{"id":10121,"date":"2022-02-13T13:09:04","date_gmt":"2022-02-13T05:09:04","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10121"},"modified":"2022-02-13T13:52:02","modified_gmt":"2022-02-13T05:52:02","slug":"prego-de-m-saud","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/prego-de-m-saud\/","title":{"rendered":"PRE\u011cO DE M\u2019 SAUD"},"content":{"rendered":"<p><strong>Jean RIBILLARD<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>la nica literatura revuo<\/em>, 1\/6 1956. Anka\u016d en\u00a0<em>Vagado sub palmoj<\/em>, UEA 1956<\/p>\n<p>Dio bona, kiel fervore tiu bastono dra\u015das mian skeletan spinon! De la opala tagi\u011do \u011di super\u015dutas min per obstina timpanado. \u0108u \u011di prenus mian pelvon por ne rompebla gongo ?<\/p>\n<p>Mi ja agnoskas, ke mi estas nur malnova azena\u0109o, kiu ur\u011de bezonas riparon, sed kiu tamen meritus pli da estimo pro longeda\u016dra servuto. \u0108i matene mi a\u016ddis viron flustranta pri mizerulo: \u201cLi spertas hundan vivon\u201d. Se tiu kreteno scius, kio estas vivo de azeno! Sed ve\u011demi ne mieligos mian faton. Amiko, samvoju kun mi \u011dis la bazaro, kie mia kruela mastro vendos siajn fabetojn\u2026 se mi \u011din atingos. Babilante mi forgesos mian nigran sorton. Anta\u016d longlonge, dek jaroj eble, mi naski\u011dis en la palmaro de Colomb-B\u00e9char, iun koralan a\u016droron, inter florplena oleandro kaj bedo el hirtaj kardoj. En tiu vergilia lulilo ka\u015de sidis duobla a\u016dguro, kiu sigelis mian destinon.<\/p>\n<p>Mi estis rava hufuleto, la \u011dojo de la \u011dardeno, la trezoro de mia panjo. Mi rapide admirigis la tutan najbararon, kun fidebla piedo, perlgriza nazo kaj la plej \u0109armaj oreloj, kiujn oni iam vidis. \u201cVera rozkapeto\u201d, asertis la kompetentuloj. Pro tio oni baptnomis min M\u2019 saud (1). Mi floradis en gracio kaj belo, kiam mortis mia kara patrino, foruzita de malmoderaj traktoj. Tiam \u0109esis miaj senzorgaj infanjaroj, kaj mi devis perlabori mian vivofojnon. \u015car\u011dite per du vastegaj junkokorboj mi trotetis al la oficira klubo, kie mia mastro \u0109iutage liveris siajn frumaturajn legomojn. La edzino de Lia Kolonela Mo\u015dto min vidis. Al \u015di mi pla\u0109is. Post nur formala mar\u0109ando \u015di a\u0109etis min por rajdigi sian sepjaran filon. Tiel mi eniris en la afrikan armeon.<\/p>\n<p>(1) Araba nomo, kiu signifas: feli\u0109a.<\/p>\n<p>Dio komplezema, liberigu min de tiu furioza svingilo, kiu sonorile muzikas per miaj senkarnaj koksoj! Ne tiel ofte festu Paskon! Vi senpripense sufloras, ke mi jam suferis pli gravajn turmentojn, ke \u0109iuj azenoj en la mondo submeti\u011das al la komuna le\u011do, ke cetere la determinismo postulas\u2026 jes, vi eble pravas; sed mi rebatas, ke mi neniam aprobis tian metodon de edukado. Aliflanke mi petas helpon, ne oracion.<\/p>\n<p>Ne sen nostalgio mi memoras la bon\u015dancan tempon, kiun mi pasigis kiel rajdazeno. Oni kovris mian lanugan dorson per dika \u015dafpelto, kiu ricevis ri\u0109e orbroditan selon el ru\u011da felo, surmetis mian kapon per brido kun bantoj kaj kvastoj. Tiel dande ornamita, mi belis, mi lumis, mi gemis\u2026 malmulte mankis, ke mi krevu pro orgojlo. Oni konfidis min al giganta kavaleriano araba, same nigra kiel posta\u0135o de marmito, kiu akompanadis la fileton de la kolonelo dum lia \u0109iumatena kavalkado. Anta\u016d ol eliri el mia stalo mi kutime lun\u0109is per blonda aveno, fre\u015da herbo kaj karotoj el Al\u011derio.