{"id":10307,"date":"2022-02-14T20:10:28","date_gmt":"2022-02-14T12:10:28","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10307"},"modified":"2022-02-14T20:16:19","modified_gmt":"2022-02-14T12:16:19","slug":"aldono","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/dua-libro-de-l-lingvo-internacia\/aldono\/","title":{"rendered":"Dua Libro de l\u2019 Lingvo Internacia \u4e16\u754c\u8bed\u7b2c\u4e8c\u4e66 \u9644\u5f55"},"content":{"rendered":"<h3 align=\"CENTER\"><b><big><big><big>Aldono al la<br \/>\nDua Libro de l&#8217; Lingvo<br \/>\nInternacia<\/big><\/big><\/big><\/b><\/h3>\n<div align=\"CENTER\">~ ~ ~ ~&lt;&gt;&lt;&gt;&lt;&gt;~ ~ ~ ~<\/div>\n<p>En mia unua libro mi petis \u0109iujn amikojn de l&#8217; lingvo internacia esprimi ilian ju\u011don pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi \u0109iujn erarojn, kiujn ili trovis en \u011di, kaj \u0109iujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, \u0109ar la finan formon mi intencis doni al la &#8220;Lingvo Internacia&#8221; ne pli frue ol en la fino de l&#8217; jaro 1888, pripensinte kaj provinte anta\u016de \u0109iujn ju\u011dojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi \u011dis tiu tempo. En la &#8220;Dua Libro&#8221; mi diris, ke por fari la lingvon libera de \u0109iuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l&#8217; lingvo kaj, a\u016dskultinte la konsilojn de kompetentaj personoj, \u011di donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por \u0109iu alia amiko de l&#8217; lingvo internacia.<\/p>\n<p>Nun mi kun la plej granda \u011dojo povas sciigi \u0109iujn amikojn de l&#8217; lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankora\u016d en la fino de l&#8217; jaro 1887, t.e. ankora\u016d anta\u016d la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, \u0109u lingvo internacia estas necesa, \u0109u \u011di estas kreebla, kaj\u00a0<i>kiel<\/i>\u00a0\u011di devas esti. La frukto de l&#8217; laboroj de la komitato estis jena decido:<\/p>\n<blockquote><p>ke lingvo internacia estas kreebla, ke \u011di estas necesa, ke \u011di devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l&#8217; laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.<\/p><\/blockquote>\n<p>Sur la fondo de \u0109io supre dirita, la &#8220;Amerika Filozofia Societo&#8221; decidis dissendi al \u0109iuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.<\/p>\n<p>Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankora\u016d pri mia laboro, la &#8220;Amerika Filozofia Societo&#8221; venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la &#8220;Amer. Fil. Societo&#8221; ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial \u011di estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufi\u0109e proksima al la idealo, kiun \u011di ellaboris teorie. Jen kion diras pri la &#8220;Lingvo internacia&#8221; sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):<\/p>\n<blockquote><p>&#8220;La plej nova propono al la publiko kaj \u011dis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la &#8220;Lingvo internacia,&#8221; kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj \u011di estas fondita, estas en la tuto maleraraj; \u011dia vortaro ne estas kreita la\u016d la persona volo kaj ju\u011do de l&#8217; a\u016dtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj \u011di enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj \u015dan\u011doj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro \u011dia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompa\u0135oj kaj \u015dira\u0135oj de la Volap\u00fck&#8217;. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda &#8230;&#8221;<\/p><\/blockquote>\n<p>Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l&#8217; &#8220;Lingvo internacia&#8221; kaj \u011dian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj la\u016d lia ju\u011do devus esti \u015dan\u011ditaj, sinjoro H. Ph. finas:<\/p>\n<blockquote><p>&#8220;D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, anta\u016d ol li donos al \u011di la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj \u015dan\u011do li volas prezenti \u011din por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l&#8217; &#8220;Lingvo internacia&#8221; kondukos al la bonigo de l&#8217; eraroj, kiujn mi montris,\u00a0<i>kaj la tuta mondo povas kura\u011de doni la petitan promeson<\/i>&#8220;.