{"id":10147,"date":"2022-02-13T13:19:18","date_gmt":"2022-02-13T05:19:18","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10147"},"modified":"2022-02-13T13:51:45","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:45","slug":"lappar-la-antikristo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/lappar-la-antikristo\/","title":{"rendered":"LAPPAR, LA ANTIKRISTO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Endre T\u00d3TH<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Lappar, la Antikristo<\/em>, Hungara Esperanto-Asocio 1982<\/p>\n<p>Ili vagadis \u0109iam kune, kvarope. Ili estis nek pli, nek malpli bravaj, ol la ceteraj buba\u0109oj de tiu epoko.<\/p>\n<p>\u2013 Ni faru vetkuron \u2013 kriis Lappar \u2013 Repo, Nodo, Tupy ni kuru sen\u015due sur la stoplejo!<\/p>\n<p>\u2013 Sen\u015due ne eblas \u2013 diris Tupy sobre \u2013 \u0109ar la urtikoj vundos la piedojn.<\/p>\n<p>\u2013 Tupy, vi havas malbonan ha\u016dton, kaj vi havas malbonan sangon. Via sango estas certe nigra. Vi estas fatraso, kaj vi hontas pro via nigra sango.<\/p>\n<p>Tupy senvorte ekka\u016dris kaj komencis de\u015dnuri la \u015duojn.<\/p>\n<p>\u2013 Hurrah! \u2013 kriis Lappar. \u2013 Mi estas la vento kaj mi mu\u011das super la kampoj! Repo, Nodo, Tupy, anka\u016d vi estas vento. Ni kuregas kiel tempesto super la kampoj. Ni zumegu! Ni estas la ventego kaj tondre kuregas super la kampoj!<\/p>\n<p>Ili kri\u0109ante atingis la transflankan sulkon.<\/p>\n<p>\u2013 Mi estis la unua! \u2013 deklaris Lappar. \u2013 Mi estas la triumfanto!<\/p>\n<p>\u0108iuj sidi\u011dis sur la tero. La ceteraj observadis siajn piedojn kun acida mieno.<\/p>\n<p>\u2013 Rigardu, Lappar! \u2013 diris ribele Tupy. \u2013 Mia sango ne estas nigra. Mia sango estas ru\u011da, kiel la via!<\/p>\n<p>\u2013 Miaj piedoj e\u0109 ne sangas \u2013 fanfaronis Lappar, ne atentante pri la vortoj de Tupy. \u2013 Mi havas bonan dikan ha\u016dton, via ha\u016dto estas maldika, kaj vi \u0109iuj estas fatrasoj. Nun ni kuru reen, kiel la \u015dtormo.<\/p>\n<p>La ceteraj stari\u011dis malinkline.<\/p>\n<p>\u2013 Ni estas la timeginda armeo \u2013 kriegadis Lappar. \u2013 Tupy, vi estas la vicestro, Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Hurrah! Ni vadu en sango!<\/p>\n<p>Ili revenis tien, kie restis la \u015duoj. Tiam jam sangis e\u0109 la piedoj de Lappar.<\/p>\n<p>\u2013 Mi estas Lappar, la Demonulo!<\/p>\n<p>\u2013 Li kaptis grandan nesolidan terbulon. \u2013 Mi pistas \u015dtonon sur mia brusto! Rigardu! \u2013 La terbulo disfalis, kiam \u011di bati\u011dis al la brusto de Lappar. \u2013 Pistu anka\u016d vi \u015dtonojn sur via brusto. Frakasu \u015dtonojn kaj kantu! Ni estas la venkintoj kaj ni dancas triumfan dancon.<\/p>\n<p>Kri\u0109ante ili dancis per la doloraj piedoj, dumane \u015dutante terbulojn kaj \u015dtonetojn sur sian korpon. Ili fari\u011dis malpuraj de kapo \u011dis piedoj.<\/p>\n<p>\u2013 Mi estas Lappar, la Demona Estrego. Ni vadis en sango kaj ni triumfis. Ni disrompadas \u015dtonojn sur niaj brustoj. Triumfo kaj gloro! \u2013 Tiujn vortojn li kriis fiksante siajn okulojn kun provoko rekte en la sunon. Ili vagadis la\u016d la bordo de la rivereto.