Mil Naŭcent Okdek Kvar

PARTO DU

6

Fine okazis. La anticipita mesaĝo venis. Dum la tuta vivo, tiel ŝajnis al li, li atendadis ke tio okazu.

Dum li marŝis laŭ la longa koridoro en la Ministrejo, kaj estis preskaŭ ĉe la loko kie Julia kaŝe metis la noton en lian manon, li konsciiĝis ke iu pli granda ol li mem marŝas tuj malantaŭ li. La persono, kiu ajn estis, tusetis, evidente kiel preludo por parolo. Winston ekhaltis kaj turnis sin. Estis O’Brien.

Fine ili estis vizaĝ-al-vizaĝe, kaj ŝajnis ke lia nura impulso estis forkuri. Lia koro bategis violente. Li tute ne kapablus paroli. Tamen, O’Brien pluiris antaŭen, laŭ sia jama moviĝado, kaj metis amikan manon momente sur brakon de Winston, tiel ke la paro marŝadis flank- al-flanke. Li komencis paroli kun la kurioza solena ĝentileco kiu diferencigis lin de la plejparto de la membroj de la Interna Partio. “Mi esperis ke estos oportuno paroli kun vi,” li diris. “Mi legis unu el viaj Novparolaj artikoloj en La Tempoj, antaŭ kelkaj tagoj. Vi havas kleran interesiĝon pri Novparolo, ĉu ne?”

Winston jam reakiris parton da sia memrego. “Apenaŭ kleran,” li diris. “Mi estas nur diletanto. Ĝi ne estas mia fako. Mi neniam rilatis al la efektiva konstruado de la lingvo.”

“Sed vi verkis ĝin tre elegante,” diris O’Brien. “Ne nur mi opinias tiel. Mi konversaciis antaŭ nelonge kun amiko via, kiu nepre estas eksperto. Dummomente lia nomo ne eniras mian memoron.”

Denove la koro de Winston moviĝis dolorige. Estis nekredeble ke povus temi pri iu alia ol Syme. Sed Syme ne nur estis morta, li estis nuligita, malpersono. Ĉia identigebla aludo al li estus mortige danĝera. La komento de O’Brien evidente estis intencita kiel signalo, kodvorto. Per sia partoprenigo en malgranda penskrima ago, li faris kunkrimulojn el ili ambaŭ. Ili plu paŝadis nerapide laŭ la koridoro, sed nun O’Brien haltis. Kun la kurioza, senpanikiga amikeco, kiun li ĉiam sukcesis doni al la gesto, li reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo. Post tio li pludiris: “Kion mi vere intencis diris, estas ke mi rimarkis ke en via artikolo vi uzis du vortojn kiuj jam arkaikiĝis. Sed ili nur fariĝis tiaj tre lastatempe. Ĉu vi vidis la dekan eldonon de la Vortaro de Novparolo?

“Ne,” diris Winston. “Mi kredis ĝin ankoraŭ neeldonita. Ni ankoraŭ uzas la naŭan en la Departmento de Registroj.”

“La deka eldono devos, laŭplane, aperi post pluraj monatoj, mi kredas. Sed kelkaj fruekzempleroj estas disdonitaj. Mi mem havas ekzempleron. Eble vin interesus rigardi ĝin, ĉu?”

“Tre multe,” diris Winston, tuj komprenante kien la parolo de O’Brien celas.

“Kelkaj el la novaj enhavaĵoj estas tre ingeniaj. La redukto de la nombro da verboj — jen la punkto kiu plej interesos vin, mi kredas. Mi pensu, ĉu mi sendu mesaĝiston kun la vortaro? Sed mi timas ke mi senvarie ĉiam forgesas tiaĵojn. Eble vi povus preni ĝin ĉe mia apartamento, je tempo oportuna por vi? Atendu. Mi donu al vi mian adreson.”

Ili staris antaŭ teleekrano. Iom senpense, O’Brien palpis du el siaj poŝoj, kaj poste elprenis malgrandan ledkovritan notlibron, kaj oran inkkrajonon. Tuj sub la teleekrano, en tia pozicio ke ĉiu rigardanto ĉe la alia finaĵo de la aparato povus legi kion li skribas, li skribaĉis adreson, elŝiris la paĝon kaj donis ĝin al Winston. “Mi kutime estas ĉehejme dum la vesperoj,” li diris. “Se ne, mia servisto donos al vi la vortaron.”

Li foriris, lasante Winstonon tenanta la paperpecon, kiun ne necesis kaŝi, ĉifoje. Malgraŭ tio, li zorge parkerigis la skribaĵon sur ĝi, kaj kelkajn horojn poste li faligis ĝin en la memorotruon, kune kun amaso da aliaj folioj. Ili estis konversaciintaj dum maksimume du minutoj. La epizodo povus havi nur unu signifon. Ĝi estis ruze aranĝita, por sciigi al Winston la adreson de O’Brien. Tio estis necesa, ĉar sen rekta demando, neniam eblis trovi kie loĝas iu ajn. Neniaj adreslistoj ekzistis. “Se iam vi volos viziti min, jen kie vi povos trovi min,” jen kion diris al li O’Brien. Eble eĉ estos mesaĝo kaŝita ie en la vortaro. Sed ĉiukaze, unu afero estis certa. La konspiro pri kiu li revis ja ekzistas, kaj li atingis ĝian eksteran randon.

