Mil Naŭcent Okdek Kvar

PARTO DU

8

Ili faris la agon, ili finfine faris la agon!

La ĉambro en kiu ili staris estis longa kaj softe lumigata. La teleekrano estis mallaŭtigita ĝis milda murmurado; la riĉa koloro de la malhelblua tapiŝo faris la impreson ke oni tretadas sur veluro. Ĉe ekstremo de la ĉambro, O’Brien sidis ĉe tablo sub verde kovrita lampo, kun amaso da folioj ambaŭflanke de si. Li eĉ ne suprenrigardetis, kiam la servisto gvidis al li Julian kaj Winstonon.

La koro de Winston bategadis tiel forte, ke li dubis ĉu li povos paroli. Ili faris la agon, ili finfine faris la agon; nur tion li povis pensi. Veni ĉi tien, en si mem, estis malsaĝa ago, kaj estis malsaĝege veni kune; kvankam estis vere ke ili venis laŭ malsamaj vojoj, kaj renkontiĝis nur antaŭ la pordo de O’Brien. Sed necesis iom da aŭdaco por eĉ marŝi en tian lokon. Nur maloftege oni vidis la internon de la loĝejoj de la Interna Partio, aŭ eĉ penetris la kvartalon kie ili loĝas. La tuta etoso de la giganta apartamentaro, la riĉo kaj vasto de ĉio, la nekutimaj odoroj de bonaj manĝaĵoj kaj bona tabako, la silentaj kaj nekredeble rapidaj liftoj, kiuj glitis supren kaj malsupren, la blankjakaj servistoj rapidantaj tien kaj reen — ĉio estis timiga. Kvankam li havis bonan pretekston por veni ĉi tien, lin hantis ĉiupaŝe timo ke nigre uniformita gardisto ekaperos de ĉirkaŭ angulo, postulos liajn identigilojn, kaj ordonos ke li foriru. Tamen la servisto de O’Brien enlasis ilin ambaŭ, tute sen hezito.

Li estis negranda nigrehara viro en blanka jako, kun diamantoforma, plene senesprima vizaĝo, kiu povus esti de Ĉino. La koridoro laŭ kiu li kondukis ilin estis moltapiŝita, kun kremkolore tegitaj muroj kaj blankaj paneloj, ĉio estis purega. Ankaŭ tio timigis. Winston ne povis memori iam esti vidinta koridoron kies muroj ne estis malpuraĉaj pro kunkontaktado kun homaj korpoj.

O’Brien tenis paperfolieton inter siaj fingroj kaj laŭaspekte studadis ĝin intense. Lia malmilda vizaĝo, klinita tiel ke oni povis vidi la linion de la nazo, aspektis kaj timiga kaj inteligenta. Dum eble dudek sekundoj li sidis senmove. Post tio li altiris la parolskribilon al si, kaj eldiris mesaĝon per la hibrida ĵargono de la Ministrejoj.

“Punktoj unu komo kvin komo sep aprobitaj plene halto sugeston enhavata ero ses duobleplus ridindan preskaŭ krimpenson nuligu halto malpluagu konstrue antaŭe akiri plusplenajn taksojn maŝinkostajn halto mesaĝfino.”

Li nerapide leviĝis el sia seĝo kaj venis direkte al ili trans la sensonan tapiŝon. Iom el la oficiala etoso ŝajne forfalis de li kun la Novparolaj vortoj, sed lia mieno estis malpli afabla ol kutime, kvazaŭ al li ne plaĉas esti ĝenata. La teroron jam sentatan de Winston subite trapafis ordinara embaraso. Ŝajnis al li ke tute eble li nur faris stultan eraron. Ĉar kian pruvon li havis efektive ke O’Brien estas ia politika kunkonspiranto? Nur ekbrilon de la okuloj, kaj unusolan neklaran komenton. Li eĉ ne povus pardonigi sin per pretendo ke li venis pruntepreni la vortaron, ĉar tiuokaze la ĉeesto de Julia estus maleksplikebla. Dum O’Brien pasis la teleekranon, ekpenso ŝajne trafis lin. Li haltis, turnis sin kaj premis ŝaltilon sur la muro. Aŭdiĝis abrupta klako. La voĉo ekĉesis.

Julia ellasis malgrandan sonon, ian surprizkrieton. Eĉ meze de sia paniko, Winston estis tro surprizita por povi silenti. “Vi povas malŝalti ĝin!” li diris.

“Jes,” diris O’Brien, “ni povas malŝalti ĝin. Ni havas tiun privilegion.”

Li estis tuj antaŭ ili, nun. Lia solida formo turis super ili, kaj la esprimo sur lia vizaĝo ankoraŭ estis nedeĉifrebla. Li atendadis, iom severe, por ke Winston parolu, sed pri kio? Eĉ nun estis plene koncepteble ke li estas nur multe okupata viro, kiu demandas al si iritite kial oni interrompis lin. Neniu parolis. Post la eksilentiĝo de la teleekrano, la ĉambro ŝajnis morte silenta. La sekundoj pretermarŝadis, enormaj. Malfacile Winston plu fiksadis siajn okulojn sur tiujn de O’Brien. Subite la severa vizaĝo aperigis tion kio povus esti la komnenco de rideto. Per sia karakteriza gesto O’Brien reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo.

“Ĉu mi diru, aŭ ĉu vi?” li diris.

“Mi diros,” respondis Winston tuj. “Tiu aparato vere estas malŝaltita?” “Jes, ĉio estas malŝaltita. Ni estas solaj.”

