{"id":10167,"date":"2022-02-13T13:39:26","date_gmt":"2022-02-13T05:39:26","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10167"},"modified":"2022-02-13T13:51:56","modified_gmt":"2022-02-13T05:51:56","slug":"neniam-plu-aboco-de-amo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/neniam-plu-aboco-de-amo\/","title":{"rendered":"NENIAM PLU (ABOCO DE AMO)"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Jorge CAMACHO<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Ekstremoj<\/em>, IEM 1997<\/p>\n<p>Mi konati\u011dis kun \u015di en metroa vagono. \u015ci estis la fratino de Lucas, gimnazia samklasano. Vespere, post la lecionoj, Teresa atendis nin sur la kajo de la stacio R\u00edos Rosas, en la direkto al Plaza de Castilla. Kelkajn tagojn, se ni eliris iom pli frue, ni staris samloke kaj atendis vidi \u015dian viza\u011don trans la fenestroj de la unua vagono, trajnokape. Tiel okazis la unuan fojon. Sed tiam mi ne vere rimarkis \u015dian ekziston.<\/p>\n<p>Teresa studis en knabina gimnazio en la strato San Mateo, \u0109e la stacio Tribunal. \u015ci a\u011dis du jarojn malpli ol Lucas. Kaj mi \u2013 kiel stulta mi estis tiutempe\u2026 \u015ciaj grizaj okuloj, \u015dia longa duonblonda hararo min ne interesis. Mi opiniis \u015din tro alta kaj maldika, e\u0109 iom malbela. Kiel Lucas, mi pensadis nur pri rondmamaj tridekjaraj korpulinoj, cetere neatingeblaj, krom filme a\u016d gazete.<\/p>\n<p>Jarojn poste mi ekkomprenis mian eraron, mian blindecon. Sed Teresa ne plu estis la sendan\u011dera knabino de la gimnaziaj tempoj. Lucas i\u011dis profesia armeano, ia speco de dumviva ser\u011dento, dum \u015di plu lo\u011dis \u0109e la patrino en la strato Azahar, tre proksime al mia hejmo.<\/p>\n<p>Ne eblis renkonti\u011do en la metroo. Por iri al la laboro mi promenis \u0109iutage dudekon da minutoj \u011dis la veturplaco Cuatro Caminos. Anka\u016d \u015di ne uzis la subtrajnon: Teresa pasigis la tagojn kun kelkaj uloj en senkonstrua grundejo aliflanke de Bravo Murillo. Tie \u015di konati\u011dis unue kun biero kaj ha\u015di\u015do. Mi vidis \u015din en la vesperoj, revenante hejmen, sur la strato, silenta a\u016d ridanta, kun botelo a\u016d rula\u0135o inter la fingroj. Mi sentis \u015din pli kaj pli bela, pli dezirinda. Mi ne povis ne palpi per la rigardo \u015dian figuron en strikta \u0135inso, \u015dian junan bruston en blu\u011dina jako. Kaj mi avidis kisi, mordi la ru\u011dajn lipojn. Sed mi neniam diris ion ajn.<\/p>\n<p>Fine la afero okazis. Teresa mortis pro superdozo. Heroino de nia epoko\u2026 Kelkaj parolis pri la ambulanco \u0109e \u015dia hejmo, nokte, kaj ke oni trovis \u015din nuda, kun nadlo pendanta de la plando; ke en la injektilo estis neadulterita heroino, tro pura por enpiki la kutiman dozon, kaj \u015dia korpo ne eltenis; a\u016d ke eble \u015di miskalkulis kaj enmetis tro da horso. Tamen mi pensas, ke la dozego estis intenca. \u015ci eksciis, ke \u015di aidosas, kaj preferis morti tuj sen travivi la malsanon.<\/p>\n<p>Aidoso? Nenia sekreto, e\u0109 se Lucas restis muta kiel \u015dtono. \u015ci estis plurema, umis kun pluraj. Sed kun kiaj uloj. Tion mi neniam povos kompreni. Fakte ne nur \u015di; en la rondo de Teresa \u0109iuj agadis same. Nenio privata, \u0109io komuna: biero, nadloj, korpoj. Nur horso ne. Feli\u0109e ke, malkiel multaj horsuloj, Teresa ne havis tempon konsumi\u011di.