{"id":10124,"date":"2022-02-13T13:42:06","date_gmt":"2022-02-13T05:42:06","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10124"},"modified":"2022-02-13T13:51:21","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:21","slug":"la-patrino-kaj-la-filino","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-patrino-kaj-la-filino\/","title":{"rendered":"LA PATRINO KAJ LA FILINO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Lena KARPUNINA<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>La bato<\/em>, FEL 2000, Dua eldono Impeto 2006<\/p>\n<p>\u201cKrepuski\u011das\u2026 mi iru pli proksimen al la hejmo\u2026 Tien, kie oni faris grandegan fosa\u0135on\u2026 Tie ni ankora\u016d povas ludi anta\u016d ol tute malheli\u011dos,\u201d Sveta ekstaris de la herbejo kaj ordigis sian kurtan sonorilforman jupon, \u201c\u0108u vi kuniros, Irinka? Venu! Alie vi ne a\u016ddos, kiam la patrino vin hejmen vokos\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cMomenton\u2026 Mi nur ser\u0109os miajn sandalojn\u2026 Ien \u0109i mi ilin metis\u2026\u201d respondis al la amikino la nudpieda Irinka. \u015ci eksaltis de sia loko kaj komencis ser\u0109i siajn eluzitajn \u015duojn sub \u0109iu arbusto sur la herbejo. La knabinoj lo\u011dis sur la alia flanko de la strato, \u0109i tie ili estis nur \u201cgastoj\u201d.<\/p>\n<p>Kiam Irinka, tenante per la dekstra mano je la rimenetoj la sandalojn, alkuris al la a\u016dtovojo, la longkrura Sveta jam malaperadis en la strateton aliflanke de la vojo. Sen turni sin, \u015di alvoke svingis al Irinka per la mano.<\/p>\n<p>\u201cSveta, atendu, mi jam venas!\u201d ekkriis Irinka kaj, ne rigardante flanken \u2013 \u0109u ne eble alproksimi\u011das iu a\u016dto \u2013 transsaltis la irigacian kanaleton, kiu apartigis la trotuaron de la a\u016dtovojo. Si a\u016ddis maldekstre de si bruan kraketadon de alproksimi\u011danta mopedo, tamen \u015di ne forturnis la rigardon de la figuro de la amikino kaj flanke pensis, ke \u015di ankora\u016d sukcesos preterkuri \u2013 la veturilo estas ver\u015dajne ankora\u016d malproksime. La mopedoj havas ja tiom la\u016dtajn motorojn! La knabino eka\u016ddis, ke la krakado kvaza\u016d serpentas, movi\u011das dekstren-maldekstren: la stiranto evidente provis \u0109irka\u016dveturi la subite aperintan movi\u011dantan obstaklon.<\/p>\n<p>\u201cEstus bone reveni kaj atendi \u011dis \u011di preterveturos\u2026\u201d trafulmis la penso \u0109e Irinka, \u201cNe\u2026 Tro malfrue\u2026 Mi jam estas meze de la vojo\u2026 \u0108u anta\u016den, \u0109u malanta\u016den: la distanco estas la sama\u2026\u201d<\/p>\n<p>En tiu \u0109i momento \u015di sentis fortan baton: la krakanta monstro faligis kaj surveturis \u015din. Tramu\u011dinte super la kapo de Irinka, la mopedo senbremse veturis plu, kaj \u011dia surdiga kraketado rapide malproksimi\u011dis dekstren. Kelkajn sekundojn la knabino ku\u015dis sternita sur la asfalto kaj ne estis certa, \u0109u \u015di ankora\u016d vivas. Kaj se jes \u2013 \u0109u \u015di povas memstare levi\u011di sur la piedojn? En la kapo ankora\u016d sonis la motora bruado, kiu iom post iom anstata\u016di\u011dis per tremanta silento.<\/p>\n<p>Ne levi\u011di, nur da\u016dre tiel ku\u015di kun fermitaj okuloj kaj ekdormi, ekdormi\u2026 Sed la timiga penso, ke \u015din povus ankora\u016dfoje surveturi iu a\u016dto, se \u015di plu tiel ku\u015dos sur la a\u016dto\u015doseo, helpis al Irinka ekstari sur la tremantajn gambojn, kolekti de la vojo la \u015duojn, forbatitajn el la mano, kaj superante la doloron, kun peno movi\u011di anta\u016den. Ploretante, la knabino eniris la strateton, en kiun anta\u016d kelkaj sekundoj malaperis \u015dia amikino. \u0108i tie \u015di haltis kaj kun plor\u011demoj pririgardis sin: la mopedo traveturis \u015diajn gambojn kaj brakojn, lasinte sur la delikata ha\u016dto profundan sangan ornama\u0135on de pne\u016dmatika profilo. \u015cia verda sarafano, kudrita de la patrino, estis dis\u015dirita. La kapo restis netu\u015dita. Ial Irinka ne povis \u011dis la fino rektigi la krurojn, do \u015di tiel, sur la duonkurbaj gamboj alproksimi\u011dis al la konstrufosa\u0135o. De la nerva kaj dolora \u015doko \u015di ankora\u016d tremis per la tuta korpo.<\/p>\n<p>Sur la amasoj de sablo kaj tero \u0109irka\u016d la fosa\u0135o saltis kaj ludis infanoj. Iuj gaje ruli\u011dis la\u016d la mola dis\u015duti\u011danta tero malsupren en la fosa\u0135on, aliaj ludis supre, sinkante en la agrablaj sablaj montetoj, triaj grimpis tien-reen, kaj \u0109iuj la\u016dte ridis kaj kriis en gaja ekscito. Irinka sidi\u011dis sur la molan teron kaj, ne \u0109esante ploreti, vokis per strange tremanta vo\u0109o:<\/p>\n<p>\u201cSveta! Sveta! Venu \u0109i tien\u2026\u201d<\/p>\n<p>Sveta turnis sin kun rideto kaj ekkriis al Irinka: \u201cVenu rapide al mi!\u201d<\/p>\n<p>\u201cSveta, min surveturis mopedo\u2026\u201d<\/p>\n<p>Nun la amikino rimarkis la konvulsie kuntiri\u011dintan pozon de Irinka kaj saltante la\u016d la \u015duti\u011danta tero alproksimi\u011dis al \u015di:<\/p>\n<p>\u201cVi ja ploras\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cMin surveturis mopedo\u2026\u201d<\/p>\n<p>Sveta, kiu estis tri jarojn pli a\u011da ol Irinka kaj jam havis dektri jarojn, prudente konstatis:<\/p>\n<p>\u201cJe-es\u2026 Ludi hodia\u016d vi ne plu povas\u2026 Iru hejmen, montru tion al via patrino\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cA1 la patrino?! \u0108u vi frenezas?\u201d la dolore tordita viza\u011do de Irinka esprimis timon, \u201c\u015ci ja batos min!!\u201d<\/p>\n<p>\u201cBatos? Pro kio?