Mil Naŭcent Okdek kvar

PARTO DU

3

“Ni povos reveni ĉi tien unufoje,” diris Julia. “Kutime estas sendanĝere uzi kaŝejon dufoje. Sed ne ĝis post unu-du monatoj, kompreneble.”

Tuj kiam ŝi vekiĝis, sia konduto ŝanĝiĝis. Ŝi fariĝis vigla kaj praktika, surmetis siajn vestojn, ligis la sklarlatan balteon ĉirkaŭ sian talion, kaj komencis aranĝi la detalojn de la retroiro hejmen. Ŝajnis nature, lasi ke ŝi faru tion. Ŝi evidente posedis praktikan ruzemon kiu mankis al Winston, kaj ŝi ankaŭ ŝajnis posedi kompletan scion pri la pejzaĝo ĉirkaŭ Londono, enmemorigitan per nenombreblaj komunumaj ekskursoj. La itinero kiun ŝi asignis al li estis tute malsimila al tiu laŭ kiu li venis, kaj ellasos lin ĉe alia fervojostacio. “Neniam reiru hejmen laŭ la sama itinero, laŭ kiu vi venis,” ŝi diris, kvazaŭ deklarante gravan ĝeneralan principon. Ŝi la unua foriros, kaj Winston atendu dum duono de horo, antaŭ ol sekvi ŝin.

Ŝi nomumis lokon kie ili povos postlabore renkontiĝi, post kvar vesperoj. Ĝi estis strato en unu el la malriĉaj kvartaloj, kie estis eksterdoma bazaro, kiu estis kutime hom- kaj bruplena. Ŝi vagados inter la standoj, ŝajnigante serĉi ŝuŝnurojn, aŭ kudrofadenon. Se ŝi decidos ke estas sekure, ŝi mungos kiam li proksimiĝos; se ne, do li preterpaŝu sen rekoni ŝin. Sed se estos bonfortune, en la mezo de homamaso, estos sendanĝere konversaciadi dum kvarono de horo, aŭ aranĝi alian renkontiĝon.

“Kaj nun mi devas foriri,” ŝi diris, tuj kiam li enmemorigis la instrukciojn. “Mi devos reesti je la deknaŭa tridek. Mi devos dediĉi du horojn al la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, disdonante faldfoliojn, aŭ iel. Merde, ĉu ne? Brosu min, bonvolu. Ĉu estas tigoj en mia hararo? Ĉu vi certas? Do ĝis, amato, ĝis!”

Ŝi ĵetis sin en liajn brakojn, kisis lin preskaŭ violente, kaj post momento puŝis sin tra la arbidojn, kaj malaperis en la arbaron, farante tre malmultan bruon. Eĉ nun li ankoraŭ ne sciiĝis pri ŝia familia nomo, nek ŝia adreso. Tamen, ja ne gravis, ĉar estis nekredeble ke iam ili povos renkontiĝi endome, aŭ interŝanĝi ian ajn skribitan komunikaĵon. Efektive, ili neniam reiris al la libera spaco en la arbaro. Dum la monato majo, nur unu fojon pli ili sukcesis amori. Tio okazis en alia kaŝejo konata de Julia, la sonorilejo de ruino preĝeja en preskaŭdizertita kamparo kien atombombo falis antaŭ tridek jaroj. Ĝi estis bona kaŝejo, kiam oni atingis ĝin, sed atingi ĝin estis tre danĝere. Cetere ili povis renkontiĝi nur en la stratoj, ĉiun vesperon en alia loko, kaj neniam por pli ol duono de horo. En la strato, kutime eblis pli-malpli konversacii. Dum ili promenis laŭ la homoplenaj pavimaĵoj, ne tute duope, kaj neniam rigardante unu la alian, ili estigis kuriozan intermitan interparoladon kiu ekflagris kaj ekĉesis kiel la lumoj el lumturo, eksilentigitan pro la proksimiĝo de Partia uniformo, aŭ la promsimeco de teleekrano, rekomencitan minutojn poste, en la mezo de frazo, poste abrupte haltigitan kiam ili apartiĝis ĉe la interkonsentita loko, poste daŭrigitan preskaŭ sen salutoj la sekvan tagon. Julia evidente estis tre sperta pri tia konversaciado, kiun ŝi nomis “felietona interparolado”. Ŝi estis ankaŭ mirinde lerta pri parolado sen lipmoviĝo. Nur unufoje en preskaŭ monato da ĉiunoktaj renkontiĝoj, ili sukcesis interŝanĝi kison. Ili silente paŝadis laŭ flankstrato (Julia neniam parolis kiam ili estis for de la ĉefstratoj), kiam okazis surdiga bruego, la tero saltis, kaj la aero senlumiĝis, kaj Winston trovis sin kuŝanta sur sia flanko, kontuzita kaj terurita. Raketbombo evidente estis falinta tre proksimen. Subite li ekkonsciis pri la vizaĝo de Julia, kelkajn centimetrojn de lia propra vizaĝo, morte blanka, krete blanka. Eĉ ŝiaj lipoj estis blankaj. Ŝi mortis! Li premis ŝin al si, kaj trovis ke li kisas vivantan varman vizaĝon. Sed ia pulvoraĵo blokis liajn lipojn. Ambaŭ iliaj vizaĝoj estis dike kovritaj de gipso.

