{"id":10166,"date":"2022-02-13T13:38:07","date_gmt":"2022-02-13T05:38:07","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10166"},"modified":"2022-02-13T13:50:18","modified_gmt":"2022-02-13T05:50:18","slug":"du-gardenioj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/du-gardenioj\/","title":{"rendered":"DU GARDENIOJ"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Miguel Fern\u00e1ndez<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en Ekstremoj, IEM 1997<\/p>\n<p><em>[Al la karmemora Antonio Mach\u00edn, kubdevena kantisto, kies tranaza sed beltembra vo\u0109o semis per pasiaj melodioj kaj karibe varmaj ritmoj la sombran atmosferon de la postmilita Hispanio. Al li, kiu senmortigis titolojn kiel \u201cDos gardenias\u201d (Du gardenioj), jen mia modesta sed entuziasma oma\u011do].<\/em><\/p>\n<p align=\"center\">ADELA<\/p>\n<p>\u015ci rulfalis. La \u015dtelisto forsagis, vane peninte rabi la mansakon. A\u016ddi\u011dis seka bato. \u201cMia kapo!\u201d \u015ci svenis.<\/p>\n<p>\u015ci rekonscii\u011dis en la brakoj de \u011dendarmo. \u0108irka\u016de, dekkelko da homoj. \u0108io bruis obtuze. Bruis? Pinglis \u015diacerbe. A\u016dtoj, motorcikloj kaj paroloj. \u0108efe alparoloj: \u201cKiel\u2026 kiel estas al vi?\u201d \u201c\u0108u io doloras?\u201d \u201cJen, sinjorino, apogu vin \u0109i-\u015dultre kaj klopodu starigi vin\u201d. Kaj komentoj: \u201cOni kaptis la \u015dteliston. Buba\u0109on apena\u016d dekkvarjaran\u201d. \u201cJes, kaj kio? Post palpebruma da\u016dro oni lin ellasos, kaj jen li vulpos plu denove kaj refoje. Kia lando!\u201d.<\/p>\n<p>Helpe de la \u011dendarmo \u015di ekiris. Unu pa\u015don, du pa\u015dojn\u2026 Kaj vojadon. Unuavide, nenia vundo. Perfekte. Se nur la kapo ne \u015dajnus tuj krevonta\u2026 Tamen, bone. Doloroj certe \u011denas, sed ne eternas. \u0108io, en ordo. \u0108e \u015di, mansako. Ene, mono: dika stako da biletoj milpesetaj. Tioma kvanto! Kial? Kiucele \u015di kunportis tiel palpomezure grandan sumon? Kio pri \u015dia hiera\u016do? Kio pri \u015di dum la pasinta monato?\u2026 Dum la anta\u016daj?\u2026 Nenio. \u015ci ne memoris! Ia speco de blanka nubo disvasti\u011dis \u015diamense kaj kreis en \u015dia brusto nevortumeblan angoron. \u015cia nomo? Jes, Adela Mercader. \u015cia historio\u2026 nu, fre\u015da en la elvokejo. Klaraj bildoj de plej foraj traviva\u0135oj komencis projekcii\u011di sur la ekranon de \u015dia konscio. Haste. Kvaza\u016d temus pri filmo rapidmova. En kronologia ordo. \u015ci, sesjara, kun sia\u00a0<em>Mariquita P\u00e9rez,\u00a0<\/em>la plej amata el \u015diaj pupinoj. \u015ci, na\u016djara, feine kostumita, en recitado de\u00a0<em>La princin\u2019 estas trista,\u00a0<\/em>kadre de la festo kursofina. A\u0109! Kiel \u015di abomenis nun la tiamajn kla\u016dna\u0135ojn mona\u0125inajn! La unua kiso, tiu humida fajro sur \u015dia virga lango, tiu konvulsio de \u015dia tuta esto, tiu dol\u0109a morto. Ho, Eduardo, \u015dia unusola amo! La tago de \u015dia nupto kun Alfredo: