{"id":10168,"date":"2022-02-13T13:40:31","date_gmt":"2022-02-13T05:40:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10168"},"modified":"2022-02-13T13:52:23","modified_gmt":"2022-02-13T05:52:23","slug":"vintra-brilo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/vintra-brilo\/","title":{"rendered":"VINTRA BRILO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Istv\u00e1n NEMERE<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Amparolo<\/em>, Al-fab-et-o 1997<\/p>\n<p>La terena\u016dto kriegante grimpis sur la kruta montetdeklivo. La viro forte tenegis la direktilon. La radoj kuris sur la sekaj tigoj restintaj \u0109i tie de la pasinta somero. Dum minuto ili alveturis la supron. De tie ili povis \u0109irka\u016drigardi, la mondo fari\u011dis ega. La knabino finfine deprenis la manon de la tenilo malvarma:<\/p>\n<p>\u2013 Kiel belege estas \u0109i tie, avo mia!<\/p>\n<p>\u0108iam \u015di diris al li \u201cavo mia\u201d. Sed li tute ne estis maljuna, nun havis iom pli ol kvindek du. Sed ja la hararo jam blanki\u011dis. Malofte li ridetis, ne \u015datis ja la malvarmon. Sed en tiu \u0109i decembra tago oni jam veki\u011dis je frostoj. Sur la fenestroj de la domo ekis glacifloroj, la kampon kovris prujno.<\/p>\n<p>\u2013 Bele \u2013 li kapjesis. La motoro nun milde bruetis, la bone kurantaj radoj staris pretaj je eksalto. La viro eme \u0109irka\u016drigardis. La foraj montoj \u015dajnis esti proksimaj, la aero fari\u011dis travideblega kaj malmola. La urbo restis fore, la montetoj elsor\u0109is la silenton. Tiun silenton li \u015datis a\u016dskulti, do de\u015daltis la motoron. Li amis la ventuman montetdeklivon, precipe somere. Anka\u016d tiutempe li ofte staradis \u0109i tie inter la grizaj rokoj elstarantaj el la tero. Li enspiris la aeron kun odoro de greso. Somere kaj a\u016dtune sova\u011daj floroj flavis \u0109i tie kaj birdoj flugis foren\u2026<\/p>\n<p>Sed nun estis vintre. Tago de Kristnasko, malfruposttagmeze. Dum la familio pretigas la kristnaskan arbon, li forigis la nepinon el la domo. El la foro ekbriletis la malalta turo de la pre\u011dejo. Feli\u0109e \u0109irka\u016de estas ankora\u016d arbaroj, montetoj. Tiuj donas sencon anka\u016d al la urbo.<\/p>\n<p>\u2013 Kiam ne\u011dos? \u2013 demandis la infano. La patrino \u015din terure vestigis, apena\u016d \u015di povis movi\u011di. Anka\u016d la sekurzono bremsis \u015diajn movojn.<\/p>\n<p>Nur la grandaj brunaj okuloj rigardis la viron.<\/p>\n<p>\u2013 Certe hodia\u016d \u2013 asertis la avo decidvo\u0109e.<\/p>\n<p>\u2013 De kie vi scias? \u2013 \u015di scivolemis. \u201c\u0108ion \u015di volas scii\u2026 kiel siatempe anka\u016d mi\u2026 Oni ofte batos \u015din pro tio en la vivo. Same kiel min\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u2013 Mi sentas ties odoron \u2013 en la aero vere trovi\u011dis ioma ne\u011dodoreto, sed tion sentis nur la sperta plenkreskulo. Anka\u016d la knabino flaretis la aeron, amuze movante sian nazeton. Videble \u015di nenion sentis. La viro ridetis kaj silentis. La nuboj rapide kolekti\u011dis, ilia grizo jam forigis la sunon. Fore la rivero trankvile kurbi\u011dadis, sur la bordo ie movi\u011dis nigraj makuloj. Eble hundoj vagantaj? Super ili traflugis grupo de frugilegoj. Inter la foraj poploj nun nudaj videblis la \u015doseo; tre malofte veturis iu a\u016dto.