{"id":10110,"date":"2022-02-13T12:50:21","date_gmt":"2022-02-13T04:50:21","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10110"},"modified":"2022-02-13T14:42:00","modified_gmt":"2022-02-13T06:42:00","slug":"en-la-tombo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/en-la-tombo\/","title":{"rendered":"EN LA TOMBO  \u5893\u7a74"},"content":{"rendered":"<p><strong>Nikolaj Afrikanovi\u0109 Borovko<\/strong><br \/>\nAperis en\u00a0<em>La Esperantisto<\/em>\u00a01892, anka\u016d en\u00a0<em>La ma\u015dino kiu kriis<\/em>, Pro Esperanto 1988<\/p>\n<p>Kiam mi maldormi\u011dis kaj malfermis la okulojn, \u0109irka\u016d mi estis absoluta mallumo. Mi kelkajn sekundojn ku\u015dis senmove, penante klarigi al mi, kie mi estas. \u0108irka\u016de estis profunda silento. Mi miris, ke mi ne a\u016ddas la iradon de mia po\u015da horlo\u011do, kiun mi \u0109iam metas apud mia lito sur la noktan tableton, kaj mi eltiris mian manon por preni alumetojn, sed mia mano tuj frapi\u011dis je la mureto.<\/p>\n<p>Tio \u0109i forte min mirigis. Mi restis ankora\u016d kelkajn minutojn sen movo, penante doni al mi kalkulon pri tio, kie mi min trovas. Mi metis atenton sur tion, ke mi ku\u015das sur io malmola kaj malglata: tio \u0109i ne povis esti mia lito. Per la maldekstra \u015dultro mi anka\u016d sentis ion malmolan. Nenion komprenante, mi volis min levi kaj mi frapi\u011dis per la kapo je la baro.<\/p>\n<p>Terura penso, elvokita kredeble per neklara ekmemoro, aperis kiel fulmo en mia kapo. Tiu \u0109i penso estis tiel terura, ke mi ne kura\u011dis e\u0109 formuli \u011din. Mi e\u0109 timis min moveti, por ne trovi jesigon de \u011di, kaj, ferminte la okulojn, mi komencis rememoradi, kio estis kun mi anta\u016d mia lasta dormo. Sed mi absolute nenion povis rememori. Mi a\u016dskultadis \u2013 morta silento. Mi denove malfermis la okulojn kaj denove vidis nepenetreblan mallumon. Teruro komencis min kaptadi, teruro elvokita per penso pri io, kio prezenti\u011dis al mi tute komprenebla kaj kion tamen mi ne kura\u011dis e\u0109 nomi al mi.<\/p>\n<p>Fine mi decidis levi la manojn kaj palpi tion, je kio mi frapi\u011dis per la kapo. Per palpo mi eksentis supre lignan tabulon kaj tiajn samajn tabulojn \u0109e la flankoj kaj sub mi. Estis tre klare, ke mi ku\u015das en alnajlita kesto. Kaj kvankam la penso pri tio \u0109i \u0135us senvole aperis al mi, sed la \u011dusteco de tiu \u0109i supozo estis tiel neatendita kaj premanta, ke mi en la unua minuto perdis \u0109ian kapablon konsideradi. Mi palpadis per la manoj la muretojn de la \u0109erko kaj ripetadis al mi: mi estas enterigita vive.<\/p>\n<p>Kiam pasis la unua rigidi\u011do, \u0109e kies sola rememoro ankora\u016d nun atakas min frosto, mia unua penso estis, ke mi eble ne estas ankora\u016d enfosita, ke, se mi donos signon de vivo, oni eble a\u016ddos min, oni eble helpos al mi. Mi komencis frapadi en la kovrilon de la \u0109erko kaj ekkriis per mia tuta forto, sed mia vo\u0109o sonis tiel surde kaj sova\u011de, ke mi mem ektremis de \u011dia sono. Kun stre\u0109a haltigo de la spirado mi komencis a\u016dskultadi, penante kapti e\u0109 ian sonon el ekstere, sed mi a\u016ddis nur, kiel la sango kvaza\u016d per marteloj batadis al mi en la tempioj. Mi ripetis kelkajn fojojn tion \u0109i saman, kaj \u0109iun fojon mi a\u016ddis nur teruran silenton. Tio \u0109i estis efektive morta silento, silento de tombo, de tiu terura loko, kie la vivo ne ekzistas, kie absolute re\u011das la morto. Tiu \u0109i silento estis mia alju\u011do al morto, alju\u011do pli minaca, ol se \u011di estus subite elparolita per tondra vo\u0109o, sed nur vo\u0109o de viva ekzista\u0135o. Ne povis esti ia dubo, ke mi estas enfosita en tombon, ke mi venis tien, kien venas nur mortintoj kaj de kie ne ekzistas reveno. Mi malvarmi\u011dis de teruro.