“Ni venis ĉi tien ĉar —”

Li paŭzis, la unuan fojon komprenante la svagecon de liaj propraj motivoj. Ĉar li ne efektive sciis kian helpon anticipi de O’Brien, ne estis facile diri kial li venis ĉi tien. Li plu parolis, konsciante ke tio, kion li diras, neeviteble sonas kaj febla kaj aroganta.

“Ni kredas ke ekzistas ia konspirado, ia sekreta organizo laboranta kontraŭ la Partio, kaj ke vi partoprenas en ĝi. Ni volas membriĝi en ĝi, kaj labori por ĝi. Ni estas malamikoj de la Partio. Ni malkredas la principojn de Angsoco. Ni estas penskrimuloj. Ni ankaŭ estas adultantoj. Mi diras ĉi tion al vi, ĉar ni volas peti vian kompaton. Se vi volas ke ni kulpigu nin per iu alia maniero, ni pretas.”

Li ĉesis, kaj rigardetis trans sian ŝultron, sentante ke la pordo malfermiĝis. Vere, la negranda flavvizaĝa servisto estis enveninta, sen frapi sur la pordon. Winston vidis ke li portas pleton, sur kiu estas karafo kaj glasoj.

“Martino estas el nia grupo,” diris O’Brien senemocie. “Alportu la trinkaĵojn ĉi tien, Martino. Metu ili sur la rondan tablon. Ĉu estas sufiĉe de seĝoj? Do ni sidiĝu, kaj parolu komforte. Altiru seĝon por vi mem, Martino. Ni serioze interparolos. Vi rajtas ĉesi agi kiel servisto, dum la sekvaj dek minutoj.”

La negrandulo sidiĝis tute komforta, tamen ankoraŭ kun servisteca mieno, la mieno de valeto ĝuanta privilegion. Winston rigardis lin el okulangulo. Ekeniris lian menson ke la tuta vivo de tiu viro konsistas el rolado, kaj ke li sentas ke estas danĝere forlasi sian rolpersonecon eĉ dummomente. O’Brien prenis la karafon per ĝia kolo, kaj plenigis la glasojn per malhelruĝa likvo. Tio memorigis iom neklare al Winston ion viditan antaŭ longe sur muro aŭ reklampanelo — vastan botelon konsistantan el elektraj lampetoj, kiu ŝajnas supreniradi kaj malsupreniradi kaj verŝi sian enhavon en glason. Vidate desupre la likvo aspektis preskaŭ nigra, sed en la karafo ĝi scintilis kiel rubeno. Ĝi havis amar-dolĉan odoron. Li vidis Julian prei sian glason kaj flari ĝin, klare kurioza.

“Oni nomas ĝin vino,” diris O’Brien iomete ridetante. “Sendube vi legis pri ĝi en libroj. Malmulte da ĝi atingas la Eksteran Partion, mi timas.” Lia vizaĝo denove serioziĝis, kaj li levis sian glason: “Mi kredas ke konvenas komenci per tosto. Al nia Gvidanto: al Emmanuel Goldstein.”

Winston iom fervore prenis sian glason. Vino estis io pri kiu li legis kaj revis. Simile al la vitra paperpezilo, aŭ la duone memorataj rimaĵoj de S-ro Charrington, ĝi apartenis al la malaperinta romantika estinteco, la antikva epoko, kiel li emis nomi ĝin en siaj sekretaj pensoj. Ial li ĉiam supozis ke vino havas intense dolĉan guston, similan al tiu de rubusa konfitaĵo, kaj tujan ebriigan efikon. Efektive, kiam li gustumis ĝin, la trinkaĵo estis tre seniluziiga. La vero estis ke post jaroj da ĝinodrinkado, li apenaŭ sentis ĝian guston. Li remetis la malplenigitan glason. “Ĉu vere ekzistas tiu homo Goldstein?” li diris.

“Jes, li vere ekzistas, kaj li vivas. Mi ne scias kie.”

“Kaj la konspirado — la organizo? Ĉu ĝi estas reala? Ĝi ne estas simple elpensaĵo de la Penspolico?”

“Ne, ĝi estas reala. Ni nomas ĝin La Frataro. Vi neniam scios multe pli pri la Frataro, ol ke ĝi ekzistas, kaj ke vi apartenas al ĝi. Mi revenos al tiu temo post nelonge.” Li rigardis sian brakhorloĝon. “Estas malsaĝe, eĉ por membroj de la Interna Partio, lasi la teleekranon malŝaltita dum pli ol duonhoro. Vi devus ne esti venintaj kune, kaj vi devos aparte foriri. Vi, kamarado” — li klinis sian kapon al Julia — “foriros la unua. Ni disponas proksimume dudek minutojn. Komprenu ke mi devas komenci per certaj demandoj al vi. Ĝenerale, kion vi pretas fari?” “Ĉion kion ni kapablas,” diris Winston.

O’Brien estis turninta sin iomete en sia seĝo, tiel ke li rigardis rekte al Winston. Li preskaŭ ignoris Julian, ŝajne li antaŭsupozis ke Winston rajtas paroli por ŝi. Dum momento la palpebroj malleviĝis sur liajn okulojn. Li komencis demandadi per nelaŭta, senesprima voĉo, kvazaŭ temus pri rutinaĵo, ia kateĥismo, por kiu li jam sciis la plej multajn respondojn.

“Vi pretas oferi viajn vivojn?”

“Jes.”

“Vi pretas murdi?”

“Jes.”

