Mil Naŭcent Okdek Kvar

PARTO DU

5

Syme malaperis. Mateno venis kiam li mankis en la laborejo: kelkaj senpripensemuloj komentis pri lia foresto. La sekvan tagon neniu menciis lin. La trian tagon, Winston eniris la vestiblon de la Departemento de Registro, por rigardi la afiŝtabulon. Unu el la informiloj surhavis presitan liston de la membroj de la Ŝakkomitato, de kiu Syme estis membro. Ĝi aspektis preskaŭ precize kiel antaŭe — nenio estis elstrekita — sed la listo estis je unu nomo malpli longa. Sufiĉis. Syme ĉesis ekzisti: li neniam ekzistis.

La vetero estis bakforne varmega. En la laberinteca Ministrejo, la senfenestraj klimatizataj ĉambroj restis normaltemperaturaj, sed ekstere la pavimaĵoj bruligis oniajn piedojn, kaj la fetoro de la subtera fervojo dum la pinthoroj estis abomenenda. La preparado por la Semajno da Malamo estis plenvigla, kaj la staboj de ĉiuj Ministrejoj laboradis kromhorojn. Procesioj, kunvenoj, militoparadoj, prelegoj, vaksfiguroj, filmmontradoj, teleekranaj programoj, ĉiuj devis esti organizataj; budoj estis starigendaj, figuraĵoj konstruendaj, sloganoj elpensendaj, kantoj verkendaj, onidiroj disvastigendaj, fotoj falsendaj. La sekcio en kiu laboris Julia, en la Departemento de Fikcio, devis ĉesi produktadi romanojn, kaj rapide produktadi serion da pamfletoj pri fiagoj de la malamiko. Winston, aldone al sia kutima laboro, pasigis longajn periodojn ĉiutage traserĉante arkivojn de La Tempoj, kaj ŝanĝante kaj plilarĝigante informerojn kiuj estos cititaj en prelegoj. Malfrue en la noktoj, kiam amasoj da tumultemaj proloj travagadis la stratojn, la urbo havis kurioze febrecan karakteron. La raketbomboj kraŝadis multe pli ofte ol antaŭe, kaj kelkfoje, tre for, estis enormaj eksplodoj, kies kaŭzon neniu povis klarigi, kaj pri kiuj estis ĉiaj onidiroj.

La nova melodio. kiu estos la karakteriza kanto de la Semajno de la Malamo. (“La malamkanto” oni nomis ĝin) jam estis verkita, kaj estis senĉese propagandata sur la teleekranoj. Ĝi havis sovaĝan bojan ritmon, kiun oni ne povus ĝuste nomi muzika, sed kiu similis al la batsonado de tamburoj. Elkriegate de centoj da voĉoj, akompanate de la militmarŝada sono de piedoj, ĝi estis timegiga. La proloj ekŝatis ĝin, kaj en la meznoktaj stratoj ĝi konkuris kun la ankoraŭ populara “Nur senespera deziraĵo”. La infanoj de la Geparsonsoj ludis ĝin dum ĉiuj horoj de la nokto kaj la tago, netolereble, per kombilo kaj peco da necesejpapero. La vesperoj de Winston estis ankoraŭ pli plenaj ol iam antaŭe. Teamoj da volontuloj, organizitaj de Parsons, preparadis la straton por la Semajno da Malamo, kudrante standardojn, pentrante afiŝojn, starigante flagingojn sur la tegmentoj, kaj danĝeroplene streĉante dratojn trans la straton por la surmetiĝo de paperaj rubandoj. Parsons fanfaronis ke la Apartamentoj de la Venko mem estos ornamita per kvarcent metroj da stamino. Li trovis sin en sia plejamata medio, kaj estis feliĉega. La varmego kaj la permana laborado eĉ regalis lin per kialo por denove vesti sin per kuloto kaj senkravata ĉemizo, dum la vesperoj. Li estis ĉie ĉiam, puŝante, tirante, segante, martelante, improvizante, instigante ĉiujn per kamarada admonado, kaj eligante el ĉiu faltaĵo de sia korpo akran ŝvitodoron, kiu ŝajnis neelĉerpebla.

