Mil Naŭcent Okdek Kvar

PARTO DU

10

Kiam li vekiĝis, li sentis ke li longe dormis, sed rigardeto al la malnovmoda horloĝo informis lin ke estas nur la dudeka kaj tridek. Li kuŝis dormetante dum kelka tempo; post tio la kutima profundapulma kantado eksonis el la suba korto:

“Nur senespera deziraĵo.

Forglitema kiel tag’ aprila,

Kun ekvido, ekdiro, revinspiro,

Kunforiris koro mia!”

Tiu rimaĉa kanto ŝajne konservis sian popularecon. Oni aŭdadis ĝin ĉie. Ĝi transvivis la Malamokanton. Julia vekiĝis pro la sono, malkuntiris sin lukse, kaj ellitiĝis.

“Mi malsatas,” ŝi diris. “Ni pretigu pli da kafo. Damne! La forno estingiĝis kaj la akvo malvarmas.” Ŝi prenis la fornon kaj skuis ĝin. “Mankas oleo en ĝi.”

“Ni povos akiri iom de olda Charrington, supozeble.” “Kurioze; mi certis ke ĝi estas plena. Mi surmetos vestojn,” ŝi pludiris. “Ŝajnas ke pli malvarmiĝis.”

Winston ankau ellitiĝis kaj vestis sin. La senlaca voĉo ankoraŭ kantadis:

“Laŭdire la tempo kuracas,

Laŭdire forgeso do venos; nu

Ankoraŭ ridetoj kaj larmoj tra l’ jaroj,

Ja tordas la korŝnurojn plu!”

Dum li ligis la zonon de sia kombineo li paŝis al la fenestro. Sendube la suno jam malsupreniris malantaŭ la domojn; la suno ne plu brilas en la korton. La pavimŝtonoj estis malsekaj, kvazaŭ ĵus lavitaj, kaj li sentis ke ankaŭ la ĉielo estis lavita, ĉar tiom freŝa kaj pala estis la bluo inter la kamentuboĉapeloj. Senlace la virino marŝis tien kaj reen, korkante kaj malkorkante sin, kantante kaj eksilentante, pendigante pli da vindaĵoj, kaj ankoraŭ pli, kaj eĉ ankoraŭ pli. Li demandis al si ĉu ŝi perlaboras la vivon per lavado de vestoj, aŭ nur estas la sklavo de dudek aŭ tridek genepoj. Julia transvenis apud lin; kune ili rigardis kvazaŭ fascinate de la fortika figuro suba. Dum li rigardis la virinon en ŝia karakteriza pozo, kun siaj dikaj brakoj etenditaj al la ŝnuro, kaj siaj fortaj ĉevalinecaj gluteoj emfazitaj, li la unuan fojon ekpensis ke ŝi estas bela. Antaŭ tiam li neniam supozis ke la korpo de kvindekjaraĝa virino, monstrigita pro multa naskado, poste malmoligita, malglatigita de laborado ĝis ĝi estis malglata kiel tromatura napo, povus esti bela. Sed tiel estas, kaj, li pensis, kial ja ne? La solida senkontura korpo, kvazaŭ granita bloko, kaj la raspa ruĝa haŭto, same rilatis al la korpo de knabino kiel la rozbero al rozo. Kial la frukto estu malpli valora ol la floro?

“Ŝi estas bela,” li murmuris.

“Ŝiaj koksoj nepre estas metron larĝaj, tamen,” diris Julia.

“Jen ŝia speco de belo,” diris Winston.