Okazis vesperoj kiam ili atingis sian renkontiĝejon, sed devis preterpasi unu la alian, sen signo de rekono, ĉar patrolo ĵus venis ĉirkaŭ la angulon, aŭ helikoptero ŝvebis superkape. Eĉ se estus malpli danĝere, estus tamen malfacile trovi sufiĉan tempon por renkontiĝi. La laborsemajno de Winston daŭris sesdek horojn. Tiu de Julia daŭris eĉ pli longe, kaj iliaj liberaj tagoj variis laŭ la premo de laboro, kaj ne ofte koincidis. Julia, ĉiukaze, malofte havis tute liberan vesperon. Ŝi pasigis mirinde grandan kvanton da tempo, ĉeestante prelegojn, kaj partoprenante en demonstracioj, distribuante literaturon por la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, preparante standardojn por la Semajno da Malamo, kolektante monon por la ŝparado-kampanjo, kaj tiaj agoj. Tiel oni gajnas, ŝi diris, ĝi estas kamuflo. Se oni obeas la malgrandajn regulojn, oni povas malobei la grandajn. Ŝi eĉ instigis Winstonon dediĉi eĉ plian el siaj vespero,j per sinanonco por la parttempa municilaboro, kiun volontule faras zelotaj Partianoj. Do unu vesperon ĉiusemajne, Winston pasigis kvar horojn da paraliza tediĝo, kunŝraŭbante pecetojn de metalo, kiuj verŝajne estis partoj de bombofuzeoj, en ventoplena, malbone iluminata laborĉambro, kie la batado de marteloj kunmiksiĝis enuige kun la muziko el la teleekranoj.

Kiam ili renkontiĝis en la turo de la preĝejo, la paŭzoj en iliaj fragmentaj konversacioj estis plenigitaj. Estis varmega posttagmezo. La aero en la malgranda kvadrata ĉambro super la sonoriloj estis varmega kaj stagna, kaj naŭzege odoris pro kolomba feko. Ili sidis parolante dum horoj, sur la polvokovrita, tigkovrita planko, dum unu aŭ alia el ili fojfoje stariĝis, por rigardeti tra la sagtruoj, por certigi ke neniu venas. Julia estis dudeksesjaraĝa.Ŝi loĝis en gastejo kun tridek aliaj knabinoj (“Ĉiam en la fetoro de virinoj! Mi malamegas virinojn!” ŝi diris parenteze), kaj ŝi prilaboris, kiel li divenis, la romanverkajn maŝinojn en la Departemento de Fikcio. Ŝi ĝuis sian laboron, kiu konsistis ĉefe el funkciigado kaj riparado de potenca sed nefidebla elektra motoro. Ŝi estis “nelerta”, sed ŝi amis uzi siajn manojn kaj sentis familiarecon kun maŝinoj. Ŝi povis priparoli la tutan procedon verki romanon, komence per la ĝenerala ordono farita de la Komitato por Planado, ĝis la lasta revizio farita de la Reverka Teamo. Ŝed ŝin ne interesis la fina produktaĵo. Ŝi “ne multe amas legi”, ŝi diris. Libroj estas nur varo produktenda, same kiel konfitaĵo aŭ ŝuŝnuroj.

Ŝia memoro ne etendiĝis ĝis antaŭ la fruaj sesdekaj jaroj, kaj la nura persono kiun ŝi iam konis, kiu ofte parolis pri la tagoj antaŭ la Revolucio, estis avo kiu malaperis kiam ŝi estis okjaraĝa. En la lernejo ŝi estis la kapitano de la hoketeamo, kaj gajnis la trofeon por gimnastiko dum du sinsekvaj jaroj. Ŝi estis trupestro en la Spionoj, kaj branĉosekretario en la Junulara Ligo, antaŭ ol aniĝi en la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo. Ŝi ĉiam ricevis raportojn pri bona karaktero. Ŝi eĉ estis selektita por labori en Pornoseko (neeraripova signo de bona reputacio), la subsekcio de la Departemento de Fikcio kiu produktadis malmultekostan pornografion distribuotan inter la proloj. Ĝi estis moknomata “Fekdomo”, de la homoj laborantaj en ĝi, ŝi komentis. Tie ŝi restis dum jaro, helpante produkti libretojn en fermitaj pakaĵoj, kun titoloj kiaj Gluteonbataj rakontoj aŭ Unu nokto en lernejo por knabinoj, kiujn kaŝeme aĉetos proletaj junuloj, kiuj erare supozas ke ili aĉetas kontraŭleĝaĵon.

“Kiaj estas tiuj libroj?” diris Winston scivoleme.