laci\u011do kaj elrevi\u011do, envolvitaj per vaksaj mirtoj kaj oran\u011dofloroj. La eko de senfina enuo. La suferiga nasko de Lu\u0109jo, liaj unuaj balbutoj, liaj oftaj misfartoj, lia sprita kaj eferveska dekjara\u011do\u2026 Kaj poste\u2026 nur blanka nubo, \u0109iokovra, terura: la vakuo\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Mi tuj venigos ambulancon, sinjorino \u2013 afablis la \u011dendarmo interpretante \u015dian agiti\u011don kiel sekvon de flegenda tra\u016dmato.<\/p>\n<p>\u2013 Ho, ne, mi petas! Koran dankon! Mi fartas bone. Vidu, mi povas piedi\u2026 senhelpa.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u nenio doloras?<\/p>\n<p>\u2013 Nenio \u2013 \u015di duonsinceris.<\/p>\n<p>Promenado. La urbo poiome reprenis sian pulson, sian ordinaran malagrablon. Anka\u016d \u015dia korpo reakirus sian normalan nerimarkatecon, se ne jukus la damna\u2026 tubero sur la\u2026 aj!\u2026 dekstra kapoflanko, nek grata\u0135oj surgenuaj, \u011dis tiam neperceptitaj. Tamen \u015dia spirito erupciis. \u0108u taso da kamomilo\u2026? Ne! Prefere, reveni, jes, taksii hejmen.<\/p>\n<p>Dumveture \u015di ne povis eviti hantadon de la anksi-dona ideo: \u015cia \u0135usa paseo forvapori\u011dis, parto de \u015di forpasis. Ioman senpezi\u011don a\u016d sensacon pri memcerto \u015di spertis nur anta\u016d la domo, en la \u011dardeno, \u0109e tu\u015detado de la bugenviloj, sub la platana frondaro. Kia \u0109armo! Subita atako de tenero kaj de kulposento igis \u015din eklarmi. Tiomfoje ekfulmis en \u015di la elano eskapi! Jes, entrepreni novan vivon \u0109e alia viro, negrave \u0109u pli a\u0109-aspekta a\u016d adameska, negrave \u0109u malpli karesema a\u016d aminda ol Alfredo, sed ja viro tertrema, raketa, varmasanga, sur kiun \u015di elver\u015du la tutan amon tiel longe katenitan \u015diakore. Tamen ne tiam. Definitive, neniam! Ja Alfredo kaj la filo ne meritis fia\u0135on. Cetere, tempo \u0109ion glatigas, kaj per pacienco venas scienco. Sed super \u0109iuj \u0109i konsideroj sidis la fakto, ke ial \u015di subite ricevis atakon de tenero.<\/p>\n<p>\u015ci alsupris la peronon, elsakigis la \u015dlosilon kaj vane baraktis por ingi \u011din seruren. Kio do? \u0108u tiutage \u0109iaj koboldoj komplotis kontra\u016d \u015din? \u0108u \u015di falis en demencon? \u015ci indignis. \u015cia montrofingro re kaj re premegis la butonon sonorilan, \u011dis iu, Lu\u0109jo, malfermis la pordon kaj montri\u011dis \u0109esojle, kaptita de stuporo.<\/p>\n<p>\u2013 Finfine, koro mia, finfine \u2013 \u015di galece ironiis al la filo \u2013. Mi timis, ke mi restus ele \u011dis la tri\u0135a\u016dda semajno \u2013 \u015di aldonis pelante sin endomen, ru\u011da de inciti\u011do.<\/p>\n<p>Lu\u0109jo gapis inerte. Adela krablis al la kuirejo. Por ser\u0109i konsolon per glaso da tili-teo kaj pilolo trankviliga. Kaj preteri afliktojn por kelke da horoj. Kaj plori, plori, plori\u2026, \u011dis larmoj fortrenos \u015dian turmentan envulti\u011don\u2026<\/p>\n<p align=\"center\">ALFREDO<\/p>\n<p>\u2013 Nur vidi por kredi! Vi, \u0109i tie! \u2013 ekkriis Alfredo post \u015dia dorso.