{"id":10118,"date":"2022-02-13T13:03:47","date_gmt":"2022-02-13T05:03:47","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10118"},"modified":"2022-02-13T13:50:36","modified_gmt":"2022-02-13T05:50:36","slug":"edzigpropono","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/edzigpropono\/","title":{"rendered":"EDZI\u011cPROPONO"},"content":{"rendered":"<p><strong>L. N. NEWELL<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Bak\u015di\u015d: skizoj el la vivo de egiptoj, Literatura Mondo<\/em>\u00a01938, Dua eldono Iltis 1983<\/p>\n<p>La \u015dipego nepercepteble proksimi\u011dis al la kajo. Fone, Port Said ku\u015dis plata, preska\u016d senkolora pro la blankega sunlumo de tagmezo. Etaj figuroj en galabijoj diskuris senombre, sen videbla ordo a\u016d celo.<\/p>\n<p>Jam de du tagoj la vetero \u0109iam pli varmi\u011dis, spite la marventon. E\u0109 mia familiareco kun Egiptujo en a\u016dgusto ne estis povinta forigi neracian esperon, ke estos malpli varme surtere. Sed, kiel \u0109iam anta\u016de, Port Said tuj seniluziigis min; kaj mi malgaji\u011dis, pensante pri la longa relveturo al Kairo.<\/p>\n<p>La tempo inter la eniro de l\u2019 \u015dipo en la havenon, kaj la surteri\u011do de la pasa\u011deroj estas \u0109iam tedega; oni sentas sin perdita inter du vivoj: oni ne plu estas unu el la pasa\u011deraro, oni jam adia\u016dis kvartagajn konatojn, kiuj pluiras al Hindujo; sed oni ankora\u016d ne havas la liberecon kaj amuza\u0135ojn de terano. Mi ekpromenis la\u016d la ferdeko, esperante trovi alian perditan animon, kun kiu pasigi \u0109i tiun unuhoran hadeson.<\/p>\n<p>Balda\u016d mi vidis grupon bone konatan, por kiu evidente la atendo ne estis teda: s-ino Molard, la franca vidvino, Madeleno Molard, \u015dia filino, kaj juna egipto, 1a fian\u0109o de Madeleno. Ili avide rigardis \u0109iun detalon de la diskurado sur la kajo, la egipto \u0109ar li unuafoje en kvar jaroj revidis sian patrujon, la francinoj por ion scii pri sia nova hejmo.<\/p>\n<p>Mi estis rimarkinta tiun grupeton jam en la haveno de Marsejlo. Kiam oni (a\u016d, eble pli \u011duste, kiam anglo) suriras \u015dipon, oni tuj observas la aliajn pasa\u011derojn por vidi, kiujn oni devos eviti, kaj kiujn oni povos alparoli sen dan\u011dero de tedado. \u0108iam (por anglo) la dua klaso estas multe pli malgranda, ol la unua. Al s-ino Molard mi tuj altiri\u011dis; \u015di estis parizanino, kun la spriteco, energiaj opinioj kaj inteligenteco de siaj samurbanoj. \u015ci havis, supozeble, kvindek jarojn, kaj \u015diaj haroj estis jam grizaj; sed \u015di estis konservinta sian firman karnon, \u015diaj mamoj ankora\u016d ne plati\u011dis, kaj \u015di havis rondajn brakojn, kiujn oni preska\u016d povus nomi belaj. \u015ciaj grandaj okuloj estis palgrizaj, rapidaj kaj komprenemaj. Mia restado \u0109e la parizaj esperantistoj instruis al mi aprezi la francan spiriton; kaj spite la oftajn provincanecon kaj obstinon de la franca menso, mi sentis la bezonon, ofte min trempi en 1a franca animo, tiu kura\u011da, realista acido kiu \u0109ion provas. Mi do kaptis la okazon por alparoli s-inon Molard kiam mi trovis min apud \u015di \u0109e la man\u011dotablo, kaj \u015di varme respondis, precipe tial ke ni estis sur angla \u015dipo, kaj mi estis preska\u016d la sola persono kiu parolis la francan lingvon.<\/p>\n<p>\u015ci havis ne tre precizajn, sed vastajn konojn, kaj \u0109ion priparolis kun refre\u015diga skeptikeco. Kiel decas al bone edukita francino de \u015dia a\u011do, \u015di estis ateisto, pacifisto dum oni ne atakas Francujon, kaj politike radikala, preska\u016d socialista. Kaj, anka\u016d kiel decas al francino de \u015dia a\u011do, \u015di parolis tre multe, en tre klara, bonstila franca lingvo; niaj konversacioj estis por mi granda plezuro.<\/p>\n<p>Mi malpli ofte vidis Madelenon; tiutempe \u015di kompreneble tre okupi\u011dis pri sia fian\u0109o. \u015ci estis delikate formita, kun nigraj haroj, brunaj okuloj kaj tre pala ha\u016dto. \u015cia korpo estis gracila, sed tro maldika, kaj \u015di estis tre platbrusta: \u015di portis okulvitrojn. \u015ci tiam havis proksimume dek-na\u016d jarojn, kaj tre romantike amis sian egipton.