{"id":10170,"date":"2022-02-13T13:29:09","date_gmt":"2022-02-13T05:29:09","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10170"},"modified":"2022-02-13T13:49:46","modified_gmt":"2022-02-13T05:49:46","slug":"amburgono","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/amburgono\/","title":{"rendered":"AMBUR\u011cONO"},"content":{"rendered":"<p><strong>de Masayuki KURODA<\/strong><\/p>\n<p>Aperis en\u00a0<em>Animo drivas<\/em>, Japana Esperanta Librokooperativo, 1990<\/p>\n<p align=\"center\"><strong>(1)<\/strong><\/p>\n<p>Zorgante ne lasi sian aferon rimarki de l\u2019 aliaj, Kenzi Enami finis sian laboron kaj forlasis la oficejon pli frue ol knabino Tiyoko Nakamura. \u0108iuj oficistoj kun la fakestro ankora\u016d post oficialaj horoj plu laboradis absorbite en taskoj koncernantaj al la monatfinaj kalkuloj. Kenzi estas \u201clernejana\u201d oficisto, kiu tie laborakiras la rimedojn ne nur por vivi, sed anka\u016d por studi \u0109e l\u2019 vespera mezlernejo.<\/p>\n<p>Sur la strateto la vento blovis kaj jam malvarma estis la aero je la fino de novembro. Kun ioma rimorso ne sole pro la mensogeto, kiun li faris al la fakestro por elturni\u011do, sed anka\u016d pro sia nekutima foresto el la vespera lernejo, Kenzi malkviete pa\u015detadis tien-reen sur stratangulo, atendante la aperon de Tiyoko. \u0108i tiu laboras kiel telefonistino \u0109e l\u2019 sama oficejo: \u015di petos forpermeson je la 6-a.<\/p>\n<p>Tempo pasis. Kenzi ektimis, \u0109u Tiyoko ne sukcesis peti liberigon: tiam li vidis \u015dian figuron alkuranta al li sur la jam tute malheli\u011dinta strateto.<\/p>\n<p>\u201cPardonon mi malfruis?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe, mi dankas pro via kuratingo!\u201d<\/p>\n<p>Lia vo\u0109o estis plena de emocio de tiu, kiu havos unuan sperton de gea promenado en sia vivo. Vere la varmega sango trakuris lian tutan korpon.<\/p>\n<p>Ili kune ekiris la strateton inter la blankaj muroj de l\u2019 grandaj tenejaj konstrua\u0135oj, starantaj la\u016dlonge de la kanalo Nisi-Dootonbori. Kenzi sekrete amis Tiyokon, la\u016d\u015dajne sama\u011da kiel li, do la plej juna knabino en la oficejo. Sed \u011dis nun li inter\u015dan\u011dis neniajn vortojn kun \u015di, krom tiuj de \u0109iutaga saluto.<\/p>\n<p>Estis dum la lun\u0109a ripozo de tiu tago, ke li mallerte proponis kaj sukcese akiris \u015dian konsenton, ke promenante li akompanos \u015din al \u015dia hejmo \u0109i vespere. Efektive, \u015di \u0109iutage veturas per tramo inter la hejmo kaj la laborejo proksimume 7 kilometrojn.<\/p>\n<p>Mutas la blankaj muroj, mutas la geknaboj pa\u015dante. Murmuras nur la vento preterblove. Feli\u0109a estis li, sondante \u015dian koron. Kredeble same feli\u0109a estis \u015di; sed ili ankora\u016d tenis distancon inter si kaj silente anta\u016den pa\u015dadis, kiel se pensante nenion.<\/p>\n<p>La postkrepuska malhelo regas la senlo\u011dejan kvartalon, la elektraj lampoj \u0135etas sombran lumon el \u0109iu angulo de la tegmentrandoj de la grandaj tenejoj. Neniu preterpasas \u0109irka\u016de. Tie haltigante la pa\u015dojn, Kenzi sin turnis al Tiyoko kaj ekrigardis en \u015dian viza\u011don: ili ridetis unu la alian. Li tiam rimarkis, ke la lentugoj \u0109irka\u016d \u015dia nazo estas tiel \u0109armaj. Kiom ofte li \u011dis nun \u0109irka\u016dprenis \u015din en sia imago, sed starante vid-al-vide kun \u015di en realo, li nun estis tute senpova: stranga emocio igis lin rigida kaj sufokis al li la elver\u015don de sia koro. Ili denove ekiris. De tempo al tempo inter\u015dan\u011dante nur sensignifajn vortojn, ili mar\u015dis \u0109irka\u016d duonhoron \u011dis ili atingis la kurbi\u011don de strateto \u0109e la bordo de l\u2019 lar\u011da rivero Kizu. Tiam subite ekblovis la tran\u0109a vento de trans la rivero. Kenzi tuj deprenis sian lanan kolskarpon kaj provis \u011din surmeti al Tiyoko \u0109irka\u016d la \u015dultroj.