<\/p>\n<p>\u015ci tuj forvi\u015dis al si la larmojn kaj sin turnis al la edzo:<\/p>\n<p>\u2013 Kial tia surprizi\u011do? \u0108u tiel strange, ke mi staras hejme? Afekte, li mienis ridete, balancis la kapon kaj sidi\u011dis sur skabelo. Lia koro apena\u016d lasis sin domini. Lantamove, kun falsa sen\u011deno, li elpaketigis cigaredon, \u0109endis \u011din \u0109e la lipoj kaj, el\u0135etinte plenbu\u015don da fumo, elprudentis:<\/p>\n<p>\u2013 Vidu, Adela, ni jam sufi\u0109e adoltas por petoli tiel. Diru klare, kion vi intencas? Kial vi revenis?<\/p>\n<p>\u2013\u2026 Kion mi intencas?\u2026 Kial mi\u2026? Ho, Dio, \u0135etu lumon! \u2013 \u015di patosis plena de konfuzo.<\/p>\n<p>Teruri\u011do. Plian fojon \u015di stre\u0109is la memoron, provis veki en \u011di konturojn, parolojn a\u016d kolorojn\u2026, retrovi la lastan \u0109eneron de sia ekzistado. Senutile. La nubo, la blanka nubo, la nedis\u015direbla nubo dissolvis ajnan ek-skizon. \u015ci desperis:<\/p>\n<p>\u2013 Helpu min, Alfredo!<\/p>\n<p>\u2013 Kiel?<\/p>\n<p>\u2013 Parolu al mi pri mia vivo lastatempa.<\/p>\n<p>Tia peto, \u015diaj grimacoj, la tuta spektaklo kun odoro je farso\u2026 Li drivis en konsternon, en embarason.<\/p>\n<p>\u2013 \u0108u vi mokas min a\u016d perdis jam la sa\u011don?<\/p>\n<p>\u2013 Ankora\u016d ne la sa\u011don, sed nur la memoron. Tamen ja mi frenezi\u011dos, se iu ne metas finon al \u0109i ko\u015dmaro. Mi falis trotuaren\u2026 Jen, vidu\u2026 miajn genuojn\u2026 kaj \u0109i \u015dvela\u0135on surkape. Mi frapi\u011dis kaj forgesis\u2026 Forgesis mian \u0135usan vivon! Helpu!<\/p>\n<p>\u015cia vo\u0109o rompi\u011dis en kaskadon da plor\u011demoj. Li ekkomprenis. Temis, evidente, ne pri stulta ma\u0125inacio sed pri vera dramo. \u0108u povus esti alie? Ne. Malgra\u016d \u0109iaj malgra\u016doj, Adela neniam arogantis, nek insidis, nek faris al li scenojn. \u015ci ne tielis. \u015cia sinteno kaj \u015dia helpokrio disradiis a\u016dtenton. Do \u015di certe ne memoris! Adela ne memoris, ke anta\u016d tri jaroj \u015di forlasis la hejmon. Lin kaj la filon kaj\u2026 Jam tri jarojn! Kiel foris la amaraj tagoj, kiam \u015dia perfido korodis lian animon! Kiam \u0109io en la domo prifunebris \u015dian foreston, prisa\u016ddadis \u015din, \u015drumpis sen \u015di. Kiam dormo signifis nur batalon kontra\u016d svarmo da nigraj falenoj, kaj vigilo \u2013 deliron: reteni \u015dian parfumon, eternigi \u015diajn gestojn, revenigi \u015din el \u015diaj spuroj\u2026<\/p>\n<p>Ne, \u015di ja ne memoris. Nun \u015di ne povis e\u0109 konjekti sin ka\u016dzo de ulceroj tiel profundaj. Kaj certe \u015di ne sciis, ke iam la ulcerojn cikatrigis ia printempo. Da\u016dra printempo de bluaj birdoj, de harpaj sonoroj, de lafo kaj de helo: Sara. Ke tia printempo forspongis la fulgon de la into. Ke tia printempo instali\u011dis en la domo.