{"id":10119,"date":"2022-02-13T13:06:15","date_gmt":"2022-02-13T05:06:15","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10119"},"modified":"2022-02-13T13:51:50","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:50","slug":"maljunulo-migras","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/maljunulo-migras\/","title":{"rendered":"Maljunulo migras"},"content":{"rendered":"<p><strong>Stellan ENGHOLM<\/strong><\/p>\n<p>Aperis \u0109e\u00a0<em>Eldona Societo Esperanto<\/em>\u00a0en 1943, anka\u016d en\u00a0<em>La lupo sur Kapitolo<\/em>, IEM 1997<\/p>\n<p>Duonhoron post la kvara vekis lin la bruo de la fornoringoj, kiam la edzino surmetis la kafopoton. Post kelkaj momentoj la bruo estis sekvata de admono:<\/p>\n<p>\u2013 Elliti\u011du, Nilsson! Estas tempo iri al la arbaro.<\/p>\n<p>Dum ilia tridekjara kunvivo la edzino \u0109iam nomis lin nur per la postnomo, en parolo kun aliaj homoj kaj en rekta alparolo.<\/p>\n<p>Li elliti\u011dis kaj vestis sin. Dume la vo\u0109o de la edzino lamentadis sen\u0109ese kaj kvaza\u016d a\u016dtomate. \u0108iam \u015di lamentis pri la bagateloj de la \u0109iutaga vivo, de frua mateno \u011dis enliti\u011do.<\/p>\n<p>Tio estis por li eltenebla, kiam li ankora\u016d estis for de la hejmo la tutajn tagojn en sia \u0109arpentista laboro. Pli malfacile fari\u011dis, kiam a\u011do limigis lian agadon kaj li devis resti hejme preska\u016d \u0109iam. Ankora\u016d pli turmenta fari\u011dis por li la vivo, kiam translo\u011di\u011dis al ili fratino de Stina. La bofratino estis plendema kiel Stina kaj krome avarega. Stina estis iom pli ol \u015dparema, sed post la alveno de la fratino \u015di fari\u011dis pli kaj pli simila al \u015di anka\u016d en tiu rilato.<\/p>\n<p>\u0108iuj tri sidigis sin \u0109e la tablo, man\u011dis kelkajn panpecojn sen butero kaj trinkis po du tasojn da kafo. Tiu havis palan koloron kaj gustis preska\u016d kiel varma akvo.<\/p>\n<p>\u2013 Kaj nun vi ne restu sidanta tie \u0109i, deklaris Stina, kiam li estis trinkanta la lastan guton el sia taso. Hodia\u016d vi devas nepre fini la hakadon, \u0109ar ni bezonas vin por aliaj laboroj.<\/p>\n<p>Li nenion respondis al tiu admono sed levis sin, surmetis jakon kaj \u0109apelon kaj prenis paketon kun kelkaj buterpanoj por la matenman\u011do. Poste li iris al la pordo sed jen turnis sin kaj iris al spegulo sur la muro kaj dum kelkaj momentoj rigardis sian viza\u011don.<\/p>\n<p>\u2013 \u015cafokapo, kial vi tiel gapas anta\u016d la spegulo? demandis Stina.<\/p>\n<p>Sen atenti pri \u015dia forpela rigardo li rigardis sin dum ankora\u016d kelkaj momentoj kaj poste sen ur\u011do eliris kaj direktis sin al la lignejo.<\/p>\n<p>Kiam li estis \u0109e la angulo de la lignejo, li momente rigardis returne. La du virinoj ankora\u016d estis interne. Li preterpasis la angulon kaj eniris. \u0108e la muro staris malnova, granda kesto. Li iris al \u011di, levis la kovrilon kaj elprenis mezgrandan lignobendan korbon. \u011ci estis grizpentrita, sed \u011di estis markita de longa uzado, kaj en kelkaj lokoj la farbo estis foruzita.<\/p>\n<p>Kun la korbo en la mano li tuj eliris, sen kunpreni hakilon kaj segilon. Tra barilpordo malanta\u016d la lignejo li eliris el sia bieneto kaj komencis sekvi arbaran vojeton.<\/p>\n<p>Post nemultaj pa\u015doj li haltis, turnis sin kaj restis staranta inter la arboj, rigardante la bieneton.<\/p>\n<p>La kampoj ku\u015dis fre\u015dverdaj kaj prosperaj en la matena sunlumo. Li rigardis ilin kaj balancis la kapon. Kiom li tie laboris! Estis virga kaj malfekunda tero, kiam li anta\u016d tridek jaroj komencis kulturi. Dika kaj preska\u016d metroalta \u015dtonbarilo \u0109irka\u016d la bieneto atestis pri liaj klopodoj post la fino de la ordinaraj laborhoroj. Anka\u016d Stina laboris, laboregis. Tiam ili estis feli\u0109aj.<\/p>\n<p>Kaj meze inter la kampetoj ku\u015dis lia domo, kiu similas al neniu alia en la tuta regiono. \u011ci tute similas al tiuj domoj, kiujn li en sia juna\u011do vidis kaj mem konstruis en Usono. Bela \u011di \u015dajnis al li, kiam \u011di estis preta, kaj bela \u011di ankora\u016d \u015dajnas.<\/p>\n<p>Apud la domo estas la \u011dardeno, enkadrita de he\u011do kun grosoj, riboj, rozoj kaj diversaj aliaj floroj, kaj super \u0109io etendas sin la florplenaj kronoj de la pomarboj. Multe da penado li havis anka\u016d tie sed anka\u016d multe da \u011dojo.<\/p>\n<p>Li amas la hejmon, kiun li per propraj manoj kreis, kaj li vivus feli\u0109e tie, se ne estus tiuj du virinoj, kiuj estas frenezaj pro avaro kaj lamentemo. Turmenti lin kaj gardi monon estas ilia sola gajo. Kaj li ne povas defendi sin. Atakis lin maljuna\u011do, tremetas la kapo, tremetas la manoj, forto mankas.