<\/p>\n<p>Anta\u016de mi da\u016dre revis i\u011di \u015dia umiko. Mi sciis tion malebla, nura iluzio de naivulo. Koncerne min \u015di montris nur indiferenton. Negrave. En la laborejo, kiam mi disponis kelkajn liberajn minutojn, mi desegnis \u015din per blua globkrajono sur entreprenaj folioj: stara, sida, ku\u015da, jen rida, jen fumanta, busta a\u016d plenkorpa, nuda a\u016d blu\u011dina, sed \u0109iam sola. Poste mi gluis la bildojn super la gi\u0109eto, videble por mi, ne por la publiko.<\/p>\n<p>Unu vesperon, la unuan kaj lastan, mi invitis \u015din al kino. Ni iris al usona filmo, kies titolon mi ne memoras, en la kinejo Regio, \u0109e Cuatro Caminos. Se \u015di ne venintus kun mi, mi certe irus sola, kiel \u0109iun sabaton. Mi renkontis \u015din apud la stratpordo, sencela kaj senakompana. La du jaroj da metroaj babiloj revivi\u011dis en kelkaj sekundoj. Mi faris proponon, kaj \u015di kapjesis. Post la filmo mi invitis \u015din al biero. Teresa gvidis min al la ejoj en la strato Almansa, kiujn mi apena\u016d konis, kaj tie ni restis du a\u016d tri horojn, parolantaj pri mi ne scias kiaj temoj iom tro intelektaj. Mi kvaza\u016d fotis \u015din milimetre: la grizon de \u015dia rigardo, la efelidajn zigomojn, \u015diajn perfektajn dentojn, la kurbon de \u015diaj mamoj sub la \u0109emizo, la etan pinglon. Per tio definitive kompleti\u011dis la gimnazia portreto en mia memoro.<\/p>\n<p>Sur roverso de la \u0109iama blu\u011dina jako \u015di surhavis pinglon kun la formo de nuda knabino kaj drakkapa serpento ar\u011dente plektitaj sur blunigra fono. Pla\u0109is al mi la blanka serpento. Temis pri la emblemo de populara rokmuzika grupo. \u0108ar \u015di ne demetis la jakon, mi neniam vidis nudaj, de proksime, \u015diajn suplajn brakojn, kun malkubutoj viole punktitaj de duoncikatraj nadlopikoj. Mi tamen povis preni \u015diajn manojn kaj teni ilin en la miaj, esplore kaj adia\u016de.<\/p>\n<p>Teresa mortis en januaro. Malgra\u016d la pluvo mi promenis \u0109iutage al la laboro, kiel kutime. Necesis nur la\u016diri rekte, sen haltoj kaj deflanki\u011doj, la straton Bravo Murillo. Mi preterpasis la metrostaciojn pla\u016ddante per la piedoj sur la malseka trotuaro: Valdeacederas, Tetu\u00e1n, Estrecho, Alvarado, Cuatro Caminos. Por la tuto, dudek minutoj, ne pli. Unu vesperon, \u0109e la reveno, jam proksime al la kvartalo, mi haltis \u0109e la \u015dtuparo de la stacio Tetu\u00e1n. Sen scii kial, mi enfa\u016dki\u011dis. Kiom ajn mi penas, mi ne sukcesas rememori la momenton. Kvaza\u016d en son\u011do, mi trovis min senpere ne sur la kajo a\u016d \u0109e la biletejo, sed en nebula loko simila al krepuska kampo inter duonsekaj mar\u0109oj. A\u016ddeblis la \u0109irpo de kelkaj cikadoj trans la stagna akvo. Pro la nokti\u011do la nebulo i\u011dis pli densa kaj nepenetrebla. Mi mar\u015dis kun malfacilo, foje stumblis. Tiam mi atingis alta\u0135eton superantan la grizan nebulon. Miaj okuloj komencis diveni homan silueton ku\u015dantan sur la supro. Unue mi kredis \u015din morta. Prenante \u015dian pojnon mi konstatis, ke la sango pulsas. Ke \u015di dormas a\u016d vegetas, letargias. Mi ne kura\u011dis \u015din veki. Kaj nun, kvankam mi ne memoras la viza\u011don, mi certas, ke temis pri Teresa.