“Ho, terura rubo. Ili estas vere tedaj. Ili havas nur ses intrigojn, sed ili intermiksiĝas iom. Kompreneble mi ne pritraktis la kalejdoskopojn. Mi neniam estis en la Reverka Teamo. Mi ne estas literaturema, karulo — eĉ ne sufiĉe por tio.”

Li informiĝis, mirigate, ke ĉiuj laborantoj en Pornoseko, escepte de la departementestroj, estas knabinoj. La teorio estis ke viroj, kies seksinstinktoj estas malpli facile regeblaj ol tiuj de virinoj, estas pli minacataj de koruptiĝo pro la fiaĵoj, pri kiuj ili okupas sin. “Ili eĉ ne volas ke edzinoj estu tie,” ŝi pludiris. “Ili supozas ke knabinoj estas ĉiam tre puraj. Nu, tamen, jen knabino kiu ne estas tia.” Ŝi unue amoris kiam ŝi estis deksesjaraĝa, kun sesdekjaraĝa Partiano, kiu poste mortigis sin por eviti arestiĝon. “Kaj ja tio estis bona,” diris Julia, “ĉar alie ili akirus mian nomon el li, kiam li konfesis.” De tiam estas diversaj aliaj. La vivo kia ŝi konceptis ĝin estis tre simpla. Oni volas ĝui la vivon; “ili”, t.e. la Partio, volas malebligi tion; oni malobeas la regulojn laŭeble. Ŝi ŝajne opiniis ke estas egale nature ke “ili” volas forpreni de oni oniajn plezurojn, kiel ke oni volas ne esti kaptita. Ŝi malamis la Partion, kaj diris tion per krudegaj vortoj, sed ŝi ne ĝenerale kritikis ĝin. Escepte de kiam ĝi tuŝis ŝian propran vivon, tute ne interesis ŝin la Partiaj doktrinoj. Li rimarkis ke ŝi neniam uzas Novparolajn vortojn, escepte de tiuj, kiuj jam fariĝis ĉiutagaĵoj. Ŝi neniam aŭdis pri la Frataro, kaj rifuzas kredi ke ĝi ekzistas. Ĉia organizita ribelo kontraŭ la Partio, kio tutcerte fiaskus, ŝajnis al ŝi esti stulta. Lerteco ebligis malobei la regulojn kaj tamen resti vivanta. Li demandis al si malklare, kiom da aliaj similaj jungeneraciaj homoj similas al ŝi, homoj kreskintaj en la mondo de la Revolucio, kiuj konas nenion alian, kiuj akceptas la Partion kiel neŝanĝeblaĵon, same kiel la ĉielon, kaj ne ribelas kontraŭ ĝia aŭtoritato, sed simple evitas ĝin, same kiel kuniklo evitas hundon.

Ili ne diskutis eblon geedziĝi. Tio estis tro malpraktika por meriti pripenson. Neniu imagebla komitato aprobus tian geedziĝon, eĉ se Katharine, la edzino de Winston, iel estus forigebla. Ĝi estis senespera, eĉ kiel revo.

“Kia ŝi estis, via edzino?” diris Julia.

“Ŝi estis — ĉu vi konas la Novparolan vorton ‘bonpensplena’?

Kompreneble tio signifas ortodoksa, nekapabla havi malbonan penson?”

“Ne, mi ne konis tiun vorton, sed mi certe konas tian specon de persono.”

Li komencis rakonti al ŝi la historion de sia vivo kiel edzo, sed, kurioze, ŝi ŝajne jam konis la esencajn partojn de ĝi. Ŝi priparolis al li, preskaŭ kvazaŭ vidinte aŭ sentinte, la rigidiĝon de la korpo de Katharine, tuj kiam li tuŝis ĝin, la manieron per kiu ŝi ankoraŭ ŝajnis forpuŝi lin plenforte, eĉ kiam ŝiaj brakoj estis strikte premitaj ĉirkaŭ lin. Kun Julia li sentis nenian malfacilon diskuti tiajn aferojn: Katharine, ĉiukaze, jam antaŭ longe ĉesis esti doloriga memoraĵo, kaj fariĝis nur malbongustaĵo.

“Tamen mi povus toleri ĝin, se ne okazus unu afero,” li diris. Li rakontis al ŝi pri la malerotika ceremonieto, kiun Katharine trudis al li dum la sama nokto ĉiun semajnon. “Ŝi abomenis ĝin, sed nenio povus devigi ŝin ne fari ĝin. Ŝi kutimis nomi ĝin — sed vi neniam divenus.” “Nia devo por la Partio,” diris Julia tuj.

“Kiel vi sciis tion?”

“Ankaŭ mi studis en lernejo, karulo. Seksprelegoj unufoje en ĉiu monato, por la superdeksesjaruloj. Kaj en la Junulara Movado. Ili encerbigas ĝin multejarlonge. Sed kompreneble, ne estas antaŭscieble; la homoj estas tiom hipokritaj.”