Li sciis ke pli-malpli frue li obeos la alvokon de O’Brien. Eble morgaŭ, eble nur post longe — li ne certis. Kio okazas estis nur la disvolviĝo de procedo komenciĝinta antaŭ jaroj. La unua paŝo estis sekreta, neintencita penso; la dua estis malfermi la taglibron. Li transiris de pensoj al vortoj, kaj nun de vortoj al ago. La lasta paŝo estas io okazonta en la Ministrejo de la Amo. Li akceptis ĝin. La fino troviĝas jam en la komenco. Sed estis timige: aŭ, pli precize, ĝi estis kvazaŭ antaŭgusto de la morto, kvazaŭ li estas iomete malpli viva. Eĉ dum li parolis kun O’Brien, kiam la signifo de la vortoj enpenetris lin, malvarma skusento ekregis lian korpon. Li sentis kvazaŭ marŝante en la malseketon de tombo, kaj ne estis multe pli bone, ĉar li ĉiam sciis ke la tombro jam deantaŭe pretas kaj atendas lin.

第二部分

第六章

那件事终于发生了。期望中的消息终于传来。他的一生仿佛都在等待这一刻。

在部里长长的走廊上,他走着。快走到茱莉亚之前把纸条偷偷塞到他手里的位置时,才发觉后面有个大高个子正跟着自己。只听到那个人轻咳一声,显然是想说话。温斯顿突然停下转身。是奥伯里恩。

他们终于面对面了,而温斯顿唯一的冲动似乎就是逃走。他的心猛烈地跳动,甚至说不出话来。可奥伯里恩继续按照之前的步调往前走,一只手友好地在温斯顿的胳膊上搭了一会儿,于是他们便并肩而行。那个人用相当有礼貌的语气说话,这是他与核心党大部分成员的不同之处。

“我一直想找个机会和你谈谈,”他说,“我有一次在《泰晤士报》上读了一篇你用新话写的文章。我觉得你对新话有学术上的兴趣,是吧?”

温斯顿稍稍定了定神,“很难说是学术上的,”他回答,“我只是个新手,那不是我的专长,我之前没做过什么跟语言实际结构有关的事。”

“但你倒写得一手好文章,”奥伯里恩说,“不只我一个人这么看。前不久,我刚和你的一个朋友说过,他可是个专家。不过一时之间,我想不起他的名字了。”

温斯顿的心再次刺痛起来。显然,话中所指是塞姆。但塞姆不仅已不在人世,而且已被消灭,只算非人了。只要提到他就有生命危险。奥伯里恩的话明显是个信号,是暗语——通过犯思想罪的小行动,把两个人变成了同盟。他们继续在走廊上慢慢走着,这时,奥伯里恩停下来,他扶了扶眼镜,成功地用这个动作表达奇怪的亲切感。接着,他继续说:“实际上,我想说的是在你的文章中,我注意到两个已经过时的词,不过也是最近才过时的。你见过第十版《新话字典》了吗?”

“没有,”温斯顿回答,“我想应该还没出版。我们档案司还在用第九版。”

“我觉得第十版过几个月就会出版了。不过已经有了几本样书,我也有一本,你应该有兴趣想看看吧?”

“我很想看看。”温斯顿立刻就领会了话锋所指。

“有些修订还非常巧妙,动词词条删减了一些,我觉得这一点应该会吸引你。我想想,我是不是应该派个人把字典给你送过去?不过我总是忘记这种事,你方便的时候,能不能来我的公寓一趟?等一下,我给你地址。”

他们站在电屏前,看似心不在焉的奥伯里恩摸了摸两个口袋,拿出一个小的皮面本和一支金的彩色铅笔。他立刻就开始写,就在电屏下,电屏另一边的人完全能看清他写的内容。奥伯里恩写好地址,把纸页撕下来,递给温斯顿。

“我一般晚上在家,”他说,“如果我没在家,仆人就会把字典拿给你。”

奥伯里恩走了,留下拿着纸条的温斯顿,这一次,没有什么隐瞒的必要。无论如何,温斯顿小心地记下了上面的内容,几个小时后把那张纸条和其他文件一起丢进了记忆洞中。

他们那会儿最多只说了几分钟话,那番话的铺垫只有一个意义——让温斯顿知道奥伯里恩的地址。这很有必要,因为除非直接询问,否则根本不可能知道别人住的地方。根本没有任何形式的通讯录。“如果你想见我,就到这里来找我。”这就是奥伯里恩告诉温斯顿的事。也许,字典里暗藏着某种信息。但无论如何,有件事是确定的,温斯顿梦想中的阴谋的确存在,而他自己竟也已经接触到了外围。

温斯顿知道自己迟早会遵从奥伯里恩的召唤。也许在明天,也许在很久之后,他自己也不确定。刚发生的事不过是多年前就已开始的某个进程的结果。第一步就是秘密而自发的思考。第二步是开始记日记。温斯顿从思想过渡到了语言,现在就把语言变成了行动。最后一步将发生在仁爱部里。他早已接受了结局,结局已蕴含在开始之中。但结局让人害怕,或者更确切地说,结局是死亡的预告,就像少了一些生命力。哪怕他正在和奥伯里恩说话,一旦这些话的意义浮现在脑海,温斯顿就会脊背发凉。他觉得像走进了湿冷的墓穴,虽然他早就知道墓穴已在那里等着它,可还是会不寒而栗。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

返回 1984 目录

阅读次数 94 legintoj