\u201d<\/p>\n<p>Provante subpremi la singultojn, Irinka klarigis:<\/p>\n<p>\u201cPro tio, ke mi ne rigardis, \u0109u sur la strato estas a\u016dtoj a\u016d ne, anta\u016d ol \u011din transkuri! Oni ja \u0109iam devas unue rigardi\u2026 maldekstren, poste dekstren\u2026 Do, mi mem kulpas\u2026 Kaj nun mi bezonas nerimarkite en\u015dteli\u011di en la hejmon kaj \u2013 en la liton\u2026 Kaj sub la kovrilo la patrino ne rimarkos, ke mi havas vundojn\u2026 Iru ni, mi provos forlavi la sangon\u2026\u201d<\/p>\n<p>La amikinoj aliris la akvokranon, kaj Irinka singarde kaj delikate lavis la polvkovritajn senvundajn partojn de siaj gamboj kaj brakoj. Lavi la vundojn \u015di ne sukcesis: pro la doloro \u015di e\u0109 ne povis ilin tu\u015di. Malrapide, ne farante bruskajn movojn, Irinka lavis la piedojn kaj surmetis finfine la sandalojn.<\/p>\n<p>La strateton, kien rigardis la pordoj de \u0109iuj kortoj, apartigis de la elfosa\u0135o griza betona barilo, kiu meze havis la trairejan truon. La knabinoj sin ka\u015dis malanta\u016d la barilo kaj decidis, ke Sveta deflankigos parole la atenton de la patrino de Irinka, kiam tiu venos al la akvokrano. En tiu momento Irinka ka\u015de eniros la domon malanta\u016d la dorso de la patrino, ne altirante al si \u015dian atenton. Tiel ili faris. Sveta devis veni de la dekstra flanko al la krano, Irinka ka\u015di\u011dis maldekstre de \u011di, en la ni\u0109o de la najbara domo.<\/p>\n<p>Post iom da tempo la patrino de Irinka efektive venis al la krano kun kaseroloj kaj pato kaj komencis purigi ilin per sablo kaj akvo. Sveta ekaperis el la bariltruo kaj kun afabla rideto alproksimi\u011dis al \u015di:<\/p>\n<p>\u201cBonan vesperon, onklino Valja!\u201d<\/p>\n<p>La virino rekti\u011dis, vi\u015dis per anta\u016dtuko la malsekajn manojn kaj afable respondis:<\/p>\n<p>\u201cSaluton, Svetjo, saluton! Kiel vi fartas? \u0108u via patrino estas hejme? Kion \u015di faras?\u201d<\/p>\n<p>\u015cajne \u015di \u015datis iom paroli kaj samtempe ripozigi sian spinon. La patrino de Irinka \u015datis Svetan kaj parolis kun \u015di kiel kun plenkreskulino, tute alie, ol \u015di parolis kun Irinka.<\/p>\n<p>La konversacio bone fluis, do Irinka atendis, \u011dis la patrino preska\u016d tute turnis sin al Sveta, kaj rapide lamis en sian korton. La patrino turnis sin nur tiam, kiam \u015di a\u016ddis la klakfermon de la pordo malanta\u016d si.<\/p>\n<p>\u201cTio estis Irinka, \u015di eniris la hejmon,\u201d klarigis Sveta kun la plej afabla rideto, je kiu \u015di estis kapabla.<\/p>\n<p>\u201cTiom frue hodia\u016d? Kaj memvole\u2026 Kutime oni per bastono \u015din ne povas hejmenigi\u2026 A\u016d \u0109u vi kverelis unu kun la alia?\u201d \u201cNi? Kiel vi povas tiel pensi, onklino Valja?! Ni neniam interkverelas!\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, tion mi kredas. Vi ja estas tiel sa\u011da, tiel obeema kaj preska\u016d plenkreska \u2013 vi jam \u0109ion komprenas\u2026 Ne kiel mia Irinka. Feli\u0109a estas via patrino\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cAnka\u016d mi devas iri hejmen\u2026 \u011cis revido, onklino Valja!\u201d Sveta abrupte turni\u011dis, svingante la jupon, kaj iris for.<\/p>\n<p>\u201c\u011cis revido, Svetjo, salutu vian patrinon de mi\u2026 \u015ci vizitu nin, kiam \u015di havos tempon\u2026\u201d<\/p>\n<p>La virino denove klini\u011dis super la kaseroloj. Poste \u015di kolektis la purajn potojn kaj eniris la hejmon. Irinka estis nek en la korto, nek en la prilumita kuirejo. La patrino renversis la potojn sur la breto, por ke ili seki\u011du, kaj la\u016dte demandis:<\/p>\n<p>\u201cIrinka! Kie vi estas? Venu vesperman\u011di!\u201d<\/p>\n<p>El la najbara malluma \u0109ambro, kie staris dupersona fera lito, a\u016ddi\u011dis strange febla vo\u0109o de la filino:<\/p>\n<p>\u201cMi ne volas vesperman\u011di, panjo. Mi estas laca kaj volas dormi\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cDormi? Tiel frue? Estas ja e\u0109 ne la na\u016da\u2026\u201d<\/p>\n<p>La patrino, starante sur la sojlo inter la du \u0109ambroj, \u015daltis la lumon en la malhela \u0109ambro. La filino ku\u015dis en la lito, \u011dis la mentono envolvita en la malpezan someran kovrilon. \u015ci iom stre\u0109ite rigardis la patrinon. Oni vidis e\u0109 ne peceton de \u015dia fingro \u2013 nur la kapon kaj la grandajn maltrankvilajn okulojn.<\/p>\n<p>\u201cKaj kio? Mi volas dormi, mi estas laca.\u201d<\/p>\n<p>Irinka ku\u015dis tre malkomforte: \u015di timis, ke la sango de la vundoj malpurigos la helan kovrilon, pro tio \u015di iom levis la kovrilon per la manoj super la korpo, tiel, ke la \u015dtofo ne tu\u015du la vundojn. Anka\u016d la litotukon \u015di ne rajtis malpurigi. \u015cajne, la sango jam iom seki\u011dis, sed \u0109u sufi\u0109e por ne makuli? La knabino deziregis, ke la patrino finfine foriru! Tiam \u015di povus pli komforte kaj malstre\u0109ite ku\u015di.<\/p>\n<p>La virino jam volis mal\u015dalti la lumon kaj reiri al la kuirejo, sed io nekutima en la konduto kaj la pozo de la filino retenis \u015din:<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi frostas? Kial vi surmetis la kovrilon dum tia varmo?\u201d Ne forprenante la rigardon de la filino, la patrino proksimi\u011dis al la lito.<\/p>\n<p>\u201cJes, mi frostetas, \u0109ar mi \u0135us lavis min en malvarma akvo\u2026\u201d La patrino kun miro observis la filinon:<\/p>\n<p>\u201cEble vi malsani\u011dis?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe, ne\u2026 Mi simple laci\u011dis kaj volas dormi,\u201d la timo anta\u016d la kolero de la patrino tiom kreskis, ke por momento Irinka forgesis la brulantan doloron en la vundoj. La grandaj okuloj de la patrino pripenseme kaj skrupule ekzamenis la filinon. Al tiu \u015dajnis, ke tiuj \u0109i okuloj cindrigas \u015din. Kelkajn sekundojn, terure longajn por la filino, ili silente rigardis unu la alian. Ili malsimilis \u2013 la patrino kaj la filino \u2013 kaj nur la koloro de iliaj okuloj estis precize la sama, nukse bruna.