{"id":10148,"date":"2022-02-13T13:24:38","date_gmt":"2022-02-13T05:24:38","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10148"},"modified":"2022-02-13T13:49:57","modified_gmt":"2022-02-13T05:49:57","slug":"belulino-ajsulu","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/belulino-ajsulu\/","title":{"rendered":"BELULINO AJSUL\u00da"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Vladimir GLAZUNOV<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>La sfinkso de Steplando<\/em>, Fonto 1988<\/p>\n<p>Se vi opinias, ke ebena lando etendi\u011danta orienten de Aralmaro estas enuiga, glata kiel tablo kaj \u0109ie egala dezerto, vi eraras. Tiel mi opiniis iam lerninte el avaraj linioj de geografia lernolibro. Sed, kiam mi ekvidis tiun \u0109i landon per miaj propraj okuloj, tuj mi \u015dan\u011dis mian anta\u016dan opinion. Efektive, post \u0109iu varia\u0135o de reliefo vin atendas surprizo: jen subite vi venas al lageto, sur kies bordoj staras tiel densa kaj alta kanaro, ke kamelo povas tie sin ka\u015di, jen vi ekvidas ruinon de antikva \u2019mazaro\u2019 \u2013 ma\u016dzoleo, en kies fendoj sova\u011daj katoj kuradas \u015dtele, jen aperas anta\u016d vi malalta dornoza veprejo kaj leporoj eksaltas inter viaj piedoj, a\u016d kolorori\u0109aj fazanoj kiel sagoj ekflugas supren. Iam vi povas ekvidi verdan oazon, kie blankaj dometoj de iu vila\u011do sin ka\u015das inter arboj. Kaj e\u0109 kiam vi vidas la malproksime tremantan linion de l\u2019 horizonto, kiam \u0109irka\u016das vin nur tute ebena stepo, vi trovas mirindan \u0109armon en tiu \u0109i majesta, virga spaco.<\/p>\n<p>\u2026 Estis tre frua mateno. Nur iomete ekheli\u011dis la plej malsupra rando de la firmamento oriente. Ankora\u016d steloj brilis en la preska\u016d nigra veluro de l\u2019 \u0109ielo. Nenia bloveto en fre\u015da aero de frua a\u016dtuno. Niaj \u0109evaloj trotetis sur apena\u016d videbla vojo. Ni estis du: juna kaza\u0125a poeto \u0134uk\u00e1 kaj mi. Longan tempon ni rajdis silente, \u0109iu la\u016d sia maniero perceptante la \u0109irka\u016dan mondon. Sed, kiam nuancoj de ru\u011do kolorigis la \u0109ielon, kaj \u011di ekflamis en sunoro, ni ne plu povis resti silentaj. \u0134uk\u00e1 ekkantis kvaza\u016d salutante la a\u016droron, poste sin turnis al mi kaj ni vigle ekparolis.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u vi vidas monteton, tie maldekstre? \u2013 li demandis.<\/p>\n<p>Mi rimarkis izolan alta\u0135on kun hirtaj gramenaj herboj kaj tuj jesis interesi\u011dinte.<\/p>\n<p>\u2013 La\u016d popolaj legendoj tie vivis la sa\u011da belulino Ajsul\u00fa, \u2013 li da\u016drigis.<\/p>\n<p>Jam kelkfoje mi a\u016ddis tiun \u0109i nomon citate en plej diversaj legendoj kaj fabeloj. Mi sciis, ke \u015di estis tre sprita kaj tre bela junulino, kiu ofte heroece servis al sia popolo.<\/p>\n<p>Mi instigis mian \u0109evalon kaj sekvis mian amikon. Iom flanki\u011dinte de nia vojo, ni facile ekgalopis al la monteto.<\/p>\n<p>La suno jam plene brilis. Anta\u016d ni vidi\u011dis senlima ebeno, sur kiu de ie al ie levi\u011dis similaj montetoj.<\/p>\n<p>Ni sidi\u011dis rekte sur sablozan teron. La \u0109evaloj staris senmove, metinte la kapojn \u0109iu sur la kolon de l\u2019 alia.<\/p>\n<p>\u2013 Legendo diras, \u2013 komencis la poeto, \u2013 ke anta\u016d tre longa tempo regis en tiu \u0109i lando severega kaj kruela \u0125ano. Ofte li havis strangajn kapricojn kaj neplenumeblajn dezirojn pro kiuj ege suferis liaj regatoj. Unufoje li proponis al sia popolo trovi \u011dustajn respondojn al la demandoj: kio estas la plej firma en la mondo kaj kio estas la plej dol\u0109a en la mondo? \u0108u vi konas tiun \u0109i legendon?