<\/p>\n<p>Larmoj komencis gliti malsupren sur liaj vangoj, sed kiam li rimarkis tion, li tuj vi\u015dis la okulojn per la dorsoflanko de la mano kaj da\u016drigis sian iradon.<\/p>\n<p>Kun sia korbo en la mano li sekvis la vojeton dum kelka tempo kaj poste iris la\u016d diversaj aliaj arbaraj vojetoj. Rapide li ne mar\u015dis, sed anka\u016d ne malrapide. Iam li estis bonega iranto, kaj la piedoj kaj kruroj ankora\u016d funkciis sufi\u0109e bone.<\/p>\n<p>Estis bela mateno kun klara \u0109ielo kaj varma sunlumo. La aero estis plena de odoro de betulfolioj, arbopingloj kaj floroj, kaj la arbaro resonis de birdovo\u0109oj.<\/p>\n<p>Unue li ne atentis pri tio; sed iom post iom li rimarkis la triladon de la birdoj, flaris la odorojn, sentis la varmeton karesi la ha\u016dton. Li levis la kapon, rektigis la korpon, kaj lia viza\u011do iom heli\u011dis. La pa\u015doj fari\u011dis pli facilaj, la iro pli rapida.<\/p>\n<p>\u2013 Estas agrable libere promeni! li murmuris kun kluka sono, kiu iom similis al rido.<\/p>\n<p>Post kelktempa zigzaga irado sur arbaraj vojetoj li atingis \u015doseon. Li rigardis la horlo\u011don. Estis duonhoro post la kvina. Poste li atente rigardis al \u0109iuj flankoj kaj tuj komencis iri suden per firmaj pa\u015doj.<\/p>\n<p>Denove sonis la kluka nela\u016dta rido kaj li murmuris en maljuna\u011da maniero:<\/p>\n<p>\u2013 Nun ni vidos, \u0109u la afero sukcesas. Eble mi fine trompis la kanajlinojn!<\/p>\n<p>Li kondukis sian manon al la viza\u011do, palpis la vangojn kaj la mentonon, iom glatigis kaj tordis la grizajn lipharojn. Poste li ekzamene rigardis sian jakon, la pantalonojn kaj la \u015duojn.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, mi ver\u015dajne povas ta\u016dgi, li murmuris. Bone, ke mi memoris razi min hiera\u016d. Estas egale, kion homoj pensas, sed oni ne devas aspekti tro vagabonda.<\/p>\n<p>Plejparte estas arbaro sur la flankoj de la \u015doseo, sed li preterpasas anka\u016d kelkajn bienojn. Li tamen renkontas neniun konaton kaj neniu \u015dajnas rimarki lin. Kompreneble li povus ion inventi por klarigi sian fruan promenon, se iu demandus. Sed estas ankora\u016d pli agrable, se neniu scias, ke li foriras.<\/p>\n<p>Post unuhora mar\u015dado sur la \u015doseo li jam lasis malanta\u016d si la najbara\u0135on de sia hejmloko kaj venis al regionoj, kiujn li vizitis nur anta\u016d deko da jaroj. Tie li preska\u016d neniun konas kaj neniu lin. \u0108io estas por li nova: la vojo, arboj, domoj, kampoj kaj la pejza\u011do. Li rigardas kun intereso \u0109irka\u016d si kaj foje e\u0109 malrapidigas siajn pa\u015dojn por pli bone rigardi kaj samtempe iom ripozi.<\/p>\n<p>La mar\u015dado donis pli rapidan movon al lia sango kaj pli da aero al liaj pulmoj. Li sentas sin gaja, libera kaj en bona mar\u015dadhumoro.<\/p>\n<p>La maljunulo ridetas. Dum dudek jaroj li ne forlasis sian hejman paro\u0125on, sed nun la horizonto per \u0109iu pa\u015do fu\u011das kaj \u015dan\u011di\u011das. Estas agrable ankora\u016d unu fojon rigardi la mondon.<\/p>\n<p>Li e\u0109 sentas en si malfortan revibron de juna\u011da aventuremo.<\/p>\n<p>Sufi\u0109e longa estas la vojo anta\u016d li, longa por sepdeksesjara kadukulo. Se li nur havus iom pli da forto. Li havas najbarojn, pli ol okdekjarajn, kiuj estas fortaj kaj viglaj kiel sesdekjaruloj. Kial \u011duste li estas malbenita per tia kaduki\u011do? Sed feli\u0109e la piedoj ne estas malbonaj, kaj certe li sukcesos. Sperto ne mankas. Pli longajn kaj malfacilajn voja\u011dojn li faris ol tiun \u0109i.<\/p>\n<p>Kaj balda\u016d fini\u011dis anka\u016d la hejma \u015doseo, kiu estis negranda kaj havis malmulte da trafiko. \u011ci ali\u011dis al la granda \u0109ef\u015doseo al la sudo.<\/p>\n<p>Tiam kaj tiam preterveturas lin a\u016dtoj. Li ne \u015datas tiujn veturilojn. Grandan trafikon li iam spertis en Novjorko kaj \u0108ikago, sed tiam liaj oreloj estis pli akraj ol nun kaj lia korpo estis rapidmova. Tre singarde li iras kiel eble plej ekstreme sur la dekstra flanko de la vojo. Tiel lia vido helpos al li eviti la dan\u011derojn, kiuj venos de anta\u016de, kaj li ne estas en la vojo de la monstroj, kiuj venas de malanta\u016de, kaj kiujn li eble ne \u0109iam a\u016ddos.<\/p>\n<p>Jen aperas trajno kaj brue preterpasas tute proksime. Li rimarkas, ke fervojo kuras paralele kun la \u015doseo. Por momento li sopire rigardas al la malaperanta trajno kaj suspiras.<\/p>\n<p>\u2013 Se ili ne estus tiel diable avaraj kaj ka\u015dus sub seruro \u0109iun moneron, mi estus povinta havi bileton kaj sidi en tiu trajno, mi kiel aliaj homoj, kiuj volas voja\u011di, li gruntis, kaj la viza\u011do malheli\u011dis. Imagu, kvin horoj sufi\u0109us por tiu distanco, por kiu mi nun bezonos mi ne scias kiom da tagoj.