<\/p>\n<p>Estas io majesta, e\u0109 vigliga, en la trankvila konscio de neevitebleco de la morto. Tiel en la tempo de la franca revolucio centoj da homoj kun profunda trankvileco iradis sur la ekzekutejon kaj mortadis kiel herooj. Sed morti preska\u016d momente, iri al la morto, vidante super si la bluan \u0109ielon, enspirante la lastan fojon per plena brusto la vivigan aeron \u2013 kaj morti en malvasta kesto, enfosite en la teron, kaj esti atestanto de sia propra agonio \u2013 estas grandega diferenco. En la tombo ne ekzistas tiu vigla sento de vivo, kiu kura\u011de renkontas e\u0109 la \u011din neniigantan morton. La turmentoj de vive enterigita sekvas jam post la ekzekuto, kaj de ili estas liberigita \u0109iu alia ekzekutita. Tiu \u0109i iras en la tombon kun jam estingita konscio, en la tombon oni metas malvivulon, sed ne vivan homon. Kaj mi estis metita en \u011din viva, mi veki\u011dis en \u011di kun pasia amo de l\u2019 vivo kaj kun la terura konscio, ke mi estas elstrekita el la nombro de la vivuloj. Inter mi kaj la vivo estis tavolo da tero, nur unu tavolo da tero, kaj nur pro tio, ke mi ne povis \u011din levi, mi devis morti. Oni devas mem travivi tiun \u0109i a\u016d similan staton, por kompreni, kion mi devis elsuferi \u0109e tiu \u0109i penso. Denove min atakis rigidi\u011do, rigidi\u011do de malespero. Mi ku\u015dis tute trankvile, kaj komencis kun malvarma sango pripensadi mian situacion. Mi enfalis en letargion, al kiu mi \u0109iam havis la emon, kaj oni prenis min por mortinta. Mi kondukadis izolitan vivon kaj neniam diris al iu, pri mia emo al tiu \u0109i malsano. Estas vero, ke mia frato sciis pri tio \u0109i, sed li lo\u011das en malproksimo de centoj da kilometroj kaj ne povis scii, kio fari\u011dis kun mi. Se li estus apud mi, li ne permesus min enterigi. Sed li ne estis, kaj oni min fermis en tiun \u0109i keston kaj enfosis en profundo de du-tri metroj. Nenia sono de la supra\u0135o de la tero atingis al mi; sekve nenia mia krio povas atingi eksteren. Ekster tio, la mortintejo sin trovas ekster la urbo kaj prezentas tre izolitan lokon. Al neniu povis veni en la kapon la penso, ke mi estas enterigita vive. Mi estas alju\u011dita al morto \u2013 tio \u0109i estas klara. Mi e\u0109 elkalkulis kun malvarma sango, kiun mi nun mem ne komprenas, kia maso da tero ku\u015das super mi: kalkulante la longecon de la tombo du metrojn, la lar\u011decon unu, la profundecon du metrojn, kaj supozante, ke sur la \u0109erkon falas nur duono de la tuta pezo, mi divenis, ke \u2013 se tio \u0109i havus sencon \u2013 mi devus levi pezon de pli ol 2000 kilogramoj: por tio \u0109i ne estus sufi\u0109a e\u0109 la forto de Samsono. Sed kion povis al mi doni e\u0109 la forto de dek Samsonoj, kiam mi ne havis la liberecon de movado. Mi subite eksentis, ke estas al mi terure malvaste, kaj la konscio de tiu \u0109i malvasteco komencis elvokadi en mi rekte fizikajn suferojn. La penso, ke super mi ku\u015das dumetra tavolo da tero, faris sur min tiel premantan impreson, kvaza\u016d tiu \u0109i maso premus ne sur la kovrilon de la \u0109erko, sed rekte sur mian bruston. Mi komencis sufoki\u011di. En teruro mi turnadis min de unu flanko sur alian, premadis per la manoj kaj genuoj la kovrilon de la malbenita \u0109erko, kun kolerego penadis de\u015diri \u011din, kaj fine, perdinte la fortojn, mi eletendis min sur la fundo de mia malliberejo. Larmoj de furiozeco atakis min, kaj mi ilin ne retenis.