{"id":10117,"date":"2022-02-13T13:02:05","date_gmt":"2022-02-13T05:02:05","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10117"},"modified":"2022-02-13T14:40:28","modified_gmt":"2022-02-13T06:40:28","slug":"apud-stacidomo-victoria-skizeto-pri-amikeco","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/apud-stacidomo-victoria-skizeto-pri-amikeco\/","title":{"rendered":"APUD STACIDOMO VICTORIA Skizeto pri Amikeco  \u7ef4\u591a\u5229\u4e9a\u8f66\u7ad9"},"content":{"rendered":"<p><strong>Kenelm ROBINSON (K R C Sturmer)<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Se grenereto<\/em>, 1930<\/p>\n<p>Estis post la danco en Westminster, ke ni staris kune en la arka\u0135o de la subfervoja stacio, sen parolo, sen deziro disi\u011di. Dum iom da tempo ni staradis ankora\u016d, lasante nin trempi\u011di en la milda nokta aero. Preterpasis nin homoj \u0109iaj, geamantoj, malrapidante sencele tra la arka\u0135o kaj reen, geedzoj malpli revemaj, tiom pli kontentaj, senhejmulo senvorte etendanta skatoleton da alumetoj, altkreska, fortika policano rigardanta lin minaceme, gazetvendisto esperanta vendi la lastajn ekzemplerojn de la vespera \u0135urnalo, lo\u011dantoj de la eksterurboj rapidantaj al la \u0109efstacidomo por trafi la malfruajn vagonarojn, kiujn oni aran\u011das speciale por la sabata vespero.<\/p>\n<p>\u201cVenu,\u201d mi diris al Jo\u0109jo, tu\u015dante lian brakon, \u201cankora\u016d unufoje tra la stacidomo \u2013 morga\u016d estos diman\u0109o, \u0109u ne?\u201d<\/p>\n<p>\u201cKaj tamen mi volas frue levi\u011di,\u201d li ridetis, tamen ekmovi\u011dante.<\/p>\n<p>Estas io, pri la \u0109irka\u016da\u0135o de la stacidomo Victoria, al mi escepte alloga. \u0108iam estis tiel, de kiam mi unue venis al Londono, \u0109e la komenco de la mondmilito, kiam la butikoj estis etaj, malnovaj, kaj malpuraj. Nun, kiam oni vidas \u0109ie grandajn, novajn magazenojn, nokte brilantajn je lumreklamoj \u0109iukoloraj, nun ankora\u016d la etoso estas al mi alloga, mistera, romantika, simpatia. \u011cenas nur la noveco de la bierejo \u201cWindsor Castle\u201d, el tiaj lokoj mi preferas \u0109iam la intimajn, malnovajn, same kiel oni amas pipon vere for\u0135etendan.<\/p>\n<p>Estis jam post la dek-unua, do neeble eniri la tetrinkejon Lyon\u2019s, (tiun kiu estas rekte kontra\u016d la subfervojo, ne tiu apud la muzikhalo; la unua estas multe pli interesa, tie per dupenca taso da teo [la\u016d diman\u0109a tarifo tripenca] oni povas sidadi kaj observi \u201cla mondon kaj lian edzinon\u201d, la\u016d nia frazo) krome mi sentis, ke Jo\u0109jo, same kiel mi, estas en movi\u011dema humoro, kaj ni direktis niajn pa\u015dojn tra la strato Wilton, preter la itala kafejo kie Jo\u0109jo unuafoje citis al mi el Hohlov: \u201cJen \u011di brilas, mia lumo\u2026\u201d<\/p>\n<p>Estis en la vespero de tiu tago, ke mi kuniris kun li al lia lo\u011dejo, kaj ke li pruntedonis al mi la volumeton, kaj en tiu vespero, ke li konigis al mi la poemon de Baghy. Kara Jo\u0109jo, kiom mi \u015duldas al li! Li havas nur dudek-kvar jarojn, estas do malpli a\u011da ol mi je tuta jaro, sed mi \u0109iam lasis lin esti la gvidanto en la \u011dardeno de la poezio, al mi li \u0109iam konigis siajn eltrova\u0135ojn.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u mi ne pravis?\u201d li nun diris. Mi komprenis, ke anka\u016d li memoras pri tiu babilado.