{"id":10514,"date":"2022-02-27T12:02:59","date_gmt":"2022-02-27T04:02:59","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10514"},"modified":"2022-02-27T13:22:30","modified_gmt":"2022-02-27T05:22:30","slug":"akcento","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/akcento\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Akcento"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Akcento<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la reguloj de la akcento<\/b><\/strong><\/p>\n<p>\u2026 Egale kiel la sekvado de gustoj personaj a\u016d naciaj, estas senfrukta kaj dan\u011dera, anka\u016d la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj man\u011das bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke \u011di ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj nenian e\u0109 plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en granda amaso. Sed, ne parolante pri \u0109iu el ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas \u015dajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre bona artikolo montris, ke la \u015dan\u011doj, kiujn diversaj vortoj ricevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tu\u015das la akcenton, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne \u015dan\u011di la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple <em><i>\u00abnacio\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtitolo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.c. estas kontra\u016dnatura; kaj sinjoro Runstedt e\u0109 rakontas pri unu persono, kiun la akcentoj en <em><i>\u00aban\u00edmo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abproks\u00edme\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre pla\u0109is. Kiel ajn bela tiu \u0109i opinio \u015dajnas en la teorio, \u011di tamen post pli atenta pripenso balda\u016d montri\u011dus al \u0109iu kiel bela \u2026 sofismo.<\/p>\n<p>Ni rigardu atente, en kio propre ku\u015das la kulpo de la konstanta akcento, kaj kia grava ka\u016dzo devigas nin a\u016d doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, a\u016d forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fari\u011du <em><i>\u00abpli natura\u00bb<\/i><\/em>. \u0108u vortoj kiel ekzemple <em><i>\u00abproksima\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtitolo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol <em><i>\u00abtitolo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abproksima\u00bb<\/i><\/em>? Ne, neniu dubos, ke ellerni unu akcenton por \u0109iuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por \u0109iu vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da grandegaj malfacila\u0135oj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento!) \u0108u la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? \u0108u ili estas malbonsonaj? \u0108u ili prezentas eble ian alian maloportuna\u0135on? Ne! sendube ne! \u0109iu scias, ke la akcento sur la anta\u016dlasta silabo estas \u0109iam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportuna\u0135oj, vi en nia nuna konstanta akcento ne trovos e\u0109 la plej malgrandan maloportuna\u0135on, se vi e\u0109 ser\u0109os tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono tiel senfundamenta povis pla\u0109i al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propono tu\u015dis kordon konatan de ni \u0109iuj sed de ni mem \u011dis hodia\u016d ne rimarkitan; kaj se homo eka\u016ddas ion konatan, li ofte kontra\u016dvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: <em><i>\u00abJes, jes, bone!\u00bb<\/i><\/em>.<\/p>\n<p>Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj \u015dajne parolas por la propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, \u0109ar kutiminte je la elparolado de la latina <em><i>\u00abproximus\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abanimus\u00bb<\/i><\/em>, li ne povis akcepti la vortojn <em><i>\u00abproksima\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abanimo\u00bb<\/i><\/em>. Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu \u0109i motivo. \u0108u la latina vorto <em><i>\u00abmaximus\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas motivo kontra\u016d la franca vorto <em><i>\u00abmaxime\u00bb<\/i><\/em>? \u0108u la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian e\u0109 plej malgrandan ka\u016dzon, por ke tiu \u0109i vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodia\u016d iu postulas, ke anstata\u016d <em><i>\u00abfacila\u00bb<\/i><\/em>, ni diru <em><i>\u00abfacila\u00bb<\/i><\/em>, li morga\u016d kun tia sama rajto postulos, ke anstata\u016d <em><i>\u00abfacila\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni diru <em><i>\u00abfacilis\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar la formo <em><i>\u00abfacila\u00bb<\/i><\/em>\u00a0al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorga\u016d postulos, ke ni al \u0109iuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstata\u016digu \u011din per ia alia jam ekzistanta lingvo, \u0109ar \u2026 (nenia alia ka\u016dzo) \u2026 la formoj de tiu a\u016d alia lingvo al sinjoro X. a\u016d \u015c. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankora\u016d konataj! \u0108iu lingvo havas siajn le\u011dojn, kaj se la le\u011doj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin \u015dan\u011di nur tial, ke alia lingvo havas aliajn le\u011dojn. \u0108u ni povas diri, ke la germana vorto <em><i>\u00abGeographie\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas malbona kaj tran\u0109as la orelon, \u0109ar la Rusoj elparolas tiun \u0109i saman vorton <em><i>\u00abgeografia\u00bb<\/i><\/em>? Al la konato de sinjoro R. la vorto <em><i>\u00abproksima\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en la unua momento malpla\u0109is, \u0109ar li alvenis al tiu \u0109i sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; \u0109io dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la le\u011doj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu anta\u016d ni elparolas la nomon de nia lingvo <em><i>\u00abinternacia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abinternacia\u00bb<\/i><\/em>, \u011di tran\u0109as nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.