{"id":10508,"date":"2022-02-27T11:57:07","date_gmt":"2022-02-27T03:57:07","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10508"},"modified":"2022-02-27T13:25:02","modified_gmt":"2022-02-27T05:25:02","slug":"alfabeto","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/alfabeto\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Alfabeto"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Alfabeto <\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la uzado de <\/b><\/strong><em><i>\u00abh\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0anstata\u016d supersigno <\/b><\/strong><\/p>\n<p>La uzado de <strong><b>ch<\/b><\/strong>\u00a0k.t.p. anstata\u016d <strong><b>\u0109<\/b><\/strong>\u00a0k.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankora\u016d literojn kun signetoj, sed en skribado mi konsilas al vi \u0109iam uzi pli bone <strong><b>\u0109<\/b><\/strong>\u00a0anstata\u016d <strong><b>ch<\/b><\/strong>, \u0109ar la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja anka\u016d kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankora\u016d amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio a\u016d kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (\u0109ar ne sole la literoj kun signetoj sed anka\u016d multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio \u0109i estas jam tute alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tu\u015das: \u011di estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1889, p. 15. <\/i><\/em><\/p>\n<p>Multaj plendas, ke la skribado per <strong><b>\u0109<\/b><\/strong>, <strong><b>\u011d<\/b><\/strong>, <strong><b>\u0125<\/b><\/strong>, <strong><b>\u0135<\/b><\/strong>, <strong><b>\u015d<\/b><\/strong>, kaj <strong><b>\u016d<\/b><\/strong>\u00a0estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin anka\u016d en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la <em><i>\u00abAldono al la Dua Libro\u00bb<\/i><\/em>: anstata\u016d la signeto superlitera oni povas kura\u011de uzadi la literon <strong><b>h<\/b><\/strong>\u00a0kaj anstata\u016d <strong><b>\u016d<\/b><\/strong>\u00a0\u2013 simplan <strong><b>u<\/b><\/strong>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1890, p. 32. <\/i><\/em><\/p>\n<p>Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstata\u016d ili kaj anstata\u016d <strong><b>h<\/b><\/strong>\u00a0\u2013 apostrofon returnitan post la litero; ekzemple <em><i>\u00abac\u2018eti\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00aba\u0109eti\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abacheti\u00bb<\/i><\/em>. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun \u0109i konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu \u0109i returnita apostrofo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1890, p. 54-55. <\/i><\/em><\/p>\n<p>Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (<strong><b>h<\/b><\/strong>\u00a0anstata\u016d signeto superlitera). La fina le\u011do por nia ortografio estos: <em><i>\u00abpor unu sono unu litero\u00bb<\/i><\/em>; kaj kiam ni nur povos, ni \u0109iam uzados <strong><b>\u0109<\/b><\/strong>\u00a0anstata\u016d <strong><b>ch<\/b><\/strong>\u00a0(povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu \u0109i litero pli simplan formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni \u011din uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al \u0109iuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj provizi\u011dos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua <strong><b>h<\/b><\/strong>\u00a0estos absolute \u0109esigita. Ne la <strong><b>\u0109<\/b><\/strong>\u00a0estas transira \u015dtupo al <strong><b>ch<\/b><\/strong>, sed en la <strong><b>ch<\/b><\/strong>\u00a0ni proponis transiran \u015dtupon al <strong><b>\u0109<\/b><\/strong>, kiam ni vidis, ke la absoluta enkonduko de <strong><b>\u0109<\/b><\/strong>\u00a0estas ankora\u016d te\u0125nike ne tuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankora\u016d juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se \u011di ne volas perei. Ne estas ankora\u016d tempo diri fiere al \u0109iuj presistoj: <em><i>\u00abSe vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne bezonas\u00bb<\/i><\/em>! La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla a\u016d tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu \u0109iam devas \u011din fari.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p; 15.<\/i><\/em><\/p>\n<p>La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: <strong><b>a<\/b><\/strong>, <strong><b>bo<\/b><\/strong>, <strong><b>co<\/b><\/strong>, <strong><b>\u0109o<\/b><\/strong>, <strong><b>do<\/b><\/strong>, <strong><b>e<\/b><\/strong>, <strong><b>fo<\/b><\/strong>, <strong><b>go<\/b><\/strong>, <strong><b>\u011do<\/b><\/strong>, <strong><b>ho<\/b><\/strong>, <strong><b>\u0125o<\/b><\/strong>, <strong><b>i<\/b><\/strong>, <strong><b>jo<\/b><\/strong>, <strong><b>\u0135o<\/b><\/strong>, <strong><b>ko<\/b><\/strong>, <strong><b>lo<\/b><\/strong>, <strong><b>mo<\/b><\/strong>, <strong><b>no<\/b><\/strong>, <strong><b>o<\/b><\/strong>, <strong><b>po<\/b><\/strong>, <strong><b>ro<\/b><\/strong>, <strong><b>so<\/b><\/strong>, <strong><b>\u015do<\/b><\/strong>, <strong><b>to<\/b><\/strong>, <strong><b>u<\/b><\/strong>, <strong><b>\u016do<\/b><\/strong>, <strong><b>vo<\/b><\/strong>, <strong><b>zo<\/b><\/strong>.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Esperantisto, 1893, p. 32. <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri sensupersigna skribado<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi <em><i>\u00abh\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio anka\u016d estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstata\u016d per literoj ordinaraj, a\u016d per literoj presaj anstata\u016d skribaj, tiel same anka\u016d neniu povas protesti, se vi skribos per <em><i>\u00abh\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d supersignoj. Sed la demando estas, \u0109u viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun <em><i>\u00abh\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d la pli simpla kun supersignoj. Tio \u0109i sekve estas ne demando de permeso a\u016d malpermeso, sed simple demando de gusto. Sed, se vi deziras anstata\u016digi la supersignon en <em><i>\u00ab\u0109\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u015d\u00bb<\/i><\/em>, vi nepre devas anstata\u016digi \u011din anka\u016d en <em><i>\u00ab\u0135\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0125\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u011d\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar \u0109iu el la amba\u016d skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitra\u0135o kaj kondukus al \u0125aoso. \u2013 Se vi volas skribi per <em><i>\u00abh\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, a\u016d \u2013 tiom pli \u2013 se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn <em><i>\u00ab\u015d\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abw\u00bb<\/i><\/em>, anstata\u016d <em><i>\u00abj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas \u2013 se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anar\u0125ion en nian aferon \u2013 akiri por tio la permeson de la <em><i>\u00abLingva Komitato\u00bb<\/i><\/em>. Formulu klare vian deziron kaj prezentu \u011din al la vo\u0109donado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da vo\u0109oj, \u011di fari\u011dos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion \u011di trovas tute sendan\u011dera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al \u011dia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion ta\u016dgas, ke \u011di ne estas a\u016dtoritata, ke \u011di nenion faras, k.t.p. \u2013 Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo \u0109ion, kion \u011di trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj \u0109iun mature pripensitan kaj orde vo\u0109donitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj <em><i>\u00abplibonigoj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj ju pli ni simple propagandos kaj ri\u0109igos la lingvon, des pli bone estos.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 45, La Revuo, 1908, A\u016dgusto<\/i><\/em><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Alfabeto Pri la uzado de \u00abh\u00bb\u00a0anstata\u016d supersigno La uza\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/alfabeto\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10508"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10508"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10508\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10508"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}