<\/p>\n<p>\u2013 Ni kaptos fi\u015dojn \u2013 diris Lappar.<\/p>\n<p>\u2013 Bonege, fi\u015dkaptado! \u2013 \u011dojis Tupy. \u2013 Ni \u015dtelos hokojn kaj tran\u0109os stangetojn.<\/p>\n<p>\u2013 Mi bezonas nek hokon, nek stangeton. Mi kaptos fi\u015dojn per la nudaj manoj \u2013 vadis Lappar jam en la rivereto. Li kuris inter la fi\u015dojn, kiuj ripozis en la malprofunda akvo. \u0108irka\u016d liaj maleoloj brilis ar\u011dentkoloraj \u015da\u016dmkronoj. La akvo ekbolis pro la fu\u011do de la fi\u015doj. Per fulmrapida movo li kaptis en la akvon, kaj jen, \u0135etita fi\u015deto jam flugis brile al la bordo.<\/p>\n<p>\u2013 Mi kaptos por vi multegajn fi\u015dojn. Karasojn, ezokojn kaj karpojn. Hodia\u016d ni \u0109iuj man\u011dos fi\u015dojn \u011dis krevo.<\/p>\n<p>La ceteraj ekinterbatalis por la predo, sed la sekva viktimo jam estis \u0135etita.<\/p>\n<p>\u2013 Hodia\u016d mi kaptos \u0109iujn fi\u015dojn el la rivereto! \u2013 Li kuradis tien kaj reen en la vibranta akvo, furioze persekutante la fi\u015dojn, kaj flugigis al la bordo la baraktantajn kaptitojn.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u \u0109iu havas jam sufi\u0109e? \u2013 li vadis eksteren el la rivereto, tenante en sia mano konvulsiantan beston.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u vi jam man\u011dis? \u2013 li demandis, kun subite severi\u011danta mieno.<\/p>\n<p>\u2013 Anta\u016d ol rosti ilin? \u2013 demandis Tupy na\u016dzi\u011dante.<\/p>\n<p>\u2013 Jes ja, sen rostado, hodia\u016d ni man\u011dos vivantajn fi\u015dojn. Rigardu! \u2013 Kaj li jam tenis anta\u016d sia bu\u015do baraktanton.<\/p>\n<p>La ceteraj horore gapis lin. Li ekrida\u0109is:<\/p>\n<p>\u2013 He, tamen ne! Hodia\u016d mi ne deziras fi\u015don. Sed hodia\u016d en la vila\u011do \u0109iu kato vesperman\u011dos karasojn, ezokojn kaj karpojn. Surstangigu ilin sur salikvergo! Rigardu, tiel! \u2013 Kaj \u015dirinte bran\u0109eton li montris, kiamaniere oni povas surstangigi la fi\u015dojn, pikante tra ilia branko kaj bu\u015do. Poste li reekis al la rivereto.<\/p>\n<p>\u2013 Rigardu, kiom da fi\u015doj restis ankora\u016d! Mi kaptos \u0109iujn! Hodia\u016d mi ekstermos \u0109ion vivan en la rivereto! Hodia\u016d \u0109iu kato voros fi\u015dojn \u011dis krevo. \u2013 Kaj li da\u016drigis la mortigadon, tiel abunde \u0135etante la predojn, ke la ceteraj apena\u016d povis surstangigi ilin.<\/p>\n<p>Ekscititaj pro la febro de mortigado, Repo kaj Nodo kriegadis: \u2013 Plu! Ankora\u016d pli! \u0134etadu, Lappar! Vi estas la Mirinda Fi\u015dkaptisto!<\/p>\n<p>\u2013 Mi estas la Demona Fi\u015d-ekzekutisto! \u2013 kriis Lappar, ne laci\u011dante en la ekstermado.<\/p>\n<p>Tupy rigardis lin, kun \u0135aluza malamego.<\/p>\n<p>Balda\u016d ili ekkuris al la vila\u011do, svingante la vergojn fetorantajn.<\/p>\n<p>\u2013 Hodia\u016d estos festo por la katoj. Fi\u015d-vesperman\u011do \u011dis krevo! Kata diman\u0109o, haleluja!