<\/p>\n<p>Mallumegaj, koleraj pensoj komencis min atakadi. Por kio mi devas elportadi turmentojn, kiuj superas \u0109iujn elpensojn de la inkvizicio? Kial el centoj kaj centoj da miloj mi sola, \u011duste mi, ricevis ilin, mi, plena de fortoj, esperoj, atendoj? Mi ku\u015das sub la tero kaj devas kalkuli la minutojn, kiuj apartigas min de La morto, vidi kiel \u011di pli kaj pli proksimi\u011das al mi, dum dekoj da miaj konatoj senzorge babilas, gajas kaj tiel same malmulte pensas pri la morto, kiel malmulte anka\u016d mi pensis kiam mi estis inter ili. Ili vivas, kaj mi ne sole estas fordonita al la morto, sed estas ankora\u016d elmetita al la plej rafinitaj suferoj, kiujn nur povas havi homo. Kie estas la Justeco, mi demandadis min, kaj mi ne povis ne vidi, ke ne ekzistas situacio, en kiu la sensenceco de simila demando estus pli klara ol en la mia. Pri kia justeco povas esti parolo tie, kie la aferon decidas okazo? \u0108u ne per la fatala malkompreni\u011do mi trovi\u011dis tie, kie pli \u011duste devus sin trovi multaj el la restintaj sur la tero? Okazo, blinda okazo ludas kun ni, kaj \u0109iuj ni estas tiom miopaj a\u016d malkura\u011daj, ke ni ne vidas tion, kio frapas al \u0109iu en la okulojn. Sur \u0109iu pa\u015do ni mensogas al ni, trompas nin mem, kaj \u0109io tio \u0109i nur por fine diri al ni mem, ke ni estis memvolaj blinduloj. Por kio? En tiu \u0109i minuto mi malamis tiun saman vivon, al kiu mi \u0135us tiel pasie min \u015diris. Se mi ne estus naskita, mi diris al mi, mi nenion perdus kaj senfine multe gajnus jam per tio sola, ke mi ne suferus tion, kion mi devis suferi nun. Kaj tion \u0109i, kion mi nun elportas, mi dankas al tiu krima mal\u015dato, kun kiu la homoj sin tenas rilate la morton de alia, al tiu malnobla rapideco, kun kiu ili penas liberi\u011di de siaj mortintoj. Senpotenca kolero min sufokadis, kolero kontra\u016d la societo, en kiu estas eblaj tiaj okazoj, kontra\u016d \u011diaj moroj, kontra\u016d \u0109iuj vivantaj, kontra\u016d la tuta mondo.<\/p>\n<p>\u0108io estis finita kun la vivo: mi pli ne apartenis al \u011di. Tie, supre, \u011di bolas, kiel \u011di bolis milojn da jaroj anta\u016d mi, kaj kiel \u011di da\u016drigos boladi post mi. Kio \u011din interesas, ke unu el \u011diaj portantoj estas \u0135etita inter malvivulojn kaj post kelkaj horoj mem fari\u011dos malviva? Kion signifas por \u011di aparta persono? Milionoj da homoj mortadis anta\u016d mi kaj milionoj deirados en la profunda\u0135on de la mortintejo post mi, kaj novaj milionoj, plenaj de pasio de vivo, okupados ilian lokon, kiel unu vico da ondoj anstata\u016das la alian sur la supra\u0135o de la akvo. Mi ekmemoris la vortojn de Schopenhauer: la naturo zorgas nur pri la gento; la individuo estas por \u011di nulo. Kaj nur tie \u0109i, en la mallumo de la tombo, forgesita de la vivo, kiu tute ne interesis sin je mi, mi komprenis la tutan maldol\u0109an \u011dustecon de tiuj \u0109i teruraj vortoj. Mi estas nulo por la naturo, kaj al \u011di estas tute egale, \u0109u mi volas a\u016d ne volas morti: la\u016d \u011diaj le\u011doj mi devas morti, sufoki\u011dinte de manko de aero. Por kio do estis tiuj jaroj de ekzistado tie, sur la supra\u0135o de la tero, jaroj plenaj de neefektivi\u011dintaj revoj, suferado, obstina batalado por la rajto vivi kaj maloftaj, maloftaj lumaj minutoj? Kian celon, kian sencon havis tiu komedio, kiu fini\u011dis per tia monstra fino? Tiu \u0109i demando, kiu maltrankviligas