Ŝi komencis plidetale paroli pri la temo. Kiam temis pri Julia, ĉio revenigis ŝin al ŝia propra seksemo. Tuj kiam tio estis iel aludita, ŝi kapablis tre akute diagnozi. Malkiel Winston, ŝi komprenis la internan ideon de la sekspuritanismo de la Partio. Ne nur ke la seksinstinkto kreas propran mondon ekster la regpovo de la Partio, kaj tial, kiel eble plej detruendan. Pli grave estas, ke mankigo de seksspertoj instigas histerion, kio estas dezirata, ĉar ĝi estas transformebla en militamon, kaj en adoradon al estro. Tiel ŝi esprimis ĝin:

“Kiam oni amoras, oni eluzas energion, kaj poste oni feliĉas, kaj oni fervoriĝas pri nenio. Ili ne povas toleri tian senton. Ili volas ke oni estu konstante energiplenega. La tutaj paradado, kaj kriado, kaj standardflirtigado, estas nur putrinta sekso. Se oni estas interne feliĉa, kial oni ekscitiĝus pri Granda Frato, kaj la Tri-Jaraj Planoj, kaj la Du Minutoj da Malamo, kaj la tuta cetera merdegaĵo?”

“Ja estas vere,” li pensis. Estis rekta intima ligo inter ĉasto kaj politika ortodokseco. Kiel eblus sufiĉe ardigi la timon, la malamon, kaj la frenezan kredemon, kiujn la Partio bezonas en siaj membroj, se ĝi ne subpremus potencan instinkton, kaj uzus ĝin kiel motoron? La seksimpulso estis danĝera por la Partio, kaj la Partio utiligis ĝin. Ili same ruzis pri la gepatrema instinkto. Ne eblus tute abolicii la familion, kaj, efektive, la homoj estis urĝataj ami siajn infanojn, preskaŭ laŭ la malnova maniero. La infanoj, aliflanke, estis sisteme instigataj kontraŭi siajn gepatrojn, kaj estis instruataj spionadi ilin, kaj raporti iliajn deviojn. La familio, laŭ la efekto de tio, fariĝis branĉo de la Penspolico. Ĝi estis metodo per kiu ĉiu persono estas ĉirkaŭata tage kaj nokte de informantoj kiuj intime konas lin.

Abrupte lia menso reiris al Katharine. Katherine sendube denuncus lin al la Penspolico, se ŝi, bonŝance, ne estus tro stulta por detekti la malortodoksecon de liaj opinioj. Sed kio vere memorigis lin pri ŝi ĉimomente estis la sufoka varmego de la posttagmezo, kiu aperigis ŝviton el lia frunto. Li komencis rakonti al Julia ion okazintan, aŭ, pli ekzakte, neokazintan, dum alia trovarmega somera posttagmezo antaŭ dek unu jaroj.

Okazis tri aŭ kvar monatojn post ilia geedziĝo. Ili perdis la vojon dum komunuma ekskurso ie en Kent1. Ili postrestis la aliajn nur per kelkaj minutoj, sed ili erare turnis sin, kaj baldaŭ trovis sin haltigitaj de la rando de malnova kretmino. Ĝi estis dek-dudek metrojn profunda, kun rokegoj ĉe la fundo. Neniu ĉeestis por ke ili demandu pri la ĝusta vojo. Tuj kiam ŝi ekkonsciis ke ili perdiĝis, Katherine fariĝis tre maltrankvila. Esti for de la bruema amaso da ekskursantoj, eĉ dum momento, sentigis al ŝi ke ŝi misagas. Ŝi volis hasti retroen laŭ la vojo sur kiu ili venis, kaj komenci serĉi alidirekte. Sed je tiu momento, Winston rimarkis kelkajn florojn kreskantajn en la krevoj de la klifo sub ili. Unu florspeco estis dukolora, fuksina kaj brikruĝa, ambaŭ koloroj kreskis sur unusola radiko. Li neniam antaŭe vidis tiaĵon, kaj li vokis al Katharine, ke ŝi venu rigardi ĝin.

“Rigardu, Katharine! Rigardu tiujn florojn. Tiun grupon preskaŭ ĉe la fundo. Ĉu vi vidas ke ili havas du apartajn kolorojn?”

Ŝi jam estis turninta sin por foriri, sed ŝi malgraŭ tio iom malkviete revenis dum momento. Ŝi eĉ klinis sin trans la randon de la klifo, por vidi al kio li gestas. Li staris iomete malantaŭ ŝi, kaj li metis manon sur ŝian talion, por malŝanceli ŝin. Je tiu momento, li ekpensis ke ili estas tute solaj. Estis neniu homo proksima, neniu folio moviĝis, eĉ neniu birdo estis veka. En ĉi tia loko, apenaŭ estis danĝero ke estas kaŝita mikrofono, kaj eĉ se estus mikrofono, ĝi kaptus nur sonojn. Estis la plej varmega, plej dormiga horo de la posttagmezo. La suno brulige trafis ilin, ŝvito tiklis lian vizaĝon. Kaj li ekpensis…

“Kial vi ne regalis ŝin per forta puŝo?” diris Julia. “Tion mi farus.”

