvitroj. Winston demandis al si ĉu Kamarado Tillitson ankaŭ prilaboras precize la saman taskon. Estis tute eble. Tiel delikata tasko neniam estus konfidita al nur unusola persono: aliflanke, doni ĝin al komitato signifus malkaŝe konfesi ke oni falsas ion.Verŝajne, ĝis dek du personoj nun prilaboradas rivalajn versiojn de kion vere diris

Granda Frato. Kaj baldaŭ iu mastrocerbulo en la Interna Partio selektos iun version aŭ alian, reredaktos ĝin, kaj ekkomencos la necesan kompleksan procedon interreferencadi ĝin, kaj post tio la elektita mensogo eniros la porĉiaman registron, kaj fariĝos la vero.

Winston ne sciis kial Withers malfavoriĝis. Eble pro korupteco aŭ pro malkompetento. Eble Granda Frato simple mankigis al si tro popularan subulon. Eble oni suspektis herezajn tendencojn en Withers, aŭ en iu proksima al li. Aŭ eble — efektive, plej verŝajne — la evento okazis simple ĉar purigoj kaj vaporigoj estas necesa parto de la mekanismo de regado. La sola vera spuro estis la vortoj “ref malpersonojn”, kiuj indikis ke Withers jam estas morta. Oni ne povus ĉiam tutcerte supozi tion, post la arestiĝo de homoj. Kelkfoje ili estis liberigitaj, kaj permesitaj resti liberaj dum eĉ unu aŭ du jaroj, antaŭ ekzekutiĝo. Tre neofte iu persono, kiun oni supozis jam de longe morta, fantome ekreaperis ĉe iu publika procedo, kie li kulpigis centojn da aliaj personoj per sia atestado, antaŭ ol ekremalaperi, ĉifoje por ĉiam.

Tamen, Withers jam estis malpersono. Li ne ekzistis: li neniam ekzistis.

Winston decidis ke ne sufiĉus simple inversigi la tendencon de la prelego de Granda Frato. Estus pli bone doni al ĝi temon tute sen rilato al ĝia origina temo.

Li povus ŝanĝi la prelegon en la kutiman kondamnon je perfiduloj kaj penskrimuloj, sed tio estus iomete tro travidebla. Kaj inventi venkon ĉe la fronto, aŭ iun triumfan superproduktadon dum la Naŭa Trijara

Plano, eble tro komplikigus la registrojn. Bezona estis io pure fantazia.

Subite eniris lian menson, kvazaŭ tutpreta, la bildo de certa Kamarado

Ogilvy, kiu mortis dum batalo, antaŭ nelonge, en heroaj cirkonstancoj.

Kelkfoje Granda Frato dediĉis sian Tagordonon al memorigo pri iu humila ordinara Partiano, kies vivon kaj morton li substrekis kiel ekzemplon sekvindan. Kompreneble Kamarado Ogilvy ne ekzistis, sed kelkaj presitaj linioj kaj kelkaj falsitaj fotoj baldaŭ ekzistigus lin.

Winston pensis dum momento, kaj poste altiris la parolskribilon, kaj komencis dikti laŭ la familiara stilo de Granda Frato: stilo samtempe militista kaj pedanta, kaj, pro emo fari demandojn kaj tuj respondi ilin (“Kiujn lecionojn ni lernas per ĉi tiu fakto, kamaradoj? La lecionon — kiu estas ankaŭ unu el la fundamentaj principoj de Engsoco — ke…” ktp., ktp.), facile imitebla.

Kiam trijaraĝa, Kamarado Ogilvy malakceptis ĉiujn ludilojn. escepte de tamburo, mitraleto, kaj modelo de helikoptero. Sesjaraĝa — frua je unu jaro, pro specifa modifo de la reguloj — li membriĝis en la

Spionoj; naŭjaraĝa, li fariĝis trupestro. Dekunujaraĝa, li denuncis sian onklon al la Penspolico, subaŭskultinte konversacion, kiu al li ŝajnis havi krimulajn tendencojn. Deksepjaraĝa, li fariĝis distrikta organizanto de la

Junulara

Kontraŭ-Seksa

Ligo.

Deknaŭjaraĝa, li planis mangrenadon, kiun ekutiligis la Ministrejo de la Paco, kaj kiu, je la unua provo, mortigis tridek unu Eŭraziajn kaptitojn per unusola eksplodo.

Dudektrijaraĝa, li peresis batalante.

