{"id":10145,"date":"2022-02-13T13:16:10","date_gmt":"2022-02-13T05:16:10","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10145"},"modified":"2022-02-13T13:51:33","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:33","slug":"la-tuso-de-morto","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-tuso-de-morto\/","title":{"rendered":"LA TU\u015cO DE MORTO"},"content":{"rendered":"<p><strong>John FRANCIS<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Vitralo<\/em>, R\u00e9gulo 1960<\/p>\n<p>Estis tre bele promeni la\u016d la pado inter la barako kaj la aerodromo, kaj influite de la milda printempa suno ni ekperdis nian malbonhumoron ka\u016dzitan de perdita matenman\u011do. Ni estis trio: Stan, navigatoro; Bob kaj mi, pafilistoj. La ceteraj kvar el nia trupo jam man\u011dis kaj iris al la ordonejoj por raporti sin sanaj kaj disponeblaj; sed ni kiel kutime malfruis, kaj nun iris rekte al la ordonejoj sciante, ke ne utilus peti man\u011don je tia horo. Tamen, ni esperis trafi la kantinon por la mezmatena pa\u016dzo, kaj jam diskutis optimisme la eblon, ke oni ne flugigos nin malgra\u016d la bela vetero.<\/p>\n<p>Kelkajn minutojn poste ni konstatis, ke vanas la espero, \u0109ar la piloto, Bill, pa\u015dis renkonte kun plenda viza\u011do.<\/p>\n<p>\u201cKial vi ne raportis?\u201d li demandis ripro\u0109e. \u201cVere, vi \u0109iam lasas min enmerdi\u011di. Ni flugos, kaj oni vin ser\u0109as. Kie vi putra\u0109is? Kial vi ne \u2013 \u2013\u201d.<\/p>\n<p>\u201cPa, fermu la fa\u016dkon\u201d, petis Bob acerbe. \u201cNi ja iras. Cetere, mi anoncos min malsana prefere ol flugi, \u0109ar ni ankora\u016d ne man\u011dis\u201d.<\/p>\n<p>Ni malatentis lin, \u0109ar li eterne minacis malsani. Krome, estis jam la na\u016da kaj duono, kaj ne licis malsani post la na\u016da.<\/p>\n<p>\u201cKia flugo?\u201d demandis Stan.<\/p>\n<p>\u201cNavig-ekzerca\u201d.<\/p>\n<p>\u201cKiam? Kiomda\u016dra?\u201d<\/p>\n<p>\u201cEkflugo je la dekunua. Kvinhora\u201d.<\/p>\n<p>\u201cBone, ni povos man\u011di anta\u016de, kaj tamen trafi la urbon poste! \u0108u vi emas Jock?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, volonte\u201d, mi respondis.<\/p>\n<p>\u201cBob?\u201d<\/p>\n<p>\u201cSupozeble, supozeble\u201d. La neceso flugi jam grizigis al Bob la perspektivojn, kaj e\u0109 babilado pri anticipataj dibo\u0109oj ne sukcesis gajigi lin.<\/p>\n<p>A\u016dskultinte kun tolero ripro\u0109ajn admonojn pri akurato kaj pri la graveco de la mondsituacio, ni lasis la ordonejojn celonte la kantinon, kie ni trovis la komplementon de nia trupo: Riki, bombisto; Pa\u016dlo, radiisto, kaj Trev, flugmekanisto. Riki salutis nin:<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi a\u016ddis: estas famo pri batalolisto?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108iam famas pri batalolistoj\u201d, Bill grumblis. \u201cLasu tion; ni devos rapidi por trafi la flugplanon\u201d.<\/p>\n<p>La flugplanon ekzercan ni tamen ne a\u016ddis; \u0109ar atinginte la ordonejon ni trovis, ke oni nuligis \u0109iujn flugprogramojn; do la famo veris, kaj malgra\u016d la aserto de Bill, ke \u201cni ne estos sur la listo\u201d, ni sciis, ke nia vespero en la urbo estas fu\u015dota.