<\/p>\n<p>Ho! tiuj karotoj, karmezinaj, molaj, sukeraj, kies dol\u0109a suko gutadis el mia festa bu\u015do, kiujn mi longe ma\u0109adis kaj frandis \u011dis krakrompo de mia subventra rimeno! Ili donis al mi tiun brilrufan hararon, tiun fajran rigardon, tiun altfieran mienon, kiuj senprudentigis tiom da junaj azeninoj. Ne stulte straba\u0109u, kvaza\u016d mi \u015dercus. Mi malgaje konfesas, ke mi nun pli ta\u016dge similas al birdtimigilo ol al don\u0135uano: mia dekstra orelo \u0109ifone balanci\u011das super miaj mukecaj nazkavoj, la alia estas punte tinetrua; hiera\u016d mi sputis mian lastan molaron, kaj mi malrekte funkcias pro re\u016dmatismo. Sed tion ne dubu, amiko, en tiu epoko mi furoris kaj nenombris miajn amsukcesojn.<\/p>\n<p>Kun la infano surdorse, sekvate de la fidela kavaleriano en blanka turbano kaj ru\u011da burnuso, mi agrable vagadis tra la palmaro, tra la stratoj, por gajni favorojn kaj karotojn. Ni kune vizitis la amikojn de mia eta princo, kiuj min manflatis, dorlotis, e\u0109 kisis sur la fruntalo. \u201cSed kie ku\u015das la pasintjaraj ne\u011doj\u201d, kiel susuris la kolonelo karesante sian kalvan verton. Ni iafoje \u011disiris la oficiran klubon, kie la ridhumoraj le\u016dtenantoj honoris min per bongustaj petola\u0135oj. Mi devas aldoni, ke ili pli\u011duste ludis per mi ol kun mi.<\/p>\n<p>Iun tagon elektante momentan foreston de la intendanto, pacema majoro, ili en\u015dteligis min en lian tereta\u011dan oficejon kaj sidigis min \u2013 malfacile verdire \u2013 en lian propran brakse\u011don. Ili strebe aran\u011dis miajn anta\u016dajn krurojn sur lia skribotablo kaj survestis mian kranion per lia kvargalona kepo. \u015cajnas, ke mi vereme samaspektis kiel iu ajn intendanto. Amuze, \u0109u ne? Kiam la bonulo reeniris la \u0109ambron kaj min ekvidis \u0109e sia tablo, surkape portantan lian kepon, li \u015dtoni\u011dis pro surprizo kaj konsterno. Mi naive ridetis. Tuj poste li subite i\u011dis tute sova\u011da. Li uragane kaptis \u0109ion, kio trafis en liajn manojn: la paperkorbon, la marokan tabureton, unu paron da botoj \u0135use replandumitaj, unu kvinkilograman vortaregon\u2026. kiujn li malice alpafis al mia viza\u011do. Anta\u016d ol mi povis eskapi tiun torentan lavangon, mi jam ricevis la duvoluman Napoleon-kodon kaj la gipsan buston de Mar\u015dalo Bugeaud. Renversinte la tablon, la fotelon kaj du-tri eta\u011derojn superplenajn de \u015dimaj dosieroj, mi saltegis tra la malfermita fenestro, kvaza\u016d fuza\u0135o el bazuko. Mi rekte impetis al mia hejmeca azilo, kiam tondro ekskuis la atmosferon: estis fluganta skabelo, kiu frakasis la fenestran vitraron. Pri tio mi ankora\u016d rikanas.<\/p>\n<p>Alian fojon, kiam la le\u016dtenantoj kunsidis en la klub\u011dardeno por celebri la altigon de unu el ili al la kapitana rango, mi alvenis post promeno kun mia juna rajdanto, kiu elseli\u011dis kaj domeniris. Mi surloke restis, dum mia gardanto felise movi\u011dis en la direkto al la bierejo. Enblovis en la spiriton de gajulo min inviti por tosti. Delikata afabla\u0135o, kiun mi digne prikonsentis. Li plenigis sitelon je \u0109ampanvino kaj ceremonie en\u015dovis mian nazon internen. Tio estis bona, malvarmeta, tio tikletis la uvulon. La suno flamis, mi soifis, mi drinkis. Mi elsekigis la sitelon. Mi minute anhelis, kaj tuj flagris oraj steletoj el miaj okuloj. Oni ovaciis min. Mi deziris riverenci por kvitanci la noblan societon, kaj neatendite min trovis surtere sidantan. Mi restari\u011dis kaj iom stumblante komencis mazurki \u0109irka\u016d la tablo. Oni jam komplimentis min, kiam \u0109e dancfiguro alte pla\u0109a, tamen tre kompleksa, mi ne scias kiel miaj kruroj interplekti\u011dis, sed mi dervi\u015de kirli\u011dis kaj abrupte falruli\u011dis sur la gruzon. \u011custatempe Lia Kolonela Mo\u015dto aperis. Silentis la vo\u0109oj, klakis la kalkanumoj, dum mi singultadis pro \u011dojo kaj vigle baraktis por kunordigi miajn ribelajn gambojn.