Persekutate de jetaviadiloj de la malamiko, dum li flugis super la Hinda Oceano kun gravaj mesaĝoj, li pezigis sian korpon per sia mitralo, kaj saltis el la helikoptero en profundan akvon, kun la mesaĝoj — fino, diris Granda

Frato, kiun ne eblas kontempli sen senti envion. Granda Frato aldonis kelkajn komentojn pri la pureco kaj solcelemo de la vivo de Kamarado

Ovilgy. Li estis kontraŭalkoholisto kaj nefumanto, distris sin per nenio escepte de horo ĉiutage en gimnastikejo, kaj votis seksabstinon, ĉar li kredis ke edziĝo kaj prizorgo je familio estas nekombineblaj kun sindediĉo al servo dum dudek kvar horoj ĉiutage. Lia sola konversacitemo estis la principoj de Engsoco, lia sola vivcelo estis konkeri la Eŭrazian malamikon kaj malkaŝigi spionojn, sabotistojn, penskrimulojn, kaj ĉiajn perfidulojn.

Winston debatis en si ĉu doni al Kamarado Ogilvy la Ordenon de

Elstara Merito: fine, li decidis kontraŭ tio, pro la multa interreferencado kiun ĝi necesigus.

Denove li rigardetis al sia rivalo en la kontraŭa ĉelo. Iel, en si, li sentis ke tutcerte Tillotson okupas sin per precize tiu sama tasko. Ne eblis scii kies laboron oni fine akceptos, sed li sentis profundan konvinkon ke ĝi estos tiu de li mem. Kamarado Ogilvy, tute neimagita antaŭ horo, nun estis fakto. Li ekpensis ke estas kurioze, ke oni povas krei mortintojn, sed ne vivantojn. Kamarado Ogilvy, kiu neniam ekzistis dum la nuntempo, nun ekzistis dum la pasinta tempo, kaj post la forgesiĝo de la falsado, li ekzistos tute tiel aŭtentike, kaj laŭ la samaj pruvoj, kiel Karolo la Granda aŭ Julio Cezaro.

第一部分
第四章

温斯顿不觉深深叹了口气,哪怕电屏近在咫尺,也无法阻止他在开始每天工作之前叹气。温斯顿把说写器拉到身边,吹掉话筒上的灰尘,戴上眼镜。他办公桌右手边的气流输送管里掉下四个小纸卷。他把纸卷展开,用回形针夹到一起。

工作隔间墙上有三个洞。说写器右边的洞是用来传送书面指示的小型气流输送管;左边稍大一点的洞用来传送报纸;温斯顿手边侧墙上的洞为长方形,蒙着铁丝网,用来丢弃废纸。这栋建筑里有成千上万个这样的长方形洞,不仅每间房间里有,而且每条走廊上相隔不远距离就有一个。不知何故,人们将其称作“记忆洞”。只要有人得知一个文件须销毁或看到身边有废纸,都会下意识地就近打开一个记忆洞的挡板,将废纸扔进去。于是被投进记忆洞的纸就会由热气带到一个巨大的熔炉中销毁,这个熔炉隐藏在这栋建筑的某个神秘的地方。

温斯顿仔细看了一下刚才展开的四张纸。每张纸上用缩略语写着一两行指示——这些指示并不是用真正的新话写成,但用了很多新话词语——这种书写方式仅供部里内部使用。纸上写着:

泰晤士报17.3.84修正大大非洲不实演讲

泰晤士报19.12.83预报三年计划第四季度关于当今事件的83处错印

泰晤士报14.2.84修正富部巧克力错报

泰晤士报3.12.83,大大日示报道双倍不好,涉及非人,全部重写报上级归档。

温斯顿带着隐隐的满足感把第四条消息放到一边。这项工作比较复杂,而且责任重大,须最后处理。另三项只是常规工作,尽管第二项需要处理一堆枯燥乏味的数据。

温斯顿在电屏上输入“过期刊物”,索取《泰晤士报》相关版次。过了几分钟,他所要的报纸就从气流输送管里掉了出来。他接到的任务与一些文章或报纸有关。由于这样或那样的原因,这些报纸需要修改,或用官方语言来说,需要“修正”。比如,3月17日的《泰晤士报》上,刊登了老大哥前些日子的一个演讲。当时他预测南印度前线不会有动静,而欧亚国将在短期内于北非登陆。但事实是欧亚国高级指挥官在南印度发起了攻势,北非反而没有动静。因此必须重写老大哥的演讲,通过这种方式让老大哥的预测与事实相符。还有,12月19日的《泰晤士报》刊登了官方对1983年第四季度各种消费品产量的预估,这也是第九个三年计划第六季度的产量。而今天的报纸上刊登了有关真实产量的报告,相较之下,之前预估的每一项都错得离谱。温斯顿的工作就是修正原先的数据,使之与后来的数据相吻合。第三项工作涉及一个简单的错误,只需几分钟就能完成。不久前,大约2月份的时候,富足部许诺(官方说法称为“明确承诺”),1984年内,巧克力配给量不会降低。但是,温斯顿记得就在这周末,巧克力配给量就会从30克降到20克。因此,把原先的承诺修改为预警即可,预警内容为很有可能要在四月份的某个时候降低配给量。

