{"id":10165,"date":"2022-02-13T13:31:26","date_gmt":"2022-02-13T05:31:26","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10165"},"modified":"2022-02-13T13:48:35","modified_gmt":"2022-02-13T05:48:35","slug":"adiauo-en-beograd","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/adiauo-en-beograd\/","title":{"rendered":"ADIA\u016cO EN BEOGRAD"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Spomenka \u0160TIMEC<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Kroata milita noktlibro<\/em>, Pro Esperanto, 1993<\/p>\n<p>Mia onklino volis studi \u0135urnalismon. Tio eblis nur en la \u0109efurbo. Oni preparis \u015din por la granda foriro. Estis la jaro 1948, la vivo post la milito ankora\u016d funkciis per kuponoj, nenio estis a\u0109etebla. Oni kudris al \u015di veston el iu bonaspekta kovril\u015dtofo, kiun oni malmuntis de la lito. La avino donis al \u015di grandan ringon kun ovala ornam\u015dtono, kiun la virinoj en la familio portis sur la montrofin\u011dro. La ringo iel transvivis la militon. Anka\u016d oran kol\u0109enon kun stelo la avino donacis, sur kiu estis skribite: \u201cTiu stelo estas via feli\u0109o\u201d. La stelon kun \u015dia feli\u0109o \u015dtelos iu kelkajn jarojn poste elsub \u015dia kuseno dum \u015di laboris \u0109e iu laborbrigado.<\/p>\n<p>Kvin jarojn poste \u015di revenos hejmen kun la diplomo kaj la edzo. Al la studentoj oni promesis postenon, sed en la lasta studjaro okazis granda \u015dan\u011do: \u0109ar studentoj transprenis la pensmanieron de la politikisto Milovan Djilas, la tuta altlernejo estis malfondita. Al studentoj lernantaj en la lasta jaro oni tamen permesis diplomi\u011di \u2013 sed donis neniun postenon.<\/p>\n<p>La edzo devis soldati\u011di. \u015ci posteni\u011dis en vila\u011da oficejo atendante la naskon de bebo. Al la knabino oni donis la nomon Sanja. Revo. Estis multe da revoj tiutempe. \u0108u necesas diri, ke la nova patro estis serbo? \u2013 Mia edzo estas el Gospi\u0107 \u2013 \u015di probable diris. La nomo diris \u0109ion alian.<\/p>\n<p>Post iom da tempo iu mesa\u011dis al ili, ke troveblus posteno en Beograd. Denove oni pakis la kofron. Sanja forveturis al sia avino en Lika, kie \u015di kreskos \u011dis la lerneja a\u011do. \u015cia frato kelkajn jarojn poste same estos edukata de la avino. En la \u0109efurbo la \u0135urnalista vivo pelis la onklinon senhalte.<\/p>\n<p>Kiam la sesjara Sanja alvenis al la \u0109efurbo por fari\u011di lernejanino, \u015di informi\u011dis \u0109e la novaj amikinoj:<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u \u0109i tie ekzistas lupoj?<\/p>\n<p>\u2013 Ne, nur friponoj.<\/p>\n<p>En la severklimata regiono, de kie \u015di alvenis, la lupoj estis la dan\u011dero. En la \u0109efurbo, male, aliaj dan\u011deroj minacis.<\/p>\n<p>Kaj Sanja kaj mi havis nur unu avon. Mia dua avo mortis en A\u016dstralio. Mi neniam konis lin. \u015cia dua avo mortis en la groto Jadovno. \u201cJad\u201d signifas kroate \u201c\u0109agreno\u201d. Serbe same. Dum la dua mondmilito li estis arestita. Lia filo portis al li \u0109iutage la man\u011dporcion al la malliberejo. Iutage estis neniu por transpreni la poton. Oni \u0135etis la murditojn en la groton nomatan Jadovno kaj surver\u015dis ilin per kalko.<\/p>\n<p>Mi a\u016dskultis la detalojn pri la pereo, ka\u015dita sub tablo kaj kovrita per peza teksa\u0135o.