Mil Naŭcent Okdek Kvar

PARTO DU

7

Winston vekiĝis kun la okuloj plenaj de larmoj. Julia ruliĝis dormeme kontraŭ lin, murmurante ion, kio eble deĉifriĝus kiel “Kio estas?” “Mi sonĝis —” li komencis, kaj ekhaltis. Estis tro komplekse por envortigo. Ekzistis la sonĝo mem, kaj ekzistis memoro ligita al ĝi, kiu renaĝis en lian menson kelkajn sekundojn post la vekiĝo. Li kuŝis surdorse, kun la okuloj fermitaj, ankoraŭ trempita en la etoso de la sonĝo. Ĝi estis vasta, lumoplena sonĝo, en kiu lia tuta vivo ŝajnis etendiĝi antaŭ li kvazaŭ pejzaĝo, dum somera vespero post pluvo. Ĉio okazis interne de la vitra paperpezilo, sed la surfaco de la vitro estis la ĉielkupolo, kaj interne de la kupolo ĉio estis iluminata de klara milda lumo, per kiu oni povas vidi senlime distancen. La sonĝo ankaŭ ampleksis — efektive, iusence konsistis el — geston faritan per la brako de lia patrino, kaj denove farita post tridek jaroj, de la juda virino kiun li vidis sur la informfilmo, dum ŝi penis ŝirmi la knabeton kontraŭ la kugloj, antaŭ ol la helikoptero per eksplodo dispecigis ilin.

Ĉu vi scias,” li diris, “ke ĝis la nuna momento mi kredis ke mi murdis mian patrinon?” “Kial vi murdis ŝin?” diris Julia, preskaŭ endorme.

“Mi ne murdis ŝin, ne korpe.” En la sonĝo li memoris sian lastan ekvidon de la patrino; kaj kelkajn momentojn post lia vekiĝo, rememoriĝis la grupo da malgrandaj eventoj kiuj ĉirkaŭis ĝin. Temis pri memoro kiun li evidente intence forpuŝis el sia konscio dum multaj jaroj. Li ne certis pri la dato, sed li nepre ne estis malpli ol dekjaraĝa, eble dekdujaraĝa, kiam ĝi okazis. Lia patro jam antaŭ iom da tempo malaperis, kiom pli frue, li ne povis memori.

Li pli bone memoris la bruplenajn malkvietajn cirkonstancojn de la epoko: la periodaj panikoj pri aeratakoj, kaj la sinŝirmado en la stacioj de la subtera fervojo, la amasoj da rubo ĉie, la nekompreneblaj proklamoj afiŝe starigitaj ĉe la stratanguloj, la bandoj da junuloj vestitaj per identaj unukoloraj ĉemizoj, la enormaj vicoj ekster la bakejoj, la intermita mitralado distanca — kaj ĉefe, la fakto ke neniam haveblis sufiĉe da manĝaĵoj. Li memoris longajn posttagmezojn pasigitajn kun aliaj knaboj per serĉado ĉe rubujoj kaj rubamasoj, dum ili elprenis la ripojn de brasikfolioj, terpomŝelerojn, eĉ kelkfoje pecetojn da malfreŝaj pankrustoj, de kiuj ili zorgoplene deskrapis la cindrojn; kaj ankaŭ dum ili atendadis la preterpason de kamionoj, kiuj veturadis laŭ certa itinero kaj kiuj, oni sciis, portis brutnutraĵojn, kaj kiuj, kiam ili ŝanceliĝis pro la malbonaj vojflikaĵoj, kelkfoje elĵetis kelkajn fragmentojn da olebulkaĵo. Kiam lia patro malaperis, lia patrino ne montris surpriziĝon aŭ violentan malĝojon, sed subita ŝanĝo trafis ŝin. Ŝi ŝajnis ekiĝi tute senspirita. Estis evidente eĉ al Winston ke ŝi atendas ion kiu, kiel ŝi sciis, neeviteble okazos. Ŝi faris ĉion bezonatan — kuiradis, lavadis, flikadis, ordigadis la liton, balaadis la plankon, senpolvigadis la kamenbreton — ĉiam tre malrapide, kaj kun kurioza manko de superflua moviĝo, kvazaŭ desegnaĵo farita de artisto moviĝas per si mem. Ŝia granda gracia korpo ŝajnis nature refali en senmovecon. Dum horoplenaj periodoj ŝi sidadis preskaŭ senmove sur la lito, vartante lian pli junan fratinon, kiu estis eta, malsanema, tre silenta infano nur du- aŭ trijaraĝa, kun vizaĝo simiaspektigita de maldikeco. Nur neofte ŝi prenis Winstonon en siajn brakojn, kaj premis lin kontraŭ sin dum longa tempo, tute sen diri ion ajn. Li konsciis, malgraŭ siaj juneco kaj egoismo, ke iel tio estis kunligita kun la neniam menciita evento okazonta.