<\/p>\n<p>\u0108i tiu nomi\u011dis Muhammad Abd er-Rahman, sed Madeleno kaj \u015dia patrino \u0109iam nomis lin\u00a0<em>Moam\u00e9d<\/em>, kun tiu franca provinceco, kiu \u0109iam misprononcas fremdajn nomojn, kaj firme kredas, ke la vera nomo de la itala pentristo estas Le Corr\u00e8ge, kaj nur malkleraj italoj nomas lin Correggio. Muhammad estis bela junulo, dudek-kvarjara, alta, gracila, kun la lar\u011daj malgrasaj \u015dultroj de egipto, kiujn akcentis la tajlora stilo de la Latina Kvartalo. Li tre franci\u011dis en Parizo, kaj oni povus kredi lin marsejlano. Mi \u011duste divenis lian historion; cetere, tia historio estas ne malofta \u0109e parizaj studentoj, sed kutime fini\u011das en pli frua stadio. Studento pri juro a\u016d medicino lo\u011das en Parizo \u0109e franca familio, kiu devas akcepti pensione gaston por stre\u0109i siajn enspezojn \u011dis la fino de la monato. En la familio estas filino: parizanino, kiun la egiptoj imagas al si la fonto de \u0109ia volupta plezuro, kaj por kiu multaj inter\u015dan\u011dus e\u0109 la huriojn de paradizo. Ili ekamas unu la alian; fian\u0109i\u011das; post la studjaroj, la studento (egipta a\u016d alia) reiras hejmen, por sciigi sian familion pri la edzi\u011do \u2013 kaj tie la afero fini\u011das. Ke en tiu \u0109i kazo \u011di iris \u011dis la fino, tion mi atribuis al la forta karaktero de s-ino Molard.<\/p>\n<p>Kiam mi rigardis Muhammad-on, kaj notis denove lian agrablan brunan viza\u011don, kun belegaj nigraj okuloj, blankegaj dentoj kaj iom mallonga mentono, mi recerti\u011dis, ke nur la subtila insistado de Henrikino Molard povus doni al li la kura\u011don, prezenti fremdan, nemahometanan fian\u0109inon al siaj gepatroj. Certe, Madeleno ne havas sufi\u0109an forton por tio, kaj estus facile permesinta al sia kavaliro forkuri. Madeleno estis inteligenta; nure, \u015dia patrino monopolis la energion de la familio.<\/p>\n<p>Mi aliris al ili apud la pavezo, kaj salutis s-inon Molard arablingve por \u015din inciteti: \u015di neniam volis lerni tiun lingvon, e\u0109 por kunvivado kun egipta familio, kaj post kvarjara restado en Egiptujo \u015di ankora\u016d parolis nur tri vortojn, kun fortega franca akcento. \u0108u mi ne diris, ke \u015di estas vera francino?<\/p>\n<p><em>\u201cSaid\u2019ah, ja sit! Inti mabsuta del\u016da\u2019ti?<\/em>\u00a0Saluton, O virino, \u0109u vi estas nun kontenta?\u201d<\/p>\n<p>\u201cSe tio volas diri, ke mi \u011dojos foriri de la \u015dipo, mi jam ne estas certa. Sur la maro oni \u0109iam povis esperi \u015dtormon kun malvarma pluvo, sed tie \u0109i e\u0109 glaso da biero vapori\u011dus inter tablo kaj bu\u015do. Vi ne povas imagi al vi, s-ro Mansell, kiom mi sopiras al la koto kaj pluvo de Parizo. Mi e\u0109 \u015datus vane atendi malplenan a\u016dtobuson\u00a0<em>AI bis<\/em>, dum la gutoj ruli\u011das de kolumo al kalsono.\u201d<\/p>\n<p>\u201cSed,\u00a0<em>mamam<\/em>,\u201d diris Madeleno, \u201c\u0109u vi ne memoras viajn blasfemojn pri la malvarma kaj malseka vetero? Vi \u0109iam diris, ke vi preferus iri inferen, ol sidi sur malsekaj nuboj en la \u0109ielo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cOpinioj, preferoj \u2013 ili estas nur geografiaj demandoj. Cetere, ne estas dece, ke filino malka\u015du la nekonsekvencecon de sia patrino.\u201d<\/p>\n<p>\u201cVi trovos la egiptajn domojn tre malvarmaj,\u201d interrompis Muhammad. \u201cMultaj havas tre dikajn murojn, kaj la fenestroj estas \u0109iam fermataj dum la varma parto de la tago.\u201d<\/p>\n<p>Sencele, mi demandis al mi, kiel li diris \u201cegiptaj domoj\u201d , anstata\u016d \u201cmia \u2013 a\u016d: nia \u2013 domo\u201d. Mi supozis, ke li ne kura\u011dis averti la familion, ke li revenos kun estonta edzino; kaj anta\u016dtimante malpacojn, li ne volis turni siajn pensojn al sia hejmo e\u0109 en tia banala frazo. La timema menso scias sin protekti de la turmentaj aludoj.<\/p>\n<p>Je tiu momento mi vidis la portistojn grimpantaj sur la \u015dipon, kaj mi adia\u016dis miajn kunulojn, promesante retrovi ilin sur la vagonaro ironta al Kairo. Mi ne proponis helpon, \u0109ar Muhammad ja kapablis pli efike kaj malpli kare laborigi egiptan portiston, ol mi.