{"id":10150,"date":"2022-02-13T13:13:42","date_gmt":"2022-02-13T05:13:42","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10150"},"modified":"2022-02-13T13:50:28","modified_gmt":"2022-02-13T05:50:28","slug":"ebrivirgeco","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/ebrivirgeco\/","title":{"rendered":"EBRIVIRGECO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Marjorie BOULTON<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>la nica literatura revuo<\/em>, 3\/3 1958. Anka\u016d en\u00a0<em>Okuloj<\/em>, R\u00e9gulo 1967<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Emilio Krip, tridekkvinjara instruistino, glutis la lastajn gutojn el sia botelo da mineralakvo, bonorde aran\u011dis sian man\u011dilaron, forman\u011dis orfan panpeceton, pagis la kelnerinon kaj rapidis diskrete al la ta\u016dga pordo por iom ordigi sin.<\/p>\n<p>En la speguleto fra\u016dlino Krip vidis musbrunan hararon, mildajn bluajn okulojn malanta\u016d okulvitroj, paletan rondan viza\u011don. \u015ci senbriligis sian simpatian mallongan nazon kaj lar\u011dan frunton per pudro, uzis sian tre palan lipfarbon, tiris kombileton tra la musbrunan hararon\u2026<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Krip reiris al la kolegio, kie okazis somera kurso pri la franca lingvo kaj kulturo. Proksimume ducent geinstruistoj el pluraj landoj trovi\u011dis tie. La kultura kurso estis bonega; fra\u016dlino Krip jam po\u015dtkartis kelkajn amikinojn tre entuziasme. Veraj kleruloj, veraj spertuloj, vizitantaj prelegantoj, filmoj, teatra\u0135oj, ekspozicio; kaj oni havis iom da libera tempo por butikumi, a\u016d por man\u011di en restoracioj de si mem elektitaj. Fra\u016dlino Krip elektis la plej malmultekostajn restoraciojn, por ke, je la fino de sia tre profesia ferio, \u015di povu a\u0109eti kelkajn kulturajn librojn, eble kelkajn diskojn, kiuj stimulos intereson \u0109e \u015diaj klasaninoj.<\/p>\n<p>Oni jam reamasi\u011dis en la halo. Fra\u016dlino Krip \u0109irka\u016drigardis. Kiun \u015di ser\u0109is, a\u016d kion? \u015ci mem ne sciis. \u0108io estis ja en perfekta ordo: kompetentaj aran\u011doj, altkulturaj prelegoj.<\/p>\n<p>La prelegonto aperis. \u0108iuj eksidis; fra\u016dlino Krip, kies gepatroj zorge avertis \u015din, ke oni neniam trudu sin, eksidis je la fino de unu el la malanta\u016daj vicoj.<\/p>\n<p>\u201cPro la diapozitivoj\u201d, la prelegonto diris,\u201dbonvolu mallumigi\u201d.<\/p>\n<p>Helpema, entuziasmoplena junulo vigle tiris \u015dnuron, kiu bruege fermis la fenestron.<\/p>\n<p>\u201cNe, ne, napokapulo!\u201d lia kamarado tuj kriis; \u201capogu sur tiun prembutonon apud la fenestro!\u201d Dum la unua junulo gapante ser\u0109is, la dua levi\u011dis, premis la butonon kaj sonorigis elektran sonorilon. Kelkaj homoj ekridis; kelkaj virteme malridis. La prelegonto \u015dultrotiris. Uniformulo subite aperis, \u015dajne el nenie, kaj, tirante la \u011dustajn \u015dnurojn, mallumigis la halon. La preleganto komencis paroli kaj montri diapozitivojn pri mezepokaj manuskriptoj kun ravaj, orlumantaj kolorbildetoj.<\/p>\n<p>Neniu ajn povis vidi fra\u016dlinon Krip. \u015ci sidis kviete en la mallumo; la mallumo plikvietigis \u015din, malstre\u0109is la viza\u011dmuskolojn; \u015diaj movi\u011demaj manoj ku\u015dis sur la sino.<\/p>\n<p>Madonino kun a\u016dreolo kaj kun grasa bebo aperis sur la ekrano. Vivimagoj sekvis unu la alian: vitoj, rozoj, altaj lilioj, palmarboj; salikoj; kasteloj, pre\u011dejoj, elegante girlanditaj krucoj, elegante vestitaj gesinjoroj, simietoj, katoj, longaj serpentoj, kiuj per fluantaj korpoj helpeme konstruis \u0109efliterojn, an\u011deloj kun libroj, harpoj, liutoj, glorkronoj.