温斯顿一旦处理完一项指示,便把通过说写器修正完的文本夹到与之相对的《泰晤士报》上,并将其推进气流输送管。接着几乎是下意识地将记着指示的小纸条和他做的笔记揉成一团,扔进记忆洞焚毁。

气流输送管连接着一个看不见的迷宫,对迷宫里到底发生着什么事,他并不清楚细节,但知道个大概。只要有更正的必要,相应份数的《泰晤士报》将被收集、订正,并重新印刷,原先的报纸会被销毁,修正后的报纸则会取而代之进行存档。这种不停地修改不仅应用于报纸,而且应用于书籍、期刊、小册子、海报、传单、电影、原声带、卡通、照片等与政治和意识形态相关的所有文献。使得过去每一天,几乎每时每刻都与现在保持一致,通过这种方式,使得资料显示的党的每一项预测都是正确的,不允许任何与当下情形相违背的新闻报道和观点的记录存在。所有历史事件就像写在一张可以擦去重写的羊皮纸上。只要有这个必要,就会立刻把原文擦得一干二净,重新书写。因此只要这么做,就绝没有可能证明有错误的存在。档案司中有一个最大的科室,比温斯顿工作的科室要大得多,里面工人的工作就是搜寻并收集所有须被取代并销毁的书籍、报纸等。若干版次的《泰晤士报》也许因为政治联盟的改变或老大哥预言的错误等原因被重写了几十遍,现在上面依然印着当时的时间进行存档,而且找不到任何与之相违背的版本。书籍也会被一次又一次召回重写,而且无一例外地重新发行,亦没有任何有关内容变更的声明。甚至温斯顿收到的工作指示上,也没有任何有关伪造行为的陈述甚至暗示,仅仅声称出于准确的考虑,须更正一些遗漏、错误、错印、引用不当的地方。这些工作指示温斯顿一旦完成,就会无一例外地被立即销毁。

但事实上,温斯顿在更正富足部的数据时觉得这甚至不能算是伪造。完全就是以胡编来取代胡编。你所处理的大多数材料跟现实世界根本没有关联,甚至连谎言与现实之间的关联都没有。更正的数据和原始数据一样都是空想出来的。很多时候你需要凭空捏造出这些数据。比如富足部预估这一季度靴子的产量为一亿四千五百万双,而实际产量为六千二百万双。但是温斯顿在重写预估数量的时候,把产量缩减为五千七百万双,使得富足部可以和往常一样宣称超额完成了计划。不论怎样,不管是六千二百万双还是五千七百万双,或是一亿四千五百万双,都和事实没有关联。很可能根本就没有生产靴子这回事,甚至可能根本没人知道靴子的产量到底是多少,更没有人关心这件事。人们只知道报纸刊登着每季度靴子产量巨大,而大洋国可能有一半人打着赤脚。事无巨细,都是这样记录的。一切都消散在一个影子世界里,最终甚至连年份日期都无法确定了。

温斯顿朝大厅另一端看去。在正对面的工作隔间里,一个名叫特罗森的男人正在不紧不慢地干着活。特罗森身材矮小、穿着整齐、下巴黝黑,膝盖上盖着一张合起来的报纸,嘴和说写器话筒凑得很近。感觉他不想让自己所说的话被电屏之外的人听到。他抬起头,眼镜朝温斯顿方向反射出敌意的光芒。