“Jes, kara, tion vi farus. Mi farus, se mi estus tiam persono kia mi nun estas. Aŭ eble mi — mi ne certas.”

“Ĉu vi bedaŭras ke vi ne puŝis ŝin?”

“Jes. Ĉion konsiderante, mi bedaŭras tion.”

Ili sids flank-al-flanke sur la polvokovrita planko. Li tiris ŝin pli proksimen al si. Ŝia kapo apogiĝis per lia ŝultro, la plaĉa odoro de ŝia hararo konkeris la kolombofekon. “Ŝi estas tre juna,” li pensis, “ŝi ankoraŭ anticipas ricevi ion el la vivo, ŝi ne komprenas ke puŝi ĝenan personon trans klifon, solvas nenion.”

“Verdire, ŝovi ŝin ŝanĝus nenion.”

“Do kial vi bedaŭras ne esti puŝinta ŝin.”

“Nur ĉar mi preferas pozitivon anstataŭ negativon. En la ludo kiun ni ludas, ni ne povas sukcesi. Kelkaj specoj de malgajno estas pli bonaj ol aliaj, jen kiel estas.”

Li sentis ŝiajn ŝultrojn moviĝeti neante. Ŝi ĉiam kontraŭdiris lin, kiam li diris ion tian. Ŝi rifuzis akcepti kiel naturan leĝon, ke la individuo estas ĉiam venkata. Parte ŝi komprenis ke ŝi mem estas destinita venkiĝi, ke pli-malpli frue la Penspolico kaptos ŝin, kaj mortigos ŝin, sed alia parto de ŝia menso kredis ke iel eblas konstrui sekretan mondon, en kiu oni povas vivi laŭvole. Oni bezonas nur bonfortunon, lerton, kaj aŭdacon. Ŝi ne komprenis ke tute ne ne ekzistas feliĉo, ke la sola venko venos nur en la tre fora estonteco, longe post onia morto, ke jam de la momento kiam oni proklamas militon kontraŭ la Partio, estas pli bone opinii sin kadavro.

“Ni estas la mortuloj,” li diris.

“Ni ankoraŭ ne mortis,” diris Julia konkreteme.

“Korpe, ne. Post ses monatoj, jaro — kvin jaroj, kredeble. Mi timas la morton. Vi estas juna, do verŝajne vi timas ĝin pli ol mi. Evidente ni forpuŝos ĝin laŭeble plej longe. Sed malmulte gravas. Dum homoj restas homoj, la morto kaj la vivo estas unusola afero.”

“Absurdaĵo! Kun kiu vi preverus amori, mi aŭ skeleto? Ĉu vi ne ĝuas la vivadon? Ĉu ne plaĉas al vi la sento: Jen mi, jen mia mano, jen mia kruro, mi estas reala, mi estas solida, mi vivas! Ĉu tio ne plaĉas al vi?” Ŝi torde tiris sin por fronti lin, kaj premis sian bruston kontraŭ lin. Li povis senti ŝiajn mamojn, maturajn tamen firmajn, tra ŝia kombineo. Ŝia korpo ŝajnis verŝi iom da siaj juno kaj viglo en lian.

“Jes, tio plaĉas al mi,” li diris.

“Do ĉesu paroli pri la morto. Kaj nun aŭskultu, karulo, ni devas aranĝi pri nia posta renkontiĝo. Estos bone ke ni reiru al la loko en la arbaro. Ni bone ripozigis ĝin. Sed vi devos iri tien laŭ alia vojo, ĉifoje. Mi jam planis ĉiujn detalojn. Veturu per la trajno — sed, jen, mi desegnos la vojon por vi.”

Kaj laŭ sia praktika maniero, ŝi kunpuŝis malgrandan kvadraton da polvo, kaj per tigo el kolombonesto ŝi komencis desegni mapon sur la planko.

————————————————–
1.Distrikto en Anglio, ĉe la sudorienta ekstremo de la insulo.— Trad.

第二部分
第三章

茱莉亚说:“这儿我们可以再来一次,通常情况下,一个地方来两次还是安全的。不过当然,中间要隔上一两个月。”

她醒来后,举止大变,变得警觉而不带感情。她穿上衣服,系上红腰带,开始安排返程的细节。把这一切留给她安排似乎是再自然不过的了。很明显她处理现实问题时的狡黠正是温斯顿所缺乏的,而且她似乎通过无数次社区远足积累了丰富的知识,对伦敦郊区了如指掌。她给温斯顿定了一条与来时迥然不同的路线,要他到另一个火车站乘车回去。“千万不要原路返回。”她说道,好像在阐明一条重要的原理似的。她会先走,温斯顿要等上半小时再动身离开。

她还说了一个地方,四天后两人晚上下班,可以在那里碰面。那个地方位于贫民区的一条街上,那里有一个露天市场,通常情况下总是熙熙攘攘。她会在摊子前转来转去,假装在找鞋带或缝纫线。如果她觉得四周安全,则会在他接近的时候擤一下鼻子,否则,他就从她身边走过,假装不认识。但如果运气好的话,两人可以在人群中讲上一刻钟话,并安排下次见面。

“现在我必须走了,”温斯顿刚记住所有安排,她就开口说道,“我得在19点30分的时候回去,为青年反性团服务两小时,做些发传单之类的事,是不是很恶心?帮我梳一下头好吧?我头发里有没有树枝?你确定?那再见吧,亲爱的,再见!”