<\/p>\n<p>\u201cNe \u011denu vin pro mi: vi sentos vin pli malvarme!\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe zorgu pri mi! Vi ne portas fulardon, uzu do la mian.\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe, dankon, mi timas, ke vi malvarmumos.\u201d<\/p>\n<p>La gestoj de lia timema surmetigo de l\u2019 kolskarpo al \u015di kaj de \u015dia modesta rifuzo lasis iliajn manojn ektu\u015di unu kontra\u016d la alia, kiam li forte retiris la sian, kvaza\u016d li estus frapita de elektra kurento en la korpon. La ru\u011di\u011don de iliaj viza\u011doj flegme rigardis la pala lumo de stratlanterno.<\/p>\n<p>Kontra\u016d la forta vento ili iris plu vojon kun iom pli rapidaj pa\u015doj. Dume interfroti\u011dis iliaj \u015dultroj: ili estis varme \u0109irka\u016dvolvitaj \u0109e l\u2019 koloj per unu lana skarpo. \u011ci estis kvaza\u016d la dika arterio, tra kiu vigle pulsas la ardanta sango komuna de amba\u016d.<\/p>\n<p>La strateto kurbi\u011das kaj plilar\u011di\u011das la\u016d la rivero unuflanke. Trans tiu rivero palpebrumas multaj elektraj lampoj.<\/p>\n<p>Pasinte la vojkurbon, Kenzi tuj rimarkis, ke li eraris vojon, \u0109ar li vidis la ponton Tiyosaki en fora loko. Sed kial Tiyoko ne rimarkigis \u011din al li?<\/p>\n<p>\u201cFra\u016dlino, \u0109u vi ne pensas, ke ni devos transiri la ponton Taisyoo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi tute ne scias la vojon \u0109i-loke, \u0109ar mi \u0109iam veturas per tramo\u201d.<\/p>\n<p>\u201cNi do iru returnen, por preni pli rektan vojon. Se ne, mi timas, ke viaj gepatroj maltrankvili\u011dos pri vi\u201d.<\/p>\n<p>\u201cHo, ne zorgu \u2013 almena\u016d pri patro. Lin mi ne amas nek respektas\u201d.<\/p>\n<p>\u201cKial?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108ar li \u0109iam drinkas\u2026 la\u016dte bojas kiel hunda\u0109o. Mi ege kompatas mian patrinon\u201d.<\/p>\n<p>\u015cia abrupta tono de indigno lin surprizis, tamen en lia koro ekfontis tia intima kunsento, kian nur la malfeli\u0109aj povas sekrete varti al si reciproke.<\/p>\n<p>\u201cKie laboras via patro, fra\u016dlino?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108e haveno \u2013 a\u016d en \u015dipo, \u0109ar li estas tiel nomata \u015dip\u015dar\u011disto\u2026 Kion faras via patro?\u201d<\/p>\n<p>\u201cLi nun estas senlaborulo kaj estas malsaneta\u2026 Mi ne scias, kial li ne ser\u0109as regulan oficon a\u016d komercon.\u201d<\/p>\n<p>Ili ree dronis en silenton, enpensi\u011dante pri fragmento da hejma privata\u0135o, kiun ili pretervole rivelis al si reciproke. Ili balda\u016d revenis \u0109e la kurbi\u011do de strateto, kie sub la sama stratlanterno Kenzi anta\u016de estis elektrita pro la nedireble feli\u0109a ektu\u015do de l\u2019 manoj. Eble rememorante tion, Tiyoko ekrigardis al li kaj ridetis. \u015cajnas ke ilia hontemo jam transformi\u011dis en la varman senton de simpatio de l\u2019 samsortanoj: efektive, ili jam delonge konjektis unu pri la alia, demandante, kial ili amba\u016d devas labori en tia juna\u011do, en kiu la aliaj, pli bon\u015dancaj, \u011duas sen\u011dene la ordinaran lernejan vivon tage. Kenzi estis 15-jara kaj Tiyoko 16-jara.