{"id":10120,"date":"2022-02-13T13:07:39","date_gmt":"2022-02-13T05:07:39","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10120"},"modified":"2022-02-13T13:51:40","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:40","slug":"la-vekigo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-vekigo\/","title":{"rendered":"LA VEKI\u011cO"},"content":{"rendered":"<p><strong>Ferenc SZIL\u00c1GYI<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Koko krias jam<\/em>, R\u00e9gulo 1955<\/p>\n<p>Super la domo, kie la junuloj interparolis, la atmosfero estis maltrankvila. Flugatakoj skuadis la urbon.<\/p>\n<p>\u2013 Ili komencas denove. Ne gravas! Kaj kiel estis poste?<\/p>\n<p>\u2013 Nu vi scias, ni estis tute junaj, preska\u016d nur buboj, tuj post la abiturienta ekzameno. Viglaj kaj ludemaj. Hundidoj sen pripensoj kaj sen respondeco. Ni promenis en la granda urbo, kiun ni ne konis, kaj kien ni alvenis la saman tagon. Subite ni eksentis la bezonon por nova societo. Mia amiko proponis, ke ni alparolu po unu knabino sur la strato, sed mi ripro\u0109is lin pro absoluta manko de vera aventuremo. Alparoli knabinon surstrate, kia banala\u0135o! Sed mi diris al li: \u201cNun ni vizitos familion kaj interkoni\u011dos kun la \u0109arma filino de la domo\u201d. Mia amiko faris \u015dvebajn gestojn \u0109irka\u016d sia tempio kaj grimacis demande. Li diris ke mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvaza\u016d mi estus profesia idioto, idiotisto. Ni same ne konas tiun \u0109i urbon, kiel Kuvajton. Mi demandis, kio estas Kuvajto. Li diris, ke \u011di estas urbo \u0109e la Persa Golfo. \u201cVi volas fanfaroni<strong>\u00a0<\/strong>pri via scio\u201d, mi diris, \u201csed vi havas malpli da fantazio ol virga pediko. Mi montros al vi, ke ni vizitos hodia\u016d familion en tiu \u0109i urbo\u201d. Li rimarkis, ke mi jam havas planon, kaj i\u011dis pli respektema al mi. Li ne montris tion ankora\u016d; li bruis kaj insultis min la\u016d la stilo de knaba\u0109oj, sed kun kreskanta admiro. Li argumentis, ke ni ne povas scii en kiuj familioj estas belaj knabinoj, kaj sekve la tuta afero estas stulta\u0135o. Sed mi insistis, ke ne gravas. Ni ja povas provi la bon\u015dancon kaj li ne timu: mi aran\u011dos la reston. Mi havas ja pli da fantazio ol abiturienta pediko. Mi efektive posedis fantazion en abundo. Mi volis uzi la recepton de la detektivromanoj kaj iri ien, kie ni rolos kiel kontrolantoj de la akvomezura instituto, kaj se ni havos bon\u015dancon, ni komencos agrablan interrilaton kun iu el la troveblaj virinoj. Sed pri tio mi ne parolis. Ni vetis. Mia tasko estis eniri en fremdan lo\u011dejon kaj pasigi tie kvaronhoron kaj adia\u016di en plena amikeco. Inter la kondi\u0109oj estis, ke mi ne rajtas komenci \u0109e la eniro per artifiko kaj diri, ke ni vetis kun mia amiko kaj tiel plu, kaj ke devas esti la unua lo\u011dejo kiu estos la scenejo de la privetita agado. Tiel estis.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, kaj?<\/p>\n<p>\u2013 Nu, kaj ni eniris telefonejon por elekti adreson. Mi elektis bonsonan nomon, arkitekton; ne estis malfacile trovi sur la urbokarto, kie estas la strato: la familio lo\u011dis \u0109e la \u0109efa strato, kaj tute simple mi sonorigis sur la pordo.