{"id":10115,"date":"2022-02-13T12:57:36","date_gmt":"2022-02-13T04:57:36","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10115"},"modified":"2022-02-13T13:52:09","modified_gmt":"2022-02-13T05:52:09","slug":"tra-la-loko-ensorcita-rakonto-de-rusa-pastro","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/tra-la-loko-ensorcita-rakonto-de-rusa-pastro\/","title":{"rendered":"TRA LA LOKO ENSOR\u0108ITA (Rakonto de rusa pastro)"},"content":{"rendered":"<p><strong>Ivan Genadievi\u0109 \u015cIRJAEV<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>La Ondo de Esperanto<\/em>\u00a01912, anka\u016d \u0109e\u00a0<em>Sezonoj<\/em>\u00a01992<\/p>\n<p>Foje noktomeze mi \u0135us finis la artikolon anta\u016d longe promesitan al unu \u0135urnalo, kies kunlaboranto mi estis. Rekti\u011dinte en la apogse\u011do, mi, kun sento de kontenti\u011do interna, ekfumis cigaredon kaj enpensi\u011dis. \u0108irka\u016de regis silento muta, nur ie sub la planko bruetis muso kaj pluvgutoj frapadis de tempo al tempo la feran tegmenton. Dormo persiste logis min en siajn brakojn.<\/p>\n<p>Subite la\u016dta trudema frapado je la enirpordo tremigis min. En vila\u011do Kuv\u015dinovo okazis krimo: bubo juna, anta\u016d nelonge edzigita, pro koleremo vundis sian patron per hakilo. La vundito pro granda sangoperdo svenis kaj nun, malgra\u016d horo malfrua, oni invitis min por komunii lin. Rapide vesti\u011dinte kaj preninte objektojn necesajn, mi post unu-du minutoj jam sidis en glitveturilo.<\/p>\n<p>Dum frua printempo la nokto estis varma kaj luma, kvankam duono de la \u0109ielo estis kovrita per nubo, el kiu falis nur maloftaj kaj malgrandaj pluvgutoj. Mia veturigisto \u2013 Jakov Petrov, unu el plej malri\u0109aj vila\u011danoj de la vila\u011do, kunfleksi\u011dinte iel nehome en anta\u016da parto de la glitveturilo, ekfajfis akrasone kaj lia malgranda malgrasa \u0109evala\u0109o vigle ekkuris.<\/p>\n<p>Kuv\u015dinovo estis la plej malproksima vila\u011do en mia paro\u0125o, ku\u015danta en ses verstoj de la pre\u011dejo. Anta\u016d nelonge ricevinte tiun \u0109i paro\u0125on, mi vizitis la vila\u011don ne pli ol kvarfoje kaj konis bone nur du-tri \u011diajn lo\u011dantojn en kies nombro estis anka\u016d la veturigisto.<\/p>\n<p>En la komenco de la voja\u011do mi eksciis de la veturigisto pri detaloj de la okazinta\u0135o kaj, mi konfesas, malvarmo ne unufoje kuris tra miaj membroj.<\/p>\n<p>La \u0109evala\u0109o kuris ne longe. Balda\u016d la vojon ekbaris sennombraj kavoj kaj riveretoj, ofte ne\u011do malkompakti\u011dinta ne povis elteni pezecon de la besto kaj \u011di trafaladis profunde jen per unu piedo, jen per la alia. Fajfado, krioj, e\u0109 vipbatoj helpis malbone \u2013 nia glitveturilo apena\u016d movi\u011dis anta\u016den. La tempo malfrua, laceco kaj enuo, inspirita de la veturado malrapida, venkis min kaj mi ekdormis.<\/p>\n<p>\u0108u mi longe dormis, mi ne scias. Kiam mi levis la kapon kaj malfermis miajn okulojn, mi longe ne povis konjekti, kie mi estas. Super mia kapo tra nebulo maldensa briletis steletoj malklaraj, malsupre je amba\u016d flankoj estis vidataj la senordaj vicoj de nigraj arbeta\u0135oj, \u0109irka\u016ditaj per nigra akvo kaj post ili ie malproksime ku\u015dis, kiel vesta\u0135oj fantaziaj de fantomoj, la ne\u011damasoj.