<\/p>\n<p align=\"center\"><strong>(2)<\/strong><\/p>\n<p>Dume, ili atingis la vojkrucon, de kie oni vidas super la kanalo Nisi-Dootonbori la ponton Hiyosi, kiu kondukas al la avenuo. Sur la ponto vidi\u011das la trotuaroj, \u015doseoj, kun reloj kaj fostoj en la mezo pli hele prilumataj de la \u0109eno da fostlampoj de la urba tramo. Sed trans tiu luma strato ankora\u016d mizere etendi\u011das vasta ruina\u0135o detruita de flambomboj \u011dis komplete malluma malproksimo kvaza\u016d morta dezerto, malgra\u016d tio ke jam pasis pli ol 5 jaroj.<\/p>\n<p>Subite revenis en lia koro la amara memoro pri la mizerega vivo tuj post la lasta milito, mordas la pento: li miselektis la vojon por la unua gea promenado, neatendite sekvis la brulanta indigno nedisponebla kontra\u016d la lasta milito, kiu \u011disfunde detruis lian hejmon, ne nur domon sed anka\u016d la destinon de lia familio: li perdis patrinon, lia patro sanon kaj profesion.<\/p>\n<p>Li sin turnis dekstren, okulsignante al sia kunulino, klopodante teni trankvilan mienon por ne doni al \u015di acidan humoron. Anta\u016d ili elstaras kvaza\u016d timiga monstro kontra\u016d senstela malluma \u0109ielo la gigantferframa pontego Taisyoo. \u011cin ili celas transiri. Rapide preterkuris ilin urba tramo plena de pasa\u011deroj en la lumhela interno. Sur la trotuaro piediras neniu krom la geknaboj. Kiam ili preterpasis anta\u016d tetrinkejo kun povra elpenda\u0135o, Kenzi diris al Tiyoko:<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi ne volas ion man\u011di?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe malbone,\u2026 sed ni \u015dparu monon.\u201d<\/p>\n<p>\u201cKaj anka\u016d tempon, \u0109u?\u201d<\/p>\n<p>Ili eksplodis en ridon.<\/p>\n<p>La vento fajfante trablovas sur la mezo de l\u2019 pontego Taisyoo. Preska\u016d forrabe \u011di flirtigas la finojn de l\u2019 kolskarpo. Por teni \u011din firme al si, la geknaboj krucigis la brakojn sur\u015dultre, kaj pa\u015dadis anta\u016den. Skualoj tamen frekvente sin \u0135etis sur ilin tiel forte ke ili momente apena\u016d povis iri anta\u016den, kaj e\u0109 unu fojon rifu\u011dis post unu el la dikaj ferframoj de l\u2019 pontego.<\/p>\n<p>\u201cLa vento estas terura super la rivero!\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u011ci jam estas vintre akra! Nu, tamen al vi ne konvenas premon de \u0109i tie, se \u011di venos, \u0109u ne, fra\u016dlino?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi ne \u015datas iri plu kun mi?\u201d<\/p>\n<p>\u201cKial ne? Por vi nur zorgas mi, \u0109ar \u015dajnas ke vi jam laci\u011dis por piediri plu, \u0109u ne fra\u016dlino?\u201d<\/p>\n<p>Tute ne atendita ripro\u0109a tono de \u015dia vo\u0109o embarasis lin momente, sed tuj \u015dia volo varme tiklis lian naivan koron, kiu \u011dis nun tenadis sinceran modestecon. La\u016d kondi\u0109a reflekso li saltete kaptis la forblovite flirtantan finon de la kolskarpo kaj krude enmanigis \u011din en \u015dian manon, kaj apena\u016d \u015di surmetis \u011din sur sia \u015dultro li freneze \u0109irka\u016dpremis al \u015di la \u015dultron, pretekstante \u015dirmi \u011din kontra\u016d terure forta vento.<\/p>\n<p>\u015ci ne eligis e\u0109 unu vorton, nur pa\u015dis anta\u016den. La trafiksignalo \u0135us \u015dan\u011di\u011dis en ru\u011don \u0109e la tramvojkruco, \u201cTaisyoobasi\u201d, sen homo kaj sen tramo \u0109irka\u016de. Nenia dan\u011dero por transiri, sed ili haltis kaj atendis la verdan signalon, sentante la ventblovon des pli frida.