<\/p>\n<p>\u2013 Ni nur balda\u016d povos supreniri \u2013 diris tiu, kiu a\u016dskultis la rakonton.<\/p>\n<p>\u2013 Ni restu prefere \u0109i tie. Vi vidos, ke ili revenos.<\/p>\n<p>\u2013 Nu, bone. Da\u016drigu do\u2026 Estas stre\u0109a historio.<\/p>\n<p>\u2013 Jen la da\u016drigo:<\/p>\n<p>\u0108ambristino malfermis la pordon. \u015ci estis modelo de \u0109armaj kaj samtempe impertinentaj \u0109ambristinoj. Mia kamarado havis emon halti \u0109e la enirejo kaj resti \u0109e la \u0109ambristino. Sed mi ne cedis al liaj rigardoj. Mi estis \u201cen bona formo\u201d. Mi demandis, \u0109u fra\u016dlino N. estas hejme? Mia kamarado rida\u0109is malice. Nun montri\u011dos, ke fra\u016dlino N. ne ekzistas. Sed mi estis certa kaj efektive mi havis bon\u015dancon. Fra\u016dlino N. ekzistis kaj e\u0109 jam venis el la \u0109ambro por akcepti nin. \u015ci demandis: \u201c\u0108u vi jam alvenis\u201d kaj \u015di aldonis tre afablan \u201ckoran bonvenon!\u201d<\/p>\n<p>Tiu akcepto embarasis min kaj e\u0109 pli mian, cetere a\u016ddacan kamaradon, kvankam lia kura\u011do havis iaspecan socian limon. Li estis komencanto en la fako de Casanova, sed liaj viktimoj estis \u0109iam servistinoj. Li tute ne estis intelekta tipo. Ni sidis tie hezitemaj kaj timantaj. Anka\u016d mi estus preferinta esti ekstere. Ni ricevis strangan helpon de la hazardo. Nun la problemo estis, \u0109u ni povos eluzi \u011din a\u016d ne. Kiujn atendis la knabino? Mi estis tiel konfuzita, ke mi e\u0109 ne sciis, kia \u015di estas; mi ne alrigardis \u015din, nur a\u016dskultis la unuajn konvenciajn vortojn, kaj sub mia embaraso la melodia, juna vo\u0109o sorbi\u011dis en mia konscio, kiel tre agrabla plezuro: Agrabla, sed dan\u011dera, mi pensis. Ni estis jam en la bela salono de la familio\u2026<\/p>\n<p>\u2013 de kie oni balda\u016d el\u0135etis vin \u2013 diris la a\u016dskultanto de la rakonto. \u2013 Vi pravis, la eroplanoj revenas. Estas denove alarmo!<\/p>\n<p>\u2013 Ni restu do trankvile \u0109i tie. \u0108u mi da\u016drigu? \u2013 Kompreneble.<\/p>\n<p>\u2013 Ne estis tiel simple. Neniu el\u0135etis nin. Ni eksidis en la salono, kies detalojn mi ne perceptis, nur \u011dian kulturan etoson; dum ni konversaciis, mi cerbumis, kiel ni povus ekscii\u00a0<em>kiuj nun ni estas<\/em>. La fra\u016dlino komencis demandi pri siaj amikoj, Antono kaj Katerina, kaj mi diris, ke Antono fartas bone, tamen li bezonas ion da ripozo post la printempa \u0109efsezono\u2026 mi time alrigardis \u015din, sed mi ne diris ion stultan\u2026 mi diris, ke Katerina malvarmumis (mi supozis, ke Katerina ne estas tiel kontra\u016dstara kiel Antono, kiam temas pri malvarmumoj), sed \u0109iukaze \u015di jam fartas tute bone kaj ili amba\u016d kore salutas \u015din kaj ke ili jam anta\u016de estis nin certigintaj, ke ni havos grandan plezuron interkoni\u011dante kun fra\u016dlino N., kion ni nun vere povas aserti. Mia amiko funkciis kiel bas-akompano kaj \u011dis nun \u0109io progresis bonege. Nun mi jam kura\u011dis e\u0109 rekte alrigardi \u015din; \u015di ne povis esti pli maljuna ol 23-jara kaj ver\u015dajne ne pli juna ol 19. \u015cia varma, agrabla, ne elstare bela viza\u011do kaj \u015dia malla\u016dta, bela kaj kultura vo\u0109o vekis unue la sentojn