<\/p>\n<p>Post duonhoro la tajpita batalolisto aperis sur la anonctabuloj de la aerodromo, kaj \u0109iuj kuris por kontroli la flugontojn. Jes, jen ni, kiel atendite.<\/p>\n<p>Dum la sekvantaj kvar-kvin horoj la tuta aerodromo zumis, kiel abelujo. Veturiloj plenplenaj de flugontoj rapidis al la grandaj bombaeroplanoj dismetitaj \u0109irka\u016d la dekmejla perimetro de la aerodromo, por ke ili kontrolu la funkciadon de motoroj, interkono (interkomunik-sistemo) kaj muntu la ma\u015dinpafilojn. Sekvis hasta reveno por man\u011do \u2013 kaj reen al la dismetejoj por pluaj kontroloj. La tutan tempon bombovagonaroj kaj benzinveturiloj ur\u011di\u011dis tien kaj reen inter la arsenalo kaj la dismetejoj konforme al la plurfoje \u015dan\u011dataj \u015dar\u011doj per kiuj oni provis malhelpi konjektan lokalizon de la celurbo, surbaze de la respektivaj \u015dar\u011doj bombaj kaj benzinaj.<\/p>\n<p>Iom anta\u016d la kvina ni sidis \u0109e la tiel nomata lasta man\u011do babilante kun nervoza gajo pri bagateloj; sed lasinte la man\u011dejon ni rimarkis, kiom nebuli\u011dis la \u0109ielo, kaj Bob esprimis esperon, ke nuli\u011dos a\u016d almena\u016d prokrasti\u011dos la operacio, tiel instigante argumenton; \u0109ar la aliaj preferis plenumon ol la nervan malstre\u0109i\u011don, kiu sekvas lastmomentan nuligon, precipe \u0109ar tiu portas neniun kompenson. Por Bob tute simple \u201cneniam tro malfruas por nuligo\u201d.<\/p>\n<p>Atinginte la operaci-\u0109ambron ni konfirmis niajn nomojn al la arme-policanoj, kiuj de\u0135oris tie kun listo de la flugontoj, kaj eniris. Sur kartego kovranta preska\u016d la tuton de la kontra\u016da muro ru\u011da rubando montris la ra\u016dton, kaj ru\u011daj celuloid-pecoj la aparte fortajn koncentri\u011dojn de la malamikaj artileriaj baterioj. Iom flanke staris tabulo kun detaloj pri altoj, tempoj, taktiko \u2013 kaj la nomo de la bombota urbo. La iam gloravida Pa\u016dlo demandis la celurbon kun forturnita kapo.<\/p>\n<p>\u201cHurben\u201d, Trev respondis malice, tamen iom konsternite mem pro la malproksimo.<\/p>\n<p>\u201cKriste! \u0108u temas ekspedicion?\u201d demandis Pa\u016dlo.<\/p>\n<p>\u201cVere\u201d, Stan konsentis. \u201cNa\u016dhora flugado!\u201d<\/p>\n<p>Iom deprimite ni trovis sidlokojn kaj atendis.<\/p>\n<p>Fine la komandanto envenis, kaj post kontrolo, ke neniu mankas, oni \u015dlosis la pordojn, kaj la diversaj sekci-\u0109efoj donis klarigojn kaj instrukciojn. Mi sentis genutremon de Pa\u016dlo, kiu sidis apud mi, kaj penis akordigi kun \u011di la propran por ka\u015di tiun.<\/p>\n<p>Post la instrukcioj kaj la admona oracio de la komandanto, kiu plenplenis de aludoj pri tradicio kaj tropoj dependantaj de sporta glosaro, oni kolektis la enhavon de niaj po\u015doj en saketoj asignitaj po unu al \u0109iu flugonto, kaj ni rapidis al la flugvestejoj por niaj para\u015dutoj kaj flugvestoj.<\/p>\n<p>Bob kaj mi, kiel \u0109iam, estis pli tardaj ol la aliaj pro niaj pli komplikaj vestaroj, kaj inter\u015dan\u011dis la kutimajn insultojn kun Bill, kiu \u011denadis nin per admonoj plirapidi.<\/p>\n<p>Fine ni estis pretaj, kaj en-a\u016d-sur-svarmis oportunan veturilon kun alia preta trupo. Tiun ni lasis \u0109e ilia pli apuda dismetejo kun sakroj, maldecaj gestoj kaj vetoj, ke ni revenos morga\u016d por doma\u011di ilian perdi\u011don, poste pluenirante al nia propra dismetejo.