{"id":10533,"date":"2022-02-27T12:28:37","date_gmt":"2022-02-27T04:28:37","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=10533"},"modified":"2022-02-27T13:23:26","modified_gmt":"2022-02-27T05:23:26","slug":"etimologio-vortfarado","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/etimologio-vortfarado\/","title":{"rendered":"Lingvaj respondoj \u2013 Etimologio. Vortfarado"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\"><strong><b>Etimologio. Vortfarado<\/b><\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Deveno de la nomo <\/b><\/strong><em><i>\u00abEsperanto\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>\u2026 La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas \u011dia historio:<\/p>\n<p>Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pse\u016ddonimon <em><i>\u00abEsperanto\u00bb<\/i><\/em>; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata <em><i>\u00abla lingvo internacia proponita de Esperanto\u00bb<\/i><\/em>. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon <em><i>\u00ablingvo de Esperanto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple <em><i>\u00abla lingvo internacia\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abla internacia\u00bb<\/i><\/em>), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortiki\u011dis, \u0109ar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (\u0109ar sub <em><i>\u00ablingvo internacia\u00bb<\/i><\/em>\u00a0oni povas egale bone kompreni la Volap\u00fckon a\u016d aliajn proponitajn projektojn). Balda\u016d montri\u011dis, ke nur la vorto <em><i>\u00abEsperanto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(sole a\u016d kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis balda\u016d en siaj leteroj a\u016d artikoloj uzadi simple la solan vorton <em><i>\u00abEsperanto\u00bb<\/i><\/em>, ekzemple <em><i>\u00abla afero Esperanto\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abskribi en Esperanto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k. s. Tiel iom post iom ellabori\u011dis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pse\u016ddonimo transiris al la afero mem kaj ke \u011di estas tre oportuna, mi balda\u016d tute \u0109esis uzadi mian pse\u016ddonimon, kaj \u011di restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo <em><i>\u00abEsperanto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondi\u0109a nomo kial ni bezonas logikon?<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1890, p. 60 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la uzado de formoj simplaj anstata\u016d kunmetitaj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>La vorto <em><i>\u00abbezonesti\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas kunmetita tute regule, kaj vi povas \u011din uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi \u0109iam formojn simplajn anstata\u016d kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu \u0109i lingvo \u011di efektive donas grandan ri\u0109econ de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 23 <\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vortoj kun pse\u016ddosufiksoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pse\u016ddosufiksoj <em><i>\u00abcio\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtoro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k. t. p (ekzemple: <em><i>\u00abcivilizacio\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abredaktoro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple: <em><i>\u00abciviliz\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abredakt\u00bb<\/i><\/em>) kaj \u0109iujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso a\u016d fini\u011do pure Esperanta (ekzemple: <em><i>\u00abcivilizo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abredaktejo\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abredaktisto\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abcivilizacio\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abredakcio\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abredaktoro\u00bb<\/i><\/em>). Kompreneble, se tia vorto kiel ekzemple <em><i>\u00abredaktejo\u00bb<\/i><\/em>, estus tute identa kun la vorto <em><i>\u00abredakcio\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj povus \u011din perfekte anstata\u016di, certe neniu el ni plendus, se la vorto <em><i>\u00abredakcio\u00bb<\/i><\/em>\u00a0balda\u016d malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pse\u016ddosufiksaj estas kontra\u016d-Esperantaj, a\u016d ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple <em><i>\u00abredakcio\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abcivilizacio\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas nek kontra\u016d-Esperantaj, nek novaj, \u0109ar la\u016d la \u00a715 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de \u011dia naski\u011do. Ni povas esperi, ke pli a\u016d malpli frue la pse\u016ddosufiksaj vortoj <em><i>\u00abfremdaj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0fari\u011dos ar\u0125aismoj kaj cedos sian lokon al vortoj <em><i>\u00abpure esperantaj\u00bb<\/i><\/em>; ni povas e\u0109 konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, \u0109ar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (la\u016d la \u00a715) plenan rajton de ekzistado, sed ankora\u016d dum longa tempo multaj el tiuj pse\u016ddosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstata\u016dontaj vortoj <em><i>\u00abpure Esperantaj\u00bb<\/i><\/em>. Ne venis ankora\u016d la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: <em><i>\u00abevolucio\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abevoluo\u00bb<\/i><\/em>); sed \u015dajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian <em><i>\u00abembarason de ri\u0109eco\u00bb<\/i><\/em>, ol malutili al si per ia ne sufi\u0109e matura dekreto, el\u0135etante el la lingvo vortojn, kies el\u0135etindeco ne estas ankora\u016d por ni tute certa.