Li memoris la ĉambron en kiu ili loĝis, ĉambro senluma, sen eleksteraj odoroj, kiu ŝajnis duone plenigita per lito kun blanka kovrilo. Estis gasflamingo antaŭ la kameno, kaj breto sur kiu manĝaĵoj estis gardataj, kaj sur la libera planko ekstere estis bruna ceramika lavujo uzata de pluraj apartamentoj. Li memoris la statuecan korpon de sia patrino klinitan super la gasflamingo por kirli ion en kuirpoto. Pleje li memoris sian konstantan malsaton, kaj la ferocajn sordidajn batalojn je la manĝotempoj. Li ripete kaj konstante ĉagrenis sian patrinon per demandoj pri kial ne estas pli da manĝaĵo, li kriadis fortege al ŝi (li eĉ memoris la tonojn de sia voĉo, kiu komencis sporade maturiĝi kaj kelkfoje muĝis strange), aŭ li provis ploraĉeman patosan tonon, penante havigi al si pli ol sian porcion. Ŝi akceptis ke estas normale ke li, “la knabo”, havu la plej grandan porcion; sed negrave kiom ŝi donis al li, neeviteble li postulis pli. Je ĉiu manĝo ŝi petegis ke li ne estu egoisma, kaj ke li memoru ke lia fratineto estas malsana, kaj ankaŭ bezonas manĝaĵojn, sed ne utilis. Li furioze kriis kiam ŝi ĉesis ĉerpi, li penis perforte preni de ŝiaj manoj la kuirpoton kaj kuleron, li prenadis pecojn el la telero de sia fratino. Li sciis ke li malsatigas la aliajn du, sed li ne povis malhelpi sin; li eĉ sentis ke li rajtas fari tion. La viglega malsano en lia stomako ŝajnis pravigi lin. Inter la manĝoj, se lia patrino ne gardis, li konstante ŝtelis partojn de la mizera stoketo da manĝaĵoj sur la breto.

Unu tagon oni distribuis ĉokoladporciojn. Estis nenia tia distribuo dum la pasintaj semajnoj aŭ monatoj. Li tute klare memoris tiun valoregan ereton da ĉokolado. Ĝi estis du-unca1 peco (oni ankoraŭ mezuris per uncoj dum tiu epoko) dividenda inter la tri personoj. Estis evidente ke decus dividi ĝin en tri egalajn partojn. Subite, kvazaŭ aŭskultante alian personon, Winston aŭdis sin postuli per laŭta muĝa voĉo ke al li estu donita la tuta peco. Lia patrino ordonis ke li ne estu avida. Sekvis longa, ripetoplena kverelo kiu ĉirkaŭiris sin senfine, kun krioj, ploraĉado, larmoj, avertoj, marĉandado. Lia fratineto, kroĉanta sin al sia patrino per ambaŭ manoj, precize kiel simieto, sidis rigardante lin transŝultre per grandaj, mornaj okuloj. Fine lia patrino derompis tri kvaronojn de la ĉokolado kaj donis tion al Winston, kaj donis la alian kvaronon al lia fratino. La knabineto prenis ĝin kaj rigardis ĝin neentuziasme, eble ne sciante kio ĝi estas. Winston staris rigardante ŝin dum momento. Poste, per subita rapida salto li ekprenis la ĉokoladeron el la mano de sia fratino kaj kuris porden.

“Winston, Winston!” lia patrino kriis al li, “Revenu! Redonu al via fratino ŝian ĉokoladon!”