<\/p>\n<p>\u011cin mi ne konis.<\/p>\n<p>\u2013 Do, \u2013 da\u016drigis mia amiko, \u2013 la \u0125ano promesis al la diveninto ri\u0109an premion kaj mortpunon al la fiaskintoj. Tiel multaj homoj perdis sian kapon. Plej diversaj estis la solvoj proponitaj al la \u0125ano: fero, \u015dtalo, \u015dtono, sukero, mielo, venko\u2026 Sed nenio povis kontentigi lin.<\/p>\n<p>\u2013 Tiutempe filino de malri\u0109a pa\u015dtisto, tre bela knabino, nomata Ajsul\u00fa, deklaris al sia patro, ke \u015di scias respondi la demandojn de la \u0125ano. \u201cVi iru, \u2013 \u015di diris, \u2013 kaj anoncu al lia \u0125ana mo\u015dto, ke la plej firma en la mondo estas hufo de lia \u0109evalo. Diru nur tiun \u0109i unu respondon, \u2013 \u015di aldonis. Miris la pa\u015dtisto, sed obeis la filinon, \u0109ar ekde sia infana\u011do \u015di \u0109iam distingi\u011dis per sprito kaj sa\u011do. Li iris al la \u0125ano kaj humile diris al li la respondon de Ajsul\u00fa. La \u0125ano treege koleri\u011dis pro impertinento de iu mizera pa\u015dtisto. Grandaj mo\u015dtuloj, grandaj ri\u0109uloj kaj sa\u011duloj perdis sian kapon, kaj simpla pa\u015dtisto kura\u011dis superi ilin. Plore \u0135uris la pa\u015dtisto: \u201cNe estas mi kiu tiel divenis. Tiel diris mia kompatinda filino\u201d. La \u0125ano ekinteresi\u011dis kaj tuj ordonis venigi al li la pa\u015dtistan filinon.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi elpensis la respondon je mia demando? \u2013 li demandis \u015din.<\/p>\n<p>\u201cJes, via \u0125ana mo\u015dto\u201d, \u2013 kura\u011de respondis Ajsul\u00fa.<\/p>\n<p>\u201cSed kial la hufo de mia \u0109evalo estas la plej firma en la mondo?\u201d \u2013 li insistis.<\/p>\n<p>\u201cTre multaj \u0109evaloj pasas inter viaj jurtoj, via \u0125ana mo\u015dto, respondis la belulino, \u2013 sed neniam la tero tremas sub iliaj hufoj. Nur kiam via batal\u0109evalo preteriras, \u0109irka\u016de tremas la tero\u201d.<\/p>\n<p>\u2013 La respondo pla\u0109is al la ambicia reganto, kaj anka\u016d pla\u0109is la kura\u011da belulino mem.<\/p>\n<p>\u201cNur diru do nun, kio estas la plej dol\u0109a en la mondo\u201d, postulis la \u0125ano.<\/p>\n<p>\u2013 La knabino rekte alrigardis la regnestron kaj tiel respondis, dum \u015diaj vangoj iom ru\u011di\u011dis: \u201cEvidente ja, mia sinjoro, la plej dol\u0109a estas kunesto de geedzoj\u201d.<\/p>\n<p>La \u0125ano kun granda surprizi\u011do kaj pasio ekrigardis la junan belulinon:<\/p>\n<p>\u201cKiel vi scias tion? Vi ja estas virgulino\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cMalmulte mi devis pensi, via \u0125ana mo\u015dto, por tion diveni, \u2013 respondis la junulino. \u2013 Miaj gepatroj amegis min. Nokte mi \u0109iam ku\u015dis inter ili, kaj ili varme karesis min. Ho, kiom da fojoj mi a\u016ddis ilin diri, ke mi estas la plej dol\u0109a en la mondo\u2026 Sed matene mi tre ofte veki\u011dis jen \u0109e unu, jen \u0109e la alia flanko de la gepatroj dum ili \u0109iam estis kune. Certe mi estis dol\u0109a por ili, tre dol\u0109a, tamen videble ili trovis pli dol\u0109a esti kune. Tial do mi konjektis, ke tiu kunesto estas io plej dol\u0109a en la mondo\u201d.<\/p>\n<p>Ankora\u016d pli multe pla\u0109is al la \u0125ano tia sprita respondo. Kaj li ekamis la belulinon kaj volis edzi\u011di al \u015di.