kaj ne tuj la sensojn. \u015ci estis unu el tiuj virinoj, kiuj vere uzas siajn okulojn kiel fenestrojn de la animo. \u015ci gajnis de momento al momento pli kaj pli da simpatio. En la rulfajro de la demandoj mi ne havis tempon por ekhonti kaj pensi pri nia stulta \u015derco. Mi e\u0109 sentis ekscitan plezuron: jen estis ekvacio kun multaj nekonatoj, kaj jen ili komencis malplii\u011di. Ni proksimi\u011dis al la kompleta solvo. Jes, tio venis. \u011ci venis tiel, ke \u015di subite kaj bonhumore diris ion, per kio \u015di rigidigis la rideton sur nia viza\u011do. Nia sango haltis en niaj vejnoj: \u201cMi tute forgesas\u201d \u015di diris \u201cke ni estas esperantistoj! Kial ni ne parolas\u00a0<em>Esperante?<\/em>\u201c<em>\u00a0<\/em>Tie sidis mia kamarado, subite pali\u011dinta, kaj tie sidis mi, atendanta la finon de la mondo. (A\u016dskultu, nova signalo\u2026 Ili balda\u016d denove estos \u0109i tie! Ne gravas, mi da\u016drigas). Mi ne havis intereson pri Esperanto; e\u0109 malpli mia kamarado. Li havis tute aliajn ideojn ol la interfrati\u011do de la homoj. Li estis forta \u015dovinisto kaj poste li i\u011dis konvinkita partiano inter la brun\u0109emizuloj. Sed mi havis kuzon, kiu studis kaj propagandis Esperanton. Multe li ne kapablis paroli kaj iam mi a\u016ddis; ke li respondis al alparolo: \u201cPardonon, mi estas nur komencanto\u201d. Per tiu \u0109i frazo mi mokis kaj incitis lin konstante. Tiu \u0109i frazo savis min por tiu \u0109i momento. La alia esprimo, kiun mi konis en Esperanto, \u201c\u011cis revido!\u201d, ankora\u016d ne estis aktuala. Sed la unuan mi povis uzi, kaj sendante dankesprimon al la \u0109ielo pro la mankohavaj scioj de mia kuzo, mi diris al \u015di: \u201cPardonon, mi estas nur komencanto\u201d. Mia kamarado, komprenante, ke la lasta vorto havas ian senkulpigan gravecon, diris kun la plej malbela prononco de la Esperanto-vorto: \u201cKommensando\u201d. Tiel ni savis nin, kaj la afero ne prezentis komplika\u0135ojn dum la sekvaj du-tri minutoj, kvankam ni jam sciis, ke ni estos senmaskigitaj, kaj miaj genuoj komencis tremi, dum mi pensis pri la lasta, sed drama sceno, kiam mi devos forlasi tiun \u0109i belan hejmon kun \u011dia animo. Ni vidis neniun el la aliaj familianoj. Miaj sentoj varmi\u011dis kun dan\u011dera rapideco. \u015cajnis, ke anka\u016d mia kamarado moli\u011das. Sed nun abrupte aperis la komenco de la fino. La knabino diris: \u201cSed strange, ke vi venis preska\u016d tutan horon pli frue, ol Katerina menciis en sia letero: La\u016d tiu vi devus veni precize je la kvara\u201d. Mi rigardis mian horlo\u011don. Mankis dek minutoj \u011dis la kvara. Post proksimume kvaronhoro alvenos la veraj atenditoj, kaj ni estos stampitaj kiel trompistoj. Terura situacio! Vi ridas \u0109i tie, sed tiam tio estis multe pli terura ol tiu bruo supre. Almena\u016d al ni. Oni povis pensi nur pri tuja foriro, sed tio estis neebla; la tablo estis jam kovrita kaj ni sentis la vaporon de la fre\u015de rostita kafo. Dum la cerbumado pasis pluaj, multekostaj, du-tri minutoj. Mi komprenis, ke nur kura\u011da operacio povas savi nin. Mi ekstaris kaj diris al nia nova amikino: \u201cFra\u016dlino N., mi \u015datus kun vi paroli inter kvar okuloj \u201c. (Mi ne volis kavi atestanton al mia konfeso, e\u0109 ne mian amikon). \u015ci sekvis min kun mirantaj okuloj en la alian \u0109ambron.