“Fari sabotadon kiu eble kaŭzos la morton de centoj da senkulpuloj?”

“Jes.”

“Perfidi vian landon al fremdaj potencoj?”

“Jes.”

“Vi pretas trompi, falsi, ĉantaĝi, korupti la mensojn de infanoj, distribuadi manikaŭzajn drogojn, kuraĝigi putinadon, disvastigi venereajn malsanojn — fari kion ajn por kaŭzi malkuraĝiĝon, kaj malfortigi la potencon de la Partio?”

“Jes.”

“Se ekzemple, iel servus nin ke vi ĵetu sulfuracidon en la vizaĝon de infano — ĉu vi pretas fari tion?”

“Jes.”

“Vi pretas perdi vian identecon, kaj vivi la ceteron de via vivo kiel kelnero aŭ stivisto?”

“Jes.”

“Vi pretas mortigi vin, se kaj kiam ni ordonos ke vi faru tion?”

“Jes.”

“Vi pretas, vi ambaŭ pretas, apartiĝi kaj neniam revidi unu la alian?”

“Ne!” interrompis Julia.

Ŝajnis al Winston ke pasis longa tempo antaŭ ol li respondis. Dum momento, al li ŝajne eĉ mankis la kapablo paroli. Lia lango funkciis sensone, formante la komencajn silabojn unue de unu vorto, poste de alia, ree kaj ree kaj ree. Ĝis diri ĝin, li ne sciis kiun vorton li diros. “Ne,” li fine diris.

“Estas bone ke vi informis min,” diris O’Brien. “Necesas ke ni sciu ĉion.”

Li turnis sin direkte al Julia, kaj pludiris per voĉo en kiu estis iom pli da esprimo:

“Ĉu vi komprenas ke eĉ se li transvivos, eble li estos malsama? Ni eble devos doni al li novan identon. Lia vizaĝo, lia moviĝado, la formo de liaj manoj, la koloro de lia hararo — eĉ lia voĉo estus diferenca. Kaj vi mem eble fariĝus alia persono. Niaj kirurgoj kapablas ŝanĝi homojn tiel ke ili ne plu rekoneblas. Kelkfoje necesas. Kelkfoje ni eĉ fortranĉas membron.”

Winston ne povis ne rigardeti flanken al la Mongola vizaĝo de Martino. Neniuj cikatroj estis videblaj. Julia fariĝis pli pala, tiel ke ŝiaj efelidoj videblis, sed ŝi frontis O’Brienon kuraĝe. Ŝi murmuris ion, kio ŝajnis esti jesa.

“Bone. Do tio estas decidita.”

Estis arĝenta cigaredujo sur la tablo. Kun iom senpripensa mieno, O’Brien puŝis ilin direkte al la aliaj, mem prenis cigaredon, poste stariĝis, kaj komencis paŝadi tien kaj reen, kvazaŭ li pli bone pensas kiam starante. Ili estis tre bonaj cigaredoj, tre dikaj, kaj bone pakitaj, kun nefamiliara silkeco en la papero. O’Brien denove rigardis sian brakhorloĝon.

“Plej bone estos ke vi reiru al via Proviantejo, Martino,” li diris. “Mi reŝaltos post kvarono da horo. Atente rigardu la vizaĝojn de ĉi tiuj kamaradoj, antaŭ ol foriri. Vi revidos ilin. Mi mem, eble ne.”

Ekzakte kiel ĉe la antaŭa pordo, la malhelaj okuloj de la negranda viro trarigardis iliajn vizaĝojn. Nenia spuro de amikeco montriĝis en lia maniero. Li parkerigis ilian aspekton, sed li sentis nenian interesiĝon pri ili, aŭ tiel ŝajnis. Winston ekspensis ke sintezita vizaĝo eble ne kapablas ŝanĝi sian mienon. Sen paroli aŭ iel ajn adiaŭi, Martino eliris, fermante la pordon silente post si. O’Brien paŝadis tien kaj reen, kun unu mano en poŝo de sia nigra kombineo, en la alia estis lia cigaredo. “Komprenu,” li diris, “ke vi ĉiam batalados en mallumo. Vi ĉiam estos en mallumo. Vi ricevos ordonojn, kaj vi obeos ilin sen scii la kialon. Poste mi sendos al vi libron, per kiu vi informiĝos pri la vera naturo de la socio en kiu ni vivas. Leginte la libron, vi estos plenaj membroj de la Frataro. Sed inter la ĝeneralaj celoj por kiuj ni batalas kaj la tujaj taskoj, vi neniam scios ion ajn. Mi povas diri al vi ke la Frataro ekzistas, sed mi ne povas diri al vi ĉu en ĝi estas cent membroj, aŭ dek milionoj. Per via propra scio, vi neniam povos diri ke en ĝi estas eĉ dek du. Vi havos tri aŭ kvar kontaktojn, kiuj anstataŭiĝos post sia malapero.

Ĉar ĉi tiu estas via unua kontakto, ĝi daŭros. Kiam vi ricevos ordonojn, ili venos de mi. Se necesos ke ni komuniku kun vi, estos per Martino. Kiam fine vi estos kaptitaj, vi konfesos. Tio estas neevitebla. Sed vi povos konfesi malmultegon, apenaŭ pli ol viajn proprajn agojn. Vi ne povos perfidi pli ol manplenon da malgravuloj. Verŝajne vi eĉ ne perfidos min. Mi mem eble estos jam mortinta, aŭ mi estos jam fariĝinta alia persono, kun alia vizaĝo.”