Li tenis la suplan talion, kiun facile ĉirkaŭis lia brako. De la kokso ĝis la genuo ŝia flanko estis apud lia. El iliaj korpoj neniam venos infano. Nur tion ili ne povis fari. Nur perparole, intermense, ili povos transdoni la sekreton. La virino suba ne havis menson, ŝi havis nur fortajn brakojn, varman koron, kaj fekundan ventron. Li demandis al si kiom da infanoj ŝi naskis. Verŝajne almenaŭ dek kvin. Ŝi spertis sian efemeran floradon, jaron, eble, da sovaĝroza belo, kaj poste ŝi subite ekŝvelis kvazaŭ fekundigita frukto kaj fariĝis malmola kaj ruĝa kaj malglata, kaj post tio ŝia vivo konsistis el vestolavado, frotlavado, fadenflikado, kuirado, balaado, polurado, flikado, frotlavado, vestolavado, unue por infanoj, poste por genepoj, dum tri senpaŭzaj jaroj. Kaj post ĉio ĉi ŝi ankoraŭ kantadas. La mistika respektego kiun li sentis pri ŝi estis iel miksita kun la aspekto de la pala, sennuba ĉielo, etendiĝanta malantaŭ la kamentuboĉapeloj en senfinan distancon. Estis kurioze, pensi ke la ĉielo estas sama por ĉiuj, en Eŭrazio aŭ Orientazio same kiel ĉi tie. Kaj la homoj sub la ĉielo ankaŭ estis treege similaj — ĉie, en la tuta mondo, centoj da miloj da milionoj da homoj tute similaj al ĉi tiu, homoj kiuj ne sciis pri la ekzisto de la aliaj homoj, apartigitaj de muroj da malamo kaj mensogoj, tamen preskaŭ precize samaj — homoj kiuj neniam lernis pensi sed kiuj stokas en siaj koroj kaj ventroj kaj muskoloj la potencon kiu unu tagon renversos la mondon. Se ekzistas espero, ĝi troviĝas inter la proloj! Sen esti ĝisfine leginta la libron, li sciis ke tio devas esti la lasta mesaĝo de Goldstein.La estonteco apartenas al la proloj. Kaj ĉu li povas esti certa ke kiam venos ilia vico, la mondo konstruota de ili ne estos egale fremda por li, Winston Smith, kiel la mondo de la Partio? Jes, ĉar almenaŭ ĝi estos malfreneza mondo. Kie estas egaleco, tie povas esti malfrenezo. Pli- malpli frue tio okazos, forto fariĝos konscio. La proloj estas senmortaj, ne eblas dubi tion kiam oni rigardas tiun bravan personon en la korto. Fine ilia vekiĝo okazos. Kaj ĝis tio okazos, kvankam eble estos mil jaroj, ili restos vivantaj malgraŭ ĉio, kvazaŭ birdoj, pasigante de korpo al korpo la vivkvaliton kiun ne havas la Partio kaj kiun ĝi ne povas nuligi. “Ĉu vi memoras,” li diris, “la turdon kiu kantis al ni, tiun unuan tagon, ĉe la rando de la arbareto?”

“Li ne kantis al ni,” diris Julia. “Li kantis por plaĉi sin. Eĉ ne tion. Li nur kantis.”

La birdoj kantas, la proloj kantas. La Partio ne kantas. Ĉie en la mondo, en Londono kaj Novjorko, en Afriko kaj Brazilo, kaj en la misteraj, malpermesitaj landoj preter la limoj, en la stratoj de Parizo kaj Berlino, en la vilaĝoj de la senfina Rusa stepo, en la bazaroj de Ĉinio kaj Japanio — ĉie staras la sama solida nekonkerebla figuro, monstrigita de laborado kaj naskado, laboreganta de naskiĝo ĝis morto sed ankoraŭ kantanta. El tiuj fortikaj lumboj raso de konsciuloj nepre venos. Vi estas la mortuloj, ilia estas la estonteco. Sed vi povos partopreni en tiu estonteco se vi pluvivigos la menson kiel ili pluvivigas la korpon, kaj transdonadas la scion ke du plus du egalas al kvar.

“Ni estas la mortuloj,” li diris.

“Ni estas la mortuloj,” eĥis Julia lojale.

“Vi estas la mortuloj,” diris fera voĉo malantaŭ ili.