<\/p>\n<p>Doninte, ho Dio bonkora, vi reprenas. Kio do restos al mi, via amanta kreita\u0135o? Nur krustopecoj, dornaj herba\u0109oj kaj vergoj. \u0108u vi forgesis, ke unu el miaj praavoj kolportis vian filon al Egiptujo? Mi nete imagas la scenon, kvaza\u016d mi mem \u011din \u0109eestus: sur mia estiminda praulo rajdas Jusef en beduena burnuso, kun flavaj babu\u015doj balaantaj la varman sablon, tenante en siaj brakoj Aisa\u2019n la Dian bebon; malanta\u016de Mirjam piede la\u016diras la spurojn de mia glora parenco, kun sur siaj \u015dultroj tornistro da grio, unu kuirpoto kaj la su\u0109boteleto. Ne miru, fremdula amiko, tiamaniere de la antikvaj tempoj voja\u011das la semidaj familioj. Estas sa\u011da kutimo. Survoje al la bazaro vi certe renkontos similajn kvaropojn. Sed ni revenu al nia afero.<\/p>\n<p>El la bierejo el\u015dprucis la kavaleriano. Li min vertikale rektigis, energie elkra\u0109is eksteren kaj brute forsendis per ardaj piedbatoj sur la gluteojn. Persekutate de tiu rabia pendigindulo, mi \u015dtorme travelis la placon \u011dis mia akceptema rifu\u011dejo, kien mi komate disfalis. Mi veki\u011dis nur la postmorga\u016don. Mi denove da\u016drigis mian oficon sed neniam plu vizitis la oficiran klubon. Poste la kolonelo forlasis Colomb-B\u00e9char. Sudana negocisto min a\u0109etis kaj kondukis al Beni-Abb\u00e8s kun sia dromedara karavano. Mi preska\u016d perdis la vivon dum tiu danteska ekskurso, tiom pro la ekscesa varmo, kiu \u015dancelis bestojn kaj homojn, kiom pro pezega \u015dar\u011do el kontrabanda\u0135oj, kiu mueladis mian \u015dvelmolan lumbon. Oni lokis min inter du malfrivolaj dromedaroj. Per \u0109irka\u016dkolo oni ligis min al la anta\u016da, kiu tirane ha\u016dlis min, dum la malanta\u016da, pro senila monomanio, pasie provadis sin pa\u015dti el la haroj de mia posta\u0135o. Sufokate per la stre\u0109ita \u015dnuro, kiu draste segadis miajn vertebrojn, \u011disfele tondate per senbre\u0109a dentaro, ne povante halti e\u0109 por pisi, mi travivis hororan terurson\u011don. Mi tiele ina\u016dguris mizeran ekziston, kiun de tiam mi senespere trenas.<\/p>\n<p>Mi ne rakontos al vi, kiom da profesioj mi poste plenumis: plugisto en Beni-Abb\u00e8s, migranta komercisto en la Sa\u016dra-valo, akvoportisto en Ksabi\u2026 kiom da turmentoj mi \u0109ie eltenis: bastonadoj, malsato, skabio, sunfrapoj, tabanoj\u2026 la plej bonajn mi preferas prisilenti. Mi, kiu estis \u0109iumatene striglita, brosita, polurita, kun jasmen-floro \u0109e la brido kaj kombita vosto \u2013 vidu tiun necesejan balaileton, kiun mi nun publike montras \u2013 mi rapide velki\u011dis pro hontinda neglekto.<\/p>\n<p>Kio vi fari\u011dis, Rozkapeto ?<\/p>\n<p>Plie tre \u0109agrenas min tiuj kalumniaj kla\u0109oj, kiuj tralande kuras pri miaj mensaj kapabloj. Kiam malklera lernanto ne scias solvi matematikan problemon, la instruisto nomas lin azeno kaj kapvestas per paper\u0109apo kun du longaj konusoj. Kiam mal\u011dentila homo ne plu povas argumenti al idioto, li azenumas lin. \u0108ar li mal\u015datis la liron de Apolono, tiu \u015dtipula Re\u011do Midaso estis kronita per azenoreloj kaj lia barbiro lin perfidis. Meritite! Por kompenso, memoru, ke \u015cimson senpene bu\u0109is mil filistrojn per ununura makzelo de azeno. Oni opinias malharmonia mian blekon. Ne tia mi \u011din taksas. Unu monduman vesperon \u0109e la kolonelo mi a\u016ddis virinon, brunan kaj vastakorpan, plengor\u011de kanti plurajn melodiojn. Mi asertas al vi, amiko mia, ke \u015di teruris la tutan kvartalon, kaj ke, se mi estus ne firme piedligita al solida krado, mi panike forgalopus \u011dis Arabio. Al mi la knaboj \u0135etas \u015dtonojn, al \u015di ia kolonelo oferis florojn kaj \u0109okoladon. Mi blekas ne