Li moviĝadis tien kaj reen sur la mola tapiŝo. Malgraŭ la granda amplekso de lia korpo, estis rimarkinda gracio en lia moviĝado. Ĝi montriĝis eĉ en la gesto per kiu li ĵetis manon en sian poŝon, aŭ manipulis cigaredon. Eĉ pli ol forton, lia impreso konigis konfidon kaj komprenon kun nuanco de ironio. Negrave kiom serioza li estis, en li estis neniom de la unupenseco kiu apartenas al fanatikulo. Kiam li parolis pri murdo, sinmortigo, venerea malsano, detranĉitaj membroj, kaj ŝanĝitaj vizaĝoj, estis kun neklara babila kvalito. “Estas neeviteble,” lia voĉo ŝajne diris; “jen kion ni nepre devas fari, senhezite. Sed ĉi tio ne estas tio kion ni farados, kiam la vivo denove estos vivinda.” Ondo da admiro, preskaŭ da adoro, fluis el Winston cele O’Brienon. Dum momento li forgesis la ombran figuron Goldstein. Kiam oni rigardis la potencajn ŝultrojn de O’Brien kaj lian malmolaspektan vizaĝon, tiel malbelan tamen tiel civilizitan, estis neeble kredi ke li estas konkerebla. Ne ekzistis ruzo kiu povus trompi lin, neniu danĝero kiun li ne povus antaŭvidi. Eĉ Julia aspektis impresita. Ŝi lasis sian cigaredon estingiĝi, kaj aŭskultadis intense. O’Brien parolis plu:

“Vi ja aŭdis onidirojn pri la ekzisto de la Frataro. Sendube vi faris bildon por vi mem pri ĝi. Vi imagis, verŝajne, gradegan subteran movadon de konspirantoj, kunvenantaj sekrete en keloj, skribetantaj mesaĝojn sur murojn, rekonantaj unu la alian per kodvortoj aŭ per specialaj mangestoj. Nenio tia ekzistas. La membroj de la Frataro havas tute neniun metodon rekoni unu la alian, kaj estas maleble ke unu membro sciiĝus pri la idento de pli ol kelketo da aliaj. Goldstein mem, se li falus en la manojn de la Penspolico, ne povus doni al ili kompletan liston de membroj, nek ian informon kiu gvidus ilin al plena listo. Tia listo ne ekzistas. La Frataro ne estas nuligebla, ĉar ĝi ne estas organizo, laŭ la kutima senco de tiu vorto. Nenio kunligas ĝin, escepte de nedetruebla ideo. Vi neniam havos ion kapablan subteni vin, escepte de la ideo. Vi ne ricevos kamaradecon, nek kuraĝigon. Kiam vi estos fine kaptitaj, vi ricevos nenian helpon. Ni neniam helpas niajn membrojn. Pleje, kiam estas absolute necese ke iu silentu, ni kelkfoje sukcesas kaŝe meti razklingon en la ĉelon de kaptito. Vi devos kutimiĝi al vivado sen rezultoj kaj sen espero. Vi laboros dum kelka tempo, kaj post tio vi mortos. Nur tiujn rezultojn vi iam vidos. Tute ne ekzistas ebleco ke perceptebla ŝanĝo okazos dum ni vivos. Ni estas la mortuloj. Nia sola vera vivo estos en la estonteco. Ni partoprenos en ĝi kiel manplenoj da polvo kaj eretoj da osto. Sed kiom for estos tiu estonteco, ne eblas scii. Eble mil jaroj. Nuntempe nenio eblas, escepte de iom-post-ioma plivastigo de malfrenezo. Ni ne povas agi grupe. Ni povas disvastigi nian scion nur kiel individuoj al individuoj, generacon post generacio. Fronte al la Penspolico, ne ekzistas alia metodo.”

Li ekĉesis paroli, kaj triafoje rigardis sian brakhorloĝon. “Preskaŭ venis la momento por via foriro, kamarado,” li diris al Julia. “Atendu. La karafo ankoraŭ estas duone plena.” Li plenigis la glasojn, kaj levis sian propran glason per ĝia tigo.

“Kian toston ĉifoje?” li diris, ankoraŭ kun sama malklara ironieco.

“Al la konfuziĝo de la Penspolico? Al la morto de Granda Frato? Al la homaro? Al la estonteco?”

“Al la estinteco,” diris Winston.

“La estinteco ja estas pli grava,” konsentis O’Brien tre serioze. Ili malplenigis siajn glasojn, kaj post momento Julia stariĝis por foriri. O’Brien prenis malgrandan skatolon de la supro de ŝranko, kaj transdonis al ŝi platan blankan tablojdon, kiun li ordonis meti sur la langon. Estas grave, li diris, ne eliri odorante pro vino: la liftoservistoj estas tre perceptemaj. Tuj kiam la pordo fermiĝis post ŝi, li ŝajnis forgesi ŝian ekziston. Li denove paŝis unu-du-foje, kaj ekhaltis. “Detaloj estas decidendaj,” li diris. “Mi supozas ke vi havas ian kaŝejon?”