<\/p>\n<p>Rigardinte pli atente, mi rimarkis kun miro, ke la \u0109evala\u0109o laca staris senmove en la akvo \u011dis la genuoj mem. La veturigisto forestis. Nenie estis ia signo de la vojo.<\/p>\n<p>Mia situacio estis neenviinda: sen la veturigisto mi ne povis ien direkti la \u0109evalon, \u0109ar, tute ne sciante la lokon, mi povus facile trafi en ian mar\u0109on a\u016d profunda\u0135on kaj pereigi la beston; \u2013 lasi la glitveturilon kaj da\u016drigi la voja\u011don piedire mi ne povis anka\u016d. Kion fari? Kion entrepreni?<\/p>\n<p>Singarde rekti\u011dinte, mi \u0109irka\u016drigardis, esperante revidi la malaperinton, sed kien ajn mi rigardis, \u0109ie mi vidis nur nigran akvon kaj nigrajn siluetojn de arboj. Pro \u0109agreno mi ekvipis la \u0109evalon, \u011di ektremis, svingis la kapon. Vipita duafoje, \u011di ekbatis kolere la akvon per la piedo kaj \u015dprucigis sur mian viza\u011don fontanon de akvo malvarma. Mi \u0135etis la vipon kaj la\u016dte ekkriis:<\/p>\n<p>\u2013 Jakov!.. Kie vi estas?.. He-e!..<\/p>\n<p>E\u0125o, kiel tondro, eksonis super la ebena\u0135o akva. De proksima arbo levi\u011dis ia granda birdo maltrankviligita kaj, malfacile svingante per siaj flugiloj, farinte rondon en la aero, \u011di malrapide malaperis en la nebulo densi\u011dinta. Kaj ree ekregis silento.<\/p>\n<p>Supozinte, ke la veturigisto foriris por trovi la vojon, mi, pli bone kovri\u011dinte per fela sutano, decidis pacience atendi lian revenon. Kompreneble, li ne povis malaperi senpostsigne.<\/p>\n<p>Mi atendis ne longe. Balda\u016d a\u016ddi\u011dis akvopla\u016ddado kaj el post la arbeta\u0135o aperis silenta figuro de Jakov. Li estis tute malseka. Sidi\u011dinte sur la randon de la glitveturilo, li ne rapidante formetis siajn botojn tute trankvile, kvaza\u016d \u011di estis lia plej ordinara afero, renversis ilin kaj elver\u015dis la akvon.<\/p>\n<p>\u2013 Ni perdis la vojon!.. \u2013 li diris kun mieno malkontenta. \u2013 Mi ser\u0109is, ser\u0109is la vojon \u2013 ne trovis!.. Apena\u016d kun Dia helpo mi retrovis vin. Mi pensis jam, ke mi mortos tie en mar\u0109o\u2026 La loko estas tute nekonata. Certe ni trafis la lokon malbonfaman?.. Nun ni restos \u011dis la mateno: \u0109e matenlumo ni difinos la lokon kaj trovos la vojon.<\/p>\n<p>Lia trankvileco indignigis min.<\/p>\n<p>\u2013 Kiel? Ni restos tie \u0109i malsekaj, \u011dis la mateno?.. Ni povas malvarmumi!.. Kaj nia vundito?\u2026 Li mortos nekomuniita!..<\/p>\n<p>\u2013 Kiel vi volas, patro! Sed sciu, ke tute egale \u2013 \u011dis la mateno ni ne trovos la vojon. Ni trovi\u011das en la loko ensor\u0109ita\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Kion vi babilas?.. Kia loko ensor\u0109ita?.. \u0108u vi frenezi\u011dis? Instigu la \u0109evalon!..