她扑到他怀里,近乎粗暴地亲了他一下。片刻之后,她拨开小树,无声无息地消失在树林里。直到现在,他依然不知道她姓什么,住在哪里。不过,没有关系,因为他们不可能在室内见面,也不可能有什么书面交流。

事实上,他们再没有回过树林中的那块空地。五月间,他们只有一次机会真正意义上成功做了爱。地点在茱莉亚知道的另一个隐蔽的地方,在一座废弃教堂的钟楼里。由于三十年前遭到原子弹轰炸,教堂四周几乎成了一片荒原。一旦抵达那里,那的确是个很好的藏身处,但去的路途危机重重。除此之外,他们只能在街上碰面,每晚换地方,而且每次见面从不超过半小时。在街道上,总还是能勉强说上几句话的。两人在拥挤的人行道上漫无目的地走,前后保持一小段距离,也不看对方,以一种奇怪的方式断断续续地交谈,仿佛灯塔的光在空中明灭。一旦有穿着党员制服的人走近或到了电屏附近,谈话会戛然停止。几分钟后,再接着刚才没说完的那句话继续往下说。到了约定好分手的地方,两人也会硬生生地把嘴边的话咽下,到了第二天,几乎都不需要开场白,就接着往下说。茱莉亚似乎很适应这种谈话方式,她称之为“分期谈话”,她说话时甚至能够不动嘴唇,而且技巧娴熟得令人吃惊。在近一个月的夜晚约会中,他们只成功接过一次吻。当时两人默默走过一条小街(一离开大街,茱莉亚就闭口不语),突然传来震耳欲聋的轰鸣声,大地都颤了起来,四周一下子变暗。温斯顿发现自己倒在地上,满身淤青,吓得魂不附体。肯定有一枚火箭弹掉在了附近。突然他发现茱莉亚的脸距离自己只有几厘米之遥,脸色煞白,就像一张白纸,甚至连嘴唇都是白的。她死了!他一把将她抱住,却发现自己正在亲吻着一张活生生的、温热的脸,然而有些粉末状的东西进了他的嘴里,两人的脸都盖上了厚厚的一层灰泥。

有几个晚上,两人刚来到约会的地点,就不得不招呼都不打各走各的。要么因为巡逻队刚从街角出现,要么因为头顶上有直升机盘旋。哪怕不那么危险,依然很难挤出时间见面。温斯顿一星期工作六十小时,茱莉亚的工作时间更长,而且他们的休息日会根据工作的紧迫程度进行调整,往往凑不到一块。不管怎样,茱莉亚几乎没有一个晚上是完全空闲的,她会花费惊人的时间在听讲座,参加游行,为青年反性团发传单,为仇恨周准备横幅,为例行节约运动募捐等诸如此类的活动上。她说,这么做是值得的,这叫伪装,如果你遵守这些小规则,就能破坏大规则。她甚至还劝说温斯顿在晚上没事的时候抽空参加兼职军火生产,这个活动是义务的,参加的都是些党内的积极分子。由此温斯顿每周都要花上一个晚上,干四小时无聊透顶的工作,把或许是炸弹引信的金属零件用螺丝拧到一起。工作的车间里过堂风很大,灯光昏暗,锤子的敲打声和电屏中的音乐声混杂在一起,单调得令人生厌。

他们在教堂钟楼相会的时候,补上了常日里没来得及说的话。那是个炎热的午后,钟楼顶上方形的小屋内空气凝滞,极其闷热,充斥着鸽子粪的臭味。他们坐在布满灰尘、到处是树枝的地板上聊了好几个小时,不时有一个人站起身,从垛口向外张望,以确保没人走近。

茱莉亚二十六岁,和另外三十个女孩一起住在集体宿舍(“身边总是一堆女人,多得发臭!我恨死女人了!”她补充道)。不出温斯顿所料,她在小说司里负责修理小说写作机,她喜欢这份工作,工作内容主要是运行和维护一台功率强大、很难伺候的电机。她“不聪明”,但喜欢动手,和机器在一起就觉得如鱼得水。她能够完整地描述出小说的创作过程,从计划委员会发出总指示到改写小组进行最后润色都能讲得头头是道。但她对最终的成品不感兴趣,她说自己“不怎么喜欢读书”。书只是一种必须生产出来的日用品,和果酱、鞋带等东西别无二致。