<\/p>\n<p>Subite mi trovis min ascendanta metroan \u015dtuparon, tuj atingonta la straton. Noktis plene. Inercie mi rigardis la afi\u015don: Tirso de Molina. Tio signifas na\u016d staciojn de la blua linio. Kiel povis esti? Timante la metroan fa\u016dkon mi kuris al la noktaj busoj en la placo Cibeles. Atendante la buson al mia kvartalo mi rimarkis, ke mia pantalono malsekas \u011disgenue, kun brunaj kotmakuloj. Kaj tamen\u2026<\/p>\n<p>La sekvan matenon nenio okazis. Mi sentis timon, nekomprenon kaj fortan allogon. Sur la strato mi pa\u015dis nervoza. En la laborejo mi desegnis kiel frenezulo. Tiel pasis du semajnoj.<\/p>\n<p>Mi jam kredis la aventuron trompa ko\u015dmaro, kiam mi ree trafis en metroan stacion, en Estrecho. Kiel la anta\u016dan fojon, mi ne povis spuri poste la metroan veturon. La \u015dtuparo kondukis min rekte kaj tuje en mondon svagan, obtuzan, e\u0125an. Mi trovis \u015din nun rande de arbaro, la\u016d\u015dajne de norda, frosta lando. \u015ci staris en siaj kutimaj vestoj kaj mallonge alparolis min. Ne eblis dubo: \u015di estas Teresa. La demandoj a\u016d ka\u0135oloj forvapori\u011dis jam el mia menso. \u015ci petis cigaredon, sed mi ne fumas. Mi neniam kunhavas cigaredojn. \u015ci ne aspektis malgaja a\u016d laca. \u0108u tion signifas morto, morti? Kaj \u2013 kie la ceteraj? \u015cia patro, ekzemple. A\u016d la aliaj horsuloj mortintaj en la kvartalo dum la lastaj dek jaroj.<\/p>\n<p>Mi deziris brakumi \u015din, kisi \u015din, karesi \u015dian ha\u016dton sub la vestoj. Sed ni parolis a\u016d, pli \u011duste, \u015di parolis, kaj mi nur a\u016ddis sena\u016dskulte. \u015ci ne \u015dan\u011di\u011dis, \u0109io en \u015di restis plene sama: la senkulpa mieno, la decidaj movoj, la pinglo sur roverso. Jen la lasta, kion mi vidis: la pinglo. Mi reaperis post momento, meznokte, el la stacio Embajadores, de la flava linio. Tio signifas, ke mi \u015dan\u011dis linion almena\u016d unu fojon, en Sol a\u016d aliloke.<\/p>\n<p>La tria vizito komenci\u011dis proksime al la iama gimnazio, en R\u00edos Rosas. Estis diman\u0109a mateno, je la na\u016da. Mi planis iri piede al la pulbazaro Rastro, longe for de la kvartalo. Por tio mi bezonus pli ol unu horon, eble unu kaj duonan. Sed en R\u00edos Rosas mi ne povis ne turni min subteren. Por la okazo mi jam kunhavis malpli kostajn metroajn biletojn, \u0109ar mi sciis, ke la anta\u016dajn fojojn mi ja pagis por bileto senrabata, e\u0109 se preter mia konscio, somnambule. Krome mi portis en la po\u015do donacon por Teresa: paketon da tabako. Por mia surprizo, mi trovis \u015din ne sola, sed kun alia knabino. Teresa kaj \u015di brakumis kaj kisis unu la alian duonku\u015de sur herba lekto. Mi volis ka\u015di min, sed ne necesis, \u0109ar ili min ne atentis. Iliaj langoj froti\u011dis \u015dra\u016dbe, bu\u015dkarese. La manoj alpremis sin al la dorsoj blu\u011dina kaj leda por senpa\u016dza masa\u011do, kaj la \u0109ebrustoj kunludis samritme. Kiom longe mi staris tie, anta\u016d la sentempa paro, silente kaj gape? Certe mi faris \u015dan\u011don en Sol, \u0109ar la subtera fervojo elsputis min el la ru\u011da linio en Retiro, \u0109e la parko samnoma.