<\/p>\n<p>\u201cStrange, ke vi ekku\u015dis\u2026 \u0108u eble tamen io okazis? Se jes rakontu al mi,\u201d diris malrapide la patrino, kvaza\u016d hipnotigante la filinon per penetra rigardo.<\/p>\n<p>Irinka ankora\u016d pli kunpremi\u011dis sub la kovrilo kaj kapneis: \u201cMi ne povas\u2026 Se mi rakontos \u2013 vi batos min\u2026\u201d<\/p>\n<p>Kun \u015dajna trankvileco la patrino certigis: \u201cMi ne batos. Rakontu. Mi ne batos vin.\u201d<\/p>\n<p>La filino ne kredis al la patrino: tiu batis \u015din pro \u0109iu ajn bagatelo, kun kaj sen preteksto. Kaj \u0109i tie \u2013 j-e-n kia preteksto! \u015ci ne nur batos, sed eble e\u0109 mortigos Irinka\u2019n!<\/p>\n<p>La knabino ekmemoris, kiel iun tagon ili ne trafis unu la alian en la lernejo. Tiam matene la patrino estis dirinta:<\/p>\n<p>\u201cPost la lecionoj atendu min en la lernejo. Mi venos, kaj ni kune iros hejmen.\u201d<\/p>\n<p>Kie ili renkonti\u011du \u2013 tion la patrino ne precizigis. En la lernejo estis festo, tumulto de gepatroj kaj lernantoj. Iom da tempo Irinka interpu\u015di\u011dis kun la aliaj lernantoj en la vestibla homamaso kaj poste ser\u0109is la patrinon en la lerneja korto. Ne trovinte \u015din, Irinka konkludis, ke anka\u016d la patrino ne sukcesis trovi \u015din en tiu \u0109i \u0125aoso kaj ver\u015dajne foriris. Irinka hejmeniris, estis dekkvinminuta piedmar\u015dado. Sed la knabino trovis fermitan dompordon \u2013 la patrino ankora\u016d ne venis. Tio signifis, ke Irinka devintus ne foriri, sed atendi kaj plu ser\u0109i la patrinon. Sed \u0109u reiri tien? Kun malbona konscienco Irinka atendis la patrinon en la korto: eniri la hejmon \u015di ne povis, \u0109ar \u015di ne havis la \u015dlosilon. Estis suna vintra tago. Irinka surhavis bluan manteleton kaj sian \u015datatan blankan \u0109apon kun originalaj vangoprotektiloj, kiujn oni nodis sub la mentono.<\/p>\n<p>Kaj jen la pordo malfermi\u011dis per forta nervoza pu\u015do, kaj en la korton rapide eniris la patrino. Vidante la filinon, \u015di ekkriis: \u201cO-o!! Kial vi ne \u011disatendis min? Kiel vi min ektimigis!!\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi ne trovis vin\u2026 Tie estis tro multaj homoj\u2026\u201d Irinka provis senkulpigi sin.<\/p>\n<p>\u201cVi devas fari tion, kion oni diras al vi! Mi diris: atendu! Kaj vi foriris\u2026\u201d<\/p>\n<p>La patrino mal\u015dlosis la lo\u011dejan pordon kaj tuj, post kiam Irinka eniris la hejmon, ekatakis \u015din per siaj pugnoj. Irinka komence provis ne plori \u2013 \u015di ja konsciis pri sia kulpo. Sed kiam la patrino en senbrida furiozo kaptis la filinon \u0109e la kapo kaj levis \u015din je la haroj, sur kiuj ankora\u016d estis la \u0109apo, Irinka komencis krii kaj ploregi. Tiun \u0109i terura\u0135on \u015di neniam forgesos: la viza\u011do de la patrino estis timiga, misformita pro kolero. A\u016ddante la la\u016dtajn plor\u011demojn de la filino, la patrino lasis \u015din kaj severe diris:<\/p>\n<p>\u201cSilentu! Se vi ploros \u2013 mi ankora\u016d donos al vi\u2026\u201d Sufokante la \u015din dis\u015dirantajn ploregojn kaj glutante la larmojn, Irinka komencis senvesti\u011di. Kiam \u015di demetis la \u0109apon, en \u011di restis multaj malhelblondaj haroj. De tiu tago Irinka ne plu \u015datis surmeti la \u0109apon.<\/p>\n<p>Kiam la patrino trankvili\u011dis, \u015di klarigis, ke \u015di ege timis pro Irinka, timis, ke iuj malbonaj viroj \u015dtelis \u015din. Okazas de tempo al tempo, ke infanoj malaperas, aparte malgrandaj knabinoj. La patrino preska\u016d perdis la kapon pro timo. \u015ci ja havas neniun krom Irinka. Nu, bone, tion Irinka kredis, sed \u0109u necesas tiri homon je la haroj? La batoj plene sufi\u0109us\u2026<\/p>\n<p>Kaj nun, \u0109u Irinka povas kredi, ke la patrino ne batos \u015din? En la nuna kazo \u015dia kulpo estas multe pli granda ol tiam. Do, \u015di e\u0109 ne povas imagi, kion la patrino faros, se Irinka rakontos, ke \u015di pro propra stulteco kaj neglektemo \u2013 trafis sub la radojn de mopedo. Ne! Tiel stulta Irinka ne estas. Pro tiu \u0109i kulpo la patrino nepre batos \u015din! Do, prefere silenti, nenion diri. Kaj Irinka malrapide, sed firme ripetis:<\/p>\n<p>\u201cVi batos\u2026 vi batos min, mi scias\u2026\u201d<\/p>\n<p>Scivoleme rigardante la filinon, la patrino subite kaj forte ektiris al si la kovrilon. Irinka ne sukcesis reteni \u011din \u2013 la \u015dtofo elglitis el \u015diaj fingroj kaj malka\u015dis tutan \u015dian korpon. La filino fermis la okulojn kaj protekte \u015dirmis la kapon per la brakoj, atendante la unuajn batojn: la patrino kutime batis je la kapo. Sed sekvis nek batoj nek insultoj, kaj Irinka kura\u011dis malfermi la okulojn. La patrino, atendinta ver\u015dajne iun petola\u0135on, preska\u016d \u015dercon, tiun \u0109i fojon kondutis tre kurioze. La filino ne povis de\u0109ifri \u015dian viza\u011desprimon: \u011di montris nek koleron, nek timon a\u016d miron\u2026 \u011ci i\u011dis strange senemocia, iel indiferenta, kvaza\u016d la patrino penis ion kompreni, kvaza\u016d \u015di stre\u0109e ion pripensis\u2026 Tiun \u0109i esprimon Irinka ankora\u016d neniam vidis sur la viza\u011do de la patrino, \u015di ne povis \u011din interpreti kaj ne sciis, kio okazos nun. \u0108u \u015di provu forkuri?<\/p>\n<p>Per strange trankvila tono la patrino diris: \u201cEkstaru. Ni iru en la malsanulejon\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cKien?!\u201d<\/p>\n<p>\u201cNi iru en la tra\u016dmatologian centron sur Kujbi\u015dev-avenuo\u2026 Rapide ekstaru kaj demetu tiun \u0109i malpuran kaj \u015diritan sarafanon\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi vere ne batos min?!\u201d<\/p>\n<p>Irinka ankora\u016d ku\u015dis timeme kaj stre\u0109ite en la plej malproksima litangulo, atendante eventualan pugn-atakon.<\/p>\n<p>\u201cNe,\u201d la patrino forturnis sin de Irinka, demetis sian hejman robon kaj surmetis pli konvenan vesta\u0135on.