{"id":10122,"date":"2022-02-13T13:10:29","date_gmt":"2022-02-13T05:10:29","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10122"},"modified":"2022-02-13T13:51:26","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:26","slug":"la-puto-de-paupeleche","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-puto-de-paupeleche\/","title":{"rendered":"LA PUTO DE PAUPEL\u00c8CHE"},"content":{"rendered":"<p><strong>Raymond SCHWARTZ<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>la nica literatura revuo<\/em>\u00a02\/6, 1957. Anka\u016d en\u00a0<em>Vole\u2026 novele<\/em>, 1971, Iltis 1987<\/p>\n<p>Estis agrable, dum tiu junia posttagmezo, inertadi sur la teraso de sinjoro Rondoux. Du platanoj, plena\u011daj fortikuloj, sunombrelis super niaj kapoj tiel de\u0135orfervore, ke la granda inkvizicianto supre ne povis kontrabandi e\u0109 nur unu okulumon tra la kompakta foliaro. Siaflanke, la proksima maro, kvankam mem tro maldiligenta por konigi sian \u0109eeston per la ondobruo, tamen \u2013 \u0109ar \u011di ne sukcesis senfine reteni sian spiron \u2013 konsentis de tempo al tempo ellasi langvorajn efluvojn, saturitajn de salgusto kaj algoparfumoj, kiuj sugestis iom da fre\u015deco.<\/p>\n<p>Estis agrable sur la teraso de Sinjoro Rondoux anka\u016d \u0109ar proksimi\u011dis la horo de l\u2019 aperitivo!<\/p>\n<p>Mia gastiganta najbaro neniam apartenis al la raso de tiuj mornaj soifantoj, kiuj sub pli rigoraj \u0109ieloj \u015dteliras solaj al tristaj ver\u015dejoj. Por sinjoro Rondoux la horo de l\u2019 aperitivo estis okazo de societa manifesto, ceremonio disvolvi\u011danta la\u016d certaj ritoj, kies apogeo triumfis en la \u0109iufoja konstato, ke ekzistas harmonio kaj nedetruebla simpatio inter homoj, kiuj celkonscie sidi\u011das \u0109e la sama tablo. Tial sinjoro Rondoux bezonis \u0109iam almena\u016d unu kunoficanton, por kiu rolo mi estis la \u011dusta homo, kredu min! \u2013 Preparekzerce oni devis subteni iom da konversacio, foje serioza, foje \u015derca, nepre vigliga. Tiam, inter du frazoj, kvaza\u016d malfermante parentezon, digne-senhaste mia gastiganto malaperis en la domon, revenis kun la glasoj, sidi\u011dis, babilis, reiris kaj revenis kun karafo da akvo. Poste li alportis la botelon. Demokratan botelon, sen ia etiketo. \u011ci estis la \u201cpastiso\u201d hejme preparita kaj cetere, dum tiuj milittempoj, jam delonge ne plu trovebla en la komerco. Kiom da malfacila\u0135oj li devis venki, dum ja mankis \u0109iaspecaj konsuma\u0135oj, por havigi al si konvenan alkoholon, ne tro falsitan, por malkovri \u0109e ka\u015demaj herba\u0135istoj \u0109iujn ingrediencojn, kiuj post \u011dustda\u016dra trempi\u011do en la alkoholo donos al \u011di tiun unikan bukedon da Provencaj aromoj, super kiuj suverenos la palat-amika anizo!<\/p>\n<p>Laste li alportis la teleron kun la glacipeco. Kaj senmanke ripetis la kli\u015don: \u201cNur se glacie fre\u015da, la pastiso varmigas la koron!\u201d Tiam li sidi\u011dis, nun definitive, per kio li fermis la parentezon.