<\/p>\n<p>Post la polva lukto de la doganejo, mi iris kun malsekaj vestoj al la vagonaro, kaj facile retrovis miajn amikojn, kiuj, dank\u2019 al la arablingvaj malbenoj de Muhammed, estis liberi\u011dintaj pli frue ol mi. S-ino Molard kaj Madeleno sentis varmegaj, kaj \u015dvitis, sed kiam la vagonaro ekiris, ili rapide revivi\u011dis por vidi la novan, misteran landon.<\/p>\n<p>Por tiu, kiu devos vivi longe en Egiptujo, ne estas bone eniri la landon tra Port Said. Pli bona estas Aleksandrio; de tie oni la\u016diras la Nilan valon, kaj \u0109ie vidas verdegajn kampojn, gracie altajn palmojn, bubalojn, vila\u011dojn romantikajn kaj sufi\u0109e malproksimajn por ke oni ne vidu la malri\u0109econ de la enlo\u011dantoj; mallonge, de tiu relvojo oni vidas nur tion, kion montras la turistaj po\u015dtkartoj.<\/p>\n<p>Sed irante de Port Said, oni devas trapasi dezerton; senfinan, senkoloran, senvivan; oni ne vidas e\u0109 unu karavanon kun kameloj kaj tintantaj sonoriloj. Sed oni vidas kelkajn urbojn de proksime, el kiuj la plej granda estas Zagazig. Mi konfesas, ke mi neniam vidis Zagazig-on krom de kupea fenestro; eble \u011di estas agrabla urbo. Sed vidate de vagonaro, \u011di estas timiga: kunpremi\u011dantaj domoj el kotbrikoj, \u0109io griza, fenestroj ofte senvitraj, apena\u016d unu palmo por variigi la monotonecon. Kaj mu\u015daro eniras la vagonon, egiptaj mu\u015doj, kiuj ne kutimas esti forpelataj, kaj tute simple rifuzas foriri de oniaj bu\u015do kaj okuloj. Eble sur la perono oni vidas la bebon de malri\u0109ulino, kun dekoj da mu\u015doj algluitaj al \u011diaj okuloj, kiun nek la patrino, nek la infano pensas forvi\u015di. Kaj oni estas surdigata de la kriegoj de portistoj, limonadvendistoj, knaboj, kiuj \u015dajne utilas por nenio krom pliintensigi la bruon. Oni preska\u016d svenas en la senaera stacidomo, kaj oni subite konstatas, ke oni estas en tre, tre fremda lando, el kies lingvo oni komprenas e\u0109 ne unu vorton, kaj oni sentas sin senpova kaj tre vundebla anta\u016d \u0109iu eventuale dan\u011dera konato. En tiu momento, oni sin demandas, \u0109u valoras voja\u011di, kiam oni povus trankvile resti hejme.<\/p>\n<p>Jen la unua impreso; tute falsa, a\u016d pli \u011duste, tre unuflanka: Egiptujo estas vere bela kaj gastama lando, kie ekzilitoj kredeble povas vivi pli feli\u0109e, ol en tre multaj aliaj landoj. Sed kiel tion povas scii la noveveninto? Kiel li povas scii, ke li balda\u016d ekamos la landon, kaj \u011din forlasinte, \u0109iam sopiros reveni? Li konscias nur varmon, kaj mu\u015dojn, kaj polvon kaj nekompreneblajn frazojn, kaj lia koro pezi\u011das.<\/p>\n<p>Mi observis la francinojn, kaj povis vidi la kutiman efikon de tiu veturo; mi bone komprenis la sperton, \u011din trapasinte mem anta\u016d kelkaj jaroj. Muhammad evidente ne komprenis tion, kion ili sentis; por li \u011di estis lando konata, hejmlando \u2013 kaj kiu konscias la bona\u0135ojn kaj malbona\u0135ojn de sia propra lando, a\u016d ties efikon sur la fremdulo?<\/p>\n<p>Mi provis forigi la malgajon, parolante pri la belaj grandaj butikoj de Kairo, kie oni povas a\u0109eti parizajn robojn; pri la \u015dikeco de la urbaninoj; pri la parkoj, kaj la belaj pejza\u011doj apud Nilo. Tiu gvidista parolado ne multe feli\u0109igis ilin, sed almena\u016d \u011di fortiris ilian atenton de la terura dezerto \u0109iam forradanta preter la kupea fenestro.<\/p>\n<p>Post unu-du horoj la suno subiris, kun \u0109iuj koloroj nekredeblaj de la turista po\u015dtkarto, la giganta egipta luno ar\u011dentis, kaj la aero malvarmeti\u011dis. Balda\u016d ni komencis trairi kampojn, kaj povis vidi la lumetojn briletantajn en la kabanoj de la vila\u011doj. Tio estis por la ekzilitoj la plej bona medikamento: la mondo aspektis al ili pli familiara kaj pli komforta: ili komencis reordigi siajn harojn kaj forventumi la polvon de siaj vestoj. Madeleno reru\u011digis siajn lipojn.<\/p>\n<p>Mi adia\u016dis ilin en la stacidomo de Kairo, sed zorgis havigi al mi ilian adreson, kaj anka\u016d la permeson de Muhammad, ke mi vizitu ilin. Mi sciis, ke ili konas neniun krom Muhammad, ke \u0109i ties familio parolas nur la araban lingvon, kaj ke la francinoj ur\u011de bezonos paroli kun iu ajn e\u016dropano post kelkaj tagoj. E\u0109 se oni estas feli\u0109a kun fremduloj, oni nepre devas paroli kelkfoje kun samlandanoj; kaj por ili, meze de egiptoj, franceparolanta anglo estis samlandano.