<\/p>\n<p>Anta\u016d ili etendi\u011das nur la relvojoj sub sombra lumo de la mizeraj fostlanternoj ankora\u016d ne bone riparitaj. Dekstre minace elstaras la gigantaj nigraj figuroj de du monstraj gasrezervujoj: malsupre sur la kontra\u016da riverbordo ku\u015das la masiva fornego de la gasuzino. Apude staras montoj da \u015dtonkarbo, super kiuj pendas la longetendi\u011danta trans\u015dar\u011dilo kun du-tri arganoj.<\/p>\n<p>Al la junaj gepromenantoj \u0109io \u0109i tio estis nur tro proza. E\u0109 izole minaca estis la lar\u011dega viadukta vojo el betono, kiu kunligas la du altajn pontojn: Taisyoo kaj Iwasaki, trans kiuj ku\u015das dezerte mutaj, nigraj blokoj konsistantaj el pli-malpli grandaj fabrikoj, inkluzive la sporadajn, ruinigitajn per flambomboj. Ili devas trapasi tra la vasta senhoma fabrikkvartalo, kiu jam izole sinkas en profunda silento kiel se en la dua duono de la nokto.<\/p>\n<p>Atendante la signal\u015dan\u011di\u011don li ja miris ke sur la viadukto ne venis e\u0109 unu \u0135ipo de la okupanta armeo, kun kiu kelkfoje oni renkontas aliloke en la malfrua vespero, kvankam li bone komprenis la fakton ke tramoj, a\u016dtoj kaj kamionoj ne tiel frekventas post sunsubiro kiel anta\u016d la lasta milito en la kvartalo kie kompare prokrasti\u011dis la rekonstruado.<\/p>\n<p>\u0108e la verda signalo ili ekiris, sed skualoj frekvente trablovis sur la viadukto, donante al ili malfacilan anta\u016denpa\u015don. Kaj krome la dezerta cirkonstanco altrudemis al li pezan senesperi\u011don.<\/p>\n<p>Efektive la perspektivo anta\u016d liaj okuloj kaj super lia kapo \u015dajnis al li minacaj esta\u0135oj. La rustkolora senstela \u0109ielo super nebulaj siluetoj de zigzagaj konstrua\u0135oj trans la viaduktoj aspektis flegme silenta, senkore izola. La nebule nigra konturo de mamutaj gasrezervujoj alte elstarantaj preska\u016d \u011dis la zenito \u015dajnis, kvaza\u016d giganta monstro minace superpendus, por sin \u0135eti sur ilin.<\/p>\n<p>Kion ajn li vidis, por \u0109io ver\u015dajne \u015dan\u011di\u011dis la fonto de la teruro, unu vekis la alian kaj en lia kapo alterne aperis diversaj terura\u0135oj supozeblaj. Sed efektive ili estis nur iluziaj timoj kiuj atakas fremdan voja\u011danton \u0109iam kaj \u0109ie, kaj fine venis en lian kapon la memoro de la kruela krimo, pri kiu \u0135urnaloj sensacie raportis kun la titoloj jenaj,<\/p>\n<p>\u201c4 Kanajloj Seksatencis La\u016dvice.\u201d<\/p>\n<p>\u201cAkcidento survoje inter Laborejo kaj Hejmo.\u201d<\/p>\n<p>\u201cTimtremiga Influo sur Gepatroj havantaj Adoleskajn Filinojn.\u201d<\/p>\n<p>En lia cerbo rapide reliefi\u011dis la\u016d memoro tiaj titoloj kun grandaj literoj aperintaj en la \u0135urnaloj. \u0108e tio li glacii\u011dis, la tutan korpon trakuris la frosttremo.<\/p>\n<p>\u201cKion mi faru, se aperos tiaj kanajloj?\u201d\u2026.. \u201cHo! mi tute ne anta\u016dvidis, ke \u0109i tie estas tiel dezertaj\u2026\u2026 Kia stulta mi estas!\u201d<\/p>\n<p>Denove lin ekmordis la pento.<\/p>\n<p>Liaj feblaj monologoj feli\u0109e ne sonis vo\u0109e, nur dentoj klaketis, tiel ke la murmuro ne atingis \u015diajn orelojn pro sibla trablovo de l\u2019 skualoj, dume \u015di iom klini\u011dante kuretadis ne nur por akompani lian senkonscian grandpa\u015don sed anka\u016d por distri sin de friska aero kaj maltrankvila mallumo.