Li haltis, sed ne revenis. La angoraj okuloj de lia patrino fikse rigardadis lian vizaĝon. Eĉ nun, pensante pri la afero, li ne sciis kio estis tuj okazonta. Lia fratino, konsciante ke io estis ŝtelita for de ŝi, komencis feble krii. Lia patrino ĉirkaŭbrakis la infanon kaj premis ĝian vizaĝon kontraŭ sian bruston. Iel tiu gesto informis lin ke lia fratino mortas. Li turnis sin kaj kuris malsupren laŭ la ŝtuparo, kun la ĉokolado moliĝanta en la mano.

Li neniam revidis sian patrinon. Vorinte la ĉokoladon li iomete hontis pri si kaj restis en la stratoj dum pluraj horoj, ĝis malsato pelis lin hejmen. Kiam li revenis, lia patrino jam estis malaperinta. Tio jam komencis fariĝi normala tiutempe. Nenio mankis en la ĉambro, escepte de liaj patrino kaj fratino. Ili ne estis forprenintaj vestojn, eĉ ne la dikan mantelon de lia patrino. Ankoraŭ nun li ne plencerte scias ke lia patrino mortis. Estas tute eble ke ŝi nur estis sendita al gulago. Kaj rilate al lia fratino, eble oni forprenis ŝin, same kiel Winstonon mem, al unu el la kolonioj por senhejmaj infanoj (oni nomis ilin “Centroj por Reutiligado”) kiuj ekestiĝis rezulte de la intercivitana milito, aŭ eble ŝi estis sendita al la gulago kun lia patrino, aŭ simple lasita ie por ke ŝi mortu.

La sonĝo ankoraŭ estis klarega en lia menso, precipe la ĉirkaŭanta protekta gesto de la brako, kiu ŝajnis ampleksi ĝian tutan signifon. Lia menso turnis sin al alia sonĝo de antaŭ du monatoj. Ekzakte kiel lia patrino sidis sur la blanke kovrita litaĉo, kun la infano kroĉiĝinta al ŝi, same ŝi sidis en la subakviĝinta ŝipo, longe sub li, konstante pli profunde dronante, tamen ankoraŭ suprenrigardante al li tra la malheliĝanta akvo.

Li rakontis al Julia pri la malapero de lia patrino. Sen malfermi siajn okulojn ŝi ruliĝis kaj plikomfortigis sian pozicion.

“Verŝajne vi estis fiaĉuleto dum tiuj tagoj,” ŝi diris malklare. “Ĉiuj infanoj estas fiaĉuletoj.”

“Jes. Sed la vera celo de la rakonto —”

Per ŝia spirado evidentiĝis ke ŝi denove endormiĝas. Li volonte plu parolus pri sia patrino. Li ne supozis, laŭ sia memoro pri ŝi, ke ŝi estis nekutima virino, ŝi estis nepre ne inteligentulino; tamen ŝi posedis ian noblecon, ian purecon, simple ĉar la normoj kiujn ŝi obeis estis privataj normoj. Ŝi havis proprajn sentojn, kiujn ekstera instanco ne povus ŝanĝi. Neniel ŝi ekpensus ke ago senefika estas tial sensignifa. Kiam oni amas personon, oni amas lin, kaj kiam nenio plia restas donebla, oni tamen donas al li amon. Kiam la lastaj eroj de la ĉokolado estis for, lia patrino tenis la infanon en siaj brakoj. La ago estis senutila, ĝi ŝanĝis nenion, ĝi ne evitigis la morton de la infano nek ŝian propran morton; sed ŝajnis nature al ŝi, agi tiel. La fuĝinta virino en la boato ankaŭ kovris la knabeton per sia brako, kio ne defendis lin pli bone ol paperfolio, kontraŭ la kugloj. La fiega ago de la Partio estis ĝia konvinkigo ke nuraj impulsoj, nuraj sentoj, estas senvaloraj, dum samtempe ĝi forŝtelis ĉian regon je la materia mondo. Kiam oni estis kaptita de la Partio, tute vere ne gravis kion oni sentis aŭ ne sentis, faris aŭ ne faris. Negrave kio okazis, oni malaperas, kaj nek oni nek oniaj agoj estas denove memorataj. Oni estas forprenita tute plene el la historio. Tamen, al la homoj antaŭ nur du generacioj, tio ne ŝajnus gravega, ĉar ili ne strebis ŝanĝi la historion. Ilin regis privata lojaleco kiun ili ne dubis. Kio gravis estis individuaj rilatoj, kaj plene senhelpa gesto, ĉirkaŭpremo, larmo, vorto parolita al mortanto, povus havi propran valoron. La proloj, li subite ekpensis, restas tiaj. Ili ne estas lojalaj al partio aŭ lando aŭ ideo, ili estas lojalaj unu al la alia. La unuan fojon en sia vivo li ne malestimis la prolojn nek imagis ilin senaga forto kiu iam ekvigliĝos kaj revivigos la mondon. La proloj restis homaj. Ili ne malmoliĝis interne. Ili konservas la primitivajn emociojn kiujn li mem devis reakiri per konscia strebado.
Kaj pensante tion li ekmemoris, sen klara kialo, ke antaŭ kelkaj semajnoj li vidis detranĉitan manon kuŝantan sur la pavimo kaj li piedbatis ĝin en la defluilon kvazaŭ brasiktigon.