<\/p>\n<p>Revidante miajn amikojn, preparante mian laboron por la estontaj monatoj, mi forgesis ilin dum kelka tempo; sed post unu semajno, mi trovis min libera unu posttagmezon, kaj decidis utiligi la permeson de Muhammad. Mi ser\u0109is ilian adreson en mia notlibreto, kaj rimarkis, ke la domo situas en la plej malnova parto de la urbo, tio estas, la malplej e\u016dropaneca. Tio jam maltrankviligis min, \u0109ar e\u0109 tiu, kiu konas kaj amas Egiptujon, se li estas e\u016dropano ne povas feli\u0109e vivi en tiuj mallar\u011daj, dense enlo\u011dataj kvartaloj. Mi ektimis, ke mi trovos ilin sufi\u0109e malgajaj, sed la realo superis mian supozon.<\/p>\n<p>Mi pa\u015dis zorge tra la senaeraj, senpavimaj stratetoj. \u0108iuflanke trovi\u011dis butiketoj, sur kiuj sidis turke vendistoj, fumantaj senfinajn cigaredojn. De tempo al tempo mi devis pa\u015di en pordotruon por ne esti renversita de la korbegoj portataj de trotanta azeno a\u016d kamelo. Mi preterpasis multajn moskeojn, pli bone zorgatajn ol la domoj, kun la plej delikataj arabaj desegnoj \u0109izitaj sur siaj muroj.<\/p>\n<p>Ju pli mi proksimi\u011dis al la domo de Muhammad, des pli mallar\u011daj i\u011dis la stratoj, kaj des pli ofenda estis la odoro de la rubo \u0135etita sur la vojon. La domoj havis kvar-kvin eta\u011dojn, kaj oni vidis la sunlumon alte superkape; sur la strato oni mar\u015dis en eterna ombro.<\/p>\n<p>La domo estis granda, kvareta\u011da kiel la aliaj; konstruita el brikoj kun stuko, sur kiu oni reprezentis brikojn per kradlinioj kaj la nigrajn kaj blankajn \u015dtonojn de araba arka\u0135o. Demandinte, mi trovis la apartamenton sur la dua eta\u011do; la \u015dtuparo kiun mi supreniris estis delonge nelavita, kaj multaj \u015dtupoj estis rompitaj.<\/p>\n<p>Mi frapis sur la pordo du-trifoje, sen rezulto. Fine, venis kaj \u011din malfermis dek centimetrojn juna knabo, en galabijo malpura; li rigardis min senesprime kelkajn sekundojn, kaj refermis la pordon. Konante tiun kutimon, mi atendis pacience ankora\u016d kvin minutojn, kaj tiam la knabo revenis por diri, ke mi eniru. Li montrogestis min en saloneton, kaj min lasis tie. Tipa \u0109ambro de la meza klaso egipta: senpolura trabplanko, tre pura, kun kelkaj persaj tapi\u015doj; e\u016dropaj se\u011doj brakaj kaj senbrakaj, kaj unu kanapo, \u0109iam kovritaj per blankaj tolkovriloj, falantaj en rektaj linioj; muroj farbitaj blue, kun kelkaj familiaj fotoj, kaj du-tri sentimentalaj francaj po\u015dtkartoj, montrantaj geamantojn, kapon \u0109e kapo, kun tre idiotaj esprimoj. Sur kadroj, rozkoloraj kaj blankaj bantoj; sur tablo kaj piano, multaj etaj broda\u0135oj, tute senutilaj. Tiaj \u0109ambroj donas al e\u016dropano la impreson pri ekstrema malkomforto, malgra\u016d la pureco kaj la multaj mebloj.<\/p>\n<p>Mi ne atendis longe. Balda\u016d eniris junulo dek-kvinjara, videble frato de Muhammad. Li salutis min angle, kaj demandis, kion mi volas. Mi klarigis, ke mi deziras vidi s-ron Muhammad a\u016d la francajn sinjorinojn.<\/p>\n<p>\u201cJes, bone. Nu, mi ne scias, \u0109u ili estas tie \u0109i, mi iros vidi.\u201d<\/p>\n<p>\u0108i foje mi longe atendis, kaj mi balda\u016d komprenis la kialon. De malproksima \u0109ambro sonadis disputo kolera; mi a\u016ddis virajn vo\u0109tonojn \u2013 ver\u015dajne de Muhammad \u2013 kaj virinajn, rekoneble tiun de s-ino Molard. De Madeleno mi nenion a\u016ddis. En mia \u0109ambro estis kompleta silento, e\u0109 la horlo\u011do sur la piano ne funkciis; nure, de tempo al tempo, la pordo malfermi\u011dis kelkajn centimetrojn, virina nazo en\u015dovi\u011dis dum ono de sekundo, kaj tuj retiri\u011dis, kaj la pordo fermi\u011dis senbrue. La mahometanaj virinoj ja ne povas renkonti kaj alparoli la virajn vizitantojn, sed ili ne estas sen scivolemo pro tio.<\/p>\n<p>Kaj mian scivolemon \u2013 \u011din mi malfacile mastris. Estas netolereble a\u016dskulti kverelon pri kiu oni e\u0109 ne scias la ka\u016dzon, kaj en kiun oni ue rajtas interveni. Mi krucigis kaj rekrucigis miajn krurojn; volis fumi cigaredon, sed ne kura\u011dis, \u0109ar en la \u0109ambro ne estis cindrujo. Tiel da\u016dris duonhoron.<\/p>\n<p>Subite la bruo plila\u016dti\u011dis. Ver\u015dajne oni malfermis pordon. Mi klare a\u016ddis la vo\u0109on de s-ino Molard:<\/p>\n<p>\u201c<em>Monsieur Moam\u00e9d<\/em>, vi estas netolerebla. Estas hontinde! Vi trompis viajn gepatrojn, vi trompis min, vi trompis mian filinon.