<\/p>\n<p>Haleluja, haleluja! \u0125oris la ceteraj.<\/p>\n<p>E\u0109 Tupy kriadis kun ili.<\/p>\n<p>Ili vagadis per du bicikloj. Lappar veturigis sur sia biciklo Repon, Nodon veturigis Tupy. Ili atingis la monteton \u2019Kocor\u2019. \u0108i tie la kampvojeto estas tiel kruta, ke e\u0109 Stefano \u0108uha ne kapablas venki \u011din, kvankam neniu konas pli fortan homon, ol li.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108iu descendu! \u2013 komandis Lappar.<\/p>\n<p>Ili haltis en la sunbrilego.<\/p>\n<p>Tupy, nun residi\u011du kaj veturu sur la monteton \u2013 diris Lappar kun insida rideto.<\/p>\n<p>\u2013 Tio ne eblas \u2013 kontra\u016ddiris Tupy. \u2013 Neniu kapablas veturi \u011dis la supro.<\/p>\n<p>Lappar fiksis siajn ladkolorajn okulojn al Tupy.<\/p>\n<p>\u2013 Ek, anta\u016den. Mi venos tuj post vi, kaj se vi haltos, mi surpasos vin. \u2013 Kaj lia minacanta mieno pruvis, ke li ne \u015dercas.<\/p>\n<p>Tupy kapitulacis. Li ekiris.<\/p>\n<p>\u2013 Vi restu \u0109i tie \u2013 \u0135etis la vortojn Lappar al Repo kaj Nodo \u2013 sed e\u0109 moveton mi ne vidu, \u0109ar hodia\u016d mi estas dan\u011dera. Tion dirinte anka\u016d li ekis al la monteto.<\/p>\n<p>\u2013 Klopodu, Tupy, \u0109ar mi venas! Klopodu, se vi volas savi la vivon! Klopodu, alie mi mortpremos vin! \u2013 kriegadis Lappar.<\/p>\n<p>Tupy obeis. Liaj dentoj grincis. Ekveturinte tuj li sentis, ke neniam li kapablos atingi la supra\u0135on. Poste \u0109io ru\u011di\u011dis anta\u016d liaj okuloj. Poste li pensis, ke prefere li haltos, lasos sin mortpremi, \u015dajne hodia\u016d li devas perei neeviteble. Poste tamen li atingis la supra\u0135on. Anka\u016d Lappar tuj post li.<\/p>\n<p>\u2013 Brave, Tupy! Bravege! \u2013 la\u016ddis lin Lappar kun sarkasma rida\u0109o. \u2013 Nun ekiru reen, ni kunportos anka\u016d la ceterajn.<\/p>\n<p>Tupy ne povis e\u0109 respondi. Li ekruli\u011dis malsupren per sia veturilo. Repo kaj Nodo sor\u0109ite gapis la proksimi\u011dantojn, kies \u0109emizo estis malseka kaj kies viza\u011do estis kovrita de \u015dvito, kiel tiu de la malliberuloj, kiujn ili ka\u015drigardis en la \u015dtonminejo.<\/p>\n<p>Tupy forpu\u015dis la biciklon kaj sternis sin teren. Anka\u016d Lappar haltis.<\/p>\n<p>\u2013 Mi estas Demona Estrego! Tupy, vi estas la vicestro. Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Tupy, nun ek anta\u016den, kunportu Repon. Mi portos Nodon, tuj malanta\u016d vi. Se vi haltos, mi mortpremos vin.<\/p>\n<p>\u2013 Mi faros nenion \u2013 diris Tupy sen forto. \u2013 Prefere mi morta\u0109os tuj, \u0109i tie. Mortpremu min tuj, \u0109i tie. Li \u0135etis sin dorsen, disetendante la brakojn.<\/p>\n<p>Lappar fiksis siajn okulojn al li. Lia rigardo estis flamo. \u2013 Ekiru, mi ordonas!<\/p>\n<p>\u2013 Ne kaj ne! \u2013 skuis la kapon Tupy el\u0109erpita, ku\u015dante inter la herboj.<\/p>\n<p>Lappar eltrovis ion novan: \u2013 Vi estas la vicestro. Ekiru sola! Mi sidigos Repon anta\u016d min sur la biciklon, Nodon malanta\u016d min, sur la paka\u0135lokon, kaj ni venos post vi. Hodia\u016d mi estas timegenda kaj neebla.