<\/p>\n<p>Sed li rezignis kaj aldonis:<\/p>\n<p>\u2013 Sed estas egale. Kaj estas interese ankora\u016d unu fojon migri en la mondo tute libera.<\/p>\n<p>Iom post iom li komencis senti lacon kaj anka\u016d malsaton. Kiam li trovis konvenan restlokon apud la vojo kun herbo kaj kelkaj arboj li sidigis sin tie en la ombro. Li tiris el la po\u015do la paketon kun la buterpanoj por la matenman\u011do, sed li anka\u016d malfermis la korbon kaj malfaldis sian po\u015dtran\u0109ilon. Li ridetis kontente, kiam li vidis la enhavon de la korbo. En \u011di ku\u015dis granda peco da \u015dinko, kelkaj kolbasoj, sufi\u0109e granda provizo da pano kaj kafotaso plena de butero.<\/p>\n<p>Tiun tutan provizon li en la pasinta vespero \u015dtelis en la provizejo, kiam amba\u016d virinoj estis ekstere por kelka tempo. Kiel eble plej lerte li ka\u015dis la postesignojn de sia faro, metis la man\u011da\u0135on en sian korbon kaj ka\u015dis tiun en la lignejo.<\/p>\n<p>\u2013 Mi tamen trompis ilin, la kanajlinojn! li murmuris kontente kaj karese rigardis la enhavon de la korbo. Dum multaj jaroj li ne havis tiom da man\u011da\u0135o por la\u016dpla\u0109a dispono.<\/p>\n<p>Tamen li fortran\u0109is nur etan pecon de la kolbaso kaj man\u011dis \u011din kun la preska\u016d senbuteraj buterpanoj.<\/p>\n<p>Li kalkulis: la vojo havas ducentkvardek kilometrojn. En plej bona okazo mi iros tridek kilometrojn tage. Minimume ok tagojn mi bezonos, kaj tiom longe devas sufi\u0109i anka\u016d la man\u011da\u0135o.<\/p>\n<p>Liaj pensoj reiris al la hejmo. \u0108u la kanajlinoj jam malkovris lian \u015dtelon? Se jes, ili tamen ne suspektas la veran interrilaton. Ili ne havis iun ajn ka\u016dzon iri al la lignejo, \u0109ar multe da ligno li enportis en la kuirejon, ili ankora\u016d ne trovas, ke la hakilo kaj la segilo restas hejme. Nur tagmeze ili komencos miri kaj demandi sin, kial li ne venas hejmen por man\u011di. Sed nur kelkajn horojn poste ili fari\u011dos vere maltrankvilaj, iros al la arbaro por ser\u0109i lin, kaj nur vespere ili eltrovos, ke li forkuris. Sed kien, ili tute ne povos diveni, kaj ili ne trovos lin. Kaj se ili fari\u011dos vere konsternitaj kaj maltrankvilaj, tio estos nur iom da deca rekompenco por ilia konduto.<\/p>\n<p>Li ripozis unu horon en tiu loko. Anta\u016d la foriro li tran\u0109is al si bastonon el betuleto.<\/p>\n<p>Kiam li nun havis sekuran distancon inter si kaj la hejmo, li komencis iri pli malrapide. Li devis \u015dpari la forton, iri metode. Post \u0109iu dua a\u016d tria kilometro li iom ripozis. Tiamaniere li ne el\u0109erpis la forton. Kelkajn fojojn li soifis kaj devis longe iri, anta\u016d ol li trovis riveretojn kun trinkebla akvo. Ankora\u016d li ne kura\u011dis peti pri akvo en la domoj \u0109e la vojo.<\/p>\n<p>Tagmeze li denove man\u011dis kaj dormis unu kaj duonan horon en arbaro apud la vojo.<\/p>\n<p>\u0108irka\u016d la sesa vespere li komencis senti sin tre laca. Sed samtempe li estis kontenta kaj iom fiera. Li sukcesis iri proksimume tridek kilometrojn kaj plenumis la taskon de la unua tago.<\/p>\n<p>Li haltis, man\u011dis kaj komencis demandi sin, kiel li pasigu la nokton. Dume kaptis lin nekontra\u016dstarebla kafosoifo. La hejma kafo ne meritis la nomon, sed tamen \u011di donis ian stimulon, kies foresto forte senti\u011dis post tagolonga abstino. Li rigardis en sian monujon. Trovi\u011dis tie kelkaj kupraj moneroj kaj kelkaj negrandaj ar\u011dentaj. Tason da kafo li povas permesi al si.<\/p>\n<p>Li da\u016drigis kaj post malmultaj pa\u015doj venis al malgranda bieneta domo, kiu \u015dajnis invita. Tie li eniris, kaj kafon li ricevis post iom da atendo, bonegan kafon, kian li dum longa tempo ne trinkis. Pagon ili ne volis havi, sed li obstine insistis, \u011dis ili konsentis akcepti kelkajn oerojn. Ili anka\u016d volis regali lin per man\u011da\u0135o, sed li rifuzis.<\/p>\n<p>Kelkajn stultajn demandojn ili faris pri li, pri lia voja\u011do kaj liaj ceteraj cirkonstancoj, sed li respondis mallonge kaj ne pli ol konvene. Kiam li diris, ke li estas survoje al Stokholmo por viziti filon, ili ege miris. Li klarigis, ke li multe vagadis en sia juna\u011do, kaj ke li ankora\u016d unu fojon volas fari voja\u011don per propraj piedoj.<\/p>\n<p>Li anka\u016d ricevis permeson tranokti en la fojnejo de ilia \u0109evalstalo. Kvankam estis frue en la vespero, li tuj iris tien, \u0109ar li estis laca kaj volis da\u016drigi frue en la venonta mateno.<\/p>\n<p>Malgra\u016d la laco li ne balda\u016d endormi\u011dis. Doloris en la kruroj kaj preska\u016d en la tuta korpo pro la troa kaj nekutima movi\u011do dum la tago. Sur la piedoj estis vezikoj kaj frotvundoj kiuj brule doloris, kiam io tu\u015dis ilin. Lia cerbo estis maltrankvila de \u0109iuj bildoj, kiuj dum la tago preterpasis liajn okulojn.