<\/p>\n<p>Mia konfeso komenci\u011dis per tio, ke mi prezentis min; efektive ni ne prezentis nin komence, sed nek ni nek \u015di tion rimarkis. Post tio mi lasis tempon nek por interjekcioj, nek por rimarkoj. En unu spiro mi konfesis, pardonpetis, denove pardonpetis, ripete konfesis, kaj apena\u016d mi atingis la finon de miaj rakonto kaj klarigo, ni a\u016ddis sonorigon. La esperantistoj, kies lokon ni uzurpis, alvenis.<\/p>\n<p>\u2013 Kiel \u015di akceptis vian historion.<\/p>\n<p>\u2013 Estis tre interese. Komence anka\u016d \u015di ne sciis, kion diri, sed fine \u015di ridis, ridegis; \u015diaj larmoj same perlis pro la rido, kiel \u015dia rido mem. Mi kredas, ke \u015di sentis sin feli\u0109a: ni amba\u016d estis bonaspektaj junuloj, tute ne sen sprito.<\/p>\n<p>\u2013 Precipe vi, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2013 Mi ne scias, \u0109u tio estis \u015dia opinio, sed \u015di estis feli\u0109a, \u0109ar \u015di povis pruvi al ni la pravon de Esperanto. La aliaj du gastoj estis simpatiaj junuloj kaj dum la tuta posttagmezo ni restis kune. \u015ci gardis nin tre afable, tute ne parolante pri nia fripona\u0135o. Ni estis gastoj el alia direkto; pli multe la aliaj ne sciis pri ni. Sed io kaptis min tiam. Tiu \u0109i historio estas pli ol okjara, sed mi bone memoras \u011duste pri io speciala. Anta\u016d nia foriro de ili mi demandis \u015din pri io, \u0109ar mi estis ekstreme skeptika. La societo intertempe pligrandi\u011dis, ni interkoni\u011dis kun \u015dia tuta familio, tiel, ke efektive estis okazo al mi diskuti nur kun \u015di: Mi formulis mian demandon proksimume jene: \u201cSed \u0109u povas esti, ke vi vere kredas pri la paciga forto de via Esperanto?\u201d<\/p>\n<p>\u015ci respondis: \u201cNu, jen: al mi \u0109iuspeca fanatikeco estas fremda, e\u0109 timiga. Tio, kion ni vidas \u0109irka\u016d ni sufi\u0109as, por ke ni timu la ekzaltecon. Mi i\u011dis iam esperantisto, \u0109ar tiam mi estis tute juna kaj idealisto: eble anka\u016d tio havis decidan gravon, ke mi esperis multe da plezuroj, facilaj plezuroj. Por mi malfermi\u011dis la mondo, kiam \u011di malvasti\u011dis por la aliaj. Kiel esperantisto mi travivis ravajn epizodojn, surprizajn por \u0109iu pesimisto. Da\u016drus tre longe paroli pri tio. Sed unu afero estas certa: ke el tiuj mozaikeroj jam elformi\u011das tute klara konvinki\u011do. \u011ci ne estas plu supra\u0135a bildo; \u011di havas profundon kaj perspektivon. El la plezuroj fari\u011dis taskoj kaj konscio, el la konscio konscienco; respondeco pri \u0109io, kio okazas en la mondo\u2026 \u201d<\/p>\n<p>\u201cDostojevski\u201d mi diris.<\/p>\n<p>\u201cJes iel, kiel Dostojevski komprenas kaj komprenigas la respondecon de \u0109iu unuopulo. Nun mi eble ne scias, \u0109u mi povas kredi pri la proksima sava rolo de Esperanto; patentmedicino \u011di ne estas. La tempoj estas pli kaj pli malhelaj: kio povas sekvi, pri tio mi e\u0109 ne volas pensi. Sed tamen mi kredas \u2013 jes, mi kredas\u2026 sed cetere la demando ne plu povas esti, \u0109u mi kredas, \u0109ar mi tute simple vivas en Esperanto\u201d.