<\/p>\n<p>\u2013 Kial li mortis? \u2013 scivolis mi la\u016dte.<\/p>\n<p>\u2013 Vi iru ludi en la alian \u0109ambron. Tio ne estas por infanoj!<\/p>\n<p>Se mi kapablus silenti, mi scius pli. Oni pelis min for el la rondo de sekretoj. Tial mi ne a\u016ddis la klarigojn.<\/p>\n<p>Oni mortigis lin, \u0109ar li estis serbo. Estis la tempo de regado de usta\u015doj, de la Sendependa \u015dtato Kroatio.<\/p>\n<p>La\u016d la neniam la\u016dte formulita regulo en nia familio, la infanoj el Kroatio kaj Serbio devis kune pasigi la pli grandan parton de la ferioj. Ni \u015dategis tiun regulon kaj la plej etaj ofte demandis, \u0109u ni vere devas dormi pli ol cent tagojn, \u011dis kiam la aliaj denove venos al ni. Cent estis tiutempe proksime de la senfino.<\/p>\n<p>Hodia\u016d mi komprenas, ke la familianoj elkultivis tion, ke ni \u015datis unuj la aliajn.<\/p>\n<p>La beogradanoj estis pli bonhavaj, lo\u011dis en la metropolo kaj havis en sia infana\u011do je la dispono \u0109ion, per kio la gepatroj regalis ilin por senkulpigi sin pro maltro da tempo por la infanoj.<\/p>\n<p>Somere la beogradanoj alvenis junifine, kiam maturi\u011dis la riboj en la \u011dardeno. Genu\u015dtrumpojn ni havis \u2013 varmis. El la granda kvanto da riboj la avino kreis konfita\u0135on. La infanoj havis specialan aleon kun siaj ribarbustoj, la aleo nomi\u011dis Frateco-Unueco. \u015cerce tiel, kiel nomi\u011dis grandaj \u015doseoj inter Zagreb kaj Beograd. \u011ci estis unu el la gravaj sloganoj, per kiu la socialisma Jugoslavio funkciis: ni \u0109iuj estas fratoj kaj devas strebi al unueco.<\/p>\n<p>La nocion de la frateco-unueco ni aplikis por bapti la ribaleon. (Nur poste al tiuj ribarbustoj venis la verso pri la rondo harmonia, nur plivastigante la akiritan starpunkton al la mondo.) Iel \u015dajnis, ke pli grandaj grapoloj kreskas ekster la aleo \u201cFrateco-Unueco\u201d kaj ni pri\u015dtelis anka\u016d la aliajn aleojn.<\/p>\n<p>Ni el Kroatio malofte veturis al Beograd. Estis tiom koste. Sed ni \u015dategis, kiam tia voja\u011do okazis.<\/p>\n<p>Onjo tenis sian nevinon \u0109e la mano kaj montris a1 \u015di Beograd. La eta mano al mi apartenis. Zeleni Venac nomi\u011dis la kvartalo. \u0108u ne amuze: \u201cverda girlando\u201d? Mi kreskis en urbo kun multaj girlandoj: Vara\u017edin havis faman tombejon, kaj la girlando rilatis al la enterigokulto. La onjo dum momento lasis la maneton \u015dvitantan. \u0108efstrato. Verda lumo. Ek! \u015ci ekiris. Ne mi. Mi timis a\u016dtojn. Tro multnombraj ili estis. \u015ci revenis por doni al mi la manon kaj klarigis, ke ili devas halti, \u0109ar tiu lampo estas ru\u011da por ili. Mi ne kredis, ke ili haltos. Ili tiom rapidis. Vila\u011da knabineto mi estis, kaj jam konis la lecionon pri malfido.<\/p>\n<p>En la beograda lo\u011dejo la plej \u015datata objekto estis unu tapi\u015do. (\u201cKiam mi estos granda, mi a\u0109etos tian!\u201d \u2013 flustris mi la promeson super \u011dia verdo. Sed mi ankora\u016d neniam sufi\u0109e grandi\u011dis por \u011di.) La tapi\u015do estis artisma. Mi pasigis mian infana\u011don sur malmultekostaj tapi\u015doj a\u0109etitaj je rabatprezo pro fabrika misteksado, kaj tiam renkontis en tiu tapi\u015do la arton. Verda estis la tapi\u015do, sur \u011di aro da desegnitaj bran\u0109oj, sur kiuj nestis blankaj birdoj. \u0108e la rando legeblis la enteksita nomo de la artisto: VUJAKLIJA.