<\/p>\n<p>Nur nun Irinka ekkredis, ke \u015di ne estos batata, \u015di malstre\u0109i\u011dis kaj movi\u011dis sur la lito. Ekstarinte, anka\u016d \u015di provis alivesti\u011di.<\/p>\n<p>\u201cMi ne povas demeti la sarafanon \u2013 la dekstra kubuto ne fleksi\u011das\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cMomenton, mi helpos al vi\u2026 Ne, ne eblas\u2026 Eble via brako estas rompita? La kuracisto rigardos\u2026 Bone, restu en la sarafano.\u201d<\/p>\n<p>La urbon kovris krepusko. Por atingi la tra\u016dmatologian centron, la patrino kun Irinka la\u016diris sian straton \u011dis la kruci\u011do kun Lenin-avenuo, poste ili iris la\u016d la centra platana aleo \u011dis la opera teatro. Tie ili turnis sin dekstren en Kujbi\u015dev-straton. La sukurejo funkciis tage kaj nokte.<\/p>\n<p>Survoje ili silentis. La patrino nenion demandis, \u015di estis ankora\u016d en \u015doko. Kaj ne nur pro la vundoj de Irinka. La unuan fojon \u015di kun surprizo rimarkis, kiel forte timas \u015din la filino. Tio estis malagrabla. \u015ci, ja, opiniis, ke la infanoj devas timi la gepatrojn, sed ne tiom. Kaj nun \u015di e\u0109 ne kura\u011dis paroli kun la filino, ne volis \u015din ankora\u016d pli timigi. Subite Irinka mem diris:<\/p>\n<p>\u201cLa mopedo renversis kaj surveturis min, kiam mi transkuris la vojon\u2026\u201d<\/p>\n<p>Mute, tenante unu la alian \u0109e la mano, ili venis al la tra\u016dmatologiejo. Malgranda, vigla maljunulo kun tute blanka barbo kaj kun alta amuza \u0109apo gaje diris, kiam li vidis Irinka\u2019n:<\/p>\n<p>\u201cOho! Kiu vin tiel prilaboris?!\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u015ci koliziis kun mopedo\u2026 Helpu, sinjoro kuracisto\u2026\u201d diris la patrino.<\/p>\n<p>La kuracisto esploris la vundojn kaj ne trovis rompojn de ostoj, li nur \u015dmiris kaj banda\u011dis \u015diajn gambojn, la aliaj vundoj mem seki\u011du kaj resani\u011du.<\/p>\n<p>\u201c\u0108i-foje vi estis bon\u015danca. Sed atentu \u2013 neniam plu transkuru la straton sen anta\u016de kontroli, \u0109u alproksimi\u011das a\u016dto. \u0108iutage oni alportas al ni infanojn, kiuj post akcidentoj restas handikapitaj a\u016d e\u0109 mortas\u2026 Tio estu por vi leciono,\u201d diris la kuracisto adia\u016de.<\/p>\n<p>En la varma somera nokto la patrino kaj la filino iris hejmen. \u0108irka\u016d ili bolis la kutima nokta vivo de la granda suda urbo kun \u011diaj karakterizaj bruoj de la trafikiloj, la\u016dtaj paroloj kaj rido de la homoj, muziko el la restoracioj. Ili amba\u016d estis nun feli\u0109aj. La patrino iris malrapide, egaligante siajn pa\u015dojn kun la malgrandaj pa\u015doj de Irinka, \u015di tenis la filinon \u0109e la mano kaj parolis malla\u016dtvo\u0109e, kaj \u015di konstante atentis, ke Irinka ne falu, ne faru bruskajn movojn. La knabino ne memoris, kiam krome \u015di ricevis tiom da atento. Kaj ne gravas, ke la vundoj doloras: kiam la patrino vin amas, vi povas \u0109ion elteni\u2026<\/p>\n<p>Irinka amis la patrinon. Kaj same granda, kiel la amo, estis \u015dia timo anta\u016d la patrino. La knabino ne fidis al \u015di, \u0109ar \u015di spertis, ke sinceraj rakontoj timigas la patrinon kaj povas ka\u016dzi punon por Irinka. Kaj se la patrino havis malbonan humoron a\u016d estis laca, tiam e\u0109 senkulpa peto pri dudek kopekoj por glacia\u0135o a\u016d pri permeso iri en la kinejon povis provoki krudajn insultojn, e\u0109 baton. Tial Irinka \u0109iam atente observis la viza\u011don de la patrino anta\u016d ol ion komuniki al \u015di. Necesis eviti diri la veron, sed anka\u016d ne mensogi. Do, ofte Irinka simple silentis. Kaj kiel la patrinon \u015di ju\u011dis anka\u016d la aliajn plenkreskulojn: ili ja tute ne kapablas kompreni \u011dojojn kaj afliktojn de infanoj, sed da\u016dre okupi\u011das nur pri la propraj, por infanoj ne interesaj problemoj.<\/p>\n<p>Irinka pardonis al la patrino, vidante, ke \u015di estas malfeli\u0109a. Kaj apude estis ja neniu alia, sur kiun la patrino povus elver\u015di sian malkontenton, nur Ka\u015dtanka, la hundo, kaj Vaska, la kato, kiuj estis pli rapidaj ol Irinka kaj \u0109iam sukcesis \u011dustatempe fu\u011di kaj eviti la piedbaton. Eble Irinka pardonis la patrinon, \u0109ar \u015di mem, kontraste, estis tre feli\u0109a. Malgra\u016d, ke la patrino batis \u015din, malgra\u016d ilia mizera vivo kaj konstanta manko de mono, sento de feli\u0109o plenigis Irinka\u2019n. \u015ci \u015datis lernadon, havis multajn amikojn, entuziasmi\u011dis pri diversaj ludoj kaj sporto. Kaj kiam \u015di simple iris tra la stratoj kaj rigardis arbojn, domojn, preterpasantojn, tiu \u0109i sento de feli\u0109o plirapidigis \u015dian korbatadon kaj metis rideton sur \u015dian viza\u011don.<\/p>\n<p>La patrino kaj la filino vivis duope. Irinka ne havis patron. Almena\u016d nun ne. Iam li ekzistis, sed tio estis anta\u016dlonge. Poste li malaperis. Kien, tion Irinka ne scias. \u011cis nun restas enigmo por \u015di, kien li malaperis. La patrino certe scias, sed Irinka ne kura\u011das \u015din demandi. \u015ci anta\u016dsentas, ke estus malagrable por la patrino, kaj la veron \u015di \u0109iuokaze ne dirus. Unue, \u0109ar \u015di ne \u015datas, kiam oni \u015din pridemandas, kaj due \u2013 \u0109ar \u015di opinias Irinka\u2019n etulino, ne povanta kompreni. La patrino ver\u015dajne kredas, ke Irinka forgesis la patron. Sed Irinka ja nebulece memoras lin. \u015ci ne povas imagi lian viza\u011don, sed \u015di bone memoras liajn figuron kaj vo\u0109on. Lastfoje \u015di vidis lin, kiam \u015di komencis viziti la lernejon.