<\/p>\n<p>Kaj la momento estis solena. Kia doma\u011do, ke \u011duste tiam, supre, sur la placeto anta\u016d la pre\u011dejo de Montredon, grincadis la bremsoj de haltanta tramvagono! Kaj tuj poste a\u016ddi\u011dis pa\u015dobruoj proksimi\u011dantaj. Io nekutima je tiu horo. Kiu kura\u011das interrompi la sieston de nia strato?<\/p>\n<p>\u201cJen!\u201d ekmiris sinjoro Rondoux, klini\u011dinte super la balustradon de l\u2019 teraso, \u201cjen! \u0108u ne mia amiko Paupel\u00e8che?\u201d<\/p>\n<p>\u201cPaupel\u00e8che?\u201d mi silabis kvaza\u016d e\u0125e. Ial la nomo pla\u0109is al mi.<\/p>\n<p>\u201cJes Paupel\u00e8che! Siatempe ni estis kolegoj sur la transmaraj \u015dipoj de la Linio Paquet. Anka\u016d li estis intendanto. Ni emeriti\u011dis preska\u016d samepoke. Paupel\u00e8che \u2013 li \u0109iam havis kamparanajn gustojn \u2013 a\u0109etis bieneton apud La Treille, sur la alia flanko de Marseille. Sed\u2026 li venas kun strangaj individuoj!\u201d<\/p>\n<p>Vere, estis neordinara trio. Unuavice, du pa\u015dojn anta\u016d la aliaj, mar\u015dis grizbarbeta viro, videble vivoplena. Lin sekvis kurioza paro. Viro kaj virino inter du a\u011doj, kun viza\u011doj suntanitaj, preska\u016d nigraj. Sendube idoj de seka sudo. Anka\u016d mizere vestitaj en buntaj flika\u0135oj. Ili portis, en tukliga\u0135oj, pake kneditan ver\u015dajne sian tutan hava\u0135on. Ankora\u016d iuj malfeli\u0109uloj, viktimoj pelitaj de l\u2019 milito. Pasive ili sekvadis tiun Paupel\u00e8che, la vojmontranton al kiu celo? Kiam ili haltis anta\u016d la domo, frapis min la energiaj, tamen nepre belaj trajtoj de la virino, \u015dia pe\u0109e nigra hararo, brila pro iu grasa \u015dmira\u0135o, kaj la flamo en \u015diaj grandaj okuloj. Dum Rondoux malsupreniris renkonte al sia kolego, a\u016ddi\u011dis la vo\u0109o de Paupel\u00e8che, bonvola sed komanda: \u201cMi faros viziton \u0109i tie. Ne longe. Lasu viajn paka\u0135ojn interne, sur la \u015dtuparo, kaj iru sidi\u011di iomete \u0109e la marbordo. Revenu je la sesa. Vi a\u016ddos la horon de la pre\u011dejo tie supre!\u201d\u2026<\/p>\n<p>Apena\u016d \u0109etabli\u011dinte kun la nova gasto, Rondoux tuj sciavidis: \u201cKiuj estas tiuj ciganoj, kiujn vi protektas?\u201d<\/p>\n<p>Nu, ciganoj a\u016d similaj kaldronistoj!\u201d grumbletis Paupel\u00e8che. \u201cHodia\u016d matene mi veturis al Marseille, \u0109ar mi nepre bezonas kamplaboriston. La Germanoj forprenis mian komizon, \u011duste nun dum la rikoltsezono! La tutan tagon mi ser\u0109adis \u0109e la haveno, sur la kajoj, kie ofte lacertumas okazaj portistoj, \u011dis mi trovis tiun viron, kiu bonvolis akcepti mian proponon, sub unu kondi\u0109o: ke mi dungu anka\u016d la virinon! De ok tagoj ili ne forlasis unu la alian, el kio mi konkludis, ke ili estas geedzoj poreterne! Nu, ili ne estas postulemaj. Iom da mono, ku\u015dokazon, man\u011don kaj al \u0109iu la \u0109iutagan litron da ru\u011da\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cBone,\u201d interrompis Rondoux, \u201csed kial vi ne lasis ilin en la urbo por repreni ilin, kiam vi estos sur la returnvojo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNaivulo!\u201d ekmokis Paupel\u00e8che, \u201ckamplaboristojn oni akaparas nun de \u0109iuj flankoj. Sufi\u0109os, se post mi, alia dunganto promesos al ili \u0109iutage du litrojn kaj ili glui\u011dos al li kiel tabanoj sur azenha\u016dto! Nun mi tenas iliajn paka\u0135ojn. Ili revenos.\u201d Kaj ni levis la glasojn.<\/p>\n<p>La pastiso de Rondoux ne renkontis la senmiksan aprobon de la kolego. Post kelkaj faklertaj gustumglutetoj \u0109i tiu deklaris: \u201c\u011custe dozita, jes. Enestas \u0109iuj aromoj. Sed via alkoholo estas militfu\u015da\u0135o. Sen ia ripro\u0109o al vi, Rondoux. Ne via kulpo. Kia feli\u0109o, ke lastan vintron, kiam mi bu\u0109is miajn porkojn \u2013 ka\u015de, kompreneble, \u2013 mi povis inter\u015dan\u011di iom da lardo kontra\u016d tuta pajlobotelego da a\u016dtentika alkoholo, honeste anta\u016dmilita, 50-grada. Tio fari\u011dis pastisto, ha skorzonero! kiun oni devus trinki nur surgenue! Sed kial vi ne venus iun diman\u0109on, jes, kun via amiko, por konstati, \u0109u mi mensogas? La edzino surtabligos kuniklomarina\u0135on, ke vi revivos la bonajn tempojn pasintajn!\u201d<\/p>\n<p>\u201cPaupel\u00e8che, vi estas frato!\u201d Rondoux tuj entuziasmis, \u201ckaj por ke la festo estu kompleta, mi alportos la glacion. Certe, ke glacivendisto ne pasas \u0109iutage tra via mondfora kamparo. En ta\u016dga pakprepara\u0135o\u2026\u201d li ne povis fini.<\/p>\n<p>\u201cGlacio?\u201d la okuloj de Paupel\u00e8che ekfajris malbona\u016dgure kaj vundita fiereco indignis el lia demando: \u201cGlacio? Por kion fari, bona Patrino?\u201d<\/p>\n<p>Rondoux \u2013 \u0109u konsciante pri sia misa\u0135o? \u2013 provis elturni\u011di citante la amatan sentencon: \u201cNur se glacie fre\u015da, la pastiso varmigas la koron!\u201d<\/p>\n<p>\u201cHo povrulo!\u201d Paupel\u00e8che nun mimis kompaton, \u201ckion mi devas a\u016ddi? Sed mia puto trovi\u011das dek-du metrojn en la tero kaj kaptas sian akvon el profunda\u0135o, kiun ankora\u016d neniu sukcesis atingi! Dum \u0109iu sezono, e\u0109 kiam \u0109i tie vi pisas nur \u015dviton, mia akvo estas fre\u015dega! Kaj purega! Ne kiel tiu infekta infuza\u0135o, en kiu senbride orgias baciloj kun mikroboj, kaj kiun en Marseille vi nomas akvo!\u201d<\/p>\n<p>\u201cTrafe pafite!\u201d mi provis mildigi la eksplodeman intendanton, \u201ckaj vidu, precipe pro tio ni trinkas \u0109i tie akvon nur se imunigita per konvena kvanto da pastiso! Je via sano!\u201d<\/p>\n<p>Malsupre, anta\u016d la domo, la novaj dungitoj estis akurataj. Jam de kelka tempo ili kalkansidis sur la trotuar-rando, ra\u016dkvo\u0109e muelante inter rapidaj dentoj vortmaterialon rastitan el \u0109iuj sudlandaj dialektoj, helpe de kiu ili mar\u0109andadis, tre kredeble, ampromesojn kontra\u016d fidel\u0135uroj.<\/p>\n<p>\u201cJen miaj kanibaloj!\u201d Paupel\u00e8che levi\u011dis kaj, kompreninte mian mutan demandon, da\u016drigis: \u201cLa viro estas la\u016ddire grekdevena kaj \u015di iu italino. Iliaj paperoj estas tiel makula\u0109aj, ke mi preferis ne kontroli. \u2013 Do \u011dis balda\u016da diman\u0109o! Skribu sufi\u0109e frutempe!