<\/p><\/blockquote>\n<p>La kvar \u015dan\u011doj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas\u00a0<i>teorie<\/i>\u00a0tre bonaj, sed mi jam mem anta\u016d kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke\u00a0<i>praktike<\/i>\u00a0ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian ju\u011don pri ili kaj pri \u0109iuj proponitaj \u015dan\u011doj mi prezentos al la kongreso, se tiu \u0109i efektivi\u011dos. Al \u0109iuj \u015dan\u011doj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj,\u2014mi jam anta\u016de donas mian plenan konsenton.<\/p>\n<p>Sciigante la amikojn de l&#8217; lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l&#8217; lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l&#8217; kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti le\u011ddonanta por \u0109iuj amikoj de l&#8217; &#8220;Lingvo internacia&#8221;,\u00a0<i>se la kongreso e\u0109 trovus necesa \u015dan\u011di la lingvon \u011dis nerekonebleco<\/i>. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l&#8217; sceno.<\/p>\n<p>Sed kunligi jam anta\u016de la sorton de l&#8217; lingvo internacia kun la estonta kongreso\u2014estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l&#8217; lingvo, kiuj malfortigus a\u016d tute \u0109esigus ilian laboradon, &#8220;atendante la kongreson,&#8221;\u2014povus meti nian sanktan aferon en dan\u011deron esti perdita je eterne; \u0109ar la kongreso povas ankora\u016d ne efektivi\u011di, kaj se \u011di efektivi\u011dos, povas ankora\u016d okazi, ke \u011di donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente\u00a0<i>la\u016d la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis<\/i>, tute egale \u0109u la kongreso efektivi\u011dos a\u016d ne, \u0109ar\u00a0<i>tiu<\/i>\u00a0vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo\u00a0<i>en \u0109iu okazo<\/i>. Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn \u015dan\u011dojn en la lingvo. \u0108iujn \u015dan\u011dojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan ju\u011don pri ili\u2014mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la &#8220;Dua Libro&#8221; nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la\u00a0<i>a\u016dtoro<\/i>\u00a0nun \u0109esigas je eterne sian laboradon. \u0108ion, kion mi de nun faros a\u016d skribos, mi \u011din \u0109ion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj a\u016d materialaj privilegioj, ol \u0109iu alia.<\/p>\n<p>Sed por ke la lingvo internacia povu fari\u011di de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke \u011di povu tute bone kaj regule ri\u0109i\u011di, vasti\u011di kaj iri anta\u016den, \u0109u mi povos ankora\u016d labori por \u011di, a\u016d ne,\u2014mi donos tie, unu fojon por \u0109iam, respondojn je kelkaj demandoj tu\u015dantaj la lingvon kaj \u011dian estontecon.<\/p>\n<p>1) La lingvo internacia restas sen\u015dan\u011da en tiu formo, en kiu \u011di estas proponita de mi; fari en \u011di iajn la\u016dvolajn \u015dan\u011dojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu \u0109i privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektivi\u011dos, tiam poste (sed ne anta\u016d kvin jaroj de nun) la amikoj de l&#8217; lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo \u015dan\u011dojn kaj bonigojn.<\/p>\n<p>2) La sola \u015dan\u011do, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstata\u016d &#8220;ian,&#8221; &#8220;\u0109ian,&#8221; &#8220;kian,&#8221; &#8220;nenian,&#8221; &#8220;tian&#8221;\u2014devas esti: &#8220;iam,&#8221; &#8220;\u0109iam,&#8221; &#8220;kiam,&#8221; &#8220;neniam,&#8221; &#8220;tiam&#8221; (por malegaligi la vortojn &#8220;ian&#8221; etc. kaj &#8220;ia,n&#8221; etc).<\/p>\n<p>3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj (\u02d8), \u011di povas anstata\u016digi la signeton (^) per la litero &#8220;h&#8221; kaj la signeton (\u02d8) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: &#8220;ch=\u0109; gh=\u011d; hh=\u0125; jh=\u0135; sh=\u015d&#8221;. Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (,), oni devas \u011din fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstata\u016d la signeto (,) oni povas anka\u016d presadi (&#8216;) a\u016d (-). Ekzemple: sign,et,o = sign&#8217;et&#8217;o = sig-net-o.