<\/p>\n<p>Tion atinginte ni lasis la veturilon, kaj zorge fiksinte niajn para\u015dutojn en la aeroplano oportune por tuja ekkapto, Bob, Stan kaj mi re-elsaltis por fumi lastan cigaredon (\u0109ar kelkajn ni \u0109iam retenis ka\u015de, spite kolektadon) dum la aliaj funkciigis la motorojn, kaj faris diversajn lastmomentajn kontrolojn.<\/p>\n<p>La veturilo jam malaperis, kaj ni staris solaj sur makadama insulo meze de herbomaro. Sole rompis la monotonon tordita arbo, la severaj konturoj de unu el la aerodromaj riparejoj, kaj la anta\u016do de alia aeroplano, kies voston ka\u015dis la kurbeto de la herbejo. Nun pluvetis tra maldensa nebulo.<\/p>\n<p>\u201cNepre prokrasti\u011dos\u201d, asertis Bob defie-optimisme.<\/p>\n<p>\u201cDube\u201d, respondis Stan.<\/p>\n<p>\u201cTamen, se la nebulo plidensi\u011dos oni ne povos ekflugi\u201d, mi protestis.<\/p>\n<p>\u201cSe\u201d, gruntis Stan.<\/p>\n<p>Mi silentis, deprimite de la morna pejza\u011do; Bob jam ne estas la sola, kiu esperas nuligon. La alia aeroplano eltusis bluan fumon, kaj la helicoj ek-turni\u011dis. Pro stranga efiko de la nebulo \u011di aspektis kiel iu ser\u0109anta dinosa\u016dro. Mi rigardis la nigre pentritan riparejon; anka\u016d \u011di aspektas nereale, \u015dvebe, pro la nebulo. Mi sentis salan guston kvaza\u016d de koaglinta sango en mia gor\u011do.<\/p>\n<p>\u201cNu, jam tempo, knaboj\u201d, Stan diris.<\/p>\n<p>Ni eniris la aviadilon. Bob pu\u015dhelpis min tra la tuneleto, kiu kondukas al la vosta pafil-tureto, kriante ion en mian orelon, supozeble \u201c\u011dis morga\u016d\u201d, sed mi ne povis certi pro la mu\u011dado de la motoroj. Poste, li fermis la ventpordetojn, kiuj duonigis la tuneleton, kaj mi glitis-rampis al la tureto, kies malfermitaj pordetoj prezentas kvaza\u016d la tunelofinon. Mi<em>\u00a0<\/em>enmanovris min, kaj pu\u015dis la kurbajn pordetojn kunglite malanta\u016d mi.<\/p>\n<p>Nun mi sidis malkomforte sur se\u011deto, kies mallar\u011do permesis min sidi nur sur la rando; \u0109ar mian dorson kurbigis la arkaj pordetoj kaj la neceso kiom eble plej eviti per mia verto la \u015daltilojn en la tureta volbo. Miaj piedoj nete konvenis por la spacetoj sur la tureta \u201cputo\u201d, \u0109ar inter ili staris la gvidkolono kaj la a\u016dtomata kuglo-levanto, kaj \u011duste ekster \u0109iu genuo du ma\u015din-pafiloj estis muntitaj.<\/p>\n<p>Mi kuplis mian oksigenon, interkonon, elektran surtuton kaj la mikrofonan kontra\u016dfrostilon, kaj rotaciigis la tureton, dume kontrolante kun Bill, ke la interkono plene funkcias.<\/p>\n<p>La motoroj ekla\u016dtis, kaj la granda aviadilo ruli\u011dis al la perimetra vojo. Dum ni la\u016diris tiun mi \u015dargis la pafilojn, poste rimarkante, kiel la anta\u016de disigitaj aeroplanoj nun kuni\u011dinte akompanas nin, ruli\u011dante plumpe peze al la fino de la ekflug-\u015doseo, kie ni haltis atendante la vicon. Fine ni turni\u011dis en la \u015doseegon, kaj la motoroj de la bremsita monstro mu\u011degis prelude al la fina kuro.