<\/p>\n<p>\u201cKiun edzi\u011dopagon vi volas? \u2013 li demandis la patron. \u2013 Mi \u0109ion donos por ke via filino estu mia edzino\u201d.<\/p>\n<p>\u201cPermesu, granda \u0125ano, pripensi tion\u201d, \u2013 petis la feli\u0109a patro.<\/p>\n<p>\u2013 La \u0125ano adia\u016dis lin kaj la filinon, permesis pripensi kaj fiksis la tempon je du tagoj.<\/p>\n<p align=\"center\">* * *<\/p>\n<p>\u0134uk\u00e1 interrompis sian rakonton kaj diris:<\/p>\n<p>\u2013 \u0108i tie proksime estas melonkampo, kiun gardas maljuna \u011col\u0109\u00ed. Mi iomete konas lin\u2026 Do kion vi pensas pri aroma kaj dol\u0109a melono, he?<\/p>\n<p>Mi diris kion mi pensis\u2026 Tuj ni saltis en niajn selojn kaj ektrotis al la kampo.<\/p>\n<p>\u0108e rando de la plantejo staris la gardista kabaneto, malfacile distingebla inter arbustoj. Proksimi\u011dante, ni subite eka\u016ddis kantadon:<\/p>\n<p>\u2013 Ss-ss-ss\u2026 \u2013 \u0134uk\u00e1 siblis, metante fingron sur la bu\u015don. Ajsul\u00fa kantas. \u015ci ja kantas mian versa\u0135on.<\/p>\n<p>Ni haltis, senbrue elseli\u011dis kaj \u015dtele iris al la malanta\u016da flanko de l\u2019 kabano. Post \u0109iu pa\u015do pli kaj pli klare a\u016ddi\u011dis bela kaj juna vo\u0109o. Stranga, sed profunde lirika melodio kaptis min. Mi retenis mian amikon kaj demande ekrigardis lin. Li flustris en mian orelon tradukante:<\/p>\n<p><em>Venu, venu, mia karulo, mi deziras vin.<\/em><\/p>\n<p><em>Venu, venu, mia belulo, mi amas vin.<\/em><\/p>\n<p><em>Venu, venu, mia sa\u011dulo, mi bezonas vin.<\/em><\/p>\n<p><em>Venu, venu, mia bravulo, mi honoros vin.<\/em><\/p>\n<p><em>Venu, venu, mia junulo, mi kisos vin\u2026<\/em><\/p>\n<p>La junulino kantis en sinforgeso, kiel birdo inter folioj, kaj kiam la finaj sonoj de l\u2019 kanto kvaza\u016d \u011deme degelis, ni ekpa\u015dis al la pordo. En la malluma interno eka\u016ddi\u011dis iu trema movi\u011do. \u0134uk\u00e1 eniris unua, salutis kaj ion diris kaza\u0125lingve. Sekvis ekkrio, en kiu mi kaptis notojn de surprizi\u011do, hontemo kaj tamen de gastamo.<\/p>\n<p>Mi anka\u016d eniris la kabanon, diris mian saluton, kvankam ankora\u016d neniun vidante. Kiam post momento miaj okuloj akomodi\u011dis en duonlumo, mi ekvidis junulinon, sidantan sur kuseno. Plektitaj haroj, akurate pendantaj amba\u016dflanke de la kapo, kadris brunetan viza\u011don kun nigraj, lar\u011de malfermitaj okuloj kaj klasike arkaj brovoj. Sur \u015diaj diketaj, duone malfermitaj lipoj apena\u016d vidi\u011dis rideto, kiun substrekis vico de perlosimilaj dentoj.<\/p>\n<p>\u2013 Ni volis trovi la avon \u011col\u0109\u00ed, \u2013 \u0134uk\u00e1 diris en la rusa lingvo, iamaniere divenante, ke \u015di komprenas \u011din.<\/p>\n<p>\u2013 Li forveturis hejmen, \u2013 \u015di respondis tute korekte kaj nun jam malka\u015de radiante \u0109arman rideton.<\/p>\n<p>\u2013 Mi vidas, ke tiel estas, \u2013 li da\u016drigis en stranga konfuzo. \u2013 \u0108u vi nepre bezonas lin? \u2013 \u015di demandis.<\/p>\n<p>Nun mia amiko tute kura\u011de kaj malka\u015de respondis kun gaja rido:<\/p>\n<p>\u2013 Ho, ne! Ni estis logitaj de melonoj kaj\u2026 de via kanto. Tuj ru\u011do ekaperis sur la vangoj de l\u2019 knabino, kaj \u015di rapide ka\u015dis sian viza\u011don en la manplatoj.<\/p>\n<p>\u2013 Ho, kiomfoje mi admonis min mem ne kanti ie krom en mia propra hejmo\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Tiam oni ne havus la plezuron a\u016dskulti vin, \u2013 mi aldonis. Rapide la belulino surmetis \u015duojn sur siajn malgrandajn bronzkolorajn piedojn kaj forkuris el la kabano.