<\/p>\n<p>Jakov skeptike balancis la kapon, ekvipis la \u0109evalon kaj ree kunfleksi\u011dis kiel erinaco. Sub batoj de la vipo la \u0109evala\u0109o ekiris apena\u016d movante la piedojn. La akvo\u015dprucoj, kiel pluvo somera, falis sur nin. La glitveturilo jen flue na\u011dis sur supra\u0135o de la akvebena\u0135o, jen, tu\u015dinte \u015dtipon, haltadis kaj, klini\u011dinte flanken, minacis el\u0135eti nin en la akvon. Ni veturis longe kaj hazarde, sole fidante al instinkto de la besto. Bran\u0109oj nudaj de arbeta\u0135oj senkompate vipis niajn manojn kaj viza\u011dojn. Jakov senmove sidis sur sia loko kaj obstine silentis, de tempo al tempo formetante sian \u0109apon kaj farante la krucosignon.<\/p>\n<p>\u2013 Dio nin gardu!.. \u2013 li diris post longa pa\u016dzo. \u2013 \u0108u vi, patro, a\u016ddas, \u015dajne iu krias?.. Oni parolas, ke \u0109iunokte \u015di krias\u2026 Mi timas\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Kiu \u015di estas?.. \u2013 mi demandis kun rideto skeptika sur la lipoj.<\/p>\n<p>\u2013 Nek la loko, nek la tempo, kara patro, permesas rakonton similan. En tiu loko vagas \u015di\u2026 animo \u015dia neniam trankvila. Se iu, ekz. nun ni, venos nokte, \u015di nepre timigos per siaj \u011demoj kaj krioj \u011dis la mateno\u2026 Iafoje \u015di penas e\u0109 pereigi vaganton en ia \u015dlimejo a\u016d mar\u0109o senfunda\u2026 Nur la pre\u011do kaj\u2026 Jen ree estas a\u016ddata krio!..<\/p>\n<p>\u2013 Mi a\u016ddas nenion\u2026 Hontu, vi estas ne knabo malgranda..!<\/p>\n<p>\u2013 Vi, patro, nelonge vivas \u0109e ni, do vi ne scias\u2026 Dio nin gardu!.. \u2013 li diris per rapida parolmaniero kaj, ree farinte la krucosignon, ekkriis:<\/p>\n<p>\u2013 Trankvili\u011du!.. Ni estas homoj\u2026 diaj.<\/p>\n<p>\u2013 Kredeble ie krias noktbirdo kaj vi jam estas pretaj kredi supersti\u0109e al fabeloj virinaj pri iaj animoj vagantaj\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Vi scias nenion\u2026 Tamen, kiel la\u016dte \u015di krias!.. Kredeble nun e\u0109 vi a\u016ddas, patro?..<\/p>\n<p>Efektive, ia sono neordinara atingis mian a\u016ddon. \u015cajnis, ke jen iu pereas kaj petegas pri helpo, jen iu, simile al ni, perdinte la vojon krias, esperante trovi proksime lokon lo\u011datan. Nekutimaj impresoj, travivitaj dum la vojo, mistera humoro de la veturigisto kaj nokta tempo kreis ian fantazian elementon. Balda\u016d la krio ripeti\u011dis ie proksime anta\u016d ni kaj post nelonge ree ripeti\u011dis kun nova forto jam flanke de ni. \u015cajnis, ke efektive ia animo malbona flugas supere jen tien, jen aliloken por timigi nin. La krio sonis \u0109iam pli ofte kaj pli la\u016dte. Nun jam estis klare, ke krias homo, kvankam liaj vortoj estis nekompreneblaj. La veturigisto tremis pro timo, kiel tremolfolio dum vento, kaj kriis: \u2013 Ni estas diaj!.. Trankvili\u011du!.. Ni estas homoj diaj.<\/p>\n<p>Iom post iom la timo ekpenetris e\u0109 en mian koron kaj stranga anta\u016dsento de proksima dan\u011dero kunfor\u011dis miajn membrojn. Vane mi penis trankvili\u011di, vane fikse rigardis: pro densa nebulo \u0109io prezentis unu nepenetreblan grizan makulon. Havante nek pafilon, nek e\u0109 bastonon, mi pugnigis la manojn por renkonti malamikon ne sendefende.<\/p>\n<p>\u011custe tiumomente en kelkpa\u015da distanco ripeti\u011dis la krio kaj a\u016ddi\u011dis ies pa\u015doj, sur la glaciigita ne\u011do. Teruro kripligis la viza\u011don, la manoj instinkte malpugni\u011dis kaj mi anka\u016d ekkriis tutforte:<\/p>\n<p>\u2013 Ni estas diaj!.. Ni estas homoj diaj!..