<\/p>\n<p>La ceteraj obeis, kvaza\u016d narkotitaj pro la perforto. Tupy rezignante ekveturis, Lappar sekvis lin kun sia duobla \u015dar\u011do. \u0108i-foje li ne kriadis. Stertorante li spiris, liaj okuloj cirkulis freneze, liaj lentugoj brilis sub la \u015dvito, kiel arda\u0135oj. Neniu kredis, ke ili transvivos la aferon, tamen ili alvenis sur la supro. Tiam la pulmo de Lappar jam \u015diradis la aeron kun \u015drikanta spirego. Nun li \u0135etis sin dorsen, liaj okuloj rigidi\u011dis, kaj li fari\u011dis senvorta por kelka tempo. La ceteraj \u0109irka\u016dstaris lin sor\u0109itaj.<\/p>\n<p>Poste Lappar ekparolis. Malla\u016dte kaj ra\u016dke: \u2013 Mi estas la Antikristo. Jen, mi pereas. Sed anta\u016d mia morto mi faras mian testamenton. A\u016dskultu min, \u0109ar mi volas, ke \u0109io estu tiel post mia morto. Miajn okulojn ne fermu. Kun malfermite rigidi\u011dintaj okuloj mia kadavro estu portita sur la promontoron. Repo, al vi mi testamentas la vila\u011don. Nodo, via estos la arbaro. Tupy, viaj estos la rivereto kaj la fi\u015doj. Se mi jam estos sur la promontoro, Repo, vi bruligu la vila\u011don. Estu tiam nokto kaj bruligu \u0109iun domon unuope. Nodo, vi bruligu la arbaron. \u0108iun arbon kaj arbuston unuope. Tupy, vi bruligu la rivereton kaj la fi\u015dojn\u2026<\/p>\n<p>Tupy volis interrompi lin konsterni\u011dante, sed Lappar ne lasis.<\/p>\n<p>\u2013\u2026 se la Antikristo mortas, tiam e\u0109 la akvoj povas bruli. \u2013 Li spiradis iom, poste da\u016drigis. \u2013 Se jam brulos \u0109io, vi \u0109iuj kolekti\u011du sur la promontoro kaj tran\u0109u vian gor\u011don. En mia morto mi volas vidi per miaj nefermitaj okuloj \u0109ion flamanta kaj sanganta.<\/p>\n<p>\u2013 Tion dirinte li endormi\u011dis.<\/p>\n<p>La ceteraj ka\u016dris \u0109irka\u016d li kun timego.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u li jam mortis? \u2013 demandis susurante Repo.<\/p>\n<p>\u2013 Ne. A\u016dskultu. Li spiras ankora\u016d. \u2013 Tupy respondis tion, la vicestro.<\/p>\n<p>Ili silentis longe, tre, tre longe, \u0109ar jam krepuski\u011dis, kiam la okuloj de Lappar malfermi\u011dis.<\/p>\n<p>\u2013 Jen la morto! \u2013 ili pensis \u0109iuj kun teruro, sed ne, \u0109ar Lappar sidlevi\u011dis, mezuris ilin per rigardo kaj diris:<\/p>\n<p>\u2013 Timu kaj tremu, \u0109ar mi estas Demonulo! Timu kaj tremu, \u0109ar vi estas \u0109iuj fatrasoj.<\/p>\n<p>\u2013 Hodia\u016d ni \u015dtelos melonojn \u2013 diris Lappar.<\/p>\n<p>\u2013 Neeble \u2013 diris Tupy. \u2013 La kampgardistoj havas fusilojn, \u015dargitajn per salo.<\/p>\n<p>\u2013 Tamen ni \u015dtelos \u2013 diris Lappar, iom malpli memfide.