ne multajn kaj e\u0109 de tiuj estas for\u0135etata kiel sencela, por mi, viva malvivulo, montri\u011dis sole ne senenhava demando. La tuta estinta\u0135o subite kun frapanta klareco levi\u011dis anta\u016d mi; pentra\u0135oj el la estinta\u0135o pasis unu post la alia, kaj e\u0109 la plej palaj el ili elna\u011dadis el la profundo de la senkonscia memoro kun tia klareco, kia ordinare estas ebla nur por impresoj de hiera\u016d. Mi ku\u015dis, ferminte la okulojn kaj simple vidis, kiel scenoj el mia vivo kun magia rapideco sekvadis unu post la alia. Kaj subite mi ekvidis unu el tiuj scenoj, kies memoron oni ordinare pelas de si kaj kies rememoron oni \u0109iam penas silentigi en si kaj kiuj en tiaj minutoj, kiajn mi nun travivadis, kun aparta forto eliras eksteren. Prezenti\u011dis al mi malbela sceno el la tagoj de mia juneco: mi, kolerigita per io tute flanka, senkompate batis mian hundon. Tiu \u0109i hundo distingadis sin per granda kvieteco kaj sincere min amadis. Kaj mi ekvidis \u011dian kvietan viza\u011don kun esprimo de sufero en la okuloj, kaj tiuj \u0109i malgajaj okuloj bruligis min per silenta ripro\u0109o, kaj mi sentis per la brulado de la viza\u011do, kiel koloro de honto denove \u011din kovris. Se krimo estas ela\u0109etata per turmento de la konscienco, mi fine ela\u0109etis tiun \u0109i abomenan agon per tiaj minutoj da maldol\u0109a honto kaj brula sufero, kiajn mi neniam volus travivi denove. Per nekredebla stre\u0109o de la volo mi forpelis de mi tiun \u0109i teruran vida\u0135on kaj koncentris mian atenton sur novaj figuroj kaj pentra\u0135oj. Mi vidis min jen kiel infanon, ludantan sur la korto de nia malnova domo, jen kiel knabon sur la benko de lernejo, jen kiel jam grandan homon \u2013 en la vojo, sur la \u0109aso, en mia oportuna kabineto, el kie mi estis elportita kiel mortinto per la manoj de vivantaj. Kun aparta heleco prezenti\u011dis al mi du pentra\u0135oj: unu el la nemalproksima estinta\u0135o, la alia el mia infaneco. Mi vidis la arbaron, en kiu mi ofte \u0109asadis anta\u016d du jaroj, kaj subite blovis sur min malseka malvarmeto de \u011dia densa interna\u0135o kaj \u011dia potenca saniga aromato, kiun mi kun tia amo tiel avide enspiradis, kiam mi tutajn horojn vagadis en \u011di. Mi vidis \u011din en varmega tagmezo kaj en vespero, kiam la lastaj radioj lumis sur \u011dia supro, kaj tiu \u0109i detalo de sia flanko elvokis unu el la plej fortaj impresoj de mia infaneco. Mi ne scias kial, sed en mia infaneco la subiro de la suno \u0109iam metadis min en silentan malgajon. Mi rampadis sur la tegmenton de la kelo kaj observadis de tie, kiel la estingi\u011danta suno malrapide ka\u015dadis sin post la najbaraj konstruoj, kaj la stranga maltrankvileco min atakadis. Mia imago pentris tiun \u0109i scenon kun tia forto, kvaza\u016d mi alestus \u0109e efektiva subiro de la suno. Kaj subite la anta\u016da sopirado denove venis al mi kaj mi denove eksentis la tutan teruron de mia situacio. Mi denove eksentis, ke estas al mi malvaste, ke mankas al mi lumo kaj aero, kaj mi denove komencis sufoki\u011dadi.