<\/p>\n<p>Samtempe la \u0109evalo haltis, kaj anta\u016d mi subite aperis iu. Lia viza\u011do kaj korpo estis ka\u015ditaj en la nebulo, nur manoj longe etenditaj super nia glitveturilo, \u015dajne, petegis pri io.<\/p>\n<p>\u2013 For!.. Mi mortigos vin!.. \u2013 kriis la veturigisto.<\/p>\n<p>\u2013 Malaperu!.. Ni estas diaj!.. \u2013 mi ripetadis furioze la vortojn de la veturigisto.<\/p>\n<p>Kiom da tempo tio da\u016dris, mi ne scias; same mi ne scias kio okazus se mi havus ian armilon.<\/p>\n<p>\u2013 Patro Johano! \u0108u estas vi?.. Ne timu!.. \u0108u vi ne rekonis min?.. Mi estas via konato\u2026 eks-po\u015dtisto Vasilij Sergei\u0109 el Ar\u0125angel\u2026<\/p>\n<p>Kvaza\u016d granda monto falis de miaj \u015dultroj, kiam mi eka\u016ddis lian parolon bone konatan. Sur la viza\u011do aperis \u015dvito varma kaj ia nekomprenebla nefalsita \u011dojo anstata\u016dis la anta\u016dnelongan teruron.<\/p>\n<p>La veturigisto ne tuj trankvili\u011dis. Li longatempe esploris la renkontiton per amba\u016d manoj kaj ne pli frue permesis sidi\u011di en la glitveturilon ol dirinte anta\u016d lia viza\u011do la pre\u011don por forpeli diablon kaj trifoje farinte la krucosignon super li. La renkontito, simile al ni, perdis la vojon. Longan tempon vagante tra la mar\u0109oj senfinaj, li malseki\u011dis, kiel spongo, kaj tremis pro malvarmo. Feli\u0109e post nelonge la \u0109evalo trovis ian vojon, balda\u016d alkondukintan nin en Kuv\u015dinovon. La vunditon mi trovis ankora\u016d en konscio kaj komuniis lin.<\/p>\n<p>Gastama Jakov liveris al ni sekajn vestojn kaj plifortigis nin per varmega teo kaj brando. Lia malgranda varma \u0109ambreto, kun karbi\u011dintaj muroj kaj plafono, post nia longa vagado meze de malvarmeco kaj malsekeco, \u015dajnis al ni vera paradizo. Drinkinte po tri-kvar glasetoj, ni varmi\u011dis, forgesis anta\u016dnelongan timon kaj gaje interparolis. Vasilij Sergei\u0109 anka\u016d nenion sciis pri malbona reputacio de la loko \u0135us vizitita, kaj la mastro volonte rakontis al ni pri \u011di:<\/p>\n<p>Anta\u016d longe, dum la epoko de servuto en la vila\u011do najbara estis bieno de severa grafo Zmiev. Li estis fama per sia krueleco kaj senkoreco. En la sama vila\u011do lo\u011dis fra\u016dlino Zoja \u2013 knabino neordinare bela. \u015ci havis fian\u0109on \u2013 anka\u016d samvila\u011dan for\u011diston, kiu amis \u015din \u011dis sinforgesemo. Iliaj gepatroj estis kontentaj pri elekto de siaj infanoj kaj nur atendis senpacience la a\u016dtunon, por ke, fininte kamplaborojn, aran\u011di la edzi\u011dofeston. Venis, fine, la dezirata a\u016dtuno. Oni finis \u0109iujn vila\u011dajn laborojn kaj ekripozis post longa sen\u0109esa laborado.<\/p>\n<p>La\u016d la kutimo, ekzistinta dum tiu \u0109i tempo kruela, la gefian\u0109oj devis anta\u016d la edzi\u011do viziti sian sinjoron, peti lian konsenton por estonta edzi\u011dofesto kaj prezenti al li donacojn. Kun koro timpremita, malkura\u011de ekiris la gefian\u0109oj al la domo de la grafo. Sur lia korto staris kelkaj veturiloj de najbaraj bienhavantoj \u2013 sinjoroj eminentaj, amasi\u011dis geservantoj kaj el la fenestroj de la domo sonis gaja kantado kaj muzikado. La grafo balda\u016d scii\u011dis, ke venis al li la gejunuloj kaj ordonis tuj venigi ilin.