<\/p>\n<p>Ili sidadis plu senvorte. Lappar suprenrigardis al la nuboj: \u2013 Tuj pluvos. En pluvo mi ne volas melonojn. Ni ne bezonas melonojn. Prefere ni \u015dtelu fusilojn kaj pistolojn. Pistolojn por Repo kaj Nodo, \u0109ar ili estas soldatoj. Tupy, vi ricevos fusilon, \u0109ar vi estas la vicestro. Anka\u016d mi havos fusilon, sed pli grandan, ol vi. Poste ni kunpelos la kampgardistojn kaj mortpafos ilin. \u0108iun melongardiston kaj Alekson Piron. Mi ekstermos ilin, \u0109ar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin, \u0109ar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin vice \u0109i tie anta\u016d la muro \u2013 da\u016drigis Lappar. \u2013 Mi diros al la unua. \u2019Sur-genui\u011du kaj petegu por via vivo. Se vi petegos bele, vi povos forkuri.\u2019 Sed vane li petegos kiel ajn bele; mi ekparolos: \u2019Pafu!\u2019, kaj ni mortpafos lin. Poste mi diros al la sekva gardisto: \u2019Se vi petegos pli bele, ol la unua \u0109i tie, tiam vere vi povos foriri\u2019. Sed li petegu kiel ajn bele, ni mortpafos anka\u016d lin. Kaj en bela vico \u0109iujn. Fine sekvos Alekso Piro. Mi diros al li: \u2019Surgenui\u011du kaj, se vi petegos pli bele, ol tiuj \u0109i, certe vi estos la sola, kiu liberi\u011dos\u2019. Tiam li surgenui\u011dos kaj komencos. Mi komandos: \u2019Petegu pli bele!\u2019 Tiam li petegos pli bele. Mi postulos denove: \u2019Ankora\u016d pli bele!\u2019 Kaj li petegos jam tre bele. Tiam mi diros. \u2019\u0108io, kion vi diris, estas bagatela\u0135o, vi forgesis ploregi, cetere vi estas fatraso kaj malbravulo\u2019. Kaj mi diros: \u2019Pafu!\u2019, kaj ni mortpafos anka\u016d lin.<\/p>\n<p>La ceteraj a\u016dskultis lin kun abomeno. Kia kulpo povas \u015dar\u011di la animon de Alekso Piro, per kiu li meritis tiel teruran morton?<\/p>\n<p>\u2013 Tupy, ekiru kaj rabu fusilojn. Se vi ne akiros fusilojn \u011dis vespero, anka\u016d vi estos mortpafita. \u2013 Lappar eksilentis kaj profundi\u011dis en meditado. \u0108ar, se Tupy ribelos kaj ne \u015dtelos fusilojn, tiukaze per kio li estos mortpafita?<\/p>\n<p>Poste Lappar komencis pensi pri aliaj aferoj.<\/p>\n<p>\u2013 Tamen ne. Mi ne bezonas fusilojn. Prefere ni \u015dtelos vinon. Ni \u015dtelos vinon kaj ni ebrii\u011dos. Ni dibo\u0109ados kaj faros ekscesa\u0135ojn. Mi scias, kiamaniere oni povas \u015dteli vinon. Mi \u015dtelrigardis, kiel faras tion la liveristoj. Nodo, via patro estas \u0109arpentisto. Iru hejmen kaj \u015dtelu drilon. Repo, vi rabu pumpilon de biciklo. Tupy, venu kun mi, ni trarompos la kelpordon.<\/p>\n<p>Sed ili ne devis trarompi \u011din. La kelpordo ne estis fermita. Ili \u015dteliris en la obtuzan malhelon kaj \u0109irka\u016dokulumis. Lappar subite kriis al Tupy: \u2013 Kial vi gapadas \u0109i tie? Mi vidas nenion. Forkuregu kaj \u015dtelu kandelon. En malhelo mi ne volas vinon.<\/p>\n<p>Tupy forkuris, sed post nelonge li revenis, kaj tiam alvenis anka\u016d la ceteraj.<\/p>\n<p>Lappar komencis la laboron. Li boris maldikan truon en la barelo, sed vino ne venis el \u011di.<\/p>\n<p>\u2013 Malplena \u2013 konstatis Tupy.<\/p>\n<p>\u2013 Ne babila\u0109u, \u0109ar mi arestigos vin! \u2013 kriis Lappar.<\/p>\n<p>Li prenis la pumpilon, kiun alportis Repo, kaj li pumpis iom da aero tra la trueto. Poste li surgenui\u011dis, kaj almetante la bu\u015don al la truo, komencis su\u0109i la vinon. Kiam la soldatoj revenis, alportante ladan gamelon, Lappar jam denove pumpis. Ili metis la gamelon sub la maldikan fluon, kaj almena\u016d \u011di pleni\u011dis.