<\/p>\n<p>Sturmis lin perplekso. Li sentis sin vojanta sur magia rondo, sub la efiko de du kontra\u016daj fortoj: lia kompato al la amita Adela kaj lia doma\u011do al la amata Sara. Ideo pri ven\u011do neniel ek\u015dprucis en li. Tute male. Torturis lin imagi Adelan trasagita de la faktoj, en vagado, en ser\u0109ado de netroveblaj kialoj kaj kieoj. Tamen ne decis, li ne rajtis peti Saran pri ajna agordi\u011do al tia romaneska situacio. Pri ajna montro de grandanimeco. Pri e\u0109 plej pita sinofero\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Zorgojn for, Adela! Okazis nur, ke ni\u2026 pikis nin, ke vi forciklonis\u2026 anta\u016d\u2026 nu, anta\u016dnelonge. El tio, mia \u015doki\u011do. Pri la cetero, poste. Vi iru nun enliten kaj ripozu \u2013 li pietate mensogis kaj provizore elturnis sin el la sakstrato.<\/p>\n<p>Adela alkro\u0109is sin al li kaj lasis sin konduki dormo\u0109ambren.<\/p>\n<p align=\"center\">SARA<\/p>\n<p>\u2013 Tute ne! \u2013 oponis Sara.<\/p>\n<p>\u2013 Kiel do ni agu?<\/p>\n<p>\u2013 Kiel maturaj homoj, Alfredo. \u015ci restu.<\/p>\n<p>\u2013 \u015ci restu!\u2026 Kaj vi\u2026?<\/p>\n<p>\u2013 Anka\u016d mi.<\/p>\n<p>\u2013 Tia solvo!<\/p>\n<p>\u2013 Ho, Alfredo, jen vi, la\u016dkutime, dronas en flaketo! Kie la komplika\u0135o? \u015cin rilate, vi edzos ree. Mi transi\u011dos ali\u0109ambren kaj rolos kvaza\u016d\u2026 iu, kiun \u015di povintus forgesi\u2026 Amikino! Jes ja, ne tro malnova amikino, kiun \u015di gastigis \u0109e si. Kaj Lu\u0109jo, simple, filos. Li sendube \u0109esos vidi la patrinon kiel fantomon. Cetere\u2026 Kial ne? Ni \u0109iam kalkulos je la helpo de Manolo.<\/p>\n<p>\u2013 Kiu Manolo?<\/p>\n<p>\u2013 Manolo Cortes.<\/p>\n<p>\u2013 Sed ne eblas\u2026 Mi ne\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Jes, kara, eblas kaj endas \u2013 mildis Sara.<\/p>\n<p>Alfredo rigardadis al \u015di fikse en la okulojn, \u0109irka\u016dpremis \u015din, kisis \u015din surlipe kaj susuris:<\/p>\n<p>\u2013 Mi amas vin.<\/p>\n<p>\u2013\u00a0<em>Mi a-a-mas vin, ado-o-ras vin, vivo miiia\u2026 \u2013\u00a0<\/em>\u015di kantetis por mal\u015dargi je drameco la etoson \u2013. Mach\u00edn.\u00a0<em>Du gardenioj.\u00a0<\/em>Ej, timidulo mia! Atentu. Se iam vi forlasos min kaj poste vi pentos, revenu sentime. Se vi nur montri\u011dos en blanka kompleto, kun ru\u011da kravato kaj du gardenioj enmane, mi ja ne postulos de vi ajnan klarigon. Min \u0109armas dekadencismo.<\/p>\n<p>\u2013 Vi kaj viaj fola\u0135oj e\u0109 en \u0109i momentoj.<\/p>\n<p>\u011custe en \u0109i momentoj \u015di bezonis foli, ekspluati sian imagon por ne \u015diprompi. Ja la situacio indis je filmo: rehejmi\u011do, scii\u011do, ke la edzino de la kunulo, trafite de parta amnezio, retrois aliepoken, reaperis post tri jaroj da foresto, ku\u015das dormo\u0109ambre sen scio kaj supozo pri la realo\u2026 Plej splenda realo! \u015ci kaj Alfredo. Amo. Amo plena kaj pleniga. Amo viva kaj senfenda, kiu valoris \u0109iujn anta\u016dvideblajn penojn kaj malpla\u0109ojn.