Winston klarigis pri la ĉambro super la butiko de S-ro Charrington. “Tio sufiĉos provizore. Poste ni aranĝos ion alian por vi. Estas grave ofte ŝanĝi onian kaŝejon. Intertempe mi sendos al vi ekempleron de la libro” — eĉ O’Brien, rimarkis Winston, ŝajnis prononci la vortojn kvazaŭ kursivigitajn — “la libron de Goldstein, komprenu, tuj kiam eble. Eble pasos pluraj tagoj, antaŭ ol mi povos akiri ekzempleron. Ne multaj ekzistas, kiel vi povas imagi. La Penspolico elspuras kaj detruas ilin, preskaŭ tiel rapide kiel ni produktas ilin. Malmulte gravas. La libro ne estas detruebla. Se la lasta ekzemplero perdiĝus, ni povus reprodukti ĝin preskaŭ laŭvorte. Ĉu vi kunportas tekon al via laboro?” li pludiris.

“Kutime, jes.”

“Kia ĝi estas?”

“Nigra, tre maleleganta. Kun du rimenoj.”

“Nigra, du rimenoj, tre maleleganta — bone. Unu tagon, relative nelonge post nun — mi ne povas precizigi la daton — unu el la mesaĝoj inter viaj laboraĵoj por la mateno enhavos miskompostitan vorton, kaj vi devos peti ripetitan sendon. La sekvan tagon vi iros al via laboro sen via teko. Iam dum la tago, viro tuŝos vian brakon kaj diros ‘Mi kredas ke vi faligis vian tekon’. La teko kiun li donos al vi enhavos ekzempleron de la libro de Goldstein. Vi redonos ĝin ĝis dek kvar tagoj.”

Ili silentis dum momento.

“Restas kelkaj minutoj, antaŭ ol vi devos foriri,” diris O’Brien. “Ni rerenkontiĝos — se efektive ni rerenkontiĝos —” Winston suprenrigardis al li. “En la loko kie ne estas mallumo?” li diris heziteme.

O’Brien kapjesis sen videbla surpriziĝo. “En la loko kie ne estas mallumo,” li diris, kvazaŭ rekonante la aludon. “Kaj intertempe, ĉu vi deziras diri ion, antaŭ ol foriri? Ian mesaĝon? Ian demandon?” Winston pensis. Ne ŝajnis resti plia demando kiun li volas demandi:

des malpli li sentis impulson deklami solensonajn ĝeneralaĵojn.

Anstataŭ io rekte ligita al O’Brien aŭ la Frataro, eniris lian menson ia kunmetita bildo pri la senluma litĉambro, kie lia patrino loĝis dum siaj lastaj tagoj, kaj la ĉambreto super la butiko de S-ro Charringon, kaj la vitra paperpezilo, kaj la ŝtala gravuraĵo en sia rozligna kadro. Preskaŭ senelekte li diris:

“Ĉu hazarde vi iam aŭdis malnovan rimaĵon, kies unuaj vortoj estas ‘Oranĝoj, Citronoj, el Klemento sonoras’?”

Denove O’Brien kapjesis. Kun ia solena ĝentileco li kompletigis la strofon:

“Oranĝoj, Citronoj”, el Klemento sonoras,

“Vi ŝuldas pencerojn” el Marteno sonoras,

“Kiam vi pagos?” el Bejlio sonoras,

“Kiam mi riĉos,” sonoras Ŝordiĉo.

“Vi konas la lastan linion!” diris Winston.

“Jes, mi konas la lastan linion. Kaj nun, mi timas, estas la momento por via foriro. Sed atendu. Lasu min doni al vi tablojdon.”

Dum Winston stariĝis, O’Brien etendis manon. Lia forta premo dolorigis la ostojn en la polmo de Winston. Ĉe la pordo Winston retrorigardis, sed ŝajne O’Brien jam formetas lin el sia menso. Li atendas kun mano sur la ŝaltilo de la teleekrano. Preter li, vidis Winston, estas la skribotablo kun sia verde ŝirmita lampo, kaj la parolskribilo, kaj la drataj korboj plenplenaj de folioj. La incidento jam finiĝis. Antaŭ la plupaso de tridek sekundoj, li ekpensis, O’Brien denove faros sian interrompitan kaj gravan laboron por la Partio.

第二部分

第八章

来了,终于来了!

他们站在灯光柔和的长方形房间里。电屏很暗,低声嗡嗡响着。厚厚的深蓝色地毯让人有踩在天鹅绒上的感觉。房间另一边,奥伯里恩坐在桌边,桌子上有绿色灯罩的台灯,左右两边各有一叠厚厚的文件。仆人们把茱莉亚和温斯顿领进来时,奥伯里恩都没抬眼。

温斯顿的心剧烈地跳动着,觉得自己已无法讲话,脑子里想的都是他们来了,他们终于来了。毕竟,就算他们来时走的路线不同,只在奥伯里恩的门口才碰面,但来到这里已是冲动之举,两个人一起来更是愚蠢至极。光是走进这样的地方就需要极大的勇气。极其偶然的情况下,别人才能走进核心党员的住所或者走到他们的住宅区来。这里的一切——街区公寓大楼的整体氛围,所有事物的华丽和宽敞,甜美食物和优质烟草与众不同的香味,沉默以及速度快到难以置信的电梯还有穿着白上衣来来往往的仆人——都让人望而生畏。尽管温斯顿来这里的理由很充分,但仍是每走一步,都会担心穿着黑色制服的守卫会突然从街角出现,检查他的证件,命令他离开。然而,奥伯里恩的仆人没多说什么就让两个人进来了。他是个小个子,长着深色头发,脸型像块钻石,面无表情,像个中国人。仆人带他们走过的通道上铺着柔软的地毯,两侧墙壁上贴着奶白色的壁纸,护墙板则是纯白色的,一切都一尘不染。这也让人望而生畏。这是温斯顿第一次看到没有被人蹭黑的墙。