<\/p>\n<p>\u2013 Tupy, tio estas la via, \u0109ar vi estas la vicestro. Eltrinku \u011din \u011dis fundo.<\/p>\n<p>Tupy malinkline komencis glutadi.<\/p>\n<p>\u2013 Vice \u0109iu ricevos unu gamelon, kaj poste denove po unu \u0109iu persono, \u0109ar hodia\u016d ni dibo\u0109ados. Ni ebrii\u011dos kaj faros ekscesa\u0135ojn.<\/p>\n<p>\u2013 Ili stumbladis kun kapturno el la kelo eksteren. Jam pluvis.<\/p>\n<p>\u2013 Kantu \u2013 komandis Lappar.<\/p>\n<p>\u2013 Fu\u015dkantante ili amblis la\u016d la \u011dardendorsa vojo. La grizi\u011danta pejza\u011do estis senviva kaj trista.<\/p>\n<p>\u2013 Nun fosu mian tombon kaj enterigu min vivanta \u2013 diris Lappar. \u2013 Enterigu min kaj mi elvenos elsub la tero, \u0109ar mi estas la Demonulo.<\/p>\n<p>Ili diskuris akiri fosilojn.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108i tie estu mia tombo \u2013 montris Lappar lokon sub granda arbo. \u2013 Faru por mi fosa\u0135on, mi staros en \u011din kaj vi enterigos min staranta, \u0109ar oni enterigas la Demonulojn \u0109iam starantaj. Fosu kaj kantu.<\/p>\n<p>La soldatoj komencis fosi.<\/p>\n<p>\u2013 Tupy, foriru kaj \u015dtelu por mi trogon. Mi ne volas esti pluv-batata.<\/p>\n<p>Poste li ekzamenis, kiom profunda estas la fosa\u0135o. \u011ci atingis nur \u011dis genuo. Li sidi\u011dis teren, la \u015dtelitan trogon li apogis al sia kapo kiel \u015dirmilon kaj senvorte observis la kantantajn tombofosistojn. Ili jam staris \u011dis kokso en la tero. Per mangesto li signis: plu. Kiam la fosa\u0135o atingis jam \u011dis la \u015dultro, li staris en \u011din.<\/p>\n<p>\u2013 Nun enterigu min! \u2013 li donis la komandon.<\/p>\n<p>Ili komencis re\u015duti la teron. La malfiksa tero atingis liajn genuojn. \u2013 Iu piedpremu \u011din. Tiel malfiksa \u011di valoras neniom.<\/p>\n<p>Tupy saltis en la kavon kaj tretadis \u0109irka\u016d la Demonulo. Poste ili da\u016drigis la re\u015dutadon de la tero. Kiam \u011di jam atingis \u011dis talio, ili piedpremis \u011din denove. Balda\u016d Lappar estis \u011dis la \u015dultroj subtere, nur lia kapo kaj liaj disetenditaj brakoj restis super la tero.<\/p>\n<p>Nun kantu kaj dancu \u0109irka\u016d mi. Dancu mian mortodancon \u0109ar la Antikristo estas enterigita. Dume mi el\u015diros min el la tero kaj ni ekscesos senbride kaj freneze, \u0109ar mi estas Demonulo.<\/p>\n<p>La pluvo jam falis dense. La ceteraj ebrie ekkantis kaj ekdancis. Lappar stre\u0109is sin. Li provis ellevi\u011di el la tero, per siaj disetenditaj brakoj, sed e\u0109 movi\u011di li ne povis. La ceteraj inside atentis lin. La viza\u011do de Lappar deformi\u011dis, liaj helkoloraj okuloj sova\u011de cirkulis, pluveroj kaj \u015dvito fluis desur lia kapo, sed vanis la klopodo, li ne povis e\u0109 movi\u011di.<\/p>\n<p>Tupy kriis al li, per vo\u0109o nekura\u011da: \u2013 El\u015diru vin, Demonulo!<\/p>\n<p>Lappar jam grincigis la dentojn pro la fortostre\u0109o. La ceteraj da\u016drigis la mortodancon.