<\/p>\n<p>Apud la neirontoj, kiuj grupi\u011dis dekstre mansvingante la\u016d la skadra moro, staris la stab-veturilo pentrita de blankaj kaj nigraj kvadratoj. El la vitra kupolo sur \u011dia tegmento oni nun signalis permeson iri; la motoroj malkres\u0109endis \u011dis pli normala la\u016dto, kaj malbremsite ni ruli\u011dis anta\u016den, komence pezsaltete, poste pli kaj pli rapide. La tureto vibradis, la makadamo sube impetis malanta\u016den; ni preteris la kutiman limon ekflugan; la vosto levi\u011das, sed la peza \u015dar\u011do ligadis nin al la \u015doseego, kies fino nun apudis. Tra la interkono la vo\u0109o de Bill ordonis plenan forton; la motoroj rekres\u0109endis, kaj la vosto levi\u011dis super la nivelo de la pruo, sed la he\u011do \u0109e la \u015dosefino timige alsturmis \u2013 kaj pasis sube. Ni lan\u0109i\u011dis.<\/p>\n<p>Lan\u0109ite! Nuligo jam ne eblas. Ni jam ascendas tra la nuboj \u011dis subite sunlumo trafas nin, kaj la blankaj nubkupoloj ondadas sube. Ni ankora\u016d ascendas cirkle dum iom da tempo anta\u016d ol direkti\u011di suden. Estas tre bele. Mi rotaciigas la tureton \u2013 jen du aliaj bombiloj baborde, certe el nia skadro, flugante la\u016d sama ra\u016dto. Dumvoje al la rendevuo pli kaj pli da aeroplanoj ali\u011das al nia trupo, \u011dis fine ili amasas \u0109iudirekte \u0109irka\u016d ni.<\/p>\n<p>Pluen kaj pluen; trans la marbordo; super la maro, kiu videblas de tempo al tempo tra la nun \u0109ifonaj nuboj. Mi man\u011das la \u0109okoladon, oran\u011don, kaj kelkajn el la sukera\u0135oj el kiuj konsistas mia flugporcio, \u0109ar sperto montris, ke konservi ilin estas senutile pro la perdi\u011donta apetito kaj la glaciiga efiko de la altoj sur la oran\u011do.<\/p>\n<p>Malanta\u016d ni la suno subiras la horizonton. La mortantaj radioj montras imponan vidon: kiel giganta arko la bombilaro etendas sin de horizonto \u011dis horizonto, kaj sur amba\u016d niaj flankoj amasas de apudaj gigantoj \u011dis makuletoj en la blua distanco. Jen la milito nun: giganta aera floto bombonta urbon! Stabo ie kontrolas nian iron; markadas \u011din per disko sur kartego, vidante-konsciante nian relativecon al la milito, al la mondo. Anka\u016d mi, kiel gimnaziano, konstatis relativojn pere de \u0135urnalopa\u011do; sed nun ni aparti\u011dis de la mondo; nur sep mil kamaradoj efektivas; nia sukceso estos triumfo, nia malsukceso katastrofo.<\/p>\n<p>Krepuskas. Jam videblas nur la tre apudaj kunflugantoj. Mi komencas la tedegan ser\u0109adon, malrapide rotaciigante la tureton baborden, triborden, tra 180 gradoj, ser\u0109ante supren-malsupren la\u016d malgrandaj kvadratoj.<\/p>\n<p>Pluen ni zumadas. Plene nokti\u011das, kaj pli stre\u0109a ser\u0109ado jam necesas, \u0109ar kvankam malamikaj \u0109asantoj ankora\u016d ne atendeblas, tamen minacas dan\u011dero de kolizio kun amiko: la sep mil kamaradoj \u015drumpis \u011dis sep. Nokto izoligas nin, farante amikojn malamikoj; la milito fari\u011das progreso de unu aviadilo eu abismo, minacata de karambolontaj samcelanoj kaj pafontaj malamikoj. De \u011dia sorto dependas nia sukceso a\u016d pereo.<\/p>\n<p>Mi mal\u015daltas mian elektran kostumon, kiu na\u016dze varmas anta\u016d mia brusto, kvankam \u011di lasas miajn genuojn kaj gambojn fridegaj, kaj stre\u0109e rigardas en la abismon, kie videblas nur la grandaj gvidiloj sur la ekstremoj de la vostaj aloj \u0109e amba\u016d miaj flankoj kaj iom anta\u016de.