pro plezuro, sed iafoje, dum la plenlunaj noktoj, por amvoki pin-up-inon gracitalian kaj velurha\u016dtan, anka\u016d plejofte por prikrii al la siroko la mizeron kaj malesperon, kiuj torturas mian genton de kiam \u015dipkapitano Noa \u011din forregalis el sia arkeo. \u201cOfte kantas la bu\u015do, kiam ploras la koro\u201d, skribis via profeto Zamenhof. \u0109ar mi denaske estas pacema kaj sendefenda, tial \u0109iu disver\u015das sur min sian koleron, sian malsa\u011don, sian malicon. Dio justa, kiu dormetas sur via reakcinubo, estingu, mi petas, tiun ofendan fifamon, kiu venenas miajn siestojn.<\/p>\n<p>Promesite? Dankon.<\/p>\n<p>La lastan jaron mi servis en la franca administracio malgra\u016d tiu a\u0109a intendanto, kiun vi jam konas. Jes, mi estis oficiala kuriero. \u0108iun duan semajnon de Benis-Abb\u00e8s al la militista posteno de Timudi mi alportis leterojn, gazetojn, paka\u0135ojn rekomenditajn a\u016d ne. Mia nova estro estis kadukulo preska\u016d tiel \u015drumpinta kaj pigra kiel mi. Bela paro! Ni kune lante vojiris sub la senkompata suno, \u0109i tie gapante al timida gazelo, tie pa\u016dzante \u0109e seka gumarbo. Kial hasti? Ni estis du \u015dtatfunkciistoj. \u0108iam kore akceptis nin la soldatoj, same kiel atendatajn gastojn. Ekde la alveno li vizitis la kuirejon, el kie flirtis apetitvoka odoro de frikasa\u0135o. Miaflanke mi festenis per hordeo, pankrustoj, terpomaj \u015dela\u0135oj, e\u0109 sukerpecoj. Post beata ripozo ni ekreiris al Beni-Abb\u00e8s \u0109e karbunkola krepusko, kiu gradete nin sorbadis en sian ametistan apoteozon.<\/p>\n<p>Anta\u016d du monatoj la soldatoj translo\u011di\u011dis en Adrar. Mi nuntempe \u015dvitas profite al kruda\u0109a kampisto de Guerzim, kiu pli volonte pagas per bran\u0109o el tamariko ol per plado de sabelikoj. Aliparte la tiea klimato ne konvenas al mia senmedola ostaro. La oazo estas tro varma. Oni konfidencis al mi, ke de la bovino de la kaido oni eltiras ne lakton, sed jahurton. Tion ne ripetu. Tio sabotus miajn rilatojn kun la kaido, kiu estas ne tre sprita, kaj kiun mi bezonas por propono al pensio. Ve, \u015dajnas, ke la afero ne brulas!<\/p>\n<p>De la vivo mi nenion plu atendas, krom la tutmonda pereo, nome mia propra morto, kiu nepre balda\u016d okazos, se mi prokrastas dietsezonon en Vichy. Nur trio da \u015dakaloj povos semajnfine pikniki per mia fibroza viando, kaj per mia felo jam delonge batata oni faros bonkvalitan tamtamon, kiu tra la dunoj rulsonos dum la ramadanaj vesperoj. Amen!<\/p>\n<p>Dio \u0109iopova, indulgu vian lacan sklavon. Kompatu al lia vundita nuko, al liaj \u015diritaj hufoj, al tiu trivita hararo, kiu iam pekigis la virgulinetojn. Helpu al li sendolore en\u015dovi\u011di en vian zoologian edenon. Tie en la ombro de foliri\u0109a figarbo, inter karot\u011dardeno kaj luzernkampo, tuj apud fontano de \u0109ampanvino, li poreterne la\u016ddos vin. Nur permesu, ke fojfoje li retrovu tiun \u0109arman koketulinon, kiu tiel pla\u0109is al li en la palmaro, la tagon de la nacia festo, kaj M\u2019 saud plene \u011duos vian \u0109ielon.<\/p>\n<p>Sed filozofi ne satigas stomakon. Jen la bazaro, kie mi forskuos tiun malbenitan sakon da fabetoj. Nu, kara amiko, \u011dis morga\u016d.<\/p>\n<p>Alportu verdan skarolon!<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Jean RIBILLARD Aperis en\u00a0la nica literatura revuo, 1\/6 \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/prego-de-m-saud\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10121"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10121"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10121\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10121"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}