<\/p>\n<p>Kaj ekis la teatra\u0135o. La unua akto disvolvi\u011dis sufi\u0109e kontentige. Lu\u0109jo silentis. Lia posti\u011dinteco kreska por la unua fojo proponis sin bonvena. Alfredo ja nervozis, sed neniam \u011dis strido. \u015ci\u2026 nu, \u015di fordonis sin al la tasko tiel fervore, tiel spontane, tiel ver\u015dajne, ke Adela rekte mordis la hokon.<\/p>\n<p>La sekvaj tagoj sin prezentis iom malpli ebenaj. Lu\u0109jo preska\u016d fu\u015dis la aferon. Li apena\u016d sukcesis vuali siajn suspektemon kaj rankoron al la patrino. Adela\u2026 Ho, Adela! Blonda kaj svelta, tu\u015dita de gretagarbaj delikato kaj mistero, ja iom artifikaj, probable pro \u015diaj apartaj cirkonstancoj, sed, \u0109iukaze, imponaj. Kaj konstante diskreta kaj \u011dentila. Kie do la koleremo kaj pa\u016dtemo, per kiuj \u011dis tiam Alfredo, demandite pri la edzino, ornamis \u015din? \u015cajnis neeble, ke tia virino kapablis iel misi. Ludi amikinon \u015dian balda\u016d riveli\u011dis ne nur facila sed e\u0109 ne seninteresa aventuro, malgra\u016d la tikleco de la rilato. Kiu povintus tion profeti? Kiu a\u016dguri, ke iam Adela suplikos \u015din prokrasti sian foriron el tiu domo? Ha, la vivo! \u015ci, kompreneble, konsentis sen sedoj kaj tamenoj.<\/p>\n<p>Por Alfredo la procezo tro lantis, aspektis stagne. Post unu semajno, apena\u016da progreso. Por \u015di, male, \u0109io deruli\u011dis bonorde. Aliflanke, la enrompo de Adela en la familian \u0109iutagecon donis al \u0109i tiu novajn nuancojn. Novajn scintilojn. Novajn allogojn. La nepron transmemi\u011di, fantazii, krei. \u015ctelkontakti lin! Per rigardoj elokventaj, per ka\u015daj tu\u015doj, per sparkaj kisoj transporde gustumataj\u2026 Kia plezuro! Por \u015di. Por Alfredo, golgoto. Li eti\u011dis anta\u016d la evento, \u015dajne senfina, senelira:<\/p>\n<p>\u2013 \u011cis kiam, Sara, \u011dis kiam \u0109i infero?<\/p>\n<p>\u2013 Paciencon, amo mia. \u0108io iras poiome sed sub kontrolo.<\/p>\n<p>\u015ci kaj Adela i\u011dis asiduaj \u0109e\u00a0<em>Barbieri,\u00a0<\/em>olda kafejo en la koro de la antikva Madrido. Tie, inter tintoj kuleretaj kaj barokaj arpe\u011doj, inter rebriloj transvitraj, stratlanternaj, kaj kurtenoj kro\u0109etitaj, \u015di cizelis sian fikcian personon, dum Adela prisinceris siajn internajn \u015dtormojn. \u015ci inventis plej bunta ilian iamon en kuneco: homojn, krozadojn, tropikajn somerumojn, dum Adela eklernis sin estimi. \u015ci nur tan\u011de, diplomate kaj beltakte proksimigis Adelan al ties vero, dum Adela avidis plene \u011din posedi.<\/p>\n<p>Fojfoje ali\u011dis al la rondo tria ano: Manolo Cortes. Li rolis kiel madrida amiko de Sara. Nenia mensogo. Nur ke, krome kaj fakte, li estis \u015dia eksamanto kaj psikiatris en la \u011cenerala Hospitalo. Manolo restis ne tre longe. Li mendis pokalon da konjako, gvidis la babiladon al la regiono plej ta\u016dga por konfidencoj kaj observis profesie \u2013 nesuspektite \u2013 la reagojn de la pacientino. \u0108iam pelata de ur\u011deco, Manolo pasigis tie duonhoron, proksimume. \u011cisinte, li forvelis al telefonbudo kaj instrukciis al Alfredo la sekvendan konduton rilate al Adela.