<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Krip komencis malatenti la vortojn de la erudiciulo. \u015ci plurfoje penis revoki sin, retrovi ia fadenon de la zorge preparita prelego; sed en mallumo oni ne povas memorige protokoli. Koloroj sekvis sin sur la ekrano: skarlato, helverdo, purpuro, ultramaro, oro, bruno, skarlato\u2026 kaj kelkaj komikaj simietoj pozis mar\u011dene, frostrigidaj en varma karesado.<\/p>\n<p>An\u011deloj, arboj, montetoj, kasteloj, diaj beboj kun a\u016dreoloj, vulpoj, lupoj, oro kaj nigra inko\u2026<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Krip sentis strangan inklinon plori.<\/p>\n<p>Absurda penso invadis \u015dian menson kaj tre hontigis \u015din: se, en tiu \u0109i mallumo, mi ekploretus kaj iu rimarkus, iu eble premus mian manon amike\u2026<\/p>\n<p>\u015ci denove penis fiksi la pensojn sur la prelegfadenon, sed malsukcesis. Du grandaj larmoj tiklete fluis sur \u015diaj vangoj.<\/p>\n<p>Je la fino de la prelego, fra\u016dlino Krip rapide purigis sian mallongan nazon kaj \u0109irka\u016drigardis por certi\u011di, ke neniu ajn rimarkis \u015dian strangan konduton, \u0109ar la subkonscia menso volis enketi, \u0109u iu rimarkis \u015din. Dum la kvinminuta pa\u016dzo \u015di sukcesis bone repudri la vangojn.<\/p>\n<p>Eta koncerto de franca muziko sekvis; kaj plurfoje fra\u016dlino Krip denove \u0109irka\u016drigardis kun sia perdita mieno. Kiam, post la koncerto, \u0109iuj ekforiris por libera vespero, la entuziasma juna instruisto, la fu\u015dinto pri la fenestroj, turnis sin tro subite por alparoli kamaradon, kaj renversis se\u011don.<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Krip pensis, konscie: \u201cEstus pli bone havi nur virinojn en tiuj \u0109i kulturaj kursoj\u201d.<\/p>\n<p>Tiu absurda emo ekplori da\u016dre \u011denis \u015din.<\/p>\n<p>\u201cKion mi havas? Kio estas? \u015di pensis. \u0108io iras bone; mi longe \u015dparadis por \u0109eesti tiun \u0109i kurson, kaj \u0109io iras plej bone, tute la\u016d la prospekto.\u201d<\/p>\n<p>\u015ci mar\u015dis la\u016dlonge de platana aleo. La punteca ombro delikate makulis \u015dian blankan someran robon. Subite \u015di ektimis. Iu sekvas \u015din\u2026! \u015ci turnis la kapon. Ne; \u015di tute eraris; \u015di tro imagis; \u015di estis tute sola kaj sekura, tute sola kaj sekura\u2026 kaj novaj larmoj ekfluis sur la palaj, zorge pudritaj vangoj.<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Emilio Krip estis kompetenta homo, tre disciplinita kaj disciplinema.<\/p>\n<p>\u201cNu, do, sidi\u011du!\u201d \u015di diris severe al si mem. \u201cKaj diru al mi; kio \u011denas vin!\u201d \u015ci sidi\u011dis sur alea benko, kaj konscie malstre\u0109i\u011dis.<\/p>\n<p>\u201cNu, Krip, idioto, kion vi havas? Estas bela tago. La kurso estas bonega; \u0109io estas la\u016d la prospekto; vi havas \u0109ion, kion vi deziras. \u0108u ne?\u201d Du novaj larmoj fluis sur \u015diaj vangoj; \u015di kolerete skuis la kapon kvaza\u016d la larmoj estus vespoj. \u201cVidu la sunbrilon! \u0108u iu malafablis kontra\u016d vi? \u0108u vi ne havas sufi\u0109an monon por viaj raciaj bezonoj?\u2026 \u0108u eble tiu epizodo de la mallumigado agacis vin?\u2026 Sed estu pli proporciema! Vi neniel respondecis pri la aran\u011doj! Kuntiru vin, Krip; viaj nervoj estas en malbona ordo! Hodia\u016d vi a\u016ddis du bonegajn prelegojn, \u0109eestis du bonegajn lecionojn, lernis novajn vortojn, vidis b-belegajn bildojn, a\u016ddis belan muzikon. \u0108io la\u016d la prospekto; do, kial vi plendas? Idiotino!