<\/p>\n<p>Ru\u011da lumo de la subiranta suno envenis strie tra la fendoj inter la murtabuloj. Kiam tiuj strioj malaperis, restis hela krepusko en la fojnejo, kaj venis granda silento kaj trankvilo, foje rompita de preterpasanta a\u016dto. Trankvili\u011dis anka\u016d liaj doloroj, kaj la bildoj de la tago \u0109esis peli unu la alian en la cerbo.<\/p>\n<p>Tamen li ne endormi\u011dis. Subite li konscii\u011dis pri la stranga en tio, ke li, kaduka maljunulo, ku\u015das en fojnejo en tute fremda loko, kie neniu konas lin, kaj kie li neniun konas. Sed en tia situacio li multfoje trovi\u011dis en sia juna\u011do, kaj li ne longe atentis pri tio. Eble estas iom kurioze nun, kiam li estas maljuna, sed li ja estas survoje al sia filo.<\/p>\n<p>Kaj li pensis pri sia hejmo. Kiel vizio brulis en lia interno la memorbildo, kiun \u011di postlasis, kiam li foriris en la mateno. Li pensis pri sia laborado en tiu loko. Li pensis pri la filino, kiu fari\u011dis fiera kaj koketa kaj neniam volis labori sed fine kaptis junulon per siaj junulinaj arta\u0135oj, edzini\u011dis kaj translo\u011di\u011dis al alia provinco. Paco estu kun \u015di! Kelkajn fojojn \u015di vizitis la hejmon, sed neniom da \u011dojo donis al li tio.<\/p>\n<p>Alia estis la memoro pri la filo. Jam kiam li ankora\u016d \u015danceli\u011dis sur siaj malfortaj piedoj, li estis kune kun la patro sur la kampoj, en la arbaro, en la lignejo. Tre laborema anka\u016d li ne estis, sed li ja tiam estis nur knabo. Tamen li estis bona filo, lia sola konsolo, kiam la edzino komencis fari\u011di lamentema kaj teda. Kiam li estis dekokjara li foriris. Poste li tamen almena\u016d unu fojon en la jaro vizitis la hejmon kaj tiam estis festo por la patra koro. Sed dum la lastaj du jaroj li ne estis hejme. Li ne ofte skribis al la patro, unu fojon a\u016d du en \u0109iu jaro. Li ne \u015datis uzi plumon.<\/p>\n<p>En la lasta jaro, kiam la virinoj fari\u011dis por li tro turmentaj, li skribis tri fojojn al la filo, priskribis sian situacion kaj petis lin veni hejmen por helpi. La unuan leteron kaptis la virinoj anta\u016d la forsendo. Kelkaj senespere maldol\u0109aj tagoj sekvis post tio. Poste li kondutis pli singarde kaj sukcesis sekrete po\u015dti leteron kun ankora\u016d pli insista peto. \u0108ar respondo ne venis, li sendis anka\u016d duan. Sed vane li atendis la filon. Eble perdi\u011dis la leteroj. Anta\u016d unu semajno venis letero de li, skribita kaj por la patro kaj por la patrino, sed en tiu estis neniu mencio pri la peto de la patro. Tiam li ekhavis la penson, ke li mem iru al la filo.<\/p>\n<p align=\"center\">*<\/p>\n<p>Koko vekis lin frue en la mateno. Li pensis, ke estas tempo foriri, por ke li povu fari siajn tridek kilometrojn anka\u016d hodia\u016d. Tamen li ankora\u016d longe restis ku\u015danta en duondormo. Liaj kruroj estis rigidaj kaj laco katenis lin. Je la sesa li venis el la fojnejo por da\u016drigi, sed la bonaj homoj vokis lin kaj regalis per kafo kaj multe da bona kafopano.<\/p>\n<p>Kaj jen li denove trovi\u011das sur la vojo, kun fre\u015da betula bastono en unu mano kaj sia griza man\u011da\u0135korbo en la alia. Sed nun li pli malrapide mar\u015das ol en la unua mateno. La koksoj doloras, la kruroj preska\u016d rifuzas funkcii pro rigido, la difektoj de la piedoj ne reboni\u011dis. Post kelka tempo la rigido cedas, sed tiel kiel en la unua tago li ne plu povas iri.<\/p>\n<p>Kaj nun venis vico da tagoj, kiujn li balda\u016d ne povas diferencigi unu de la alia, estas nur unu sen\u0109esa kaj obstina irado kaj sintrenado anta\u016den. Li iras siajn du, tri kilometrojn, ripozas iomete, da\u016drigas, man\u011das, kiam venas la horoj, kiam li hejme man\u011dis, trinkas el la riveretoj a\u016d petas akvon en la domoj apud la vojo, foje a\u0109etas tason da kafo, dormas en fojnejoj.<\/p>\n<p>Dume vagas anka\u016d liaj pensoj, tra pli ol sep pasintaj jardekoj en la hejmlando kaj en malproksima okcidento. Tiam foje okazas, ke li tute forgesas la ka\u016dzon kaj celon de sia irado kaj dum horoj estas for en siaj memoroj. Sed jen li veki\u011das el siaj pensoj, rigardas kun miro la fremdan pejza\u011don \u0109irka\u016d si kaj demandas sin, kial li tie \u0109i iras. Poste li rekonscii\u011das, memoras la virinojn kaj la filon.<\/p>\n<p>Je la fino de la kvara tago li sentis sin tre el\u0109erpita, kaj li komencis timi, ke homoj malhelpos lian pluan iradon, se ili rimarkos lian malforton. Tial li ne kura\u011dis peti pri tranoktejo sed ser\u0109is dormlokon en la arbaro. Estis bona vetero, sed tamen li post kelkaj horoj komencis tremi pro malvarmo. Timante ke li povos malsani\u011di, li levis sin kaj kun interrompo de kelkaj mallongaj pa\u016dzoj iradis dum la resto de la nokto. En la mateno li ne kapablis plu, kaj kiam varmo revenis, li ser\u0109is trankvilan ripozlokon iom for de la vojo kaj dormis tie grandan parton de la tago.