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la prefikso <\/b><\/strong><em><i>\u00abre\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>\u0108i tiu prefikso montras revenon al la loko a\u016d al la stato, de kiu oni iris. Sekve:<\/p>\n<ol>\n<li>\u2013 Se A donis ion al B, kaj la donita objekto estas denove \u0109e A, ni diras, ke B redonis \u011din, A reprenis \u011din, la objekto venis al A. Spegulo re\u0135etas la radiojn, kiuj falas sur \u011din. La pilko resaltis de la tero.<\/li>\n<\/ol>\n<p>En \u0109i tiuj okazoj re montras revenon al la punkto de deiro.<\/p>\n<ol start=\"2\">\n<li>\u2013 Se mi faris ion, kaj mi \u011din faras ankora\u016d unu fojon, mi anka\u016d revenas (en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris. Sekve ni diras refari (fari denove tion, kion oni jam faris), rekanti (ripeti kanton), rejuni\u011di (fari\u011di denove juna), resani\u011di (farigi denove sana) k.t.p. En \u0109i tiuj lastaj okazoj re montras la ripeton. (\u0108i tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)<\/li>\n<li><em><i> de Beaufront, Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, p. 109. Tradukis W. Bailey. <\/i><\/em><\/li>\n<\/ol>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Konati\u011di<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Ni uzas ordinare la formon <em><i>\u00abkonati\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(= fari\u011di konato kun iu), sed anka\u016d la formo <em><i>\u00abkoni\u011di\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas tute bona (= fari sin koni ion).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La Esperantisto, 1891, p. 7<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Pri <strong><em><b><i>\u00absidi\u011di\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong>\u00a0kaj <strong><em><b><i>\u00abeksidi\u00bb<\/i><\/b><\/em><\/strong><\/p>\n<p>Vi estas prava: anstata\u016d <em><i>\u00absidi\u011du\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estus pli bone diri <em><i>\u00absidigu vin\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abeksidu\u00bb<\/i><\/em>; tamen \u0109ar la formo <em><i>\u00absidi\u011du\u00bb<\/i><\/em>\u00a0jam de tre longe estas uzata preska\u016d de \u0109iuj Esperantistoj, tial \u011di fari\u011dis jam <em><i>\u00abesperantismo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj nomi \u011din eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed anka\u016d en lingvo artefarita \u0109io, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se \u011di e\u0109 ne estas absolute logika; \u0109ar se ni postulos \u0109iam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fari\u011dos tute ne ebla, \u0109ar tiam malaperos \u0109iu utileco de longa ekzerci\u011dado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, \u0109iu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi \u0109iun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, \u2013 en lingvo artefarita \u0109iu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu \u011dis nun \u011din uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, \u011di balda\u016d trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpu\u015dos la malpli logikan, kvankam \u011dis nun pli uzatan formon malnovan.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la prefikso <\/b><\/strong><em><i>\u00abge\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>La prefikso <em><i>\u00abge\u00bb<\/i><\/em>\u00a0rilatas ne sole al du personoj, sed \u011di povas filati anka\u016d al multaj personoj; \u011di signifas simple <em><i>\u00abde amba\u016d seksoj\u00bb<\/i><\/em>. Mi persone \u011dis nun uzadis tiun \u0109i prefikson \u0109iam nur por esprimi ian amba\u016dseksan familian tuta\u0135on el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple <em><i>\u00abgepatroj\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abgemastroj\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abgefratoj\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abgenepoj\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abgekuzoj\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abgetajloroj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(en la senco de <em><i>\u00abtajloro kaj lia edzino\u00bb<\/i><\/em>); sed ni neniam esprimis ekzemple per <em><i>\u00abgetajloroj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la tutan familion de tajloro, \u0109ar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi anka\u016d evitadis diri <em><i>\u00abgesinjoroj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin <em><i>\u00absinjoroj kaj sinjorinoj\u00bb<\/i><\/em>). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian ka\u016dzon, por uzadi la prefikson <em><i>\u00abge\u00bb<\/i><\/em>\u00a0sole en la dirita maniero. \u0108ar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo <em><i>\u00abge\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas simple <em><i>\u00abde amba\u016d seksoj\u00bb<\/i><\/em>, kaj \u0109ar la uzado de la prefikso en tiu \u0109i senco neniam donas malkompreni\u011don, tial ni povas tre bone uzi tiun \u0109i prefikson en \u0109iuj okazoj, kiam ni parolas pri amba\u016d seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el amba\u016d seksoj, iu sin turnas kun la vorto <em><i>\u00abgesinjoroj\u00bb<\/i><\/em>, li faras nenian eraron, kaj eble mi mem anka\u016d de nun iafoje uzados la prefikson en tiu \u0109i senco.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 6, La Revuo, 1901, Februaro<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la sufikso <\/b><\/strong><em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0apud verbaj radikoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>, tiam ni ofte ne scias, \u0109u \u011di signifas <em><i>\u00abio, kio faras\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abio, kio estas farata\u00bb<\/i><\/em>. Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unu el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj \u0109iufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion \u0109i kiel simplan eraron. Tiu \u0109i opinio tamen estas ne\u011dusta: <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per si mem havas nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial \u011di povas esti uzata en amba\u016d sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu \u0109i sufikso en la senco a\u016d nur aktiva a\u016d nur pasiva \u2013 la\u016d mia opinio \u2013 estas ne konsilinde, \u0109ar tio \u0109i tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. \u011cenerale mi devas ripeti \u0109i tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis \u0109e aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, \u0109ar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; \u0109iufoje, kiam ni sen timo de malkompreni\u011do povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion \u0109i fari kaj permesi al li uzi la\u016dvole diversajn formojn (se ili nur ne estas kontra\u016d la le\u011doj de nia lingvo a\u016d kontra\u016d la logiko a\u016d komprenebleco), anstata\u016d postuli, ke li nepre uzu \u0109iam nur unu formon. En \u0109iuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0povas doni ian malkompreni\u011don, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo aktiva a\u016d pasiva (ekzemple <em><i>\u00ab\u015dmiranta\u0135o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00ab\u015dmirata\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, kiuj amba\u016d prezentas formojn tute regule kreitajn la\u016d la le\u011doj de nia lingvo); sed \u0109ar, el 100 verbaj vortoj kun <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>, 99 estas tute klaraj, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0nur aktive a\u016d nur pasive, konstante esti devigataj uzadi <em><i>\u00abanta\u0135o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abata\u0135o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en \u0109iuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn <em><i>\u00abestanta\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkreskanta\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d <em><i>\u00absendata\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkra\u0109ata\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj <em><i>\u00abesta\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkreska\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00absenda\u0135o\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abkra\u0109a\u0135o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k t p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kun verbaj radikoj, tiam anstata\u016d diri, ke <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kun verbo signifas nur <em><i>\u00abio, kio faras\u00bb<\/i><\/em>, a\u016d nur <em><i>\u00abio, kio estas farata\u00bb<\/i><\/em>, mi konsilas al vi diri: <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kun verbo signifas <em><i>\u00abion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo\u00bb<\/i><\/em>; \u0109u tiu \u0109i ideo estas aktiva a\u016d pasiva \u2013 tion \u0109i la sufikso <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0tute ne devas montri al ni, \u0109ar tion \u0109i montras la senco de la vorto mem a\u016d \u2013 en okazo de speciala neceseco \u2013 la aldono de la sufikso de aktiveco a\u016d pasiveco. Tiu \u0109i <em><i>\u00abspeciala neceseco\u00bb<\/i><\/em>\u00a0tamen aperas nur tre malofte, \u0109ar e\u0109 \u0109e tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone a\u0135on aktivan kaj pasivan, la senco de la a\u0135o estas facile komprenebla el la kunteksto; ekzemple se mi diros <em><i>\u00abmi donas tion \u0109i al vi kiel garantia\u0135on de mia reveno\u00bb<\/i><\/em>, neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiata\u0135o, sed pri garantianta\u0135o. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas e\u0109 for\u0135eti la <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj uzi simple nur la substantivan fini\u011don <em><i>\u00abo\u00bb<\/i><\/em>, \u2013 mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter <em><i>\u00abo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00aba\u0135o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas granda diferenco.<\/p>\n<ol>\n<li>S. \u2013 Per stranga renkonti\u011do de la cirkonstancoj mi \u0135us ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustra\u0135on al tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom \u015derce), ke la esprimo <em><i>\u00abParolo de X en la kunveno Y\u00bb<\/i><\/em>estas tute mallogika kaj malpreciza: anstata\u016d <em><i>\u00abparolo\u00bb<\/i><\/em>oni devas en tia okazo diri <em><i>\u00abanta\u016dpublikparolata\u0135o\u00bb<\/i><\/em>. \u0108u vi aprobas tian precizan vorton?<\/li>\n<\/ol>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la sufikso <\/b><\/strong><em><i>\u00abar\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Vi diras, ke la sufikson <em><i>\u00abar\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple <em><i>\u00abvortaro\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abarbaro\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abhomaro\u00bb<\/i><\/em>); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon <em><i>\u00abaron da\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(ekzemple: <em><i>\u00abli ellernis aron da vortoj\u00bb<\/i><\/em>, <em><i>\u00abtie ku\u015dis aro da dehakitaj arboj\u00bb<\/i><\/em>\u00a0k.t.p.). Vian opinion mi trovas \u011dusta. \u2013 Pri la dua senco de la vorto <em><i>\u00abaro\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(mezuro) volu kompari mian respondon n\u00b0 24.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la sufikso <\/b><\/strong><em><i>\u00abeg\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Tute prave vi diras, ke la sufikso <em><i>\u00abeg\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ne povas servi por simpla anstata\u016dado de la vortoj <em><i>\u00abgranda\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abtre\u00bb<\/i><\/em>, sed \u011di devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Tia ne\u011dusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas \u011din eviti. Tamen esti tro severaj en \u0109i tiu rilato ni anka\u016d ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn <em><i>\u00abgranda\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abtre\u00bb<\/i><\/em>, ni povas anka\u016d sen peko kontra\u016d la spirito de Esperanto uzi la sufikson <em><i>\u00abeg\u00bb<\/i><\/em>, \u0109ar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono \u011din prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton <em><i>\u00abbonega\u00bb<\/i><\/em>\u00a0ni preska\u016d \u0109iam povus anstata\u016digi per <em><i>\u00abtre bona\u00bb<\/i><\/em>, kaj tamen en la samaj okazoj oni anka\u016d povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por \u011di vorton apartan tiel same, kiel oni faras preska\u016d en \u0109iuj lingvoj. La\u016d mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi a\u016d senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontra\u016d la lingvo, a\u016d tute mal\u011dustan sencon; sed en \u0109iuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo38, La Revuo, 1908, Majo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abero\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstata\u016d <em><i>\u00abero\u00bb<\/i><\/em>, kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed \u0109ar la vorto <em><i>\u00abero\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en la senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial la\u016d la \u00a715 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton \u011din uzi. \u0108ar la <em><i>\u00abero\u00bb<\/i><\/em>\u00a0de la Universala Vortaro kaj la <em><i>\u00abero\u00bb<\/i><\/em>\u00a0science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto <em><i>\u00abero\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la\u016d la \u00a715 de nia gramatiko estas plene permesata, \u011di kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi anstata\u016d \u011di <em><i>\u00abtempokalkulo\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d ion similan, kion proponos niaj specialistoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 24, La Revuo, 1907, A\u016dgusto<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la sufikso <\/b><\/strong><em><i>\u00abig\u00bb<\/i><\/em><strong><b>\u00a0kun verbaj radikoj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Oni ofte demandadis sin, \u0109u kun la verbaj radikoj <em><i>\u00abigi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0signifas <em><i>\u00abigi \u2013 anta\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00abigi \u2013 ata\u00bb<\/i><\/em>. Sed la demando per si mem estas ne \u011dusta, \u0109ar <em><i>\u00abigi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kun