{"id":10149,"date":"2022-02-13T13:26:08","date_gmt":"2022-02-13T05:26:08","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10149"},"modified":"2022-02-13T13:51:10","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:10","slug":"la-lasta-larmo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-lasta-larmo\/","title":{"rendered":"LA LASTA LARMO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Karolo PI\u0108<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>La Bermuda triangulo<\/em>, Iltis 1989<\/p>\n<p>Varma oktobra nokto. En la hospitala parko \u011demas kaj ululas vento. De\u015diritaj folioj \u015dvebas enaere. Estas malfriske. Pluvos.<\/p>\n<p>Ab unu pavilono venas kuracisto. Li estas juna kaj haruda, svelta kaj senzorga. Lia blanka mantelo poflugadas envente. Li fumas. Lia cigaredo, eta fajra punkto, bruletas tenebren. Ru\u011datre. Li ne rapidas.<\/p>\n<p>Renkonte al li pa\u015detas flegistino. Ab la internejo. Anka\u016d \u015di estas juna. Iom aliel ol li. Pli \u0109arme kaj gracie. Tiuj gedu\u2026 Ili sin altiras, la gedu\u2026 Kelkaj fenestroj de la malsanulejo ankora\u016d \u0109iam flavas nokten. Morne kaj timige. La ventego pliforti\u011das. \u0108u vi a\u016ddas? Meluzino veas en arbokapoj kaj sur tegmentoj.<\/p>\n<p>\u201cKio\u2026 ?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNenio! Nur la paciento en la dekkvaralo\u2026 \u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108u jam\u2026 ?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe! Ankora\u016d ne! Li dormas. Nok!\u201d<\/p>\n<p>Geili amba\u016d, ak la kuracisto ak la flegistino scias, ke li ne dormos longe. Li ku\u015das en profunda senkonscio. En agonio, el kiu li ne veki\u011dos plu. Kiam li forpasos? Eble jam anta\u016d la dua a\u016d tria postmalmide. Sed eble li eltenos e\u0109 \u011dismatene. Forsin! \u011cis la kvina a\u016d sesa. Maksimume!<\/p>\n<p>Anta\u016d la \u0125irurgiejo bruas sanitara a\u016dto. \u011ciaj reflektoroj obpalpas la mallumon. Ie tintas telefono. \u0108u helpovoko? \u0108u akcidento? A\u016d \u0109u nur normala komuniko?<\/p>\n<p>\u0108io \u0109i, \u0109iu \u0109i eta sonaro tamen tuj nehelpeble refordronas en la fascina fugo de la nokto. La ventorgeno \u015dtormas kaj fortisimas, Tute tiel, kiel, anta\u016d jaroj, la orgeno de la piarista kirko. Sed dum la mona\u0125ejorgeno solenadis misterajn Paskojn kaj glorajn Pentekostojn, la ventorgeno festas nenion. \u011ci nur ludas\u2026 \u011ci akompanas\u2026 Kion? Ies forpason\u2026 \u0108ar\u2026 Jes\u2026 En la dekkvaralo mortas homo\u2026<\/p>\n<p>Li estas pala kaj senmova. Lia pulso apena\u016d palpeblas. Li spiras lante kaj malrapide. Li estingi\u011das\u2026 Kiel me\u0109o en \u011disbrulinta me\u0109ujeto\u2026 Li ne plu perceptas la \u0109irka\u016dan mondon\u2026 Li trafalas nokten\u2026 Li rememoradas\u2026 Kaj\u2026<\/p>\n<p>Kion vi diris?<\/p>\n<p>\u0108u me\u0109ujeto? Jes! Me\u0109ujeto! Ho, kiom da me\u0109ujetoj li forbruligis en la Litomi\u015dla tombejo\u2026! \u0108e la sanktaj akvoj de la tombejaj akvujetoj\u2026 \u0108e la Sankta Ana! \u0108e la avino Barbara! Kaj \u0109e la patrino! Nun forbrulas li mem\u2026<\/p>\n<p>Super la pordo de lia \u0109elo vigilas blua kontrollampo. \u011cia lumo estas frida kaj fantoma, gla\u016dka kaj kadavrea. En tiu \u0125imereska lumumo la \u0109ambro aspektas preska\u016d kiel kripto. \u011ci jam estas kripto\u2026!