<\/p>\n<p>La silento i\u011dis en ilin, fari\u011dis ilia. La knabino vidis aliborde la vagonaron: ru\u011dkapa metala ra\u016dpo grimpis malrapide. La ru\u011dan lokomotivon sekvis aro da nigraj vagonoj. Tiel \u011di foris, ke ili mala\u016ddis e\u0109 la bruon. La viro fermis la okulojn. Kiom da jaroj pasis jam ekde..? Tridek, a\u016d pli multe? Pli multe. Eble e\u0109 kvardek pasis, de kiam li venis \u0109i tien kiel infano, la unuan fojon sola. Li staris sur la monteto kaj subenrigardis la valon. Ekde tiam li ne scipovis liberigi sin de tiu \u0109i regiono. \u0108io grava okazinta al li en la vivo \u2013 okazis \u011duste \u0109i tie.<\/p>\n<p>\u2013 Rigardu, avo mia, hundoj! \u2013 diris subite la knabino kaj per brako trovestita montris anta\u016den.<\/p>\n<p>\u2013 La vagantoj pelas ion\u2026 \u2013 opiniis la avo. Vintre ofte iradas tie la hundoj \u0109asantaj surborde ripozantajn anasojn, precipe sensukcese. Kion ili nun trovis? \u0108iuj tri hundoj kuregis samdirekten, videble ili pelis ion malgrandan, kiun la homoj elfore e\u0109 ne vidis. Tamen la nevidebla io movis en li la volon. Mal\u015datis li, se kelkiuj atakis unusolan kontra\u016dulon. Do la viro \u015daltis la motoron:<\/p>\n<p>\u2013 Tenu vin forte, etulino!<\/p>\n<p>La a\u016dto subenkuregis skui\u011danta, rapide \u015dan\u011di\u011dis la pejza\u011do. Malaperis la montetoj, ili kuregis sur la malfermita \u0109eborda kampo. Li rapidigis la veturilon. La hundoj \u0109irka\u016dis iun objekton surterene, unu el ili persiste alsaltadis \u011din. La viro rekonis la objekton, estis \u011di iama saliko. La ventoj \u011din malrektigis, poste la arbo mortis kaj seki\u011dis. La herbejo anka\u016d nun estis humida, sed la radoj nun kuregis sur tero glacii\u011dinta.<\/p>\n<p>La hundoj kolere bojegis. Estis ili flavaj kun abunda vosto kaj montris blankan dentaron al la proksimi\u011dantaj. La knabino iom ektimis kaj rigardis al la avo. Do \u015di tuj trankvili\u011dis \u2013 jes ja, la avo estis \u0109i tie. La plej granda kaj forta homo en la mondo, kredis-sciis la infano.<\/p>\n<p>La plej malgranda hundo manie bojis, per vo\u0109o \u011di anstata\u016dis la mankantan kura\u011don. Tamen \u011di forkuris kolera, la aliaj du murmurantaj atendis.<\/p>\n<p>Sur la malrekta arbotrunko sidis kato kun nigra dorso, sed blanka brusto. Estis \u011di ankora\u016d junega kaj timigita; pro la timo \u011dia hararo dise staris. La du okuletoj estis malhelbluaj kaj proksimaj unu al la alia.<\/p>\n<p>\u2013 Povra kateto! \u2013 diris la infano. La viro \u0109irka\u016drigardis. La hundoj\u2026 eble ne atakos homon! Li forlasis la a\u016dton.<\/p>\n<p>\u2013 \u011ci estas ankora\u016d tre juna \u2013 diris li al la nepino. \u2013 \u011ci certe naski\u011dis komence de novembro. Estis \u011di malsata, do venis kapti muson. De kie \u011di scius pri la vagantaj hundoj?<\/p>\n<p>Li proksimi\u011dis al \u011di kun mano etendita. La besteto retiris sin, malfide observanta la homon. La hundobojo e\u0109 nun plenigis \u011din per timo, la eta korpo tremis. La viro singarda etendis al \u011di la manon vestitan en ganto. La kato kontra\u016dstaris, ungegoj tenegis la mortan, duone fori\u011dintan arbo\u015delon. Sed kaptis \u011din du ioj kun fremda odoro, la fingroj fari\u011dis kradoj fermantaj \u011din. La kato mia\u016dis.<\/p>\n<p>\u2013 Ne timu \u2013 diris la viro kaj returnis sin. Iomete li tamen rigardis la hundojn. \u2013 Rigardu, knabino, la vosteton de la kato. \u0108iu hareto staras aparte.