verbo signifas nek <em><i>\u00abigi \u2013 anta\u00bb<\/i><\/em>, nek <em><i>\u00abigi \u2013 ata\u00bb<\/i><\/em>, sed nur <em><i>\u00abigi \u2013 i\u00bb<\/i><\/em>, sekve \u011di povas tre bone esti uzata en amba\u016d sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de <em><i>\u00abig\u00bb<\/i><\/em>\u00a0en verboj prezentas absolute nenian malklara\u0135on; sed en tiuj okazoj, kie malkompreni\u011do povas aperi, ni devas \u011din eviti ne per senbezona katenado de la senco de <em><i>\u00abig\u00bb<\/i><\/em>\u00a0(kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de <em><i>\u00aba\u0135\u00bb<\/i><\/em>, pri kiu mi parolis en la respondo 11, sed per precizigo de nia frazo mem). Ekzemple, ni ne povas diri <em><i>\u00absciigi amikon nova\u0135on\u00bb<\/i><\/em>, sed ni povas diri <em><i>\u00absciigi amikon pri nova\u0135o\u00bb<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>\u00absciigi nova\u0135on al amiko\u00bb<\/i><\/em>; amba\u016d frazoj estas tute regulaj kaj amba\u016d estas tute klaraj, \u2013 kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun <em><i>\u00abig\u00bb<\/i><\/em>\u00a0havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la amba\u016d komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare anka\u016d tute klara, \u0109ar la forestado de le dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per <em><i>\u00abal\u00bb<\/i><\/em>, diros <em><i>\u00abmi man\u011digas mian \u0109evalon\u00bb<\/i><\/em>, neniu dubos pri la Senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreni\u011don, ni ja tute ne bezonas aktivigi a\u016d pasivigi la sencon de la sufikso <em><i>\u00abig\u00bb<\/i><\/em>, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi a\u016d pasivigi la verbon, dirante <em><i>\u00abman\u011dantigi\u00bb<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>\u00abman\u011datigi\u00bb<\/i><\/em>. La sufikso <em><i>\u00abig\u00bb<\/i><\/em>\u00a0per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, ka\u016dzi); \u011di fari\u011das neklara nur tiam, kiam ni krom \u011dia propra senco nepre volas altrudi al \u011di ian sencon aldonan, kiun \u011di per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado a\u016d pasivigado, de da\u016drigado a\u016d momentigado k.t.p.).<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri forlasado de sufiksoj <\/b><\/strong><\/p>\n<p>En la frazo <em><i>\u00abla akvo plenigas la kru\u0109on\u00bb<\/i><\/em>\u00a0la senco diras al ni, ke la sufikso <em><i>\u00abig\u00bb<\/i><\/em>\u00a0estas necesa, kaj uzi tie la vorton <em><i>\u00abplenas\u00bb<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d <em><i>\u00abplenigas\u00bb<\/i><\/em>\u00a0mi ne konsilus, \u0109ar ni tiam tro evidente pekus kontra\u016d la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, a\u016d kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia vorto (<em><i>\u00abplena\u00bb<\/i><\/em>), sed la maniero de tiu devenado estas tute klara, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>Respondo 44, La Revuo, 1908, A\u016dgusto<\/i><\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>Pri la deveno de la vorto <\/b><\/strong><em><i>\u00abedzo\u00bb<\/i><\/em><\/p>\n<p>Dank\u2019al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la solvon de tiu malgranda enigmo \u2026 La vere primitiva formo estas ne edz, sed edzin, de kiu devenas la formo edzo. Tiel same fra\u016dlo devenas de fra\u016dlino, kuzo de kuzino, kaj feo, kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de feino.<\/p>\n<p>La vorto edzino estis primitive sufikso, kiu poste fari\u011dis sendependa de la radikoj, al kiuj \u011di estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro klarigis al mi la aferon:<\/p>\n<p>En la germana lingvo, re\u011dido heredonto de la krono estas nomata Kronprinz, kiu fari\u011das en Esperanto kronprinco. La virino kunigita kun la kronprinco per le\u011da ligilo estas nomata germane Kronprinzessin. \u0108i tiun lastan vorton D-ro Zamenhof transskribis Esperante kronprincedzino, kaj li tuj rimarkis, ke la fini\u011do de tiu vorto, t.e. edzino, ricevis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per le\u011da ligilo. Li do faris el \u0109i tiu vorto: unue, \u011deneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton kaj due vorton memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto edzino li tute logike devenigis la vorton edzo.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em><i>La\u016d artikolo de Emile Boirac en la Oficiala Gazeto, Dec. 1913.<\/i><\/em><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/\">Lingvaj respondoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Etimologio. Vortfarado Deveno de la nomo \u00abEsperanto\u00bb \u2026 \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/gramatiko_de_esperanto\/lingvaj-respondoj\/etimologio-vortfarado\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10490,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10533"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=10533"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10533\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=10533"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}