Ili eksaltis aparten. La intestoj de Winston ŝajnis glaciiĝi. Li povis vidi la blankon kiu tute ĉirkaŭas la iridojn de la okuloj de Julia. Ŝia vizaĝo estis lakte flaviĝinta. La streko da ruĝego kiu ankoraŭ estis sur ĉiu vangosto staris akre, preskaŭ kvazaŭ nekonektite al la suba haŭto. “Vi estas la mortuloj,” ripetis la fera voĉo.

“Ĝi estis malantaŭ la bildo,” spiris Julia.

“Ĝi estis malantaŭ la bildo,” diris la voĉo. “Restu precize kie vi estas. Neniom moviĝu antaŭ ol ordono estos donita.”

Komenciĝis, finfine komenciĝis! Ili povis fari nenion escepte de stari rigardante en la okulojn unu de la alia. Fuĝi por savi la vivon, eliri el la domo antaŭ ol estos tro malfrue — neniu tia penso pensiĝis en ili. Estus nekoncepteble, malobei la feran voĉon el la muro. Estis krako kvazaŭ hoko estis turnita, kaj kraŝo de rompiĝanta vitro. La bildo estis falinta sur la plankon, malkovrante la teleekranon malantaŭ si. “Nun ili povas vidi nin,” diris Julia.

“Nun ni povas vidi vin,” diris la voĉo. “Staru en la mezo de la ĉambro. Staru dors’-al-dorse. Kunmetu viajn manojn malantaŭ viaj kapoj. Ne tuŝu unu la alian.”

Ili ne tuŝis unu la alian, sed ŝajnis al li ke li povas senti la tremadon de la korpo de Julia. Aŭ eble nur estis la tremado de lia propra korpo. Li ja sukcesis ĉesigi la kunklakadon de liaj dentoj, sed liaj genuoj ne estis regeblaj. Sonis la paŝegado de botoj sube, interne de kaj ekster la domo. La korto ŝajnis plena de homoj. Io estis trenata trans la ŝtonojn. La kantado de la virino ekĉesis abrupte. Aŭdiĝis longa, ruliĝanta sonaro, kvazaŭ la lavkuvo estis ĵetita trans la korton, kaj sekvis konfuzita sonaro de koleraj krioj, finiĝinta per kriego pro doloro.

“La domo estas ĉirkaŭata,” diris Winston.

“La domo estas ĉirkaŭata,” diris la voĉo.

Li aŭdis Julian kunpuŝi la dentojn. “Mi supozas ke ni devus adiaŭi,” ŝi diris.

“Vi devus adiaŭi,” diris la voĉo. Kaj post tio tute alia voĉo, maldika, kultivita voĉo kiun, laŭ la sento de Winston, li aŭdis iam antaŭe, komenciĝis: “Kaj krome, dum ni parolas pri tio, ‘Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.’!”

Io kraŝis sur la liton malantaŭ la dorso de Winston. La supro de eskalo estis ĵetita tra la fenestron kaj rompis la kadron. Iu grimpadis tra la fenestron. Okazis kurado de botoj sur la ŝtuparo. La ĉambro pleniĝis de solidaj viroj en nigraj uniformoj, kun ferkovritaj botoj sur la piedoj kaj batiloj en la manoj.

Winston ne plu tremadis. Eĉ liaj okuloj apenaŭ moviĝis. Nur unu afero gravis; resti senmova, resti senmova, ne donu al ili kialon vin bati! Viro kun glata vizaĝo de boksisto, en kiu la buŝo estis nur fendeto, haltis kontraŭ li balancante sian bastonon mediteme inter siaj dikfingro kaj montrofingro. Winston renkontis liajn okulojn. La sento de nudeco, kun la manoj malantaŭ la kapo kaj la vizaĝo kaj korpo tute neprotektataj, estis preskaŭ netolerebla. La viro elpuŝis la pinton de blanka lango, lekis la lokon kie devus esti liaj lipoj, kaj poste preterpaŝis. Sekvis nova kraŝo. Iu estis preninta la vitran paperpremilon de la tablo kaj disfrakasis ĝin sur la kamenŝtono.