奥伯里恩手里捧着一叠纸,仿佛正在专心阅读。他粗犷的脸低垂着,鼻子的轮廓清晰可见,看上去既可怕又智慧。奥伯里恩坐了二十多秒都没有动。接着,他拉过说写器,用不常用的混合行话发布了一条通知:

“一逗号五逗号七完全批准句号建议包含的项目六加倍荒谬濒临犯罪思想取消句号取消建设直到及其费用估计完成句号通知结束。”

奥伯里恩慢吞吞地从椅子上站起来,踏在无声的地毯上,朝他们走来。说完刚刚的新话,他的官员气场少了一些,但表情却比平常更严肃,似乎不喜欢被人打扰。突然,温斯顿的恐惧被一种常见的尴尬取代了。在他看来,自己很可能犯了一个愚蠢的错误。自己有什么切实证据证明奥伯里恩是个政治阴谋家?除了眼神和一句模棱两可的话,别无其他。此外,只有他自己的私下里的想象,而且完全是构建在梦中的。他甚至不能说自己是来借字典的,否则茱莉亚的出现就无法解释。走到电屏附近时,奥伯里恩突然想到了什么。他停下来,转过身,按了一下墙上的开关。只听清脆的“啪”的一声,电屏里的声音就中断了。

茱莉亚惊讶地轻轻喊了一声。而陷于恐慌中的温斯顿也忍不住开口了。

“你竟然能关掉它!”

“没错,”奥伯里恩回答,“我们能关掉,我们有这个特权。”

现在,奥伯里恩就站在他们面前。奥伯里恩魁梧的身材笼罩着他们,脸上的表情依旧难以捉摸。他有点严肃地等着温斯顿说话,可要说什么?即使这一刻,奥伯里恩看起来也像一个恼火的大忙人,想知道自己为什么被打扰。没人出声。关掉电屏后,屋里死一般的寂静。时间一分一秒地流逝,压力也逐渐增大。温斯顿尽力盯着奥伯里恩的眼睛。接着,眼前严肃的脸突然露出半笑不笑的模样。奥伯里恩又做出了标志性动作,扶了扶眼镜。

“是我来开口还是你来?”他问。

“我来吧,”温斯顿马上说,“那个东西真关了吗?”

“没错,一切都关掉了。只有我们。”

“我们来这里,是因为……”

温斯顿停下来,第一次发现自己动机不明。由于他不知道自己想从奥伯里恩身上得到什么帮助,因此他说不清自己的目的。温斯顿继续说着,意识到自己的话听上去一定是软弱空洞:“我们认为有某种密谋存在,有某个秘密组织正进行着反对核心党的活动,而你也参与其中。我们也想加入,为其工作。我们是核心党的敌人,我们不认同英社原则。我们是思想犯,我们也是通奸犯。我说这些是因为我们想臣服于您。如果您想让我们用其他方式犯罪,我要说我们已经准备好了。”

温斯顿停下来,目光从肩膀扫过去,感觉门开了。没错,黄色皮肤的小个子仆人没敲门就走了进来。温斯顿看到他托着盘子,盘子上有一个醒酒器和几只玻璃杯。

“马丁也是我们的人,”奥伯里恩不动声色地说,“马丁,把酒端到这里来,放在圆桌上。椅子够吗?我们应该坐下来好好谈谈。你自己也搬把椅子,马丁。这是正事,接下来的十分钟你不是仆人。”

那个小个子坐下来,非常放松,然而仍有一种仆人的样子,不过是享受特权的仆人。温斯顿用余光瞄着他,意识到这个人穷其一生都在扮演某种角色,而哪怕放弃这个假身份几分钟都是危险的。奥伯里恩拿起醒酒器,往杯子里倒满深红色的液体。这让温斯顿隐约记起自己之前在墙上或广告牌上看到的东西——电灯组成的大瓶子上下移动,把瓶子里的东西倒进杯子。广告中,杯子里的东西几乎都是黑色的,但在醒酒器里,却是如红宝石一样的颜色,闻起来又酸又甜。温斯顿看到茱莉亚拿起酒杯,闻了一下,满是好奇。

“这是葡萄酒,”奥伯里恩微笑着说,“你肯定在书上读到过。我想外围党很少有人见过。”他的表情又严肃起来,他举起酒杯,“我想应该先祝大家身体健康。向我们的领袖伊曼努尔·古登斯坦致敬。”

温斯顿带着渴望举起酒杯。他曾经读到过葡萄酒,很想尝尝。如同玻璃镇纸和查林顿先生模糊的歌谣,葡萄酒属于业已消逝的浪漫过去。温斯顿私下里喜欢称之为旧时光。不知为何,温斯顿一直认为葡萄酒非常甜,像黑莓酱的味道,喝一口就会醉。但当温斯顿一饮而尽时,却对葡萄酒失望极了。事实上,喝了这么多年金酒的他,实在喝不惯葡萄酒。于是,温斯顿放下了空酒杯。

“这么说,确实有古登斯坦这个人?”温斯顿问。

“没错,有这个人,而且他还活着。至于他在哪儿,我就不知道了。”

“那么密谋,或者组织?是真的吗?不会是思想警察捏造的吧?”

“不是,密谋是真的,我们叫它兄弟会。你只会知道兄弟会的确存在,而你是其中一员,别的你永远都不会知道。我们一会儿再说这个。”奥伯里恩看了看手表,“核心党的人把电屏关上半小时也不是好事。你们不该一起来,而且走的时候也不能一起走。你,同志……”他朝茱莉亚点点头,“你先走。我们还有二十分钟。你们应该明白,我得先问你们几个问题。总的来说,你们想做什么?”