Nova afiŝego subite ekaperis tra la tuta Londono. Ĝi surhavis nenian tekston, kaj simple montris monstran figuron de Eŭrazia soldato, tri-kvar metrojn alta, antaŭenpaŝanta kun senesprima Mongola vizaĝo, kaj enormaj botoj, de sia kokso celigante mitralon. Negrave el kiu angulo oni rigardis la afiŝegon, la aperturo de la pafilo, pligrandigita per la perspektivo, ŝajnis rekte celi la rigardanton. La bildo estis gluita sur ĉiun liberan spacon sur ĉiu muro, eĉ pli multnombre ol la portretoj pri Granda Frato. La proloj, kutime apatiaj pri la milito, estis puŝataj en unun el iliaj periodaj patriotismegoj. Kvazaŭ por agordi kun la ĝenerala humoro, la raketbomboj mortigadis pli grandajn kvantojn da homoj ol kutime. Unu falis sur homplenan kinejon en Stepney, entombigante plurcent viktimojn per la rubo. La tuta loĝantaro de la distrikto eliris por longa funebra parado, kiu daŭris plurhore kaj estis efektive kunveno por esprimi indignigon. Alia bombo falis sur pecon da neokupata tero, kiun oni utiligis kiel ludkampon, kaj plurdek infanoj estis diserigitaj de la eksplodo. Okazis pliaj koleraj demonstracioj, oni bruligis figuraĵon pri Goldstein, oni deŝiris centojn da ekzempleroj de la afiŝo montranta la Eŭrazian soldaton, kaj ĵetis ilin en la flamojn, kaj nombro da butikoj estis prirabita dum la tumulto; poste, onidiro disflugis ke spionoj direktas la raketbombojn per radioondoj, kaj la domo de maljuna paro, kiun oni suspektis fremdagenta, estis incendiita, kaj la paro pereis pro sufokiĝo.

En la ĉambro super la butiko de S-ro Charrington, kiam ili povis atingi ĝin, Julia kaj Winston kuŝis flank’-al-flanke sur senkovra lito sub la malfermita fenestro, nudaj por senvarmegigi sin. La rato neniam revenis, sed la cimoj multobliĝis aĉe en la varmego. Ŝajnis ne esti grave. Ĉu malpura, ĉu pura, la ĉambro estis paradiza. Tuj post sia alveno, ili ŝutis ĉion per pipro aĉetita sur la nigra merkato, detiris siajn vestojn, kaj amoris per ŝvitantaj korpoj, endormiĝis, kaj vekiĝis, kaj trovis ke la cimoj estis amasiĝintaj kaj preparantaj sin por reataki. Kvar-, kvin-, ses-foje ili renkontiĝis dum la monato junio. Winston ĉesigis sian kutimon drinki ĝinon dum ĉiuj horoj. Ŝajne li ne plu bezonis ĝin. Li plidikiĝis, lia varika ulvero fadis, lasante nur brunan makulon sur la haŭto super lia maleolo, liaj matenaj tuskonvulsioj ĉesis. La vivprocedo ĉesis esti netolerebla, li ne plu sentis impulson fimieni al la teleekrano, aŭ krii damnojn plenvoĉe. Nun, kiam ili havis sekuran kaŝejon, preskaŭ hejmon, eĉ ne ŝajnis peza ŝarĝo ke ili povas renkontiĝi nur neofte, kaj nur dum kelkaj horoj ĉiufoje. Kio gravis estis ke la ĉambro super la fatrasbutiko ekzistas. Scii ke ĝi troviĝas tie, neprofanite, preskaŭ egalis al esti en ĝi. La ĉambro estis mondo, niĉo el la pasinteco, kie ekstermiĝintaj bestoj povas marŝadi. S-ro Charrington, laŭ penso de Winston, estis alia ekstermiĝinta besto. Li kutime haltis por konversacii kun S-ro Charringtom dum kelkaj momentoj, antaŭ ol supreniri. Ŝajnis ke la maljunulo malofte aŭ neniam eliris, kaj, aliflanke, havis preskaŭ neniujn klientojn. Li preskaŭ fantome ekzistis inter la eta senluma butiko, kaj la ankoraŭ pli eta malantaŭa kuirejo, kie li preparadis siajn manĝojn kaj kiu enhavis, i.a., nekredeble antikvan gramofonon kun enorma korno. Li ŝajnis ĝoji pro oportuno paroli. Ĉirkaŭvagante inter siaj senvaloraj stokaĵoj, kun siaj longa nazo kaj dikaj okulvitroj, kaj siaj kliniĝintaj ŝultroj en la velura jako, li ĉiam kvazaŭ aspektis pli kiel kolektisto, ol kiel komercisto. Kun ia fadinta entuziasmo, li fingrumadis iun aŭ alian ruberon — ceramikan botelŝtopilon, farbitan klapon de rompita flartabakujo, pseŭdo-oran medalionon, en kiu estis haro de bebo antaŭlonge mortinta — neniam petante ke Winston aĉetu ĝin, nur ke li admiru ĝin. Kiam oni parolis kun li, estis kiel aŭskulti la tintadon de eluzita muzikoskatolo. Li tiris el la anguloj de sia memoro kelkajn pliajn framentojn de forgesitaj rimaĵoj. Unu temis pri kvar-kaj-dudek merloj, alia pri bovino kun ĉifita korno, kaj alia pri la morto de kompatinda Virrubekolo. “Mi nur ekpensis ke eble interesus vin,” li kutimis diri, kun sinmallaŭda kurta rido. kiam ajn li aŭdigis novan fragmenton.