<\/p>\n<p>4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua bro\u015duro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en \u011di ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni\u00a0<i>a\u016dtore<\/i>\u00a0plenan vortaron kaj krei la\u016d mia persona pla\u0109o la tutan lingvon de l&#8217; kapo \u011dis la piedoj. \u0108ar unue\u2014la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, \u0109ar la nombro de l&#8217; vortoj en lingvo de l&#8217; homoj estas senfina, kaj se kun \u0109iu vorto oni devus atendi, \u011dis mi \u011din kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj \u0109iam estus en dependo de mia persono; due\u2014en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona ju\u011do kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, \u0109ar unu homo sur \u0109iu pa\u015do eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pa\u015do post pa\u015do, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgra\u016d la dis\u0135etita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu \u0109iuj povus labori. Tia komuna fundamento por la &#8220;Lingvo internacia&#8221; devas esti mia unua bro\u015duro (&#8220;Lingvo internacia. Anta\u016dparolo kaj plena lernolibro&#8221;), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufi\u0109e grandan nombron da vortoj. Tio \u0109i estas la unua kaj la lasta\u00a0<i>persona<\/i>\u00a0vorto en la afero de l&#8217; lingvo internacia. \u0108io cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en \u0109iu el la vivantaj lingvoj. \u0108iu, kiu ellernis la diritan &#8220;fundamenton&#8221;, povas kura\u011de diri, ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas \u011din ne malpli bone ol la a\u016dtoro a\u016d ol iu alia. \u0108ar en \u0109io, kio en la dirita bro\u015duro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la a\u016dtoro a\u016d ia alia persono,\u2014la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko, kaj la le\u011doj kreitaj de la\u00a0<i>plej granda parto<\/i>\u00a0de la verkantoj kaj parolantoj.<\/p>\n<p><i>Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni \u011din ne povas fari mem la\u016d la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstata\u016digi per alia esprimo,\u2014tiam \u0109iu povas krei tiun vorton la\u016d lia persona pla\u0109o<\/i>; tiel anka\u016d se naski\u011dus ia demando stilistika a\u016d e\u0109 gramatika, ne decidita klare en mia unua bro\u015duro,\u2014\u0109iu povas \u011din decidi la\u016d sia ju\u011do; kaj se vi volas scii, \u0109u vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la\u00a0<i>plejmulto<\/i>\u00a0de l&#8217; verkantoj.\u00a0<i>\u0108iu vorto, \u0109iu formo, kiu ne estas rekte kontra\u016d la jam kreita gramatiko kaj vortaro, a\u016d kontra\u016d la logiko a\u016d la le\u011doj enkondukitaj de la plejmulto de l&#8217; uzantoj,\u2014estas tute bona,<\/i>\u00a0tute egale \u0109u \u011di pla\u0109os al mi persone a\u016d ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de \u0109iu alia. Kaj poste, kiam la lingvo sufi\u0109e forti\u011dos kaj \u011dia literaturo sufi\u0109e vasti\u011dos, tiam anka\u016d tio, kio estas en mia unua bro\u015duro, devos perdi \u0109ian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la le\u011doj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto\u2014la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi la\u016d la samaj le\u011doj, la\u016d kiaj estis ellaborataj \u0109iuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al \u011di, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l&#8217; estonteco.<\/p>\n<p>Se mi senigas min nun je \u0109iaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi \u011din faras ne pro malvera modesteco, sed \u0109ar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vasti\u011di kaj \u0109iam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, \u0109e kia \u0109io pli bona iom post iom elpu\u015das la malpli bonan,\u2014povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian.<\/p>\n<p>Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia balda\u016d disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, \u0109ar ni \u0109iuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l&#8217; vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en \u0109iu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en \u011di en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankora\u016d malestis. Tiuj \u0109i vortoj estis kreataj unu post unu, la\u016d la kreskanta bezono, kaj malgra\u016d ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto a\u016d le\u011ddonanto, la lingvo ne sole ne disdividi\u011dis, sed kontra\u016de, \u011di \u0109iam pli unuformi\u011dis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdi\u011dis anta\u016d la forti\u011danta komuna literatura lingvo. Ke mia unua bro\u015duro prezentas fundamenton sufi\u0109e fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufi\u0109an kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas e\u0109 tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,\u2014montras la fakto, ke en la tuta &#8220;Dua Libro&#8221; vi ne renkontas e\u0109 unu nove kreitan vorton! (vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio \u0109i estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis presi en la vortaro). Oni devas memori, ke \u0109iu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie \u011di estas efektive necesa,\u2014kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur malofte dis\u0135etitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile ali\u011di al la lingvo kaj ri\u0109igi \u011din ne perdigante \u011dian unuformecon.<\/p>\n<p>Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de l&#8217; vortoj, la lingvo internacia havos jam de l&#8217; komenco unu formon \u0109e \u0109iuj uzantaj \u011din. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj a\u016dtoroj. Sed \u0109ar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur dis\u0135etite inter la multo da vortoj jam konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankora\u016d pli malgrandi\u011dos danke la komunan fonton, el kiu la a\u016dtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj e\u016dropaj lingvoj),\u2014tial tiuj &#8220;novaj&#8221; vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en \u0109ia alia lingvo, kaj kun la vasti\u011dado de la skribata literaturo ili komencis perdi\u011di. Tio sama estos anka\u016d en la lingvo internacia, sed \u0109ar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l&#8217; homoj, ol de aliaj kondi\u0109oj,\u2014tiu proceso de unuformi\u011dado iros en \u011di multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfeli\u0109e balda\u016d perdi\u011dos, kaj la vortoj feli\u0109e kreitaj restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale feli\u0109e kreitaj sed malegale sonantaj\u2014kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol \u0109iuj aliaj formoj,\u2014kaj balda\u016d la unua formo elpu\u015dos \u0109iujn ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie vasti\u011dos kaj ri\u0109i\u011dos la literaturo de la lingvo internacia, des pli balda\u016d ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron.<\/p>\n<p>Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo etc.\u2014povas nun diri kura\u011de, ke ili havas en la manoj\u00a0<i>plenan vortaron,<\/i>\u00a0\u0109ar povante \u0109ian ankora\u016d ne kreitan vorton krei la\u016d ilia pla\u0109o, anstata\u016d atendi, \u011dis\u00a0<i>mi<\/i>\u00a0\u011din kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia\u00a0<i>\u0109ion,<\/i>\u00a0kion ili volas. Tio \u0109i estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: \u0109ar kiom ajn mi laborus, \u0109iam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankora\u016d multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, \u0109ar krei ilin mem estus ne permesita.<\/p>\n<p>Sed nun restas unu \u015dajne tre grava demando: se mi skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito\u00a0<i>tute bone, vere kaj klare<\/i>\u00a0komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,\u2014kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata \u0109e la uzado de \u0109ia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo a\u016d tute ankora\u016d ne ekzistas, a\u016d ne estas ankora\u016d de \u0109iuj egale uzata a\u016d konata,\u2014t.e.\u00a0<i>apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj (&#8230;) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas.<\/i>\u00a0Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, a\u016d ke li havas sub la mano a\u016d facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke \u0109iuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj\u00a0<i>unu<\/i>\u00a0lingvon, kaj por tio mi proponas la lingvon francan, \u0109ar tiu \u0109i lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankora\u016d havas la rolon de lingvo internacia.\u00a0<i>Sed tute ne estas postulata, ke vi a\u016d via adresito sciu la lingvon francan,<\/i>\u00a0\u0109ar la vorto devas esti elskribata el la franca vortaro sen ia \u015dan\u011do, en tiu formo, en kiu \u011di estas trovata en la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian lingvon).<\/p>\n<p>Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone plenan a\u016dtoritatan vortaron, kiun \u0109iuj devus obei. La amaso amas, ke oni donu al \u011di le\u011dojn, ke oni donu al \u011di ne bonan, sed jam tute pretan,\u2014kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi \u011din faras ne pro maldiligento: sufi\u0109e plena vortaro jam estas preta \u0109e mi, kaj mi povus eldoni \u011din e\u0109 tuj, kaj se \u011di e\u0109 ne estus preta, la leganto komprenos, ke \u011di estas tute ne malfacila por mi krei \u0109iutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi pa\u015do post pa\u015do vortarojn \u0109iam pli plenajn. Por mi\u00a0<i>persone<\/i>\u00a0estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de l&#8217; lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de l&#8217; lingvo, mi nun deprenas de mi tutan a\u016dtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l&#8217; afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco e\u0109 montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de\u00a0<i>unu<\/i>\u00a0persono, la leganto ne forgesu ke mi ja povas \u011din fari anka\u016d poste! Sed mi faros \u011din nur tiam, se la tempo montros, ke \u011di estas efektive\u00a0<i>necesa.<\/i>\u00a0Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,\u2014sed \u0109ion kiel privata amiko de l&#8217; lingvo internacia, kaj \u0109iu alia povas \u011din fari kun la egala kompetenteco.<\/p>\n<p>5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian bro\u015duron en \u0109iuj aliaj lingvoj, \u0109u mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc.\u2014mi jam nun ne bezonas respondi; \u0109ar, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem,\u2014\u0109iu povas nun mem eldoni \u0109iajn necesajn verkojn, ne atendante \u011dis\u00a0<i>mi<\/i>\u00a0\u011din faros. Mi faros, kion mi povos, kaj \u0109iu alia amiko de l&#8217; lingvo faru anka\u016d, kion li povas; mi mem ne povas eldoni e\u0109 la centan parton de tio, kio estas bezonata.<\/p>\n<p>6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la &#8220;promesintoj&#8221;, por ke la amikoj de l&#8217; lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l&#8217; promesoj kaj prenas la aferon sufi\u0109e serioze. Sed nun estas beda\u016drinde ankora\u016d multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankora\u016d ilian &#8220;promeson&#8221;!<\/p>\n<p>7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l&#8217; lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: \u0109iu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, \u0109ar la sorto de l&#8217; afero estas nun egale en la manoj de ni \u0109iuj. Celon ni \u0109iuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l&#8217; amikoj de l&#8217; lingvo internacia, la nombro de l&#8217; personoj uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por \u011di\u2014konstante kresku, kaj ke la lingvo mem \u0109iam pli ri\u0109i\u011du. Por tio ni ne bezonas kondukanton: \u0109ia persono, \u0109ia rondeto, \u0109ia societo laboru la\u016d sia bontrovo, en sia sfero kaj la\u016d siaj fortoj,\u2014kaj malgra\u016d la dis\u0135eteco de l&#8217; laboro (se \u011di nur estos \u0109ie sufi\u0109e energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la lingvo internacia forti\u011dis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie \u0109i mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian\u00a0<i>personan<\/i>\u00a0penson pri tio, kiel ni devas faradi:<\/p>\n<p><i>a<\/i>) Anta\u016d \u0109io (kaj tio \u0109i estas la plej grava) ni devas labori diligente kaj ne malvarmi\u011dante por la afero kaj tute ne zorgante tion, kion diras a\u016d faras aliaj. Estas multaj, kiuj komprenante