<\/p>\n<p>La interkono siblas prelude, kaj la vo\u0109o de Bill eksonas: \u201cVokante Voston; \u0109u \u0109io en ordo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cEn ordo\u201d, mi konfirmas. \u201c\u0108e vi, Dorso?\u201d<\/p>\n<p>Bob respondas jese, pruvante, ke anka\u016d li maldormas, \u0109ar \u011duste tion Bill demandis, malgra\u016d la e\u016dfemisma \u201c\u0109u \u0109io en ordo?\u201d<\/p>\n<p>Ni ascendas, kaj mi re\u015daltas mian kostumon tiel, ke nur miaj genuoj kaj \u2013 stranga sento! \u2013 mia verto, malgra\u016d leda kasko kaj densa hararo, fridas. Mi fiksas mian oksigenmaskon pli firme, premante \u011din al la neregulaj viza\u011dkonturoj. La karno sube humide varmas kontraste al la frostkovritaj okulharoj.<\/p>\n<p>Mi sentas dormemon, kaj glutas \u201cvekan\u201d pilolon. \u011ci malmulte efikas, kaj mi penas sproni min al la viglo pensante pri la eblo, ke jam nun \u0109asanto nerimarkate celadas, kiel anta\u016d kelkaj noktoj, kiam nek Bob nek mi malgra\u016d plena viglo rimarkis \u011dis la malamiko tre apudis en la tiel nomata \u0109askurbo, supozeble prokrastante pafon nur por certigi tujan sukceson. Tian zorgan kalkuladon ni ne atendu denove. Necesas ser\u0109i, ser\u0109i, ser\u0109i.<\/p>\n<p>La interkono siblas: \u201cObusoj\u201d, diras la vo\u0109o de Bob.<\/p>\n<p>\u201cKie\u201d, demandas Stan, kiu devas noti tion por ke oni poste lokalizu eblajn novajn bateriojn.<\/p>\n<p>\u201c\u0108irka\u016d dek mejlojn baborde\u201d.<\/p>\n<p>Nun anka\u016d mi povas vidi la intermitajn steletojn, kiujn Bob rimarkis tra la glaca kupolo de la dorsa tureto.<\/p>\n<p>Sed malprudentas rigardadi unudirekte. Mi komencas la ser\u0109adon. Regas denove la obtuza silento de la motoroj. Baborden, triborden; supren, malsupren! Nigro; zumado; la intermita \u201c\u0109io en ordo?\u201d de Bill, kies proksimo fari\u011das pli kaj pli nekredebla; persista dormemo, kaj la revigliga timo, ke el la abismo fulmontas la brilkuglaro de \u0109asanto, kiu vidas nian pli grandan ma\u015dinon, kvankam stre\u0109a ser\u0109ado ne rivelas lin.<\/p>\n<p>Fine: \u201cJen \u011di!\u201d, de Bill, kaj aldona \u201cLumigata, kiel kristnaska arbo!\u201d, de Riki.<\/p>\n<p>\u201cKiom longe, Stan?\u201d, Bill demandas.<\/p>\n<p>\u201cDuonhoro\u201d.<\/p>\n<p>Komence nenio videblas de la vosto; poste mi ekkonstatas la plihelon, kiu venas de anta\u016de, kaj intensigas la ser\u0109adon sciante, ke ni nun silueti\u011das kontra\u016d la jam brulanta urbo kaj la sinkantaj cellumigiloj.<\/p>\n<p>Nun eksonas la lakona vo\u0109o de la mastro-bombanto; uzanta sian \u0109i-noktan kodnomon, kaj tiun de la \u011denerala flugantaro: \u201cHoko Unu al Tondro \u2013 bombu la verdajn brilojn, la verdajn brilojn\u201d.<\/p>\n<p>Tiu flegma ordono korakcele memorigas pri la proksimo de la celo, kaj venkas dormemon pli efike ol \u0109iuj piloloj.<\/p>\n<p>La tuta \u0109ielo nun flavas, pli intense flagrante de tempo al tempo pro novaj eksplodoj teraj kaj aeraj. La intensa pafado de la artilerio certigas maleston de \u0109asantoj sed necesegas ser\u0109adi tre apudajn kolegojn, kiuj eble kolizios a\u016d bombardos nin.