<\/p>\n<p>Restis amaso da tempo \u011dis la tagman\u011do. Rapidaj pa\u015doj kondukis min tra la parko, preter la baseno, sur la promenejo Rep\u00fablica de Cuba, de unu ekstremo al alia. Haltinte mi rimarkis kun ioma beda\u016dro, ke mi forgesis transdoni al Teresa la cigaredojn. Al diablo: mi prenis unu kaj ekfumis por la unua fojo en mia vivo. Side sur benko mi mergi\u011dis en meditoj pri la pasintaj okazoj. Kiam mi mem provis, intence, eniri \u015dian mondon, mi ne sukcesis. Sed mi ne kredas je hazardo. Rigardante mapeton de la madrida metroo mi konstatis rilaton inter la komencliteroj de la diversaj stacioj, \u0109e kiuj mi en- a\u016d el-metroi\u011dis, kaj la literoj de la nomo mem de Teresa: Tetu\u00e1n-Tirso, Estrecho-Embajadores, R\u00edos Rosas-Retiro. \u0108u nur sugestio? \u0108u hipnoti\u011do? Nediveneble. Kaj kion fari? \u0108u viziti psikiatron? \u0108u rakonti hejme? Cetere, kiel rakonti? kiel klarigi? kiel pruvi? Anta\u016d miaj okuloj tordi\u011dis la bronza statuo de flugilhava homo kun \u015dtorma hararo kaj serpentoj trenantaj lin abismen. Sed lia viza\u011do proponis nek konsilon nek konsolon.<\/p>\n<p>Mi pravis. Anka\u016d la kvaran fojon mi descendis en Estrecho, kiel la duan. Kaj, kvankam teorie mi povintus reveni al la mondo de vivantoj en Estrella, Empalme a\u016d Esperanza, mi ripetis la misteran itineron \u011dis la fora Embajadores. Teresa sidis sola rande de lago, kun la dorso apogita sur stumpo de multjara trunko. \u015ci \u015dajnis dormi. Mi ekka\u016dris apude kaj kisis \u015din sur la lipoj, timide kaj delikate. Nenia reago. \u015cia dekstra brako pendis ekster la jako, kun la maniko kuspe faldita \u011diskubute. Mi deprenis la injektilon kaj \u0135etis \u011din en la malklaran akvon. Poste mi frapetis \u015din sur la vangoj, kun la intenco veki a\u016d vigligi, sed mi fiaskis. Mi sidi\u011dis kaj metis la kapon sur \u015dian \u015dultron, kaj komencis dormi. La fre\u015da odoro de \u015dia ha\u016dto efikis balzame, narkote.<\/p>\n<p>\u0108u tiam, \u0109u jam pli frue, oni maldungis min en la oficejo. Mi almena\u016d havis tempon kunpreni la desegnojn de sur la gi\u0109eta septo. Mi evitis la\u016deble resti hejme, por ne devi klarigi al la gepatroj \u0109iun penson, \u0109iun planon, \u0109iun pa\u015don. Ili pagis al mi kurson de la angla ie en la urbocentro, sed mi ne \u0109eestis la klason. Anstata\u016de mi vagis sur la stratoj, sub la pluvo, atendante la \u011dustan tagon. Okazis en Sol, centra punkto de la urbo kaj la lando. Sed \u0109i tiu estis la plej kurta el \u0109iuj voja\u011doj, nur unu stacion, de Sol \u011dis Sevilla. Kiom longe \u011di da\u016dris? \u0108u kvin, ses minutojn? Se mi almena\u016d kunhavus horlo\u011don, mi povintus kontroli.<\/p>\n<p>\u0108i-foje Teresa sidis sur roko, eve nuda, identa al la marvirineto en Kopenhago. Mi apena\u016d povis vidi ion alian ol la manon inter la femuroj, la fingrojn inter la lipoj de \u015dia vulvo. \u015ci lulis la torson tiel plezure kaj harmonie\u2026 Sed mi ne povis proksimi\u011di. Mi stumblis teren, kaj kiam mi relevis la kapon min frontis la \u015dtupoj betonaj kaj la prema bluo de la supra \u0109iela fliko.<\/p>\n<p>Samtempe mi deziris kaj maldeziris travivi la lastan renkonton. \u0108ar kio do okazos kiam el\u0109erpi\u011dos la ses literoj de \u015dia nomo? Kio okazos? Mi eksentis la impulson suben unu stacion anta\u016d Cuatro Caminos, en Alvarado. Teresa atendis min \u0109e la limo. Kiel la unuan fojon, vualis \u015din densa kaj peza nebulo. Ni staris vid-al-vide, sen parolo, \u011dis \u015di prenis min je la mano. Stranga ideo vaporis en mia kapo: mi povus peti \u015din kunveni, reveni al la vivo. El la serenaj esprimo kaj teni\u011do ne eblis konjekti, ke \u015di fartus malagrable a\u016d dezirus fori\u011di, eskapi. Male. Tamen