<\/p>\n<p>Tiun sunan a\u016dtunan tagon Irinka bone memoras. En gaja humoro \u015di revenis hejmen de la lernejo. Sur la strato, anta\u016d ol turni\u011di en la strateton, kie estas ilia pordo, \u015di ekvidis amason da a\u0135oj \u2013 \u0109efe vesta\u0135ojn, sed anka\u016d la telerojn, kaserolojn, \u0135etitajn rekte sur la asfalton. Komence Irinka ne tre atentis tion, malgra\u016d ke \u015din, same kiel la aliajn pasantojn, mirigis, ke iu \u0135etis purajn a\u0135ojn sur la polvan straton. \u015ci volis preterpasi \u0109ion kaj iri en la domon, sed subite \u015di rimarkis sian patrinon kaj komprenis, ke tiuj a\u0135oj estas iliaj. \u015cia koro dolore kunpremi\u011dis, la timo pro la patrino kaptis la knabinon. \u015ci vidis, ke la patrino \u0135us ploris: \u015di havis \u015dvelintajn ru\u011dajn palpebrojn kaj lipojn kaj humiligitan viza\u011desprimon. La scivolemaj rigardoj de la pasantoj hontigis \u015din. \u015ci jam delonge rimarkis la filinon kaj per vo\u0109o, obtuza pro plorado, diris:<\/p>\n<p>\u201cMi atendas vin. Bonvolu gardi la aferojn, mi iros al la najbaroj por pruntepreni toporon\u2026\u201d<\/p>\n<p>Irinka restis apud iliaj a\u0135oj en sia bela blua jupeto kaj blanka bluzo. \u015ci a\u016ddis la babiladon de la gapanta publiko:<\/p>\n<p>\u201cKio okazis \u0109i tie?\u201d<\/p>\n<p>\u201cLa policistoj venis kun la ekzekuciisto\u2026 Elpelis la familion el la domo\u2026 Ili ne rajtas \u0109i tie lo\u011di\u2026 Onidire, la domo estis kontra\u016dle\u011de vendita al ili\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cDe kiu?\u201d<\/p>\n<p>\u201cDe la anta\u016daj posedantoj\u2026 La \u015dtato alproprigis al si la doma\u0109on\u2026\u201d<\/p>\n<p>Venis la patrino, la homoj eksilentis.<\/p>\n<p>\u201cPrenu tiom da a\u0135oj, kiom vi povas, kaj venu kun mi,\u201d diris la patrino. En la manoj \u015di havis grandan hakilon. La dompordo estis sigelita de la polico. Krom la algluita ju\u011deja papero pendis sur \u011di granda fera seruro. Irinka ne komprenis, pro kio la patrino bezonas la hakilon, kaj naive demandis:<\/p>\n<p>\u201cKie ni nun lo\u011dos? Ni ja ne povas eniri nian hejmon\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cNi da\u016dre lo\u011dos \u0109i tie. Kie krome? Mi nun forbatos per la toporo la seruron, kaj ni denove povos eniri\u2026\u201d kaj per bato de la hakilo \u015di detruis la seruron. La pordo malfermi\u011dis. Ili reportis siajn a\u0135ojn de la strato en la hejmon kaj la patrino tuj komencis reordigi \u0109ion.<\/p>\n<p>Semajnfine venis hejmen la patro: li laboris ie en la montaro kaj nur malofte vizitis la familion. Vespere Irinka ku\u015dis en la lito sendorme. La gepatroj sidis en la prilumita kuirejo. La pordo inter la kuirejo kaj la dorm\u0109ambro estis malfermita, kaj Irinka a\u016ddis la gepatrojn paroli. La patro demandis:<\/p>\n<p>\u201c\u0108u \u015di dormas?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJam delonge,\u201d respondis la patrino kaj post pa\u016dzo aldonis:<\/p>\n<p>\u201cLa policistoj certe revenos kaj denove \u0135etos nin surstraten kaj sigelos la lo\u011dejon\u2026 Jam plurfoje ili tion faris, laste \u0135us anta\u016d la reveno de Irinka el la lernejo \u2013 mi e\u0109 ne havis tempon por ka\u015di tion anta\u016d \u015di. Kompreneble, \u015di estas malgranda kaj nenion komprenas, sed kiu donis la rajton al la policistoj timigi mian infanon?.. En malfeli\u0109a horo ni a\u0109etis tiun \u0109i kabanon\u2026\u201d<\/p>\n<p>Irinka a\u016ddis la plorsingultojn, kaj tuj anka\u016d \u015diaj okuloj pleni\u011dis per larmoj. Irinka ne eltenis, kiam la patrino ploris. Sed \u015di volis a\u016ddi plu kaj pro tio subpremis la larmojn. La patro respondis:<\/p>\n<p>\u201cMi jam sendis rekomenditan leteron al la Supera Ju\u011dejo en Moskvo. A1 la Supera Prokuroro\u2026 Ni atendu la decidon. Kaj se ili da\u016dre malpermesos al ni lo\u011di \u0109i tie, tiam mi postulos, ke oni lasu nin elmigri en Amerikon! Ni ne povas lo\u011di surstrate! Ni ne volas vivi en \u015dtato, kiu \u0135etas nin surstraten!!\u201d<\/p>\n<p>\u201cPli malla\u016dte! Se vi tiel parolados \u2013 oni malliberigos vin!\u201d flustris la patrino.<\/p>\n<p>\u201cPro kio? Pro tio, ke mi ne volas lo\u011di surstrate? \u0108u la rajto je lo\u011dejo ne estas garantiata de la Konstitucio? Mi postulas nenion kontra\u016dle\u011dan! Ni amba\u016d laboras, \u0109u ni ne havas rajton havi tegmenton super la kapo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cO-o, ne kriu tiel: vi vekos la infanon!\u201d<\/p>\n<p>Post iom da silento la patro diris pli trankvile, sed rezolute:<\/p>\n<p>\u201cPost du semajnoj, \u0109e la datreveno de la Oktobra Revolucio, okazos granda festo en Frunze-stadiono. Oni atendas delegacion el Moskvo kun Bre\u0135nev. La a\u016dto kun la unua sekretario faros kelkajn rondojn anta\u016d la tribunoj kun la popolo. Mi iros tien, kaj kiam lia a\u016dto estos proksime, mi \u0135etos min anta\u016d la a\u016dton; kiam \u011di bremsos, mi provos enmanigi al Bre\u0135nev la leteron, kie estas \u0109io priskribita pri nia afero. Alian eblecon por atentigi la potenculojn pri nia tragedia situacio mi ne vidas\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cKaj se la a\u016dto mortigos vin?\u201d ekkriis la patrino.<\/p>\n<p>\u201c\u0108io povas okazi. En la vivo oni neniam lasu sin regi de timo. Ili ricevos la leteron, kaj legos \u011din, finfine\u2026 Oni priju\u011dos nian kazon la\u016dle\u011de, kaj tiam, eble, ni vivos trankvile, sen timo, ke oni \u0109iutage povas nin forpeli el la domo.\u201d<\/p>\n<p>La patrino komencis la\u016dte plori kaj la patro fermis la pordon inter du \u0109ambroj. Irinka ne plu povis ion a\u016ddi. \u015ci malmulton komprenis, sed des pli restis tiuj \u0109i vortoj en \u015dia memoro. \u015ci beda\u016dris, ke la patro ne a\u016dskultis la patrinon kaj disputis kun \u015di. Irinka ne tre \u015datis la patron, ne komprenis, e\u0109 timis lin. La patrinon \u015di amis multe pli. Tamen, anka\u016d \u015di ne volis, ke la patron surveturu la a\u016dto de Bre\u0135nev. Maltrankviligite la knabino ekdormis. Matene \u0109io estis normala kaj kutima, nenio memorigis pri la nokta interparolo de la gepatroj, kaj Irinka konkludis, ke, eble, \u015di son\u011dis \u0109ion \u0109i.