<\/p>\n<p>\u201cKiam vi avertis min, ne atendi trovi en la Esperanta poezio la amon, kia oni konceptas \u011din en la angla? Jes, kompreneble. En nia \u011disnuna poezio oni trovas ofte la vorton \u201camo\u201d sed en efektivo nur la memoron pri \u011di a\u016d la korpan pasion. Oni neniam trovas tiun ekstazon, kiun donas \u201cHelen, thy beauty is to me\u2026\u201d el Poe, a\u016d \u201cMy dear, your lips, adorable\u201d, el Rupert Brooke. Eble tiu nekorpa ekstazo estas propra al la angla literaturo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi ne scias. Tamen, mi ne dubas, ke la angla prudemo, kiun ni tiom ofte malbenas, liveris al ni bela\u0135ojn nekonatajn en landoj, kies ideologioj estas malsamaj. Ekzemple, vi memoras de Joseph Hergesheimer \u2019The Lay Anthony\u2019\u201d, li rave ridetis, \u201cjes, kompreneble, nu, tuta \u011dia beleco devenas el kaj dependas je la koncepto, ke Antonio bele agas, restante virga, pro la memoro de sia amatino.\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, la idealigo de la \u0109asteco pro estetika a\u016d almena\u016d senreligia motivo, tio naskis multon belan en la angla literaturo, ekzemple de Meredith\u2026\u201d, mi recitis verson el \u2019Modern Love\u2019, kiun li da\u016drigis.<\/p>\n<p>Subite mi kapti\u011dis de ekscito, pensante al la \u0135us legita ekzemplero de \u2019Al Torento\u2019, ku\u015danta en la brustpo\u015do de mia surtuto. \u0108u tuj, nun, mi konigu \u011din al li? Mi konsideris la aferon, \u0109u nun liveri al li la volumon, a\u016d \u0109u ankora\u016d, almena\u016d \u011dis la morga\u016do, egoisme, nejuste, teni al mi tiom da beleco. Mi bildigis al mi lian plezuron, lian entuziasmon, lian dankemon. Granda estis la tento, premi la verkon en liajn manojn, diri: \u201cJen, Jo\u0109jo, jen la plej alta belo, la plej simpatia kompreno, la\u016d niaj vidpunktoj!\u201d; sed ne, anka\u016d por tiu nokto mem, por relego en la propra lito mi volis konservi \u011din. Efektive, mi ne agas nelojale al li, almena\u016d pri tio mi provis konvinki min.<\/p>\n<p>Ni mar\u015dis sen pluaj vortoj en la stacidomon tra la flankenirejo.<\/p>\n<p>Estis preska\u016d senhome. Ni vagis tra la granda korto, preter la atendsalonon, kie ni sidis post la lasta danco en Westminster, kiam ni akompanis la fra\u016dlinojn Brett al ilia vagonaro, la vesperon kiam Jo\u0109jo \u015dajnigis ne scii, kio estas kamizolo, kaj Anjo proponis klarigi al li la aferon, por reciproka informo pri tio, \u0109u la famo veras, la\u016d kiu li ne portas kalsonon, e\u0109 dum vintro! Preter kajo ok, kie en 1926 ni renkontis la du germanajn samideaninojn voja\u011dantajn al Edinburgo, kun kiuj ni pasigis bonegan amuzvesperon en Londono.<\/p>\n<p>Ni rigardis la grandan horlo\u011don, sub kiu mi renkontis tiom ofte lin kaj aliajn geamikojn.<\/p>\n<p>\u201cDek anta\u016d la noktomezo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, tio lasas al mi tempon \u2013 je kvarono post, la lasta foriras.\u201d<\/p>\n<p>\u201cDo, restas tempo por kaftrinko.\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, li ridetis, \u201cne necesas timi, ke altoficisto de mia firmo vidos min tie!\u201d<\/p>\n<p>Ni amba\u016d ridis. Vere, kiam mi pensas al la lokoj, kiujn ni frekventas! Kiujn nia amikeco beligis. Ni eniris, mendis kafon, rigardis kun amuzo la brunan fluida\u0135on kiun oni metis anta\u016d nin.