<\/p>\n<p>La knabino malpezi\u011dinta ridis. Jes ja, vere! \u0108iu hareto apartas.<\/p>\n<p>\u2013 Kaptu \u011din singarde \u2013 li transdonis \u011din al la infano. Malrapide li \u0109irka\u016diris la a\u016dton. Oni ne povas forkuri, e\u0109 ne rapidiri. La vagantaj hundoj similas al banditoj. Nur tiam ili estas fortaj, se ili vidas, ke la viktimo timas ilin. Tion la avo jam bonege ellernis inter la homoj. Do li ne rapidis kaj neniam montris al ili la dorson. Poste li sidi\u011dis en la a\u016dton, fermis la pordon, kaj rapide ekis. Rekte al la plej granda hundo. \u011ci forkuris tra la herbejo. La viro ne longe \u011din postkuregis, \u015dan\u011dis la direkton al la vojo kondukanta sur la digon \u0109ebordan. La hundoj restis fore, fari\u011dis ili pasinto.<\/p>\n<p>La nuboj iom densi\u011dis, nur la rando de la \u0109ielo lumis ankora\u016d. Super la regiono sidis lumo obtuza, simila al perlamoto.<\/p>\n<p>La knabino albrakumis la katon:<\/p>\n<p>\u2013 Avo mia, \u0109u la kato povos resti kun mi?<\/p>\n<p>\u2013 \u011ci jam estas la via. Mia donaco je Kristnasko \u2013 kaj la viro rigardis al \u015di.<\/p>\n<p>El la okuloj de la etulino kvaza\u016d eksplodis la feli\u0109o. Ridis \u015dia viza\u011do, la okuloj, \u015dia tuto. La kato jam ne timis la motorbruon, \u011di ka\u015dis sin inter la du varmaj manoj. La viro enspiris la aeron. La samajn okulojn havis \u015dia avino, kaj e\u0109 la patrino, kiam \u015di estis juneta. Kelkfoje ili \u0109iu kune biciklis sur la montetoj. \u015cia avino\u2026 Pasintjare, Kristnaske \u015di ankora\u016d vivis inter ili. Nun estos la unua Kristnasko kun la malplena se\u011do \u0109etable, kun la telero dolorige blanka kaj pura sur la tablotuko. Li jam ennaze sentis la odoreton de kandeloj. Tiam en la tombejo, kaj post horo \u0109e la ornamita arbeto kristnaska.<\/p>\n<p>Li skuis la kapon. Grave, ke \u015di, la nepino estas \u0109i tie, tuta kaj sana. Tio gravas, ekde nun jam nur tio.<\/p>\n<p>Kiam ili ekvidis la randon de la urbo, jam fari\u011dis nigre. Super la kapoj malfermi\u011dis la nigraj nuboj. La posttagmezo tiel rapide fari\u011dis vespero, ke oni tute ne rimarkis tion. La viro super la arboj vidis la konatan tegmenton. Post minuto ili enveturos la korton. Li tre atendis tiun momenton; \u015dajne varmaj, defendaj brakoj \u0109irka\u016dtenas lin. La domo estas la \u0109io. Odoro de pinoj, ka\u015dejo de he\u011doj, la vaporetodoro de propra tero. Malanta\u016d la muroj atendas lin la varmo, la familio. Vivo lia.<\/p>\n<p>Ili ankora\u016d ne alveturis la domon, kiam blankaj makuletoj aperis en la aero. La kato jam ne movi\u011dis, \u011duanta la karesojn. La grandegaj ne\u011deroj dense zigzagis en la vento, volis ili kovri la tutan mondon. Eble volis ili forigi la bruon deforan? Jam nur kelkaj birdoj kriis supre, poste haltis la tempo kaj trankviliga silento kovris la urbon.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Istv\u00e1n NEMERE Aperis en\u00a0Amparolo, Al-fab-et-o 1997 L\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/vintra-brilo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10168"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10168"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10168\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10168"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}