<\/p>\n<p>Unuavide la beleco de Zoja forlogis la grafon kaj \u015dia sorto estis decidita senrevene. Kolere sulkiginte la brovojn, la grafo ekkriis kontra\u016d la for\u011disto senkulpa kaj aro de servantoj kun moko kaj la\u016dta fajfado forpelis lin de la korto. La knabino, decide rifuzinta partopreni en orgioj de la, sinjoro kaj lia gastaro ebria, post longa senfrukta admono estis vergita kaj dum la proksima nokto senhonorigita de ili.<\/p>\n<p>Oni en\u015dlosigis la mizerulinon en la \u0109ambro malvasta kaj nudigis \u015din, por ke \u015di ne forkuru. Tamen foje \u015di decidis forkuri hejmen al sia amato. Trovinte ie longan \u015dnuron, \u015di, tute nuda, nokte malsupreni\u011dis tra fenestro. Malfeli\u0109e \u015dia forkuro estis balda\u016d rimarkita. Granda amaso de servantoj sinjoraj kun hundaro estis sendita \u0109iudirekten por trovi kaj revenigi Zoja\u2019n. En densa mar\u0109a arbetaro oni atingis \u015din. La krio kor\u015diranta, petanta la kompaton, miksi\u011dis kun hunda bojado kaj malmodesta insultado de la mal\u0109asta bando. Lastamomente, kiam \u015dajnis, ke restis nenia espero pri ies helpo a\u016d defendo, kiam la hundoj furiozaj estis pretaj sin \u0135eti al la nudulino kaj dis\u015diri \u015din, de ie subite aperis la fian\u0109o. Kelkaj vortoj karesemaj, malla\u016dte elparolitaj al \u015di, sukcesis tuj trankviligi \u015din kaj, pli frue ol la hundoj ekkaptis \u015din, li baris \u015din per sia figuro fortega. Poste li enbrakigis \u015din kaj la\u016dte ekkriis:<\/p>\n<p>\u2013 Trankvili\u011du!.. Ni estas diaj!..<\/p>\n<p>En la sama momento dentoj de la hundoj eni\u011dis en la korpojn de la gefian\u0109oj. La grafo, informita pri la okazinta\u0135o, venis mem por rigardi la mortintojn. Li volis liberigi la korpon de la knabino el la brakoj de la amato, sed \u0109iuj penoj estis vanaj: iliaj manoj, kvaza\u016d feraj, estis nedisigeblaj.<\/p>\n<p>Longan tempon iliaj korpoj ku\u015dis tie ne enterigitaj, \u011dis kiam ia piulo entombigis ilin en la sama loko.<\/p>\n<p>De tiam, \u2013 finis la rakontanto, \u2013 \u011dis nun \u015dia animo vagas \u0109iunokte tra la arbaroj kaj mar\u0109oj apudaj. \u015ciaj \u011demoj kaj krioj a\u016ddi\u011das sen\u0109ese, jen petante la pre\u011don, jen minacante la ven\u011don. Estas malfeli\u0109a tiu homo, kiun \u015di renkontos sur sia vojo: \u011dis la tagi\u011do li ne trovos la vojon perditan, se li ne pereis pli frue en ia mar\u0109o.<\/p>\n<p>Nur, memore pri la amato, \u015di indulgas, kiam oni ripetas liajn vortojn lastajn: \u2013 \u201cTrankvili\u011du!.. Ni estas diaj!..\u201d<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Ivan Genadievi\u0109 \u015cIRJAEV Aperis en\u00a0La Ondo de Esperanto\u00a0\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/tra-la-loko-ensorcita-rakonto-de-rusa-pastro\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10115"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10115"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10115\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10115"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}