<\/p>\n<p>\u015ciaflanke la sola \u011deno ku\u015dis en mallumo kaj malvarmo, \u0109ar \u015di jam sufi\u0109e alkutimi\u011dis al \u0109io la\u016dlonge de la viadukto tra la fenestro de l\u2019 tramo dum preska\u016d 2-jara traveturado survoje de \u015dia laborejo. Kaj estis feli\u0109e al \u015di, ke \u015di ankora\u016d ne rememoris la \u0135urnalraporton pri tia terura krimo precipe por junulinoj.<\/p>\n<p>Li miris \u015dian kompare trankvilan mienon, kaj sekrete hontis sian timenon, \u015dtele demetante sian manon de \u015dia \u015dultro ne rimarkite de \u015di, kaj li pene batalis konkeri la timigan iluzion. Momenton poste afektante konfidindan fraton li krude premis \u015dian manon, abrupte rapidigis la pa\u015don forte tirante \u015din kun la okulsigno por ur\u011de trapasi tiel malluman lokon, fakte \u0109ion li plenumis en rapida sinsekvo por ke \u015di ne rimarku lian korpan frosttremon.<\/p>\n<p align=\"center\"><strong>(3)<\/strong><\/p>\n<p>Amo devis jam bur\u011doni. Sed la tro proza cirkonstanco malhelpis \u011din e\u0109 \u011dermi. La geknaboj pelis sin anta\u016den, tute mute, sed pli rapide, sur la senhoma trotuaro de l\u2019 betona viadukto.<\/p>\n<p>Kiam ili sin turnis la\u016d la vojo nordokcidenten \u0109e la fino de la ponto Iwasaki, videbli\u011dis en la distanco de kelkcent metroj la lumanta tramhaltejo \u0109e la vojkruco Sakaigawa kun dekkelkaj homfiguroj atendas la tramon: kaj en iom pli fora mallumo aperis kuranta lumo, kiu ver\u015dajne estis la reflektoro de la tramo celanta tien.<\/p>\n<p>La iom-post-ioma alproksimi\u011do al tiu lum-hela loko kura\u011digis la laci\u011dintajn geknabojn. Krome, dank\u2019 al la direkt\u015dan\u011do de vojo kaj la fabrikkonstrua\u0135oj la vento tiel malforti\u011dis, ke ia varma atmosfero ekvualis iliajn timigitajn korojn.<\/p>\n<p>Tiam kun bruo preterkuris ilin tramo, \u0135etante al ili lumon. Ili eksentis la rigardon de l\u2019 pasa\u011deroj. Konfuzite la geknaboj aparti\u011dis kaj feli\u0109an rideton inter\u015dan\u011dis.<\/p>\n<p>\u201cMi estus en tiu tramo, se mi atendus tramon \u0109e Taisyoobasi\u201d<\/p>\n<p>\u201cCerte jes, sed vi ofendi\u011dis, kiam mi tion konsilis al vi\u201d.<\/p>\n<p>\u201cMi tute ne pentas, ke mi venis \u011dis \u0109i tie, sed jam ne deziras piediri,\u2026 \u0108u mi povos preni tramon \u0109e Sakaigawa-haltejo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cBone, vi ja kuretadis sufi\u0109e longan vojon. Prenu tramon tie, se vi volas,\u2026 sed mi pensas ke eble ni havas tempon ripozi kaj trinki varman kafon. \u015cajnas ke tie trovi\u011das du-tri trinkejoj kaj ne tre balda\u016d venos via tramo\u201d.<\/p>\n<p>\u201cHo, bonege! Mi tre volas viziti trinkejon e\u0109 se la tramo venos.<\/p>\n<p align=\"center\">*<\/p>\n<p>Finfine ili atingis la tramvojkrucon sub la helaj lampoj. Apena\u016d ili sin turnis la\u016d la angulo de la malpura alta muro de la granda urba tramgara\u011do, ili tuj rimarkis ne malproksime la neonluman surskriba\u0135on de \u015dildo fiksita elstare super la trotuaro, \u201cNOZOMI\u201d. La \u0109arma nomo allogis ilin.<\/p>\n<p>\u201cHo, Nozomi, tiun ni vizitu!\u201d<\/p>\n<p>\u015ci jubilis kaj ekkuris al la kafejo, kiel dezerto-voja\u011danto al oazo. Li sekvis \u015din. Kiam ili eniris la kafejon Nozomi, vualis ilin la komforta varmo de hejtado. \u015ci trovis vakan sidejon por paro en unu angulo de la profundo, alkuretis kaj sidi\u011dis, alvokante per mano sian kunulon.<\/p>\n<p>Li sidi\u011dis apud \u015di kaj mendis du tasojn da kafo. Rigardante la horlo\u011don sur la muro, li alparolis al \u015di:<\/p>\n<p>\u201cEstas \u0109irka\u016d la 8-a, ni povas ripozi kaj paroli dum iom da tempo, \u0109u ne?