\u201d<\/p>\n<p>Kaj, eligante tiujn \u0109i tre sa\u011dajn, decajn vortojn, fra\u016dlino Krip komencis spasme plori.<\/p>\n<p>Tamen, \u0109ar \u015di estis tre disciplinita kaj disciplinema virino, \u015di rapide ekregis sin denove.<\/p>\n<p>\u201cNu, Krip! Vi sendube estas iom tro laca! La lasta lernoperiodo ja estis stre\u0109a. Eble vi devas indulgi vin iomete: Nu; jen mia propono: mi iru al bona restoracio kaj iom mal\u015dparu por luksa vesperman\u011do; kaj poste mi iru al la teatro a\u016d kinejo, a\u016d eble mi faru bonan sanigan promenon. Bone! Kelkfoje oni devas iomete indulgi sin por plene regi sin poste. \u0108u eble mi prenu unu aspirinon? \u2013 Ne. Mi rezervu \u011din, \u011dis mi pli bezonos \u011din. Oni ne alkutimi\u011du al ili.\u201d<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Krip, sentante duonka\u015ditan inklinon gratuli sin mem pro sia realisma, konstruema sinteno, repudris la viza\u011don, formar\u015dis, kaj decideme elektis restoracion, kie sin anoncis altnivela turistmenuo kontra\u016d 1200 frankoj. Terure kosta, \u015di pensis; sed oni devas scii kiel kaj fasti kaj festi. \u015ci eksidis.<\/p>\n<p>Kiam la kelnerino alportis kaj malfermis duonbotelon da blanka vino, fra\u016dlino Krip kredis, ke estas ia eraro. Rerigardante la menuon, \u015di konstatis, ke duonbotelo da vino estas inkluzivita.<\/p>\n<p>Doma\u011de, \u015di pensis, ke mi ne avertis la kelnerinon, ke mi ne trinkas vinon.<\/p>\n<p>Emilio Krip eduki\u011dis en angla metodista familio, en kiu vino estis same tabua kiel morfino. Vidi vintrinkantojn en Francujo ne \u015dokis \u015din; kaj \u015di fieretis pri sia realismo, la rezulto de ampleksa legado kaj multa voja\u011dado.<\/p>\n<p>Dum \u015di frandis perfektan omarsalaton, revolucia penso atakis la Bastilon de \u015dia kranio. Literaturo sufi\u0109e ofte ripetis al \u015di la koncepton, ke vino gajigas. La patro \u0109iam diradis, ke vino estas veneno; sed \u015di konis plurajn koleginojn, kiuj foje gustumis vinon kaj ne \u015dajnis venenitaj. La vicdirektorino, fra\u016dlino Ross, e\u0109 pretendis iomete kompreni vinon kaj likvorojn; kaj fra\u016dlino Ross videble restis sana, bonhumora kaj bonkonduta. Iam ili diskutis pri alkoholo. Kion diris fra\u016dlino Ross? \u2013 \u201cEj, mia kara, kondi\u0109e ke oni uzu nur tre modere, kaj ne miksu diversajn alkohola\u0135ojn, kaj ne metu ion ajn tian en anta\u016de malplenan stomakon, kie estas la malbono? Kara mia, se mi estus ri\u0109a, mi \u0109iam prenus unu glaseton kun mia vesperman\u011do\u2026 sed nur unu, kompreneble.\u201d<\/p>\n<p>Se mi estas tiel stulte malgaja, fra\u016dlino Krip pensis, eble unu glaso da vino, nur malforta blanka vino, kaj kun mia vesperman\u011do, portempe helpos min. Mi provu! Mi neniam promesis ion pri tio al Pa\u0109jo. Nur pri viroj kaj lascivigaj parfumoj.<\/p>\n<p>Iom heziteme, fra\u016dlino Krip elver\u015dis glaseton da blanka vino. \u015ci timeme gustumis \u011din. Kiel \u011di gustas? Medikamente\u2026 iomete kiel ipekakuano; sed ne; malpli amare, pli \u2013 pli parfume\u2026 (\u015di glutis denove)\u2026 iel frukte, iel vinberece\u2026 kaj pli parfume post la malapero; strange, tre strange, ke io gustas pli bone, jam malaperinte. Nekutima varmeto dorlotis \u015dian stomakon.<\/p>\n<p>La kelnerino alportis bonodoran kokida\u0135on kun legomoj. Fra\u016dlino Krip malplenigis sian glason servis sin kaj man\u011dis kun bona apetito. Scienca scivolemo distris \u015din de la stranga larmemo. Jes; \u015di fartis pli bone; la nervokrizeto \u015dajne estis for.