“做我们能做到的事。”温斯顿回答。

奥伯里恩稍稍侧身,直面温斯顿。他几乎完全忽视了茱莉亚,想当然地认为温斯顿说的也能代表茱莉亚。有一会儿,奥伯里恩一直低垂着眼睛。后来,他开始用一种毫无感情的低沉语气问问题,仿佛是例行公事,是教义问答,大多数问题的答案他已了然于胸。

“你们愿意付出生命吗?”

“愿意。”

“你们愿意杀人吗?”

“愿意。”

“你们愿意从事也许会杀死数百位无辜群众的破坏活动吗?”

“愿意。”

“你们愿意向外国力量出卖祖国吗?”

“愿意。”

“你们愿意欺骗、作假、威胁、腐蚀儿童心灵、贩卖毒品、鼓励娼妓、传播花柳病,愿意做任何能带来堕落沉沦、削弱核心党的事吗?”

“愿意。”

“假设,如果把硫酸泼到孩子脸上能为我们的事业做贡献,你们也愿意这样做吗?”

“愿意。”

“你们愿意放弃自己的身份,当一辈子侍者或者码头工人吗?”

“愿意。”

“假设我们命令你们自杀,你们也愿意吗?”

“愿意。”

“你们,你们愿意分别,永不再见吗?”

“不!”茱莉亚插话道。

显然,温斯顿过了很久才回答这个问题。有一会儿,他似乎无法开口,嘴里不能发出任何声音,只能做出一个单词第一个音节的口型,可却说不准确,反复几次后,他自己也不知道要说什么了。“不。”温斯顿终于说出了口。

“你这样告诉我最好,”奥伯里恩说,“我们得知道所有的事。”

奥伯里恩面向茱莉亚,语气稍稍缓和了一些。

“即使他没有死,也可能变成另一个完全不同的人,你明白吗?我们得给他一个新的身份。他的脸、动作、手的形状、头发的颜色,甚至他的声音都会不同。你自己也可能变得完全不同。我们的外科医生可以把人变得面目全非。有时这是必要的,有时我们甚至会给人截肢。”

温斯顿忍不住瞄了一眼马丁蒙古人似的脸,没看到什么疤痕。茱莉亚面色苍白,雀斑也更明显了,可她还是勇敢地看着奥伯里恩。茱莉亚咕哝了一句话,仿佛是同意的意思。

“很好。这就算说定了。”

桌子上的银色盒子里有香烟,奥伯里恩心不在焉地推给他们,自己也拿了一支。接着,他站起来,来回踱步,仿佛站着能让他更好地思考。那是优质香烟,烟草紧实,包装也不错,烟纸也异常光滑。奥伯里恩又看了看手表。

“马丁,你最好还是回厨房吧。”奥伯里恩说,“我再有15分钟就会打开电屏。走之前好好看看这两位同志。你之后还会看到他们,我就不一定了。”

就像刚刚在大门口那样,那个小个子的黑眼睛扫过他们的脸,他的举止中完全没有一丝友好。他记住了他们的长相,但对他们没有兴趣。温斯顿想也许人造的脸无法变换表情。马丁没说话,也没有告别,悄悄关上门就走了。奥伯里恩来回走着,一只手插在黑色外套兜里,另一只手夹着烟。

“你们知道的,”他说,“你们是在黑暗中战斗。你们会一直待在暗处,收到命令,执行命令,却不能问为什么。一会儿我会给你们一本书,让你们了解社会的实质,说明我们摧毁它的方式。你们读完书,就成了兄弟会真正的成员了。但你们知道总体目标以及当前的任务,再无其他。我能告诉你们兄弟会的确存在,但无法告诉你们会员究竟是有几百个还是一千万个。你们自己自始至终只能说出十几个成员。你们会有三四个联系人,他们消失的时候,就会有新的联系人。这是你们的第一次,所以记录会保存下来。你们会从我这里接到命令,如果我们认为有必要联系你们,就会派马丁过去。你们被抓的时候就认罪,这是不可避免的。但你们能供认的东西很少,只能供认你们自己的行动,你们只能供出几个不怎么重要的人,你们甚至无法供出我。但也许那个时候我已经死了,或者变成了一个完全不同的人,有另一张完全不同的脸。”

奥伯里恩仍旧不停地在软地毯上走。尽管他身材高大,举手投足间却透着明显的优雅,甚至他单手插兜或夹烟的动作都是这样。比起力量感,他身上更带着一种自信和带着讥讽色彩的理解力。然而,他再认真都没有狂热分子的执拗。他提到谋杀、自杀、花柳病、截肢和换脸时,带着一种戏谑。他的声音仿佛暗示着“那不可避免,是我们毫不犹豫要做的事。但生活再次充满意义时,就不必再做了”。温斯顿非常欣赏奥伯里恩,近乎崇拜。他一度忘了古登斯坦这个看不见摸不到的人物。看着奥伯里恩宽阔的臂膀和棱角分明的脸——虽然不好看,却很文雅——很难相信他会失败。奥伯里恩能应对所有阴谋,也能预见所有风险。似乎连茱莉亚都被震撼了,她专心致志地听着,手里的烟熄灭了也不知道。