<\/p>\n<p>En la vespero li da\u016drigis. Sed ankora\u016d pli pene kaj malrapide li iris. Li ne plu rigardis la pejza\u011don \u0109irka\u016d si, liaj lacaj, vualitaj okuloj estis direktitaj al la tero a\u016d rekte anta\u016den. Nur kiam li venis al vojmontriloj, li levis ilin kaj legis nomojn kaj ciferojn por distancoj.<\/p>\n<p>En la sekvanta mateno li man\u011dis la lastajn pecojn de sia man\u011doprovizo. Anka\u016d tiun tagon li dormis en la arbaro.<\/p>\n<p>Kiam li da\u016drigis en la vespero, li venis al vasta, senarbara ebeno. Liaj pensoj komencis konfuzi\u011di, lia konscio malheli\u011dis. Li vagas sur prerio. Subite li memoras \u2013 li venis por elekti por si teron por bieno. Senkoste li ricevos \u011din, kaj estas fabele fekunda tero, kia nenie ekzistas en la malnova lando. Li \u011dojas pro la bona \u015danco, sed tamen li hezitas, io retenas lin. La prerio estas tiel timige vasta kaj ebena, mankas arbaroj, mankas lagoj, mankas la bluaj montoj de lia hejmregiono. Ne, tie \u0109i li ne volas havi bienon e\u0109 senkoste, en alia regiono ku\u015dos lia hejmo.<\/p>\n<p>Lia konscio funkcias kvaza\u016d li trovi\u011dus en febra son\u011do. Post la irado sur la prerio li revenas al la realo kaj memoras. ke li estas survoje al sia filo en Stokholmo. Li provas per sia tuta volo teni tiun penson, sed balda\u016d \u011di iel malaperas, kaj li denove vagas sur la senfina, timiga prerio.<\/p>\n<p>\u0108irka\u016d la kvara matene, kiam la suno komencis bele brili, li denove klare ekkonsciis kaj pri si mem kaj pri sia irado, kaj samtempe li falis pro el\u0109erpi\u011do. Li trenis sin kelkajn metrojn for de la vojo al loko kun kelkaj malgrandaj arboj sur peco de nekulturita tero. Duonkonscie li deprenis siajn \u015duojn, kiel li \u0109iam faris je pli longa pa\u016dzo, por ripozigi la piedojn. La jakon li deprenis kaj metis \u011din kiel kovrilon sur la supran parton de la korpo, kaj la kapon li kovris per sia \u0109apelo.<\/p>\n<p>Kiam li veki\u011dis post kelkaj horoj, la jako kaj la \u015duoj estis for. A\u016d iu vaganto \u015dtelis ilin, a\u016d iu pro stulta \u015dercemo ie ka\u015dis ilin. La maljunulo longe ser\u0109is, sed kiam la ser\u0109ado restis vana, li sidigis sin sur la teron. A\u016dtomate li malfermis sian korbon por man\u011di peceton. Trovante \u011din malplena li memoris, ke la provizo el\u0109erpi\u011dis jam hiera\u016d.<\/p>\n<p>Li restis sidanta, \u0109agrenita kaj senforta. Fine li deprenis siajn \u015dtrumpojn, kiuj cetere jam estis tute \u0109ifonaj, kaj metis lin en la korbon. Poste li levis sin kaj da\u016drigis sian iradon.<\/p>\n<p>Stranga aspektis la senjaka, nudpieda figuro, kiu \u015danceli\u011de sed obstine trenis sin anta\u016den plej ekstere \u0109e la dekstra rando de la vojo, kun sia korbo en unu mano kaj la betulbastono en la alia. La kapo tremis, li rigardis anta\u016d si kvaza\u016d nenion vidante. Lia viza\u011do havis esprimon de grandega laco kaj aspektis samtempe preska\u016d timiga pro nezorgado, malpura kaj kun longaj barbostoploj. Kiam infanoj vidis lin, ili terurite kuris for de li, kaj plenkreskaj homoj kun miro kaj interna ektremo rigardis la maljunulon.<\/p>\n<p>\u0108irka\u016d la deka horo subite haltigis lin voko.<\/p>\n<p>\u2013 Hola, Nilsson, atendu, atendu, kriis vo\u0109o malanta\u016d li. Venis al li nekonata persono, kiu salutis kaj demandis, \u0109u li estas Johano Nilsson.<\/p>\n<p>La maljunulo respondis angle, ke li estas tiu persono, kaj krome li diris kelkajn aliajn konfuzitajn frazojn en la sama lingvo.<\/p>\n<p>\u2013 Kien vi volas iri? demandis la viro.<\/p>\n<p>La maljunulo \u015dajnis kvaza\u016d vekigi, suspiris kaj \u011denite rigardis la homon anta\u016d si.<\/p>\n<p>\u2013 Pardonu, mi iris en pensoj, kaj \u015dajnis al mi, ke mi estis en alia lando, li diris malforte. \u2013 Mi estas tiel laca, ke mi kvaza\u016d son\u011dis, kvankam mi ne dormis, li aldonis klarige.<\/p>\n<p>\u2013 Sed kien vi volas iri?<\/p>\n<p>\u2013 Mi estas survoje al Stokholmo, al mia filo.<\/p>\n<p>\u2013 Certe vi estas tro laca kaj malforta kaj tro malbone ekipita por nun da\u016drigi tien, diris la viro. Eble vi anka\u016d estas malsana.<\/p>\n<p>\u2013 Jes, mi estas en malbona situacio, murmuris la maljunulo, e\u0109 \u015duojn mi nun ne havas. Tamen mi devas da\u016drigi, spite al \u0109io.