<\/p>\n<p>\u2013 Almena\u016d regalu vin per melono, \u2013 \u015di diris jam eksterporde.<\/p>\n<p>Post mallonga tempo \u015di revenis alportante bone maturi\u011dintan melonon kun nepriskribebla aromo. \u015ci lerte tran\u0109is \u011din je longaj pecoj kaj metis anta\u016d ni sur rondforma ligna plado.<\/p>\n<p>Fine ni prezentis nin \u011dentile. \u015ci denove ru\u011di\u011dis kaj, rigardante mian amikon, malla\u016dte eldiris:<\/p>\n<p>\u2013 Mi konas vin, pli \u011duste, viajn versojn. \u0134uk\u00e1 modeste silentis, sed \u015di tuj da\u016drigis:<\/p>\n<p>\u2013 Bonvolu do man\u011di la melonon, estimataj gastoj. La plej dol\u0109a en la mondo\u2026 Kaj min ekskuzu \u2013 por kelkaj minutoj mi forlasos vin.<\/p>\n<p>Tiel dirinte, \u015di denove malaperis dum unu momento.<\/p>\n<p>Ni ekrigardis unu la alian signifoplene. \u0134uk\u00e1 apena\u016d tu\u015dis sukplenan pecon de l\u2019 melono kaj anka\u016d fulme elkuris. Mi restis ene, sidante kun fleksitaj kruroj kaj meditante kiel orienta profeto. Tamen mi balda\u016d komencis enui, \u0109ar mia pacienco tute ne estis tiu de orienta pensulo. Man\u011dinte kun granda plezuro decan porcion de l\u2019 melono, mi rigardetis tra la pordo kaj nenion vidinte, senbrue pa\u015dis for el la kabano.<\/p>\n<p>En la helega sunlumo vidi\u011dis nur velkantaj verda\u0135oj de la kampo. Tamen balda\u016d mi kaptis apena\u016d a\u016ddeblajn vo\u0109ojn, sendube iliajn vo\u0109ojn, venantajn el iom distanca ravineto. Precipe li estis parolanta, dum \u015di nur de tempo al tempo aligis siajn sonorajn replikojn. Mi faris kelkajn pa\u015dojn ale kaj tiam subite scii\u011dis, ke \u0134uk\u00e1 deklamis kun profunda emocio. Esti\u011dis tute klare, ke mi ne \u011denu tiun \u0109i spontanan eksplodon de sentoj.<\/p>\n<p>Ne longe tio da\u016dris, tamen mi konjektis, ke li sukcesis rekompenci la misteran \u201cAjsul\u00fa\u201d por \u015dia kanto. Ili gaje ridis revenante kaj parolis jam ordinarajn prozajn vortojn.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108i tie mi recitis miajn poezia\u0135ojn anta\u016d Ajsul\u00fa, \u2013 li diris min ekvidante.<\/p>\n<p>\u2013 Mi ne estas Ajsul\u00fa, \u2013 \u015di rimarkis en \u015derca tono. \u2013 Mia nomo estas Aj\u015d\u00e1.<\/p>\n<p>\u2013 Ne gravas, Aj\u015d\u00e1, karulino, \u2013 \u0134uk\u00e1 rediris milde; \u2013 mi rekonis en vi Ajsul\u00fa.<\/p>\n<p>La suna inundo, venanta el la altega, serene blua \u0109ielo, dronigis la stepon. Tamen ne tro varma aero \u011dis nun estis senmova kaj kristale, a\u016dtune pura. Estis jam tempo por da\u016drigi nian rajdadon. Aj\u015d\u00e1 alportis al ni kru\u0109ojn da bongusta kumiso. Ni \u011duis la refre\u015digan trinka\u0135on, diris al \u015di dankajn vortojn kaj estis pretaj forlasi la gastaman mastrinon. Sed mi rimarkis, ke \u0134uk\u00e1 ser\u0109is pretekston por prokrasti. Li ree forsaltis de la \u0109evalo, senbezone tiris kaj pin\u0109is selrimenojn, karese frapetis la kolon de l\u2019 animalo kaj sen\u0109ese parolis ion al Aj\u015d\u00e1, kiu tre volonte respondis al li malla\u016dte. Videble ekscitita, \u015di skrapis la grundon per la pinto de sia \u015duo.<\/p>\n<p>Fine ni adia\u016dis \u015din kaj fortrotis. Post mallonga silento \u0134uk\u00e1 diris:<\/p>\n<p>\u2013 Anta\u016d kelkaj tagoj \u015di studenti\u011dis en la universitato de nia \u0109efurbo.