\u00a0<em>Monsieur<\/em>, vi estas fripono!\u201d<\/p>\n<p>\u201cHa!\u201d mi pensis, \u201c\u2019Vi trompis\u00a0<em>min<\/em>.\u2019 La fian\u0109ino \u015dajne ne ludas gravan rolon.\u201d<\/p>\n<p>Pa\u015doj a\u016ddi\u011dis ekster la pordo, kaj envenis s-ino Molard, kun fajrerantaj okuloj kaj ru\u011detaj vangoj. \u015cin sekvis Madeleno, kurbe, senbrue, kun ru\u011daj okuloj. Oni apena\u016d rimarkis \u015din. Kaj post kelkaj sekundoj envenis anka\u016d Muhammad, kun pardonpeto kaj forglitemo esprimataj per \u0109iu linio de lia korpo kaj \u0109iu gesto.<\/p>\n<p>S-ino Molard ne atendis por saluti. \u201cS-ro Mansell, \u0109u vi iam a\u016ddis pri afero simila! Tiu \u0109i sinjoro (la senfunda malestimo en tiu\u00a0<em>ce monsieur<\/em>!) tiu \u0109i sinjoro amuzis sin per tre gaja ludo. Imagu al vi: li ne kredis necese, ke li informu siajn gepatrojn pri nia alveno. Fian\u0109ino tute ne kalkuli\u011das kiel grava\u0135o!\u201d<\/p>\n<p>\u015ci mar\u015dis tien kaj reen leone. \u015ci pugnigis siajn manojn, kaj momente mi ektimis pro Muhammad. Nekonsekvence mi rimarkis, ke e\u0109 en sia kolero \u015di parolis tre korektan, senslangan francan lingvon.<\/p>\n<p>\u201cS-ro Mansell, vi havas viajn sentojn pri la honoro. E\u0109 post tiu fia ago, vi ne povas imagi al vi kion li faris al ni. Sinjoro, tiu bela sinjoro jam havas edzinon!\u201d<\/p>\n<p>Uf! Jen la afero; mi ja a\u016ddis pri similaj okazoj. Mi ekrigardis Madelenon: \u015di sidis kun klinita kapo, sur la kanapo; \u015diaj manoj ku\u015dis renversitaj sur \u015diaj genuoj.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi iam a\u016ddis similajn aferojn?\u201d S-ino Molard sin turnis subite al Muhammad, kiu sin retiris. \u201cKaj vi, se vi kredas, ke vi povas fari tiajn malhonesta\u0135ojn, se vi kredas, ke tia konduto decas al bone edukita persono, permesu al mi vin informi, sinjoro, ke vi eraras!\u201d<\/p>\n<p>Muhammad suprenlevis 1a \u015dultrojn kaj ridetis, la\u016d la kutimo de egiptoj, kiuj volas sin senkulpigi, kaj diris \u201cMa\u2019ali\u015d!\u201d<\/p>\n<p>Inter siaj mil aliaj signifoj, tiu vorto\u00a0<em>ma\u2019ali\u015d<\/em>\u00a0signifas anka\u016d \u201c\u011di ne gravas\u201d a\u016d \u201cpardonu\u201d; sed \u011dia \u0109iama efiko \u0109e koleraj e\u016dropanoj estas tute senvortigi ilin pro kolero. Tiel \u011di efikis \u0109e s-ino Molard; \u015di mar\u015dis al la fenestro, levis la brakojn, kaj sufokate diris: \u201cMia Dio, mia Dio, mia Dio!\u201d<\/p>\n<p>Muhammad kaptis la okazon por diri al mi \u201cPermesu!\u201d kaj eliris el la \u0109ambro. Reveninte de la fenestro, S-ino Molard \u015dajnis iom trankvili\u011di; la \u0109eesto de Muhammad estis nur \u0135etinta pluan karbon sur la fajron. Madeleno restis senmova; \u015di \u015dajne ne rimarkis la foriron de Muhammad.<\/p>\n<p>Iom post iom, el la vortoj de s-ino Molard, mi komprenis, kio okazis. La gepatroj de Muhammad ne sciis e\u0109 la tagon de lia alveno en Kairo, kaj kiam li kun la francinoj eniris la domon, ilin renkontis senkomprena silento, balda\u016d sekvata de senvorta malaprobo. La veturo tra la mallar\u011daj stratoj, kaj la kreskanta malbonodoro, sufi\u0109e malgajigis la sinjorinojn; tia akcepto, kaj la konstato, ke e\u0109 ne estas por ili litoj en la domo, tute platigis ilin. Oni lasis ilin solaj en la saloneto, kaj ili pasigis du-tri malsatajn horojn, a\u016dskultante la kvereladon en apuda \u0109ambro. Mallumi\u011dis; oni ne alportis lampon; ili ekdormis sur se\u011doj. Fine, Muhammad alportis kelkajn egiptajn man\u011da\u0135ojn kaj kafon; oni de ie trovis kelkajn lantukojn, kaj ili ku\u015di\u011dis unu sur la kanapo, kaj la alia sur la planko. Ili estis tiom lacaj, ke ili ne povis postuli eksplikojn.<\/p>\n<p>\u201cVi komprenas bone\u201d, da\u016drigis s-ino Molard, \u201cke la proksiman matenon mi volis scii pri kio temas. Nu, li diris, ke liaj gepatroj balda\u016d alkutimi\u011dos al la afero, kaj ni devas pacienci\u011di. Mi bone varmigis liajn orelojn, sed kion vi volas? Ni devis akcepti. Li montris al ni du-tri \u0109ambrojn de la domo, sed gvidis tiel, ke en aliajn ni ne iru. Tiam mi ne suspektis la kialon. Li denove prezentis al ni sian patron, sed tio ne multe utilis; li ne komprenis la francan lingvon, kaj mi e\u0109 ne povis plendi al li.