温斯顿和特罗森几乎素昧平生,也不知道他做的是什么工作。在档案司工作的人通常缄口不提工作上的事。狭长的大厅一扇窗户都没有,两侧的工作隔间里不断传出翻纸的沙沙声和人们对着说写器说话的咕哝声。这个大厅里有几十个人温斯顿甚至连名字都不知道,尽管每天见到他们在走廊里来去走动,还有在两分钟仇恨节目时见到他们手舞足蹈的样子。他知道,自己隔壁工作隔间里那个浅棕色头发的女人天天忙个不停,她的工作只是在报刊上查找并删除那些已经人间蒸发、不再存在的人员名字。她多少是适合做这项工作的,因为她的丈夫就在几年前人间蒸发了。几个隔间外,有一个整天空想、身无长技的好好先生,名叫安普福斯。这人耳朵上汗毛很重,最擅长吟诗作赋。他的工作就是将一些由于某些原因依然需要被收录进诗集的反动诗歌作些修改,最后的定稿被称为“权威文本”。这个能容纳约五十人工作的大厅,不过是一个小科室,在档案司这个庞大而复杂的机构中,只是一个细胞而已。在这个科室之外,上级和下级机关里有着大群工人在多如牛毛的岗位上工作。印刷厂规模庞大,里面有审校员、字体排印专家,还有专门为了假造照片而设的设备精良的工作室。电屏节目科里有工程师、制片人,还有专门的口技演员。还有大批资料员,他们的工作仅仅是列出清单,清单上写明需要召回的书籍与期刊。存放已经修正过的文件的档案室极其巨大,用来销毁原件的焚化炉暗藏在不为人知的地方。某处,有一群负责管理的中枢人物,他们统筹整个机构的工作,并制定政策,决定哪些过去需要保留,哪些过去需要篡改,哪些过去直接抹煞。

而档案司终究也只是真理部的一个分支,真理部的主要工作并不是重构过去,而是为大洋国公民提供新闻、电影、教科书、电屏节目、戏剧、小说……只要是能想到的信息、指示、娱乐形式,从雕像到口号,从诗词到生物学专著,从儿童识字书到《新话字典》,无所不包。真理部不仅仅提供党内的各种需求,而且以同样的运作方式满足下层群众的需要。专门有相关部门负责群众文学、音乐、戏剧,普遍意义来说就是娱乐。有只刊登体育、犯罪、天文报道的垃圾报纸;有五分钱一本的中篇情感小说;有充斥着色情画面的电影;还有一些情歌,由一种形状像万花筒的写歌机生产出来。这些部门下面还专门设了一个科,新话叫色科,负责生产最低级的色情书籍,这些书籍被封装起来,除了制作人员之外,所有党员都不准翻阅。

温斯顿工作的时候,气流输送管里又滑出三条指示,不过都是简单的工作,他在“两分钟仇恨”节目开始之前就把它们都处理完毕了。“仇恨”节目结束后,温斯顿回到了工作间里,从书架上拿下《新话字典》,把说写器推到一旁,擦了擦眼镜,开始着手早上的大工程。

温斯顿生活中最大的乐趣来源于他的工作。虽然大部分时候只是单调的常规工作,但有时候也会碰到特别困难复杂的活,让人能像解数学难题一样深陷其中忘记自我,如伪造那些棘手的数据,你没有任何参考,你只能凭借着对英社原则的认识和对党想要你说什么的估计来判断。温斯顿对这方面很在行。有时候他会被委托修正《泰晤士报》上的社论,这些社论完全用新话写成。他展开之前放在一边的纸卷,上面写道:

泰晤士报3.12.83,大大日示报道涉及非人,双倍不好,全部重写报上级归档。

如果用旧话(或者叫标准英语)来说,这句话应该是:

1983年12月3日的《泰晤士报》上,有关“老大哥每日指示”的报道涉及不存在的人,极为不妥。整篇重写,并在归档前将草稿提交给上级。

温斯顿将这篇问题文章通读了一遍。老大哥每日指示,看起来主要都在赞扬一个名为“漂堡物委”的组织,这个组织负责给漂浮堡垒上的海员提供香烟和其他改善生活的物资。有一个名叫威瑟的著名核心党员,被点名表扬并授予了一枚二级荣誉勋章。

三个月后,“漂堡物委”突然毫无理由地解散了。可以断定威瑟和他的同事已经失宠。但关于此事,媒体和电幕上完全没有相关报道。因为对政治犯的审判或公开批判通常不会发生,所以基本可以猜想是怎么回事。对成千上万叛徒和思想犯进行大清洗,公开审判,逼其供述自己所犯的罪行紧接着将其处死这类展示几年才有一次。更多时候,那些得罪党的人,会直接消失,再也没有消息。没人知道这些人身上发生了什么事。除他的父母之外,大约就有三十个温斯顿认识的人,一个接一个地消失了。