Ili ambaŭ sciis — verdire, neniam mankis en iliaj mensoj — ke kio okazas nun ne povos longe daŭri. Kelkfoje la fakto ke la morto baldaŭ venos, ŝajnis egale palpebla kiel la lito sur kiu ili kuŝas, kaj ili kroĉis sin unu al la alia, kun ia senespera voluptemo, kiel kondamnito teneganta sian lastan plezuraĵeton, kiam la horloĝo post malpli ol kvin minutoj sonorigos. Sed ankaŭ alifoje ilin posedis iluzio, ne nur de sekureco, sed ankaŭ de ĉiameco. Dum ili vere estos en ĉi tiu ĉambro, ili ambaŭ sentis, nenia damaĝo povos trafi ilin. Atingi la ĉambron estis malfacile kaj danĝere, sed la ĉambro mem estis sekura rifuĝejo. Estis kiel kiam Winston rigardis en la koron de la paperpezilo, sentante ke eblus eniri tiun vitran mondon, kaj ke kiam li estus en ĝi, la tempo estus haltigebla. Ofte ili fordonis sin al revoj pri eskapo. Ilia bonfortuno daŭros senfine, kaj ili plu intrigados, same kiel nun, dum la cetero de siaj naturaj vivoj. Aŭ Katharine mortos, kaj per subtilaj manovradoj Winston kaj Julia sukcesos geedziĝi. Aŭ ili kune mortigos sin. Aŭ ili malaperos, nerekoneble ŝanĝos sin, lernos paroli kiel proloj, trovos laboron en fabriko, kaj elvivos siajn vivojn netrovite, en malĉefa strato. Estis tute absurde, ili ambaŭ sciis tion. Envere, ne eblis eskapi. Eĉ la solan fareblan planon, sinmortigon, ili neniel intencis plenumi. Malgraŭ ĉio daŭri tagon post tago, kaj semajnon post semajno, longigante estantecon al kiu mankas estonteco, ŝajnis nekonkerebla instinkto, same kiel oniaj pulmoj ĉiam spiras, dum restas aero spirebla.

Kelkfoje, ankaŭ, ili diskutis aktivan ribeladon kontraŭ la Partio, sed kun nenia koncepto pri kiel fari la unuan paŝon. Eĉ se la fabela Frataro estas realaĵo, restas la malfacilo trovi eniron en ĝin. Li rakontis al ŝi pri la stranga intimeco kiu ekzistas, aŭ ŝajne ekzistas, inter li mem kaj O’Brien, kaj pri la impulso kiun li kelkfoje sentas, simple marŝi antaŭ O’Brienon, anonci sin malamiko de la Partio, kaj postuli ke li helpu. Tre kurioze, tio ne ŝajnis al ŝi neeble malprudenta ago. Ŝi kutimiĝis taksi homojn laŭ la vizaĝoj, kaj al ŝi ŝajnis nature ke Winston kredas O’Brienon fidinda, surbaze de unusola okulekbrilo. Krome, ŝi opiniis ke estas evidente ke ĉiu, aŭ preskaŭ ĉiu, sekrete malamas la Partion, kaj malobeus la regulojn se li kredus tion sendanĝera. Sed ŝi rifuzis kredi ke disvastigita organizita opozicio ekzistas, aŭ povus ekzisti. La rakontoj pri Goldstein, kaj lia subtera armeo, ŝi diris, estas nur absurdaĵaro inventita de la Partio por propraj celoj, kaj kiun oni estas devigata ŝajnige kredi. Nekalkuleble ofte ŝi kriis plenvoĉe, postulante la ekzekutiĝon de personoj kies nomojn ŝi neniam aŭdis, kaj pri kies supozataj krimoj ŝi neniom kredis. Kiam publikaj procesoj okazis, ŝi partoprenis en la delegacioj de la Junulara Ligo kiuj ĉirkaŭis la tribunalejojn de la mateno ĝis la nokto, ĉantante je regulaj intervaloj “Morton al la Perfiduloj!”. Dum la Du Minutoj da Malamo, ŝi ĉiam superis ĉiujn aliajn personojn per kriataj insultoj kontraŭ Goldstein. Tamen ŝi nur tre malklare konceptis kiu estas Goldstein, kaj kiajn doktrinojn li laŭraporte reprezentis. Ŝi plenkreskiĝis post la Revolucio, kaj estis tro juna por memori la ideologiajn batalojn de la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj. Ŝi tute ne kapablis imagi ke povus ekzisti sendependa politika movado: kaj malgraŭ ĉio, la Partio ja estas nekonkerebla. Ĝi ĉiam ekzistos, kaj ĝi ĉiam estos sama. Oni povas ribeli kontraŭ ĝi nur per sekreta malobeado aŭ, plejekstreme, per izolaj violentaj agoj, kiaj estas mortigo aŭ eksplodigo.