La fragmento de koralo, eta ĉifaĵo palruĝa simila al sukera rozburĝoneto de kuko, ruligis trans la maton. Kiel malgranda, pensis Winston, kiel malgranda ĝi ĉiam estis! Sekvis enspirego kaj batsono malantaŭ li, kaj li ricevis violentan piedbaton sur la maleolo kio preskaŭ faligis lin. Unu el la viroj estis puŝeginta sian pugnon en la sunplekson de Julia, tiel faldante ŝin kvazaŭ poŝliniilon. Ŝi baraktadis sur la planko, strebegante spiri. Winston ne aŭdacis turni sian kapon eĉ milimetron, sed kelkfoje ŝia livida anhelanta vizaĝo venis en lian vidangulon. Eĉ en teroro estis kvazaŭ li povas senti ŝian doloron en sia propra korpo, la mortigan doloron kiu tamen estas malpli urĝa ol ŝia baraktado reakiri sian spirpovon. Li sciis kia estas tio; la terura, agoniiga doloro kiu restas konstante sed ankoraŭ ne estas plene suferebla ĉar antaŭ ĉio necesas povi spiri. Post tio du el la viroj levis ŝin per la genuoj kaj ŝultroj, kaj portis ŝin el la ĉambro kvazaŭ sakon. Winston ekvidetis ŝian vizaĝon, renversitan, flavan kaj torditan, kun la okuloj fermitaj, kaj ankoraŭ kun la strio da ruĝeto sur ĉiu vango; kaj li ne revidis ŝin.

Li staris senmove kvazaŭ morte. Ankoraŭ neniu estis batinta lin.

Pensoj kiuj venis propravole, sed kiuj ŝajnis tute seninteresaj, komencis traflugi lian menson. Li demandis al si ĉu ili kaptis S-ron Charringtonon. Li demandis al si kion ili estis farintaj al la virino en la korto. Li rimarkis ke li volegas urini, kaj sentis feblan surprizon, ĉar li jam urinis antaŭ nur du-tri horoj. Li rimarkis ke la horloĝo sur la kamenbreto indikas naŭ, kio signifas dudek unu. Sed la lumo ŝajnis tro forta. Ĉu la lumo ne estus fadanta je la dudekunua horo en aŭgusta vespero? Li demandis al si ĉu efektive kaj li kaj Julia miskomprenis la tempon — estis dormintaj dum plena horloĝ-cirklo, kaj kredis ke estas la dudektria, kiam efektive estas nul-ok-tridek la sekvan matenon. Sed li ne daŭrigis la penson. Ĝi ne interesis.

Sekvis alia, malpli peza paŝo en la koridoro. S-ro Charrington eniris la ĉambron. La mieno de la nigre uniformitaj viroj subite ekfebletiĝis. Io estis ankaŭ ŝanĝiĝinta en la aspekto de S-ro Charrington. Lia vido trafis la fragmentojn de la vitra paperpezilo. “Prenu tiujn pecojn,” li diris severe. Viro klinis sin por obei. La londonkvartala akĉento estis malaperinta. Winston subite rekonis kies voĉon li aŭdis antaŭ kelkaj momentoj per la teleekrano. S-ro Charrington ankoraŭ surhavis sian malnovan veluran jakon, sed lia hararo, kiu antaŭe estis preskaŭ blanka, estis fariĝinta nigra. Ankaŭ li ne surhavis siajn okulvitrojn. Li unufoje ekrigardetis Winstonon penetre, kvazaŭ por certigi lian identecon, kaj poste ne plu atentis lin. Li estis ankoraŭ rekonebla, sed li ne plu estis la sama persono. Lia korpo estis rektiĝinta, kaj ŝajnis esti pligrandiĝinta. Lian vizaĝon estis trafinta nur ŝanĝetoj, kiuj tamen efektigis plenan transformon. La nigraj okulobrovoj estis malpli arbustaj, la faldetoj estis malaperintaj, la tuta formo de la vizaĝo ŝajnis esti aliiĝinta; eĉ la nazo aspektis malpli longa. Nun ĝi estis la atentoplena, malvarma vizaĝo de viro ĉ. tridekkvinjaraĝa. Winston ekpensis ke nun, la unuan fojon en sia vivo, li konscias rigardi membron de la Penspolico.