温斯顿用回形针轻轻敲着鼻子。对面的工作间里特罗森同志依然对着说写器窃窃地说着。他把头抬起了一小会儿,眼镜又反射出凶光。温斯顿思忖,是不是特罗森同志和自己在做一样的工作。这项工作难度很大,不可能只交付一人来做:但反过来讲,如果把这项工作交给一个委员会来做,那就等于公开承认这种篡改行为是存在的。现在很可能有十几个人正在相互竞争,改写老大哥的讲话。而在核心党里,现在也有那么几个中枢人物负责选择某一个版本进行重新编辑,接着就有必要进行相互参照这一复杂程序,最后选择一个谎言,归入永久的档案,使其成为事实。

温斯顿不知道为什么威瑟会被免职。也许因为贪污,也许因为能力不够,也许老大哥单纯只是想摆脱过于受欢迎的下属,也许威瑟或他身边的人有反动倾向,也许——这种可能性最大——发生这种事仅仅因为大清洗和人间蒸发是政府工作不可或缺的一部分。“涉及非人”这个词是唯一的线索,这个词暗示威瑟已经死了。一旦出现了这个词,你基本可以确定当事人并不仅仅是被关押了。有时候他们会在被处决前获得一两年的自由。在极少情况下有些你觉得很早之前就死了的人,会像鬼魂一样出现在公开审判席上,供出几百个同伙后人间蒸发,而这次是真的永远人间蒸发了。然而威瑟现在已经是“非人”了。他不存在:也从未存在过。温斯顿认为单纯把老大哥的讲话反过来写还不够。最好要在讲话里加上一些和原题完全无关的东西。

他可以把原文改写成常见的谴责叛徒和思想犯讲话,但这样太明显了,而前线的战争或第九个三年计划超额完成又会使其过于复杂。在这种时候,需要加上一些空想出来的东西。突然,他脑中闪出一个念头,一个在最近一场战役中英勇献身的奥格威同志迅速成形。有些时候,老大哥会在每日指示中纪念一些淳朴的基层党员,他们的生活事迹和为国捐躯的行为被树立为人们学习的榜样。而在这一天,老大哥会纪念奥格威同志。的确,根本没有奥格威同志这个人,但几行铅字、几张假照片就能很快让他存在于这世上。

温斯顿稍作思考,随后把说写器拉近,开始以老大哥惯用的说话方式记录了起来。这种说话方式在军队中曾被广泛使用,非常迂腐,即以一种明知故问的方式来说话(“同志们,从这件事,我们能学到什么?我们能学到的,也是英社的基本原则,即……”诸如此类),因此非常易于模仿。

奥格威同志三岁时,除了一面军鼓、一把冲锋枪、一架模型直升机之外什么都不要玩。六岁时,他以特招的身份提前一年加入少年特工队,九岁时已经是队长了。十一岁时,偷听到叔叔的谈话,认为其有犯罪倾向,于是就向思想警察检举揭发。十七岁时他已经负责组织青年反性团一个区的工作了。十九岁时,他设计了一种手榴弹,并被和平部采用,第一次试爆就一下子炸死了三十一个欧亚国俘虏。二十三岁时,他在一次行动中牺牲。当时他驾驶直升机携带重要文件飞越印度洋,被敌人的喷气式飞机跟踪,最后,为了不让敌人找到尸体,他怀抱重机枪跳出直升机,和文件一起沉入大海。老大哥说,这样的归宿不能不让人羡慕。老大哥还提了一下奥格威同志纯洁、一心献身革命的生活。他洁身自好,从不抽烟。除了每天去健身房锻炼身体之外,没有其他娱乐活动。他发誓终身不娶,认为婚姻与照顾家庭和每天二十四小时献身革命两者不可兼得。他开口必谈英社原则,除了打败欧亚国敌人,抓捕间谍、破坏分子、思想犯、叛徒之外,生活没有别的目标。

温斯顿对是否要授予奥格威同志奖章犹豫不定,最终他决定不这么做,因为一旦这么做,就要连带进行不必要的相互参照。

他又看了一眼对面工作隔间里的竞争对手。他隐隐感觉特罗森正在做同样的工作。无从知晓他们俩谁的文稿会被采纳,但他有自信最终被采纳的会是自己的稿子。奥格威同志一小时前还并不存在,现在他的事迹已经是事实了。而有一件事让他感到很奇怪,即你可以创造死人,却无法创造活人。奥格威同志并不存在于当下,却存在于过去。一旦伪造行为被遗忘,他便会和查理大帝、凯撒大帝一样真实存在,并立足于同样的证据之上。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

阅读次数 147 legintoj