<\/p>\n<p>Obusoj eksplodas amba\u016dflanke, kaj triborda konuso de ser\u0109lumoj subite aperas kun bombilo enmeze. Aliaj lumstrioj, kiuj anta\u016de sencele zigzagis, nun svingi\u011das al la viktimo, kiu tordi\u011das tien-reen, supren-malsupren, kiel mortonta salmo, dum obusoj ekfulmas \u0109irka\u016d \u011di.<\/p>\n<p>Alia konuso alarkas de babordo. Mi time rigardas \u011din, sed alia bombilo momente aperas malsupre en unu el la lumstrioj, kaj agita strebado retrafi \u011din komenci\u011dis.<\/p>\n<p>Obuso eksplodas sub ni tiel proksime, ke la ekbrilo radias sur amba\u016d niaj flankoj. Mi \u015dvitas, pensante pri la giganta, lokomotiv-kaldrona, sed maldik-ha\u016dta, \u0109efbombo, kiu pendas sube. Se unu ereto de \u015drapnelo trafos \u011din \u2013 \u2013 \u2013<\/p>\n<p>Titana eksplodo en la baborda konuso ironie kompletigas la penson.<\/p>\n<p>La bombad-preluda dialogo de Bill kaj Riki komenci\u011das: \u201cApertu bombopordojn\u201d, Riki ordonis.<\/p>\n<p>\u201cApertaj\u201d.<\/p>\n<p>\u201cLifen, lifen, tenu. Lifen, lifen, tenu\u201d.<\/p>\n<p>Sub la direkcioj de Riki la ma\u015dino lasas siajn fintajn zigzagojn, kaj mia stomako krevemas, kiam mi pensas pri la eksplodema monstro kvaza\u016d prezentata al la artilerio. \u011ci estu faligita! Poste la ma\u015dino eltenos trafojn; sed nun subito timigas! Neeskapeblo poltronigas! Post la faligo eventualaj trafoj dama\u011dos, e\u0109 detruos, la ma\u015dinon; vundos, e\u0109 mortigos, individuojn; sed krom se oni trafos rekte la tureton, eskapo eblos. La milito limi\u011das al unu tureto \u015dvebanta super infero!<\/p>\n<p>La kelksekunda flugado al la celo eternas; la flamanta tero kvaza\u016d \u015dvelas en sferegon, kies surfacon la ma\u015dino grimpas, ascendante pli kaj pli krute; \u0109iam pli krute kaj pli malrapide; malrapidege flosas al la celo. La vivo kulminas: al tio \u0109i kondukis la senlima, sentempa, tranokta flugado, kaj ekster tio nenio realas. Iama vivo surtera, tagluma, \u0125imeris: kokona fazeto anta\u016d la realo!<\/p>\n<p>\u201cDekstren, tenu. Lifen, lifen, tenu\u201d. Mi konstatas, ke mi iam mal\u015daltis la hejton, \u0109ar \u015dvito fridega la\u016dkuras sulketon en la brusto ka\u016dzitan de mia kurba pozo. \u0108i metio vere virinigas! Mi tremas, sed timas moveti fingron por re-\u015dalti la hejton, \u0109ar mi rigidi\u011das, atendas \u2013<\/p>\n<p>\u201cTe-enu, te-enu, te-enu. Bomboj falas\u201d. La ma\u015dino \u0135us \u015dajne starinta sur la vosto, saltadas reage de la forfalantaj bomboj. Fina saltego pro la \u2019kaldrono\u2019 anticipas la \u201cBomboj for! Reen al ra\u016dto!\u201d de Riki.<\/p>\n<p>Bill ekuzas la praktikan signifon (\u201cvi rajtas zigzagi\u201d de la formala \u201creen al ra\u016dto\u201d, \u0109ar la apudo kaj persisto de la eksplodantaj obusoj klare avertas, ke oni radare prognozas nin. Brila kuglaro de malpeza artilerio flosas supren al ni, kaj subite fulmas preter la voston.<\/p>\n<p>\u201cObusoj. Spiralu triborden\u201d.<\/p>\n<p>\u201cTriborden\u201d, Bill konfirmas, kaj svingas la ma\u015dinon en la rutinan fint-manovron, kiun mi aludis; sed la obuseksplodoj persiste sekvas, kaj nun ili grince a\u016ddeblas, malgra\u016d la motor-mu\u011dado \u2013 do mortige apudas.<\/p>\n<p>Ruf! Ruf! Du blindigaj eksplodoj babordaj stimulas Bill al e\u0109 pli energiaj manovroj. Mi forlasas la se\u011don, mia verto premadas la volvo-\u015daltilojn, kaj miaj kuglo\u0109enoj stari\u011das anta\u016d mi kiel frapontaj serpentoj.