<\/p>\n<p>\u015ci etendis la manon al la karafo, \u0109ar \u015di soifis; sed la mano kvaza\u016d akcidente trafis la vinbotelon kaj, distri\u011deme, \u015di elver\u015dis duan glasoplenon.<\/p>\n<p>Konsciante pri sia eraro, \u015di ru\u011di\u011dis.<\/p>\n<p>Mi ne lasos la plenan glason sur la tablo, \u015di pensis; tio aspektus stulte, strange. Mi fortrinkos \u011din, sed malrapide kaj tre zorge; kaj unue, mi bone man\u011dos, plenigos la stomakon. \u015ci entuziasme atakis la bonodoran kokida\u0135on, kiu, fakte, estis kuirita en vino.<\/p>\n<p>Post la dua glaso, la sinteno de fra\u016dlino Krip iom \u015dan\u011di\u011dis jam. \u015ci defie ekrigardis la botelon.<\/p>\n<p>\u201cMi estas plena\u011da, plenrajta virino!\u201d \u015di diris, a\u016ddeble sed ne la\u016dte. \u201cKaj se mi volas trinki vinon, por kiu mi ja pagos, jes, per mia propra mono honeste gajnita, mi rajtas trinki \u011din. Kaj mi rajtas konsumi kokrita\u0135on, kokida\u0135on, jes. Mi ne estas nun en stab\u0109ambro.\u201d<\/p>\n<p>\u015ci elver\u015dis trian glasoplenon.<\/p>\n<p>La kelnerino alportis sortimenton da froma\u011doj.<\/p>\n<p>Kiam la botelo estis tute malplena, fra\u016dlino Krip renversis \u011din por plenkonvinki sin pri tio. Poste, super froma\u011do, \u015di meditis, a\u016ddeble sed nek la\u016dte nek alte, \u0109ar, kiel la patrino ofte diradis, bonedukita virino restas bonedukita en \u0109iuj cirkonstancoj. Se oni ne povas havi novajn vesta\u0135ojn, oni des pli purigu kaj fliku; se oni ne havas ban\u0109ambron, oni zorge lavu sin\u2026<\/p>\n<p>La kelnerino alportis komplikan glacia\u0135on.<\/p>\n<p>Estis science tre interese, alterne senti malvarmon kaj dol\u0109an kura\u011digan varmigon en la stomako.<\/p>\n<p>Se oni estas ebria, oni kondutu kiel eble plej dece. Fra\u016dlino Krip sentis zumadon en la kapo kaj nekompreneblan ka\u016d\u0109ukecon \u0109e la genuoj. La manoj tremetis, kiam \u015di pagis la kelnerinon, sed \u015di regis sin, same kiel dum la tuta vivo, kiam \u015di tre atenteme pilgrimis al la necesejo, kaj kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion.<\/p>\n<p>\u015ci estis jam eltrovinta utilan fakton: kiam oni ne povas fari ion bone la\u016d normala rapideco, oni faru malpli rapide, kaj, kutime, \u0109io iros glate. Malstre\u0109e, malrapide, perfekte dece, \u015di forlasis la restoracion.<\/p>\n<p>La agrable malvarmeta vespera aero vangofrapis \u015din senkompate. Surprizite, \u015di \u015danceli\u011dis.<\/p>\n<p>\u201cMi faros promenon!\u201d \u015di diris.<\/p>\n<p>Post kelkaj pa\u015doj, \u015di diris: \u201cNe! mi iros tuj al mia hotelo, kaj dormos!\u201d<\/p>\n<p>Tre malrapide, kun la digno de bonedukitulino, kiu ankora\u016d konscie restas bonedukita, fra\u016dlino Krip mar\u015dis al sia hotelo. Oni ne atentigu, ne ka\u016dzu skandalon.<\/p>\n<p>\u015ci sukcesis trovi sian etan lit\u0109ambron, \u015dlosis la pordon kaj sidi\u011dis sur sia lito. Nun \u015di povis \u0109esigi la zorgan penadon konduti dece. La tuta meblaro, la tuta muraro, komencis karusele \u0109irka\u016dkuri.<\/p>\n<p>\u201cMi nestas sobria\u201d diris fra\u016dlino Krip, per la vo\u0109tono de homo, kiu \u0135us eltrovis ion gravan kaj profundan. \u201cMi nestas trotre sobria.\u201d \u015ci rigardis sin en la dancema spegulo. \u201cKaj mia rozo estas ne\u011da. Mi deva\u015d enliti\u011di.