\u201d<\/p>\n<p>\u015ci silentis momenton, kolere revivante tiujn scenojn.<\/p>\n<p>\u201cNi restis en tiu \u0109i \u0109ambro preska\u016d la tutan tempon. Ni ne povis eliri la domon, \u0109ar ni ne konis la urbon kaj ne parolis la lingvon. Kaj ja ne temis pri promeno kun tiu honorindulo, sinjoro Muhammad! Mi diris al Madeleno, ke \u015di ne plu povas ami tiun friponon, kaj ju malpli ni vidas lin, des pli bone!\u201d<\/p>\n<p>Sin interrompis timena frapeto \u0109e la pordo, kaj la plej juna frato eniris, portante pleton kun tri tasetoj da kafo kaj tri glasoj da akvo. E\u0109 meze de interna milito, egipta familio ne povas forgesi siajn gastamajn devojn. S-ino Molard senpense prenis sian, kaj anka\u016d Madeleno trinketis.<\/p>\n<p>\u201cTiel da\u016dris \u011dis hodia\u016d matene\u201d, reparolis s-ino Molard. \u201cMi estis scivolinta, kial oni ne permesis al ni eniri la aliajn \u0109ambrojn, kaj kial oni kuris por fermi pordojn, a\u016d iun foraverti, \u0109iufoje kiam ni ekpa\u015dis en la koridoron. \u0108i matene, post demandado, li iom post iom konfesis, ke li estas tute libera por edzi\u011di al Madeleno, sed ke estas ia \u011deneta\u0135o \u2013 neniel grava! \u2013 li jam havas edzinon egiptan. Li edzi\u011dis anta\u016d ol foriri al Francujo.\u201d<\/p>\n<p>Mi demandis, kiam ili intencas reiri al Parizo; evidente, ili ne plu povus konsideri edzi\u011don kun Muhammad.<\/p>\n<p>\u201cAl Parizo? Mi tion volus! Sed, sinjoro, mi elspezis miajn lastajn centimojn por la voja\u011do kaj la necesaj vestoj! Mi konservis sufi\u0109e por mia reiro, sed, kiel vi rimarkas, ni estas jam du por reiri. Se mi vidos Francujon denove, mi estos dankema!\u201d<\/p>\n<p>Mi demandis pri parencoj, amikoj, en Francujo; pri helpo flanke de la franca konsulo.<\/p>\n<p>\u201cPardonu, sinjoro, sed \u0109u mi estas almozulino? \u0108u mi akceptos helpon de homoj kiujn mi plejparte malestimas? Nu, ne! Ni devos mem eltiri nin el tiu \u0109i afero. Sed mi plendos al mia konsulo, mi skribos al influaj homoj, oni faros bruon pri tiu \u0109i skandalo! Jen la rezulto de tiu malsa\u011da\u0135o, enpermesi \u0109iajn barbarojn en Francujon!\u201d<\/p>\n<p>Mi provis mildigi \u015dian koleron. Mi klarigis, ke Muhammad estas mahometano, kiu ja rajtas havi samtempe kvar edzinojn. Estas vere, ke la modernaj, edukitaj egiptoj tre malofte havas pli ol unu, tamen, Muhammad, la\u016d sia moralkodo. faris nenion prihontindan, nenion kontra\u016dle\u011dan. Sed nenio povis mildigi \u015dian indignon; cetere, mi ne tro multe insistis: la indigno estas tre bona bazo por la kura\u011do, kaj mi anta\u016dvidis, ke \u015di bezonos multe da kura\u011do. Tamen, mi ne menciis mian suspekton, ke \u015di mem grandparte kulpas; mi imagis, ke estis \u015di, pli ol Muhammad, kiu persvadis Madelenon al edzi\u011do; ke nur pro timo al \u015di Muhammad da\u016drigis la aferon \u011dis voja\u011do al Egiptujo, kaj ne kura\u011dis konfesi la veron pli frue.<\/p>\n<p>\u015ci informis min, ke \u015di intencas resti en tiu domo por ioma tempo, pagante luon de la \u0109ambro el sia malmulta hava\u0135o, kaj ser\u0109i laboron kiel tajlorino por sinjorinoj; jam \u015dia profesio en Parizo. \u015ci ne plu estis ekscitita, sed mi vidis en \u015di brulantan kura\u011don kaj decidemon, kaj mi ne plu timis pro \u015di.<\/p>\n<p>Pri Madeleno mi estis sufi\u0109e maltrankvila. Dum nia interparolado, s-ino Molard kaj mi forgesis pri \u015di \u2013 la persono plej koncernata en la afero: fakto signifoplena. Estis io, pli grava ol la nuna \u015doko, seniluzii\u011do, malfeli\u0109o: rigardante \u015din, mi sentis, ke la risorto en \u015di rompi\u011dis. Si kvaza\u016d nevidebli\u011dis en la ombro de sia patrino: malsaneca stato por \u0109ia ajn fra\u016dlino.<\/p>\n<p>Nu, mi nenion povis, krom viziti ilin de tempo al tempo, kaj diskrete flustri ion pri ili al miaj konatinoj, por ke ili mendu \u0109e s-ino Molard siajn robojn. Tion ili efektive komencis fari, \u0109ar \u015di havis la bonan guston, la modecon de la parizanino; kaj \u015diaj roboj ne estis multkostaj.