<\/p>\n<p>Ruf! Ruf! Ruf! \u2013 \u2013 Kring! Kiel sonorilo la trafo a\u016ddeblas. La ma\u015dino ekjoras, sed tuj poste stabili\u011das. Du eksplodoj malanta\u016d ni jam pli distas. La persekutado ek\u0109esas.<\/p>\n<p>Mi ekrigardas malsupren, kovrante unu okulon por reteni la nokte-vidkapablon. Infero regas tie: grandaj incendioj, kiuj de tempo al tempo eruptas vulkane, kie bomboj \u0135us eksplodis. Koloraj celo-montriloj flosadas malsupren; brul-kuglaroj saltas supren, kaj ser\u0109lumaj strioj svingi\u011das tien kaj reen silente-minace. En la flave bolanta aero ombraj ma\u015dinoj manovras vesperte inter la ekstelaj obusoj. Jen alia trafo! El la kirli\u011dantaj flamegoj io falas \u2013 \u015dajne parto de alo.<\/p>\n<p>Bill vokas nin la\u016dvice. \u0108iuj respondas, kaj li sekve ordonas Pa\u016dlon kontroli, \u0109u io grave difekti\u011dis. Post kelkaj minutoj Pa\u016dlo raportas, ke krom kelkaj truoj fuzela\u011daj \u0109io \u015dajne bonordas.<\/p>\n<p>La flama \u0125aoso de la celurbo jam nur fonas, kaj la defenda artilerio senpovas kontra\u016d ni, sed eventualaj surra\u016dtaj koncentri\u011doj ankora\u016d minacas, kaj \u0109asaviadiloj e\u0109 pli, \u0109ar la celo jam ne sekretas. Minacos anka\u016d dormo.<\/p>\n<p>Miaj palpebroj jam pezas. Mi glutas pilolon, kaj provas konvinki min, ke \u011di efikas, sed devas tamen lukti kontra\u016d kreskanta dormemo. Mi rigardegis en la mallumon pikante la cerbon al aktivo per pensoj pri \u0109asantoj. La motoroj zumadas, la abismo nigras. Estus timige para\u015duti en tiun abismon \u2013 \u2013 \u2013 para\u015duti de klifo. Para\u015duti inter du klifoj estus dan\u011dere \u0109ar \u2013 \u2013 \u2013<\/p>\n<p>\u201c\u2013 \u2013 \u2013 en ordo?\u201d Mi eksaltas, konstatante, ke mi okulaperte gapadis nekonscie en la nokton.<\/p>\n<p>\u201cJes, sed mi tre dormemas, Bill. Voku min pli ofte\u201d.<\/p>\n<p>\u201cVolonte \u201c.<\/p>\n<p>Mi glutas pilolon. Nur du ni oficiale ricevas, sed mi prenis de Stan, kiu tro okupi\u011das por dormi. La celurbo estas ru\u011da makuleto. Mi ekser\u0109as.<\/p>\n<p>Mia koro eksaltas, kaj pulsegas en la gor\u011do: ombro ekaperis baborde. Mi eksvingas la tureton \u2013 la ombro svingi\u011das kun \u011di; estas makuleto sur la glaco. Mi provas devi\u015di \u011din \u2013 sensukcese. Damno! Mi bone scias, ke \u011di plurfoje skuos min je ekvido subita, malgra\u016d anta\u016dscio.<\/p>\n<p>Mia koro da\u016dre pumpadas malagrable pro la subita ektimo. Mi rotaciigas la tureton, kaj ser\u0109adas; sed malgra\u016d nervozo, malgra\u016d la \u0135usa skuo, insista dormemo revenas. Triborden, baborden; baborden, triborden! Kiam la tureto flankeni\u011das mi povas senti kontra\u016d la dorso la tremadon de la maldikaj pordetoj sub la batado de la ekstera aerofluo. Nur tiuj tremantaj ferladoj inter mi kaj nesondebla abismo! Mi treege dormemas; la tureto rotacias baborden; la pordetoj prezenti\u011das al la aerofluo kaj tremas malanta\u016d mi. Se ili forblovi\u011dus, \u0109u mi elfalus? Ili tiom tremas \u2013 \u2013<\/p>\n<p>PEZA MANO FALIS SUR MIAN \u015cULTRON!