<\/p>\n<p>Mi ku\u015di\u011dis sur flankon kaj komencis a\u016dskultadi. Por kio? mi demandis min mem: tute egale, mi nenion povis a\u016ddi. \u0108u estas tago a\u016d nokto, tie, supre? Mi ne sciis tion \u0109i kaj ne povis scii\u011di. Surda, premanta silento kaj absoluta mallumo \u0109irka\u016dis min. Sur la tero eble e\u0109 estis tago, sed \u0109e mi estis netrapenetrebla nokto. Sed se supre estas tago, iu povus viziti la mortintejon, eble povus a\u016ddi bruon el mia tombo kaj en tia a\u016d alia maniero doni al mi helpon. Mi tre bone konsciis, ke tio \u0109i estas simple infana penso, ke neniu povis min a\u016ddi, kaj tamen mi pasie min alkro\u0109is al tiu \u0109i mizera lumeto de espero. Mi denove komencis batadi per la manoj kaj piedoj en la kovrilon de la \u0109erko, akompanante mian frapadon per tia \u011demado, kiu kredeble tre malofte eliras el homa brusto, \u2013 kaj denove mi havis kiel respondon mortan silenton. Tio \u0109i da\u016dris tiel longe, \u011dis mi absolute perdis la fortojn. Atakis min sento, al kiu mi e\u0109 ne povas trovi nomon. Tiu \u0109i miksita sento de sopiro, teruro, senhelpeco kaj malespero estis en tia grado monstra, ke mi ekploregis, kiel infano.<\/p>\n<p>La morto, malbela morto, per grandaj pa\u015doj proksimi\u011dadis al mi, kaj mi per nenio povis haltigi \u011dian proksimi\u011dadon. Oni ne devas pensi pri \u011di, mi diris al mi; oni devas pensi pri la alia. Sed pri kio mi povis pensi? Pri rimedoj de eliro el tiu \u0109i foso? Eliro estis neebla. Laca de sopira malespero kaj de sova\u011daj sintiroj al la vivo, mi devis morti, sufoki\u011dinte en mia tabula malliberejo. Mi ne povas diri, ke mi tremis anta\u016d la morto, kiel anta\u016d fakto de nenii\u011do. Mi volis vivi, sed \u0109e sia tuta forto tiu \u0109i deziro ne povus tute mortigi en mi tiun fizikan kura\u011don, kun kiu homo povas pli a\u016d malpli trankvile atendi neeviteblan morton. Mi estis trankvila \u0109e la penso, ke post negranda spaco da tempo por mi venos la stato de neestado; sed tiu cirkonstanco, ke mi devis perei \u011duste tiel kaj ne alie premis min. Terura estis por mi ne la morto mem, sed la maniero de morto. Sur la supra\u0135o de la tero mi povus renkonti \u011din kun deca firmeco: mi havas ka\u016dzon pensi tiel; tie \u0109i sur la fundo de super\u015dutita foso, mi sentis min disbatita, dispremita, turnita en nenion. Mi e\u0109 mem volis \u0135eti min en la brakojn de la morto, vidante en \u011di la solan eliron el miaj suferoj: aperis al mi penso de propravola \u0109esigo de ili. Mi rememoris, kiel unu Roma hetero, en la re\u011dado de Nerono, kulpigita pro politika krimo, sufokis sin mem per nazotuko, kiam oni \u015din, lacan de turmentoj, portis sur se\u011do por novaj turmentegoj. La penso pri tia rimedo de liberi\u011do e\u0109 ektremigis min de \u011dojo, kiel ektremas malliberulo \u0109e la sciigo de liberigo. Mi devis havi sur mi zonan rimenon; mi povis fari el \u011di ma\u015don kaj sen la kura\u011deco sole sub la premo de malespero, sufoki min mem. Sed mia ekzekutado iradis kvaza\u016d la\u016d anta\u016de pripensita plano: mi ne trovis sur mi la rimenon. Tio \u0109i estis ankora\u016d bato, kiu \u011dis fino min dispremis. Mi ekgrincis per la dentoj de furiozeco; mi ruladis min en mia malvasta ka\u011do, batante mian kapon sur \u011diaj muretoj, ne sentante doloron, kiun mi ne sentis e\u0109 tiam, kiam mi en blinda kolerego komencis mordadi miajn manojn. Mi \u011demadis, kiel vundita besto, sed tiajn \u011demojn, miksitajn kun tiuj frenezaj malbenoj, kiuj flugadis de mia lango, ne facile povas elvoki el homa brusto fizika doloro.