{"id":10146,"date":"2022-02-13T13:17:54","date_gmt":"2022-02-13T05:17:54","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10146"},"modified":"2022-02-13T13:51:04","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:04","slug":"la-granda-skandalo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-granda-skandalo\/","title":{"rendered":"LA GRANDA SKANDALO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Lina GABRIELLI<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Karnavalo<\/em>, 1973<\/p>\n<p>Mi volis min maski, sed tio ne estis simpla afero pro mia malsana kruro. Tiam, por ke oni ne rekonu min, mi planis mendi azenon en la kamparo kaj mi akordi\u011dis kun Maria, Sandro, Marcella kaj Liana por starigi grupon. Unu el ili kondukos la azenon per kolbrido, mi rajdos \u011din, la aliaj sekvos min kaj tiel plu. \u0108io \u015dajnis al mi bone aran\u011dita kaj farebla. Kaj estis tiel granda mia entuziasmo, ke al \u0109iuj miaj konatoj, kiujn mi renkontis, mi diris, ke mi maskos min rajdante azenon, por ke oni ne rekonu min. Do, la azeno alvenis, mi frotis sur mia viza\u011do bruligitan korkon, surmetis blankan bluzeton kun kravateto ru\u011da, prenis la melon\u0109apelon por la gravaj okaza\u0135oj, anka\u016d \u011di de mia patro, kaj malsupreniris al la vojeto, kiu \u0109irka\u016dis la legom\u011dardenon anta\u016d la domo, kie ni lo\u011dis, kriante: \u201cSandro, Maria, vi \u0109iuj, mi estas preta, ni iru!\u201d. Sed mi vidis neniun. Dum mi mirigita kaj maltrankvila rigardis \u0109irka\u016den kaj da\u016dris, per la\u016dta vo\u0109o, ilin voki, el fenestro de la lasta eta\u011do elklini\u011dis la patrino de Sandro kaj diris: \u201cLa aliaj ne plu maskos sin\u201d. Tiel miaj kunuloj, kiujn mi supozis jam pretaj kaj solidaraj kun mi, malaperis kaj ver\u015dajne ili sin ka\u015dis, por moki min. Mi ne volis montri al ili mian kolereton kaj demandis al mi kion mi faros nun por ne doni al ili plezuron pro mia malsukceso.<\/p>\n<p>La azeno estis tie, kun klini\u011dinta kapo, ignoranta la perfidon kaj, kiel mi, ne scianta, kio okazos. Karesante \u011din, mi rimarkis ke la besto estas kvieta kaj obeema. Tiam mi decidis, suriri \u011din \u011duste por provo, kaj la azeno konsentis ne ribele al mia deziro. Mi tiris la kolbridon kaj \u011di ekiris. \u201cMi faros promenadon en la strateto, nur por trankviligi min\u201d, mi pensis. Sed kiam mi estis anta\u016d la pordo, kiu dividis la strateton de la \u201cPlaco de Cecco\u2019\u2019, kaj la azeno transpasis la \u015dtupon, mi ne haltigis \u011din, plenplena de nova sensacio, tute \u011doja kaj senkontrola. Mi opiniis, ke la azeno ne movi\u011dos sen la pu\u015doj kaj la kria\u0109oj de miaj kunuloj \u2013 \u0109ar alia azeno kelkajn jarojn pli frue, kiam mi iris sur \u011di renkonte al mia patro venanta en la kamparon, ne volis mar\u015di anta\u016den e\u0109 per pre\u011doj, pu\u015doj kaj piedfrapoj. \u2013 Male, tiu \u0109i anta\u016deniris ja humile sed memfide; kaj mi, ekscitita pro \u011dia senkonscia societemo, anta\u016deniris kun \u011di, resuprenirante la \u015dtupetojn de la \u011dojo, perdinte la konscion pri la realo. Por mi la realo estis tiu \u011dojo, tiu senzorgemo, tiu venko. Nenion alian mi vidis kaj sentis. Ho, beata tempo de la juna\u011do! Mi estis sur la azeno, kiu trotetis al la korso, kaj mi atentis al nenio, nur al iro anta\u016den meze de la strato, kie la scivola populo kolekti\u011dis, por vidi min pasi. \u0108ar tiun sunplenan kaj varman posttagmezon, la 28an de Februaro, estis\u00a0<em>\u0135a\u016ddo grasa,\u00a0<\/em>la unua \u0135a\u016ddo grasa post la militfino, en kiu neniu maskis sin krom mi. La homoj estis perdintaj la kutimon al la maskadoj, a\u016d ne a\u016ddacis ankora\u016d, kaj mia figuro kun kalsonoj kaj ronda grava \u0109apelo, kun nigra viza\u011do kaj azeno, certe faris impreson, \u0109ar homoj amasi\u011dis \u0109e la du flankoj de la korso farante spaliron. Ekscitiga spektaklo por naiva kaj entreprenema knabino. Mi a\u016ddis diri: \u201cKiom da sapo \u015di bezonos, por purigi la viza\u011don?