第二部分

第十章

温斯顿醒来时,感觉自己睡了很久。他瞄了一眼旧式时钟,发现才20点30分。他又眯了一会儿,听到楼下院子里又传来了如往常一样的低沉歌声:

这无望的爱恋,

如四月般逝去,

一个眼神,一句言辞,搅乱了我的梦!

偷走了我的心!

这首莫名其妙的歌似乎经久不衰,随处可闻,比《仇恨之歌》还受欢迎。听到歌声,茱莉亚也醒了,她舒服地伸了个懒腰,下了床。

“我饿了,”茱莉亚说,“我们煮点咖啡吧。该死!炉子没油了,水也是凉的。”她拿起炉子晃了晃,“没油了。”

“我们可以找老查林顿要一些。”

“奇怪的是,我确定之前是满的。我先穿上衣服,”茱莉亚继续说,“好像越来越冷了。”

温斯顿也起床穿上衣服。歌声仍在继续:

他们说时间可以治愈一切,

说你迟早会忘记,

但多年来的笑容和泪水,

仍让我思绪万千!

温斯顿束紧工作服腰带,走到床边。太阳已经落山,院子里已经没有了阳光的踪迹。地上的石板很湿,仿佛刚被冲洗过一般。温斯顿觉得天空也仿佛刚刚被冲洗过,从屋顶上的烟囱望出去,天空蓝得澄澈。院子里的女人不知疲倦地走来走去,一会儿叼着衣服夹子一会儿取下来,一会儿唱歌一会儿又默不作声,没完没了地晾着尿布,一片接一片。温斯顿不知道她是以洗衣为生,还是为二三十个孙儿操劳。茱莉亚走到温斯顿身边,他们一起看着楼下那个结实的女人,有点着迷。温斯顿看着她晾衣服的姿态,粗壮的胳膊伸向晾衣绳,壮实如母马的臀部向后撅着,温斯顿第一次发现这也是一种美。温斯顿从没觉得一个女人五十岁后,由于生养而身材走形,之后又因为劳作而变得结实,最后粗糙到如熟过头的萝卜一般的女人会是美丽的。但事实如此,温斯顿想着,有什么不可以?健壮而毫无曲线的身躯如花岗岩一般,再加上粗糙的红棕色皮肤,与少女的身体相比就如同玫瑰果与玫瑰花相比。果实为什么比花朵低级?

“她很美。”温斯顿小声说。

“她的臀部至少有一米。”茱莉亚说。

“那正是她独特的美。”