“La proloj estas homoj,” li diris pervoĉe. “Ni ne estas homoj.” “Kial ne?” diris Julia, kiu revekiĝis.

Li pensis dum kelkaj momentoj. “Ĉu vi iam ekpensis,” li diris, “ke plej bone por ni estus simple marŝi el ĉi tie antaŭ ol estos tro malfrue, kaj neniam denove renkonti unu la alian?”

“Jes, karulo, mi pensis tion, plurfoje. Malgraŭe, mi ne agos tiel.” “Ni estis bonfortunaj,” li diris, “sed tio ne povos longe daŭri. Vi estas juna. Vi aspektas normala kaj senkulpa. Se vi evitos homojn similajn al mi, vi eble povos vivi ankoraŭ kvindek jarojn.”

“Ne. Mi trapensis ĉion. Kion vi faros, tion mi faros. Kaj ne estu tro senespera. Mi estas relative sukcesa kiam temas pri transvivado.” “Ni eble kunestos dum ses monatoj pli — jaro — ne eblas scii. Fine ni neeviteble apartiĝos. Ĉu vi konscias kiom nekompreneble solecaj ni estos? Kiam ili estos kaptintaj nin, nenion, plentute nenion, unu el ni povos fari por la alia. Se mi konfesos, ili mortpafos vin, kaj se mi rifuzos konfesi, malgraŭ tio ili mortpafos vin. Nenio farita aŭ dirita de mi, aŭ nedirita de mi, prokrastigos vian morton je eĉ kvin minutoj. Neniu el ni eĉ scios ĉu la alia plu vivas, aŭ jam mortis. Sole gravas ke ni ne perfidu unu la alia, kvankam eĉ tio estos tute senefika.”

“Se vi parolas pri konfesado,” ŝi diris, “nepre ni faros tion. Ĉiuj ĉiam konfesas. Ne eblas eviti tion. Ili torturas.”

“Mi ne parolas pri konfeso. Konfeso ne estas perfido. Ne gravas kion oni diras aŭ faras: nur gravas la sentoj. Se ili povus devigi min ne plu ami vin — tio estus vera perfido.”

Ŝi pripensis tion. “Ili ne povus fari tion,” ŝi fine diris. “Nur tion ili ne kapablas fari. Ili povas devigi ke oni diru ion ajn — ion ajn — sed ili ne povas devigi ke oni kredu ĝin. Ili ne povas eniri onin.”

“Ne,” li diris, iomete pli espere, “ne; estas tute vere.Ili ne povas eniri onin. Se oni povas senti ke valoras resti homa, eĉ kiam tio ne povas havi ian ajn rezulton, oni venkis ilin.”

Li pensis pri la teleekrano, kun ĝia neniamdormanta orelo. Ili povas spioni nokte kaj tage, sed se oni restas senpanika, oni povas malgraŭ tio trompi ilin. Malgraŭ sia lertego, ili neniam sukcesis trovi kion alia homo pensas. Eble tio estas malpli vera, kiam oni efektive estas en iliaj manoj. Oni ne scias kio okazas interne de la Ministrejo de la Amo, sed eblas diveni: torturoj, drogoj, delikataj instrumentoj, kiuj registras oniajn nervreagojn, iom-post-ioma malkaŝigo pere de sendormigado kaj soligado kaj senĉesa demandado. Faktoj, certe, ne estas sukcese kaŝeblaj. Ili povas trovi ilin per demandado, ili povas enlumigi ilin per torturado. Sed se onia celo ne estas resti vivanta, sed resti homa, kiel finfine gravas? Ili ne povas ŝanĝi oniajn sentojn: efektive, oni ne povas mem ŝanĝi ilin, eĉ se oni volas. Ili povus enlumigi plej detale ĉion kion oni faris aŭ diris aŭ pensis; sed la interna koro, kies agado estas mistera eĉ por oni mem, restas nevenkebla.