<\/p>\n<p>Nur kiam la patro vere malaperis, ne plu venis hejmen de siaj oficvoja\u011doj, Irinka ekmemoris \u0109ion kaj kredis, ke la a\u016dto de tiu \u0109i gravulo \u0109e la stadiono, ver\u015dajne surveturis la patron. Sed \u0109u oni trovis la leteron? La polico neniam plu venis por forigi ilin el la domo.<\/p>\n<p>Post la malapero de la patro la patrino vendis preska\u016d \u0109iujn valorajn objektojn: la televidilon, la radion, la pelton, la multekostan pianon de Irinka, kiun a\u0109etis la patro. Ili bezonis monon por man\u011di kaj vivi, jen la klarigo de la patrino. La vendon de la piano Irinka tute ne beda\u016dris: \u015di ne \u015datis ekzercadi gamojn kaj akordojn. \u015ci \u0109esis viziti la muziklernejon. Tamen kiel meblo la piano tre pla\u0109is al \u015di: \u011di estis tiel eleganta kaj mistera, kaj havis tiajn sukajn, profundajn sonojn\u2026 Nun la angulo, kie \u011di staris, estas malplena, kaj \u015dajnas, ke tie mankas io.<\/p>\n<p>La patro ofte kontrolis, kiel la filino progresis en muziko. Tio estis unu el la kialoj, pro kiuj Irinka ne \u015datis lin. Li \u0109iam ion postulis de Irinka: ke \u015di okupi\u011du pri muziko, ke \u015di multe legu, ke \u015di bone lernu en la lernejo, ke \u015di ne forgesu \u0109iutage gimnastiki\u2026 De li venis nur postuloj kaj kontroloj. Kaj la patrino postulis nenion, krom man\u011dado de la supo, kiun Irinka malamegis. Sed tion \u015di povis pardoni al la patrino sen malpli ami \u015din.<\/p>\n<p>Irinka plej beda\u016dris la forvendon de la porkristnaskaj ornama\u0135oj, produktitaj en Germanio. Ili estis tiel belaj, tiuj \u0109i delikataj ru\u011daj kaj oraj globoj, sonoriloj, steloj, kvaza\u016d ne\u011de pri\u015dutitaj per blanka fajna pudro. Kaj kiam la globoj tu\u015dis unu la alian, oni a\u016ddis malla\u016dtan obtuzan sonon\u2026 Irinka e\u0109 ekploris, kiam la patrino diris, ke \u015di vendis la ornama\u0135ojn al la najbarino.<\/p>\n<p>\u201cNi nun estas malri\u0109aj,\u201d diris la patrino, \u201cTiuj a\u0135oj estas por ni lukso. Anta\u016d \u0109io ni devas ja man\u011di, komprenu tion.\u201d<\/p>\n<p>Iom post iom Irinka alkutimi\u011dis al tio, ke ili nun vivas malri\u0109e kaj sen patro. Multaj infanoj ne havis patrojn, estis nenio eksterordinara. Sed malmultaj vivis tiel malri\u0109e kiel ili, kaj tio estis tre honta. Ili preska\u016d ne havis meblojn: nur la liton, du se\u011dojn kaj kuirejan tablon, \u0109e kiu Irinka anka\u016d sidis por fari la hejmtaskojn. Ili havis malmulte da man\u011dilaro, malmultajn vesta\u0135ojn kaj po unu paro da \u015duoj. Sed la patrino \u0109iam diris: \u201cGravas, ke ni estas sataj.\u201d<\/p>\n<p>Dum la germana okupacio en la dua mondmilito kaj anka\u016d poste la patrino multe malsatis. De tiam \u015di panike timas la malsaton. \u015ci multe kuiras, kaj malgra\u016d ilia malri\u0109eco, ili \u0109iam havas sufi\u0109e por man\u011di: kolbason, viandon, panon, buteron. En interparoloj kun konatoj la patrino ofte plendas, ke Irinka preska\u016d nenion man\u011das kaj estas tiel maldika, ke \u201coni povas nombri \u015diajn ripojn\u201d. Kaj ofte Irinka sidas pli ol horon super la telero: la patrino ne permesas al \u015di ekstari anta\u016d ol \u0109io estos forman\u011dita. Irinka \u011denerale ne man\u011das multe, sed kiam \u015di vidas supon a\u016d ka\u0109on, la apetito definitive forlasas \u015din; \u015di sentas sin sata de la nura rigardo de la man\u011do. Tiam la patrino diras:<\/p>\n<p>\u201cSe vi min amas, vi forman\u011dos tion.\u201d<\/p>\n<p>Kaj Irinka ne rajtas ekstari de la tablo, \u015di sidas apud la jam ne plu varma man\u011do, malla\u016dte ploras kaj pensas:<\/p>\n<p>\u201cKiel stulta estas la patrino! Kial \u015di ne kredas, ke mi \u015din amas, tamen la supon \u2013 ne!\u201d<\/p>\n<p>La patrino laboras kiel librotenistino kaj lukras sepdek rublojn monate. Matene je la oka \u015di foriras kaj revenas malfrue, post la oka vespere. \u015ci finas la laboron je la sesa, sed poste \u015di staras vice por a\u0109eti man\u011da\u0135ojn: viandajn konservojn, froma\u011don, pomojn, kolbason. La patrino neniam venas hejmen kun malplenaj manoj.<\/p>\n<p>Aparte stre\u0109a tiurilate estas la a\u016dtuno, kiam maturi\u011das fruktoj kaj legomoj. El la fruktoj la patrino preparas kompotojn kaj konfita\u0135ojn: \u0109erizan, prunan, poman, piran kaj la plej \u015datatan de Irinka: cidonian. Cidonioj maturi\u011das kiel la lastaj \u2013 fine de oktobro, novembre. La \u0109erizan, fragan kaj framban konfita\u0135ojn oni preparas jam junie, kiam tiuj \u0109i beroj maturi\u011das, sed \u0109ion alian nur a\u016dtune. La tutan a\u016dtunon la patrino laboradas dum vesperoj \u011dis noktomezo, preparante kaj konfitante la nutra\u0135ojn por la vintro. \u015ci peklas brasikon, kukumojn, tomatojn, paprikon; la\u016d specialaj receptoj \u015di kuiras melongenojn kun karotoj kaj ajlo, faras melongenan \u201ckaviaron\u201d. Por \u0109iu vintro \u015di provizas la familion per kelkcent plenaj vitraj konservujoj. \u015ci estas bonega dommastrino, e\u0109 la instruistinoj de Irinka petas de \u015di receptojn por la vintraj konserva\u0135oj.<\/p>\n<p>Kiam la patrino forestas, Irinka sentas sin perdita. Kaj en la varmaj sezonoj \u015di kutime jam ekde la sesa horo vespere staras surstrate kaj stre\u0109e rigardas la malproksima\u0135on, \u0109u videblas tie la patrino? \u0108ar ilia strato estas rekta kiel liniilo, oni povas rigardi sub la milda vespera suno \u011dis \u011dia fora fino. Foje iu virina figureto \u015dajnas esti la patrino, sed kiam la knabino \u011doje alkuras \u015din, montri\u011das, ke tio estas iu fremda virino.