温斯顿一只手就能轻易地揽住茱莉亚柔软的腰部。从臀部到膝部,茱莉亚的身体一直贴着他。他们不能生儿育女,永远不会有孩子。这个秘密只能通过语言和思想相互传递。楼下的那个女人没什么头脑,只有壮实的胳膊、温暖的内心和多产的肚子。温斯顿想知道她生过多少孩子,很可能有十五个。她曾有过短暂的花期,也许只有一年,如野玫瑰一样美丽,之后很快就开始孕育果实,逐渐变得结实、红润、粗糙。后来,洗衣、拖地、缝补、做饭、扫地,修理、擦亮物品等,先是为孩子们洒扫洗衣,之后又是为孙子们,三十年如一日,不曾间断。但她还是能尽情歌唱。不知怎么,温斯顿对楼下的女人有了一种崇拜感,和烟囱之上的天空混合到了一起,天空万里无云,朝遥远的地方延伸。说来奇怪,人们都生活在同一片天空下,无论来自欧亚国、东亚国,还是这里。天空下的人也几乎一样,世界上所有地方的人多达几百亿,他们不知道彼此的存在,被仇恨和谎言构筑的墙彼此隔开,不过却几乎完全一样。他们从没有学会思考,可心里、肚子里、肌肉里却积蓄着终有一天要推翻世界的力量。如果希望存在,那么希望一定存在于群众身上!温斯顿不用读完那本书,就知道古登斯坦最后要传递的消息,未来属于群众。但他是否能确定群众翻身成为双手构建的世界的主人时,他自己,温斯顿·史密斯会感到那个世界如现在党的世界一样陌生?没错,因为至少那是一个理智的世界。有平等,就有理智。迟早有一天,力量会化为觉悟。群众是不朽的,看到院子里那个勇敢的女人,就会对这一点深信不疑。他们终将觉醒,哪怕会有一千年之久,他们在那天到来前也会克服各种困境,像鸟儿一样,将活力代代相传,那是党没有的,也是党消灭不了的。

“你记不记得,”温斯顿说,“第一天,树林边对我们唱歌的画眉?”

“它不是在对我们唱歌,”茱莉亚说,“它唱歌是为了自己高兴,也不能这么说,它只是在唱歌。”

鸟儿唱歌,群众也唱歌,但党却不唱歌。全世界的各个地方都站着同样坚强而无法征服的身躯,伦敦、纽约、非洲、巴西,边界神秘的禁地,巴黎和柏林的街上、俄罗斯无垠的村庄中,日本和中国的市场上,无处不在。他们由于生养和自生到死的劳作而变得结实健壮,可仍在唱歌。他们的双腿之间,某天总会诞生一个觉悟的民族。你们已经死了,未来属于他们。但如果你们能像他们保持身体灵活一样保持思维活跃,并把二加二等于四这样的神秘教义传承下去,就也能享受未来。

“我们已经死了。”温斯顿说。

“我们已经死了。”茱莉亚温顺地附和。

“你们已经死了。”他们身后传来一个冷冰冰的声音。

他们马上向两边跳开。突然之间,温斯顿脊背发凉。他看着茱莉亚瞳孔周围的白色眼珠,看到她脸色蜡黄,面颊上的腮红格外明显,仿佛游离于皮肤之上。

“你们已经死了。”冷冰冰的声音再次说道。

“那幅画后面。”茱莉亚小声说。

“那幅画后面,”那个声音说,“原地站好。没有命令不许乱动。”

这是开始,终于开始了!他们只能四目相对。赶紧逃命,趁一切来得及赶紧离开这间屋子,他们没想过这么做。他们从未想过不遵守墙上那个声音的命令。只听“咔嚓”一声,既像是开锁,也像是玻璃掉了下来。原来是那幅画掉下来了,露出一块电屏。

“他们能看到我们了。”茱莉亚说。

“我们能看到你们了,”那个声音说,“站到屋子中间,背对背站着,手放到脑袋后面,不许互相接触。”

他们没有接触。但也许是自己在发抖,温斯顿觉得茱莉亚在发抖。他咬紧牙关,这样牙齿就不会打颤,但却控制不了双膝。下面的屋子里传来一阵皮靴声,院子里仿佛站满了人。有什么东西被拖过石板路。女人的歌声突然中断了,仿佛是洗衣盆一样的东西被推过院子,拖着长长的声音。接着是愤怒的喊声,最后是痛苦的尖叫。

“屋子被包围了。”温斯顿说。

“屋子被包围了。”那个声音说。

温斯顿听到茱莉亚咬紧牙齿,“我们最好先告别吧。”茱莉亚说。

“你们最好先告别吧。”那个声音说。接着,一个完全不同的声音开始说话。那个声音听上去很细,也很有教养,温斯顿仿佛觉得之前听到过。“趁现在,顺便说一下:‘点起蜡烛让你去睡觉,抡起斧子把你头砍掉’!”