bone la utilecon de l&#8217; afero, alfalis al \u011di en la komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankora\u016d trankvila, ke la plej granda parto de l&#8217; mondo e\u0109 ankora\u016d ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas \u0109iutage sensaciajn nova\u0135ojn pri la irado de l&#8217; afero,\u2014ili tute malvarmi\u011dis por la afero. De la efemera laboro de\u00a0<i>tiaj<\/i>\u00a0amikoj la afero ne sole nenion gajnas, sed kontra\u016de, \u011di nur perdas. Sed\u00a0<i>efektivaj<\/i>\u00a0amikoj de l&#8217; afero ne rigardas, \u0109u la afero jam faris multon da bruo kaj \u0109u \u011di estas jam sufi\u0109e &#8220;en modo&#8221;; profunde kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, \u0109iu en sia urbo, en sia lando kaj la\u016d siaj fortoj,\u2014kaj danke la laboron de\u00a0<i>tiuj \u0109i<\/i>\u00a0amikoj mi esperas, ke l&#8217; afero balda\u016d kaj sen bruo vasti\u011dos en la tuta mondo.<\/p>\n<p><i>b<\/i>) Oni devas energie kolekti &#8220;promesojn&#8221;, ne timante la altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l&#8217; amikoj sur tiun \u0109i punkton, \u015dajne fantazian, sed efektive tre gravan. \u0108iu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro a\u016d tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj. \u0108iu promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandi\u011dos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne sufi\u0109e kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almena\u016d, ke\u00a0<i>malutilon<\/i>\u00a0la promesoj en \u0109ia okazo ne portas, se ili e\u0109 neniam venos al la esperata nombro, sed\u00a0<i>utilon<\/i>\u00a0ili \u0109e feli\u0109aj rezultatoj povas alporti grandegan.<\/p>\n<p><i>c<\/i>) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj ri\u0109igos la\u00a0<i>literaturon<\/i>\u00a0de l&#8217; lingvo internacia. Nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel\u00a0<i>faktoj<\/i>\u00a0kaj konstantaj\u00a0<i>signoj de vivo.<\/i>\u00a0Oni devas sen\u0109ese eldonadi \u0109iam novajn verkojn pri la lingvo internacia, kaj la plej grava\u2014<i>en<\/i>\u00a0tiu lingvo. La kampo tie \u0109i estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Anta\u016d \u0109io la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en \u0109iuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon ali\u011di al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun \u0109iu ano de tiu popolo. La eldonado de la malgranda vortareto en \u0109ia aparta lingvo postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn returnitajn; \u0109ar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta. La\u016d la mezuro de la progresado kaj ri\u0109i\u011dado de l&#8217; lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l&#8217; a\u016dtoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, la\u016d bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki,\u2014\u0109ar la lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide forti\u011du kaj ri\u0109i\u011du, oni devas eldoni kiel eble pli multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj a\u016d tradukitaj; kaj tiuj personoj a\u016d rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj \u0135urnalojn en la lingvo internacia.<\/p>\n<p>El \u0109iuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi\u00a0<i>mem<\/i>\u00a0povas eldoni nur tre malgrandan parton, \u0109ar mi havas tro malmulte da tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. \u0108iu el la amikoj de l&#8217; lingvo aparte povas anka\u016d eldoni nur malmulte. Sed se \u0109iu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l&#8217; lingvo internacia rapide vasti\u011dos.<\/p>\n<p>Por ke \u0109iuj povu scii pri \u0109iu nova eldonita verko, mi petas \u0109iun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia a\u016d en tiu \u0109i lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; \u0109ar komencante de A\u016dgusto 1888 mi eldonados \u0109iumonate nomarojn de \u0109iuj verkoj pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco \u011dis tiu tempo. Apud \u0109iu verko estos dirita, kiu \u011din eldonis, kiom \u011di kostas kaj kie oni \u011din povas ricevi. Alsendinte la koston de po\u015dta transsendo, \u0109iu povas en \u0109iu tempo ricevi de mi la plej novan nomaron de l&#8217; verkoj.