{"id":10123,"date":"2022-02-13T13:14:45","date_gmt":"2022-02-13T05:14:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10123"},"modified":"2022-02-13T13:51:16","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:16","slug":"la-morto-de-ingeniero-besko","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-morto-de-ingeniero-besko\/","title":{"rendered":"LA MORTO DE IN\u011cENIERO BESKO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Johan Hammond ROSBACH<\/strong><\/p>\n<p>Unue aperis en\u00a0<em>la nica literatura revuo<\/em>\u00a0n-ro 5\/6, 1960<\/p>\n<p>Aperis anka\u016d kiel \u201cMatenaj gazetoj\u201d en\u00a0<em>Verda robo<\/em>, Dansk Esperanto-Forlag, 1974<\/p>\n<p>Kontente mi legis en la gazeto la informon pri la morto de in\u011deniero Besko.<\/p>\n<p>Tuj konsterni\u011dinte, ke mi pro tiu informo povas senti kontenton, mi ekpensis pri diskuto anta\u016d multaj jaroj, kiam mi kun kelkaj aliaj studentoj dum pa\u016dzo en la studado, en brila septembra suno, diskutis la iom strangan temon, ke oni povas, e\u0109 subkonscie, ne sciante, deziri ies morton. Forte fundamentitaj en Freud kaj aliaj gigantoj, miaj kamaradoj diris, ke oni tre facile, pro nura bagatelo, povas akiri e\u0109 fortan mortigan deziron, kiun oni ne mem konas, sed kiu, je certaj kondi\u0109oj, povas fari\u011di tre dan\u011dera, efektivigante la mortigon. Tion mi kontestis, supozante, ke mi ja neniam povos deziri la morton de iu ajn. Ja ian alian malfeli\u0109on mi povis imagi justa por eventualaj malamikoj a\u016d malbonfarantoj, sed jam la penso, ke oni povus deziri ies morton, \u011disoste \u015dokis min.<\/p>\n<p>Kaj jen mi sidis kun mia gazeto, leginte pri la morto de in\u011deniero Besko. Kompreneble mi ne sentis ian funebron a\u016d e\u0109 beda\u016dron \u0109e lia forpaso, kiu okazis certe pro a\u011do kaj malforto, \u0109ar oni anoncis, ke li \u201ctrankvile dormi\u011dis\u201d \u2013 sed strange ja estis, ke lia morto por mi anka\u016d ne estis indiferenta. Mi vere estis \u0135us konstatinta ian malfunebron, ian malbeda\u016dron.<\/p>\n<p>Mi komencis pensi pri in\u011deniero Besko. \u0108u mi eble, \u0109u mi vere, senscie, portis, dum tiom da jaroj, ian deziron pri lia morto? Dum pli ol dek jaroj mi ja ne vidis lin, nek a\u016ddis lian nomon, nek pensis pri li! \u0108u jam tio, ke mi neniam pensis pri li, estis ia mortigo? Se jes, mi mortigis lin sen mia volo, kaj ver\u015dajne ne meritas pro tio punon a\u016d purgatorion.<\/p>\n<p>Vere, mi neniam \u015datis lin. Sed efektive anka\u016d tio estis preska\u016d senscie \u2013 mi almena\u016d neniam anta\u016de pensis tiun penson, ke mi ne \u015datis lin.<\/p>\n<p>Mi klare memoras lian sulkitan, flavecan, pergamenha\u016dtan viza\u011don, kiu esprimis tiom da acida malkontento. Mi ne dubis, ke li estas tre lerta fakulo, \u0109ar li evidente posedis grandan inteligenton, kaj li esprimis siajn pensojn per memkonscie bela kaj polurita lingva\u0135o. Estus vera plezuro a\u016dskulti al liaj paroloj, se nur lia amara pesimismo ne malagrabligus e\u0109 lian vo\u0109on.<\/p>\n<p>Tre malkontenta li estis la unuan fojon, kiam mi, en la koncentrejo, renkontis lin. Mi estis en la feli\u0109a stato, ke mi povis iomete helpi lin, kaj li dankis min per \u011dentila sed maldol\u0109a rideto. Mi rimarkis, ke la aliaj kaptitoj en la \u0109ambro neniel \u015datas lin, ke li rekte \u011denas ilin per siaj mokemo kaj aroganta sinteno. Efektive li iom favoris min \u2013 almena\u016d mi estis la sola persono en la \u0109ambro, kun kiu li iomete konversaciis.<\/p>\n<p>Sed anka\u016d tiuj konversacioj temis pri la plej \u0109iutagaj aferoj, kaj liaj komentarioj al \u0109io ajn estis amaraj kaj ofte arogante esprimantaj lian firman opinion, ke sole li scias \u2026<\/p>\n<p>Iun tagon mi vidis lin razi sin, kun multe da zorgemo. Tio estis vera ceremonio. Li lavis la ilojn kaj poste sekigis ilin per \u0109ifona tuketo. Eble iom naive mi demandis lin, \u0109u li vere havas specialan tukon por sekigado de razilklingoj.<\/p>\n<p>Kun sia severa aroganteco la in\u011deniero tuj atentigis min, ke tion li ja havas nur, por ke li ne difektu la ordinarajn mantukojn. Protesteme mi diris, ke oni ja povas esti tiel singarda, ke oni ne tran\u0109as la mantukojn. Tiam lia acideco kulminis, kaj li rigardis min kun mieno, kiu esprimis nuran malestimon. E\u0109 tio ne povis en tiu momento haltigi mian protestemon. Mi diris, sciante, ke mi neniam povos konvinki lin, ke almena\u016d mi neniam difektis mantukon dum sekigado de razilklingo. El sia suvereneco li tiam deklaris, ke mi razas min certe ne pli ol kvin jarojn, dum li razas sin preska\u016d de kvindek jaroj, al kio mi tuj respondis, ke mi, sukcesante jam dum kvin jaroj ne difekti mantukon, pruvis, ke tio estas ebla \u2013 kaj ke mi havas la fortan intencon \u0109iam sekigi miajn razilklingojn per ordinaraj mantukoj, kaj ke mi neniam \u2013 \u011dis mia morto \u2013 difektos mantukon tiamaniere, tiel singarda mi estos. Post tiam in\u011deniero Besko ne plu parolis al mi.<\/p>\n<p>Pripensante nun tion, mi supozas, ke mi ne vere \u015datis lin. Certe mi vere deziris forgesi lin. Kaj mi ne kura\u011das rakonti al miaj fre\u016ddanaj kamaradoj tion, kion mi \u0135us rakontis al vi \u2013 a\u016d ili certe diros, ke mi vere deziris la morton de in\u011deniero Besko.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Johan Hammond ROSBACH Unue aperis en\u00a0la nica literat\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-morto-de-ingeniero-besko\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10123"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10123"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10123\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10123"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}