Kelkrilate ŝi estis multe pli akremensa ol Winston, kaj multe malpli influebla per la Partia propagandado. Unufoje, kiam li hazarde, rilate al iu temo, menciis la militon kontraŭ Eŭrazio, ŝi ŝokmirigis lin per simpla komento ke, laŭ ŝia opinio, la milito ne okazas. La raketbombojn, kiuj falas ĉiutage sur Londonon, verŝajne faligas la Registaro de Oceanio mem, nur por plutimigadi la popolon. Tia koncepto tute vere neniam estis pensita de lia menso. Ŝi ankaŭ iom kaŭzis envion en li, per informo ke dum la Du Minutoj da Malamo. ŝi trovis grandan malfacilon ne ekridi laŭte. Sed ŝi dubis la instruojn de la Partio, nur kiam ili iel tuŝis ŝian propran vivon. Ofte ŝi pretis akcepti la oficialan mitologion, simple ĉar la distingo inter vero kaj malvero al ŝi ne ŝajnis grava. Ŝi kredis, ekzemple, ĉar tiel oni instruis al ŝi en la lernejo, ke la Partio inventis aviadilojn. (Dum la propraj lernojaroj, memoris Winston, dum la lasta parto de la kvindekaj jaroj, la Partio pretendis esti inventinta nur la helikopteron; dekdu jarojn poste, dum Julia studis en lernejo, ĝi jam pretendis la aviadilon; post plia generacio, ĝi verŝajne pretendos esti inventinta la vapormotoron.) Kaj kiam li diris al ŝi ke aviadiloj ekzistis antaŭ ol li naskiĝis, kaj longe antaŭ la Revolucio, tiu fakto tute malinteresis ŝin. Ja vere, kiel gravas kiu inventis aviadilojn? Iom pli ŝokis lin, kiam li trovis, per iu hazarda komento, ke ŝi ne memoris ke Oceanio, antaŭ kvar jaroj, militis kontraŭ Orientazio, kaj estis aliancano de Eŭrazio. Nu jes, ŝi kredis ke la tuta milito estas malrealaĵo: sed ŝajne ŝi eĉ ne rimarkis ke la nomo de la malamiko ŝanĝiĝis. “Mi supozis ke ni ĉiam militadis kontraŭ Eŭrazio,” ŝi komentis seninteresiĝe. Tio iomete timigis lin. La inventiĝo de aviadiloj okazis longe antaŭ ŝia naskiĝo, sed la inversigo de la milito okazis antaŭ nur kvar jaroj, longe post ŝia adoltiĝo. Li arde diskutis kun ŝi pri la afero, dum eble kvarono da horo. Fine li sukcesis retromemorigi ŝin, ĝis ŝi efektive neklare memoris ke iam Orientazio, ne Eŭrazio, estis la malamiko. Sed la aferon ŝi ankoraŭ opiniis malgrava. “Kiel gravas?” ŝi diris senpacience. “Estas ĉiam nur unu merda milito post alia, kaj oni scias ke la Informoj estas ĉiam nur mensogaĵoj.”

Kelkfoje li parolis al ŝi pri la Departemento de Registroj, kaj la aŭdacaj falsadoj kiujn li faras tie. Tiaĵoj ŝajne ne hororigis ŝin. Ŝi ne sentis abismon malfermiĝi sub ŝiaj piedoj, pro konsciiĝo ke mensogoj fariĝas veraĵoj. Li rakontis al ŝi pri Jones, Aaronson, kaj Rutherford, kaj la epokfara paperpeco kiun li iam tenis inter siaj fingroj. Ĝi ne multe impresis ŝin. Unue, verdire, ŝi malsukcesis kompreni la celon de lia rakonto.

“Ĉu ili estis viaj amikoj?” ŝi diris.

“Ne, mi neniam konis ilin. Ili estis anoj de la Interna Partio. Krome, ili estis multe pli maljunaj ol mi. Ili apartenis al la malnova epoko, antaŭ la Revolucio. Mi apenaŭ konis ilin pervide.

“Do kial ĝenis vin? Homoj estas mortigataj konstante, ĉu ne?”