<\/p>\n<p>\u2013 Tio vi tamen ne povas, vi ne povas iri ankora\u016d cent kilometrojn en tia stato. Oni petis min ser\u0109i vin kaj akompani vin al via hejmo. Kompreneble ni iros ne piede sed per fervojo. Sed unue vi bezonas iom da man\u011dajo kaj alia prizorgo. Venu! Vi bezonas iri nur duonan kilometron. Sed se vi estas tro malforta mi venigos a\u016dton.<\/p>\n<p>La maljunulo komencis tremi en la tuta korpo, kaj li \u015dajnis frapita de teruro.<\/p>\n<p>\u2013 Ne prenu min hejmen, ne devigu min iri hejmen! li petis plorante. Tiuj virinoj turmentus min \u011dis frenezi\u011do. Lasu min iri, mi volas iri al mia filo, al mia filo!<\/p>\n<p>La prokuroro rigardis la mizeran figuron, komprenis, ke li ne senka\u016dze tiel forkuris kaj eksentis kompaton por li. Li cerbumis dum kelkaj momentoj.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, nu. \u0108u ne estus pli bone peti vian filon veni hejmen por helpi vin?<\/p>\n<p>La vizago de la maljunulo heli\u011dis kaj li ridetis.<\/p>\n<p>\u2013 Se vi tiel povos aran\u011di, mi volonte iros hejmen. Sed vi devas certe aran\u011di tion, tute certe.<\/p>\n<p>Kiam la maljunulo estis ricevinta necesan prizorgon, revenis al li la prokuroro.<\/p>\n<p>\u2013 Mi \u0135us parolis telefone kun la prokuroro en via distrikto, li diris. Via filo jam estas vokita kaj venos hejmen jam hodia\u016d a\u016d morga\u016d. Sed nun vi devas unue dormi kaj morga\u016d vi povos veturi hejmen.<\/p>\n<p>En la sekvanta tago la maljunulo estis regajninta tiom da forto, ke la prokuroro povis sendi lin hejmen sen akompano. Oni donis al li abundan tagman\u011don kaj ekipis lin per \u015dtrumpoj, \u015duoj kaj jako. Jen li estis preta por nova irado. La prokuroro akompanis lin al la fervoja stacio, kondukis lin en kupeon, petis la konduktoron zorgi pri li, se estos bezonate, kaj elirigi lin \u0109e la \u011dusta stacio.<\/p>\n<p>Estis malmulte da homoj, kaj li sidis sola kaj ne\u011denita \u0109e unu el la fenestroj kaj rigardis la pejza\u011don, kiu preterglitis ekstere. Li \u015dajnis observi kaj trankvile mediti, sed interne li tremis pro \u011dojo kaj atendo. Post malpli ol tri horoj li atingos la hejman stacion, renkontos sian filon kaj kune kun li metos siajn piedojn sur la propran terpecon.<\/p>\n<p>Rapide preterglitis kampoj, biendomoj, arboj, pre\u011dejoj. Kvankam li estis tiel laca kaj neatenta dum la lastaj tagoj de sia irado, li jen kaj jen rekonas iun lokon. Kaj kvankam li estas plena de atendo kaj \u011dojo, li sentas piketon de melankolio kiam preterglitas kaj malaperas malanta\u016d li unu loko post alia la\u016d la vojo de lia penado.<\/p>\n<p>Fini\u011das la ebeno, aperas la unuaj alta\u0135oj kaj nealtaj montodorsoj, la grandaj arbaroj. Estas lia regiono, lando kie li sentas sin hejme.<\/p>\n<p>Jam kvaronhoron anta\u016d la alveno al la hejma stacio, li prenas la korbon de la breto, metas \u011din sur la genuojn kaj premas pli firme sian bastonon. Kvin minutojn post tio li levas sin kaj iras al la pordo, kie li poste restas staranta.<\/p>\n<p>Haltas la trajno, kaj li eliras. Momente li restas staranta sur la kajo kaj \u0109irka\u016drigardas. Kaj jen, jen venas lia filo!<\/p>\n<p>Li per rapida movo metas la korbon kaj la bastonon sur la teron apud si, lia viza\u011do ekbrilas de \u011dojo kaj kun etenditaj brakoj li faras kelkajn pa\u015dojn renkonte al la filo.<\/p>\n<p>\u2013 Ho, estas vi, Eriko, estas vi! Vi ne povas kompreni, kiel mi \u011dojas!<\/p>\n<p>Li volas \u0109irka\u016dbraki la filon, sed la filo salute kaptas lian manon.<\/p>\n<p>\u2013 Bonan tagon, patro! Kiel vi fartas?<\/p>\n<p>\u2013 Bone, bone, nenio dan\u011dera \u0109e mi! Kaj nun, nun mi povus salti kaj danci kiel junulo.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, nu, certe estas pli sa\u011de resti trankvila. Atendu momenton, mi telefonos kaj mendos a\u016dton, post kvin minutoj \u011di venos.<\/p>\n<p>\u2013 Ne! Ne faru tion! diris la patro tiel decide, ke la filo haltis. Mi tute facile povas iri piede, kaj nenio ur\u011das nin.<\/p>\n<p>La filo rigardis lin pritakse.<\/p>\n<p>\u2013 Eble vi povas. Sed estas ja stulte iri, kiam oni povas veturi.<\/p>\n<p>\u2013 Kion vi diras? Stulte iri? Ne, ne, Eriko, iri per propraj piedoj estas pli bona ol \u0109iu alia irmaniero. Kaj nun mi volas iri kune kun vi, kiel anta\u016d multaj jaroj, kaj ni kune babilu kiel tiam.<\/p>\n<p>La filo cedis, sed lia mieno montris, ke ne volonte li tion faras.<\/p>\n<p>\u2013 Eble vi timas, ke mi tro malrapide iras, sed por unu fojo anka\u016d vi povas iri iom malrapide. Estos por mi tiel agrable iradi kune kun vi, kaj ni povos trankvile paroli pri la aferoj.<\/p>\n<p>Ili ekiris kaj post malmultaj minutoj forlasis la stacian lokon kaj eniris sur nelar\u011dan arbaran veturvojon.