<\/p>\n<p>La amo al Vujaklija poste je eta mezuro lar\u011di\u011dis: lia individua nomo aldone estis Lazar. Tiel. Kiel \u0109e Ludoviko.<\/p>\n<p>Mia eta frato malsani\u011dis en Beograd, tro avide man\u011dinte la beogradajn speciala\u0135ojn (pita zeljanica, pita od mesa), kaj vomis sur la faman tapi\u015don. Oni alportis purigilojn por forvi\u015di la makulon, dum ni ku\u015digis mian fraton. Hodia\u016d, en tono de malamo, iu trovus jam la rimon: \u201cKroata voma\u0135o sur serba arta\u0135o.\u201d<\/p>\n<p>La tutan vivon mi la tapi\u015don de Vujaklija en la fako de la plej karaj memoroj portas. \u011ci a\u011di\u011dis kun mi, tute senmakula.<\/p>\n<p>Sur tiu tapi\u015do staris pluraj objektoj el nia komuna feritempa infana\u011do en Kroatio. Kiam ili estis partoj de la mastrumejo \u0109e la avino, mi staris anta\u016d ili kun \u0109ifono en la mano kaj la teda tasko de senpolvigo. Mi mal\u015dategis tu\u015dadi tiujn objektojn por senpolvigi ilin. Ili estis tiom belaj, kiam la vico de senpolvigo estis \u0109e iu kuzo.<\/p>\n<p>Rozkolora lampo kun desegnita portreto de juna virino. Pasintjarcenta. Kiu \u011din el Vieno alportis? La lampo staris anta\u016d la spegulo kaj la \u0109ambro havis tiel du rozkolorajn lampojn. Neniam \u011di lumis. Radeton \u011di havis por movi la me\u0109on en \u011di. El la lampo staris du pavaj plumoj.<\/p>\n<p>Iam la onklino ricevis la permeson kunporti la lampon al Beograd. La pavaj plumoj jam malaperis el \u011di.<\/p>\n<p>Veni al Beograd kaj revidi la lampon signifis renkonti sin mem en tempo pasinta. La damo sur la lampo neniom oldi\u011dis. En la amo \u011di vivas. \u0108iuj \u015dategas \u015din.<\/p>\n<p>Sanja foje rakontis, ke, kiam estis tertremo en Beograd, \u015di kaptis la lampon kaj ekkuris kun \u011di en la mano al la lifto. Imagu, al la lifto, kun la rozkolora lampo! \u2013 ni ridis, \u0109ar ne pri utila kovrilo \u015di pensis.<\/p>\n<p>Ame mi pensas pri la familia lampo. Kiam en tramo mi a\u016ddas la pezan blasfemon, ke oni devus bombi Beogradon por haltigi la militon, mi vidas la viza\u011don de la nobla damo sur la porcelana lampo. Beograd, tio anka\u016d estas la rozkolora familia lampo.<\/p>\n<p>Sanja naskis sian unuan filon, Luka. Li jam lernis mar\u015di, neniu el Kroatio vidis lin. Oni portas lin anta\u016d la spegulon kaj instruas al li:<\/p>\n<p>Jen Luka.<\/p>\n<p>Jen lampo.<\/p>\n<p>Jen tablo.<\/p>\n<p>Jen cindrujo.<\/p>\n<p>Li lernas paroli serbe \u0109irka\u016dita de la objektoj el nia komuna kroatgrunda familia historio.<\/p>\n<p>La tablo, anta\u016d kiu Luka lernas mar\u015di, estis de la ava fratino. El kiu kastelo \u015di a\u0109etis \u011din? Kiam? Post \u015dia morto, la onklino en Beograd heredis \u011din. La tablo veturis sur iu \u015dar\u011da\u016dtomobilo 500 km por atingi novan lo\u011dejon. Iame en \u011dia dekstra tirkesto ku\u015dis binoklo.<\/p>\n<p>Kiam mi estis en Beograd, mi emis enrigardi la supran dekstran tirkeston por revidi la binoklon.<\/p>\n<p>Oni \u015dtelis \u011din multe pli frue ol \u011di estis forportita al Beograd.<\/p>\n<p>Super la tablo pendas la portreto de mia praavino. \u015ci surhavas noktan \u0109apon kaj estas jam tre maljuna. Pentris tiun olean bildon sur ledo \u015dia filo, la onklo Jakob Socher, dum li studis la pentroarton en Munkeno. Tiom da jardekoj pasis, nur tiu portreto \u015din konservis inter ni. Veturi al Beograd signifas iusence veturi al la kroata praavino.