<\/p>\n<p>Venas la krepusko, la strato malheli\u011das \u0109e la horizonto, la platanoj enombrigas la tutan \u0109irka\u016da\u0135on, \u0109iam malpli da preterpasantoj aperas sur la strato. Kaj nun Irinka hezitas eniri la malhelan domon, kiu sen la patrino \u015dajne perdis sian hejmecon kaj allogon, kaj estas nura mizera kabano kun timigaj susuroj de la musoj sub la knaranta planko. Kaj al Irinka \u015dajnas, ke jam pasis tuta eterneco, kaj ke la patrino neniam plu revenos, \u0109ar okazis io malbona: a\u016dto surveturis \u015din, a\u016d iuj banditoj \u015din atakis surstrate, a\u016d iu alia terura\u0135o okazis al \u015di\u2026 La longa atendado kaj la timigaj pensoj rigidigas la korpon de Irinka, \u015di ne plu kura\u011das movi\u011di, \u0109ie embuskas dan\u011dero: \u0109u en la senluma korto dorse de \u015di, \u0109u en la malhela strato anta\u016d \u015di. Varmegaj larmoj malrapide ruli\u011das la\u016d \u015diaj vangoj\u2026<\/p>\n<p>Subite el la malhelo de la strato ekaperas la figuro de la patrino, amba\u016dmane portante plenajn sakojn. Irinka faras kelkajn pa\u015dojn renkonte al la patrino, \u015di jam ne plu kapablas impete montri sian \u011dojon \u2013 \u015di tro longe atendis. La patrino haltas, demetas la pezajn sakojn, vi\u015das la \u015dviton de la frunto kaj demandas:<\/p>\n<p>\u201c\u0108u estas vi, Irinka?\u201d<\/p>\n<p>La knabino aliras la patrinon, \u0109irka\u016dprenas \u015din, \u015dovas sian viza\u011don al \u015dia ventro kaj diras:<\/p>\n<p>\u201cMi pensis, ke vi neniam plu revenos\u2026 Kial vi tiom malfruas?\u201d \u201cE-e, vi ja ploras\u2026 Kaj mi pensis, ke vi jam estas granda knabino\u2026 Kial mi ne revenus hejmen? Pli ol du horojn mi staris en vico pro la terpomoj\u2026 Mi jam pripensis, \u0109u mi kuru hejmen por diri al vi, ke mi staras en vico, sed estas tre malproksime.\u201d<\/p>\n<p>La patrino levas la sakojn kun la terpomoj, kaj ili kune eniras la domon. La patrino \u015daltas la lumon, kaj nun ilia lo\u011dejo ne plu \u015dajnas al Irinka malvarma kaj timiga. Nun \u0109i tie estas hejmece kaj agrable. Sur la eluzita elektra fornoplato la patrino fritas terpomojn kun kolbaso, kaj ili vesperman\u011das.<\/p>\n<p>\u201cBonguste, \u0109u ne? Estas terpomoj el Ruslando,\u201d diras la patrino, \u201c\u0109e ni oni ja ne kreskigas ilin. \u0108i tie oni kultivas krom fruktoj kaj legomoj nur kotonon\u2026\u201d<\/p>\n<p>Post la vesperman\u011do la patrino ion rakontas pri sia infaneco en Ruslando, kiel \u015di kun sia fratino Tanja kolektis fungojn kaj nuksojn en la arbaro apud ilia vila\u011do. Kaj pri tio, kiel batis ilin la patrino, se ili petolante forgesis man\u011digi la brutaron a\u016d fari siajn hejmajn laborojn. Kaj nun la patrino mem ofte batas Irinka\u2019n, \u015di trovas tion normala.<\/p>\n<p>Foje la patrino ion vo\u0109legas, sed nur kiam \u015di ne estas tro okupita. Kvankam Irinka mem povas bone legi, \u015di tamen \u0109iam \u015datas a\u016dskulti la esprimplenan legadon de la patrino. Siajn hejmtaskojn Irinka \u0109iam faras posttagmeze, kiam la patrino estas \u0109e la laboro. \u015ci estas bona lernantino, pro tio la patrino neniam kontrolas \u015din, kaj en la vesperoj Irinka estas libera.<\/p>\n<p>Kaj poste, ku\u015dante en la lito, Irinka a\u016ddas, kiel la patrino malla\u016dte kantas, dum \u015di laboras en la kuirejo. \u015ci havas belan kaj elastan vo\u0109on. \u015cajnas, ke kanti estas por la patrino e\u0109 pli facile ol paroli. \u015ci konas multajn kantojn. Precipe melankoliajn, tristajn popolkantojn: ekzemple tiun pri svelta sorpo, kiu amas la belan kverkon, kreskantan sur la alia bordo de la rivero. Ili vidas unu la alian, sed neniam povas kuni\u011di. La kanto estas longa, kaj la patrino kantas \u011din malrapide kaj trankvile, kvaza\u016d ne kortu\u015dite de la malfeli\u0109a fato de la sorpo. Tuj poste \u015di komencas kanti pri la ko\u0109ero, kiu frostmortas en la ne\u011da stepo kaj petas amikon transdoni adia\u016dan saluton al la edzino. Irinka ku\u015das en la lito kaj aflikti\u011das pri la sorpo kaj la ko\u0109ero. \u015ci cerbumas, kiel oni povus helpi al ili amba\u016d, sed ne trovas solvon. La patrino nun je pli alta tono kantas pri bela junulino, kiu forkuras de la \u011dendarmoj. Irinka jam konas la kanton: la belulino estas revoluciulino, kaj la \u011dendarmoj \u0109e la fino mortpafas \u015din per kuglo, kiu trafas \u201crekte en la knabinan bruston\u201d. Irinka jam kioman fojon a\u016dskultas la kanton: la ko\u0109ero ne scias, ke la belulino estas persekutata kaj veturas tute trankvile, fojfoje li ekrigardas la rondan viza\u011don de la \u201csvelta kiel poplo\u201d junulino. Kaj anta\u016d ol la patrino ekkantas: \u201cIu pafis subite\u2026\u201d, Irinka sentas, kiel \u015diaj okuloj pleni\u011das de larmoj, kaj \u015di la\u016dte krias: \u201cSilentu, silentu! Haltu!\u201d<\/p>\n<p>Surprizite la patrino eksilentas kaj enrigardas el la kuirejo la mallumon de la dorm\u0109ambro:<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi ne dormas? Mi pensis\u2026 Kial mi ne plu kantu?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108ar mi ne \u015datas, ke oni mortigu \u015din!! Kial oni mortigas \u015din? Pro kio?\u201d<\/p>\n<p>En la vo\u0109o de la filino a\u016ddi\u011das ekploro.<\/p>\n<p>\u201cStranga vi estas, Irinka! Tio estas ja nur kanto\u2026\u201d la patrino ridas kaj enspirante pli da aero volas fini la kanton, \u201cIu pa\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cSilentu!! Silentu!! Mi ne volas tion a\u016dskulti!\u201d plorante krias Irinka.