<\/p>\n<p>Estis agrable fre\u015de tie sub la betulaj kronoj, kaj la ombro donis ripozon al la lacaj okuloj de la maljunulo. La vojo havis iom da radosulkoj sed estis cetere ebena. \u0108ar \u011di estis malmulte uzata, kreskis multloke herbo sur \u011di, kaj \u011di estis agrabla por la piedoj.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u vi ne sentas, kiel agrable estas iri tie \u0109i, diris la maljunulo kaj turnis sin al la filo. Tio estas alia afero ol la malmola kaj polva \u015doseo.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, mi supozas, ke vi spertis kia la \u015doseo estas. Estas ja malagrabla historio, ke vi tiel forkuris. Estis stulte farite de vi tiel malaperi sen postsignoj. Vi ka\u016dzis \u011denon al multaj per tio.<\/p>\n<p>\u2013 Stulte, stulte? Kaj mi ka\u016dzis \u011denon! \u0108u tion diras vi? Nu, parte vi ja pravas! Sed kion mi estus farinta? Miaj vortoj ne havas forton plu por silentigi kaj obeigi la virinojn, kaj mi ne povis elteni vivon en tia atmosfero. Mi ja volis iri al vi por ser\u0109i helpon, al vi, Eriko!<\/p>\n<p>\u2013 Sed vi estus povinta trovi pli bonan manieron aran\u011di la aferojn. Vi ja estus povinta paroli kun iu el la najbaroj.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, Eriko, e\u0109 kun bona najbaro kaj amiko mi ne parolas pri tiaj aferoj, ne mi. Cetere mi ja provis anka\u016d alian manieron. Tri fojojn mi skribis al vi. La unuan leteron prenis la virinoj, kaj mi havis mian punon pro \u011di. Sed poste mi sukcesis sekrete po\u015dti du aliajn. \u0108u vi ne ricevis ilin?<\/p>\n<p>\u2013 Jes, mi ricevis ilin, respondis la filo, tirante la vortojn kaj kvaza\u016d ser\u0109ante en sia memoro. Jes, vi ja skribis pri tio. Sed mi pensis, ke vi troigas, ke vi estis ekscitita, kiam vi skribis, ke la plendo ne estas proporcia al la ka\u016dzo. Kaj vidu, mi pensis anka\u016d tiel: Se mi nun skribos al patrino kaj admonos \u015din, \u015di fari\u011das kolera kaj traktos patron ankora\u016d pli malbone tute egale \u0109u lia plendo estas rajta a\u016d ne. Kaj tiel mi nur plimalbonigos la situacion.<\/p>\n<p>\u2013 Aha, tiel vi pensis, diris la maljunulo. Nu ja, vi ja povis pensi anka\u016d tiel. Sed \u0109u mi ne anka\u016d petis vin veni hejmen? La filo kapklinis.<\/p>\n<p>\u2013 Tion vi faris, certe. Sed vi ja komprenas, vi havis mem laboron, ne estas facile forlasi sian laboron por forveturi. Certe li povos iomete atendi, mi pensis. Mi veturos, tuj kiam mi povos. Jes, verdire mi intencis veturi hejmen dum somermezo. Se vi estus atendinta nur kelkajn semajnojn\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Jes, jes, diris la maljunulo nela\u016dte, \u015dajne mi agis iom stulte.<\/p>\n<p>Post tio li silentis kaj iris kun klinita kapo. Kaj tre malrapide li iris. Apude iris la filo kaj fumis cigaredon post cigaredo, tedita de tiom malrapida takto.<\/p>\n<p>\u2013 Sed nun vi tamen povas \u011doji, patro, diris subite la filo, kiam la patro montris nenian signon de parolemo. Post tio \u0109i vi vivos bone kaj trankvile hejme kaj havos neniajn malagrabla\u0135ojn de patrino kaj onklino.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u jes? demandis la patro kun nuanco da intereso sed nekredeme.<\/p>\n<p>\u2013 Estu certa! asertis la filo. Unue ili tiel teruri\u011dis pro via forkuro, ke ili preska\u016d perdis la racion pro tio. Poste venis la prokuroro kaj kelkaj aliaj a\u016dtoritatuloj kaj tiel kondamnis kaj admonis ilin, ke ili neniam reprenos tian manieron. Fine ili ricevis dozon anka\u016d de mi.<\/p>\n<p>\u2013 Bone, bone, se estos tiel, murmuris la maljunulo kaj kapklinis al la filo, \u0109ar mi estas tro maljuna por inter\u015dan\u011di vortojn en tia maniero.<\/p>\n<p>Poste li denove iris silenta, malrapide kaj meditante:<\/p>\n<p>\u2013 Vidu, patro, estis malsa\u011de, ke mi ne mendis a\u016dton. Vidu, kiel laca vi nun estas!<\/p>\n<p>Kvaza\u016d ne a\u016ddante la rimarkigon la maljunulo iom turnis sin al la filo kaj demandis:<\/p>\n<p>\u2013 Kaj kiom longe vi restos hejme?<\/p>\n<p>\u2013 Nu, kiel vi komprenas, mi devas reiri kiel eble plej balda\u016d, kaj \u0109ar vi nun feli\u0109e revenis kaj \u0109io estas kontentige aran\u011dita, mi devos veturi postmorga\u016d. Oni ne devas perdi tro multajn laborhorojn.<\/p>\n<p>\u2013 Jes, mi komprenas. Sed eble vi revenos dum somermezo. \u015cajnas al mi, ke vi ion diris pri tio.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, mi ne scias. Mi ja nun faris tiun \u0109i voja\u011don, pagis bileton kaj perdis labortagojn. Sed ni vidos\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Jes, ni vidos. Sed \u0109u vi ne aludis, ke mi estas laca? Ne, laca mi ne estas. Sed mi komprenas; ke tedas vin iri tiel malrapide, kaj tial mi volas akceli miajn pa\u015dojn. Iam mi estis bonega iranto, kaj ankora\u016d mi ne estas tute kaduka.