<\/p>\n<p>\u2013 Haltu! \u2013 ekkriis Lappar. \u2013 \u0108iu kuru kaj kolektu por mi rubusojn. Kolorigu mian viza\u011don nigra. La nigra viza\u011do donos al mi Demonan forton.<\/p>\n<p>Ili diskuris rida\u0109ante. Singardeme kaj rifu\u011dprete unue Tupy \u015dmiris la viza\u011don de Lappar per rubusoj. Sed kiam ili konvinki\u011dis, ke Lappar ne povas uzi siajn brakojn disetenditajn, ili plikura\u011di\u011dis kaj \u015dmiris la nigran ka\u0109on pli kaj pli pasie sur la kapon de Lappar.<\/p>\n<p>\u2013 Mi estas la Antikristo \u2013 kriadis tiu \u2013 tuj mi el\u015diros min el la tero, kaj poste mi el\u015diros anka\u016d \u0109i tiun arbon kaj per \u011di mi disrompos kaj dispistos vin kaj \u0109ion, \u0109ar mi estas la Demonulo!<\/p>\n<p>La ceteraj dancis plu en sova\u011da gajeco, ili \u0135etadis al la kapo de Lappar jam ne nur rubusojn, sed anka\u016d koton, kaj Tupy \u0135etis al lia viza\u011do e\u0109 putrintan tomaton.<\/p>\n<p>\u2013 El\u015diru vin, Demonulo! Vi estas ja la timeginda! Eli\u011du el la tero, se vi kapablas.<\/p>\n<p>Lappar jam ne povis e\u0109 respondi. Nur liaj okuloj cirkulis ankora\u016d, sed liaj brakoj ku\u015dis apud li el\u0109erpitaj.<\/p>\n<p>\u2013 Mi kovras vin per la trogo, por \u015dirmi vin kontra\u016d la pluvo \u2013 kriis la vicestro, kaj la trogo jam estis metita super Lappar.<\/p>\n<p>Jam forte pluvis kaj komenci\u011dis la vesperkrepusko.<\/p>\n<p>\u2013 Ni rulu sur lin rokojn \u2013 kriis Tupy \u2013 se li estas la Demonulo, li povas dis\u0135eti de si e\u0109 monton.<\/p>\n<p>Per komuna forto ili alportis grandegan \u015dtonon. Poste ili alportis ankora\u016d multe da \u015dtonoj, brikoj, kaj anka\u016d ruba\u0135ojn, sterkon, \u0109ion. La tombo de Lappar finfari\u011dis balda\u016d.<\/p>\n<p>Unue la soldatoj \u015dteliris for.<\/p>\n<p>Tupy kanta\u0109is ankora\u016d iom, ebrie sidante sub la arbo, sed poste anka\u016d li stari\u011dis.<\/p>\n<p>\u2013 El\u015diru vin, Antikristo! \u2013 li kriis, sed nur duonvo\u0109e, kaj anka\u016d li ektrotis hejmen.<\/p>\n<p>Li sentis malbonan guston en la bu\u015do, pro la vino, kaj li sentis seniluzii\u011don. \u2019Tiu Lappar estis fatraso. Ni estus devintaj likvidi lin jam pli frue\u2019 \u2013 li pensis kaj haltis kun subita ektimo.<\/p>\n<p>La tero movi\u011dis kaj a\u016ddi\u011dis bruego. Kun teruro li hezitis, sed nur momenton. \u2019Nenio! Oni faras eksplodon en la \u015dtonminejo\u2019 \u2013 li pensis. \u2013 Morga\u016d ni iros tien kaj \u015dtelrigardos la malliberulojn.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Endre T\u00d3TH Aperis en\u00a0Lappar, la Antikristo, Hungara \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/lappar-la-antikristo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10147"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10147"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10147\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10147"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}