<\/p>\n<p>Liaj okuloj ekbrilis, li subite sin stre\u0109is en la selo, ekrigardis malanta\u016den kaj aldonis:<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u vi kredas, amiko, mi ja vere ekamis \u015din?<\/p>\n<p>\u2013 Do kiun edzi\u011dopagon vi donos por via Ajsul\u00fa? \u2013 mi \u015derce demandis.<\/p>\n<p>\u2013 Ha, \u2013 li vigli\u011dis, \u2013 vi memorigas min pri la fino de mia rakonto. Do jen:<\/p>\n<p>\u2013 La pa\u015dtisto tiam sin turnis al sia sa\u011da filino: \u201cPri kio do mi petu la \u0125anon?\u201d<\/p>\n<p>\u2013 La junulino tre amis sian popolon kaj decidis liberigi \u011din de la \u0125ana despotismo. \u015ci trovis, ke por tio necesas forpreni lian tutan ri\u0109a\u0135on kaj disdoni \u011din al la popolo. Pro tio la \u0125ano certe fari\u011dus ordinara homo kaj nepre mildi\u011dus. Tiam \u015di povus ekami lin kaj esti lia feli\u0109a edzino. \u015ci donis al sia patro malgrandan saketon kaj diris: \u201cPrenu tiun \u0109i saketon, mia patro, kaj petu la \u0125anon, ke li plenigu \u011din per oro\u201d.<\/p>\n<p>\u2013 Miris la patro, sed faris kiel lia filino petis. Anka\u016d la \u0125ano ekmiris: \u201cTiel malmulte vi deziras? Do bone, mi plenigos vian saketon\u201d.<\/p>\n<p>Sed kiom ajn la \u0125ano \u015dutis oron, la saketo \u0109iam restis malplena. Unu trezorejo estis el\u0109erpita, la alia anka\u016d konsumi\u011dis, la tuta hava\u0135o de la \u0125ano malaperis en la saketo, sed \u011di ne estis plena.<\/p>\n<p>\u201cKia estas via saketo?\u201d \u2013 ekkriis la \u0125ano sin turnante al Ajsul\u00fa.<\/p>\n<p>\u201cSufi\u0109as, mia sinjoro, \u2013 respondis la juna sa\u011dulino, \u2013 \u011di estas neplenumebla\u201d.<\/p>\n<p>\u201cPro kio?\u201d \u2013 ankora\u016d pli multe miregis la regnestro, tamen fidela al sia promeso doni \u0109ion por esti edzo de la belulino.<\/p>\n<p>\u201c\u011ci ne estas simpla saketo, sinjoro mia, \u2013 trankvile klarigis Ajsul\u00fa, \u2013 \u011di estas\u2026 okulo homa!\u201d<\/p>\n<p>\u2013 Tiel la kruela \u0125ano perdis sian tutan ri\u0109a\u0135on kaj mildi\u011dis. La popolo libere ekspiris, kaj multaj mizeruloj ricevis bonan subtenon. Ajsul\u00fa fari\u011dis lia edzino, \u0109ar li, nun simpla ordinarulo, fari\u011dis tre bona homo, kaj vira beleco neniam mankis al li.<\/p>\n<p align=\"center\">* * *<\/p>\n<p>Mi dankis mian amikon por la rakonto kaj diris al li:<\/p>\n<p>\u2013 Mi vidas, ke vi volas plenigi vian \u201csaketon\u201d per la amo de Aj\u015d\u00e1\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Jes! \u2013 \u0134uk\u00e1 la\u016dte ekkriis. \u2013 Mi sentas, ke mi amas \u015din senlime.<\/p>\n<p>Ni rajdis malrapide. La suno jam ektu\u015dis la linion de l\u2019 horizonto. La skarlata rondo iom post iom ka\u015dis sin en fantaziaj kurtenoj de la nuboj. Mi ekrigardis malanta\u016den en la krepuskan stepon. Tie, malproksime, estis sa\u011da, bela kaj reala Ajsul\u00fa. Mi kredis, ke \u015di estos feli\u0109a, \u0109ar \u015di nepre scias kio estas la plej dol\u0109a en la mondo\u2026<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Vladimir GLAZUNOV Aperis en\u00a0La sfinkso de Steplando,\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/belulino-ajsulu\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10148"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10148"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10148\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10148"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}