<\/p>\n<p>Mardis. \u015ci ja ne kredis supersti\u0109ojn, tamen mardis, kiam tiel stranga ekvilibro frakasi\u011dis. La tutan tagon Adela papiliis gajoplena. \u015cia morbo, malgra\u016de, pluis sen\u015dan\u011da. Vespere \u0109e\u00a0<em>Barbieri\u00a0<\/em>\u015di vidi\u011dis e\u0109 multe pli ema elver\u015di sian koron ol kutime. Kaj parolis al \u015di pri siaj plejaj intima\u0135oj:<\/p>\n<p>\u2013 Temas pri Alfredo. Depost mia problemo, li konstante flegas min, sed tute klaras, ke li min evitas.<\/p>\n<p>\u2013 Adela! Konsideru lian streson, liajn zorgojn pri via sano\u2026<\/p>\n<p>\u2013 Prave. Sed neniam anta\u016de li rifuzis miajn karesojn, kiel ajn deprimita li statis.<\/p>\n<p>\u2013 Kaj?<\/p>\n<p>\u2013 Hiera\u016d nokte, finfine ni amoris.<\/p>\n<p>La nova\u0135o ne impresis \u015din, nenion mirindan aldonis al \u015diaj anta\u016dvidoj. \u011ci, tamen, efikis sur \u015din averte. Ekde tiam \u015di tenis la okulojn disapertaj. Kaj \u015di ekvidis. \u015ci ekvidis, ke \u015di delonge blindis. Ke jam de kelka tempo Alfredo tute kalmis, kaj \u015dercis, kaj ne plendis, kaj \u0109iam elruzis ekskuzojn por ne renkonti\u011di kun \u015di duope. Ke Lu\u0109jo ofte alparolis la patrinon. Ke \u0109io en la domo, konstateble, riveris alimaren.<\/p>\n<p>Nokte, \u015di \u0135eti\u011dadis sur la lito, veki\u011dis kaj vigilis, kredis a\u016ddi karnan iron-revenon, risortan knaradon, stertorojn de volupto\u2026 el la geedza alkovo. Kaj tiaj sonoj, kiuj alikadre neniel premus \u015din, \u0109i-kadre trapikis \u015dian sinon, sole nur \u0109ar ilin, evidente, provokis vera amo.<\/p>\n<p>\u0108iu plia tago nur konfirmis al \u015di \u015dian konkludon: Alfredo refoje enami\u011dis al Adela \u2013 eble neniam \u0109esis ami \u015din \u2013; \u0109iu sekundo deklaris al \u015di la superfluon de \u015dia \u0109eesto en tiu domo. Kaj \u015di alprenis decidon: rearan\u011di sian propran apartamenton kaj translo\u011di\u011di.<\/p>\n<p>Kvin tagojn poste \u0109io pretis. Ne, ne \u0109io. Endis plenumi la plej gravan: iel kontakti Alfredon. Sciigi lin, ke li ne sentu rimorsojn. Ke li ne misfaris. Ke la kapricoj de la sorto povas nenion kontra\u016d la tuta belo tra\u011duita\u2026 Neeble. Ade li forglitis disde \u015di.<\/p>\n<p>Tagman\u011de \u015di anoncis sian tujan foriron pretekste, ke panjo malsani\u011dis. La mesa\u011don \u0109iu ricevis \u011duste la\u016d la mezuro de sia rolo en la historio. Alfredo klinis la kapon al la brusto. Lu\u0109jo prenis \u015dian manon. Adela sendube komprenis, ke, post tiel longa foresto, la gastino sopiras al sia urbo, al sia familio, al siaj geamikoj. Kaj \u015di beda\u016dris. Adela profunde kaj sincere beda\u016dris \u015dian fori\u011don.