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, restas sufi\u0109e da tempo \u011dis la 9-a. De \u0109i tie mi bezonas nur kvaronon per tramo \u011dis mia hejmo. \u0108i tie mi \u0109iutage \u015dan\u011das la tramon kaj \u0109i tiu kafejo la\u016d la ekstera aspekto tiel pla\u0109is al mi ke mi tre volis \u011din viziti. Anka\u016d la interno estas pura kaj komforta, \u011duste kiel mi supozis\u201d.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u tiel pla\u0109as al vi \u0109i kafejo? Nun mi komprenas kial vi kura\u011dis ekkuri per jam laci\u011dintaj kruroj\u2026 Jes, vi pravas, tute moderna, simpla kaj \u015dike ornamita\u201d.<\/p>\n<p>Du tasoj da kafo estas alportitaj sur la tablo, sur kies mezon falas ronda lumo de la senglacea lampo pendanta de la plafono. Enmetinte lakton kaj sukeron en la tasojn, ili momente rigardis la nebulajn vaporetojn levi\u011dantajn supren kun varmo kaj parfumo. Levante sian tason, \u015di trankvile murmuras:<\/p>\n<p>\u201cMi estas tre feli\u0109a ke mi estas \u0109i tie kun vi. Sen via konsilo, mi estas preninta la tramon\u201d.<\/p>\n<p>\u201cSame al mi\u201d.<\/p>\n<p>\u201cBongusta!\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108u, hm, bongusta, tiom pli pro soifo post longa mar\u015dado, \u0109u ne?\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi \u011duis la promenadon, precipe \u011dis la pontego Taisyoo\u201d.<\/p>\n<p>\u201cJes, \u011dis tie\u2026\u201d<\/p>\n<p>Li haltigis la parolon. La memoro pri la unua epiderma ektu\u015di\u011do varme tiklis lian sentimenton kaj la ankora\u016d infaneca pasio superfluante \u015dtopis lian gor\u011don, kiam li konjektis ke \u015di anka\u016d havis tian \u011dojegan sperton kian li sentis.<\/p>\n<p>\u201cSed de tie la vojo estis dezerta. Preterpasante la gasuzinon mi sentis min minacata de io nekonata malgra\u016d ke mi konas \u0109ion. Mi \u0109iutage du fojojn veturas tiun vojon per tramo. Efektive veturi unu afero kaj piediri tute alia, kaj amba\u016d diferencas des pli pro mallumo kaj malvarmo\u201d.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vere? Mi tiam\u2026 jes, mi konfesu la fakton, mi sekrete admiris vian aplombon. Mi miaflanke sentis min tre mizera, kaj plie minacis min teruraj iluzioj. \u0108iuokaze ni eraris la vojon por nia promenado\u201d.<\/p>\n<p align=\"center\"><strong>(4)<\/strong><\/p>\n<p>Brua disputo subite \u015dancelis tutan \u0109ambron. Apud la enirejo aglokula viro minace kriegis al la kasistino; balda\u016d ali\u011dis du friponaj kolegoj kiuj revenis de ekstere.<\/p>\n<p>\u201cHe! Vi bone konas min, kaj vi arogis postuli\u2026.. \u0109u?\u201d<\/p>\n<p>\u201cKion vi dira\u0109is, arogantulino?\u2026 Diru denove\u2026?\u201d<\/p>\n<p>\u201cVi kura\u011das kulpigi min, hej, virina\u0109o!\u201d<\/p>\n<p>La kasistino e\u0109 protestis murmure:<\/p>\n<p>\u201cMi nur sincere parolis al vi pri iom da manko de\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cSilentu, alie okazos malbono al via mastrino\u201d.<\/p>\n<p>\u201cVenigu mastrinon\u201d.<\/p>\n<p>Kanajloj la\u016dvice insultis kria\u0109e. Dum la tumulto la knabo senkonscie \u0109irka\u016dbrakis al la knabino la \u015dultron kvaza\u016d por \u015dirmi \u015din. La geknaboj mute stre\u0109is la orelojn pro timo kaj rigardis, kiel iros la afero:<\/p>\n<p>Balda\u016d la mastrino aperis kaj sincere pardonpetis al la bruemaj viroj, kaj la afero fini\u011dis kun la malkontento de la kelnerinoj, \u0109ar la viroj pagis nur malpli ol la duonon de la sumo.