Li penis komprenigi ŝin. “Ĉi tio estis gravega kazo. Ne temis nur pri la fakto ke iu estis mortigita. Ĉu vi komprenas ke la pasinteco, ekde hieraŭ, efektive estas aboliciita? Se ĝi pluekzistas ie, ĝi estas en nur kelkaj solidaj objektoj, al kiuj vortoj ne estas ligitaj, kia tiu vitraĵo tie. Ni jam scias preskaŭ laŭvorte nenion pri la Revolucio kaj la jaroj antaŭ la Revolucio. Ĉiu registro estas destruita aŭ falsita, ĉiu libro estas reverkita, ĉiu bildo estas repentrita, ĉiu statuo kaj strato kaj konstruaĵo estas renomita, ĉiu dato estas ŝanĝita. Kaj tiu procedo daŭras tagon post tago, kaj minuton post minuto. La historio ekĉesis. Nenio ekzistas ekster senfina estanteco, en kiu la Partio ĉiam pravas. Mi scias, kompreneble, ke la pasinteco estas falsita, sed neniam mi kapablus pruvi tion, eĉ kvankam mi mem falsis ĝin. Post la falsado, neniam restas pruvo. La sola pruvo estas en mia propra menso, kaj mi ne plencerte scias ke iu alia homo ankaŭ same memoras. Nur dum tiu unusola evento, en mia tuta vivo, mi posedis veran konkretan postan pruvon — jarojn poste.”

“Kiel kiel valoris tio?”

“Neniom valoris, ĉar mi forĵetis ĝin post kelkaj minutoj. Sed se samo okazus nun, mi konservus ĝin.”

“Nu, mi ne!” diris Julia. “Mi volonte akceptas riskojn, sed nur por io valora, ne por eroj da malnova ĵurnalo. Kion vi povus fari per ĝi, eĉ se vi ja estus konservinta ĝin?”

“Ne multon, eble. Sed ĝi estis pruvo. Ĝi eble estigus kelkajn dubojn tie kaj tie, se ni supozus ke eble mi kuraĝus montri ĝin al iu. Mi ne supozas ke ni povos ŝanĝi la situacion dum nia propra vivo. Sed oni povas imagi malgrandajn arojn da rezistantoj estiĝontaj tie kaj tie — malgrandajn grupetojn da homoj kiuj kungrupiĝos, kaj iom post iom kreskos, kaj eĉ postlasos kelkajn registrojn, tiel ke la sekvaj generacioj povos daŭrigi post nia ĉeso.”

“Ne interesas min la sekva generacio, karulo. Min interesas ni.” “Vi ribelas nur malsupre de la talio,” li diris al ŝi. Ŝi opiniis tion belege sprita, kaj plenĝoje ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lin.

Pri la subtilaĵoj de la Partia doktrino, ŝi neniom interesiĝis. Kiam ajn li komencis paroli pri la principoj de Engsoco, duoblapenso, la ŝanĝebleco de la estinteco, kaj la neado pri la objektiva realeco, kaj uzi Novparolajn vortojn, ŝi tediĝis kaj konfuziĝis, kaj diris ke ŝi neniam atentas tiaĵon. Oni jam scias ke temas pri absurdaĵoj, do kial ĉagreniĝi pro ĝi? Ŝi scias kiam hurai kaj kiam malhurai, kaj nur tion oni bezonas. Se li persiste parolis pri tiaj temoj, ŝi konsterne emis ekdormi. Ŝi estis unu el la speco de homoj, kiuj kapablas endormiĝi je kiu ajn horo, kaj en kiu ajn pozicio. Parolante al ŝi, li ekkomprenis kiel facile estas aspekti ortodoksa, kvankam neniom komprenante la signifon de ortodokseco. Verdire, la mondkoncepto de la Partio trudis sin plej sukcese al homoj nekapablaj kompreni ĝin. Eblis devigi ilin akcepti la plej evidentajn malrealaĵojn, ĉar ili neniam plene komprenis la enormecon de tio, kion oni postulas de ili, kaj ili ne sufiĉe interesiĝis pri publikaj eventoj por rimarki kio okazas. Per manko de komprenado ili restis malfrenezaj. Ili simple englutis ĉion, kaj tio, kion ili glutis, ne damaĝis ilin, ĉar ĝi postlasis nenion, same kiel tritika grajno trairas nedigestite la korpon de birdo.

第二部分

第五章

塞姆消失了。一天早晨,他没来上班。几个缺心眼的人还议论他旷工。到了第二天,就再没人提起他了。第三天温斯顿走到档案司的门厅看布告板,有一个布告上印着象棋委员会的名单,塞姆曾经是其中之一。这份名单看上去和之前的几乎一模一样,并没有划去任何人的名字,但却少了一个人名。这就足够了,塞姆已经不存在了,他从未存在过。

天气酷热难当。在迷宫般的部里,没有窗户,开着空调的房间保持着常温,但是在外面,人行道被晒得烫脚,高峰时段的地铁里臭气熏天。仇恨周的准备正如火如荼地进行,各司的工作人员都在加班加点。游行、会议、阅兵、演讲、蜡像展览、电影展、电屏节目都得组织安排起来。此外还得搭摊位、制作模拟人像、撰写口号、谱写歌曲、传播谣言、伪造照片。小说司里茱莉亚那个部门已经停止生产小说,转而赶制一批揭露敌人暴行的小册子。温斯顿除了日常工作之外,每天还要花费大量的时间检查过去的《泰晤士报》档案,修改、润色将要在演讲中被引用的内容。一群群吵嚷的群众深更半夜在街上闲逛,整个城市呈现出异样的火热气氛。火箭弹的袭击比以往更为频繁了。有时在远处会传来巨大的爆炸声,谁都无法解释,而与之相关的谣言却此起彼伏。