她完全不记得60年代初以前的事情了,她所认识的人中,唯一一个经常说起革命前日子的是在她八岁时消失的爷爷。上学时,她当过曲棍球队长,连续两年获得体操比赛奖杯。她还当过特工队队长,加入反性团之前,是青年团团支书。她的口碑一向很好,甚至被挑去色科工作(这是品行良好的确凿证明)。色科是小说司的下属部门,负责生产低级的色情书籍并在群众中发行。她说,内部工作人员称色科为“垃圾站”。她在那里工作了一年,参与生产那些装在密封盒里,起着诸如《打屁股故事集》或《女校一夜》等书名的小册子。群众青年会像购买违禁品一样偷偷摸摸地买了看。

“这些书写些什么?”温斯顿好奇地问。

“噢,垃圾到极点。无聊透顶,真的。情节一共就六种,他们颠来倒去地用。当然,我只负责‘万花筒’,从来没去改写组干过。我没文化,亲爱的,还不够格干那种活。”

他得知色科里除了部门领导,工作人员全是女孩的时候,吃了一惊。如此安排的理论依据是,男人的性本能比女人的要难控制,更有可能会被自己生产的淫秽作品腐蚀。

“他们甚至也不用已婚妇女,”她补充道,“女孩通常被认为很纯洁。不过你身边这个不算。”

她十六岁时谈了第一场恋爱,对象是一个六十岁的党员,后来他为了避免被抓自杀了。“了断得也算干净利落,”茱莉亚说,“否则在他招供的时候,会把我供出来。”在此之后,她又谈了各种各样的男人。在她看来,生活很简单。你想要获得快乐,“他们”——指的是党——会阻挠你拥有快乐,你尽可能打破规矩。她似乎认为,“他们”想剥夺你的快乐和你想要逃避抓捕一样,都是自然而然的事。她憎恨党,而且会用最粗鄙的字眼来表达这个想法,但并没有对党进行概括性的批评。除非涉及她的个人生活,她对党的教义毫无兴趣。他发现,除了那些已经成为日常用语的字词以外,她从不用新话词汇。她从未听说过兄弟会,也不相信其存在。在她看来,任何有组织的反党叛乱都注定会失败,因此那么做十分愚蠢。聪明人会在破坏规定的同时保全自己。他茫然地想,生长于革命后的年青一代中,又有多少人能像她这样。那些年轻人什么都不懂,坚信党和天空一样,是不可撼动的,他们绝不会反抗党的权威,而是一味躲避,就像野兔躲避猎狗一样。

他们没有讨论结婚的可能性。这种事太过遥远,不值得去想。即便能够摆脱温斯顿的妻子凯瑟琳,也无法想象哪个委员会会批准这样一桩婚姻。就算在白日梦中,这样的事也是绝无希望的。

“她是个怎样的人,你老婆?”茱莉亚说。

“她啊,你知道新话中有个词叫‘思想好’吗?意思是天生思想正统,不会有坏想法。”

“不,我不知道这个词,但我知道这类人,再了解不过了。”

他开始跟她讲自己的婚后生活,但奇怪的是,她仿佛早就知道了其中的关键部分。像是亲眼见过,亲身经历过一样。他跟她描述,他一碰凯瑟琳,她的身体就开始僵硬,甚至在她双手紧紧抱着温斯顿的时候,依然像在全力将他推开。跟茱莉亚在一起,他觉得说这些事一点都不难以启齿。总之,想起凯瑟琳,温斯顿感到的早已不是痛苦,而是厌恶。

“要不是那件事,我本还可以忍下去。”他说。并对她讲述了凯瑟琳强迫他每隔一周晚上必须进行的那个索然无味的仪式。“她恨那件事,却没有什么能阻止她去做。她曾经称这件事为……你肯定猜不到。”

“为党尽义务。”茱莉亚马上说。

“你怎么知道?”

“我也上过学,亲爱的。十六岁以上的学生,每月要接受一次性教育,青年团里也有。他们会年复一年将这种理论灌输给你。我敢说在很多人身上奏效了。但是,这件事谁都说不准,人人都是伪君子。”

她开始借题发挥讲了起来。和茱莉亚在一起,所有事都能扯到她自己的性欲上来,一涉及这个话题,她总能一针见血。和温斯顿不同,她已经抓住了党施行禁欲主义的深层含义——不仅因为性本能能够形成一个不受党控制的世界,因而必须摧毁,而且更重要的是性压抑会导致歇斯底里,而这种歇斯底里能够转化为战争狂热和领袖崇拜,这正中党的下怀。她是这么说的:“做爱时,你会耗尽精力。之后会感到愉悦,所以管他妈发生什么事,你都无所谓。他们无法忍受你这样。他们要让你时刻精力充沛,来回游行、摇旗欢呼,所有这一切都是性欲的变态发泄形式。如果你心里高兴,干吗还要为老大哥、三年计划、两分钟仇恨节目这类莫名其妙的事激动呢?”