<\/p>\n<p>Proksimume tiel \u015di diris. La a\u016dskultanto demandis:<\/p>\n<p>\u2013 Kiel estis poste?<\/p>\n<p>\u2013 Poste mi mem i\u011dis esperantisto.<\/p>\n<p>La bruo pliforti\u011dis. Sed tio estis la propraj kanonoj. La aliaj nun certe estis proksime. \u0108u la celo estis la stacidomo? Nu, tiu spektaklo ne da\u016dros longe. Estis eksplodo ie pli proksime. Ne gravas.<\/p>\n<p>\u2013 Kaj poste?<\/p>\n<p>\u2013 Nenio estis poste.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u vi enami\u011dis al \u015di?<\/p>\n<p>\u2013 Jes, iel simile. Sed \u015di preferis mian amikon. \u015ci ne povis esti feli\u0109a. Li tiri\u011dis al aliaj magnetoj.<\/p>\n<p>\u2013 Kie li nun estas?<\/p>\n<p>\u2013 Li ku\u015das en amastombo en Balkano. Li estis volontulo.<\/p>\n<p>\u2013 Kaj \u015di?<\/p>\n<p>\u2013 \u015cia patro estis gvidanta liberpensulo. Malamiko de la nacio, kiel oni diras. Mi ne scias, kie \u015di povas esti. Eble \u015din savis \u015dia bona stelo.<\/p>\n<p>\u2013 Kion vi pensas do nun?<\/p>\n<p>\u2013 Mi havas nur unu brakon kaj povus havi ka\u016dzon por esti amara. Sed mi ne estas tia. Mi ofte pensas pri tiu \u0109i epizodo. Estis interese interkoni\u011di kun tiu knabino. Estus bone scii, kie \u015di estas. Estus bone scii, kie estas niaj similuloj. Sentimentala mi ne estas, sed mi havas la guston de bela, homa traviva\u0135o en mia animo. Mi pensas ofte nun pri la vortoj de Dostojevski: \u201c\u0108iu el ni estas respondeca por \u0109iuj kaj por \u0109io, kio okazas sur la tero\u201d. Mi kredas, ke anka\u016d nun formi\u011das tiaj mozaikoj; anka\u016d nun, dum tiuj \u0109i senhontaj tempoj maturi\u011das homaj pensoj, kiuj signifas Esperanton, a\u016d simple fratajn ideojn. Kio ajn okazas, mi kredas pri tio.<\/p>\n<p>La infera klakado de la flugma\u015dinoj subpremis \u0109iun penson kaj \u0109iun vorton.<\/p>\n<p>\u2013 Nun ili estas super ni. Ho \u2013<\/p>\n<p align=\"center\">* * *<\/p>\n<p>El la bomb\u015dirmejo de la vilao oni elfosis du junajn virojn. La unubrakulo, la rakontinto, jam ne plu vivis, sed la alia militkriplulo jes. Balda\u016d klari\u011dis, ke liaj vundoj estas malgravaj. Rekonscii\u011dinte li balda\u016d retravivis la lastajn vortojn de sia kamarado. Li ne plu estis videbla al li; li vidis nur sangon. Li ne sciis, \u0109u estas lia propra a\u016d tiu de la kamarado. Rigardante la ruinojn, li murmuris al si frazon, kiun li volis eldiri anta\u016d la eksplodo. Estis alia frazo, cita\u0135o el la\u00a0<em>Kulpo kaj puno\u00a0<\/em>de Dostojevski. Li ne havis tempon diri \u011din kaj nun li provis per \u011di formi ponton super la abismo, kiu disigis la vivanton de la mortinto:<\/p>\n<p>\u201cMi klinas mian kapon ne anta\u016d vi, sed anta\u016d la suferoj de la homaro\u201d.<\/p>\n<p>La vivo volis vivi kaj sekvis novaj taskoj.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Ferenc SZIL\u00c1GYI Aperis en\u00a0Koko krias jam, R\u00e9gulo 1955 S\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-vekigo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10120"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10120"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10120\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10120"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}