<\/p>\n<p>La homo ene ne movi\u011das\u2026 Nenio movi\u011das\u2026 Nur la tempo degutas tie\u2026 En nevidebla Klepsidro\u2026 La eterna \u0124rono mem\u2026 Tik tak, tik tak\u2026 \u011ci falas lante\u2026 Kiel akvo dos paleolitika stalaktito\u2026<\/p>\n<p>La homo febras\u2026 Sed li ne perceptas tion plu. Li sentas nek hungron nek soifon\u2026 Kvaza\u016d li \u015dvebus enaere\u2026 Sobfalantaj horizontoj\u2026 Ar\u011denteaj halucinoj\u2026 Tragedio en RE 37\u2026 Kial, entute, li skribis tion? Kial? Nu, \u0109ar lin fascinis la enigmo de la tago da\u016dranta 36.500 diurnojn! Kaj \u0109ar lin ravis la fabeloj. Sed, halt! Ne transsaltu!<\/p>\n<p>Malanta\u016d la fenestro plu grumblas la nokto. Enparke la juna kuracisto \u0135us for\u0135etis la cigaredon. Kaj la blanka flegistino pendigis sin sur lin. \u015cia bu\u015do kveras ion. \u011ci volas kaj akcentas, ripetas kaj insistas. Li ne komprenas. La ventego superbruas \u0109ion. \u011ci \u015diras \u015diajn vortojn kaj aludojn\u2026 Tamen e\u0109 sene li scias\u2026<\/p>\n<p>Nun \u015di lin kisos\u2026 Longe kaj pasie. \u015ci havas molajn kaj karnudajn lipojn. Kaj \u015di \u011demados kaj suspirados \u0109e tio. \u015ci volvi\u011dos kaj tordi\u011dos. \u015ci estos stre\u0109ita kiel harpa kordo. \u015ci tremos kaj vibros. Kaj poste\u2026 Poste li fortiros \u015din en sian de\u0135or\u0109ambron en la internejo. En sian de\u0135or\u0109ambron, kiu trovi\u011das ste sub la dekkvaralo\u2026<\/p>\n<p>Ke tie supre \u011dus forpasas homo\u2026? Verkisto kaj poeto\u2026? Tio estas beda\u016drinda! Jes, sendube! Sed lin oni ne parsavos. Neniu plu revokos lin retren cis \u0109i tiun flankon de la limo. Nek la maljuna primario, kiu \u011dus maldormas en \u0109ambro \u0109e la alia koridorekstrema\u0135o, nek, tiom malpli, la haruda kuracisteto kaj lia eta flegistino\u2026 Cetere\u2026 Geili du ne restos en la de\u0135or\u0109ambro longe\u2026 Nur tum \u011dis ili faros al si tion\u2026 Ili ja estas gejunaj\u2026 Kaj ankora\u016d mankas al ili prudento\u2026 \u0108ar en ili, nok, pululas la vivo\u2026 Forte kaj impete\u2026<\/p>\n<p>Kontra\u016de en la homo tie supre en la dekkvaralo la vivo jam nur pulsetas\u2026 La intervaloj inter unuopaj taktoj estas \u0109iam pli kaj pli longaj kaj malkurtaj\u2026 Ilia ritmo lanti\u011das\u2026 kvaza\u016d io bremsus kaj obstaklus\u2026 Ne, tio jam tute ne estas ritmo\u2026 Lia koro batas saltetrasalte, neregule kaj perplekse, kvaza\u016d \u011di timus ion. \u011cia iro similas al panika pohopado de sonorileto, kiun oni alarmtiras\u2026 Jen io \u0125aosa kaj senorda\u2026<\/p>\n<p>Bon\u015dance la paciento ne plu konscias tion\u2026 Lia spirito jam vagas ie aliloke, sur tute malsamaj pratoj kaj terenoj\u2026 \u0108u en la parko bruas \u015dtormo kaj ventego\u2026 ? \u0108u meluzino veas kaj plendas super la vojetoj kaj preter domanguloj\u2026? Kiel vi