一首即将作为仇恨周主题曲的新歌(歌名为《仇恨之歌》)已经谱写完成,正在电屏上没完没了地播放。这首歌节奏野蛮、像吠叫一般,根本称不上是音乐,倒和鼓声有几分相像。歌曲配合着行军的步伐,由几百个人一齐吼唱,令人不寒而栗。群众已经爱上了这歌,在深夜的街上,这首歌和另一首仍然还在流行的《只是场无望的爱恋》此起彼伏。帕森斯家的孩子没日没夜地用卫生纸包着梳子吹这首歌,令人不胜其烦。温斯顿晚上的工作从未排得像现在这么满过。帕森斯组织的志愿者小队正在为这条街的仇恨周活动作准备。他们缝制横幅、绘制海报、在楼顶上竖旗杆,还冒险从街道上方两端拉起铁丝,用来挂三角旗。帕森斯吹嘘单单胜利大厦一栋楼就会挂出长达四百米的彩旗。在这类活动中,他如鱼得水,兴高采烈。天气炎热加上体力劳动让他有借口连晚上都穿着短裤和开襟衬衫。不管哪里,一有需要他就会马上过去,推拉锯敲、就地取材、用同志间劝告的口吻为每个人打气,同时,身上每一处皮肉相叠的皱褶里,都源源不断地散发出刺鼻的汗臭。

同样一幅新海报突然贴满了伦敦全城。上面没有说明文字,只有一个野蛮的欧亚国士兵形象,有三四米高,一张蒙古人种的脸,面无表情,脚上穿着巨大的靴子,正大步前行,冲锋枪从腰的一旁伸出来。不论你从哪个角度看,用透视法放大的冲锋枪枪口都直直对着你。海报贴满了每面墙的每块空白处,数量甚至超过了老大哥的画像。平常对战争漠不关心的群众也受到鼓动,激起了一阵间歇性的爱国主义狂热。像要配合大众的情绪一般,被火箭弹炸死的人数也比平常的要多。一枚火箭弹落在了斯特普内区的一家拥挤的电影院里,将几百个受害者埋在了废墟中。附近的所有居民都出门,参加一场拖得很久的葬礼,持续了好几个小时,最后演变成一场泄愤大会。另一枚弹落在了一块用作游乐场的荒地上,几十个孩子被炸得粉身碎骨。后来爆发了愤怒的游行,古登斯坦的画像被焚毁,几百张欧亚国士兵的海报被撕下扔到了火堆中,混乱中许多家店铺遭到了洗劫。接着,四处传播着一条谣言,说有间谍用无线电波为火箭弹定位。一对老夫妇被怀疑有外国血统,他们的房子因此被烧毁,两人都因为大火而窒息身亡。

查林顿先生店铺楼上的房间里,每次只要他俩能去,就会并排躺在打开的窗下那张没有被褥的床上,为了图凉快,两人会脱个精光。老鼠再没有出现,但是臭虫却在炎热中以惊人的速度繁殖。这似乎也没什么大不了,无论肮脏还是干净,这间房间就是天堂。他俩一到这里,就用在黑市上买来的黑胡椒到处撒,接着扯掉衣服,满身是汗地云雨一番,然后沉沉入睡。醒来后发现臭虫已经重整旗鼓,准备发动反攻。

六月间,他们幽会了四次、五次、六次、七次。温斯顿戒掉了一天到晚喝金酒的习惯,他似乎不再有那种需要了。他胖了,静脉曲张溃疡也好了,只在脚踝上方留下了一块褐色的疤痕。清晨的急促的咳嗽也停了。生活不再让他觉得无法忍受,他也不再有对着电屏做鬼脸或是高声骂脏话的冲动了。现在他们拥有了一个安全的藏身处,几乎像个家一样。即便只能偶尔见面,并且每次只有几个小时,似乎也不觉得苦。重要的是,旧货店楼上这间房间必须存在。知道它在那里安然无恙就相当于身处其中。这个房间自成一个世界,是一块袖珍的过去,现已灭绝的动物可以在那里徜徉。温斯顿想,查林顿先生也是另一种现已灭绝的动物。他经常在上楼前驻足和查林顿先生聊上几句。这个老人似乎不怎么出门,或者从来不出门。另一方面,这个店铺也几乎没人光顾。他像个魂灵一样出没于这间又黑又小的店铺和更小的后厨之间。他在后厨做饭,厨房里除了其他东西,还有一台老得令人难以置信的留声机,上面有一个巨大的喇叭。他似乎很乐意与人聊天。他鼻子尖尖的,戴着厚眼睛,穿着丝绒西装,驼着背在那些一文不值的存货间踱来踱去,神情隐约像个收藏家而不是商人。他会带着一丝热情在一堆垃圾里摸摸这,摸摸那——瓷瓶塞、破鼻烟盒的彩绘盖子、装着一绺某个早已夭亡的婴儿头发的黄铜吊坠……也从不问温斯顿要不要买,只是让温斯顿好好欣赏。与他聊天就好像听一个破旧的八音盒叮咚作响,他从记忆深处又挖出了几句歌谣片段,其中一首讲二十四只黑八哥,另一首讲弯角奶牛,还有一首讲可怜的知更鸟先生之死。每次想起一段新歌谣的时候,他总会不以为然地笑笑说:“我觉得你应该会对这段感兴趣。”但是每首歌谣,他都只能记起三两句。