<\/p>\n<p>Mi rigide gapas anta\u016d mi atendante \u2013 \u2013 \u2013 ? \u201cAnkora\u016d ne\u201d, mi pre\u011das. Mi ekmovi\u011das, sed la peza Mano el la etero pli strikte tenas, kaj mi re-rigidi\u011das; atendas. Mi deziras min turni, sed timas vidi \u2013 \u2013 \u2013 ? Kial neniu venas por helpi? \u0108u la aliaj jam \u2013 \u2013 \u2013 ?<\/p>\n<p>La tureto, kiun mi eksvingis de la baborda ekstremo a\u016dtomate da\u016drigas la rotacion triborden, trafas la tribordan ekstremon, kaj tremetas pro la subita halto. La Mano movi\u011das, kaj mi ekvidas \u015dtalan ungegon. Mi ekturnas min kaj vidas \u2013 ke la fajr-hakilo forvibris de la \u015dtipo subteninta la klingon, kaj tenate sole de la leda rimeneto \u0109e la tenilekstremo, faletis amike anta\u016den sur mian \u015dultron. Mi refiksas \u011din al la pordeto stulte penante ordigi la pensojn.<\/p>\n<p>Estas ridige \u2013 histerie ridige, kaj mi miras, ke mi ne ridegas, kiel mi faris en multe malpli komikaj cirkonstancoj. Anstata\u016d ridi, jen mi sterni\u011das super la kuglar-levanta ma\u015dino senhelpe vomante. Mi cetere emas plori pli ol ridi, \u0109ar mi akre sentas la maljuston de la afero: trompi min tiel, ke mi kvaza\u016d mortis \u2013 senutile.<\/p>\n<p>La rutina demando de Bill rekonsciigas min.<\/p>\n<p>\u201cMi vomis. Alie en ordo\u201d, mi respondas.<\/p>\n<p>\u201cVomis? Ho, la armisto bone regalos vin!\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, sendube\u201d.<\/p>\n<p>La flugado da\u016dras, sed nun nek \u0109asantoj, nek morto mem povus skui min: mi estas emocie el\u0109erpita, kaj kontentas apatie rigardi en la nokton pro manko de io alia rigardebla, indiferente konfirmante de tempo al tempo, ke \u201c\u0109io enordas\u201d. Oni ne povas morti pli ol unufoje en unu nokto.<\/p>\n<p>Ni alteri\u011dis iom post la tria matene, raportis niajn observojn la\u016drutine, man\u011dis, kaj fine enliti\u011dis.<\/p>\n<p>Dum horo a\u016d pli mi ku\u015dis damnante la pilolojn, kiuj nun tiom forte efikas, ke miaj okuloj \u015dajnis stari el la kapo ne permesante la palpebrojn fermi\u011di. Finfine, senaverte, mi tamen ekdormis.<\/p>\n<p>Tuj poste \u2013 \u015dajnis \u2013 peza mano falis sur mian \u015dultron, kaj skuis. Vo\u0109o kriis en mian orelon \u201cVeki\u011du! Vi flugos\u201d.<\/p>\n<p>Mi eksidis por protesti, sed la aliaj jam la\u016dte plendis:<\/p>\n<p>\u201cSobri\u011du, stulta bastardo! Ni flugis hiera\u016d nokte. Vi e\u0109 ne rajtas voki nin\u201d.<\/p>\n<p>La trudanto flegme rigardis liston, kiun li tenis en la mano: \u201cTrupo de Boklas\u0109uk?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes\u201d.<\/p>\n<p>\u201cBone! Estas nun la dua. Lastan man\u011don post duonhoro; flugplanon je la tria, starto je la kvina. Oni jam faris kontrolojn\u201d.<\/p>\n<p>Sakre grumblante ni vestis nin, kaj lasis la kabanon.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>John FRANCIS Aperis en\u00a0Vitralo, R\u00e9gulo 1960 Estis tre b\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-tuso-de-morto\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10145"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10145"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10145\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10145"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}