温斯顿身后,有个东西捶到床上。梯子从窗户伸进来,压坏了窗框,有人从窗户爬进来。也有穿着皮靴的人走上楼梯。房间里站满了壮汉,他们套着黑色制服,穿着钉了铁掌的皮靴,手里拿着警棍。

温斯顿不再颤抖,眼珠也一动不动。他脑子里只有一件事——不要乱动,不要乱动,别给他们打你的理由!有个人走到温斯顿面前,他的下巴像拳击手的一样扁平,嘴巴只是一条缝,拇指和食指惦着警棍,上下晃悠,仿佛正在思考。温斯顿和他对视了一眼。温斯顿手放在脑袋后面、脸和身体完全没有遮挡,如同赤裸一般,这种感觉几乎让人难以忍受。那个人伸出白色的舌尖,舔了一下应该是嘴唇的地方,走开了。有东西被打碎了,一个人从桌子上抄起玻璃镇纸,甩到壁炉的石头上,镇纸被摔成了碎片。

那片小珊瑚是一片粉红色皱皱的小东西,很像蛋糕上的玫瑰花蕾,只见它滚过了床垫。温斯顿暗想着,真是小啊,一直都这么小!他听到背后有吸气的声音,接着,“砰”的一声,温斯顿的脚踝处被狠狠踢了一脚,害得他差点摔倒。另一个男人一拳砸在茱莉亚的胸口,茱莉亚倒在地板上,像折尺一样折起身体,根本喘不过气。温斯顿不敢转身,但余光有时能看到茱莉亚努力想喘气的苍白的脸。温斯顿自己也怕极了,但仿佛对茱莉亚的痛苦感同身受,但对茱莉亚来说,彻骨之痛并不要紧,最重要的是能喘气。有两个人过来抓住茱莉亚的膝盖和肩膀,像抬麻袋一样把茱莉亚带走了。温斯顿扫了一眼茱莉亚的脸,那张脸朝向地面,脸色蜡黄,已经没了之前的模样,茱莉亚闭着眼睛,脸颊上的腮红还在。那是温斯顿最后一次见到茱莉亚。

温斯顿一动不动地站着,还没人打他。他的脑子里挤满了这种想法,但他却不怎么感兴趣。温斯顿想知道查林顿先生是不是被抓了,也想知道院子里的女人怎么样了。温斯顿很想去洗手间,他自己暗暗吃惊,因为两三个小时前他才刚去过。他注意到壁炉台上的时钟指向九,也就是21点了。但光线很强。八月二十一点时,光线不是应该逐渐变暗吗?温斯顿怀疑自己和茱莉亚是不是搞错了时间,他们也许多睡了十二个小时,那时应该是第二天早上八点半。温斯顿没再往下想,没什么意思。

走廊里响起了另一种比较轻的脚步声,查林顿先生走了进来。那些穿制服的突然驯顺了一些。查林顿先生的外表有了些变化,目光落在玻璃镇纸的碎片上。

“把碎片捡起来。”查林顿先生严厉地说。

有个人弯下腰,完成他的命令。查林顿声音中的土腔土调消失了。温斯顿突然意识到不久之前,电屏里传出的声音就是这样。查林顿先生仍旧穿着那件旧丝绒夹克,但一头几乎全白的头发则变成了黑色,眼镜也不见了。他狠狠瞪了温斯顿一眼,仿佛看看有没有弄错人,然后就没再理温斯顿。温斯顿还能看出来是查林顿先生,只是变了模样。查林顿的身体挺直了,仿佛比之前更魁梧。他的脸变化不大,却仿佛经历了巨变。查林顿的眉毛不再浓密,皱纹也消失了,整个脸的轮廓似乎也有变化,而且鼻子好像短了一点。这张脸属于一个三十五岁左右的人,警觉而严肃。温斯顿明白了,这是他有生以来第一次心知肚明地知道,面前这个人是个思想警察。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

返回 1984 目录

阅读次数 161 legintoj