<\/p>\n<p align=\"center\">* * *<\/p>\n<p>\u015ci eksaltis el la kanapo. Palpitacie. Tondra krakado, \u0109iam pli lontana, fordiluis \u015dian son\u011don. Pu! Plagon al la madridaj motorcikloj! Ankora\u016d en somnolo, \u015di trenis sin al la fenestro. Julia sunradio posttagmeza blindumis \u015din. Ferminte la klapojn, \u015di plandis returne, stumblis, apikis surkanapen kaj provis rekapti la fadenon de la son\u011do\u2026 Kie la galega pejza\u011do?\u2026 Kie \u015di en meva flugo super montoj kaj klifoj, super manteloj de verdo kaj de bluo kaj de brumo?\u2026 Vane. Aliaj bildoj sin trudis senrimede. \u015ci rezignaciis. Cetere, Galegujo atendis \u015din. Se ne por ebligi al \u015di mevadi, almena\u016d ja por oferti al \u015di sian kvieton korkaresan. Dek tujajn tagojn en dol\u0109a farniento. Ho, benaj ferioj !<\/p>\n<p>Batis la tria. Ankora\u016d unu horon \u015di povis kanapumi plue, dorloti sian pigron. E\u0109, kial ne?, resinki en dormon. Kiom ajn \u015di donus por prison\u011di sian aferon kun Alfredo! Neniam post la pasa\u0135o \u015di dorme revivigis \u011din. Maldorme, multfoje. Ame, nostalgie. Sed, kia diferenco! Son\u011do aldonas al la rememoroj distordon, magion, ekzalti\u011don\u2026 Kaj sentempecon. Jam preska\u016d unu jaro disigis \u015din de la tiamo, kaj nun tiu sensi\u011dis pleje vigla. Tamen, kiom da \u015dan\u011doj dume! Reveno al la apartamento, al iamaj kompanoj, al la devizo vivi por vivi\u2026 AI la profesio: olduloj, mar\u011denuloj, toksikomaniuloj\u2026 Sociala asistado. Kaj remalkovro de si mem post longa parentezo, ja iel bur\u011deska, tamen plej a\u016dtenta kaj intensa kaj spirite ri\u0109iga.<\/p>\n<p>La murhorlo\u011do forgongis\u2026 La kvinan! \u015ci disponis nur duonan horon por meti ordon en la hejman pelmelon, anta\u016d ol fora\u016dti Galegujen. \u015ci impetis el la kanapo fornelen kaj akcelis siajn movojn por prepari kafon, sian \u201cfuelon\u201d. Dumkuire, \u015di ade flirtis de se\u011do al la lito, de la lito al \u015dranko, de la \u015dranko al la tablo\u2026 \u015cu\u015dado. Ho, la kafo! Peston al \u011di! \u015ci de\u0135etis T-\u0109emizon en la tornistron kaj kuglis al la fornelo. Sonorado. Tiel oportuna, merdo! \u201cPu\u015du kaj enpa\u015du, Tato. La pordon mi ne riglis!\u2026 Sidi\u011du\u2026 Vi alvenas \u011dustatempe por spekti min en pe\u0109o kaj kafumi\u2026\u201d \u015di prenis paron da tasoj kaj turnis sin sur la kalkano \u201canta\u016d ol ni\u2026\u201d \u015cia viza\u011do ilumini\u011dis. La tasoj defalis sur la plankon. \u015ci fermis la okulojn kvaza\u016d en ekstazo de \u011dojo kaj delico, mordetis al si la infran lipon, brakumis sin mem. Li! Alfredo, en blanka kompleto, kun ru\u011da kravato kaj du gardenioj enmane!<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Miguel Fern\u00e1ndez Aperis en Ekstremoj, IEM 1997 [Al l\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/du-gardenioj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10166"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10166"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10166\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10166"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}