<\/p>\n<p>\u201cKiel a\u0109aj ili estas!\u201d<\/p>\n<p>Tiyoko eli\u011dis koleran blasfemon kontra\u016d la kanajloj, kvaza\u016d kontra\u016d \u015dia propra patro.<\/p>\n<p>Kenzi povis nenion paroli por moligi \u015dian koron, kaj karesis \u015dian manon. Dume en \u015dia sino bruladis la indigno kaj kontra\u016d la maljusteco reganta la ombran parton de la socio kaj kontra\u016d la tiraneco de \u015dia patro en la hejmo. Kenzi sentis misterajn ondojn de \u015dia spirado per la mano metita sur \u015dia \u015dultro. Kaj la sentoj kreskis en pasion en lia brusto.<\/p>\n<p>Amflamo ekondi\u011dis iom post iom pli forte. Li rigardis la blankan nukon de Tiyoko. La blanka nuko sor\u0109is liajn okulojn. De \u015dia korpo agrable aromis pudro, kiun li neniam flaris post la viri\u011do, \u0109ar li perdis sian patrinon en infana tago. Estas nature ke \u011dia rava odoro konfuzis lin.<\/p>\n<p>\u0108io \u0109i tio forte ekscitis lian nervaron. Tian sentimentalan amon des pli stimulis la nebuleca lumo de la reflekte prilumata \u0109ambro. Balda\u016d lia tuta korpo \u015danceli\u011dis pro volupta impulso, kian li neniam anta\u016de spertis.<\/p>\n<p>Li tremis, li penis elteni. Sed vane, li subite kisis \u015diajn harojn en bukloj pendantajn super \u015dia nuko.<\/p>\n<p>Tion protestetis \u015di kun oblikva rigardo kaj eta krio, sed tuj ridetis trankvile, veki\u011dinte el peza pripensado. Efektive, dank\u2019 al la doktrino de asketisma disciplinado, kiun oni enbatis en lian naivan kapon dum la lasta milito, kaj pro la manko de scipovo kiel agi kun virino, li ja detenis sin de pli a\u016ddaca ago la\u016d blinda instinkto.<\/p>\n<p>La paro jam estas plene kontenta, esperante \u0109i tiun staton da\u016dri por eterne. Sed jam pasis la oka kaj duono. Balda\u016d ili devis forlasi la feli\u0109an sidejon.<\/p>\n<p>\u201cNi havis tre feli\u0109an tempon \u0109i vespere.\u201d<\/p>\n<p>Dol\u0109e flustris Tiyoko, heziteme ekstarante. Li jam rezignis \u015din restigi, kaj decideme stari\u011dis.<\/p>\n<p>Elirinte el la kafejo ili vidis la tramon al Minato Syakoomae \u015dajne ekiri, kaj ili alkuris al la haltejo. Denove li enbrakige surmetis la manon sur \u015dian \u015dultron.<\/p>\n<p>\u201cBalda\u016dan rendevuon kun vi mi esperas\u201d.<\/p>\n<p>\u201cMi preferas iri alian lokon\u201d.<\/p>\n<p>\u201cJes anka\u016d mi,\u2026 \u0109u kinejon ni vizitu la venontan sabaton?\u201d<\/p>\n<p>\u201cKonsentite!\u201d<\/p>\n<p>\u201cDo rapidu, por ne maltrafi la tramon\u201d.<\/p>\n<p>\u201cDankon, bonan nokton!\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u011cis morga\u016d!\u201d<\/p>\n<p>reveni al\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25 klasikaj Esperantaj noveloj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\">25\u7bc7\u7ecf\u5178\u4e16\u754c\u8bed\u5c0f\u8bf4<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>de Masayuki KURODA Aperis en\u00a0Animo drivas, Japana Esper\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/25-klasikaj-esperantaj-noveloj\/amburgono\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10083,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10170"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10170"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10170\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10083"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10170"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}