一点也没错,他想,禁欲和政治正统之间确实存在直接而紧密的联系。因为除了压抑某种强大的本能,并将其转化为动力之外,还有什么能把党要求党员具备的恐惧、仇恨、疯狂的盲从保持在适当高度?性冲动对党来说是危险的,于是党对此加以利用。他们也对父母的天性采取了类似手段加以玩弄。家庭是无法完全废除的,而事实上,党也鼓励人们以一种古而有之的方式爱自己的孩子。而另一方面,则有计划地教孩子与父母为敌,教他们监视父母并汇报其越轨行为。家庭实际上成了思想警察的衍生品。如此一来,不论白天黑夜,每个人身边都会有告密者,而这些告密者正是和他们十分亲近的人。

他冷不丁回想起凯瑟琳。凯瑟琳要不是因为太蠢而没发现他的异端思想的话,无疑早就向思想警察揭发他了。但这时真正让他想起凯瑟琳的却是午后令人窒息的闷热,他额头已经因此冒汗。他开始向茱莉亚讲述之前发生过的一件事,或者说未能发生的一件事。这件事发生在十一年前,当时也是一个闷热的夏日午后。

那时,他和凯瑟琳刚结婚三四个月。两人参加社区远足来到肯特郡的时候迷了路。他们只落后其他人几分钟时间,但拐错了个弯,不久发现走到了一座旧白垩矿厂边缘。陡峭的悬崖有十到二十米深,底下全是大石头。周围没人可以问路。一发现迷路,凯瑟琳就变得心神不宁,哪怕和那些吵吵嚷嚷的同伴只分开一小会,也让她有一种做错事的感觉,她想赶紧按原路返回,换一个方向寻找。就在此刻,温斯顿发现脚下的崖壁上长着几丛珍珠菜,其中一丛有品红、砖红两种颜色,显然是同一株上长出来的。他以前从没见过这样的花,于是喊凯瑟琳过来看。

“看,凯瑟琳!看这些花。靠近底下的那丛,看到了吗?有两种颜色。”

她本已经转身想走,但还是不情愿地折了回来,站在悬崖边探出身子朝他手指的方向看去。他站在她身后不远处,用手扶住她的腰好让她站稳。这时他突然意识到这附近连个人影都没有,仅有他们两个。连树叶都纹丝不动,甚至没有一声鸟鸣,在这种地方,装有话筒的可能性是很小的,就算有,也只能录到声音而已。正值下午最热,最容易打瞌睡的时刻,太阳火辣辣地照着他俩,汗滴在他的脸上流下,痒痒的。一个想法突然冒了出来……

“为什么不推她?”茱莉亚说,“要我的话我就推。”

“是啊,亲爱的,你的话你会推。要是我现在,也会推。或者说可能会推,我不确定。”

“你后悔没推吗?”

“是的,总体来说,我后悔没推。”

他们肩并肩坐在满是灰尘的地板上,他把她拉向自己,她的头枕在他的肩上,令人愉悦的发香盖过了鸽子粪的臭味。他想,她还很年轻,仍对生活有所期待,并不理解把一个碍事的人推下悬崖并不能解决任何问题。

“其实那也无济于事。”他说。

“那你为什么后悔没推?”

“仅仅因为比起消极应付,我更喜欢主动出击。在这场我们参与的游戏中,我们无法获胜。只不过失败的方式有好有坏而已。”

他感到她耸了耸肩表示不同意。当然说起这类事的时候,她总是反对。她不会接受个人总会失败是自然规律这种说法。虽然她从某种意义上也知道自己必死无疑,思想警察早晚会抓到她并将她处死,但在她内心的另一个角落,她相信建立一个可以按自己意愿生活的秘密世界多少还是可能的。需要的只是运气、狡黠、无畏。她不懂这个世界上根本没有幸福这回事,唯一的胜利将在遥远的将来,你死后很久才会取得,因而从对党宣战的那一刻起,你最好把自己当作一具尸体来看待。

“我们是死人。”他说。

“我们还没死。”茱莉亚直说道。

“我不是指肉体上。六个月,一年或五年,应该还是能活得到的。我怕死。你年轻,所以想必要比我更怕死。显然我们应该尽可能地把死期向后推,但几乎不会改变什么。只要人类依然保持人性,那生和死都一样。”

“呸,瞎说!你更愿意和谁睡,和我还是和一具骷髅?你不喜欢活着吗?你不喜欢这种感觉吗?这是我,这是我的手,这是我的腿,我是真实的,实实在在的,活着的!你不喜欢这样吗?”

她扭过身,胸脯抵着他。他能透过工作服感受到她的胸部,丰满而紧实。她的身体似乎要把青春与活力注入他体内。

“是,我喜欢这样。”他说。

“那就别说死。现在听我说,亲爱的,我们必须确定下回见面的时间。我们还可以回到树林里的那个地方,已经隔了这么长时间没去了。但你这回必须换一个路线过去。我已经都计划好了,你坐火车,瞧,我这就给你画出来。”

茱莉亚以她特有的务实方式聚拢一小方尘土,从鸽子窝上面取下一根树枝,开始在地板上画地图。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

返回 1984 目录

阅读次数 128 legintoj