<\/p>\n<p>E\u0109 la parencinoj de Muhammad mendis \u0109e \u015di robojn, post senfina mar\u0109andado, \u0109ar anka\u016d la mahometana virino kiu neniam eliras sen vualo, scias pri la parizaj modoj, kaj nur malofte havas la okazon farigi ilin \u0109e ververa pariza modistino.<\/p>\n<p>Inter la Molard-oj kaj la familio de Muhammad stari\u011dis ia militpa\u016dzo; ili neniam estis amikoj, sed ili tolere traktis unuj la aliajn. Unufoje, kiam mi iris al la domo, mi trovis kun ili egiptan kuraciston, kiu, studinte la medicinon en Parizo, parolis la francan lingvon tre flue. Li estis onklo de Muhammad: viro altstatura, proksimume kvindek-kvinjara, kun grizaj haroj, maljunula vo\u0109o, kiu tamen portis sin tre rekte. Li \u0109iam surprizis min kiam li parolis: lia aspekto, kun fezo, estis la aspekto de egipto, sed la opinioj esprimataj estis la senreligiaj, skeptikaj opinioj de franco. Alian fojon mi tie renkontis egipto-judan advokaton, kies amatino aprezis la laboron de s-ino Molard; a\u016d unu el tiuj virinoj, oftaj en Kairo, kiuj povus esti italaj, francaj, sirianaj, grekaj a\u016d judaj, kiuj parolis la specialan francan lingvon de Kairo, kun tute speciala kaj abomeninda akcento.<\/p>\n<p>Tamen, mi neniam renkontis \u0109e s-ino Molard francojn; mi suspektas, ke \u015di intence evitis ilin, por eviti samtempe help-proponojn kaj kompaton.<\/p>\n<p>Post kelkaj monatoj, kun la kunlaborado de Madeleno, kiu anka\u016d estis kompetenta kudristino, \u015di havis sufi\u0109e grandan klientaron por translokigi sin al la e\u016dropana kvartalo, kie la stratoj estas lar\u011daj kun multaj arboj, kaj kie lo\u011das la ser\u0109indaj klientoj.<\/p>\n<p>Ne \u0109iam la aferoj mar\u015dis bone; estis monatoj, la\u016d mia scio, kiam \u0109e la fino ne restis unu piastro por man\u011da\u0135oj. Sed ili konstante rifuzis helpon, kaj dum la lastaj du-tri tagoj de la monato, kiam ili atendis la salajrotagon kiam klientoj povas pagi sian konton, ili tute simple ne invitis gastojn, kaj tute simple ne man\u011dis.<\/p>\n<p>Mi fari\u011dis intima amiko al ili, kaj tre ofte iris al ilia eta apartamento por babili, kaj a\u016dskulti la opiniojn, ju\u011dojn kaj memorojn de s-ino Molard. Mi ekkonis \u015dian aventur-plenan vivon; instruistino, laboristino en fabrikejo, popeca faristino de mansakoj, zonoj kaj aliaj desegnaj leda\u0135oj; organizantino de franca hospitalo dum la milito kaj flegistino proksime de la fronto; instruistino pri vestotran\u0109o; sukcesa modistino en Parizo. Kiel ofte \u0109e la rakontemuloj, \u015di plurfoje ripetis la saman historion, kaj Madeleno, kiu atente a\u016dskultis \u0109iun rakonton e\u0109 la dekan fojon, ofte interrompis por diri, \u201cSed ne,\u00a0<em>maman<\/em>, vi faris tiun ekskurson dum vi estis en Compi\u00e8gne en 1917; en januaro 1918 vi estis jam en Parizo\u201d, \u2013 a\u016d similan korekton pri detalo. Ke Madeleno iam havis vivon propran, kun privataj interesoj, pensoj kaj aventuroj, tion mi neniam sukcesis eltrovi.<\/p>\n<p>Madeleno reforti\u011dis grade, kaj, mi kredas, tute forgesis sian seniluzii\u011don pri Muhammad. Post longa ser\u0109ado \u015di trovis laboron por iu efemera revuo; \u015di skizis desegnetojn por reklamoj. Tio iom kura\u011digis \u015din; \u015di korektis la rakontojn de sia patrino pli gaje, kaj e\u0109 kelkfoje eldiris rekte siajn proprajn opinietojn \u2013 \u0109iam kun rigardo al la patrino \u0109e la fino, kaj pardonpetema \u201c\u0108u ne,\u00a0<em>maman<\/em>?\u201d<\/p>\n<p>Sed tiu laboro ne da\u016dris longe; mi kredas, ke la direktoro de la revuo postulis tro intiman servon, krom la rutina desegnado; kaj Madeleno, serioza fra\u016dlino, estis senlabora. \u015ci longe ser\u0109is alian okupon, sed ne trovis, kaj reiris al kudrado por la patrino. Rekompence, nelonge poste, s-ino Molard dungi\u011dis kiel sub-instruistino en iu franca lernejo por knabinoj: laboro malpli laciga ol kudrado, kun enspezo pli certa.