\u201d<\/p>\n<p>Kiam la meblaro iom malpli draste kirli\u011dis, fra\u016dlino Krip trovis la pi\u0135amon kaj malrapide malvestis sin. \u015ci preska\u016d forgesis demeti la \u015duojn, sed lastmomente rimarkis ilin. Surmeti la pi\u0135aman jakon estis facile; sed \u015di subite ekkomprenis, por la unua fojo dum la vivo, ke surmeti pi\u0135aman pantalonon bezonas ege komplikajn muskolajn kaj artikajn kunlaboradojn; kaj \u015diaj muskoloj kaj artikoj \u015dajne evoluigis ian nekutiman individuecon. E\u0109 fari \u0109ion malrapide ne sufi\u0109is. Samtempe teni la pantalonon en ta\u016dga pozicio kaj enmeti la piedojn estis neeble. Sed absolute neeble, \u015di konkludis, post tria eksido sur la planko. \u015ci lasis la pantalonon sur la planko kaj tiris sin sur la liton, kie \u015di sidadis kun pendantaj kruroj.<\/p>\n<p>\u201cEmilio Krip,\u201d \u015di diris severe,\u201dvi nepre nestas bria. Ebria\u00a0<strong>con brio<\/strong>. \u0108u vi povus nun doni lecionon? A\u016d lecionduonon a\u016d leciontrionon? \u2013 Nu, mi provu. Ho, mia nuzo estas ja iom ra\u011da. Sed mi provu. \u0108u mi kapablas oratori nun\u2026 oratori kiel orbu\u015da orakaroto, ne, orakolo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJe\u015d. Mi povas lec\u015dioni. Mi rajtas fari ion ajn, kion mi deziras fari. Knabinoj, hodia\u016d mi laprolas pri Amo. Amo, knabinoj, ne estas Amoro. Amoro estas ar\u011denta, Amo estas ora. Do, ora Amoro estas Oramo. Kiam viro amindumas nin, li orumas nin, kio signifas, li amoras nin. Mi vere devu\u015d surpanti mian metalonon, mi sendube aspektas iom stranga. Pardonu, knabinoj, mi lasis mian talaron en la \u015dtop\u0109ambro. Mi estas iom for\u011de\u015dema; je\u015d; mi volus forjesi \u0109iujn miajn \u0109agrenojn\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108iu ino bezonas amon kaj \u0109iu amo bezonas inon. Mia nomo estas virina nomo, Emilio, do, mi bezonas amon. \u0108iu ino benzinas vinon; vidu, mi trinkis duonbotelon da blanka vino, kaj nun mi scias, ke mi rajtas fari ion ajn. Amo estas inter la elementaj homaj rajtoj; demandu al UNESKO. \u011ci devus esti en la \u0109arto de la Unui\u011dintaj Nacioj. Kiel oni unui\u011du sen amo? Al \u0109iu bona damo, porcio da bona amo: jen mia nova proverbo. Kaj mia nomo estas Emilio, kaj rozo samvaloras kiel lilio; jen alia. Rozoj: jes, nun mia nozo estas kvaza\u016d ru\u011da rozo, ne, mia nazo estas kvaza\u016d ru\u011da raso.\u201d<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Krip gestis per lar\u011daj, malstre\u0109aj, memfidaj gestoj, dum \u015di oratoris. La ronda viza\u011do estis ru\u011deta kaj \u015di iom \u015dvitis; la okuloj brilis malsekete. Nedifina bonfartosento travarmigis la senpantalonan torson.<\/p>\n<p>\u201cVivo sen amo estas vevo. Vea vivo de vidvino. Jes, vino, vidi, per vino.\u00a0<strong>In vino veritas<\/strong>. Kial mi ne rajtas ami kaj amati? Ne. Jes. Mi estas Emilio Krip; mi estas magistrino kaj mi havas mian instruistinan diplomon. Kaj multajn bonajn atestilojn. Mi rajtas fari ion ajn, jes, fafari ion ajn, mi povas fari ion ajn; sed \u015dajne mi ne povas surpanti mian tiralonon. Diablo! La certa certo; lacerto ludas en mia stomako.\u201d<\/p>\n<p>\u201cHo ve!\u201d Fra\u016dlino Krip subite krietis. \u015ci sentis bezonon vomi, kaj ne volis iri tra la hotela koridoro en sia pi\u0135amsupra\u0135o nur. La longe disciplinita inteligento ekfunkciis; \u015di kaptis sian surtuton, sukcesis surmeti kaj butonumi \u011din, kaj kuris nudpiede tra la koridoro. \u0108ar bonedukitulino restas bonedukitulino en \u0109iuj cirkonstancoj, \u015di \u011duste celis, \u011duste trafis kaj ne lasis ian a\u0109a\u0135on ie por la purigistino. \u015ci \u015danceli\u011de revenis al sia lit\u0109ambro, demetis la surtuton kaj provis denove surmeti sian pi\u0135amopantalonon; sed la muskoloj da\u016dre rifuzis kunlabori. La stomako estis nun multe pli komforta; stranga bonfarto kvaza\u016d ekstazo inundis \u015din.