奥伯里恩继续说:“你们会听到有关兄弟会的传言。当然,你们自己也想象过它的样子。也许你们会认为它是由很多密谋分子组成的地下网络,大家聚在地下室开会,在墙上留下信息,通过暗语或者特殊手势识别彼此。然而,这种事根本不存在。兄弟会的成员们互不相识,只知道几个人的身份,此外,根本没可能知道其他人。就算古登斯坦自己被思想警察抓住,也无法提供完整的成员名单,更提供不了能让他们找到完整名单的信息,因为名单根本不存在。兄弟会之所以经久不息,就是因为它不是平常意义上的组织。它只靠一种无法磨灭的理念将成员们凝聚在一起。除了这种理念,你们没有别的支撑。你们无法与其他成员发展情谊,也得不到任何鼓励。最终被抓时,也得不到任何帮助。你们永远无法帮助其他成员。有必要让一个人永远无法开口时,我们最多会把刀片送进狱室。你们要习惯没有结果和希望的生活。你们先工作,再被抓住,继而认罪,最后死去。这是你们能预见的唯一结果,一生都不会有任何改变。我们已经死了,唯一的真实生活只存在于将来。我们不过是未来的一抔尘埃和几片碎骨。但未来究竟多远,尚未可知,也许是千年以后。目前只能慢慢让更多人清醒。我们无法合作行动,只能靠个人传播我们了解的知识,再代代相传。面对思想警察,这是唯一的方法。”

奥伯里恩停下来,第三次看了看表。

“你差不多该走了,同志,”他对茱莉亚说,“等一下,酒还剩一半。”

奥伯里恩倒满酒,举起酒杯。

“这次为什么举杯?”奥伯里恩还是带着一种讽刺的语气,“为思想警察的迷惑不解?为老大哥的毁灭?为了人性?还是为了未来?”

“为了过去。”温斯顿说。

“过去更为重要。”奥伯里恩神情严肃地表示了赞同。

他们一饮而尽,过了一会儿,茱莉亚就站起来准备走了。奥伯里恩从柜子上面拿出个小盒子,又从小盒子中拿出白色小药片递给茱莉亚,让她含在嘴里。奥伯里恩说这样很重要,否则别人就会闻到葡萄酒的味道,电梯服务生非常敏感。茱莉亚刚关上门出去,奥伯里恩似乎就忘记了她的存在。他又走了一两步才停下来。

“还有一些细节要确定,”奥伯里恩说,“我想你应该有藏身之处吧?”

温斯顿描述了查林顿先生店铺上面的房间。

“目前还可以,之后我们会给你安排别的地方。藏身的地方得常换。同时,我还会送一本那本书给你,”——温斯顿注意到,就连奥伯里恩说这几个字的时候都带着着重的语气——“古登斯坦的书,你知道的,我尽快给你。我可能得过几天才能拿到一本。你应该想象得到,这书本来就没有几本。思想警察一直不断寻找这书,找到就销毁,跟我们制造的速度差不多。不过也没什么用,书是无法销毁的。就算最后一本也没有了,我们也能一字不差地再复制一本。你上班的时候提公文包吗?”奥伯里恩问。

“当然,这是规定。”

“公文包是什么样的?”

“黑色,很旧,有两根皮带。”

“黑色,两根皮带,很旧,很好。不远的将来——我说不好哪天——你早上的工作文件中会有一个错别字,你就要求文件重发。第二天,你去上班时不要提箱子。那天的某个时间,路上的一个人会碰你胳膊一下,说‘你的手提箱掉了’。那个人给你的手提箱里会有一本古登斯坦的书。你半个月内还回来。”

两个人沉默了一会儿。

“你走之前还有几分钟,”奥伯里恩说,“我们应该还能见面,如果我们再见面。”

温斯顿抬头看着他。“在没有黑暗的地方?”他略有迟疑地问。

奥伯里恩点点头,毫不惊讶。“在没有黑暗的地方,”他说,仿佛明白了其中的含义,“此时此刻,你离开之前还有什么想说的吗?有什么消息吗?还有疑问吗?”

温斯顿想了一下。似乎没什么想问的问题了,他也不想说些冠冕堂皇的话。他想到的跟奥伯里恩或者兄弟会没有直接关系,反而是母亲最后几天居住的黑暗的卧室、查林顿先生店铺上的小房间、玻璃镇纸以及红木框中的钢板雕刻版画交织在他的脑海中。他只是随意说了一句:

“你听过那首老歌谣吗?开头是‘圣克莱蒙的钟声唱着:橙子和柠檬’。”

奥伯里恩又点了点头,彬彬有礼地念完了整个章节:

圣克莱蒙的钟声唱着:橙子和柠檬,

圣马丁的钟声说着:你欠我三法新,

老贝利的钟声喊着:你什么时候还?

肖迪奇的钟声念着:待我有钱之日。

“你居然知道最后一句!”温斯顿说。

“没错,我知道最后一句。我觉得你该走了。等一下,我给你小药片。”

温斯顿站起来,奥伯里恩也伸出手。他用力一握,几乎要捏碎温斯顿的手了。走到门口时,温斯顿回头看了看,但奥伯里恩仿佛已经准备忘掉他了。奥伯里恩的手放在电屏的开关上。温斯顿看到奥伯里恩身后的写字台、有绿色灯罩的台灯、说写器和装满文件的铁筐。事情结束了。温斯顿知道,三十秒之内,奥伯里恩就会回到之前的工作中,为党完成重要的工作。

reveni al Mil Naŭcent Okdek Kvar

返回 1984 目录

阅读次数 119 legintoj