<\/p>\n<p>La onklo Jakob fari\u011dis geodeziisto kaj neniam finstudis la pentroarton en Munkeno. Li neniam enkadrigis la pentra\u0135on. Anka\u016d hodia\u016d en Beograd \u011di pendas sen kadro. Iu artisto, kiu promesis al la onklino enkadrigi la familian pentra\u0135on, mortis anta\u016d ol plenumi la promeson.<\/p>\n<p>Apud la avino sur la muro pendas malhelbruna telero, anka\u016d kun pentra\u0135o sur \u011dia surfaco. La jardekoj forrodis la klarecon el tiu bildo. \u0108iam kiam mi estis en Beograd, mi staris anta\u016d la telero vane klopodante de\u0109ifri \u011dian mesa\u011don. \u0108u monako alportis iun nova\u0135on? \u0108u iu volas forkonduki iun?<\/p>\n<p>Cindrujo en la formo de gisfera vinberfolio. Griza. En \u011di iu floro enfandita, \u0109u edelvejso? \u011ci staris sur la bambukrura tableto de la praavo. La tableton mi sukcesis donacigi al mi. Tiu fumadtablo de la avo familie nomi\u011dis \u201cra\u016d\u0125ti\u015d\u201d (germane: Rauchtisch). Mi, la plej a\u011da nepino sukcesis de la avino almozpeti la ra\u016d\u0125ti\u015don. \u2013 Nu, se vi insistas. \u2013 diris \u015di. Kaj mi insistis.<\/p>\n<p>Tio kio estis sur la tableto foriris al Beograd. Kiam ni renkonti\u011das, la cindrujo sidi\u011das sur la tableton. Jam longan tempon ili ne renkonti\u011dis.<\/p>\n<p>En Beograd mi estis en septembro 1991. La milito jam plengor\u011de tondris per siaj kanonoj. Mi revenis de Irano. La fluglinio Beograd \u2013 Teheran funkciis. La fluglinio Beograd \u2013 Zagreb ne plu. La du celoj de tiu linio fari\u011dis malamikoj. Inter ili sterni\u011dis la milita zono.<\/p>\n<p>Onklo atendis min \u0109e la flughaveno. Ni preterveturis aron da viroj ion atendantaj. La komenco de tiu homovico estis videbla.<\/p>\n<p>\u2013 Kion ili atendas, \u0109u benzinon?<\/p>\n<p>Da\u016dris iom, anta\u016d ol li eldiris:<\/p>\n<p>\u2013 Ne. Tio estas la libervoluloj.<\/p>\n<p>En mia kapo \u015dvebis ankora\u016d la safranaj kaj turkisaj kupoloj de Isfahano. Mi preska\u016d demandis: \u201cLibervoluloj pri kio?\u201d, sed mi rapide komprenis. Vicostaris tiuj, kiuj iris al milito kontra\u016d Kroatio. Mi rigardis al la manoj de unu el ili. Liaj fingroj eltiris cigaredon el cigaredskatolo. Pafi iras tiuj manoj. Helikoptero flugis super ni. Mi turnis la rigardon for de la viroj kaj rigardis mian onklon. La milito ne ekzistis plu.<\/p>\n<p>La onklo volis ion diri, sed li ne scias, kiel komenci. Du pliaj helikopteroj flugis super ni.<\/p>\n<p>\u2013 La helikopteroj portas la vunditojn de la batalkampo.<\/p>\n<p>En la beogradajn hospitalojn oni portas la vunditojn, kiujn trafis 1a kroataj manoj.<\/p>\n<p>\u2013 Estas tre malbona situacio. Hiera\u016d iuj pafoj okazis en Vara\u017edin.<\/p>\n<p>Vara\u017edin estas mia hejmurbo. La gepatroj. La unua leciono pri Esperanto. Kolombo estas birdo, leono estas besto. Vara\u017edin estas la dua parto de tiuj cindrujoj kaj tabloj, \u0109e kiuj mi nun estis.<\/p>\n<p>Ne eblas veturi el Beograd al Kroatio. Nur al Hungario kaj de tie, rondvoja\u011di.<\/p>\n<p>Kiam ni alvenis en la beograda lo\u011dejo, la televido en la \u0109ambro de la onklo elsendis nova\u0135on el lia urbo Gospi\u0107 en Kroatio: la kroatoj tie pendigis ses serbojn. Tiel mesa\u011dis la TV Beograd.<\/p>\n<p>La onklo elprenis etan rondan medikamenton el blanka skatolo kaj diris nenion.