温斯顿和茱莉亚都清楚——从某种意义上说,这个念头从来没有从他们脑中消失过——眼前的一切不可能长久。有时,死亡正在逼近这一事实就像他们身下的床一样真切,他们会带着绝望纵欲,紧紧相拥,就像遭受审判,即将堕入地狱的灵魂,在钟声敲响前五分钟,纵情享受最后的欢愉。但有时候,他们不仅会幻想两人是安全的,而且可以天长地久。两人都觉得,只要真的待在这个房间里,就不会受到伤害。虽然来这里的路上困难重重、危机四伏,但是这个房间本身就是避难所。温斯顿盯着镇纸中心看的时候,总觉得能够进入那个玻璃的世界,一旦进去,时间就会凝固。他们常常让自己沉溺在逃避现实的白日梦中,觉得好运会一直持续下去,觉得下半辈子都能像现在一样偷偷摸摸地混在一起。要么凯瑟琳会死掉,这样两人精心安排一下就能结婚。要么两人可以一同自杀。要么结伴出逃,隐姓埋名,学着群众的口音说话,在工厂找份工作,在某条小街上过着隐居的生活。不过,两人都知道,这些都是痴心妄想。在现实生活中他们根本无处可逃。哪怕唯一可行的方案——自杀——他们也无意为之。日复一日,周复一周,得过且过,虽然毫无未来可言,却苟延残喘,这似乎是人类不可遏制的本能,就好像只要有空气,人的肺就会不由自主地呼吸一样。

有时,他们也会谈论采取实际的反党行动,但是总想不出如何踏出第一步。就算传说中的兄弟会真实存在,如何加入依然是个难题。他告诉她,自己和奥伯里恩之间存在着,或者说似乎存在着一种奇怪的亲切感,还有他有时候会有一个冲动,想径直走到奥伯里恩跟前,宣布自己是党的敌人并寻求他的帮助。很奇怪的是,她并不觉得这是一个鲁莽至极的举动,她习惯于以貌取人,所以温斯顿因为一个眼神而认为奥伯里恩值得信赖,对她来说似乎是很自然的事。此外,她想当然地认为每一个人,或者说几乎每一个人私下里都恨党,一旦觉得安全,就会违反规定。但她不相信存在,或可能存在分布广泛并且有组织的反动派。她说,有关古登斯坦和其地下军队的传言只是党为了达到自己的目的而编造出来的,你不得不假装相信。在无数次党的集会以及自发的游行中,她扯着嗓子高喊,要求处死那些她既没有听说过名字,也根本不相信犯下了被控罪行的人。举行公审时,她会和其他青年团的成员一起,围着法庭,从早到晚,每隔一段时间就喊一句“处死叛徒!”两分钟仇恨节目进行时,在辱骂古登斯坦的时候,她总是骂得比别人更大声。不过,她对古登斯坦本人,和他所宣扬的主义却知之甚少。她是革命后成长起来的一代,年纪太小,不知道五六十年代发生的意识形态斗争。她无法想象会有独立的政治运动这类事,她觉得党无论如何都是不可战胜的。党永远存在,而且经久不变。你反抗党的方式只有暗中不服从,或者最多实施一些孤立的暴力行为,例如杀掉某个人或炸掉某个东西。