<\/p>\n<p>Tia turmentego ne povis longe da\u016dri: per rapidaj movoj mi elvokis fortigitan enspiradon de aero, kaj balda\u016d la\u016d la premanta pezo en la brusto mi eksentis mankon de \u011di. Tiun \u0109i fojon \u011di jam ne estis frukto de la imago: mi efektive komencis sufoki\u011dadi. Terura sonorado estis en miaj oreloj; \u011di plenigis per si la tutan \u0109erkon; \u011di sonoris kiel la bruo de centoj da sonoriloj. Fajraj rondoj sin montradis anta\u016d miaj okuloj, fari\u011dante pli kaj pli grandaj, forna\u011dante ien en malproksimon kaj turni\u011dante en gigantajn ringojn, kiuj brilis per minaca sanga lumo. Mi sentis, ke mia sa\u011do komencis malklari\u011dadi. La pensoj, kiel rapidega vento, flugadis tra mia kapo. Rememori\u011dis al mi ial diversaj instruoj pri la \u0109iopova potenco de la volo, kaj \u015dajnis al mi, ke, se mi pasie ekdeziros eliri en la aeron kaj liberecon, mi en ia maniero povas liberi\u011di. Kaj, kunpreminte la dentojn, mi penis koncentri mian tutan volon sur tiu \u0109i punkto. Poste al mi, la nekredanta, aperis la penso, ke oni devas pre\u011di kaj ke tio \u0109i necese min savos. Mi komencis elparoladi pre\u011dojn, sed balda\u016d mi rimarkis, ke tio, kion mi kun febra varmego paroladis, estis ne pre\u011do, sed senliga kolekto da fragmentaj frazoj el diversaj pre\u011doj. Kaj mi diris al mi, ke tiel oni ne povas pre\u011di, ke tia pre\u011dado nur kolerigos Dion. Subite mi a\u016ddis la demandon, elparolitan per ra\u016dka interrompita vo\u0109o: \u201cPor kio?\u201d Tio \u0109i iom revenigis min al la efektiveco. Mi faris penon rekonscii\u011di, kaj mi rimarkis, ke en mi turnas sin la penso: por kio Dio min tiom persekutas, kaj ke tiun \u201cpor kio\u201d mi, a\u016d pli \u011duste mia lango, ripetis kelkajn fojojn la\u016dte. Sed tio \u0109i estis la lasta peno; mi komencis perdadi \u0109ian kontrolon super mi. Sova\u011daj pensoj komencis inter\u015dan\u011dadi sin kun sova\u011daj pentra\u0135oj. Grandega turo staris super mi, kaj tiu \u0109i turo kun bruego falis, kaj mi volis kuri de sub la grandega\u0135o, kiu flugadis sur min, kaj tiu \u0109i grandega\u0135o min jam atingadis\u2026 Iaj monstroj peladis min, mi faladis kaj subi\u011dadis en senfundan profunda\u0135on\u2026 Grandega martelo komencis batadi sur mian bruston, kaj mi sentis, kiel mia brusto enplati\u011dadis, kaj la batoj de la martelo terure tondris en miaj oreloj. La batoj fari\u011dadis pli fortaj kaj pli fortaj, kaj nigra nubo \u0109iam pli kaj pli min enkovradis\u2026 Mi perdis la konscion.<\/p>\n<p>Malferminte la okulojn, mi ekvidis lumon kaj ies konatan viza\u011don klinitan super mi. Tio \u0109i estis la viza\u011do de mia frato, al kiu mi dankas mian savon. Sciante mian emon al letargio, li tuj post la ricevo de telegramo pri mia supozita morto elveturis el sia urbo. Sed \u0109ar la telegramo, sendita de unu nia komuna konato, estis sendita nur la duan tagon post mia supozita morto, li malfruis kaj alveturis kelkajn horojn post mia enterigo. Mi restis sub la tero \u0109irka\u016d ses horojn, sed mi ne povas diri, kiom da tempo pasis inter mia veki\u011do kaj sveni\u011do: por mi \u011di estis kaj restos \u2013 al mi, tute egale, ili \u015dajnas jaroj, kaj \u0109e la sola rememoro pri ili mia sango glacii\u011das. Mi ne sole vidis la morton viza\u011do kontra\u016d viza\u011do, mi estis en \u011diaj brakoj, kaj tiuj \u0109i brakoj estis teruraj, monstraj. Mi estis enterigita juna kaj eliris el la tombo preska\u016d maljunulo.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Nikolaj Afrikanovi\u0109 Borovko Aperis en\u00a0La Esperantisto\u00a01\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/en-la-tombo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10110"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10110"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10110\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10110"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}