1. Proks. 60 gramoj.

第二部分

第七章

温斯顿醒了,满眼泪水。茱莉亚困倦地翻了个身,背对着他,模糊地说了点什么,好像是“怎么了?”之类的。

“我梦见……”温斯顿开口了,却不知从何说起。梦中的场景太过复杂,难以言喻。除了那个梦,与梦境相关的回忆也在醒来后几秒钟内涌进温斯顿的脑海。

他躺下来,闭上眼,沉浸在梦中无法自拔。刚才的梦场面宏大,刺眼夺目,仿佛夏日雨后的夜晚,他的一生都如画卷一般在眼前铺开。梦中的一切都发生在玻璃镇纸中,但玻璃的表面是天空的穹顶,穹顶之下,一切都带着清晰柔和的光芒,无穷无尽。那场梦也可以通过他母亲的一个动作来理解。实际上,某种意义上说,梦就包含在那个动作之中。三十年后,温斯顿在一部新闻电影中看到一个犹太女人也做出了同样的动作——试图在子弹中保护自己的小儿子,而后来直升机把他们都炸成了碎片。

“你知道吗,”他说,“直到此刻,我依旧觉得是我杀了我母亲。”

“你为什么杀她?”昏昏欲睡的茱莉亚说。

“我没有谋杀她。不是直接杀死她的那种。”

梦中,温斯顿记起了自己最后看到母亲的一瞬间。梦醒一会儿后,所有细枝末节全部涌来。那肯定是他多年来刻意忘掉的记忆。他不确定日期,但觉得事情发生时,自己应该已经超过十岁,甚至超过了十二岁。

他的父亲在那之前就消失了,他不记得那是多久之前的事,只知道当时那种动荡不安、人心惶惶的氛围——空袭不时发生,人们总要躲到地铁站里,四处都是残垣断壁,街角张贴着难以理解的标语,帮派年轻人穿着同样颜色的衬衫,面包店外总是挤满了人,机关枪的声音一直从远处传来……最严重的是,吃的永远不够。他记得,漫长的下午,他总会和其他男孩一起在垃圾箱或垃圾堆附近费力寻找,捡菜叶子、土豆皮,有时候甚至能找到不新鲜的面包皮,找到后,他们就会小心翼翼地把上面的炉渣弄掉。此外,他们还会等着沿固定路线行驶的卡车经过,那些卡车装着牛饲料,行驶在坑坑洼洼的路面上,有时会颠出一点儿油饼来。

父亲消失之后,他母亲没有惊讶,也没有伤心欲绝,只是突然像变了一个人,完全没了生气。甚至连温斯顿都能明显地感觉到母亲在等着她知道必然会发生的事发生。母亲仍会做所有该做的事——做饭、洗衣、缝补、铺床、擦地、扫灰——只是动作很慢,一幅例行公事的样子,仿佛是会自己移动的艺术家模型。母亲很胖,但体态不错,她似乎很自然地陷入了静止的状态。有时,她几个小时都会坐在床上一动不动,给温斯顿的小妹妹喂奶。他的小妹妹只有两三岁,体弱多病,非常安静,瘦骨嶙峋的,像只小猴子。偶尔,母亲也会把温斯顿抱在怀中很久,一言不发。尽管温斯顿年幼无知,但他也很清楚,这和从未提到的那件将要发生的事有关。