\u201d. Ja, tio estis la plej grava bezona\u0135o post la pano: la sapo. Mi lar\u011de ridetis pensante pri korko. Sufi\u0109is blovi al tiu subtila patino nigra por forigi \u011din. Ni mar\u015dis, la azeno humila kaj memfida, mi feli\u0109a, senkonscia, sentima en la vivo, kiu vervis en ega maro da son\u011doj, kiuj \u015dajnis reala\u0135oj. Jam nun oni rekonis min, sed mi ne beda\u016dris: \u201cTio ne estas malbona\u201d, mi pensis.<\/p>\n<p>Ni pasis anta\u016d la Kazerno \u201cUmberto\u201d, kie lo\u011dis Pieroto, mia pola knabo, tre kara al mi, precipe pro la kontrastoj kiujn nia konateco ekscitis. Mi estis jam esperantistino en mia interno, kiam ankora\u016d nenion mi sciis pri Esperanto; kaj paroli kaj promenadi kun homo de alia lando estis por mi tute normale, sed ne por miaj samurbanoj. Pri \u0109iuj ili havis ion por babili. Precipe pri la\u00a0<em>eksterlandano.\u00a0<\/em>Mi amis lin sed mi ne konsciis tion. Anka\u016d li \u015dajnis eterna kiel eterna la juna\u011do.<\/p>\n<p>Mi ne enirus en la korton de la kazerno, se la kuiristo, kiu sciis pri mi kaj Pieroto, ne trenus la azenon per la vosto, al kiu la buboj pendigis kaserolon.<\/p>\n<p>Pieroto, al kiu mi konfidis la sekreton de mia maski\u011do, venis renkonte al mi kaj petis:<\/p>\n<p>\u201cViva, iru por purigi la viza\u011don! Iru por fari vin bela kaj ni promenu! Forlasu la azena\u0109on!\u201d.<\/p>\n<p>Mi ne a\u016dskultis lin. Malgranda soldato montris paketon de cigaredoj al la azeneto, sed \u011di turnis la kapon. Tiam li eltiris el la po\u015do karamelojn\u2026 Mi klini\u011dis kaj \u0109ion kaptis fripone.<\/p>\n<p>Kiam mi eliris el la korto, mi faris tion inverse, kun la azenotrotado en la oreloj. La \u201cPlacon de la Popolo\u201d mi diligente \u0109irka\u016drajdis. La popolo kriis. Mia patrino, al kiu bonaj vo\u0109oj iris, por rakonti pri mi, venis por ser\u0109i min kaj \u015di vidis min en la momento, en kiu mi pasis la\u016d la kvar flankoj. Mia patro, en la Librejo \u201cPierucci\u201d, eksciinte de amikoj la nomon de la maskitino, estis je la pinto de indigno kaj de honto. La plua malbono okazis, kiam anta\u016d la \u201cPalaco Catenacci\u201d, apud 1a pre\u011dejo \u201cS. Andreo\u201d, knabo eble dekdujara saltis akrobate kaj eksidis sur la azenon malanta\u016d mi. Skandalo, granda skandalo!\u00a0<em>Viro\u00a0<\/em>kun mi sur la azeno! Estis abomene. Sed mi tute ne sentis abomenon kaj restis indiferenta.<\/p>\n<p>Kiam mi estis hejme, mia patrino batis min abunde, anka\u016d por eviti ke mia patro pro kolero batos min kun grava risko de fizika difekti\u011do. \u015ci batis min, jes, kaj forte, sed prudente; pa\u0109jo, male, malprudente. Pro tio \u015di ordigis la aferon; kaj batante min \u015di diris: \u201cSenhontulino, kiel vi povos denove vin montri al la homoj?\u201d. La rezulto de tiu aventuro estis, ke akompaninte la azenon en ian specon de stalo, tiun saman vesperon mi iris promeni sur la \u201cPlacon de la Popolo\u201d, nia \u0109efa placo, nur tial, \u0109ar mi\u00a0<em>ne plu povos montri min al homoj.\u00a0<\/em>Kaj la malgranda soldato renkontita en la korto de la kazerno, nun anka\u016d li sur la placo, demandis min: \u201cKiel fartas la azeno? \u0108u \u011di fumis la cigaredojn? \u011cu \u011di man\u011dis la karamelojn?\u201d (1).<\/p>\n<p>(1) Tiu \u0109i rakonto gajnis la unuan premion (oran medalon) en la Patrolkonkurso 1971, okaze de la 42a Itala Esperanto-Kongreso en Grosseto.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Lina GABRIELLI Aperis en\u00a0Karnavalo, 1973 Mi volis mi\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-granda-skandalo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10146"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10146"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10146\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10146"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}