diris tion? \u0108u meluzino\u2026? Jes\u2026! Sed, halton\u2026! Stop! Kaj\u2026 Kio estas meluzino\u2026? \u0108u vi scias? Vi scietas, ples! Hazarde! Iom tiom! Meluzina\u2026 Juna\u011da rememoro\u2026! Romantika \u0109efrolulino de jarozaj folklibretoj kaj folkrakontoj, rolantino, kies nomo, post kvaza\u016dovidiaj metamorfozoj kaj migrado, fine i\u011dis sinonimo de trista, timige veanta kaj ululanta nokta vento\u2026<\/p>\n<p>Eroj de paroloj\u2026 Fragmentoj de romanoj\u2026 Fantazia kaj bunta kalejdoskopo\u2026 Stranga postamaro\u2026 La vivo ne estis nur revo kaj respirpa\u016dzo kiel la idilia Litomi\u015dla tombejo\u2026 \u011ci estis e\u0109 streso kaj frustro, dezerto kaj arido. \u015cpilberga kazemato\u2026 Kaj akvo, faladanta sur onian kapon!<\/p>\n<p>Gut\u2026 gut\u2026 gut\u2026 gut\u2026! Pluveroj, kiuj sinkas\u2026 Ade kaj regule, monotone kaj insiste\u2026 \u011cis perpleksigo\u2026 \u011cis kompleta frenezigo\u2026 Feraj kurtenoj\u2026 \u0108iupa\u015de\u2026 Kaj nevideblaj limoj\u2026 \u0108iutrete\u2026<\/p>\n<p>La homo en la lito pomovis sin iom. Sur lia frunto perlas frida \u015dvito. En la palpebro cukimis nervo. \u0108u prema son\u011do? \u0108u ko\u015dmaro? La cerbo, evidente, ankora\u016d ne estingi\u011dis\u2026 \u011cisbrulanta me\u0109ujeto\u2026 Kiom da vakso, nok? Neniom! Sed negrave\u2026! Dormi\u2026! Dormi\u2026! Ne konscii\u2026! Ne pensadi\u2026 ! Nur nenifari\u2026 Dol\u0109e kaj le\u011dere, lule kaj agrable\u2026<\/p>\n<p>\u0108u la lasta aventuro\u2026? Ne! Neprege ne! \u0108ar aventuroj ne fermi\u011das. Ili konas nek finojn nek terminalojn. Kaj tiel do\u2026 E\u0109 tio \u0109i\u2026 \u011ci estas malagrabla\u2026 Jes\u2026! Ni allasu\u2026! Sed kompense\u2026 \u011ci ne da\u016dros longe. \u0108u? Post la nokto ree venos tago\u2026 Nam \u0109io turni\u011das\u2026 La galaksioj\u2026 La sunsistemoj\u2026 La planedoj\u2026<\/p>\n<p>Ma, jen\u2026 El la suba \u0109ambro \u0135us a\u016ddi\u011dis \u011demo\u2026 Krieto\u2026 Ne, ne doloroza. Kio trompas vin? Ple jubila! Ple avida! La juna flegistineto \u0135us elstre\u0109is sin. \u015ci distiris la krurojn kaj genuojn, la surojn kaj maleolojn\u2026 \u015ci donis sin elpone\u2026 Kaj\u2026 A\u0125\u2026 ho\u2026 ho\u2026 ho\u2026 a\u0125\u2026 a\u0125\u2026 Ankora\u016d unufoje\u2026 Ree\u2026 Bis\u2026! Denove\u2026! Kaj nok!<\/p>\n<p>La mortanto, supre, iom forklinis la kapon. \u0108u movi\u011do? Ne! Ple nur konvulsio\u2026 Tute senkonscia kaj hazarda\u2026 Malgra\u016de\u2026 . Kvaza\u016d li tamen estus rememorinta ion\u2026 Kvaza\u016d io estus elmer\u011dinta el nebulo\u2026<\/p>\n<p>La Na\u0125oda kastelo\u2026 La Bro\u016dmova abatejo\u2026 Noktaj orlojtintoj mezuras la volupton\u2026 Printempaj padoj rapidas alarbare\u2026 La Svitava tombejo mornas kaj dezertas. La unuaj kiso kaj \u0109irka\u016dpreno\u2026 Du blankaj mamoj\u2026 La \u0109ielbluo de \u015dia okulparo\u2026 Kaj\u2026 Mi amas vin, Vereta\u2026! La homo febras kaj incendias. Interna fajro, iom post iom, lin konsumas kaj devoras\u2026 Sur lia frunto perlas glacia \u015dvito. Li halucinas kaj deliras. Li vokas iun. Ne, li e\u0109 