温斯顿记得一家人住的地方,黑暗逼仄,阴凉潮湿。套着白色床罩的床占了房间的一半,此外,还有一台煤气灶和一个食物柜。外面的楼梯处还有一个棕色的陶土洗手台,是几户人家共用的。他记得母亲雕像般的身躯弯在灶台前,搅拌着炖锅里的东西。除此之外,他记得饥饿缠身的滋味,也记得吃饭时的斗争。温斯顿会一直纠缠母亲,反复地问为什么吃的总不够;他也会朝母亲大喊(他甚至记得自己的语调,当时他已经提前出现了变声的迹象,低沉的声音有时很奇怪);他还会发出苦恼的声音,博得同情,好得到更多的食物。温斯顿的母亲通常会多给他一些,因为她认为“男孩”理应得到最多的一份。然而,无论母亲给温斯顿多少,他都嫌不够。每次吃饭时,母亲都会恳求温斯顿不要自私,要记得还有个生病的妹妹,也需要食物,然而这并没有什么用。如果母亲不肯多给他一些,温斯顿就会愤怒地大喊,把锅和勺子从母亲那里夺过来,或者把妹妹盘子里的饭抢过来。温斯顿知道自己这样会让母亲和妹妹挨饿,可他控制不了自己,他甚至觉得自己有权这样做,饥肠辘辘就是他的理由。两餐之间,如果母亲一时没看到,温斯顿还经常会从食物柜里偷拿一点东西吃。

一天,巧克力的定量供应到了。过去几周,甚至几个月都没发放过巧克力了。温斯顿对那一小片珍贵的巧克力记忆颇深。巧克力有两盎司(当时,人们还用盎司这个单位),要分给三个人。显然,巧克力应该被平均分成三块。可突然之间,像受人指使一般,温斯顿听到自己咆哮着的要求,要得到一整块巧克力才肯罢休。他母亲让他不要贪婪。于是,不断的争论又开始了,还伴随着大喊大叫、呜咽、泪水、规劝、讨价还价。温斯顿的小妹妹双手抱住母亲,像极了小猴子。她坐着,大大的眼睛里满是悲伤,从母亲身后看着温斯顿。最后,母亲把巧克力的四分之三给了温斯顿,把剩下的四分之一给了他妹妹。小女孩把巧克力抓在手里,呆呆地看着,仿佛不知道那是什么一般。温斯顿站着看了她一会儿,接着,他突然纵身一跃,夺走了妹妹手里的巧克力,朝屋门跑去。

“温斯顿,温斯顿!”他母亲在身后叫着,“回来!把你妹妹的巧克力还给她!”

温斯顿停下来,但没有回去。他母亲焦虑的目光盯在他脸上。即使在那个时候他还在想着那件肯定要发生的事,但他还不知道那究竟是什么。温斯顿的妹妹明显知道别人抢走了自己的东西,虚弱地哭了起来。他母亲双手搂住女儿,让她把头靠在自己胸口。这个姿势让温斯顿意识到,自己的妹妹就在死亡的边缘。他转过身,跑下楼梯,手里的巧克力黏糊糊的粘在手里。

温斯顿再也没见到过母亲。狼吞虎咽地吃掉巧克力之后,温斯顿觉得有点愧悔,便在街上晃悠了几个小时,直到饥饿把他带回家。回家之后,温斯顿发现母亲也不见了。当时的一切都是平常的样子,除了母亲和妹妹,家里的一切都在。她们没带走任何衣服,甚至母亲的外套都还在。直到今天,温斯顿都不确定母亲是否还活着。其实,母亲很有可能被送到了劳改营中。至于妹妹,可能也和自己一样,被送到了为无家可归的孩子们准备的集中院(人们称那里是回收中心),内战时期,这种机构层出不穷。妹妹也有可能和妈妈一起被送到了劳改营,也可能只是被丢在某处,或者已经死了。

脑海中的梦境依旧清晰,尤其是母亲搂住孩子的那种保护性姿态,仿佛充满了整个梦境。温斯顿又想到了两个月之前的一个梦。那个梦里,母亲就坐在铺着白色床罩的脏乎乎的床上,小妹妹抓着她,接着,母亲又坐到正在下沉的船中,远在温斯顿身下,每一秒钟都在下沉,可母亲的眼睛还是透过黑暗的海水仰望着他。

温斯顿给茱莉亚讲了母亲消失的事情。而茱莉亚没睁开眼睛,只是翻了个身,换了一种更舒服的姿势。

“我猜你当时是个蛮横的小怪物,”茱莉亚嘟囔着,“孩子们都是小怪物。”

“没错,但我要说的是……”