在某些方面,她比温斯顿敏锐得多,党的宣传对她的影响也小得多。有一次,他碰巧提到与欧亚国的战争,她漫不经心地说在她看来根本没在打仗,这让温斯顿大吃一惊。她说每天掉在伦敦的火箭弹可能是大洋国政府自己发射的,用来“吓唬老百姓而已”。这种看法是他从未想到过的。她还说在两分钟仇恨期间,她总要忍住不让自己笑出声来。这一点让他觉得多少有些羡慕。但她只有当党的教义触及她自己生活的时候,才会对其产生质疑。通常,她会坦然接受官方的胡说八道,仅仅因为在她看来,对和错之间的区别似乎并不重要。例如,她在学校里学到过飞机是由党发明的,她相信这个说法。(温斯顿记得,在他读书的时候,也就是50年代末,党只声称发明了直升机。刚过了十几年,茱莉亚读书的时候,便已经声称发明了飞机。到了下一代,就要宣称蒸汽机都是党发明的了。)而当他告诉她在他出生以前,在距离革命爆发很久以前,飞机就已经存在了,但她对这个事实完全不感兴趣。说到底,飞机是谁发明的又有什么关系呢?从两人偶尔的谈话中,他发现她不记得四年前大洋国正和东亚国开战,而和欧亚国处于和平状态,这一点令他更为吃惊。没错,她认为整场战争都是假的,但很显然她甚至都没有注意到敌人的名字已经变了。“我以为我们一直在和欧亚国打仗。”她含糊地说。这使他感到有点吃惊。诚然,飞机是在她出生前很久发明的,但是战争对象的改变仅仅在四年前,她那时候早已成年。他和她针对这个话题争论了将近一刻钟。最后,他总算成功使她的记忆复苏,让她多少记起有那么一段时间,敌人是东亚国而非欧亚国。但她依然觉得这件事不重要。“谁在乎呢?”她不耐烦地说,“狗屁战争一个接着一个,反正所有的新闻都是假的。”

有时候他会和她谈起档案司以及他在那里从事的无耻的伪造工作。这些事显然没有吓着她,想到谎言变为真实,她并没有觉得脚下出现了万丈深渊。他跟她讲起了琼斯、阿伦森、卢瑟福的故事,还有那张他曾经夹在指间的、重要的报纸。这件事也没给她留下很深的印象,事实上,一开始她甚至都没领会他讲这个故事的目的。

“他们是你的朋友?”她问。

“不,我和他们素不相识,他们是核心党员。而且,他们年龄比我大好多。他们是革命之前那个年代的人。我好不容易才认出了他们。”

“这有什么好担心的?每时每刻都有人被杀,不是吗?”

他试着让她理解,“这是个特例,不仅是某个人被杀的问题。你有没有意识到,从昨天开始,过去已经被摧毁了?如果过去还存在,那就在少量没有文字说明的实物上,比如说那块玻璃。我们已经对革命和革命之前的情况一无所知了。每一条记录要么被摧毁,要么被篡改;每一本书都被重写;每一张照片都被重印;每一座雕像、每一条街道、每一个建筑都被更名;每一个日期都被改动。而且这个过程每天、每分钟都在进行。历史已经停止了。除了党永远正确的无尽的当下之外,一切都不复存在。当然,我知道过去是被篡改了,但我无从证明,尽管我自己就在从事篡改工作。事情做完以后,任何证据都不会被留下。唯一的证据就在我心里,但我完全没有把握是否有人和我有着同样的记忆。我一辈子只有在那件事发生之后——好多年之后,才掌握了实实在在的证据。”

“那又有什么用?”

“没有用,因为几分钟后我就把它扔了。但如果同样的事情发生在今天,我会把证据保存下来。”

“好吧,我不会!”茱莉亚说,“我很愿意冒险,但只为值得的事,不会为了一片旧报纸。就算你把它保存下来了,你又能做什么呢?”

“也许也做不了什么事,但它是个证据。假如我把它拿给别人看的话,也许就能在各处撒下怀疑的种子。我觉得我们这代人是改变不了什么了,但我能想象各地会萌发小规模的反抗团体——一小群人聚集到一起,逐渐壮大,甚至还会留下一些记录。从而,后世的人们就能将他们未完成的事业继续下去。”

“我对下一代不感兴趣,亲爱的。我只对我们感兴趣。”

“你就只知道用下半身造反。”他说。

她觉得这句话特别风趣,高兴得扑到他的怀里。

她对党的理论分支完全不感兴趣。只要他开始谈起英社原则、双重思想、过去的可变性、否认客观现实、使用新话词汇,她就觉得不胜其烦、困惑无比,并说自己从来没有关注过这类事情。既然知道这些都是垃圾,那为什么还要去费心思呢?知道什么时候该欢呼,什么时候该喝倒彩,那就够了。如果他坚持要说这些话题,她就会习惯性地睡着,让他难堪。她是那种随时随地都能睡着的人。他发觉,和她说话时,在不知道正统为何意的情况下摆出一副思想正统的样子是多么的容易。从某种意义上说,党的世界观最容易灌输到那些无法理解它的人身上。能使他们接受再明显不过的违反现实的事情,因为这些人从未完全弄明白自己为此要付出多大的代价,而且他们对公共事件漠不关心,也没注意到发生了什么事。也正因为缺乏理解力,所以他们保持了清醒。他们不管什么都一口吞下,而他们吞下的东西伤害不到他们,因为这些东西在他们体内穿肠而过,就像一粒玉米未经消化就穿过鸟儿的身体一样。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

返回 1984 目录

阅读次数 118 legintoj