ne flustretas. Liaj lipoj pezas. Ili ne movi\u011das. Malgra\u016de\u2026 Eble li tamen \u015datus ion\u2026 Li dezirus\u2026 Forsin\u2026 Sed estas neniu, kiu forvi\u015dus roson dos liaj vangoj. Mankas sindona mano, kiu prikaresus lian frunton\u2026 Forestas bu\u015do, kiu dirus ion\u2026 ion ajn\u2026 ak labioj, kiuj flustrus almena\u016d du, tri varmajn kaj magiajn vortojn\u2026 Ne aperos konsolantino\u2026 Kaj alvenos neniu kaj nenio\u2026<\/p>\n<p>Sed\u2026 Kiel li skribis tion\u2026 ? Jes\u2026<\/p>\n<p>Amikino kaj patrino, kiam mi ku\u015dos morte pala en la fina agonio, mi volus, ke viaj karaj, maljunaj, trememaj, kalaj manoj estu la lasta adia\u016do, la lastaj du salutoj kaj balzamoj sur la nigra sojlo de la malmorga\u016do, \u0109ar estis nur viaj manoj, kiuj min vere, vere amis, kiuj \u0109iam fidele \u0109e mi staris, kiuj senlace pri mi zorgis, kaj \u0109ion, \u0109ion por mi faris, kaj kiuj e\u0109 nun min vole savus, se ili nur povus, se ili tiun povon havus\u2026<\/p>\n<p>La paciento palas. Li estas flava kaj bluatra. Lia brusto ne levi\u011das plu\u2026 \u0108ejnstokesa respirado kun longaj apneaj pa\u016dzoj\u2026 Patologia kaj misdira, neregula kaj aritma\u2026 Horlo\u011do, kiu ne tiktakas\u2026 La tempo haltis\u2026 \u011cisbrulinta me\u0109ujeto\u2026<\/p>\n<p>Sube la haruda kuracisto kaj la juna flegistino iom necerte \u0135us forlasis la de\u0135or\u0109ambron. \u015ciaj haroj estas dista\u016dzitaj. \u015ci e\u0109 ne konscias tion\u2026 Nu, negrave!<\/p>\n<p>En la parko gla\u016dkas lakteaj teleroj de lanternoj. Fantome. Fride kaj kadavree. La hospitalaj konstrua\u0135oj perdi\u011das en nigra vaporumo de la nokto. Anta\u016d la pordistejo blinkas ru\u011daj stoplampoj de sanitaraj a\u016dtoj. Sonas akutaj \u015drikoj de \u011dusnaskontino.<\/p>\n<p>Saluton\u2026 Kaj adia\u016d\u2026 Trans la \u015doseo, en la internulinejo de Vertekso, maldormas Vera\u2026 Knabineto\u2026 Anta\u016d tri horoj \u015di revenis ab la postmida skipo, ab la posttagmeza turno\u2026 Tricent metrojn abe, en Kakasalo, svene angoras Ria\u2026 Amikino kaj Patrino\u2026 Ili amba\u016d esperas\u2026 Nok\u2026 Ili esperas vane\u2026<\/p>\n<p>La ventego kalmi\u011dis\u2026 Subitaj gutoj, kvaza\u016d hezite, komencas pla\u016ddi inter falinta foliaro kaj inter tufoj de seka herbo.<\/p>\n<p>Ekpluvas\u2026 Lante\u2026 Sur la parkon\u2026 Sur Litomi\u015dlon\u2026 Sur la maltagon\u2026<\/p>\n<p>\u201cVereta\u2026! Vera\u2026!\u201d<\/p>\n<p>\u0108u iu diris ion? \u0108u iu flustrimis? Ne, neniu! Mortantaj lipoj ne parolas\u2026<\/p>\n<p>La Svitava tombejo\u2026 la lasta rememoro\u2026 la ultima sunimo\u2026 kaj la lasta larmo kaj lakrimo.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Karolo PI\u0108 Aperis en\u00a0La Bermuda triangulo, Iltis 198\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/la-lasta-larmo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10149"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10149"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10149\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10149"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}