从茱莉亚的呼吸判断,她显然又要睡着了。温斯顿本想继续说自己的母亲。凭借对母亲的记忆,他觉得母亲一定不同寻常,但算不上聪明。不过母亲有自己的标准,所以带着一种高贵、纯洁的气质。她的情感只属于自己,不为外界所动。她从不认为没有实际效用的事就没有意义,她认为如果爱一个人,就好好爱他,就算已经不能再付出什么,也还能给他爱。温斯顿带着巧克力走后,母亲紧紧抱住了自己的孩子。但这没有用,并不能改变什么,既变不出更多的巧克力,也无法让孩子或自己逃脱死亡的命运。然而,那是她自然而然的动作。船上那个逃难的女人也用双臂护住年幼的儿子,可这个动作和一张纸没什么区别,都挡不住子弹的侵袭。可怕的是,党会让你相信那些不过是冲动,是感情,没有任何意义,也剥夺了你对物质世界的控制力量。一旦落入党的股掌之中,你感受到的或者你没感受到的以及你做过的或者不能做的,实际上都没什么区别。无论曾发生过什么,你终将消失,而你的言行再不会为人所知。你会被历史的洪流彻底卷走。然而在两代人之前,这种做法并不重要,因为他们不想篡改历史。他们毫无疑问地控制着自己的私人忠诚感。重要的是人际关系,而完全没用的姿势、拥抱、眼泪、话语或对将死之人说的话都有其内在价值。温斯顿突然想到,群众一直都是这样。他们不忠诚于一个政党、一个国家或一种思想,却相互忠诚。有生以来第一次,温斯顿没有鄙视群众,也没把他们仅仅看作是某天将焕发生机、改变世界的潜伏力量。群众有人性,他们的内心依旧柔软,他们坚持着原始的情感,而温斯顿却需要有意识的努力才能重新获得。想到这里,温斯顿记起了一件没什么关系的事,几天前,他在人行道上看到了一只断手,就把它踢到了马路边,好像那只是颗圆白菜。

“无产者是人,”温斯顿大声说,“我们不是。”

“为什么不是?”茱莉亚又醒了,问道。

温斯顿想了一会儿。“你有没有想过,”他说,“对我们来说最好的就是趁一切还来得及之前离开这里,然后再也不见?”

“想过,亲爱的,我的确想过几次。但无论如何,我都不会这样做。”

“我们一直很幸运,”温斯顿说,“但也没多长时间了。你还年轻,看上去很正常,也很天真。如果你离我这种人远一些,就可能多活五十年。”

“不,我已经想明白了。你做什么,我就做什么。别灰心。我会活很久的。”

“我们可能还能在一起六个月,或者一年,没人知道。最后,我们肯定要分别。你知道我们到底有多孤立无援吗?一旦被抓,都无法为对方做任何事,真的什么都做不了。如果我认罪,他们会枪毙你。如果我拒绝认罪,他们还是一样会枪毙你。无论我说什么、做什么,或者不说什么,都不能让你再多活五分钟。我们两个人都不知道对方是死是活,什么办法都没有。唯一重要的是我们不会背叛对方,虽然这也没什么用。”

“如果你说的是认罪,”茱莉亚说,“我们当然该认罪,谁都没错。人们总会认罪。你也没办法,他们会折磨你。”

“我不是说认罪,认罪不是背叛。你怎么说或者怎么做并不重要,重要的是感觉。如果他们让我不再爱你,那才是真正的背叛。”

茱莉亚仔细想了想。“他们做不到,”她最后说,“这是他们无法做到的事之一。他们能让你说任何事——所有事——但他们不能让你相信。他们控制不了你的思想。”

“的确,”温斯顿有了一点希望,“没错,你说得很对。他们控制不了你的思想。如果你觉得自己还像个人,就算什么都得不到,你也还是打败了他们。”

温斯顿想到了日夜监听的电屏。它们无时无刻都在监视你,但如果你还有理智,就能战胜它们。穷尽其能,它们都无法掌握一个人思想的秘密。也许,真正落到他们手里时,这一点会变。你不会知道仁爱部里发生的事,但可以猜得到——折磨、毒品、检测神经活动的精密仪器还有长久不眠、单独禁闭和从不间断的询问带来的精神崩溃。无论如何,事实总会暴露。讯问让事实有迹可循,折磨总会让你将事实说明。但如果一个人的目的不是活着,而是保持人性,最终又会带来什么不同?他们无法改变你的情感,而且就算你想,你自己也无法改变情感。无论巨细,他们能让你做过的、说过的、想过的暴露无疑。但你内心世界的运转连自己也无法理解,它坚不可摧。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

返回 1984 目录

阅读次数 132 legintoj