<\/p>\n<p>\u201cNu bone, bone, \u0109esu plori. Mi ne plu kantos,\u201d promesas la patrino kun esprimo de miro kaj nekompreno sur la viza\u011do. Irinka ne tute kredas al \u015di kaj ankora\u016d kelkajn sekundojn stre\u0109e a\u016dskultas, \u0109u \u015di eble plu kantos pri la mortpafo de la revoluciulino. Sed el la kuirejo a\u016ddeblas nur la klaketado de la kaseroloj. Irinka vi\u015das la larmojn kaj havas la senton, kvaza\u016d \u015di \u0109i-foje savis la junulinon de la mortpafo. \u015ci trankvili\u011das kaj pace ekdormas.<\/p>\n<p>De tempo al tempo ili ricevas leterojn de onklino Tanja. \u015ci estas la pli juna fratino de la patrino kaj lo\u011das en la urbo Kaluga en Ruslando. Anka\u016d Irinka naski\u011dis en Kaluga, sed kiam \u015di estis dujara, la gepatroj elmigris en Ta\u011dikion por labori \u0109e la konstruado de la akvoelektrostacio en la urbo Nurek. Irinka konstante a\u016ddas de la patrino: \u201cKaluga, Kaluga, Kaluga\u2026\u201d kaj scias, ke tie estas \u015dia patrujo, sed \u015di tute ne povas imagi, kia \u011di estas, tiu Kaluga. Kiom Irinka povas memori, ili \u0109iam vivis en Azio, komence en Nurek kaj poste en Du\u015danbe. Nurek situas \u0109e la sova\u011da kaj dan\u011dera rivero Vah\u015d. Irinka iom memoras \u011din kaj anka\u016d la balkonon, de kiu \u015di rigardis la bluan strion de la riverego kaj la nudajn flavajn montojn malanta\u016d \u011di. Sed Kaluga\u2019n Irinka tute ne memoras. Nek la onklinon. Tamen ili certe ekzistas, alie \u2013 de kie venus la leteroj?<\/p>\n<p>Kiam la patrino ricevas leteron, \u015di komence \u011dojas kaj poste \u0109agreni\u011das. \u015ci sidas \u0109e la tablo en la kuirejo, kaj Irinka vidas, kiel \u015diaj larmoj falas sur la plenskribitan paperfolion. La patrino volas reiri al Kaluga, renkonti\u011di kun onklino Tanja\u2026 Sed tio ne eblas, \u0109ar ili ne havas monon. Foje Irinka venas al la patrino por karesi \u015din kaj plori kun \u015di. Sed la patrino forpu\u015das la filinon kaj forturni\u011das: \u015di ne \u015datas, ke oni vidu \u015din tia. Irinka foriras ofendite: \u015di ja volis nur konsoli. Tra la fendo inter la pordo kaj muro \u015di observas la patrinon kaj mem ploras.<\/p>\n<p>Foje alvenas anka\u016d paka\u0135oj, senditaj de la onklino. Estas festo! La onklino sendas vesta\u0135ojn, \u0109efe por Irinka, moskvajn \u0109okoladajn bombonojn, suvenirojn kaj pomojn en apartaj, supre truitaj kestoj. La pomoj havas la nomon Antonovka. Estas tre acida pomspeco, sed la patrino \u015datas \u011din. Si diras, ke \u011di kreskis en \u015dia gepatra \u011dardeno. Irinka preferas pomojn el Azio: sukajn, malmolajn kaj dol\u0109ajn. Kiam oni ekmordas ilin, \u015dprucas la suko. Sed \u0109e Antonovka \u015dprucas nenio: la dentoj dronas en poreca, malfirma kaj acida maso.<\/p>\n<p>Semajnfine la patrino ofte kudras. \u015ci faras tion lerte, zorge prilaborante la kunkudrojn, sed beda\u016drinde tre malrapide. Kaj Irinka volas, ke la patrino finfine havu novan robon! Jam de kelkaj monatoj \u015di surhavas \u0109iam la saman robon, kiu jam tedis al \u015di. Aliaj virinoj \u015dan\u011das la robojn du-trifoje semajne, kontraste al la patrino.<\/p>\n<p>\u201cHo, rapide, panjo, rapide kudru! Vi estos tiel bela en la nova vesta\u0135o!\u201d insistas Irinka.<\/p>\n<p>\u201cMi ja ne estas profesia kudristino, kaj vi mem ja vidas, ke la manikoj ne bone sidas\u201d, diras la patrino.<\/p>\n<p>Finfine la robo estas preta. Vespere Irinka kun la patrino en la nova robo iras en kinejon. Estas malgranda kinejo, kie la biletoj kostas nur dek kopekojn por infanoj, kaj dudek por plenkreskuloj. La filmo nomi\u011das \u201cLa sor\u0109istino\u201d, malnova filmo kun la bela Marina Vladi en la \u0109efa rolo.<\/p>\n<p>La malgranda salono estas preska\u016d malplena: krom Irinka kaj la patrino \u0109eestas nur kelkaj personoj. La filmo komenci\u011das, kaj la filino kun la patrino \u0109ion forgesas \u0109irka\u016d si.<\/p>\n<p>Ili vidas la arbaron, kie vivas la bela sor\u0109istino. Iu viro enami\u011das al \u015di. Li persvadas \u015din veni al la homoj, viziti la pre\u011dejon. La sor\u0109istino ne kredas lin, \u015di timas la homojn. Unu tagon \u015di ekkura\u011das forlasi la patran arbaron. \u015ci venas en la vila\u011don kaj eniras la pre\u011dejon. Sed la vila\u011danoj mortigas \u015din per \u015dtonoj.<\/p>\n<p>Irinka ploras kaj rigardas la patrinon: anka\u016d tiu ploras. La knabino ne komprenas, pro kio la vila\u011danoj mortigis la sor\u0109istinon, \u015di ja al neniu faris ion malbonan\u2026<\/p>\n<p>Poste ili iras hejmen tra la senhomaj vesperaj stratetoj. La patrino pa\u015das haste, \u015di ne \u015datas noktajn stratojn, oni ofte a\u016ddas pri noktaj rabatakoj. Irinka apena\u016d povas sekvi \u015din. \u015ci volas demandi la patrinon, kial la vila\u011danoj mortigis la sor\u0109istinon. Kaj pro kio la viro tiel petegis \u015din veni en la pre\u011dejon. \u0108u li ne sciis, ke tio estas dan\u011dera por \u015di? Sed la filino nur ekrigardas la tristan profilon de la patrino kaj ne kura\u011das demandi. La patrino ne \u015datas demandojn: Irinka devas provi \u0109ion mem kompreni.<\/p>\n<p>La figuroj de la patrino kaj la filino rapide movi\u011das la\u016d la stratlampe prilumita aleo. Sub la densa nigra foliaro de la platanoj oni vidas nur du nigrajn siluetojn, tenantajn unu la alian \u0109e la mano. Ili i\u011das pli kaj pli malgrandaj kaj jen ili tute malaperas en iu flanka strateto \u0109e la nigra horizonto.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Lena KARPUNINA Aperis en\u00a0La bato, FEL 2000, Dua eldo\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-patrino-kaj-la-filino\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10124"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10124"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10124\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10124"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}