mi provis vortumi ian inviton, ian persvadon. Ni atingis la bordon de lago a\u016d laguno en le\u011dera brumo. Arboskeletoj silueti\u011dis en la senmova fono. Nenio viva sin movis. La akva surfaco ebenis kvaza\u016d pentre. Turnante la dorson al mi Teresa enpa\u015dis la mar\u0109on \u011dismaleole. \u015ci pa\u016dzis, rigardis momenton retro, kaj trempis la \u0135inson plu, \u011dis la talio. Akvo \u015din zonis, dum unu mano dekro\u0109is ion fiksitan sur la jako por sendi \u011din sam-elane al la bordo, brak-impete. Mi genui\u011dis, plukis la pinglon de sur la firma sablo, relevis rapide la okulojn al \u015dia ombro plon\u011danta sen ajna bruo. Malaperis.<\/p>\n<p>Malaperis anka\u016d la morna pejza\u011do. Deko da homoj frontis min sur la kajo, dezirantaj enveni la vagonon. Per la \u015dultroj, konfuzita, mi boris al mi savvojon inter la homoj, kaj poste restis stara kaj sendecida, dum elirantoj kunkuris al la \u015dtuparoj. Solis mi sur la kajo. La pugnon mi tenis kunpreme fermita. Interne doloris kaj jukis. Kiam mi reetendis la polmon, videblis nur ankora\u016d sanganta pikvundo ka\u016dzita de la pinglo. Sed la pinglo mem mankis. Kaj la vagono estis for. \u011ciaj postaj lampoj briletis en la tunelo duope, bestsimile.<\/p>\n<p>Kial mi veki\u011dis nun subtere? Senkonscie mi estis veturinta de Alvarado \u011dis Alto del Arenal, urboparto al mi absolute nekonata. Dek na\u016d stacioj de la blua linio. Longa kaj rekta vojo. Mi do decidis reveni hejmen per la sama bileto, sen eliri el la metroo.<\/p>\n<p>La sekvan matenon mi reiris al Alto del Arenal, sed la blankan serpenton, donacon de Teresa, mi nenie trovis. En la stacio Cuatro Caminos okazis incidento: du uniformuloj krude fortiris vagabondon bunte vestitan, hipie fremd-aspektan, kun harpo en la manoj. Ne malofte mi renkontas ilin \u0109i tie, la almozmuzikantojn. A\u016d, \u0109e la elirejoj, la afrikajn, magrebajn kaj \u0109inajn \u015dakristojn de kontrabanda tabako. Nur konatojn mi timas renkonti.<\/p>\n<p>La\u016dtparolilo informas:\u00a0<em>Sekva stacio: Sol. Kruci\u011do kun linioj 2 kaj 3.\u00a0<\/em>\u0108u tie mi \u015dan\u011du? Mirigas min la reto: 114 kilometroj, 123 stacioj, dekmiloj da anonimaj pasa\u011deroj. \u0108iu kun sia rutino, kun siaj zorgoj. Kiel mi mem. De pluraj tagoj, a\u016d eble jam semajnoj, mi ser\u0109as \u0109ie \u0109i-sube la blankan serpenton. \u011ci devas ku\u015di ie, en koridoro a\u016d en vagono, surplanke a\u016d sub benko, inter cigaredaj stumpoj. Mi ser\u0109as en rubkesto kun surgluita reklamo kaj trovas nur malnovan \u0135urnalon, uzitan paperan po\u015dtukon, bananan \u015delon.<\/p>\n<p>Esplorinte \u0109iun kvadratan centimetron mi provas distingi objektojn en la transfenestra nigro: kablon, fermitan lukon, metalan platon. Klakas la trakoj en la tunelo, la lampoj tremas. Kaj la vo\u0109o afable anoncas:\u00a0<em>Sekva stacio: San Bernardo\u2026<\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Jorge CAMACHO Aperis en\u00a0Ekstremoj, IEM 1997 Mi konat\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/neniam-plu-aboco-de-amo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10167"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10167"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10167\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10167"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}