<\/p>\n<p>La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuli\u011di kun \u011di? Se ni povus tion fari sen ia malutilo, jes, kial do ne kalkuli\u011di? Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimi\u011do je unu tre facila regulo (<em><i>\u00abakcento \u0109iam sur la anta\u016dlasta silabo\u00bb<\/i><\/em>) ni bezonus multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj memori multajn regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por \u0109iu aparta vorto), \u2013 kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, \u0109u trovi\u011dos iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni \u011din solvis! Por ne devigi la lernantojn memori apartajn akcentojn por \u0109iu vorto, oni eble konsilos al ni transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta kun la akcento kutima (ekzemple. <em><i>\u00abtitlo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abtitolo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abamo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abano\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abanimo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abproksa\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abproma\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abpropa\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abproksima\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco, malklara\u0135oj, k.t.p., kiuj tiam naski\u011dus, kaj supozante, ke e\u0109 la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, \u0109u iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon \u2026 sen ia e\u0109 la plej malgranda ka\u016dzo! Sen ia e\u0109 la plej malgranda ka\u016dzo: \u0109ar ni ser\u0109is kaj ser\u0109is kaj ne povis trovi en la konstanta anta\u016dlasta akcento ian e\u0109 la plej malgrandan maloportunecon por la memoro, nek por la bu\u015do, nek por la orelo. Kontra\u016d nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa motivo, ke la lingvo X a\u016d la lingvo \u015c tion \u0109i ne havas.<\/p>\n<p>Sed eble kontra\u016d nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare sentas, kiel ian vokon de naturo? Ni a\u016dskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne montras ian faktan cirkonstancon kontra\u016d la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan akcenton, li vidas en tio \u0109i naturan le\u011don kaj konsilas al ni sekvi tiun \u0109i le\u011don, por ke nia lingvo ne estu kontra\u016dnatura. Je l\u2019 unua rigardo povas efektive \u015dajni, ke ni pekas kontra\u016d la natura le\u011do; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu \u0109i <em><i>\u00able\u011do\u00bb<\/i><\/em>, kaj kia puno atendas la rompanton de \u011di. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura le\u011do de \u0109iuj lingvoj, estas nur okaza apartena\u0135o de kelkaj lingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio \u0109i efektive estas le\u011do, kiu ekzistas en \u0109iuj lingvoj; kio do sekvas de \u011di? Se ia regulo efektive ekzistas en \u0109iuj lingvoj kaj ni ne komprenas la ka\u016dzon kaj la celon de tiu \u0109i regulo, kio do devigas nin anka\u016d blinde akcepti tiun \u0109i regulon, se \u011di estas por ni maloportuna? \u0108iuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun \u0109i <em><i>\u00able\u011don naturan\u00bb<\/i><\/em>, \u2013 \u0109u vi la\u016ddus lin, a\u016d \u0109u vi e\u0109 iom povus lin pravigi? \u0108iuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregula\u0135oj kaj malfacila\u0135oj, \u2013 \u0109u ni anka\u016d devas sekvi tiun \u0109i <em><i>\u00able\u011don naturan\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila? E\u0109 se ni tute ne scius la esencon de la akcento, e\u0109 tiam estus la plej nature, se anstata\u016d tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam \u015dangi ne povas; ni havas ankora\u016d liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo havi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro kia ka\u016dzo la lingvoj kreitaj blinde tiun \u0109i oportuna\u0135on ne havas; \u0109ar estus ridinde imiti kun malutilo al ni mem iajn mistera\u0135ojn, se ni ne komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni balda\u016d vidos, ke la <em><i>\u00able\u011do de la akcento\u00bb<\/i><\/em>\u00a0e\u0109 ne estas ia mistera\u0135o, kaj tio, en kio ni ser\u0109is ian le\u011don naturan, estas simpla okaza\u0135o, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo de \u0109iu nacio krei\u011dis tiam, kiam la nacio ne sciis ankora\u016d skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano a\u016d Petro ofte ne bone a\u016ddadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversi\u011dadis kaj akceptadis diversajn sova\u011dajn formojn; kontroli la vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj sen\u015dan\u011daj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone a\u016ddis, t.e. la silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera ka\u016dzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis sen\u015dan\u011daj, dum la tuta cetera parto de l\u2019 vorto \u015dan\u011di\u011dadis el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva le\u011deco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobata\u0135on ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon bu\u015dan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon de blinda malbonorela renversi\u011dado, volus intence fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj anta\u016duloj faris el blinda neceseco, \u2013 ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super \u015dtono kaj vundis al si la kapon \u2026 \u0109ar li vidis, ke anta\u016d li multaj blinduloj falis super tiu \u0109i \u015dtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!