<\/p>\n<p>Mi vidis en mia menso tiun man\u011dpoton, kiu ne estis liverebla en la malliberejo, kie estis lia patro enfermita anta\u016d duonjarcento. Mi havis neniun blankan skatolon \u0109emane. Miaj gepatroj estas en Vara\u017edin. Tie, kie oni pafis hiera\u016d.<\/p>\n<p>La tablo plenis je la resta\u0135oj de la serbaj speciala\u0135oj, kiujn mi \u015dategas.<\/p>\n<p>\u2013 Mi lasis mian nokto\u0109emizon sub la kuseno. Por retrovi \u011din \u0109e la sekvonta surpriza alveno.<\/p>\n<p>Oni \u015datis mian optimismon. Neniu ploris. E\u0109 ne Luka. Li ankora\u016d ne kapablis. Hiera\u016d mi kaj Sanja promenigis lin \u0109e la Sava-promenejo. Li komfortis, en la ventro ankora\u016d, kaj atendis, ke Sanja nasku lin. Ni rigardis la akvon de la rivero Sava, kiu estis en Zagreb anta\u016d ol atingi Beograd.<\/p>\n<p>Post mia foriro eblis nek leteri, nek telefoni al Beograd. En iu letero ekspedita al Kroatio el Hungario ku\u015dis la foto de Luka, kelkmonata. Ni \u0109iuj gaje gapis al liaj okuloj kaj klopodis imagi la viza\u011don de lia patro, kiun neniu parenco el Kroatio sukcesis ekkoni.<\/p>\n<p>\u201cNi, kiuj ne malamas, kiom ni avanta\u011das!\u201d skribis kura\u011de la onklino en iu letero.<\/p>\n<p>Ni informis ilin pri la festo de la 90-a naski\u011dtago de la avino, listigis la invititojn kaj la menuon. Ili en Beograd sciis, kie sidis la gastoj en la solena salono. Ili divenis, el kiaj glasoj ni trinkis kaj imagis la girlandojn en la rando de la familiaj teleroj.<\/p>\n<p>\u201cKaj por la deserto la torto de la onklino.\u201d Sanja tuj vidos la komencjarcentan tortoteleron: kiam oni forman\u011das la lastan pecon, desegnitaj \u0109erizoj en la fundo aperas.<\/p>\n<p>Kiam mi forlasis Beograd, la onklo akompanis min \u011dis la a\u016dtobuso kaj rigardis min sidanta kaj preta foriri transe, al Kroatio. Mi ridetis al li. Li ne respondis per rideto. Li nur rigardis min longe kaj adia\u016de.<\/p>\n<p>Nuntempe, kiam oni asertas, ke necesus \u0135eti bombojn al Beograd, mi revidas la adia\u016dan rigardon de la onklo.<\/p>\n<p>Kaj se iu \u0135etos bombojn al tiu urbo, Sanja, ne pensu pri la porcelana lampo. Kaptu nur Lukan kaj kuru en la rifu\u011dejon.<\/p>\n<p>Ni, \u0109i tie, transflanke, atendas la mesa\u011don, ke vi vivas.<\/p>\n<p>Noto:<\/p>\n<p>usta\u015do (kroate: usta\u015da) \u2013 historie: membro de politika organizo formita en 1932 kun la \u0109efa celo fondi sendependan kaj etne \u201cpuran\u201d kroatan \u015dtaton sur la tuta etna kaj historia teritorio de Kroatio. La\u016d la interpreto de tiu organizo Bosnio kaj Hercegovino estas konsiderataj neapartigeblaj partoj de la kroata \u015dtato, kaj la muzulmanoj parto de la kroata popolo. Ruinigo de Jugoslavio estis la\u016d \u011di la \u0109efa maniero por atingi tiujn celojn. Nuntempe la esprimo \u201custa\u015da\u201d estas uzata en la senco de tute dekstrema, batalema kroato.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Spomenka \u0160TIMEC Aperis en\u00a0Kroata milita noktlibro, P\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/adiauo-en-beograd\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10165"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10165"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10165\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10165"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}