\u201d<\/p>\n<p align=\"center\">* * *<\/p>\n<p>Nur iu arkaika sento pri dececo \u2013 kaj anka\u016d lia edzino \u2013 malhelpis mian najbaron Rondoux fari la viziton \u0109e la kolego jam la sekvantan diman\u0109on. Ni atendis du semajnojn.<\/p>\n<p>De la stacio La Treille, kie la tramo demetis nin, ni devis mar\u015di ankora\u016d unu plenan horon. Komence la\u016d \u015doseo seninteresa, sed balda\u016d poste, suprenire, tra ondantaj herboj. Ni sekvis eltretitan pa\u015dejon kaprice serpentumantan inter tufoj kaj pufoj da kreska\u0135oj tiel divers-formaj kaj divers-koloraj, ke estus festeno kaj dibo\u0109o por kiu ajn vegetarano kaj aliaj pa\u015dti\u011dantoj. Feli\u0109e, ke mia akompananto neniel ambiciis mirigi min per elmontro de nomenklatura scienco! Li simple konstatis: \u201cLa naturo estas io bela!\u201d Pri kio mi konsentis.<\/p>\n<p>La dua senchava rimarko de Rondoux estis, kiam ni alvenis \u0109e la celo, dum ankora\u016d li devi\u015dis la lastajn \u015dvitogutojn de la frunto: \u201cEspereble la pastiso de Paupel\u00e8che egalos liajn promesojn, kaj la akvo de lia puto ne beda\u016drigos, ke mi ne alportis glacion! Pri la puto mem estos pli sa\u011de ne blagi!\u201d \u2013 Tiam ni surpa\u015dis la terenon de Paupel\u00e8che. Jam la gastama bienestro venis renkonte al ni, kun etenditaj brakoj. Tuj li kondukis nin sur la korton anta\u016d la lo\u011ddomo, kie, sub la neeviteblaj platanoj, nin atendis preta tablo kun glasoj kaj botelo same funkciopretaj. Sen tempoperdo li vokis al iu nevidebla: \u201cJuliette, nun \u0109erpu la akvon!\u201d kaj komentis por ni: \u201cMi prenas \u011din \u0109iam nur lastmomente. Por ke \u011di estu tute fre\u015da! Vi vidos.\u201d<\/p>\n<p>Balda\u016d la filino, \u0109arma brunulino, venis de malanta\u016d la domo kun granda, ligna sitelo, el kiu \u015di plenigis la kru\u0109on por la aperitivo. Tuj Paupel\u00e8che miksis la trinka\u0135on, aldonante, per gestoj preska\u016d sacerdotaj, al la likvoro jam en la glasoj la necesajn kvar kvinonojn da akvo, ver\u015dante nur et-et-fluete, tiel, ke amba\u016d elementoj, la fajro, la akvo, penetris unu la alian lascivmove sub vualo de nebultavolo invade disvasti\u011danta \u011dis kiam la pastiso, nun fluida\u0135o, duonflava-dube-verda, mistere malklara, estis preta liveri sian sekreton.<\/p>\n<p>La sincera \u011dojo de Rondoux radiis el liaj okuloj. Amike frapante la \u015dultron de la kolego li \u015dmacis tutkore:<\/p>\n<p>Kara mia! Tio estas pastiso! Miajn respektojn!\u201d<\/p>\n<p>\u011ci estis bonega, kaj la akvo glacie fre\u015da, vere, pro kio ni gratulis la feli\u0109an posedanton de tia fonto kaj, \u011denerale, de bieno tiel pla\u0109e organizita. Paupel\u00e8che, videble kontenta pri niaj komplimentoj, provis modesti: \u201cJes, jes, sed \u0109ion tion mi ne atingis sen laboro. Ha, oni devas ne \u015dpari sian penadon!\u201d<\/p>\n<p>Tiam Rondoux demandis: \u201cKaj viaj ciganoj? \u0108u ili laboras?