<\/p>\n<p>\u201cHej\u2026\u201d \u015di diris pli heziteme, \u201cmi\u2026 estas\u2026 feli\u0109a. Nenio ajn tre gravas. Finfine, jen, mi estas mi kaj jen, mi havas kelkajn rajtojn. Kelkajn ele-elementajn homajn rajtojn; demandu al la Unui\u011d\u2026 i\u011d\u2026 i\u011d\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cEj, mi dormemas. Eble mi devas enliti\u011di nun. Mi volas esti fre\u015da kaj vigla morga\u016d por mia kultura kurso.\u201d \u015ci ekridis malla\u016dte, malforte kaj iom infanece.\u201dKaj eble aventuro trovos min, a\u016d eble mi trovos aventuron. Sed nun mi enliti\u011du.\u201d<\/p>\n<p>La lito, tamen, estis komplika problemo. Fra\u016dlino Krip neniam anta\u016de konstatis kiom da lertaj movoj oni devas fari por normale meti sin en liton. Oni devas sin premi en mallar\u011dan aperturon, kiu, estante plata kaj mola, tute ne helpas. Kaj oni devas tre zorge atenti, por ke la kapo trovi\u011du sur la kapkuseno kaj la piedoj en la kovrilosaka\u0135o je la fino de la operacio, kaj ne inverse. Estus pli facile, mekanike, enrampi kun la kapo anta\u016de; la kapo pli malmole avangardus; sed tia metodo eble ka\u016dzus sufoki\u011don.<\/p>\n<p>Fra\u016dlino Krip provis unufoje, sed iel maltrafis la aperturon kaj trovis sin kun la kapo \u0109e la piedo de la lito, sur la kovriloj.<\/p>\n<p>\u201cKia nekompetenteco!\u201d \u015di diris a\u016ddeble. \u015ci reprovis, denove maltrafis la aperturon kaj \u0109i-foje pli rapide returnis sin por reprovi. Tio \u0109i reokazadis plurfoje, \u011dis subite fra\u016dlino Krip eksentis la komikecon de siaj propraj movoj.<\/p>\n<p>\u201cMi estas kvaza\u016d kato, kiu faras sian liton la\u016dinstinkte, turnglatigante la longan herbon e\u0109 sur senherba tapi\u015do!\u201d \u015di diris, jam iom malpli ebria, sed ankora\u016d rideme feli\u0109a.<\/p>\n<p>\u015ci nun intence faris kelkajn turni\u011dojn, por ludi. La ridadanta virinkato \u0109ifis la litkovrilojn, lasante en ili la spurojn de tiu turni\u011dado. Poste \u015dia kapo iom subite trovis la kapkusenon, tiel molan, tiel agrable malvarman.<\/p>\n<p>\u201cDemandu al la Unui\u011dintaj Nacioj\u2026 \u015di murmuris ridetante; kaj endormi\u011dis.<\/p>\n<p>Noktmeze, brile blanka luno vidis, tra la fenestro de tiu eta hotela lit\u0109ambro, dormantinon. \u015ci ku\u015dis, preska\u016d sferigita katece, sur la kovriloj; \u015di portis nur pi\u0135amojakon kaj dikajn okulvitrojn; dol\u0109kontura rozkolora sidilo senkulpis bebece sub la luno; kaj, sub musbruna, postrikolte malbonorda hararo, la viza\u011do ridetis, premita en la kapkusenon, kiun fra\u016dlino magistrino Krip, instruistino kaj kulturkursanino, \u0109irka\u016dbrakis per sia tuta dumdorma forto.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Marjorie BOULTON Aperis en\u00a0la nica literatura revuo,\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/ebrivirgeco\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10150"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10150"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10150\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10150"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}