<\/p>\n<p>Mi donis al li la sukeron. \u201c\u0108u vi rimarkis tiun fra\u016dlinon kun kiu Mason dancis unufoje, tiun kiu portis verdan robon?\u201d<\/p>\n<p>Liaj lipoj ekmovi\u011dis de ekstazeto. \u201cBelegan korpon \u015di havas, jes. Kaj kiel \u015diaj haroj ku\u015dis sur la nuko\u2026\u201d Ni sidis silente, bildigante \u015din al ni denove.<\/p>\n<p>\u201cSed se oni volas paroli pri kruroj\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cNu?\u201d mi diris, trafante liajn okulojn, ridetantajn de \u011dojo. En nia rondo, oni \u015dercas pri Jo\u0109jo, ke se oni volas havi ju\u011danton pri kruroj\u2026<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi ne vidis?\u201d<\/p>\n<p>\u201cMultajn,\u201d mi ridetis, \u201csed\u2026 tiu?\u201d<\/p>\n<p>\u201cPortis ar\u011dentan robon, dancis \u0109iam kun tiu judo en la bruna vestaro. Dio, kiom belaj ili estis!\u201d<\/p>\n<p>\u201cSciu, Jo\u0109jo, estas bela trajto \u0109e vi, tiel vi povas paroladi pri la belaj kruroj, kiujn vi vidas, sen la plej eta\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cKarulo, \u0109u vi ne scias, ke jen la sola afero, kiu povus instigi min mem verki poemon?!\u201d<\/p>\n<p>\u201cKe mi estu permesata legi \u011din,\u201d mi diris.<\/p>\n<p>\u201cSe vi estos bona knabo,\u201d li amik-incitis.<\/p>\n<p>Tie ni sidadis inter malpuraj laboristoj, a\u016dskultante senatente ilian obscenan lingva\u0135on. Envenis publikulino, mendis kafon kaj sandvi\u0109on, man\u011dis kvaza\u016d malsata. Kredeble \u015di ja estis. Kontra\u016d ni taksiveturigisto grunte levi\u011dis por pago. Mi rigardis la horlo\u011don.<\/p>\n<p>\u201cKvin post noktomezo.\u201d<\/p>\n<p>\u201cBone, ni iru.\u201d<\/p>\n<p>Li ser\u0109is monon en sia ve\u015dtpo\u015deto la\u016d maniero, kiun mi bone konas, maniero, dum kiu li plej bela aspektas. Mi estis jam paginta, metis la manon sur lian brakon, kune ni eliris.<\/p>\n<p>\u201cNu, jen denove en la arka\u0135o. Vi havas tempon?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u011custe tri minutojn,\u201d li respondis.<\/p>\n<p>Ni staris minuton rigardante al la malseka strato, briligata de la reklamlumoj. Mi \u015dtelrigardis al li. Tiom bela kaj aminda li aspektis, ke \u0109iuj rememoroj pri nia amikeco kunfluis en la menson, pikvibrigante la sangon.<\/p>\n<p>Subita impulso kaptis min. Mi suprenetendis mian viza\u011don al lia, premis liajn lipojn per miaj.<\/p>\n<p>\u201cDo, bonan nokton, Jo\u0109jo, \u011dis morga\u016d!\u201d kaj mi forglitis sur la straton, tra la brilo; preter la alumetvendisto.<\/p>\n<p align=\"center\"><strong>*<\/strong><\/p>\n<p>\u0108e renkonto la proksiman tagon li neniel \u015dajnis ofendita. Li estis en tre gaja humoro, estis trovinta ravan poemon de Bridges, kaj vidinta survoje paron da kruroj\u2026 Niaj okuloj ridetante renkonti\u011dis en amika kompreno.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kenelm ROBINSON (K R C Sturmer) Aperis en\u00a0Se grenereto,\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/apud-stacidomo-victoria-skizeto-pri-amikeco\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10117"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10117"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10117\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10117"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}