<\/p>\n<p>Bona afero, mi pensis; ili jam staras firme sur la piedoj. Tamen, mi anka\u016d rimarkis de tiu tempo subtilan \u015dan\u011don en la rilatoj inter patrino kaj filino. S-ino Molard laboris ekstere la tutan tagon; Madeleno, domestrino, restis hejme, kuiris, purigis, kudris robojn kiam tiajn oni kelkfoje mendis: ili ne gajnis sufi\u0109e por dungi indi\u011denan serviston, kiel \u0109iuj aliaj e\u016dropanoj. S-ino Molard parolis pli tenere al Madeleno, provis paroligi \u015din, kiel karan malfortulinon kiun oni devas kura\u011digi; indulgis \u015din. Madeleno interesi\u011dis tute pri sia mastrumado, \u015dajnis e\u0109 pli dependa de sia patrino. Mi ofte havis tiutempe anta\u016d miaj mensaj okuloj la bildon: Madeleno sidanta kun klinita kapo, kudrante, dum \u015dia patrino diskutas pri politiko, scienco, religio, kun la viraj vizitantoj.<\/p>\n<p>Kun io simila al la malespero, mi subite konstatis, nome, ke la rilato inter tiuj du virinoj \u015dan\u011di\u011dis al la rilato de edzo kaj edzino. La forta karaktero, la energio, la protektemo de 1a patrino, pliemfazis la virinan rolon de \u015dia filino, samtempe neniigante \u015dian esencan virinecon. Mi tremis kiam mi pensis pri tiu hejmo.<\/p>\n<p>Mi deziris, ke Madeleno edzini\u011du, sed kion fari? Ilia ekzisto estis tia, ke ili neniam renkontis junulojn edzigeblajn. Kion fari? Mi ne povis altiri junulojn per la haroj, kaj ordoni, ke ili edzi\u011du al Madeleno Molard.<\/p>\n<p>Tamen, estis io; kvaza\u016d malespera espero. Preska\u016d \u0109iufoje, kiam mi vizitis la Molard-ojn, mi trovis d-ron Sajed, la onklon de Muhammad, jam instalita en la malgranda saloneto, parolanta facile kaj amike al la du francinoj. Li havis kvindek kvin jarojn, kaj mi \u011denerale abomenas la edzi\u011dojn de maljunuloj kun junulinoj; aliflanke, li estis fortika, inteligenta, mense e\u016dropana, kaj mi pensis, ke e\u0109 tia meza\u011dulo estas preferinda kiel kunulo por Madeleno, ol \u015dia patrino. Kaj anka\u016d miaj \u015dato kaj respekto al li helpis modifi mian abomenon. Mi do aprobe observis la progreson de la novaj rilatoj, kaj esperis.<\/p>\n<p>La rezulta \u015doko estis tiom pli granda. Post kelkaj monatoj, mi ricevis unu matenon leteron. \u011ci tekstis jene:<\/p>\n<p>Mia kara amiko.<\/p>\n<p>Mi nun skribas por anonci al vi mian fian\u0109ini\u011don al d-ro Sajed Ali, kiu estas malnova amiko komuna al vi kaj al ni. Nia edzi\u011do okazos post tri semajnoj, kaj estas al mi plezuro anonci \u011din al vi anta\u016d \u0109iu alia, por ke vi partoprenu mian feli\u0109on, \u0109ar vi ja estis nia unua amiko en Egiptujo. Mi esperas, ke vi povos \u0109eesti la ceremonion, kaj mi poste sciigos vin pri la detaloj pri loko, dato, k. t. p.<\/p>\n<p align=\"right\">\u0108iam via amikino,<br \/>\n<em>Henriette Molard<\/em>.<\/p>\n<p>\u015coko tio ja estis. \u011ci tute senspirigis min dum kelka tempo. Kiel mi povis esti tiel blinda? Kiel mi povis supozi, ke iu ajn rimarkos tiun mildan knabinon, kiam \u0109eestas tiu fonto de energio kaj forto, \u015dia patrino?<\/p>\n<p>Nu, demandoj kaj supozoj neniel \u015dan\u011dos aferojn; mia devo estis iri kiel eble plej frue por gratuli la feli\u0109an edzini\u011dontinon. Mi iris la saman vesperon, sed trovis Madelenon sola en la domo; \u015dia patrino estis elirinta por anonci la nova\u0135on al aliaj amikoj.<\/p>\n<p>Madeleno estis \u015dan\u011dita. \u015ciaj okuloj brilis, \u015diaj vangoj estis ru\u011detaj pro ekscito.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u ne belega afero, s-no Mansell? Mi estas tiom ekscitita. Mi restis hejme \u0109i vespere por da\u016drigi la kudradon de la edzi\u011d-robo; kiel vi rimarkas, estas jam tre malmulte da tempo. Rigardu \u011din! \u0108u ne bela? Mi intencas brodi ornameton tie \u0109i; \u011di estos aminda robo, kredu al mi!\u201d<\/p>\n<p>Mi iom babilis kun \u015di; \u015dajnigis entuziasmon; petis, ke \u015di esprimu al la patrino miajn gratulojn; kaj foriris \u2013 resti longe kun \u015di estis ekster mia povo.<\/p>\n<p>Sed dum sufi\u0109e longa tempo mi ne povis forgesi tiun knabinon tute ekscititan pri edzi\u011d-robo \u2013 de sia patrino.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>L. N. NEWELL Aperis en\u00a0Bak\u015di\u015d: skizoj el la vivo de egi\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/edzigpropono\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10118"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10118"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10118\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10118"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}