<\/p>\n<p>Sekve se ni e\u0109 en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon de l\u2019 akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco de l\u2019 akcento, tio \u0109i neniel devus nin deteni de enkonduki tiun \u0109i oportuna\u0135on en nian artan kaj konscie kreitan lingvon, tiel same kiel la malregula konjugado en \u0109iuj lingvoj ne sole ne devigas, sed anka\u016d tute ne pravigas nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nian lingvon. Sed por forigi \u0109iujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke eble \u2026 eble \u2026 oni ne scias \u2026 oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. \u2013 ni fine montros ankora\u016d, ke la transportado de l\u2019 akcento de unu silabo sur alian ne estas e\u0109 ia ennova\u0135o de nia flanko, sed \u011di ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj \u0109i tute ne bezonis zorgi pri facileco Apartajn ekzemplojn vi trovos sur \u0109iu pa\u015do en \u0109iu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis jam anta\u016de farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan akcenton sur la anta\u016dlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj \u0109i vortoj la akcento estas alia; kaj tion \u0109i la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia for\u0135etado de silaboj k. t. p, sed \u011di simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian; sen ia filozofado \u011di metis la akcenton de \u0109iu vorto sur la silabon anta\u016dlastan, tute ne demandante, \u0109u tiu silabo estas tia a\u016d alia kaj \u0109u \u011di havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke \u011di estas kontra\u016dnatura. Kaj tion \u0109i la lingvo faris Ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple <em><i>\u00abadwokat\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abin\u017cynier\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtelegraf\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abspirytus\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abmanuskript\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abpapier\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtytu\u0142u\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abartikulu\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.) sed anka\u016d en \u0109iuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj <em><i>\u00abmalenki\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abvojna\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abokno\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00ab\u0109elovjek\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abulica\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.c. k.c. k c en la tuta lingvo \u2013 estas en la lingvo pola <em><i>\u00abmale\u0144ki\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abwojna\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abokno\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abcz\u0142owiek\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abulica\u00bb<\/i><\/em>, k.c. k.c. k.c.) \u2013 jam ne apartaj dis\u0135etitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj \u2013 tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre mulmultaj vortoj trovas deflanki\u011don de tiu \u0109i regulo, vi facile rimarkos, ke tiun \u0109i deflanki\u011don faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia ka\u016dzo kaj bezono kaj kontra\u016d la spirito de la lingvo).<\/p>\n<p>Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula neniu dubos; se ni povas \u011din fari, ni devas \u011din fari, se e\u0109 neniu el la blinde kreitaj lingvoj \u011din farus. Se ni al tio \u0109i vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, \u2013 tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia e\u0109 minuta \u015danceli\u011do akcepti la akcenton konstantan, e\u0109 se la demando estus levita anta\u016d la krei\u011do de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en \u011di grandan rompadon por \u2026 sen ia ka\u016dzo kaj celo \u2026 doni al \u011di maloportuna\u0135on anstata\u016d oportuna\u0135o \u2013 tio \u0109i estus jam facilanimeco nepardonebla!<\/p>\n<p>El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu \u2013 la \u015dajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio \u015dajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la dirita\u0135o ni faras la konkludon: proponante a\u016d enkondukante (private) ian \u015dan\u011don en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili \u015dajnas, sed \u0109iam demandu vin, kian praktikan signifon la \u015dan\u011do havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, \u0109ar tiu \u0109i kategorio da proponoj apartenas al la plej dan\u011deraj: en tia afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de le\u011doj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 \u011din blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: <em><i>\u00abtre bele, sed kian signifon \u011di havas por nia lingvo?\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 50<\/i><\/em><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Akcento Pri la reguloj de la akcento \u2026 Egale kiel la se\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/akcento\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10514"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10514"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10514\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10514"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}