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe parolu pri tiuj birdoj! \u011cis anta\u016d tri tagoj, bone, \u0109io glitis glate. Jes, ili laboris. Ili obeis. Mi ne rajtis plendi. Sed \u0135a\u016ddon mi pagis ilian salajron. La saman vesperon amba\u016d estis plenaj kiel nuksosakoj. Ankora\u016d mi ne komprenas, de kie ili povis alsor\u0109i tiom da boteloj. Dum la tuta nokto ili bruadis, kantis, kverelis, disputadis kaj ver\u015dajne anka\u016d iom batalis. Ili lo\u011das tutapude, en tiu kabano. Nur \u0109irka\u016d la matenhoroj ili bonvolis silenti. Kiam mi levi\u011dis, la viro, unu okulon kontuzita, ka\u016dris \u0109e la pordo kaj lamentadis: \u2019Edzino for.\u2019 \u2013 Fakto estas, ke ankora\u016d \u015di ne revenis. De tiam li mutadas kaj ne volas plu labori. \u2019Ne edzino, ne laboro\u2019 li decidis. Tre \u011dene por mi. Tuj mi informi\u011dis \u0109e \u0109iuj trinkejoj de l\u2019 najbara\u0135o kaj e\u0109 raportis en la \u011dendarmejo pri \u015dia malapero. Neniu vidis \u015din. Mi ne scias, per kiuj ravega\u0135oj \u015di povis tiel subjugigi lin, sed la malfeli\u0109ulo konsumi\u011das pro \u0109agreno. Nun sufi\u0109e! Kial tedi vin per miaj zorgoj? Ni trinku \u011din fre\u015da!\u201d<\/p>\n<p>Apena\u016d la glasoj estis malplenaj, jam nia gastiganto, malgra\u016d niaj protestaj gestoj \u2013 cetere, nure proformaj \u2013 rever\u015dis receptofidele al \u0109iu unu glaskvinonon da likvoro samtempe alarmante la filinon por renovigi la akvoprovizon. Senprokraste la \u0109arma Juliette forsaltetis kun la ligna sitelo. Ankora\u016d ni ne rekaptis la fadenon de l\u2019 interrompita konversacio, kiam boranta terurkrio dis\u015diris nian silenton. De malanta\u016d la domo. Tuj Paupel\u00e8che ekstaris:<\/p>\n<p>\u201cJuliette? Kio okazas?\u201d<\/p>\n<p>Li kuris por retrovi la filinon. Ni sekvis samrapide. Alveninte malanta\u016d la domo ni vidis la junulinon kvaza\u016d\u015dtonigita. Palega, turmentata, amba\u016d manojn kro\u0109i\u011dintaj al brusto pene anhelanta. Nur la okuloj parolis. En ili koncentri\u011dis timego kaj konsterno. Paupel\u00e8che \u011dustatempe ricevis en siajn brakojn la svenantan filinon.<\/p>\n<p>\u201cJuliette! Parolu, parolu! Kio? Kio?\u201d<\/p>\n<p>Montrante al la puto, iu rondforma \u015dtonmuro, banala, kiun tegmentis kiel karnavala krono, klinside, antikva pulio kun siaj feraj brakoj, la junulino balbut-stertore provis klarigi: \u201cKiam la sitelo\u2026 tu\u015dis la akvon\u2026 io malhelpis\u2026 Tiam mi rigardis. Abomene!\u201d kaj ploregante \u015di finis: \u201cLa italino!\u201d<\/p>\n<p>Unu post la alia ni iris kaj klini\u011dis super la putorandon. Tie malsupre, dek-du metrojn profunde, se fidi al la diro de Paupel\u00e8che, apud la sitelo, kiun oni ankora\u016d ne retiris, distingi\u011dis malhela \u0109ifona\u0135o. Mi rekonis la grasan hararon de la nigra virino\u2026<\/p>\n<p>La duan aperitivon ni ne trinkis.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Raymond SCHWARTZ Aperis en\u00a0la nica literatura revuo\u00a02\/6\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-puto-de-paupeleche\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10122"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10122"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10122\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10122"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}