\u00a0<i>La eldonantojn de l&#8217; verkoj mi petas anka\u016d, ke en la fino de \u0109ia verko a\u016d verketo, kiun ili eldonos, ili presu \u0109iam la plej novan el la diritaj nomaroj.<\/i>\u00a0Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero mem.<\/p>\n<p><i>\u0109<\/i>) Tre grava por la progresado de l&#8217; lingvo internacia estas diligenta uzado \u011din en korespondado kun amikoj kaj konatoj a\u016d e\u0109 kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la utileco kaj la oportuneco de l&#8217; lingvo, la plej granda parto de l&#8217; amaso restos surda por viaj vortoj, \u0109ar \u011di timos, ke vi postulas de \u011di ian oferon. Sed se \u0109iuj amikoj de l&#8217; lingvo internacia anstata\u016d paroladi\u00a0<i>farados,<\/i>\u00a0tiam vi balda\u016d vidos, ke la tuta indiferenta amaso ali\u011dis jam al la afero, sen bruo kaj e\u0109 mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte \u011din, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos\u00a0<i>praktike<\/i>\u00a0la oportunecon de l&#8217; lingvo, kaj li komencos mem \u011din uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufi\u0109e bone la lingvon, tute \u011din ne lerninte.<\/p>\n<p><i>d<\/i>) Estas kompreneble ankora\u016d multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l&#8217; aferon de l&#8217; lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj pla\u0109o de \u0109iu aparta persono. Estus bone, se en \u0109iuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de l&#8217; lingvo (en kelkaj urboj tiaj rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado kunligita oni \u0109iam povas pli multe fari, ol laborante aparte. Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kura\u011digu per sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kura\u011don kaj malvarmi\u011di, se ni tiun ekzemplon ne vidas,\u2014ni devas per nia propra laboro doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni ali\u011dos, a\u016d se oni e\u0109 ridos je ni, ni devas kredi, ke pli a\u016d malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kura\u011de anta\u016den, \u0109ar nia afero estas honesta kaj utila!<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<div align=\"CENTER\">~ ~ ~ ~&lt;&gt;&lt;&gt;&lt;&gt;~ ~ ~ ~<\/div>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Tiu \u0109i libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de a\u016dtoro. De tiu \u0109i tago la estonteco de l&#8217; lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de \u0109ia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun \u0109iuj egale labori, \u0109iu la\u016d siaj fortoj. \u0108iu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi, \u0109ar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro por \u0109iutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero \u0109ion, kion mi povis, kaj se \u0109iu efektiva amiko de l&#8217; lingvo internacia alportos al \u011di e\u0109 la centan parton de l&#8217; moralaj kaj materialaj oferoj, kiujn mi al \u011di alportis tra dekdu jaroj \u011dis hodia\u016d, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu!<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<div align=\"CENTER\">~ ~ ~ ~&lt;&gt;&lt;&gt;&lt;&gt;~ ~ ~ ~<\/div>\n<div align=\"CENTER\"><\/div>\n<div align=\"CENTER\">\n<div style=\"text-align: left;\" align=\"CENTER\">reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/dua-libro-de-l-lingvo-internacia\/\">Dua Libro de l\u2019 Lingvo Internacia<\/a><\/div>\n<div style=\"text-align: left;\" align=\"CENTER\">\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/dua-libro-de-l-lingvo-internacia\/\">\u4e16\u754c\u8bed\u7b2c\u4e8c\u4e66<\/a><\/div>\n<\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Aldono al la Dua Libro de l&#8217; Lingvo Internacia ~ \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/dua-libro-de-l-lingvo-internacia\/aldono\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10275,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10307"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10307"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10307\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10275"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10307"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}