<\/p>\n<p>La maljunulo rektigis sin kaj komencis pa\u015di tiel rapide, ke la filo balda\u016d trovis la takton tute kontentiga. Sed la viza\u011do de la maljunulo fari\u011dis malmola kaj li kunpremis la lipojn.<\/p>\n<p>Ili ne parolis plu. Nur kiam ili estis tute proksime al la hejmo, diris la filo:<\/p>\n<p>\u2013 Patro, vi ne estas kontenta pri mi!<\/p>\n<p>La patro malrapidigis la pa\u015dojn kaj turnis sin al la filo. Li konservis sian rektan teni\u011don, kaj kvankam la kapo tremetis kiel anta\u016de, la esprimo de la viza\u011do estis firma kaj forta.<\/p>\n<p>\u2013 Ni ne adapti\u011dis unu al la alia tiel, kiel mi anta\u016de kredis, li diris. Sed \u0109iu homo havas sian naturon, kaj mi ne rajtas ju\u011di vin pro tio, ke vi estas alia, ol mi imagis. Estas bone, ke vi tamen venis por ser\u0109i vian patron.<\/p>\n<p>Kiam ili atingis la korton, venis la edzino kuretante renkonte al la edzo, kaptis liajn manojn kaj flustris plorvo\u0109e:<\/p>\n<p>\u2013 Ho, vi do tamen revenas viva kaj sana! Dankon al Dio, kiu vin protektis! Sed kiel vi povis tiel forkuri de ni sen e\u0109 unu vorto? Vi ne povas imagi kiel ni teruri\u011dis kaj maltrankvilis pro vi. Dum la tuta tempo \u011dis hiera\u016d ni ne dormis e\u0109 unu nokton kaj nur ploris.<\/p>\n<p>Tuj poste venis la bofratino kaj salutis lin en la sama maniero, nur kun pli da reteni\u011do.<\/p>\n<p>La maljunulo nenion respondis, nur murmuris ion kio apena\u016d havis difinitan sencon.<\/p>\n<p>Subite alkuris la kato kaj kun atentiga amikeco frotis sin kontra\u016d liajn piedojn. La maljunulo tuj klinis sin kaj metis \u011din sur sian brakon, karesis \u011din kaj komencis babileti kun \u011di kiel kun malgranda infano.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, nu Grizulo, kiel vi nun fartas? Kion vi faris dum la tuta tempo? Jes, jes, mi lasis vin, sed tiel longan vojon vi ne povis iri, tion vi ja povas kompreni.<\/p>\n<p>\u2013 Ho jes, diris la edzino. La kato estis nekonsolebla la tutan tempon. \u011ci ne volis man\u011di sed nur \u0109irka\u016diris kaj \u0109ien rigardis kaj mia\u016dis tute kor\u015dire.<\/p>\n<p>Interne atendis ilin tagman\u011do, kaj ili tuj sidigis sin \u0109e la tablo. Estis bona kaj abunda man\u011da\u0135o, kaj bona estis anka\u016d la kafo, kiun ili poste trinkis.<\/p>\n<p>\u2013 Kaj nun vi ku\u015digu vin kaj ripozu iomete, diris la edzino, kiam ili levis sin de la tablo.<\/p>\n<p>\u2013 Ne, mi ne estas laca, li murmuris kaj sidigis sin sur la sofon en la kuirejo. Grizulo tuj saltis sur liajn genuojn kaj ku\u015digis sin tie. La maljunulo karesis \u011din, kaj balda\u016d \u011di kontente \u015dpinis kun fermitaj okuloj. Sed la maljunulo sidis kun medita mieno kaj malmulte atentis pri tio, kio estis \u0109irka\u016d li. Pasis tiel kvaronhoro en plena silento.<\/p>\n<p>Sed iom post iom fari\u011dis enue por li tiel sidadi. Li turnis sin al la edzino, kvaza\u016d li estus ekmemoranta forgesitan aferon, kaj demandis:<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u ankora\u016d restas hakita ligno en la lignejo?<\/p>\n<p>\u2013 Restas, asertis la edzino. Sufi\u0109os por ankora\u016d du, tri tagoj.<\/p>\n<p>\u2013 Mi tamen iros eksteren. Mi volas iom rigardi, kiel fartas la kampoj.<\/p>\n<p>Li levis sin kaj eliris, kaj la kato sekvis lin.<\/p>\n<p>Li iris unue en la \u011dardenon, kie la folioj de la pomfloroj nun ku\u015dis brunaj kaj \u015drumpintaj sur la tero. Li fleksis bran\u0109on kaj proksimigis \u011din al siaj okuloj por esplori la frukti\u011don. Li rigardis la berarbustojn, la legombedojn kaj la florojn. Poste li sekvis la randojn de la kampoj kaj rigardis la kreska\u0135ojn: terpomojn, rapojn, grenon, fura\u011dokreska\u0135ojn. La tutan tempon sekvis lin la kato kiel hundo.<\/p>\n<p>Fininte sian inspektadon li sidi\u011dis \u0109e la rando de la sekalkampo. Tie li restis dum kelka tempo, rigardante \u0109irka\u016d si kaj al la malproksimo. Foje li mallevis la kapon kaj \u015dajnis paroli kun la kato, kiu denove ku\u015dis sur liaj genuoj.<\/p>\n<p>Poste li levis sin kaj malrapide kaj kvaza\u016d en pripensoj direktis sin al la lignejo. Li eniris tie, kaj post kelkaj minutoj eksonis batoj de hakilo.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Stellan ENGHOLM Aperis \u0109e\u00a0Eldona Societo Esperanto\u00a0en 1\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/maljunulo-migras\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10119"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10119"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10119\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10119"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}